organo de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
aperas 6-foje jare. Abono 15
gld.
Komercaj anoncoj: 25
Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500
Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.
Membrokotizoj: A 160
Kč, B 80 Kč, (C nuligita), D 40 Kč, E 40 Kč, F 3200 Kč, G 100 Kč (Starto),
eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.
Korespondaj kursoj: 335
Kč komencantoj, 240 Kč progresintoj.
Aliĝoj: Mgr. Vlasta Janáková, Smetanova 26, 541 01 Trutnov.
|
Kiel ni mastrumadis en 1995? |
La
mastrumado de la asocio estas unu el ĉefaj punktoj de ĉiuj
komitatkunsidoj de ĈEA. La marta diskutis ekonomiajn rezultojn, kiujn oni
nun prezentas al la membraro kun necesaj klarigoj.
Enspezoj buĝeto/realo
Membrokotizoj 70
000/65 661,89
Vendoj 60 000/88 312,50
Korespondaj kursoj 10 000/ 4 933,60
Subvencio de MK 250
000/60 000,00
Heroldo de Esp.
9 000/
2 014,00
Intern. Fervojisto
3 000/
3 816,00
Membrokotiz. de UEA 3 000/ -
Pagoj UK Tampereo
- /87 928,10
Starto - /
223,37
Interezoj 1 000/ 2 213,39
Donacoj 60 000/15 892,40
Dividendoj - / 7
652,00
Konferenco de ĈEA -
/19 803,00
Bonhavaĵo Tourgast 84 000/ -
sume 550 000/354
422,17
Elspezoj buĝeto/realo
Foruzo de materialo
10 000/19 181,60
Riparoj 30 000/ 250,00 Aĉetoj -
/54 308,20
El. energio - / 8 207,80
Lumono - /
600,00
Regalo 1 000/ -
Vojaĝkostoj 80 000/15 166,20
Poŝtokostoj 80 000/61 119,36
Telefono - /
579,50
Eldonado 120 000/80 737,50
Kopiado 4 000/ 1 028,00
OOV 60 000/29 000,00
Funkcia kotizo 5
000/ 3 075,00
Neproduktaj servoj 25 000/16
602,00
Impostoj - /
525,00
Bankopagoj - / 1 494,50
Kupona privatigo -
/48 390,00
IKUE-kongreso -
/ 9 282,00
Konferenco de ĈEA 60 000/34 350,00
Video-festivalo
50 000/70 654,80
UK Praha - /69 810,40
Rezervoj 35 000/ -
sume 550 000/508 379,16
La ekonomia rezulto: 153
957,09 Kĉ
El elspeza flanko de la jarfina
spezofolio videbliĝas, ke la membrokotizoj alproksimiĝas al la
buĝetita sumo kaj kontentige evoluas ankaŭ vendoj, kiuj iom superis
la antaŭviditan sumon. Necesas ties kreskoj ankaŭ en nuna jaro. La
skribaj kursoj bedaŭrinde ege stagnas kaj oni ne povas atendi
ŝanĝon en proksima estonto. Unu el kelkaj kaŭzoj estas tro
multekosta reklamado, sen kiu oni apenaŭ povas atendi pli vastan intereson
de la publiko. Laŭ lastaj kelkjaraj spertoj la elspezojn por reklamoj
apenaŭ kovris enspezoj pere de tiuj kursoj.
Tre alta sumo estas pagoj por la UK en Tampereo - sed tiuj financoj
ne apartenas al ĈEA, sed estis havaĵo de UEA, al kies konto oni
devis la monon transĝiri (vidu sub elspezoj - UK Praha). Ankaŭ ne
plenumiĝis donacoj kaj profitoj - pasintjare la asocio ne organizis donackampanjon“ inter F-membroj por ne
misuzadi malavarecon de niaj fideluloj. Gravan
truon“ en la mastrumado kaŭzas jam kelkjara bonhavaĵo ĉe
la firmao Tourgast, kiu intertempe bankrotis kaj ĝiaj ŝuldoj estas
malfacile ekzekucieblaj.
La subvencio de Ministerio de Kulturo estis nur kvarona ol
atendite, sed tiun ni ne kapablas influi. Ni dankis eĉ por tiu subteno,
kiun la asocio ricevis (kaj povis uzi nur por destinitaj celoj). Ceteraj
enspezitaj monrimedoj jam ne estis tiom gravaj por ekvilibro de la buĝeto.
Komparante ambaŭ flankojn de la jarfina spezofolio oni tuj
vidas, ke la asocio en la pasinta jaro mastrumadis kun negativa saldo.
Kelkaj gravaj elspezoj estis kovritaj per buĝetitaj enspezoj (ekz.
Video-festivalo kaj IKUE-kongreso per ministeria subvencio), aliajn rimedojn ni
devis elspezi ĉu pro fakto, ke la financoj ne apartenis al ĈEA (ekz.
UK Praha), ĉu pro tio, ke oni devis dekalkuli financojn jam pli frue
elspezitajn (kupona privatigo). Sed male - pro prudenta financa konduto ni
ŝparis personajn elspezojn (t.e. salajroj kaj pagoj por faritaj laboroj)
kaj elspezojn por eldona agado - kalkulita nur Starto, ĉar alia
eldonaĵo ne aperis je propra asocia kosto. Oni ŝparis ankaŭ
vojaĝelspezojn, ĉar la funkciuloj, al kiuj laŭstatute pagendas
necesaj vojaĝpagoj, uzas nur la plej malmultekostajn
vojaĝrimedojn. Ŝparis ankaŭ niaj sekcioj - sed ĉefe pro
ilia malgranda agado, kio ne estas pozitiva fenomeno.
Por ni katastrofan alton atingis poŝtaj pagoj, kiuj
preskaŭ egalas al kompleta membrokotizoj samkiel materialoj“, t.e. kovertoj, membrokartoj,
legitimilon ktp. La kialoj estas ĝenerale konataj kaj de ni nur malmulte
influeblaj. Ekzemple en la pasinta jaro decidis la komitato fari ordon en la
membrokartoteko, kio fine kostis preskaŭ dekkvinmil kronojn, sed tio
sekve respeguliĝos en malpliigo de elspezoj, ĉar oni ne plu sendos
Starton al nekotizintoj kaj eksmembroj de ĈEA, kio ĝis nun ofte
okazis. La negativan rezulton de la tutjara mastrumado influis ankaŭ
elspezoj por la konferenco de ĈEA, kiu ja ne superis la buĝetitan sumon,
tamen estis pli altaj ol tiucelaj enspezoj. Estontece ankaŭ ĉi tie
ni devos pli ŝpari kaj limigi subtenon al la partoprenontoj el la asocia
kaso.
Laŭ tie ĉi prezentita trarigardo estis konstruita la
buĝeto por tiu ĉi jaro. Oni ege zorge presis ĉiun necesan
elspezon kaj komparis ĝin kun realaj enspezoj. Kvankam entuta spezo estos
multe pli alta ol en la pasinta jaro (ĉefe pro UK Praha), ni esperu, ke
gravaj ŝparoj kaj prudenta asocia agado ekvilibrigos la ekonomion kaj
kontribuos al stabileco de ĈEA.
La publikigo de la tutjara mastrumado estu instigo por membraro por
serĉi novajn fontojn de financoj kaj por pli racia agado de nia tuta
kolektivo.
Vl. Kočvara
Plua E-filatela sukceso
Singapura filatela asocio
kunlabore kun Singapura poŝto, sub aŭspicio de FIP - Internacia
filatela federacio organizis dum tagoj 01/10 09 1995 Tutmondan filatelan
ekspozicion, kies Alta Protektanto estis singapura Prezidento Ong Teng Cheong.
Sukcese ĝin partoprenis ankaŭ s-ano Vladimír VÁŇA el
Plzeň. Lia, jam tutmonde konata eksponaĵo: Ĉapitroj el historio de Esperanto“
gajnis grandan arĝentan medalon.
Ni elkore gratulas.
-vlha-
Esperanto ricevis
prioritaton antaŭ la angla
FISAIC - senprofita
internacia organizo por ripoza aktivado (kultura, sporta) de fervojistoj kaj de
fervoj-amikoj, uzanta kiel ĉefajn lingvojn la francan kaj la germanan -
preferas ekde la nuna jaro Esperanton antaŭ la angla. Jen efektiva pruvo,
ke Eo ne estas afero de nuraj hobiuloj“,
sed reale praktika komunikilo. Tial samtempe la IFEF-sekcio de ĈEA
(fervojista sekcio) fariĝis parto de FISAIC. La organizo laŭ siaj
ebloj eĉ materiale subtenos ankaŭ E-aranĝojn en eksterlando
aprobitajn en la plano de FISAIC. Certajn avantaĝojn povas ĝui
eĉ ne-fervojistoj, se ili partoprenas laboron en fervojistaj
interesrondetoj kaj kluboj.
Zdeněk Polák
komisiito de IFEF
por FISAIC-kontaktoj
Ĵus eldonita nova
poemkolekto
de Jiří Karen.
La Brnoa eldonejo Georgetown (Jiříkov) aperigis
omaĝe al la 75-a jubileo de Jiří Karen, konata ne nur kiel ĉeĥa,
sed ankaŭ kiel Esperanta aŭtoro, la poemkolekton Svět laskavý nejen na slova (La mondo
afabla ne nur je vortoj). En la trarigardo de la ĝis nun eldonitaj poemaroj
de J. Karen ne mankas mencio de liaj eldonaĵoj en Esperanto Antaŭ la naŭa ondo kaj Flugilhava ŝtono.
