Starto 3/2005 (216)
La 90-a UK en
Vilno, Litovio
okazis inter la
23-a ĝis la 30-a de julio 2005. La 90-a UK estis aranĝita en la
100-a jaro post Bulonjo-sur-Maro en Litovio, ĉar Zamenhof naskiĝis en
la iama teritorio de Litova Granda Duklando, do tiu lando estas unu el la
patrujoj de Esperanto.
Venis 2230
kongresanoj el 62 landoj de la tuta mondo por ĝui la internacian kulturon
sub la kongresa temo: Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura
komunikado. Salutparolojn sendis Prezidento de Litova Respubliko Valdas
Adamkus, Ĝenerala Direktoro de Unesko Koichiro Matsuura, Vilna
urbestro Arturas Zuokas, nepo de Majstro D-ro L. C.
Zaleski-Zamenhof kaj ambasadoro de Israelo por Litovio kaj Latvio Gary
Koren. Inter la partoprenantoj estis nia Nobel-premiito Reinhard Selten,
kiu prezentis sian novan libron „Por dulingveco en Eŭropo“.
Estis elektitaj
novaj Honoraj Membroj de UEA: Roman Dobrzyński (Pollando), Ursula
Grattapaglia (Brazilo), Heta Kesälä (Finlando), Boris Kolker
(Rusio), Telesforas Lukoševičius (Litovio), pastro Duilio Magnani
(Italio), Stevens Norvell (Kanado) kaj Andrzej Pettyn (Pollando).
Aliĝilon al
UEA transdonis landaj asocioj el Niĝerio kaj Irano. Renaskiĝis la
Ĵurnalista Asocio, kiu ĉesis ekzisti antaŭ du jaroj. La Litova
televido dediĉis al UEA dek minutojn.
La teatraĵo Kiel
mortigi sian edzinon estis dufoje sukcese prezentita, kvankam aperis
ankaŭ kritikoj, ke temis pri kontraŭvirina stultaĵo. Pli
sukcesaj estis nacia vespero kaj koncertoj de Bronŝtejn kaj Handzlik. Dum
la kongreso okazis dekoj da fakaj renkontiĝoj de diversaj asocioj. Fine
estis akceptita Vilna deklaro.
MESAĜO DE
UNESKO AL LA 90-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon
al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis tre oportune sian
centjariĝon signi kaj simboli pere de interkultura komunikado.
Universala
Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50
jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diverseco. Plie,
ekde 1997 tiu NRO havas operaciajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la
gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado.
Esperanto, kiel ni
scias, estas konstruita lingvo, kiu celas faciligi komunikadon inter homoj kun
malsamaj lingvoj ĉie en la mondo. Tiu propono pri interkultura komunikado,
malfermita al ĉiuj, estas plene moderna kaj resendas nin al la revo pri
internacia konsento, rilate al komuna lingvo, unuiga kaj paca.
Oni nepre devas
ĝoji pro via deziro faciligi kaj antaŭenigi, tute konforme kun la
Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco akceptita de la Ĝenerala
Konferenco de Unesko en 2001, la valorojn kaj principojn de kultura kaj lingva
diverseco.
Efektive,
Esperanto, kiu havas universalan kaj internacian celojn, estas unika ilo por kunligi
kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio, ke la kultura
riĉeco de la mondo, evidentigita de plureco de identecoj ene de socioj,
kiuj mem estas plurecoj, spegulu ĝiam renovigitan dialogan diversecon.
Okaze de la
centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la
partoprenantojn de la Kongreso labori kun UEA kaj Unesko por antaŭenigi
plurismon, el kiu fontos interŝanĝoj kaj kreemo, kiu favoros
kulturajn interŝanĝojn, kaj helpos la komunan kunvivadon de homoj kaj
de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.
Mi dankas al la Universala Kongreso de Esperanto, ke ĝi permesis nin
kunligi al tiu okazaĵo, kaj mi deziras al vi tre bonan kongreson.
Koichiro
Matsuura
Ĝenerala
Direktoro de Unesko
Esperantista
solidareco kun Afriko
S-ro Mulele S.
Mbassa el Tanzanio ricevis pasintjare 482 eŭrojn de japanaj kaj francaj
samideanoj, por kio li aĉetis kudromaŝinon, ŝtofojn kaj biciklon
kaj nun vivtenas sian familion per produktado de vestoj. Li helpas ankaŭ
al aliaj suferantoj el la loka Esperanto-klubo ricevi komencan kapitalon por
vivtenado. En Afriko al multaj homoj mankas eĉ plej bazaj bezonaĵoj
(loĝado, nutrado, vestado), sen helpo ili ne povas realigi siajn laborajn
ideojn. H.Baker
VILNA DEKLARO
De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la
ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova
ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol
2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj
aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.
La Kongreso okazis
cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en
Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de
parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi sub la titolo
"Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado" pri la
tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.
Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj
kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton tiun
de forumo por la renkonto de "homoj kun homoj" (kiel formulis Lazaro
Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn
de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis
dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj.
Multaj emfazis la klerigan valoron de UK ne nur por vastigi sian scion en
diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura
komunikado je plej persona nivelo.
Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la
konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la
mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la
daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la
poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la
interproksimigo de homoj.
La Vilna UK, kiu
okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de
kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj
unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen
antaŭjuĝoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas,
ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura
komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo
lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la
Kongreso de Vilno.
REZULTOJ DE LA
BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2005
POEZIO: 1-a premio: Benoit Philippe (Germanio)
pro la poemserio Ekvadoro; 2-a premio: Neide Barros Rego
(Brazilo) pro Rajdanto de l' revo; 3-a premio: Sten Johansson
(Svedio) pro Vilna vilanelo. Partoprenis 31 verkoj de 16
aŭtoroj el 13 landoj.
PROZO: 1-a
premio: Leif Nordenstorm (Svedio), pro Signoj dum ŝtormo;
2-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro Stranga hobio; 3-a
premio: Tim Westover (Usono) pro Spektaklo. Partoprenis 34
verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.
ESEO: Premio
"Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro Uzi interreton
kiel tekstaron por lingvaj esploroj; 2-a premio: Sten Johansson
(Svedio) pro Bohemia amoro; 3-a premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj.
TEATRAĴO:
1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Marko Nikolic
(Serbio kaj Montenegro) pro Vuk kaj revolucio. Partoprenis 2
verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
KANTO: 1-a
Premio "An-Song-San pri Kanto": Enrika Arbib (Israelo) pro Balado
pri Hamleto; 2-a premio: Roy McCoy (teksto, Nederlando) kaj Reese
Scott (melodio, Usono) pro Suna veno; 3-a premio: Doron Modan
(Israelo) pro Eble kaj Alejandro Cossavella (Argentino) pro La
Pordo. Partoprenis 11 verkoj de 9 aŭtoroj el 6 landoj.
INFANLIBRO DE LA JARO 2004: Esperanto-societo Liberiga Stelo (Kroatio)
pro Rakontoj sub la lito de la familio Klobucar: verkita de la patrino
Antoaneta, ilustrita de la 12-jara filino Ana kaj el la kroata tradukita de la
patro Davor. Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.
