|
Interlingvistiko en universitato de Poznan |
Planlingvo laŭ Komenio Ŝtorma evoluo de
la natursciencoj en la 17a jarcento sentigis mankojn de la ĝistiama
universala scienca lingvo, la latina, kiu ne plu estis kapabla esprimi novajn
pensojn kaj terminojn. Paralele kun la formiĝo de la novepokaj ŝtatoj
oni pli kaj pli komencas aplikadi la naciajn lingvojn en ĉiuj sferoj de
la homa scio. Malgraŭ tio la
manko de unu komuna lingvo estas daŭre sentata. Krei tian lingvon
klopodis per siaj aprioraj projektoj ekzemple F. Lodowick (en 1652) aŭ
Dalgarno (1661). La unua i. a. jene detaligas la esencajn trajtojn de sia
verko: La lingvo destinita por ĝenerala uzo estu kiel eble plej facila
por lernado. Tial ĝi evitu malregulecon. La ideo anstataŭigi
la naturajn lingvojn per pli perfekta kaj racia ilo okupis ankaŭ francan
matematikiston kaj fizikiston R. Descartes (1596-1650): "Tiu
lingvo", li skribas en 1629, "havus nur unu specon de konjugacio,
deklinacio kaj vortkonstruo. . . La ŝanĝo de la verboj kaj la
vortkonstruo devus esti formataj per aĥksoj. . ." La vojon al la
universala lingvo montras ankaŭ filozofo Leibniz (1646-1716), la alia
elstara samtempulo de Komenio. Ĉiuj manuskriptoj de tiu ĉi filozofo
rilate la mondlingvan problemon ampleksas proks. 1000 paĝojn. Laŭ
li la universala lingvo "ne malpli servos entuziasmigi la racion ol la
teleskopo servas por plifortigi la okulon". Tamen abstrakteco
kaj teorieca karaktero de tiutempaj lingvosistemoj estis la ĉefaj
obstakloj por ilia praktika apliko. En la 19-a ĉapitro
de "Via lucis" (Vojo de Lumo) verkita dum lia restado en Britio
Komenio skribas prl universala lingvo kaj pri ties neceso. La aŭtoro
postulas, ke inter instruituloj restu konservitaj la hebrea, greka kaj latina
Iingvoj, kaj ke la nacioj konservu al si kaj kulturu ankaŭ siajn
proprajn lingvojn. En la verko li esprimis la deziron pri lingvo tute nova,
kiu estus pli facila, pli agrabla, pli perfekta ol ĉiuj lingvoj ĝis
nun konataj. En
"Panglotio" (Universala lingvo), kies manuskripton trovis antaŭ
la dua mondmilito prof. Ĉyževskij, Komenio eĉ per specimenoj
vidigas, kiel li imagas la strukturon de la nova lingvo. (3) Tiuj ĉi
specimenoj estas du-specaj. Plej ofte prenas Komenio kiel bazon vortojn
latinajn kaj montras per ili, kiel artefarita lingvo simpliĝus kompare
kun la komplikeco kaj nereguleco de la lingvoj ekzistantaj; due li prenas kiel
specimenon vortojn novajn, kreatajn laŭ liaj principoj. Ni transdonu la vorton al
Komenio mem Granda obstaklo por konservado de la paco, por kulturado de la klerigaj klopodoj kaj por disvastigado de la vero estas la ĥaoso de lingvoj en la homa socio. Do neeviteble ankaŭ nun, kiam oni serĉas kaj esperas renovigon de la tuta mondo, estas necesa la helpo de lingvoj. Aŭ tiuj homoj, kiuj disdividos la lumon de saĝo, devos ellerni ĉiujn lingvojn, aŭ ĉiuj nacioj lernos unu komunan lingvon. Necesas preferi la duan vojon, ĉar sendube pli facilas, ke ĉiuj ellernu ion solan, ol ke unuopulo