Al la aŭtoro mi kore
gratulas kaj al la legantoj mi rekomendas mendi la plaĉan verkon (prezo
49.- Kč) en la eldonejo Georgetown (Jiříkov), Mikulovská 1, 628 00 Brno.
Petro Chrdle
|
Nova monumento al Zamenhof |
estos starigita en Aix en Provence la 4-an de majo
1996 danke al la urbestro Monsiuer Jean-François Picheral, Maire d'Aix en
Provence, Hôtel de Ville, 13100 Aix en Provence, Francio. Tuj sendu gratulojn!
|
Kunlaboro kun polaj
esperantistoj |
Nia E-klubo Ostrava-Vítkovice ligis pli intimajn
kontaktojn kun kluboj en pola Cieszyn (Polský Těšín) kaj Bielsko-Bia a. Ni
interkonsentis interŝanĝi prelegantojn. 29.2.1996 je la 16-a horo mi
prelegis en Cieszyn pri la temo Kiel Esperanto
kontribuis al mia vivo“. Venis 30 aŭskultantoj, inter ili ruso kaj ĉina kuracistino, kiuj
deĵore laboras en Polujo. Pluan prelegon mi prezentos printempe en
Bielsko-Bia a. Dum la tria dimanĉo junia 16.6.1996 ni renkontiĝos
sur la monto Ĉantoryja. Radikoj de tiu aranĝo devenas el la
tridekaj jaroj kaj ni invitas ĉiujn esperantistojn partopreni la renkontiĝon
sub la libera ĉielo.
Drahomír
Kočvara
Hulvácká 18
700 30 Ostrava
|
Biciklistoj
ek al UK! |
Mi estas 70-jara biciklisto kaj mi intencas bicikli
Pragon por partopreni la 81-an UK-on. Se mia sanstato kaj sportkapablo estos
ankoraŭ tiaj, kiel hodiaŭ, mi certe biciklos.
La distanco de nia urbo Havířov al Prago ne estas longa kaj mezuras
nur 360 kilometrojn. Mi biciklus ekipita per tendo, dormsako kaj aliaj
tendarbezonoj, kiel ĉiam, kiam mi en pasinteco trabicikladis
Ĉeĥoslovakion, GDR-on, Pollandon, Hungarujon, Rumanujon, Bulgarujon,
Jugoslavion kaj - post rompiĝo de nia komunista kaĝo - ankaŭ
Aŭstrion kaj Federacian Germanujon.
Per tiu ĉi sciigo mi turnas min al ĉiuj esperantistoj-biciklistoj,
ne nur ĉeĥaj, sed el la tuta Eŭropo: ankaŭ vi kunbiciklu
al UK!
En Prago ni poste povus entrepreni solenan propagandan
trabicikladon pri Esperanto, Zamenhof, UK ktp. Niaj bicikloj povus esti
ornamitaj per verdaj steloj, E-flagetoj, naciaj flagetoj, girlandoj kaj
diversaj poresperantaj surskriboj. Ni ĉiuj povus havi ankaŭ anonctabuleton
kun surskribo, el kiu lando kaj urbo ni albiciklis kaj kiom da kilometroj ni
traveturis. Vi, kiuj alvenos vagonare aŭ aŭtomobile, kunprenu viajn
biciklojn kaj helpu al ni: ju pli multaj ni estos, des pli bone.
Bonvolu informi min, se vi volas kunbicikli, al la adreso: Schwetter
Oldřich, Sadová 7, 736 01 Havířov-Město.
|
Esperanto-klubo HAVÍ OV
kvardekjara |
Havířov, situanta 12 kilometrojn oriente de Ostrava,
havas preskaŭ 100.000 loĝantojn. La 12-an de septembro 1956 mi
fondis en tiu urbo E-klubon. Post kvar jaroj komunistoj malpermesis al mi
disvastigi Esperanton, sed nia klubo ne malaperis.
Nunjare, de la 15-a ĝis la 17-a de novembro 1996 ni festos
40-an datrevenon de nia klubo. Dum tiuj tagoj samtempe okazos la 8-a nacia
kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Mi petas ĉiujn gesamideanojn
afable sendi al ni salutojn kaj bondezirojn per leteroj, poŝtkartoj,
poemoj, kantoj, desegnoj, fotoj ktp. por efektivigi malgrandan ekspozicieton.
- O.Schwetter-
TRI VERKOJ DE KAROLO
PIĈ
Karolo Piĉ: Frua Pledo por la Iltisa Skolo. Analizo de la revuo La Esperantisto“
(1889-1895). Artur E. Iltis, Saarbrücken 1989, 31 paĝoj, formato A5
La unua E-gazeto La Esperantisto“, aperanta en la jaroj
1889-1895, publikigis en 1893/1894 serion da artikoloj pri eblaj reformoj kaj
plibonigoj de Esperanto, kiuj koncernis la ortografion sen supersignoj, la
gramatikon sen tabelvortoj kaj leksikon sen nelatinidaj vortradikoj. Multajn
el la proponoj faris Zamenhof mem, sed en la fina balotado la esperantistoj
verdiktis, ke la lingvo restu senŝanĝa.
Karolo Piĉ aprobas tiun decidon, ĉar en la komenca periodo
la lingvo bezonis firman neŝanceleblan bazon, la tempo ankoraŭ ne
estis matura por lingvaj eksperimentoj. Ĉefe li aplaŭdas la
ĉapelitajn literojn, ĉar malgraŭ la teknikaj problemoj, kiuj
estas venkeblaj, ĝuste la supersignoj kun la principo unu litero por unu sono“ donas al Esperanto
el lingvistika vidpunkto grandan elastecon.
Tamen - analizante la plej interesajn reform-proponojn - li trovas
multajn saĝaj kaj raciaj, kiuj nun, post centjara evoluo de Esperanto,
povus saltigi la internacian lingvon antaŭen. Pli precize dirite: li
esprimas sian surprizon kaj miron, eĉ ŝokon kaj fascinon, kiam li
trovis abundon da siaj novismoj lanĉitaj en Litomiŝla tombejo kiel malnovajn proponojn de Zamenhof mem!
Kompreneble tia koincido ne povas esti hazarda, ĝi male pruvas, ke elektado de vortoj konvenaj por la
internacia lingvo havas sian logikon, kiu ankaŭ aliajn lingvistojn kondukus
al la sama rezulto.
La tabelvortoj estas neanstataŭigeblaj per vortetoj tiritaj el
la latino, sed la latinaĵoj povas ilin riĉigi kiel sinonimoj. Simile
ellatinaj prepozicioj, konjunkcioj, adverboj kaj afiksoj (pri substantivoj,
adjektivoj kaj verboj eĉ ne necesas paroli). Sinonimoj neniam havas
absolute saman signifon, la diferencoj ebligas esprimi ideojn kaj nuancojn
ĝis tiam neesprimeblajn.
Karolo Piĉ vidas en La
Esperantisto“ modelon por la Iltisa skolo, kies ĉefa reprezentanto li
restas eĉ post sia morto, kaj pruvon, ke la iltisa lingva praktiko estas
ĝusta.
Karolo Piĉ: Urbi et orbi. Repliko al Giorgio Silfer. Iltis-eldonejo, Saarbrücken
1990, 20 paĝoj, formato A5.
Karolo Piĉ rifuzas
asertojn, ke li apartenas al la Praga skolo (Urbanová, Rumler, Karen),
ĉar li sentas sin iltisano kaj litomiŝlano. Se la praganoj
ĉerpas el liaj verkoj, ekz. en Abunde
kaj redunde de Josef Rumler, tio tute ne signifas, ke li apartenas al ilia
skolo. Poste li klarigas sian rilaton al Kalocsay, kiun li alte estimas, sed
neniel sekvas kiel modelon, ne amante tradukojn, sed nur originalajn
verkojn. Simile kiel en la postparolo al
Litomiŝla tombejo li eksplikas
signifon de sinonimoj en la lingvo ĝenerale kaj en beletro speciale, kial
verkisto ne povas kontentiĝi nur per minimum-vortaretoj kaj bezonas pli
riĉan esprimilon por siaj verkoj.
Fine de la kajero trovas la leganto manifeston de la Iltisa skolo
el 1987, en kiu la verkistoj anoncas sian fidelon al la Fundamento, sed
samtempe rifuzas limigi la lingvon sole al tiu rudimento, taŭga por
hobiaj celoj, sed ne por literaturo. Kiu ne ŝatas riĉan lingvon,
tiu simple arton ne legu.
Karolo Piĉ: Perspektivoj de la Ilustralo. Kun postparolo de
Reinhard Haupenthal. Iltis-eldonejo, Saarbrücken 1994, 24 paĝoj A5
Ilustralo en la
lingvaĵo de Karolo Piĉ estas nenio alia ol Plena Ilustrita Vortaro,
kies aperon li aplaŭdas kiel inaŭguron de la nova epoko en la evoluo
de Esperanto. Li komparas ĝin kun similaj inaŭguraj vortaroj
nacilingvaj, ekz. kun la ĉeĥa vortaro de Jungmann, kaj vidas avantaĝon
ĝuste en ĝia neperfekteco, kiu malfermas pordon por vastaj diskutoj
pri la lingvo kaj ĝia futura evoluo. Alte li aprezas la skemismon, pro
kiu Esperanto estas ne lingvo, sed lingvoaŭtomato, kiu sola havas ŝancon en la epoko de lavaŭtomatoj,
vendoaŭtomatoj, ludaŭtomatoj, tradukaŭtomatoj kaj jen eĉ
pensaŭtomatoj.“ La skemisma principo ebligas tiri el naturalismaj
vortoj, enŝteliĝintaj en la lingvon, novajn prefiksojn, sufiksojn kaj
radikojn.