VIDBENDOJ: 1-a
premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Jill Gubbins (Britio) pro La
Duonokulvitro; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 3 konkursaĵoj
el 3 landoj.
REZULTOJ DE LA
ORATORA KONKURSO EN 2005
La Oratora Konkurso por gejunuloj estis relanĉita
en la Universala Kongreso en Zagrebo en 2001. En la ĉi-jara konkurso
en la UK en Vilno partoprenis tri gejunuloj.
La unuan premion
gajnis laborantino de la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, Wang
Fang, kiu pritraktis la temon Universalaj Kongresoj de Esperanto: por
mi persone, kion ili signifas?
Aleks Kadar el Francio serĉis en sia parolado respondon al
la demando Eŭropo: ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio? kaj
ricevis la duan premion. La tria premio estis aljuĝita al Natalja
Parŝina el Rusio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreatino
de la unua premio.
Kiel ni fartis
dum la Universala Kongreso en la litova Vilno?
Nia buskaravano,
kiun organizis AEH kun E-klubo en Pardubice, veturis nokte tra Pollando. Post
24 horoj ni feliĉe sabate posttagmeze alveturis en Vilnon, admirante
ĉe ĉiuj kandelabroj Esperanto-flagetojn kun kongresa emblemo,
ankaŭ multajn reklam-rakojn pri la kongreso.
Ni ricevis
kongresajn dokumentojn en eleganta plasta aktujo, kie troviĝis
ankaŭ valoraj libroj pri kongresa urbo, gvidlibro tra Vilno kaj
Trakai, kongresa libro, kantareto kaj pluaj interesaĵoj.
Poste ni
serĉis nian studentan hejmon, kiu estis inter multaj paneldomoj dekomence
nevidebla. Eble ĉiuj estis kontentaj kun la ekipo de la
ĉambroj, ĉiam du ejoj havis komunan necesejon. La duŝo kaj
la bone ekipita kuirejo kun fridujo kaj frostujo estis en ĉiu
etaĝo.
Per nia buso kun
du afablaj ŝoforoj ni povis preskaŭ 11 kilometrojn ĉiutage
veturi de nia studentejo al kongresejo, antaŭvespere reveturi por revesti
nin por koncertoj kaj teatraĵoj kaj post la fino nokte
kontente reveni en studentejon.
Kompreneble ni eluzadis nian buson por oftaj
ekskursoj. Ĉiam nia gvidanto Josefo informis nin pri vidindaĵoj, ni
trarigardis sufiĉe detale ĉefajn memorindaĵojn de Vilno kun
vico de multaj preĝejoj. Ni vizitis ankaŭ televidan turon, kiu
altis 326,5 metrojn, kun turniĝanta restoracio.
Promenante tra la
dua plej granda litova urbo Kaunas ni vizitis Zamenhof-straton kaj domon de
Litova E-Asocio (pli frue domon de Silbernik).
Tie ni vidis
ankaŭ muzeon de diabloj, poste Rumŝiŝkés, kie estas skanzeno de
la konstruaĵoj de la 18-a jarcento, kastelon Trakai, situantan sur insulo
en la mezo de la lago Galve, en la ĉirkaŭaĵo estas 62 lagoj.
La monto de krucoj
Ŝiauliai prenis nian grandan admiron. Niaj fotoaparatoj kaj
filmkameraoj senhalte notis tiun neforgeseblan lokon kun pli ol 52 mil krucoj
sur du malgrandaj altaĵoj.
Kion skribi pri la
kongresaj programoj? Multaj prelegoj aŭ kunvenoj okazis samtempe, kaj kiam
ni klopodis trovi certan el 17 salonoj, ofte ni ekvidis konaton, kiun ni jam
multajn jarojn persone ne renkontis. Multfoje ni hezitis, ĉu prefere
viziti interesan prelegon aŭ partopreni ekskurson por ekkoni
Litovion.
Ni alportis
kelkajn ne dekojn, sed kelkajn centojn da novaj flugfolietoj pri AEH, kiuj
estis donacitaj al diversaj esperantistoj kaj metitaj sur tablon por senpaga
preno. Preskaŭ du horojn ni deĵoris en la giĉeto „faka budo“
(senpage, kiam unu asocio ne venis). Mi preparis pli ol 20 simplajn
bildkartojn – nur per kopi-aparato - kun la motivo de Vilno kaj la surskribo
„Saluton el la 90-a UK de Esperanto Vilno, Litovio, 23-30 julio 2005“. Ni
sendis ilin al niaj plej aktivaj membroj kaj al niaj malsanaj samideanoj
(la partoprenintoj de nia buskaravano subskribis ilin).
Margit Turková kaj
Jarmila Rýznarová havis preparitajn preleg-kontribuaĵojn por „Kleriga
lundo“, sed estis tiom multe da diskutantoj, ke la gvidanto limigis tempon de
parolantoj nur por du minutoj; tie sukcesis M. Turková, en „Faka forumo“ estis
ankaŭ mallongigita tempo nur por 5 minutoj, tie sukcesis paroli J.
Rýznarová.
La ĉefa
kongresejo estis en hotelo Reval, kie praktike okazis ĉiuj kunsidoj dum la
kongresa semajno. Alia kongrespalaco estis je unu kilometro fore de la hotelo
Reval, kie en salono Bulonjo por mil personoj okazadis preskaŭ
ĉiuj artaj aranĝoj. La tria, sed la plej granda kongresejo
proksimume 3 kilometrojn plu de la hotelo Reval estis Siemens Arena, kie
okazis solena inaŭguro, internacia arta vespero kaj solena fermo.
Estis multaj prelegoj.
Konversacian rondon por progresantoj gvidis s-ano Sylvain Lelarge el
Nederlando gaje, eminente mimike per sia tuta korpo. Per siaj longaj fingroj
kaj per esprimfortaj okuloj li scipovis teni koncentriĝon de
ĉiuj partoprenantoj, kiuj ofte eksplodadis per ridego.
Oratoran konkurson
partoprenis nur 3 junaj personoj el Hungario, Ĉinio kaj Rusio.
Kvankam la flua parolo de ĉiuj estis eminenta, tamen gramatike mi kaptis
sufiĉe da mankoj ĉe la akuzativoj, akcentoj kaj ĉefe
ĉe la rusino en molaj silaboj.
Je instigo de
gvidantino de regulaj seminarioj en Skokovy Jindra Drahotová mi
printempe sendis leteron en la nomo de AEH-estraro al ĉeĥa
ambasadoro s-ro Voznica en Litovio kun invito, ke li partoprenu solenan malfermon
de la kongreso. Li akceptis la inviton kaj dum la kongreso li
invitis grupeton de ok ĉeĥaj esperantistoj en sian
ambasadejon. Antaŭe li nenion sciis pri Esperanto. En amika medio ili
interparolis pri rilatoj de Litovio kaj Ĉeĥio.