ellernu ĉion. Certe do kleraj homoj devas pripensi, kiamaniere starigi ian unusolan lingvon, kiun ili uzus en la reciproka rilato kaj kiun ili instruus al ĉiuj nacioj, eĉ al la plej malkleraj. Per ĝi ĉiuj komprenos sin reciproke pli bone, uzante la samajn vortojn, kaj kiu ajn volos, povos vojaĝi tra iuj ajn regionoj kaj mondopartoj kaj komprenos ĉiujn kaj estos de ĉiuj komprenata. Se ne ekzistus alia eblo, estus konvene difini por tiu ĉi bezono prefere la latinan ol iun el la ceteraj lingvoj. Sed per universala lingvo oni devas helpi al ĉiuj egalrajte, dum per la latina lingvo ni helpus plej multe al ni mem, kiuj ĝin jam regas, ne ankaŭ al malkleraj nacioj, pri kiuj ni devas precipe pensi, ĉar ili prezentas la pli grandan parton de la mondo. Por ili estas la latina nekonata kaj malfacila. Ĝi postulas laborstreĉan multjaran zorgon kaj koncentritan diligentecon, kiel spertas tion nia junularo kaj kiel tion montras la konstruo mem de tiu ĉi lingvo, plena de diversaj kazoj ĉe substantivoj, tempoj kaj modoj ĉe verboj, konstruoj en sintakso kaj malregulaĵoj en ĉi tio. La latina estas malriĉa je kunmetaĵoj kaj ne tre fekunda rilate al derivaĵoj, tial ĝi pruntas tiom da vortoj de ekstere, precipe el la greka, de kiu ĝi plene dependas kaj sen kiu ĝi neniam atingas perfektecon. La homoj de pli fruaj tempoj ne estis sufiĉe precizaj observantoj de la aferoj por observi ĉiujn diferencojn kaj esprimi ilin per vortoj trafaj kaj konvenaj: ili kontentiĝis per esprimado de aferoj konataj kaj ordinaraj. Tre multajn vortojn ili uzis eĉ hazarde kaj senmotive; de tie originas abundo da homonimoj, sinonimoj, paronimoj, tropoj, figuroj, dusencaĵoj, superfluaĵoj kaj konfuzoj. El tio rezultas la konkludo, ke kontraŭ tiuj multegaj obstakloj kaj konfuzoj de reciproka rilato ne ekzistas pli efika rimedo ol konstrui novan lingvon, kiu superos ĉiujn jam konatajn lingvojn, estante pli facila, por ke ni povu lerni ĝin sen perdoj tempaj kaj materiaj, pli belsona, por ke estu plezuro lerni kaj ellerni ĝin, pli perfekta, por ke ĝi utilu al komprenado de la aferoj mem. Ni sopiras lingvon plene racian, kiu enhavu nenion alian krom tio, kio servas por esprimi la sencon, analogan, kiu enhavus en nenio malregulaĵojn, kaj harmonian, kiu ne enportus inter aferojn kaj nociojn misproporciojn. Se iu ekdubus, ĉu estas permesite krei novan lingvon, mi respondas, ke ĝi estas permesita. Se filozofoj, metiistoj kaj ĉiaj homoj rajtis ĝis nun krei nomojn por objektoj, kial ili ne rajtu krei ankaŭ verbojn, subjunkciojn kaj aliajn komponentojn, kiuj ankaŭ konsistigas la lingvon? Kaj se tiom da lingvoj estiĝis hazarde, konfuze, kial almenaŭ unu ne rajtus estiĝi laŭ racia plano kaj nobla renovigo? Kial ni lasu ĉion al hazardo? Kial konduki nenion sur la vojon de la racio? Kaj se estas permesite korektadi la nociojn laŭ la objektoj mem, kial ne estu permesite adapti la lingvon, por ke ĝi esprimu pli bone la korektitajn nociojn? Necesas, ke la fondantoj de la nova lingvo sciu