Ekzemple la sufisko -al- (katedralo = katedra preĝejo; novalo =
nova plugtero) povus fariĝi nepersona paralelo al -ul-: trimastalo =
trimasta ŝipo, Ilustralo = Plena Ilustrita Vortaro, jaralo = io, kio
ĉiujare ripetiĝas (jarlibro, jarraporto, jarkolekto, homoj de la
sama naskiĝjaro, soldatoj de la sama servojaro, studentoj de la sama
studjaro), vesperalo = io, kio rilatas vesperon (vespera ĵurnalo, vespera
infana televidprogramo, vespera meso ks.). Ĝia universaleco similas al tiu
de -il- (skribilo = gravurilo, kreto, krajono, plumo, tajpilo...).
La vortoj komplika, impliki,
apliki, repliki, multipliki liveras radikon pliki kun vasta uzeblo:
Kion vi plikas (babilmiksas)? Tio estas kunplikita afero! Ne pliku
(erarigu) min! Nun vi enplikis vin tiom, ke vi ne plu scias elpliki vin! Kaj
kial, entute, vi alplikis vin al tiu tumulto? Iru hejmen kaj ne ĉirkaŭpliku
vin ie! Havi
ĉirkaŭplikaĵojn kun la polico. Pliki la kapon al junulino. Esti
enplikita en afero. Havi intimajn plikaĵojn kun virino.
PIV registras preskaŭ la tutan vortokrean historion de
Esperanto dum la centjara evoluo, el kiu eblas tiri gvidprincipojn kaj
prilaborindan materialon por la futuro. Karolo Piĉ prezentas multajn
aliajn ekzemplojn, kiujn ni ne povas citi pro lokmanko - sed estos pli bone, se
vi legos mem la tutan verkon.
La verkojn de Karolo
Piĉ eblas mendi ĉe Iltis -eldonejo (Postfach 600130, D-66119
Saarbrücken, Germanio) aŭ ĉe Libroservo de UEA (Nieuwe Binnenweg
176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando)
Informoj el komitato de ĈEA
Ĉar la januara komitatkunsido okazis nur post la finredakto de
la 1-a numero de Starto kaj intertempe okazis ankaŭ la dua ĉijara
kunsido, ni infomas pri ambaŭ traktadoj samtempe. La sesioj okazis en
Nymburk kaj en Dobřichovice.
La ĉefaj programeroj estis mastrumado de la asocio en la
pasinta jaro kaj buĝeto por jaro 1996. Pri tio ni detale informas
aliloke. Nature, ke gravaj punktoj de ĉiu traktado de la komitato estas
ligataj al niaj kongresoj. Pri la 81-a estas solvata loĝigo de enlandaj
kongresanoj, poste estis raportite pri stabo de helpantoj, por kiu oni
aranĝis sukcesan seminarion en Nymburk - vidu la apartan informon. La
LKK-prezidanto informis pri vico da solvataj gravaĵoj kaj ankaŭ pri
kelkaj aferoj iom lamantaj, ekz. la nacia programo, sponzoroj, dokumentujo.
La legantoj scias, ke ĉijare okazos ankaŭ la 8-a kongreso
de ĈEA en Havířov. Estis faritaj jam unuaj paŝoj - enketo pri
balotmetodo, formiĝis ankaŭ la elektokomisiono sub gvido de J.
Pištora. Ankaŭ el Havířov venis pozitivaj informoj pri eklaboro de
organiza kolektivo pri la kongreso.
Grandan atenton la komitato dediĉis al Esperanto-kluboj.
Komitatanoj kaj mi mem ofte vizitas klubojn laŭ invitoj por helpi al ili
solvi iujn problemojn. Tiel klariĝis situacio en Liberec, en kelkaj kluboj
ŝanĝiĝas jura stato. Pri tiu laboro respondecas en la komitato
s-ano P. Polnický, kiu laŭbezone informas klubojn pri ties devoj lige kun
imposta deklaro, se oni aktive entreprenas. Mi devas konfesi, ke al multaj
niaj funkciuloj en estas kelkaj devoj klaraj - sed ofte oni renkontas
diversajn kaj malsamajn komprenojn al la validaj leĝoj el flanko de oficistoj
en impostoficejo. Sed oni devas eviti malklaraĵojn por ne havi
eventualajn malagrablaĵojn.
El la pasintaj taskoj la komitato revenis al la memortabulo pri la
13-a UK, kiun oni ĝis nun ne sukcesis publike fiksi sur tiama kongresejo
Žofín (sur Slava insulo). La memortabulon financis SAT. Post longa persista
malkonsento flanke de koncerna domposedanto estis tamen fine ricevita promeso
pri instaligo - danke al iniciatemo de s‑ino Maudrová el Praha.
Fine la komitata kunsido detale solvadis diversajn organizajn
aferojn, kiuj gravas por asocia vivo: estis proklamita nova membrokategorio N
- por nevidantoj. Plue estis adaptita nova asocia membrolegitimilo kaj la
novaj estas jam disponeblaj ĉe la asocia adreso. La asocio presigis
novajn poŝtpagilojn. En kunlaboro kun la ĉefdelegito de UEA St. Chrdlová
oni kontrolis nian membroliston en UEA kaj akceptis kelkajn ofertojn pri
kompletigo de la asociaj vendovaroj, kiujn libroserve prizorgas ing. Z.
Pluhař. Pluaj diversaj kurantaj aferoj kaj necesaj informoj fine fermis la
kunsidojn.
La venonta komitata kunveno okazos meze de aprilo en Opava.
Vl. Kočvara
Homonimoj en Esperanto,
konsiderataj nomenklature 9
Josef Kavka
-AR-, -ER-
Naŭe (STARTO, 1994, 4, 20-21; 5/6, 23-26; 1995, 1, 12-14; 2/3,
17-19; 4, 8-11; 5, 5-7; 6, 10-14; 1996, 1, 13-19) ni provos okupi nin pri
nomenklatura koincidado de la sufiksoj -AR- kaj -ER- kun iliaj homonimoj
radikfinaj. Tuj dekomence ni malkaŝu ĝojigan fakton: ĉi-okaze,
timo antaŭ homonimoj estas treege malofta.
El la fundamentaĵoj
eblas mencii kataron homoniman kun
kat-aro. Pli grava okazo estas omaro (Homarus),
kies scienca nomo pravus esti homaro,
homonima kun hom-aro. Nia Majstro klopodis eviti la homonimecon, apoginte sin
sur it: omŕro. Tamen, oni devus respekti
la kodigitan formon latindevenan, kies H
aperas en multaj lingvoj, do estas sendube internacia (cs: humr, de: Hummer, fr. homard, hu: homár, po: homar, sk: homár k.t.p.).
El la vortoj oficialaj
apenaŭ iu interesus nin: barbaro
estas homonima kun barb-aro, kultivaro
(= kulturvario) kun kultiv-aro.
Inter la neoficialaĵoj
meritas nian atenton jenaj:
1. adulario nepre devas fariĝi adularo (cs: adulár, de:
Adular, en: adular, fr: adulaire, ru: aduljar, sp: adularia). La ĵus
prezentita kelko da etnolingvaj ekvivalentoj montras, ke la PIVa mineralogo
elektis la formon hispaneskan. Kial? Ja neniu homonim-danĝero minacis;
ad-ul-aro estas neglektebla. Cetere ne temas pri kodigita mineral-nomo; en Hřeg (1988) ĝi prave mankas.
2. damaro (dammara), la pinofit-arbo estas
sendanĝere homonima kun dam-‑aro,
3. dinaro kun din-aro,
4. fulmaro (Fulmarus), la procelario-forma birdo -
kun fulm-aro,
5. fumara acido kun fum-aro. (Ekster nia -AR-konsidero troviĝas
la planto fumario (Fumaria), homonima kun fum-ario“ ...).
6. kalmaro (la: calmarium, science
Loligo) estas cefalopodo homonima kun kalm-aro, t.e. senventaj tagoj.
7. kantaro (Cantharis) koincidas - tute
sendanĝere - kun kant-aro,
8. kuraro kaj 9. molaro ne bezonas komenton.
10. miliaro, la medicina
termino, ne timu konfuzon kun aro da milioj (Milium) el la tribo de la milieoj, la familio de la poacoj, la
ordo de la poaloj.
11. okulario nepre fariĝu okularo
(cs: okulár, de: Okular, fr:
oculaire, it: oculŕre, po: okular, ru: okuljar k.t.p.), sen timi konfuzon
kun aro da okuloj ... Ĉi-loke necesas rimarkigi, ke nia konsidero -
escepte de adulario“ kaj okulario“ - neniel intencas pafi“ -IO-vortojn, kiuj estas ĝustaj:
araŭkario, katario, laktario, pulmonario, saponario k.m.a.
12. pedikularo (Pedicularis) el la familio de la
skrofuleriacoj povus - tute malprobable - konfuziĝi kun pedik-ul-aro!
13. polara homonimas kun
pol-ara,
14. radaro kun rad-aro,
ambaŭ negrave. Ekzistas ankaŭ kurioza provo distingi aron da radoj
disde radaro jene: radoaro“! Jen rea
ekzemplo de troigita timo antaŭ homonimo ...
15. realgaro estas en
ordo; same grosularo registrita de Kavka (19-80) kaj Hřeg (1988), sed mankanta en PIV; la radikfina -AR- estas tre
malofta inter mineralnomoj, kp. kun la pli supra adularo.
16. sakaro superflue homonimas kun sak-aro, ĉar la fonetike pli
ĝusta formo estas saĥaro.