Sabate posttagmeze
ni adiaŭis la geamikojn kaj la belegan urbon Vilno. Niaj junaj
ŝoforoj bonege gvidis la buson ĝis Pardubice. Ni traveturis
entute - kun kelkaj ekskursoj - 3486 kilometrojn. jary
Miaj impresoj
el Vilno
La kongresa temo
estis: Cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Do tiusence la kongreso estis
jubilea - pasis precize cent jaroj de la unua kongreso. Omaĝe al tio, unu
salono en la impona kongres-palaco nomiĝis Bulonjo.
Tamen UK mem
okazis ĉefe aliloke, en la hotelo Reval. Tie troviĝis multaj
ĉambroj kaj giĉetoj, tiom karakterizaj por niaj kongresoj. En la
koridoroj konstante svarmis nia esperantista popolo. Kelkaj amasaj
programoj okazis en tria loko, nome en la Siemens-Areno, ekz. Inaŭguro,
Fermo, Internacia vespero.
Ĝojigis min,
ke multaj programoj estis dediĉitaj al mia amata afero - esperantologio.
Ne nur la esperantologia konferenco, sed ankaŭ publika kunsido de
Akademio de Esperanto kaj aliaj. Omaĝe al UK estis lanĉita nova
Esperanta poŝtmarko, kun la temo de la kongreso. Specialan porokazan
stampaĵon mi ne sukcesis akiri.
La kongreso
ampleksis ankaŭ diversajn kunvenojn de apartaj grupoj laŭ fakoj,
interesoj, ideologioj. Mi ĉeestis la kunvenojn de ateistoj (ATEO) kaj de
nefumantoj (TADEN), kies entuziasma ano mi estas. El multaj religiaj
aranĝoj interesis min kunvenoj de Oomoto, de budhanoj kaj de ŭonbulismo;
tiuj religioj estas al mi simpatiaj, ĉar ili neniam murdas siajn
kontraŭulojn nek kritikantojn. Ŭonbulismo (relative nova religio
el Koreio) interesas min pro lingva motivo: ŭ estas uzata
antaŭ vokalo kiel konsonanto, dum komence de nia movado oni pensis, ke
ĝi povas nur sekvi vokalon kiel duonvokalo.
Jam kutima kaj tre
amuza programero estis la Aŭkcio, kiu iom helpas al nia movado finance.
Ĝi estis denove gvidata sprite de Humphrey Tonkin. Ĉi-rilate mi
ĝoje konstatis, ke nia Esperantujo havas kelkajn inteligentajn
parolantojn kaj oratorojn. Krom la menciita Tonkin temas ekz. pri István Ertl,
la eksa redaktoro de nia ĉefa gazeto.
Jiří Rada
Schůze
svazového výboru
V sobotu 3.
září se konala v Pardubicích 12. schůze výboru ČES. Hlavním tématem
jednání byla příprava blížícího se 11. sjezdu ve Vyškově.
Členové výboru
převzali odpovědnost za přidělené části programu a materiálové zajištění.
Výbor vzal na vědomí zprávu člena volební komise K. Janíka o kandidátech do výboru
a revizní komise.
Výbor se rozhodl
připravit nabídku Libroserva na internetových stránkách s možností
aktualizace.
Dále se členové
výboru zabývali možnou spoluprací s mládežnickou organizací ĈEJ,
prací sekcí a klubů, vztahy s esp. muzeem v České Třebové, změnou
tiskárny pro Starto, hospodařením a vnějšími vztahy.
U příležitosti Dne
evropských jazyků 26. 9. vyjde v Právu propagační inzerát E. Myosi. K této
příležitosti bude také připraven článek o jazycích včetně esperanta, který
bude nabídnut tisku.
Jana
Melichárková
EK
en Ostrava - Vítkovice festas centan datrevenon
En 1905, do
ĝuste antaŭ cent jaroj, estis fondita klubo de esperantistoj en
Vítkovice, kiu tiam ankoraŭ ne estis parto de la urbo Ostrava. La klubo
kunvenadis en Ĉeĥa Domo.
Ni rememoru
almenaŭ du el gravaj membroj: Vladimír Slaný, senlaca heroldo de
Esperanto en Ostrava, kaj antaŭ nelonge forpasinta Drahomír Kočvara,
multjara kluba prezidanto kaj same entuziasma propagandisto de internacia
lingvo.
Kune kun esperantistoj
el Poruba la klubo festis sian centan datrevenon ĉe s-ano Milan Neuvirth
en lia belega haciendo en Krásné pole (Bela Kampo). La aranĝo estis
ĉiuflanke sukcesa, da manĝoj kaj trinkaĵoj sufiĉe,
ankaŭ la vetero sereniĝis, partoprenis ankaŭ la 15-jara klubano
el Poruba Michal Drottner, kiu estas viva pruvo, ke la ideo de Zamenhof povas
alparoli eĉ la nuntempan junan generacion.
-js-
Ĉu la 71-a
aŭ 77-a renkontiĝo de esperantistoj sur Čantoryja?
Jam ekde 1929
ĉiam la trian dimanĉon en junio okazas renkontiĝo de
ĉeĥaj, slovakaj kaj polaj esperantistoj sur la 1000 m alta supro
Čantoryja, troviĝanta rekte sur la ĉeĥa-pola landlimo ne
malproksime de la silezia urbeto Nýdek.
Diference de la
pasinta jaro, kiam la slovakaj esp-istoj estis reprezentitaj per la
persono de sia prezidanto mem, ĉijare el Slovakio venis neniu. Sed
la vetero estis escepte bona (tiumonate kutime pluvas), tial sur Čantoryja
kunvenis 15 esperantistoj el Bohemio kaj Moravio kaj ĉirkaŭ 20 partoprenantoj
el Pollando frunte kun pola asocia prezidanto Stanislav Mandrak.
En la
ĉeĥa turista kabano la memorantoj cerbumis, pri kioma renkontiĝo
nun fakte temas. Fine ili akordiĝis, ke plej probable temas pri 77-a
datreveno ekde la unua renkontiĝo en 1929, sed nur pri 71-a renkontiĝo,
ĉar dum la dua mondmilito la aranĝo ne okazis.
Jaroslav
Suchánek
Studofina
disertacio
Soňa Horáčková (2005): Esperanto jako jeden z
modelů komunikace v současném světě. (Esperanto kiel unu el la
komunikaj modeloj en la nuntempa mondo.) Plzeň (Pilzeno) (CZ): Okcidentbohemia
Universitato, Filozofia Fakultato, studfako Teorio kaj filozofio de komunikado.
81 paĝoj. Magistra disertacio. La studentan aŭtorinon gvidis PhDr.
Zbyněk Holub, PhD. el la Pedagogia Fakultato de la Universitato. La disertacia
studaĵo estis sukcese defendita la 8-an de junio 2005. El la enhavo:
Esperanto kiel viva lingvo - Komparo de Esperanto kun pli novaj projektoj de
internacia lingvo - Historio de Esperanto - Esperanta kulturo - Esperanto kiel
lingva tipo - Planlingvo Esperanto - Metafizika funkcio de
Esperanto. we
Eŭgeno
Onegin en Esperanto
Eldonejo
"Sezonoj" (Kaliningrado, Ruslando) eldonis la versromanon de Aleksandr
Puŝkin "Eŭgeno Onegin“, kiu laŭ multaj fakuloj estas la
plej grava verko en la rusa literaturo. "Eŭgeno Onegin" aperis
kiel la 40-a numero en la prestiĝa libroserio
"Oriento-Okcidento", en kiu estas eldonataj verkoj aparte gravaj kaj
reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento
kaj Oriento.