bone almenaŭ la c efajn lingvojn de la tuta mondo, ĉar en ĉiu ili trovos ion eksterordinaran por konstrui lingvon la plej belan kaj perfektan. La hebrea kaj la germana donos ekzemplon de riĉeco devenanta el arta vortkunmetado, la latina kun la slava montros sukcesan derivadon, la latina mem donos ekzemplon de bela prononco, la slava prezentos la ripetajn aspektojn ĉe verboj, la angla ligitecon de genro al la sekso ĉe substantivoj kaj la turka ne nur konjugacion, sed ankaŭ deklinacion ĉe verboj ktp. Miaopinie apenaŭ ekzistas lingvo, kiu neniel povus kontribui al la nova por donaci brilecon, riĉecon, facilecon kaj fortecon. Kelkaj lingvaj proponoj Neutilajn vortojn ni forĵetu. Ho, kiom da neutilaj vortoj estas forĵetindaj! Ekzemple se en la latina eblas esprimi mankon de io per in‑ (indoctus, injustus, impius), kial tio ne okazas ĉie? Kial dua esprimo, surdus, caecus, claudus, turpis, se eblas diri inaudiens (neaŭdanto), invidens (nevidanto), inambulans (neiranto), impulcher (nebela) aŭ inauris, inoculus, impes? Bazo de koncizeco estos, se ekzistos kiom eble plej malmultaj radikoj, ĉirkaŭ 200. Por objektoj plej ĝeneralaj, per kiuj eblas esprimi specialajn objektojn uzante diferencigan signon, proksimume 50 vortoj. Ne pli mi atendus da ĝeneralaj diferencoj (eksplikeblaj per adjektivoj). Agoj kaj statoj ne pli nombraj, nur la plej ĝeneralaj verboj. Adjektoj (esprimeblaj per prefiksoj) estos eĉ ne tiomaj; ili estos prenitaj el diferencoj inter loko kaj tempo. Se en ĉiu grupo estos kvindeko da signifoj (aŭ proksimume tiom), estos 200 (aŭ tricent) vortradikoj de la lingvo, plejparte unusilabaj el unu, du aŭ tri literoj; ĉiuj ceteraj vortoj estos kunmetitaj, kompreneblaj per si mem kaj portantaj signifon, eĉ se ekzistus miloj da ili. Vortoj plursignifaj kaj sinonimoj ne estos tolerataj. Ni ne aliros specialajn objektojn, sed restos ĉe la ĝeneralaj kaj necesaj. Ĉiuj objektoj de la sama genro havos komunan genran nomon; la specoj, enhavataj en la genro, estu esprimataj per la sama nomo kun diferenciga signo (afikso). Tiel ekzemple oni povos unuecigi nomojn de astroj, plantoj, metaloj, ŝtonoj, arboj, animaloj, vestaĵoj, konstruaĵoj ktp. kaj en la nomoj regos admirinda klareco. La imagoj pri la tempopartoj reciproke parencas, kial ankaŭ ne iliaj signoj (vortoj)? Kial tiom multe da ili diferencas laŭsone: tempo, momento, minuto, horo, tago, monato, jaro, jarcento, aĝo aŭ eterneco? Kaj simile: nun, ĵus, jam, tuj, antaŭ nelonge, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ ktp.? Kiom da aferoj, tiom da vortoj, nek pli, nek malpli, kaj ĉiu nova afero havu novan vorton. Diferenco en la afero havu diferencon en la vorto. Do neniuj vortoj povas esti dugenraj. Por simpla afero simpla vorto; por kunmetita afero kunmetita vorto. Substanca afero donu al la vorto karakteron de substanco (substantivo, verbo), kvalito la karakteron de aldono (adjektivo, adverbo), manko la karakteron de malhavo (finaĵo, afikso). Diferenca kazo de la sama nomo aŭ diferenca formo de la sama verbo havu diferencan finaĵon, ke nenio koincidu kun la alia aŭ kaŭzu konfuzon en la kunteksto. Principo: kio ajn havas alian signifon, havu alian formon. Vortklasoj: -