17. skalaro homonimas ne
sole kun skal-aro, sed ankaŭ kun la fama akvaria fiŝeto (Pterophyllum scalare), mankanta en PIV.
18. skapulario (scapulare)
estas lanĉita fare de WARINGHIEN,
sed la latina originalo referencus pli eble al skapularo. Tamen, ĉar ne temas pri naturscienca
nomenklaturaĵo, ni lasas la terminon la terminon al prijuĝo de
koncernaj specialistoj.
19. tenaro (thenar) homonimas kun ten-aro.
20. terciaro, la geologia
termino, homonimas kun terci-aro.
21. ternara estas
senriproĉa termino, kvankam ĝi havas nenion komunan kun ternado.
22. velaro, male senpere
koheras kun la mola palato, ne estante ĝia
aro“.
Kiom temas pri la -ER-vortoj, la situacio estas simila. Jen amaso
da vortoj fundamentaj:
1. ansero (Anser) el la subfamilio de anserenoj (Anserinae), homonimas kun ans-ero; anso
estas zamenhofa, laŭ PIV.
2. bordero ne estas
bord-ero,
3. fiero: fi-ero,
4. kajero. La homonimo
kaj-ero aperis nur post la oficialigo de kajo.
5. kolero: kol-ero,
6. kulero: kul-ero. Jen
iometa motivo, kial science establiĝu kulico anstataŭ kulo (kp. la
8-an parton de niaj konsideroj),
7. litero: lit-ero,
8. modero: mod-ero,
9. mortero: mort-ero,
10. papero: pap-ero,
11. parkero: park-ero,
12. pasero (Passer) el la ordo de la paseroformaj (Passeriformes) homonimas kun pas-ero,
13. pretero: pret-ero,
14. sukero: suk-ero,
15. tolero: tol-ero,
16. tubero: tub-ero,
17. vespero: vesp-ero,
Al ili ni aldonu solajn du oficialaĵojn:
1. humero: hum-ero kaj
2. latero: lat-ero.
Da neoficialaj terminoj
ni trovis multe pli:
1. ariero: ari-ero,
2. bolero: bol-ero,
3. cicero: cic-ero,
4. estero: est-ero,
5. etaĝero ja ne
estas etaĝ-ero, tamen elvokante taŭgan parencan imagon.
6. helero: hel-ero,
7. kaperi (zamenhofa):
kap-ero,
8. koĉero:
koĉ-ero; tamen, parenteze dirite,
koĉo“ por Coccus cacti
estas fonetike dubinda (el la vidpunkto nomenklatura), kvankam prave
hispaneska (el vidpunkto laika).
9. leĝera:
leĝ-era,
10. masero: mas-ero,
11. nepero: nep-ero,
12. omero: om-ero,
13. premiero: premi-ero,
14. pubero: pub-ero,
15. sapero: sap-ero,
16. sidera: sid-era,
17. skotero: skot-ero,
18. subero: sub-ero,
19. supera: sup-era,
20. tempero: temp-ero,
21. vivero (Viverra) el la familio de la viveredoj (Viverridae)
homonimas kun viv-ero, kvankam ĝi estas vivega, ĉar viglega ...
22. vomero (vomer), la naza osto, estas en nenia
konekso kun vomado.
Aldone, jen du terminoj el EB (1988):
1. boksero: boks-ero,
2. pomero: pom-ero.
Fine ni prezentu resuman statistiketon: El 26 radikfinaj
-AR-vortoj teorie homonimaj kun -AR-vortoj sufiksaj, ni konstatis solajn 4
okazojn de misformado por eviti la homonimecon. El 43 -ER-vortoj ni trovis
neniun misforman provon.
Konkludo: Ambaŭ oncernaj sufiksoj estas homonime sendanĝeraj“. Jen grava
kontrasto al sufiksoj danĝeraj“,
ekz. -UL-, -IN-, -ID-. Ĉu la kaŭzo konsistas en la fakto, ke ĉi
tiuj sufiksoj indikas vivulojn, dum -AR- kaj -ER- senvivaĵojn? Tamen
ankaŭ homaro, arbaro k.a. nepre vivas, kio apenaŭ povas esti asertata
pri eroj ... Kaj rea tamen: ankaŭ iuj lumbrikeroj kapablas pluvivi ... Jen
kaprompa enigmo!
Ja ĉiu timo, do konsekvence ankaŭ la homonimfobio estas io
tro subjektiva: la leksiko de Esperanto trafe dokumentas tion almenaŭ en
la sferoj nomenklaturaj.
Fontoj
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970) - Sennacieca Asocio
Tutmonda, Paris.
Laŭsistema vortaro de la rokaĵomineraloj (1980). J. Kavka. - Scienca Revuo, 89-92, Pizo.
Esperanta Bildvortaro (1988). R.
Eichholz. - Esperanto-Press,
Bailieboro.
Mineral Navn (1988). T. A. Hřeg. - Universitetsbiblioteket i Oslo, Skrifter
15.
Inversa vortaro de Esperanto (1989). B. Pabst. - Esperanto-Centro, Paderborno.
Seminario en Nymburk
Dum sabato kaj dimanĉo
(23/24.2.196) okazis en Nymburk en Domo de Junularo seminario por helpantoj
dum UK Prago '96. La UEA-reprezentanto Nikola Rašič unue klarigis, ke la
helpantoj preparas UK-on por la ceteraj esperantistoj kaj devas tial kalkuli
kun tio, ke ili mem ne ĝuos la kongresan programon. Poste la
aliĝintoj dividiĝis je grupoj laŭ taskoj (bonveniga servo,
loĝigo, ekskursoj, dokumentado, informado ktp.). ČEDOK-reprezentanto
prezentis servojn de sia agentejo, kiuj certigos loĝadon, ekskursojn
k.s. La praktika trejnado de la helpantoj realiĝos en junio.
Ebbe Vilborg: ETIMOLOGIA VORTARO DE ESPERANTO, volumo 4: N-R, Eldona Societo Malmö 1995,
124 p., 33 gld.
Post la tri unuaj volumoj (A-D, 1989; E-Ĵ,
1991; K-M, 1993) la sveda lingvisto Ebbe Vilborg eldonis kvaran parton de sia
meritplena verko, la etimologia vortaro, per kiu nia movado ricevas detalan
informon pri la deveno de la fundamentaj kaj oficialigitaj vortoj en
Esperanto. Lingvo internacia, kiu volas servi al la homaro en ĉiuj sferoj
de la vivo (arto, scienco, teĥniko, metioj, sporto, ekonomio ktp.)
bezonas ampleksigi sian vortprovizon laŭ bezonoj de unuopaj fakoj kaj
respekti certajn principojn, kiel adopti novajn vortojn. Tiujn principojn
necesas studi ĉe la baza vortprovizo, kaj la etimologiaj analizoj povas
plej multe komprenigi. Sed ne nur por fakuloj estas la verko interesa.
Ankaŭ ordinaraj esperantistoj ofte deziras kontentigi sian scivolemon, de
kie kaj kiel venis tiu aŭ alia vorto en Esperanton, kia estis ĝia
origina signifo ktp. En la libro oni povas ekz. ekscii, ke kun la vorto naski estas etimologie parencaj nacio (naskitaro), naiva (denaska, senruza) kaj naturo
(naskita, kreita).
La vortaro estas aranĝita tiel, ke unue ni ekscias, ĉu la
forto estas Fundamenta aŭ per kiu Oficiala Aldono ĝi estis akceptita.
Poste sekvas ekvivalentoj en la mondlingvoj aŭ aliaj gravaj lingvoj,
uzantaj la saman etimon, eventuale eĉ en aliaj interlingvoj (Ido,
Interlingue, Interlingua). En alia alineo per malpli grandaj literoj estas
klarigita la origino kaj signifo de la etimo, kaj vortoj parencaj. Ni prezentu
malgranan ekzemplon:
PAN/O (f; Un): L panis; F pain (kp paner “-umi“), I pane, (H pan). Kp G pan/ieren, R -irovat' “-umi“. Bazita sur L. ¶ Io=, Ie pan, Ia -e.
L panis el *pastnis,
radikparenca al L pasci “paŝti“
(vd. tiun). Ceteraj samfamiliaj vortoj en Eo: akompani, kompanio, pastelo.
KLARIGOJ: fundamenta vorto
aperinta jam en la Unua Libro 1887 (f; Un). Formoj en la lingvoj latina,
franca, itala kaj hispana (L, F, I, H). En la franca, germana kaj rusa (F, G,
R) aperas en verboj kun signifo “panumi“.
En Ido (Io) la vorto havas la saman formon, en Interlingue (Ie) pan,
en Interlingua (Ia) pane.
mm
|
Esperantisto Slovaka revenas |
La fama periodaĵo, festanta ĉijare
sian 50-jaran jubileon, reaperas sub redakto de Stano Marček. La abono estas
libervola, ricevos ĝin ĉiu, kiu sendos financan subtenon laŭ
siaj ebloj. Skribu al: Esperantisto Slovaka, Stano Marček, Zvolenská 15, 036
Martin, Slovakio.
Samtempe aperis La Dua Jarcento 1/1996, slovakia-aŭstria
gazeto, kiun en Ĉeĥio distribuas V. Hasala, poŝtkesto 34, 696 62
Strážnice.
GAZETOJ SERĈATAJ
Mi serĉas malnovajn
E-gazetojn (aĉete aŭ interŝanĝe), antaŭ ĉio:
Ligilo 10 1939: n-o 9-12; Zprávy Čs.
esp. výboru/ Informoj de Ĉeĥosl. Esp.-Komitato (1959-1964): n-o 3,
4, 5, 9, 11, 12, 14. Skribu al: Mgr. Zd. Hršel, Botanická 28, 602 00 Brno.