Estas feliĉa
koincido, ke la libro aperis la 18-an de julio 2005, je la 48-a naskiĝdato
de la tradukinto, Valentin Melnikov.
La nova
libro de "Sezonoj" estis prezentita en la 90-a Universala Kongreso
en Vilno, enkadre de la aŭtora duonhoro de Valentin Melnikov la 24-an de
julio, je 16h30 en la libroservo.
La libro
havas 256 paĝojn inkluzive de la 50-paĝa komentario de Aleksander
Korĵenkov. Ĉiun ĉapitron ornamas klasikaj bildoj de Nikolaj
Kuzjmin. Oni povas mendi ĝin ĉe UEA kaj aliaj gravaj libroservoj
kontraŭ 20 eŭroj. Por grandaj mendoj kontaktu la eldonejon
(sezonoj@gazinter.net).
Fragmentoj el la traduko estas rete legeblaj: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/104-lode.htm#104-20
Esperanto-televido
ekfunkciis!
La 31-an de julio
2005 komencis prova elsendado de Esperanto-televido en la interreto (http://internacia.tv/). La redaktoro de la
retejo Ĝangalo Flavio Rebelo tie per kelkaj vortoj klarigas la celon de la
projekto kaj la elsendajn planojn. Sur la bildo vi vidas monitoran ekranon, en
kies mezo situas ekraneto kun la parolanta Flavio.
Inter la 3-a kaj la 6-a de junio 2005 mi partoprenis
en Hungario kunvenon de la Religia Asocio de Geamikoj, kies anoj estas pli
konataj kiel kvakeroj. Ĉar en Ĉeĥio kaj la najbaraj landoj ni,
kvakeroj, estas treege malmultaj, mi bovenigis la okazon kunveni kaj paroli
kun simile pensantaj homoj.
Ĉar vi verŝajne ne scias, kiuj estas
kvakeroj, kaj kial la artikolo pri ili aperas en esperantista gazeto, mi
mallonge priskribos la movadon kaj klarigos, kion ili havas komunan kun
Esperanto.
La komencoj de la Religia Asocio de Geamikoj
estas kunligitaj kun la persono de anglo George Fox (1624 - 1691), kiu estis
malkontenta kun la stato de eklezioj en sia tempo kaj lando. Precipe ĝenis
lin, ke la homoj sekvas diversajn religiajn kutimojn kaj ritarojn, paroladas
pri diversaj bibliaj instruoj, sed iliaj koroj kaj ĉiutagaj vivoj estas
malproksime de tio, pri kio ili tiel ofte parolas. Post iu tempo li ekkonis, ke
nek la ritoj, nek la instruoj faritaj de homoj estas la fonto de la vero kaj la
sincera kristana vivo, sed Jesuo Kristo mem. La ekkono tiom ĝojigis lin,
ke li komencis vojaĝi tra sia lando kaj prediki pri ĝi. Li paroladis
pri Dio kiel la interna lumo, kiu povas lumigi ĉiun homon senrespekte de
lia socia stato, sekso aŭ klereco. Kiam pli da homoj aliĝis al li, la
ŝtata eklezio vidis danĝeron en ili, ĉar ili minacis ĝian
pozicion. Multe da kvakeroj estis arestitaj kaj multaj fuĝis en Amerikon.
Fine de la 17-a jarcento William Penn tie fondis kolonion, kiun la angla
reĝo nomis laŭ li Pensilvanio. Por kelkaj jardekoj la kolonio vivis
laŭ kvakeraj principoj.
Malsimile de la plejmulto de eklezioj, kvakeroj ne
havas iujn fiksitajn religiajn instruojn, ĉar la instruisto estas Kristo
mem, sed kelke da principoj ili tamen havas.
Kiuj do estas la principoj? Precipe ĝi
estas egaleco. Se Dio povas paroli al ĉiu homo, do ĉiuj homoj estas
egalaj antaŭ li kaj devus esti egalaj ankaŭ inter si. Tial, malsimile
de aliaj amerikaj kolonioj, en Pensilvanio oni vivis en paco kun indianoj.
La paco estas la dua ĉefa principo de kvakerismo.
Se la interna lumo povas lumigi kiun ajn, kvazaŭ iu Dia ero vivus en la
homoj. Se ni amas Dion, ni do ne povas mortigi homojn. La kvakeroj do estas
pacistoj kaj estas konataj pro siaj porpacaj faroj. En la jaro 1947 ili eĉ
ricevis Nobelpremion por paco.
Simpleco estas la tria principo de kvakerismo.
Kvakeroj estas aktivaj en plibonigado de la vivo en la mondo kaj ili ne volas
preni de tiu mondo pli da aĵoj por si mem, ol estas necese. Sed la
simpleco ne tuŝas nur la materiajn aĵojn, sed ankaŭ rilatojn al
aliaj homoj, kiujn karakterizas sincereco, kaj ankaŭ iliajn
adorkunvenojn.
Kun tio
interrilatas la kvara principo, la silento. Tipa kvakera adorkunveno aspektas
jene: La kunvenintoj sidas en cirklo silente atendante la Dian alparoladon al
iu el ili, kiu poste ekstaras kaj diras la mesaĝon al la aliaj. Kvakeroj
havas neniajn predikojn, ritojn aŭ pastrojn. La adorkunvenoj normale
okazas dimanĉe, sed teorie ĝi povus esti iu ajn tago de la semajno.
Por kvakeroj ĉiu tago estas egale sankta, ĉar ĉiutage estas eble
(kaj inde) vivi kun Dio kaj lasi lin enflui nian vivon. En Ĉeĥio
estas proksimume nur deko da kvakeroj dise loĝantaj en diversaj urboj.
Adorkunvenoj estas dufoje en monato en Prago, sed krom ĉi tiuj
adorkunvenoj estadas ankaŭ la jaraj kunvenoj, kiel estis tiu, pri kiu mi
volus skribi.
*
La kunvenoj
de mezeŭropaj kvakeroj okazas ĉiujare en Ĉeĥio, Slovakio
aŭ Hungario. Ĉijare ĝi okazis en la vilaĝo Taksony proksime
de Budapeŝto. La partoprenintoj estis kiel kutime el preskaŭ
ĉiuj mezeŭropaj landoj, sed ankaŭ el Britio, Usono, Rumanio,
Ukraino kaj Kroatio. Vi povas imagi, kiom da lingvoj tiel kunvenis!