substancoj - ‑ daŭraj (nomoj) - ‑ ĝeneralaj: mi, vi, iu - ‑ komunaj: homo, urbo - ‑ individuaj: Adamo, Romo - ‑ variaj (verboj) - ‑ esti: albere (blanki) - ‑ fari: albare (blankigi) - ‑ suferi: albari (blankiĝi) - akcesoraĵoj - ‑ adjektivoj - ‑ adverboj ‑ mankoj kaj superfluoj (finaĵoj de kazo, nombro, genro, tempo) ‑ kombinoj kaj kunmetoj (prepozicioj, konjunkcioj, subjunkcioj) ‑ hibridoj ‑ participo (io inter nomo kaj verbo) ‑ interjekcio (io inter vorto kaj frazo) Verboj havas diversajn formojn laŭ personoj kaj laŭ tempoj. Tio estas senutila. Kial lerni diversajn finaĵojn? Por indiki la personon, sufiĉas simple la pronomo. Ni prenu la radikon de la latina verbo esse ‑ es; ni konjugacios simple tiel, ke ni antaŭ la radikon metos personan pronomon: eges (mi estas) noses (ni estas) tues (ci estas) voses (vi estas) illes (li estas) illies (ili estas) Simile superfluaj estas finaĵoj por preterito. Sufiĉas antaŭmeti signon de pasinteco ante (antaŭ): anteges (mi estis) antnoses (ni estis) anttues (ci estis) antvoses (vi estis) antilles (li estis) antillies (ili estis) Futuron oni kreas per signo de estonteco post (poste): posteges (mi estos) postnoses (ni estos) posttues (ci estos) postvoses (vi estos) postilles (li estos) postillies (ili estos) El ĉiu radiko eblas krei tri verbojn: netransitivan (subjektan), transitivan (aktivan) kaj pasivan. Ekzemple: enso (mi estas) ensio (mi faras) ensior (mi estiĝas) uno (mi estas unu) unio (mi unuigas) unior (mi unuiĝas) vero (mi estas vera) verio (mi pruvas) verior (mi pruviĝas) bono (mi bonas) bonio (mi bonigas) bonior (mi boniĝas) A signifos ion vastan kaj grandan, I ion malgrandan kaj mallarĝan, O rondecon, klarecon kaj universalecon, U angulecon, neklarecon kaj neniomon, E estos karaktero meza inter granda kaj malgranda, inter ronda kaj anguleca, inter ĉiom kaj neniom, ĉie ĝi signifos iom aŭ parton de la tuto; H estas spiro, tial ĝi estos determinita por aferoj spiritaj; F estas rapida blovo, tial ĝi estos destinita por rapidaj movoj; L signifos molan, R malmolan, ankaŭ gasan, klaran, sonan, M aferojn nebulecajn, mutajn. Ĉu ne esprimi ankaŭ la pozicion, ke A signifu la plej altan, U la plej malaltan, I mezan? Kio ajn estas sola (singulara), estu signata per vorto enhavanta unu vokalon, pluralo per duobligo de la sama vokalo aŭ (kio estas la samo) per streketo: A ‑ aa = á Jah (Dio) ‑ jáh (dioj) E ‑ ee = é Ben (filo) ‑ bén (filoj) I ‑ ii = í Sir (sinjoro) ‑ sír (sinjoroj) O ‑ oo = ó Dos (doto) ‑ dós (dotoj) U ‑ uu = ú Mus (muso) ‑ mús (musoj) Neniu vorto havu longecon en la radiko, sed ĉe ripetado: io (mi estas) ‑ ió (mi estadas), bor (arbo) ‑ bór (arbaro), tar (bovo) ‑ tár (bovaro). Genro estu unu, nomata neŭtra; sed kie ekzistas sekso, la vira genro konservas la aferan finaĵon