Ĉeĥlingva gazeto
pri
Esperanto-eldonejo
La gazeto
Knihy“ (Libroj), en kiu aperas informoj pri libroj nove eldonitaj en
Ĉeĥio, publikigis en sia
n-ro 46/1995 intervjuon kun docento
Petro Chrdle, eldonisto de publikaĵoj en Esperanto. Ni peras la artikolon
en traduko:
Ni prezentas la eldonejon
KAVA-PECH
(Kongresa kaj kleriga agentejo de
Petr Chrdle)
Kiel estiĝis via
eldonejo kaj kia estas ĝia ĝisnuna historio?
Kiel jam malkaŝas la
nomo de mia agentejo, ni okupiĝas ĉefe pri la kongresa turismo kaj
tiu venigis min ankaŭ al eldonado. Nome, mi vane klopodis trovi eldonejon,
kiu eldonus prelegarojn (pri kiuj ni
kredas, ke ili havas daŭran valoron, kaj tial ni deziris ricevi ISBN) en
kvanto ĉirkaŭ 200 ekzempleroj kontraŭ prudentaj kostoj. Tial mi
registrigis min kiel eldonisto kaj komencis fari mem miajn prelegarojn. La
preparo de libroj fariĝis hobio kaj mia kaj de mia edzino, kiu estas
samtempe mia plej proksima kunlaboranto. Poste ni provis ankaŭ aliajn
publikaĵojn. Unue ni restis ĉe la faka literaturo, precipe en la kampo
de pedagogio kaj kleriga kibernetiko, poste ni aldonis nian grandan
ĉevaleton kaj komencis eldonadi publikaĵojn en la internacia lingvo
Esperanto kaj lernilojn por instrui tiun lingvon, ekz. Esperantan-ĉeĥan
vortaron de la aŭtoroj Kraft, Malovec kaj kiel la plej novan la ĵus
eldonitan lernolibron Esperante dum 3 monatoj.
Tiun mi verkis kun mia edzino origine laŭ mendo de la gazeto Český
expres, kie ĝi estis aperanta daŭrigote en 1992. Nun ni aperigas
ĝian duan, pliampleksigitan eldonon libroforme.
Kiom da publikaĵoj vi eldonis ĝis nun kaj kiajn problemojn vi
frontas?
Ĝis nun ni eldonis 27
publikaĵojn, el kiuj la plejparto havas sian specifan merkaton kaj ni
eĉ ne provas proponi ilin al librovendistoj (faklibroj en la germana,
ĉeĥaj-germanaj-anglaj, literaturo skribita en Esperanto k.s.).
Aliflanke ni penas penetri la normalan libromerkaton per publikaĵoj, pri
kiuj ni estas konvinkitaj, ke pri ili interesiĝos ankaŭ la vasta
publiko, ĉu pri Esperantaj lerniloj (vortaro, lernolibro), ĉu pri
kelkaj populare prezentitaj publikaĵoj (ekz. Latino kiel internacia lingvo de V. Barandovská-Frank aŭ Danĝero de tropikaj malsanoj de R.
Sachs. Plejparto de librovendistoj kaj distribuantoj, kiujn ni adresis ĝis
nun, timas tiun literaturon, tial ĝi ne povas atingi legantojn en kelkaj
regionoj. Sed ekzistas ankaŭ esceptoj. Preskaŭ ne pasas semajno, en
kiu ne mendus niajn publikaĵojn la librovendejo Fišer, kaj estas eĉ
tiaj, kiuj unu prenis ekzemplerojn prove, sed poste mendis ankaŭ literaturon
verkitan en Esperanto. Kaj ne nur en grandaj urboj. Nia daŭra kliento de
la esperanta literaturo estas ekz. librovendisto Jiří Rada el Nový Bor. Tio
donas al ni veran plezuron. Sed vi demandis ankaŭ pri la problemoj: do
nia ĉefa problemo estas nur unu, sed principa: penetrigi nian literaturon
sur la librovendejajn vendotablojn. Se ni atingos tien, mi ne plu timos.
Kaj viaj planoj por la estonteco?
Daŭrigi la
ĝisnunan direkton (pedagogia kaj kleriga literaturoj, prelegaroj por niaj
internaciaj konferencoj, esperanta literaturo, en kiu ni sisteme prezentas la
ĉeĥan literaturon - post eldono de verkoj de K. Čapek kaj J. Hašek
ni nun preparas i.a. rakontojn de Franz Kafka). Sed ni volas eldonadi
ankaŭ literaturon por subteni turisman trafikon kaj enlande (ni preparas
gvidlibron tra Prago en multaj lingvaj
mutacioj, krom la kutime aplikataj lingvoj ankaŭ ekz. en
Esperanto, en la japana kaj en la korea.) samkiel ankaŭ en la teritorioj,
kien transportas niajn klientojn vojaĝ-agentejo KAVA-PECH: temas pri
publikaĵoj pri Japanio kaj Koreujo, provizore kun labortitolo Japanio
(Koreujo) de proksime. Ĉiokaze mi estos en unu persono eldonisto,
aŭtoro kaj fotisto. Ili estas landoj, kiuj entuziasmigis min, kien mi
revenas kun plezuro, kaj kun plezuro mi dividos miajn spertojn kun la
legantoj.
Petr Chrdle, Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj, Dobřichovice (Prago) 1995,
ISBN 80-85853-16-7, 40 paĝoj.
D-ro Chrdle parolis pri la
profesia uzo de Esperanto dum la Akademia Kolokvo 1994 pri Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto. Nun li
eldonis sian tekston aparte. Lia temo estas gravega ĝuste por la
estonteco de Esperanto: ĉu la
lingvo donas utilajn servojn? Kiomgrade ĝi taŭgas por la profesia vivo?
La aŭtoro priskribas proprajn spertojn. Estante sciencisto li
metas ilin en sisteman kadron. La pronomo
mi“ aperas ofte en la teksto. Tio donas aŭtentecon al la prezentita
materialo, kiu fariĝas eĉ pli kredinda pro la ankaŭ rakontitaj
malbonaj travivaĵoj.
Ĉefe li pritraktas du ekonomiajn branĉojn, kiuj estas pli
facile alireblaj por komercantaj esperantistoj: eldonado kaj turismo. Li ne
prezentas teoriojn, sed montras la merkatan praktikon. Tial lia libreto enhavas
valorajn konsilojn. Mi mem lernis el ĝi pri mia eldona agado. Tiel same
ĉiu legonto povas profiti.
Chrdle estas pragmatisto. Li ne predikas belajn esperojn, sed ankras
en la realeco, eĉ se tio sonas malagrable en esperantistaj oreloj.
Kompreneble Esperanto alportas jurajn problemojn, se ĝi estas la lingvo
de negoca kontrakto: kiu tribunalo postekzamenos ĝiajn klaŭzojn?
Estas pli bone lerni ĉe Chrdle kiel preteriri tiun malfacilaĵon ol
poste suferi malavantaĝojn.
La libreto havas plaĉan aspekton, kvazaŭ modelo kiel oni
faru aĉetindan aksteraĵon. La paĝoj estas plenŝtopitaj sed
bone legeblaj pro taŭga presado. Kiel maldika libreto ĝi ne povas
vaste priskribi sian temon. Do ĝi prilumas interesajn facetojn. Tio estas
kaj malforta kaj forta flanko de la verko de Chrdle. Estas necese akumuli pli
da spertoj pri komercado per Esperanto. Bonvena estas la kontribuaĵo de
Chrdle al tiu ampleksa temo.
Dr. Werner Bormann (Hamburgo)
PS: Laŭ mia kontrolo en PIV prediki kaj suferi estas kaj tr kaj ntr (zamenhofaj ekzemploj)
KAVA-PECH:
Preparataj publikaĵoj en Esperanto kaj tiuj en la ĉeĥa,
kiuj estas tradukitaj el Esperanto
Por aperigo antaŭ la
kongreso en Prago la eldonejo KAVA-PECH preparas jenajn verkojn en Esperanto:
Chrdlová Stanislava: Prago kiel turisma celo
(konciza gvidlibro tra Prago verkita de profesia ĉiĉeronino)
Chrdlová Stanislava, Malovec Miroslav: Baza
ĉeĥa konversacio (komuna verko de jam konata gramatikisto Malovec
kaj instruistino, instruinta la ĉeĥan al la universitataj
studentoj en Seulo Chrdlová promesas koncizan, tamen praktikan enkondukon en la
ĉeĥan por eksterlandaj esperantistoj)
Kafka, Franz: Elektitaj rakontoj. Elektis kaj
tradukis de la germanaj originaloj Wilhelm Luttermann.
Kavka, Josef: Kontribue al PIV. Homonimoj en
Esperanto konsiderataj nomenklature (lingvistika traktado pri homonimoj en
Esperanto, al la legantoj de Starto konata, ĉar poparte ĝi la verkon
jam aperigis.
Urbanová Eli: Peza vino / Těžké víno. Poemkolekto de
esperantlingva mondkonata poetino en esperantaj originaloj kaj paralelaj
tradukaĵoj fare de Josef Rumler en la ĉeĥan.
Krome estas preparataj
tradukaĵoj de Aŭdienco (Václav Havel) kaj Naŭ fabeloj de Karel
Čapek kun ilustraĵoj de Josef Čapek, ambaŭ en tradukoj de Josef
Vondroušek. Apero de ambaŭ verkoj dependas de la rezulto de petoj je kopirajtoj.