Ĉar la kvakera movado havas siajn radikojn en Anglio kaj plej multe da
kvakeroj estas en Usono, estas normale, ke la komuna lingvo de komunikado inter
kvakeroj estas la angla. La ĉefa temo de la kunveno estis ĉijare
hazarde pri la kvakeraj principoj, kiujn mi jam priskribis. Post la enkonduka
prelego oni kutime organizadas pli malgrandajn grupetojn, kiuj estadas
dividitaj laŭ la lingvoj, kiuj estas plej oportunaj por la grupetanoj,
ĉar ne ĉiu majstras la anglan. Ĉijare la grupoj estis la
anglolingva, la ruslingva - kaj la esperantlingva. Jes, ĉiujare mi miras,
kiel granda nombro da esperantistoj estas inter kvakeroj. Ĉijare
troviĝis dek unu samideanoj inter proksimume kvardek partoprenantoj. Post
la angla estis por mi vera ripozo paroli kun ili Esperanton. Mi lernis la
anglan ok jarojn kaj mi scipovas legi anglajn librojn, sed mia problemo, kaj mi
pensas, ke ne nur mia, estis, ke mi ne komprenis bone la denaskajn parolantojn.
Ne estas por mi problemo paroli la anglan ekzemple kun hungaro aŭ ruso,
sed la angla parolata de brito estas io tute alia. Al tio alvenas ankaŭ la
problemo, ke britoj ĝenerale ne ŝatas lerni fremdajn lingvojn, do
ili ne kapablas imagi, kion signifas por fremdulo trakti fremdlingve. Mi tre
aprezis la fakton, ke Esperanto apartenas al neniu nacio, kaj ke inter ni ne
estis denaskaj E-parolantoj, do ĉiuj havis proksimume la samajn
ŝancojn enviciĝi en la diskuton.
Interalie
estis interese paroli kun unu hungara kvakerino, kiu rakontis, ke ŝi
profesie instruas Esperanton. Tio mirigis min kaj eĉ pli mi miris, kiam
ŝi eksplikis, ke en Hungario oni havas leĝon, ke ĉiu studanto de
universitato devas ekzameniĝi el du fremdaj lingvoj, sed la leĝo ne
specifas, el kiuj.
Do multaj studantoj elektas Esperanton, ĉar
ĝi reprezentas por ili malplej da laboro. La leĝo estas plenumita, la
studantoj estas kontentaj kaj mi pensas, ke la samideanino ankaŭ ne
plendas. Senkonsidere de tio, ke la plejparto de la studantoj ne plu
okupiĝas pri Esperanto post la ekzameno, mi pensas, ke iu kono de
Esperanto devas resti en ili. Do eble, se vi renkontos ie iun hungaron, kiu
studis en universitato, provu, ĉu li ne komprenas Esperanton, ĝi
estas relative verŝajna.
Eble ankaŭ vi
demandas, kiel eblas, ke inter tiel malgranda grupo da homoj povas troviĝi
tiom da esperantistoj dum tute neesperantista okazaĵo. Ĉu
ankaŭ al vi ŝajnas, ke ĝi ne povas esti hazardo? Mi komparas la
kvakerajn principojn kun la Esperantaj, precipe la pacon kaj egalecon, kaj
venas en mian kapon, ke la kialo estas ĉi tie. Ĉu ankaŭ al vi
ŝajnas, ke la du movadoj estas preskaŭ gefratoj?
(Se vi deziras
pluan informon, iru al: pavel.marusinec@cuzk.cz)
La 38-a ILEI-Konferenco
okazis en la urbo Kaunas (Litovio) inter la 30-a de julio
kaj la 4-a de aŭgusto 2005. Aliĝis 60 personoj el 25 landoj. La
konferenca temo estis „Interkultura Komunikado en edukado“ kaj ĝi estis
traktita dum aparta simpozio organizita meze de la konferenca semajno de diversaj
specialistoj pri la temo.
La simpozio okazis kunlabore kun Vilnius
Universitato Kaunas Humanisma Fakultato, ĝi estis dulingva (angla kaj
Esperanto) kun samtempa interpretado kaj estis malfermita al la ĝenerala
publiko.
La programon riĉigis la kontribuoj de
diversaj kolegoj pri 'Projekto Bixad' (Mihai Trifoi), 'Esperanto-instruado en
Litovio' (Vera Valentaite), 'Kulturo de Esperanto' (Ron Glossop), 'Kiel sukcesigi
E-kursojn' (Julián Hernández), ktp. Certe interesoplena estis kvizo proponata
de Josef Ŝemer el Israelo. Gravan lokon okupis la Lingva Festivalo.
Ĝi okazis en la ĉefstrato en la urbocentro de Kaunas kaj estis
prezentitaj lingvoj kiel la japana, la franca, la angla, la hispana, Esperanto,
ktp. Por la malfermo kaj fermo de la Festivalo estis uzita speciale konstruita
podio, kio ankoraŭ pli videbligis nian aranĝon.
Dum la ekskursa parto de la Konferenco eblis
konatiĝi kun la urbo Kaunas mem, la verkoj de la fama pentristo
Ciurlionis, la muzeo de popola vivmaniero kaj la parko de Aukstaitija. La
komitato kunsidis dum 4 horoj. Ĉeestis reprezentantoj el Aŭstralio,
Britio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Japanio, Kroatio (KEU), Kubo,
Nederlando, Pollando, Rumanio, Ukrainio kaj Usono. La ĉefaj decidoj de la
komitato estis la jenaj:
-elekto de Aida
CIZIKAITE kiel estrarano
-aprobo de provizora
buĝeto por la jaro 2006
-refondo de la Lerneja
Komisiono
-akcepto de
Reprezentanto por Hispanio
-starigo de Scienca
Komitato por IPR
Atilio ORELLANA ROJAS
Sekretario
Esperanto-tago
en Lanškroun
2005
La 18-an de junio
2005 la Esperanto-klubo en Lanškroun aranĝis renkontiĝon en Horní
Čermná. Antaŭtagmeze ni trarigardis la kalvarion sur Mariánská Hora
(Maria-Monto). Dum la renkontiĝo ni festis ankaŭ naskiĝtagon de
du membrinoj de la organizanta klubo. Sur Mariánská Hora ili akceptis
gratulojn al la vivjubileo kaj donacojn.
Tra pentrinda
pejzaĝo ni iris ĝis Horní Čermná. La ĉefa posttagmeza programo
realiĝis en agrabla medio ĉe la familia domo de samideanino Jarka
Šilarová. La jubileulinoj preparis por la gastoj riĉan regalon. Ĉio
okazis en amika babilado kaj amuzado. Tombolo ne mankis.
-ld-
Nezapomeňte se přihlásit na sjezd ČES ve Vyškově!!!
Ve dnech 21.-23.
října 2005 se uskuteční sjezd ČES ve Vyškově. Omlouváme se, ale městská rada
neschválila přejmenování stezky Klementa Gottwalda na stezku Esperanto.
Namísto této akce bude na programu návštěva Městského muzea a návštěva
Městské knihovny, která je po rekonstrukci a byla vyhlášena za stavbu roku
Jihomoravského kraje. Dále je možno navštívit Zoopark a Aquapark (tobogan,
skluzavka, vířivka, divoká řeka, cena: den 80 Kč, děti do 15
let 60 Kč, děti do 6 let 20 Kč). Nezapomeňte si plavky! Každý účastník
získá bohaté propagační materiály města včetně mapky a literaturu z knihovny
ČES. Tombolu tvoří sponzorské dary, ale i vaše příspěvky do tomboly jsou vítány. Těšíme
se na vás. Přihláška byla v minulém čísle, lze si o ni napsat ing. L.