kaj la ina ricevos certan signon, ekzemple ‑a: tar (virbovo) ‑ tara (bovino), io (mi estas viro) ‑ ioa (mi estas virino). Tamen la verboj ne estu superŝarĝataj per la genroj, tio servas por nenio. Pluralo estu esprimata per ‑n, ekzemple: o (mi) ‑ on (ni), e (ci) ‑ en (vi), i (li) ‑ in (ili). Deklinacio estos tre simpla. La kazoj estu kvin: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo. Vokativo ne estas bezona, sufiĉas la nominativo. La deklinaciajn finaĵojn formos la vokaloj i, e, a, o. Estos do jena deklinacio: mi: o oi oe oa oo ni: on oni one ona ono ci: e ei ee ea eo vi: en eni ene ena eno li: i ii ie ia io ili: in ini ine ina ino Konforme al la pronomoj estos deklinaciataj ĉiuj nomoj. Ekzemple se "el" signifus "dio", kaj "ela" signifus "diino", ilia deklinacio estus jena: el eli ele ela elo
elon eloni elone
elona elono ela elai elae elaa
elao elan elani elane elana
elano Konjugacio estu ĉe ĉiuj verboj sammaniera. Indikativo estu nura radiko kun signifo nedifina, t.e. prezenca, preterita kaj futura. Kaj kiel ni unuecigas vokativon kun nominativo, tiel ni unuecigu imperativon kun infinitivo, nur per aligo de pronomo: o, e, i; on, en, in. Se ekzemple I signifos esti, ni ricevos: oi ‑ mi estu oni ‑ ni estu ei ‑ ci estu eni ‑ vi estu ii ‑ li estu ini ‑ ili estu La tempoj estu nur tri, prezenco, preterito, futuro, sed en preterito kaj futuro du modoj, nefinita (en stato de daŭro) kaj finita (en rezulto). La signo de prezenco estu nur la pronomoj: io, ie, ii ‑ mi estas, ci estas, li estas ion, ien, iin ‑ ni estas, vi estas, ili estas La signo de preterito nefinita (imperfekta) estu prefikso h‑: hio, hie,
hii; hion, hien, hiin La signo de preterito finita (perfekta) estu prefikso heh‑: hehio, hehie, hehii; hehion, hehien, hehiin Sed atentu! Ĉu ne estus pli bone preni kiel signojn de preteritoj kaj futuroj perfektaj kaj imperfektaj prepoziciojn aŭ adverbojn de tempo? Kiel en la latina: iam sum (mi jam estas), tum sum (tiam mi estas), post sum (poste mi estas). Se estos necesa la ripeta aspekto, oni komprenu ĝin laŭ longeco sur la lasta silabo: io (mi estas) ‑ ió (mi estadas) hiin (ili estis) ‑ hiín (ili estadis) ien (vi estas) ‑ ién (vi estadas) Antaŭ ĉio necesas elpensi tri bazajn verbojn (subjektan, aktivan, pasivan ‑ esti, fari, iĝi), por ke ĉiuj ceteraj verboj povu esti formataj kaj konjugaciataj laŭ iliaj formoj, ekzemple: I = esti o (mi estas) e (ci estas) i (li estas) on (ni estas) en (vi estas) in (ili estas) NI = fari no (mi faras) ne (ci faras) ni (li faras) non (ni faras) nen (vi faras) nin (ili faras) MNI = iĝi mno (mi iĝas) mne (ci iĝas) mni (li iĝas) mnon (ni iĝas) mnen (vi iĝas) mnin (ili iĝas) Laŭ ĉi tiuj tri oni kreos ĉiujn verbojn. Ekzemple el la interjekcio EN (jen!) ni ricevos jenajn verbojn: eni ‑ vidiĝi (jen esti) enini ‑ montri (fari jen esti) eninimi ‑ montriĝi (iĝi jen esti) Ĉu ne eblus derivi de ĉi tie ankaŭ la verbon vidi? Ĉar vidiĝi, montri, montriĝi kaj vidi estas nocioj reciproke