Ĉu vere aperos la libro
pri Prago, por kiu la eldonejo ne disponas je bezonata kapitalo, dependas de
sukceso en la varbkampanjo por anoncoj en la libro. Eventualaj helpantoj
tiukampe estas varme akceptataj, la gajno estas 20% de la monsumo ricevita de
varbitaj anoncdonantoj.
La libroj, kiuj aperos en la
ĉeĥa en tradukoj de esperantlingvaj originaloj:
Kurisu Kei: Co mi dala česká literatura. Vyznání
japonského překladatele. Konfeso de diligenta japana tradukisto de la
ĉeĥa, kiu en sia verko abunde mencias Esperanton.
Lee Chong-Yong: Vzorec ekonomického úspěchu.
Dvacetiletá zkušenost z Asie. Vidpunkto de sudkorea profesoro de ekonomio kaj
prezidanto de UEA pri la ekonomia miraklo en Azio kaj ĝia klarigo.
Umeda Yosimi: Jak úspěšně vyjednávat s Japonci.
Priskribo de la japana pensmaniero kaj de la postkulisa traktmaniero
antaŭanta decidojn en japanaj kompanioj, kio estas grava por povi
sukcesplene negoci kun japanoj
Vogelmann Bruno: Nový realismus. Výsledky nového
myšlení. La publikaĵo montranta novan pensmanieron, tradukita el
esperanta originalo en la ĉeĥan kiel en la 18-an lingvon.
|
Fervojistoj skiis en e io |
Inter la 18‑a kaj 24‑a
de februaro okazis jam 27‑a Internacia Fervojista Esperanto‑Skisemajno,
ĉifoje unuan fojon en Ĉeĥio, nome en Moravia montaro Jeseniky.
Ĝin organizis komisiite de Fervojista sekcio de ĈEA kaj IFEF la kongresa
kaj kleriga entrepreno KAVA-PECH.
Partoprenis
40 partoprenantoj de 7 landoj (AT,CZ,FR,DE,DK,HU,SK).
Krom
skiado estis speciala programo por promenantoj, gaja karnevalo (en kiu estis
aljuĝitaj kiel la plej sukcesaj maskoj Muŝo - Jiří Dvořáček el CZ,
Putino - Ivan Potiška el CZ kaj Fantomaso - Erik Mortensen el DK) kaj multaj
konkursoj: krom en skiado (kategorion slalomo viroj venkis s‑ano Konrád
Kopeĉný‑CZ, virinoj Eva Kopečná‑CZ, skikurado viroj Ladislav
Ĉástečka‑CZ, virinoj Ludmila Ĉástečková‑CZ), ankaŭ
en tabloteniso (venkis Horst Theurich‑DE). Dum kvizo pri lingvaj scioj
ununura, kiu senerare respondis ĉiujn demandojn estis Astrid Birbak‑DK),
kaj dum ĝenerala inteligenco, dum kiu en kvizo oni devis montri siajn
konojn de la lingvo Esperanto, de geografio, de la historio de Esperanto-movado
ĝenerale kaj de la historio de fervojista Esperanto-movado, dum kiu la
plej bonajn konojn pruvis Jan Niemann (DK). Dum la vespero kun lokaj
esperantistoj (venis tri de la E-rondo Šumperk) oni ĝuis tombolon kun
sekva aŭkcio, dancis, kantis ...
Specialan
premion de IFEF, kiun ricevadass ĉiujare la plej multflanka partoprenanto
(en sportaj kaj lingvaj disciplinoj, tamen kondiĉe, ke li aŭ ŝi
estas membro de IFEF kaj tian premion ĝis nun ne ricevis) gajnis ĉijare
Jiří Vencl el Ĉeĥio.
Dum la
skiantoj skiis, la promenantoj promenis ekkonante la turisme interesan
ĉirkaŭaĵon: Vizitis la kastelon (nur korton, ĉar la
kastelo troviĝas en vintra dormo), ekkonis la teknolodion de manproduktado
de papero en la lasta tiuspeca paperfabriko, la plej kuraĝaj malgraŭ
la alta tavolo da neĝo vizitis la Esperanto-arbon en kastelaparko
(ĉio ĉi en Velké Losiny), lignan preĝejon en Maršíkov, la urbon
Šumperk, la skicentron Červenohorské sedlo kaj aliajn interesajn lokojn en
proksimeco.
Venonta
IFES okazos en Aŭstria Mülbach dum la dua marta semajno 1997.
Petro Chrdle
OLOMOUC
Dum kluba kunveno la
12.3.1996 s-ano Jan Duda, membro de la Moravia filharmonio, rememoris sian
iaman E-instruinton, la eminentan s-anon Josef Vondroušek per prelego, kiun li
akompanis per sia majstra violonludado.
V. Mohapl
Belarusa lernolibro
de Esperanto
En aŭtoĥtona Respubliko Belarusio estas aperinta ĝis
nun entutute unua belarusa lernolibro de ia fremdlingvo MOVA ESPERANTA (La
lingvo Esperanto) (Minsk, Eldonejo
Scienco kaj tekniko“, 1992, paĝ. 160) de Adam Paŭljukavec, kiu
estas destinita por malnovaj esperantistoj, dezirantaj varbi novajn adeptojn de Esperanto kaj por
komencantaj aŭtodidaktoj.
La aŭtoro unue verkas mallongan historion de Esperanto-movado
en Belarusio. Postsekvas la parto pri ortografio kaj prononcado (pri grafika
kaj fonika ebenoj) de Esperanto. La aŭtoro tradicie asertas, ke nia Lingvo
Universala havas 28 literojn kaj sonojn. Ni rimarkas, ke en Esperanto estas ja
28 literoj, sed 29 sonoj, tio signifas 5 vokaloj kaj 24 konsonantoj. En la
fonologia sistemo de Esperantaj konsonantoj estas ĉeestantaj fonologiaj
opozicioj de la eco voĉeco -
senvoĉeco“ kiel en la belarusa, jene duopoj de kontraŭstarantaj
konsonantoj b - p, v - f, d - t, dz - c, z - s, dž - č (ĝ - ĉ), ž - š (ĵ - ŝ), h - x (h - ĥ) portantaj la
signifon, kiuj estas kapablaj precize diferencigi la sencon de minimumaj
belarusaj kaj ankaŭ Esperantaj paroj de vortoj kaj vortformoj. Oni devas
konscii, ke en Esperanto dz1) konsistigas el
fonologia vidpunkto unu fonologian unuon en kontrasto kun c: edzo/eco“2)
. Ĉi tiu fonemo dz
troviĝas ankaŭ en la belarusa (tiel same kiel en la slovaka)
foneminventaro: dzynkava (= zumadi; tinti) - cynkava (= zinki). Komparu
en la slovaka: sadza (= fulgo) - sáca (= li, ŝi, ĝi
puŝas), priadza (= fadeno) - práca (= laboro). La aŭtoro ja
skribas pri elparolado de belarusa kaj Esperanta fonemo h, sed el fonologia vidpunkto estas necese doni ekzemplojn,
vortparojn, en kiuj belarusa kaj Esperanta konsonanto h konsistigas unu fonologian unuon en kontrasto kun ĥ; ekzemple en la belarusa hod (= jaro) - xod (ĥod; = irado), hará
(= monto) - xára (ĥára; = buŝego). En Esperanto horo - ĥoro. La aŭtoro
taŭge mencias la ŭ-sonon,
la nesilabecan duonvokalon ŭ,
prononcatan simple kiel tre mallonga ŭ
en la belarusa (kaj ankaŭ en la slovaka lingvo) kaj en Esperanto.
En la gramatika parto estas per malmultaj vortoj priskribitaj kaj
klarigitaj la vortspecoj. La aŭtoro eksplikas memsencajn vortojn kun
frazartikola funkcio. Unue la nomojn, la substantivon kun vortspeca unusignifa
finaĵo ‑o, la adjektivon
kun vortspeca unusignifa finaĵo ‑a,
la pronomojn kun la tabelvortoj, la numeralojn kaj la adverbojn (ankaŭ
kun la tabeladverboj) kun vortspeca unusignifa finaĵo ‑e. La aŭtoro priskribas la
gramatikan finaĵon (gramatemo) de nomoj en akuzativo ‑n kaj en pluralo ‑j‑.
Bedaŭrinde mankas la anonceto pri la belarusa (kaj ĝenerale slava)
fenomeno, ke la distribuon ĉe numeraloj oni esprimas per la slava
prepozicio po.
Due la aŭtoro eksplikas la verbon kun vortspeca unusignifa
finaĵo ‑i, unusencajn
gramatikajn finaĵojn (gramatemo) de prezenco ‑as, de preterito ‑is,
de futuro ‑os, de kondicionalo
‑us, de imperativo (volitivo) ‑u kaj aktivajn ‑inta, ‑anta, ‑onta
kaj pasivajn formojn /finaĵojn ‑ita,
‑ata, ‑ota de la participoj de preterito, prezenco kaj futuro.
Poste la aŭtoro priskribas gramatikajn vortojn sen frazartikola
funkcio: prepoziciojn, konjunkciojn kaj subjunkciojn, partikulojn kaj interjekciojn.
En sintakso mankas la anonco pri belarusa (kaj ĝenerale slava)
frazstrukturo kun relative libera vortordo.
Tute ne estas konciza informo pri Esperanta vortprovizo laŭ
deveno. Novajn vortojn en Esperanto oni formas per derivado, vortformado, per
afiksado de prefiksoj kaj sufiksoj al vortforma bazo kaj per vortkunmeto,
formado de vortoj per kunigado de du aŭ pluraj vortoj en unu.
En la libreto troviĝas praktika lingva materialo oportune
saturigita per studitaj kaj ekkonataj lingvaj fenomenoj.