Dvořákové.
Konkurso pri
informado
La Afrika
Komisiono de UEA proklamas konkurson pri informado, kiun povas partopreni
artikoloj pri nia movado aperintaj en naciaj gazetoj (aldonu E-lingvan
tradukon). 15.3.2006 la juĝkomisiono anoncos, kiu ricevos premiojn.
Adreso: Afrika Oficejo (11 BP 48, Lome, TOGO, Fakso : (228) 227 51 64,
E-poŝto: afrika.oficejo@uea.org
)
V sobotu dne 18.
června 2005 se uskutečnila v turistické chatě Ranczo na
polské straně vrcholu hory Velká Čantoryje ve Slezských Beskydech, při
příležitosti tradičního mezinárodního setkání esperantistů, první, ustavující
Valná hromada občanského sdružení Česká esperantská mládež (ĈEJ).
Zúčastnilo se jí 5 členů ĈEJ a 3 hosté (2 z Polska, 1 z České republiky).
Na začátku
přednesla předsedkyně Přípravného výboru, Dagmar Chvátalová, krátkou uvítací
řeč, kterou přivítala účastníky Valné hromady, poděkovala jim za aktivní
zájem o činnost sdružení a mladých českých esperantistů obecně a vyjádřila
naději, že ustavované občanské sdružení bude svou činností úspěšně naplňovat
cíle, které si stanovilo ve svých stanovách, a obecně přispěje k oživení mládežnického
esperantského hnutí v ČR.
Dáša Chvátalová
poté přednesla Výroční zprávu ĈEJ za období od 30.1.2005 do
18.6.2005. Zpráva informovala o historii českého mládežnického esperantského
hnutí, popisovala příčiny dřívějšího rozpadu jeho organizované formy i
nedávného rozhodnutí znovu jej zorganizovat pod hlavičkou občanského sdružení a
informovala o tom, jak probíhalo jeho zakládání a jakých výsledků se během té
doby podařilo Přípravnému výboru dosáhnout. Poté byly předneseny krátké
zprávy o činnosti jednotlivých členů Přípravného výboru, následované
diskuzí k předneseným zprávám a hlasováním o jejich schválení.
Dalším bodem
programu bylo představení zahraničních hostů. Jako první se představil
Adam Wilkus z Polska, který pozdravil přítomné účastníky a vzpomněl, jak se
esperantistou stal po objevení staré učebnice esperanta, která kdysi patřila
jeho dědečkovi, který za druhé světové války působil v polské armádě jako
strážce skupiny zajatých francouzských vojáků, se kterými se pokoušel
prostřednictvím Esperanta komunikovat. Na tento zajímavý příběh navázal druhý
host ze zahraničí, a to také z Polska, Piotr Nosek, který vzpomněl, že se o
esperanto začal zajímat už v mládí, ale až po čase se stal pomocníkem polské
sekce organizace ILEI, jejíž zasedání v Polsku se pro něj stalo jeho prvním
mezinárodním esperantským setkáním.
Program schůze
Valné hromady dále pokračoval volbou členů volených orgánů pro
následující volební období. Voleni byli 3 členové Výboru a 2 členové Revizní
komise. Zvoleni byli následující kandidáti:
Výbor
Předsedkyně: Dagmar Chvátalová
Místopředseda: Marek Blahuš
Pokladník: Avinty Lanaikey
Revizní komise
Člen revizní
komise: Tomáš Břicháček
Člen revizní
komise: Daniel Mrázek
Následovalo
projednání Plánu činnosti ĈEJ pro následující období, jehož návrh
přednesl Marek Blahuš. V následující diskuzi k představenému plánu činnosti
zaujal účastníky Valné hromady nejvíce bod, ve kterém si sdružení definuje za
cíl podporovat roli esperanta jakožto nástroje pro potírání xenofobie, a dále
bod, v němž se klade cíl spolupracovat s organizátory mezinárodního kongresu
mládeže IJK konaného v roce 2005 v Polsku, a to např. zajištěním promítání
filmů s esperantskými titulky během konání kongresu. Navrhnutý Plán činnosti
byl nakonec schválen počtem hlasů 5 pro, 0 proti a 0 zdržení se.
Program Valné
hromady byl ukončen živou diskuzí, která by zřejmě mohla probíhat velmi
dlouhou dobu až do pozdních nočních hodin, nebýt fyzického vyčerpání většiny
účastníků. Na počátku diskuze poblahopřál Adam Wilkus někdejšímu Přípravnému výboru
i nově zvolenému Výboru ĈEJ a ocenil jejich snahy o obnovení organizovaného
hnutí české esperantské mládeže. Upozornil účastníky také na to, že kromě
letošního IJK se v Polsku pravidelně konávají další velká setkání esperantistů,
např. HELA koncem května u Baltského moře či Artaj konfrontoj v Poznani, a
vyzval k účasti na těchto setkáních i členy České esperantské mládeže. Poté
Adam Wilkus ještě představil svou ideu propagace esperanta prostřednictvím
plakátů vylepovaných v ulicích obcí či prostřednictvím nápisů umístěných v
prostranství pod mosty, kudy pravidelně prochází hodně lidí. V reakci na tento
příspěvek oponoval Petr Adam Dohnálek dotazem, zda taková věc může reálně
fungovat, a Adam Wilkus v odpovědi dodal, že myšlenka propagace esperanta
nápisy na mostech již byla v Polsku na některých místech úspěšně uskutečněna a
že takováto reklama může lidi zaujmout a vzbudit v nich zájem dozvědět se o
esperantu víc. Nakonec ještě vzpomněl dobré zkušenosti vlastní a svých přátel
s esperantem, kteří se přesvědčili o možnostech praktického využití esperanta
např. při návštěvách Indie či Íránu, kde se např. esperanto ukázalo jako jediný
jazyk, kterým se byla skupina českých turistů schopna domluvit se zastupujícím
úředníkem neznajícím angličtiny ani jiného významného národního jazyka.
Stránky naší
mládeže na internetu:
http://www.esperanto.cz/cej/
http://groups.yahoo.com/group/cxej-aktivuloj/
Tomáš Břicháček
Kvar monatojn post
la renovigo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo estiĝos ĝia unua
klubo – en Prago. Oni ĵus preparas la unuan kunvenon, kiu okazos fine de
septembro.
La klubo poste
kunvenos dufoje monate en iu restoracio. Ĝi funkcios kiel certa malfermita
esperantlingva diskuta forumo, kie la malpli spertaj klubanoj perfektigos siajn
lingvajn sciojn kaj kie oni instruos la novajn interesatojn. La klubo tiel
estas certa instituciigita daŭrigo de la sukcesa kurso Esperanto ĉe
biero.
Vi baldaŭ
povos viziti la retpaĝon de la nova klubo www.esperanto-cz.net/ prago.htm,
kie vi ekscios la novaĵojn.
Ĉina Radio
Internacia
eldonas gazeton Mikrofone,
en kies 10-a numero (aprilo-junio 2005) aperis artikolo de Jiří Patera pri Petr
Ginz kaj gratulo al ora geedziĝo de Adolf Houda kaj Peva
Houdová el Příbram, kiuj regule aŭskultas la radion.