koneksaj. Sed kiamaniere? Tio tre kontribuus al la avantaĝoj, beleco kaj grava facileco de la lingvo. Ĉar la aliaj lingvoj ne konas ĉi tiun avantaĝon kaj konservis nur ĉe malgranda nombro da verboj (de tiuj tri signifoj) la saman radikon (ekzemple en la latina: albeo, albo, albes = mi blankas, mi blankigas, mi blankiĝas); plej ofte ili uzas diferencajn radikojn (pateo, appareo, video, ostendo = mi evidentas, mi aperas, mi vidas, mi montras). Ĉe verboj estu la radiko ĉiam unusilaba, trilitera, el vokalo kun du konsonantoj. La vokaloj A, E, I, O, U diferencigu la signifon de la verbo subjekta disde la aktiva, pasiva, aktiva‑aktiva kaj aktiva‑pasiva. Se ekzemple ban signifus esti, ben signifus estigi, bin estiĝi, bon igi iun estigi, bun igi ion estigita. La radiko mem ĉiam validu kiel infinitivo, kun prefiksa pronomo kiel imperativo, kun sufiksa pronomo kiel indikativo. La tempojn ni distingos per la prefikso F por futuro kaj P por preterito kun la vokalo de la koncerna verbo. Ekzemple: Prezenco: bana, bane, bani; baná, bané, baní Preterito: pabana, pabane, pabani; pabaná, pabané, pabaní Futuro: fabana, fabane, fabani; fabaná, fabané, fabaní Aŭ: Prezenco: bena, bene, beni; bená, bené, bení Preterito: pebena, pebene, pebeni; pebená, pebené, pebení Futuro: febena, febene, febeni; febená, febené, febení Jen, kian facilecon ni ricevas! Kaj tamen kian perfektecon kaj riĉecon! Konjugacio en tiu racia lingvo estos nur unumaniera, aŭ, pli precize dirite, nenia, estos nur tri pronomoj alfiksataj al la verba radiko entenanta signon de estado, farado aŭ suferado, en estanteco, estinteco aŭ estonteco. Enkonduko de prefiksoj grandigaj, malgrandigaj, disigaj, monstrigaj, duobligaj, grupigaj estus enorma avantaĝo por la lingvo! Ekzemple povas signifi a disigon (kiel ĉe la grekoj) e ioman mankon i malgrandigon u grandigon o streĉon, troecon, universalecon Imagu, ke "mel" signifas parolanto; poste "amel" estos mutulo, "emel" balbutanto, "imel" beboblekanto, komencanto en parolo, "umel" vokanto aŭ krianto, "omel" ĉion diranto, babilemulo ktp. Se "bar" signifus kie, poste "abar" estos nenie, "ebar" ie, "ibar" apenaŭ ie, "obar" ĉie ktp., ktp., ĉar o pro rondeco de sia signo kaj pro rondeco de la buŝo ĉe elparolo taŭgas por esprimi cirklon, t.e. universon. Simile ĉe nomoj kaj verboj. Se "lus" signifas lumon, "alus" estos mallumo, "ilus" ombro, "ulus" granda brilo, "elus" iom da lumo, "olus" la tuta lumo, t.e. lumradiado, brilego. Se "lal" signifus paroli, estos "alal" silenti, "ilal" flustri, "ulal" voki, krii, "elal" ion paroli, rakonti, "olal" ĉion rakonti, babilaĉi. Ho, kiom grandega ŝparado! Kiel grandega lumo de komprenebleco! Ĉar kiel radikoj de tiu lingvo servos nur literoj aŭ silaboj du aŭ triliteraj (sed eĉ ne ĉiuj estos bezonataj!) laŭnombre ducent aŭ tricent; ĉiuj esprimos senpere la aferojn kaj manierojn de la aferoj. De ĉi tie ĝermos senlima kvanto da vortoj, sufiĉantaj por feliĉa esprimado de ĉiuj nocioj, ec en senfina kvanto. |