La belarusa libro de Esperanto enhavas taŭgajn grupigitajn
monotemajn tekstojn, parte klare eksplikantajn
bazajn sociajn (interpersonajn) parolajn lertecojn: pri lernado de
Esperanto, pri familio, gepatroj, bofiloj, amikoj kaj amikinoj kaj pri
biografio, kaj parte precize esprimantajn standardajn parolajn situaciojn pri
jaro kaj jarsezonoj, pri tagnokto (diurno), pri loĝejo kaj labortago, pri
korespondado en Esperanto, pri Esperanta festotago, pri ripoztago, pri
nutraĵvendejo, nutraĵoj kaj universala magazeno. Krom tio en ĉi
tiu lernolibro troviĝas zorgeme elektita krestomatio de belarusa poezio
(p. 97-131) kaj Esperanta-belarusa vortareto (p. 132-158).
La aŭtoro iel forgesas, ke lernado/ instruado de Esperanto kaj
de iuj aliaj fremdaj lingvoj apogita sur konscia scipovo de unuopaj lingvaj
ebenoj de la gepatra belarusa lingvo ludas neanstataŭigeblan rolon kaj
havas grandan signifon kaj estas tre grava por bona menseduko kiel speciala
koncepto por disvastigo de gramatika pensado3).
Multflanka motivado kiel baza koncepto de MOVA ESPERANTA de A.
Paŭljukavec kaj alirebla stud/ lernomaterialo estas fundamentaj elirpunktoj
por pliperfektigi ne nur eksterlernejan memlernadon, sed ankaŭ por
plikvalitigi didaktikan agadon en instruprocezo de la Internacia Lingvo helpe
de ĉi tiu simpatia libreto.
Eduard
Gašinec, prof.
Bratislava,
Slovakio
GLOSOJ:
1) Por skribkapti la
Esperantan fonemon (sono) dz oni
uzas du literojn.
2) WARINGHIEN, G.: Plena
ilustrita vortaro de Esperanto. Represo de la dua eldono. SAT, Parizo 1981,
paĝ. 302; rigardu ankaŭ KALOCSAY, K., WARINGHIEN, G.: Plena analiza
gramatiko de Esperanto. Kvara, tralaborita, eldono. UEA, Rotterdam 1980,
paĝ. 48
3) J. A. KOMENSKÝ: Najnovšia
metóda jazykov. Plej nova metodo de lingvo-instruado. En Vybrané spisy
(Selektita verkaro). Vol. IV., SPN,
Bratislava 1959, paĝ. 104-105.
|
GUSTUMU LA CIGANAN |
Ciganoj
(aŭ Romaoj) estas unu el la plej grandaj minoritatoj en nia respubliko.
Nian interetnan kunvivadon komplikas malgranda scio pri la ciganaj historio,
kulturo kaj lingvo, kvankam ili vivas en nia lando jam duonan jarmilon kaj ilia
vivo inspiris gravajn verkojn al niaj artistoj (Mácha, Vrchlický, Mánes)
samkiel al mondaj (Carmen de Bizet, Cigana barono de Strauss, Cigana amo de Lehár, Ciganaj romancoj de García Lorca). Almenaŭ ni esperantistoj,
kiujn interesas la lingvoj, sciu minimumon ankaŭ pri ilia idiomo.
La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni
rigardu ekzemple la substantivon raklo
(knabo):
singularo:
nom. rakl-o knabo
vok. rakl-eja! knabo!
akuz. rakl-es knabon
dat. rakl-es-ke al knabo
lok. rakl-es-tar pri knabo
abl. rakl-es-tar (direkte) de
knabo
instr. rakl-e-ha kun/per
knabo
gen. rakl-es-kero (havaĵo)
de knabo
pluralo:
nom. rakl-e knaboj
vok. rakl-ale! knaboj!
akuz. rakl-en knabojn
dat. rakl-en-ge al knaboj
lok. rakl-en-de pri knaboj
abl. rakl-en-dar (direkte) de
knaboj
instr. rakl-en-ca kun/per
knaboj
gen. rakl-en-gero (havaĵo)
de knaboj
Deklinaciataj estas
ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj, sed ni prefere rigardu
konjugacion de iu verbo, ekz. kerel:
ker-el fari
(me) ker-av mi faras
(tu) ker-es ci faras
(jov) ker-el li faras
(joj) ker-el ŝi
faras
(amen) ker-as ni
faras
(tumen) ker-en vi faras
(jon) ker-en ili faras
ker-ava mi faros
ker-eha ci faros
ker-ela li/ŝi faros
ker-aha ni faros
ker-ena vi faros
ker-ena ili faros
ker-avas mi faris/farus
ker-ehas ci faris/farus
ker-elas li/ŝi faris/farus
ker-ahas ni faris/farus
ker-enas vi faris/farus
ker-enas ili faris/farus
ker! ci faru!
ker-as! ni faru!
ker-en! vi faru!
ma ker! ne faru!
La romaa lingvo estas sufiĉe komplika, havas
multajn aliajn modelojn de deklinacio kaj konjugacio kaj ne multajn esceptojn
kiel ĉiu hindeŭropa lingvo. Eble interesos vin ankoraŭ kelkaj
vortoj: ha jes, na ne, jekh unu, duj du, trin tri, ŝtar
kvar, panĉ kvin, ŝov ses, efta sep, oĥto ok, enja naŭ, deŝ dek, dad patro,
dajori patrino, phral frato, phen fratino, ĉhavoro infano, ŝukar
bela, kaj
kie, ke, the kaj, abo aŭ. -mm-
|
KELKAJ JUBILEOJ |
En 1996 ni
devas rememori plurajn gravajn jubileojn de nia movado. Antaŭ 95 jaroj
(1901) estis en Brno fondita la unua
societo de aŭstriaj esperantistoj, antaŭ 75 jaroj (1921) okazis
en Prago la 13-a UK, antaŭ 50
jaroj (1946) aperas gazeto Esperantista
sub redakto de Kamarýt.
Antaŭ 90 jaroj (1906) naskiĝis niaj eminentaj
tradukmajstroj d-ro Tomáš Pumpr (Bapto de caro Vladimir, Reĝo Lavra,
Bukedo, Majo, Najado, Vendita fianĉino) kaj Jiří Kořínek (Panjo, Manon
Lescaut) kaj antaŭ 20 jaroj (1976) mortis nia eble plej granda
tradukisto Miloš Lukáš (Nokto en Karl v Týn, Muta barikado, Romanco
pri Karlo IV.)
Sed ni ne forgesu niajn nuntempajn jubileulojn. Niajn gratulojn
meritas poeto Čestmír Vidman
(1921), operkantisto Miroslav Smyčka
kaj vortaristo Karel Kraft
(ambaŭ 1926), estro de Esperanto-muzeo en Česká Třebová Jiří Pištora (1931), nia prezidanto ing. Vlastimil Kočvara kaj iama asocia
sekretario ing. Zdeněk Pluhař
(ambaŭ 1936), estro de la katolika sekcio Miroslav Šváček (1941), asocia vicprezidanto doc. Petr Chrdle kaj komitatanino el
České Budějovice ing. Irena Papírníková
(ambaŭ 1946).
Ni kondolencas
Ing. Karel Janouš (4.2.1916-21.3.1996)
Nia aktiva kaj ŝatata
membro Ing. Karel Janouš naskiĝis 4.2.1916 en Čekanice ĉe Tábor.
Esperanton li komencis studi dum studentaj jaroj. Entuziasme li instruis kaj
prelegis ne nur en nia klubo, sed ankaŭ en SET-Lančov kaj en junulara
katolika tendaro en Sebranice. Li ankaŭ laboris en funkcioj en iama
Ĉeĥoslovaka esperanta asocio kaj en Nordmoravia regiono li dum multaj
jaroj gvidis esperanto-aktivadon. Tiam estis lia laboro taksita kiel modela por aliaj regionoj. Li
ŝatis historion kaj multfoje prelegis pri komenco de nia movado en
Ostrava. Eksterordinare li interesiĝis pri lingvistiko kaj terminologio.
Li verkis originalajn poemojn kaj multfoje preparis por nia klubo muzikajn
programojn. Li mem ludis violonon. Multfoje li partoprenis UK-ojn de UEA. Dum
lastaj jaroj li estis elektita honora prezidanto de nia klubo. En jaro 1989 li
estis de ĈEA honorigita per titolo
honora membro de ĈEA“. Li mortis post mallonga malsano 21.3.1996.
Lia enterigo okazis 29.3.1996 en preĝejo de Virgulino Maria en
Ostrava-Přívoz. Ni perdis signifan batalanton por venko de nia afero. -drkoč-
Niajn vicojn forlasis por eterne ...
PhDr. Erich Spitz, CSc mortis en aĝo de 75 jaroj la 19.1.1996. Li
instruis en Minista altlernejo (Vysoká škola báňská) la germanan lingvon. Kiel
lingvisto li recenzis la lernolibron de Barandovská, preparis propran lernolibron
sur scienca bazo, prelegis pri lingvistikaj problemoj en E-klubo en Ostrava.
S-ino MUDr. Alena Marková el Aš,
en ĈEA ekde 1974, dumviva membrino, mortis 1.1.1996 en sia 55-a
jaro.
S-ano Eduard Bařák el Stonava, distrikto Karviná, mortis jam meze de la
pasinta jaro pro laborakcidento en aĝo de 54 jaroj.