Korespondi
deziras
Mi estas 32-jara
esperantisto el DR Kongo, sed nuntempe mi loĝas en NYARUGUSU, rifuĝejo
en Tanzanio, kaj estras Kristanan Eklezion landskale (EMD/DR Kongo). Per
ĉi tiu letero mi petas vin kontaktigi min kun Verdstelanoj por sincera
kaj longdaŭra korespondado.
Past. BUKURU R.
NABAHENA. (Mia UEA-Kodo:buna-b) nabahenabubu@yahoo.fr
Koupě
Tuzemské staré
esp. zpravodaje Tagiĝo, Fajrero, Verda Voĉo, Hradecano, Esperanto
(Hradec Králové) hledá a odkoupí Mgr. Zd. Hršel, Botanická 28, 602 00 Brno 2.
Kio estas MAS?
MAS estas Monda
Asembleo, tutmonda organizo de ĉiuj homoj, kiuj ne nur konvinkiĝis,
ke pli bona mondo eblas, sed kiuj pretas kune diskuti kaj agi por realigi
ĝin.
Ĝi laboras
ekskluzive per retpoŝto, ne postulas membrokotizon, estas sen piramidecaj
strukturoj - ne havas estraron nek prezidanton nek konfliktkomisionon ktp., do,
ĉiuj membroj decidas rekte mem, laŭ la principoj de rekta demokratio.
Rigardu en
ĝian retpaĝon:
http://mas-eo.org
La Kvara Nitobe-Simpozio,
Vilno 30 julio - 1 aŭgusto 2005
LINGVOPOLITIKAJ
ASPEKTOJ DE LA PLIVASTIĜO DE EŬROPA UNIO
Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de
la membraro de la Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la
Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en
la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu
principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj
lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj
enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de
parolantoj. Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de
la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli
malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus estis minacataj,
kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo
al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.
Tiu situacio estis
fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj
Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri
Eŭropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencoj de
Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol
20 landoj, inkluzive de naŭ novaj ŝtatoj-membroj de EU, kunvenis por
esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj serĉi unuanimecon pri
kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondiĉoj.
Zorgoj
La simpozianoj
komune esprimis fortan apogon al la procezo de eŭropa integriĝo, kaj
precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon
inter ĉiuj eŭropanoj. Ili ankaŭ dividis la kredon, ke la
aktuala lingvopolitiko de EU, aŭ en la EU-institucioj mem, aŭ je la
nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn. La jenaj
problemaj evoluoj ŝajnas larĝe disvastigitaj tra EU:
* Neglekto de
lingvaj demandoj en la politika decidofarado sur terenoj kiel ekzemple supera
edukado, sciencaj esploroj kaj amaskomunikiloj, kun negativa efiko je la
valoroj kaj bezonoj de malgrandaj naciaj kaj nenaciaj lingvokomunumoj;
* Tolero aŭ
kultivo de normoj de lingva praktiko, kiuj kontraŭas la principojn de
multlingvismo kaj lingva egaleco, ofte estigante situaciojn, en kiuj homoj kun
limigita aŭ nenia rego de la angla lingvo ne povas partopreni egalece en
la politika decidoprocezo en EU.
* Troa dependo je
ekzistantaj lingvorilataj institucioj kaj ideoj, kiujn oni ne evoluigis por
alfronti demandojn en eŭropa aŭ tutmonda kunteksto - tendenco, kiu
refortigas persistan mankon de lingvaj konscio kaj faka kono en registaroj je
ĉiuj niveloj.
* Rimarkinda
redukto de la instruado de lingvoj aliaj ol la angla, malpliigante la
ŝancojn, ke eŭropanoj akiros profundajn komprenon kaj estimon de la
kulturoj de najbaraj landoj, kaj refortigante eksterproporcian ĉeeston de
britaj kaj usonaj kulturaj produktoj tra EU;
* Evito de
malferma publika diskutado de lingvopolitiko, kaj precipe de realecaj
alternativoj al la nuna situacio de oficiala, sed dubkvalita multlingvismo
ligita al la nereguligita kaj neegaleca disvastiĝo de la angla.
En la kunteksto de
la 25-membra Eŭropa Unio, simpozianoj opiniis, ke tiuj lingvopolitikaj
malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj ŝtatoj.
Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj
politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj
lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo
de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.
Agaddirektoj
Kvankam ili pledas
por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj,
partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin ĉefaj
agaddirektoj:
1. Komuna kadro. Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan
kadron por la Eŭropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj
aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado
inter ĉiuj civitanoj de EU. Partopreno de larĝa gamo de individuoj
kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj
interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion.
2. Publika kaj politika debato.
Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas
multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingvaj
debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantaĝoj de la nuna sistemo, la
investitaj interesoj, kiuj subtenas ĝin, kaj aro da pozitivaj politikaj
alternativoj bezonas vortumadon en manieroj, kiuj ebligas diskutadon inter
ordinaraj homoj, raportadon fare de ĵurnalistoj, kaj konkretajn
elpaŝojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdaŭrajn
politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon,
diversecon, kaj vivipovon.
3. Diversaj
solvoj. En la evoluigo de komuna
lingvopolitika kadro necesas atenti almenaŭ jenajn kvin agadkampojn, el
kiuj ĉiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman
politikan strategion:
* internan kaj
profesian komunikadon de EU-institucioj, kio intime ligiĝas al la profesia
kulturo kaj la memregado de la institucioj mem;
* oficialan
komunikadon de EU-institucioj kun civitanoj kaj registaroj, kion reguligas la
politikoprocedo de EU inkluzive de ŝtatoj-membroj, la Konsilio de Ministroj,
kaj Eŭropa Komisiono, ktp.;
* mastrumon de la
lingva situacio de la ŝtatoj-membroj de EU, kio estas sub jurisdikcio de
naciaj parlamentoj kaj fine respondas al la demokrata procedo;
* mastrumon de
komunikado kaj kulturaj rilatoj, interne de EU, flanke de grandega gamo de
publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizaĵoj kaj
institucioj, kies lingvopolitikoj estas plejparte memstaraj sed ofte forte
limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj;
* eksteran
komunikadon de EU-institucioj kaj ŝtatoj-membroj kun ne-eŭropaj
ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, kio estas influata de kuntekstoj
same tutmondaj kiel lokaj, kaj siavice povas havi implicojn por politikaj
decidoj ene de EU mem.
4. Alternativaj
vizioj. La evoluigo de komuna
kadro kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj profitos al informita
publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la
Eŭropa Unio. Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron
estas la jenaj:
* Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj
de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj
potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj ĝia loko
ene de tutmonda lingvosistemo.
* Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn
de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indiĝenaj kaj
enmigraj, ene de EU.
* Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por
certigi, ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la
naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj
la konservadon de kultura diverseco.
* Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de
Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al ĝiaj
ekonomiaj avantaĝoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado,
ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur
la kampo de interkultura komunikado.
* Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolviĝon
de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva
edukado, kaj iliajn potencialajn sekvojn en lingvo-lernado kaj -uzado.