KTI
(komisiono por gazetaro kaj informado)
Unu el gravaj taskoj estas
instigi skribadon de artikoloj pri esperanto aŭ tradukadi
interesaĵojn el E-presaĵoj en ĉeĥan gazetaron. Ofte
ŝajnas al esperantistoj, ke vizito de eksterlandano en klubo estas io
memkomprenebla, kio ne povus interesi la publikon. Granda eraro - la publikon
tiaj artikoloj interesas. Neniam forgesu priskribi ĉiun viziton, gvidu la
eksterlandan gaston rekte en la redakcion, kie oni povas lin intervjui, ofte
oni sendos redaktoron en vian klubon. Neniam forgesu sendi vian kluban
cirkuleron al redakcio de loka gazeto, por ke oni povu ĉerpi el ĝi
informojn, kiuj interesas la publikon.
En 1995 ni sukcesis kolekti 113 artikolojn pri nia movado kaj 160
anoncojn de kursoj.
INFANOJ EN LA MONDO
Internacia interlerneja revuo
revenas
Dum multaj jaroj s-ro Marcel
Erbetta eldonadis interlenejan revuon Grajnoj
en Vento, al kiu kontribuis la infanoj mem, sed li devis ĉesigi la
laboron pro sia aĝo. Nun ni volas reeldonadi ĝin sub la nomo Infanoj en la mondo sekvante la saman
metodon. Partopreni povas ĉiu lernejo, lernantklaso aŭ interklasoj,
kaj geknabaj grupoj tiucelaj. Ĉiun ni nomos sekcio“.
Ĉiu sekcio sendas al la Centra Redaktejo sian
kunlaboraĵon, kio estas: 6 folioj kun desegnoj kaj/aŭ tekstoj, unu
aŭ duflanke, diversaj aŭ egalaj, sur ordinara papero, formato 21 x 28
cm, koloro libera. Ĉio en Esperanto. Verku pri via familio, urbo, lernejo,
geamikoj, sed evitu abstraktajn, politikajn aŭ naciajn temojn.
La Centra Redaktejo, ricevinte la 6 foliojn, kunigas ilin kun
samnombraj ricevintaj de kvin aliaj landoj, bindas ilin kaj resendas al la 5
landoj. La sesa ekzemplero restas en la redaktejo por arkivo.
Skribu al: S-ro Enrique Kohel, redaktejo de Infaoj en la mondo“, Casilla Correo 407, 2600
Venado Tuerto, Argentino. La partopreno estas aŭtomata, ne atendu, tuj
sendu la materialon.
|
Kunlaboro kun FISAIC |
FISAIC, la granda internacia kulturorganizo de la fervojistoj,
dankas sian fondiĝon kaj evoluon nelaste al aktivecoj de esperantistaj
fervojistoj. Por ne forgesi tion, ni dediĉas ĉi tiun informartikolon
al niaj rilatoj al tiu organizo.
La iniciatinto de FISAIC estis d-ro Marcel Mollion el Francio, kiu
en la jaroj ĉirkaŭ 1950 estis prezidanto de Franca Asocio de
Kulturflegantaj Fervojistoj (UAICF), poste landa sekcio de FISAIC. La konata
pariza renkontiĝo de francaj kaj nederlandaj geesperantistoj en 1947 kaj
eĉ pli la 3-a IFEF-kongreso en Parizo 1951 konvinkis d-ron Mollion, ke
Esperanto estus utila por starigi internacian kulturan federacion de
fervojistoj. La 15-an de novembro 1952 okazis la fondkunveno en Strasbourg en
ĉeesto de reprezentantoj el 9 eŭropaj landoj.
La novan federacion oni nomis franclingve Fédération Internationale des Sociétés
Artistiques et Intelektuelles de Cheminots“, por ni pli komprenebla Internacia
Federacio de Kulturflegantaj Fervojistoj. En junio 1953 estis aranĝita la
1-a Ĝenerala Asembleo. Tie oni decidis, ke apud la sola laborlingvo, la
franca, Esperanto estos uzebla same kiel aliaj naciaj lingvoj. Nuntempe
FISAIC precipe dankÚ al klopodoj de la francaj kolegoj uzas tri
laborlingvojn, krom franca kaj germana ankaŭ Esperanton.
FISAIC ne celas materialan gajnon. Ĝia emblemo estas pelvo, kiu
kuŝas sur flugilrado. El la pelvo lumas flamo. Medalojn el oro,
arĝento kaj bronzo (ne puraj metaloj) FISAIC donas okaze de konkursoj kaj ekspozicioj, sed
ankaŭ pro elstaraj personaj meritoj al unuopaj personoj, ekz.
esperantistoj. Tiaj medaloj estas la plej altaj distingaĵoj akireblaj en
fervojista medio.
En ĉiujare eldonata
aranĝo-kalendaro“ estas publikigataj ĉiuj internaciaj
okazontaĵoj aranĝotaj sub aŭspicio de FISAIC en la venontaj
jaroj, do ankaŭ la IFEF-kongresoj. En 1981 FISAIC kreis propran flagon
laŭ propono de GEFA. Ĝi flirtis la unuan fojon antaŭ la
kongresejo de la 33-a IFEF-kongreso en Resensburg.
Laŭ la FISAIC-statuto membreco en ĝi nur eblas pere de la
landaj sekcioj de FISAIC. Tio signifas,
ke neniel internacia organizo (ekz. IFEF) povas rekte membriĝi, sed nur
ĉiu unuopa landa asocio de IFEF pere de sia landa sekcio de FISAIC. IFEF
ne nur ekzistis jam antaŭ la fondiĝo de FISAIC, sed eĉ servis
kiel modelo por ties starigo, kaj ĝi estas la sola internacia organizo,
kiu dum la tuta ekzistado de FISAIC regule ĉiujare aranĝis la
kongreson.
Nuntempe FISAIC havas 26 landajn sekciojn kaj starigita minimuma membrokotizo
estas 200 SF. Nuntempa ĝenerala prezidanto estas Gilbert Schmidt el
Luksemburgio, alvicigita ĝenerala prezidanto sinjoro Semmelrath el
Aŭstrio kaj ĝenerala sekretario sinjoro Wallerand el Francio.
Dum Ĝenerala Asembleo en oktobro 1990 ankaŭ ČSD estis
akceptita kiel landa sekcio de FISAIC. Post akcepto oni fondis Landan Asocion
kaj Landan Konsilantaron de FISAIC. Kondiĉoj de membreco en FISAIC estas
starigitaj en la statuto. Post divido de ČSD je ČD kaj ŽSR transiris membreco
de ČSD al ČD kaj ŽSR petis pri akcepto kiel landa sekcio dum la
Ĝenerala Asembleo en Helsingborg
(Svedujo) en 1993.
Ĝis la jaro 1994 ČSD - ČD agis kiel peranto por
orienteŭropaj membroŝtatoj en FISAIC.
En la ĉeĥa landa sekcio de FISAIC al la plej agemaj
membrogrupoj apartenas esperantistoj kaj radioamatoroj. Konstanta
reprezentanto de FS ĈEA en landa sekcio de FISAIC estas inĝ. Zdeněk
Polák, komitatkunvenojn laŭ ebleco partoprenas la prezidanto aŭ
sekretario de FS ĈEA. Oni strebas laŭeble plibonigi reciprokan
informadon kaj kunlaboron. Post aprobo de la financa buĝeto de FKSP ČD“, en kiu estas proponataj por agado
de la landa sekcio de FISAIC financaj rimedoj, oni espereble ricevos financan
subtenon por sia agado.
En kadro de aprobita plano de la agado de FISAIC por 1997
Ĉeĥaj Fervojistoj ČD estas aprobita kiel organizanto de la 17-a
internacia jarkonkurso Filmo kaj video.
Jindřich
Tomíšek
Venu
al Praha!
Miloš Lukáš
Al apostoloj de
amo, revantaj pri paco eterna,
Ĝoje mi kantas hodiaŭ kaj ilin tutkore salutas.
Se vi en jaroj
pasintaj, dum kiuj suferis la mondo
- Kiam la homoj sin buĉis, pelate de blinda kolero,
Kiam kanonoj bruegis kaj kiam ploradis patrinoj -
Sentis ĉagrenon en koroj, kaj se al vi ofte jam
ŝajnis,
Ke la majesta ideo, por kiu vi volis batali,
Trovos neniam komprenon, ke vane predikis vi ĉiuj
Al la popoloj diversaj - komencu esperi denove!
Pasis la nokto terura. Tagiĝas! Aperas mateno!!
Ĉu vi hezitas? Vi dubas?? - Alvenu, kaj baldaŭ
vi kredos:
Jen en la urbo centtura, en la metropolo bohema,
Kiun trateksas Moldavo, rivero kun ŝaŭmo
arĝenta,
Trovos vi feston solenan. En ombro de verda standardo
Aron da homoj vi vidos: el mondregionoj malsamaj
Ili kunvenis ĉi tien. Kaj nune rigardu miraklon:
Greko kaj serbo konkorde parolas kun vigla bulgaro,
Franco kaj anglo salutas afable amikon germanan,
Frate jen premas la manon hungaro al ĉeĥa
kunulo.
Ĉiuj sin bone komprenas per helpo de lingvo belsona.
Sed ne nur lingvo komuna kunigas la tutan anaron:
Ankaŭ komuna spirito - spirito de amo sincera -
Loĝas en koroj iliaj. Prospere ekĝermis la
semo,
Kiun enplantis la Majstro, la nobla kaj glora profeto ...
Se vi do revas pri paco, pri savo de l' tuta homaro
Kaj se vi serĉas nur vojon, por tiun ĉi celon
atingi,
Sciu: ĝi estas trovita! Ekiru ĝin kuraĝe.
Viaj klopodoj sukcesos - komencu nur! Venu al Praha!!
Poemo de Miloš
Lukáš el la jaro 1921 aktualas ankaŭ nun.