5. Politika kaj fakula kunlaboro. La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj
okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la
pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno
de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj ĉi tie
dependos de plua kaj plivastiĝanta kunlaboro de ĉi tiu speco,
inkluzive de:
* Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter
diversaj ŝtataj grupiĝoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika
konferenco por la malpli grandaj EU-ŝtatoj, kiel oni proponis dum la
Simpozio;
* Disvolvo de reto por sciencaj esploroj, kiu kunligas
esploristojn pri la ekonomiko, sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj
(inkluzive i.a. de edukaj, terminologiaj, kaj juraj aspektoj) kaj kiu
kapablas provizi rapidajn kaj bone dokumentitajn informojn al decidofarantoj
kaj al ĵurnalistoj;
* Daŭra komunikado per retpoŝto kaj aliaj
rimedoj, kun la celo engaĝi kreskantan nombron de ŝlosilaj
individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la
EU-ŝtatoj por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj.
* La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de
internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo
kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu
tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas
urĝa prioritato, kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj
same kiel de la EU-instancoj.
TURISMA
RENKONTIĜO EN PLASY KVARAN FOJON
Pilzenaj
esperantistoj sukcesis denove okazigi bonan, jam la 4-an TREP. De la 9-a
ĝis la 12-a de junio 2005 venis preskaŭ dudek gesamideanoj, inter
ili ankaŭ amiko Claude el Francio, pasigi agrablajn tagojn en
ripozcentro MÁJ.
Ĉijare la
urbo festas 860 jarojn de sia ekzisto, fakte en jaroj 1144-1145 estis tie
fondita cisterciana monaĥejo, ĉe kiu iama vilaĝo estiĝis.
Tial la TREP-anojn venis persone saluti la urbestro kaj transdonis al ili
propagandajn materialojn pri la urbo (eĉ ankaŭ glasojn kun
surskribo pri la datreveno kaj blazono).
Ĵaŭde
vespere la ĉeestantoj interkonatiĝis kaj s-ano Sládeček prezentis
lumbildojn pri siaj lastatempaj travivaĵoj.
Vendrede antaŭtagmeze
ni promenis al Plasy kaj vizitis memorĉambron (eble venontan muzeon),
dediĉitan al iama loka ferproduktejo. Kanceliero K. L. Metternich,
posedinto de ĉi tieaj kastelo kaj latifundio, fondis ĝin en la l-a
kvarono de la 19-a jarcento. Kvankam la fabriko funkciis eble nur 50
jarojn, ĝi produktis vastan sortimenton kaj signifan nombron da
diversaj produktoj. Famaj estas ĉefe ĉiuspecaj gisaĵoj por
ĉiuj laboraplikoj inkluzive de ornamaj. Antaŭ la objekto de la iama
entrepreno staras ekzemple renovigita statuo de sanktulo, en ĉiuj lokoj
de la regiono eblas trovi tombejajn elementojn ktp.
Posttagmeze ni per
trajno veturis al Horní Bříza, kie troviĝas muzeo de tiea ceramikfabriko Západočeské
kaolinové a keramické závody, kiu tre bone informas pri historio,
tradicioj kaj nuntempa produktado, de la fondo (en 1882 fare de J. Fitz)
ĝis hodiaŭ. Multspecaj estas ĉefe kaolinaj ceramikaĵoj,
interesaj ekzempleroj de jam finita ŝamotfabrikado. La gvidistino tra la
ekspozicioj post fino de trarigardo donacis al ĉiu el gastoj kahelon
kun bildo de malnova fabriko. Ŝi eĉ rifuzis akcepti de ni monon por
vizito de la muzeo!
Vespere rakontis
s-anino Helmeczyová pri sia partopreno de la ĉijara IFEF-kongreso maje
en la rumana urbo Brašov. Sekvis videofilmoj pri Nordpilzena regiono,
vidindaĵoj de Pilzeno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, pri la
l00-jara jubileo de la elektrofervoja linio Tábor-Bechyně, okazinta
pasintjare.
Sabate ni
ekskursis per aŭtobuseto en okcidentan parton de la pilzena regiono. Unue
en Konstantinovy Lázně ni ĝuis kafon kaj dolĉaĵojn en kafejo de
sanatorio Prusík, promenis tra belega parko kaj antaŭ unu fontpavilono ni
faris komunajn fotojn. La lokaj kuracfontoj, konataj jam de la 16-a
jarcento, estas ekspluatataj de la jaro 1806, kiam la posedanto de
feŭdobieno Bezdružice, princo Konstantin Löwenstein, konstruigis la unuan
banejon. Oni kuracadas tie korajn kaj vejnajn malsanojn. Al tagmanĝo ni
veturis al urbo Stříbro situanta sur la maldekstra bordo de rivero Mže. Admiri
tie eblas renesancan urbodomon el la jaro 1543, ornamitan sgrafite, trinavan
preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj, renesancajn kaj barokstilajn domojn,
gotikan ŝtonan ponton el la jaroj 1555-l560 kun pordego. Pluen ni
veturis al proksima urbeto Kladruby kun iama benediktana
monaĥejo, fondita 1115 fare de la princo Vladislav la II-a, kiu en ĉi
tiea belega, monumenta barokstila (J. B. Santini) katedralo estas entombigita.
Multajn gravajn damaĝojn suferis la monaĥejo - konkerita de husanoj,
difektita dum la 30-jara milito, kaj dum "socialisma" reĝimo
1948-1990.
Tre multekoste kaj
nur malrapide eblas nun la tutan komplekson riparadi. La iama prelatejo,
vizitebla, montras ekzemple bibliotekon de iama posedanto, nobela familio Windischgrätz
(politikisto kaj militestro, kiu ekz. en 1848 ordonis pripafi Pragon per
kanonegoj dum revolucio). Signifa estas kolekto de deponitaj tie ĉi
skulpturoj el kastelo Valeč, farita de M. B. Braun. Hodiaŭ la
tuta komplekso estas protektita de la ŝtato.
Reveninte al Plasy
ni ankoraŭ por momento rigardis ĉe Kaznějov la kaolinminejon. Vespere
ni kunvenis por pritaksi la renkontiĝon, kiun, kiel jam kelkfoje, preparis
kaj planis bonege s-ano Václav Kaprál. Sekvis prezentado de videofilmo pri
pasintjara TREP (aŭtoro K. Janík), kantado kun s-anoj M. Smyčka kaj V.
Sládeček.
Dimanĉe
matene, kun kisoj sen larmoj, ni adiaŭis, kaj kelkaj el ni ankoraŭ,
vojaĝante tra Pilzeno, promenis tra ĝia centro por admiri tieajn
belaĵojn.
Mirek Severa
Lančov bezonas
nian helpon
Ĉijare aliĝis al Esperanto-kursoj en Lančov entute 19 geknaboj, inter
ili du, kiuj pasintjare partoprenis kurson de la angla. Entute 50 geknaboj el
ĉiuj tri kursoj (Esperanta, angla, germana) aliĝis kiel junaj membroj
de Klubo de Theodor Kilian en Třebíč por subteni morale la organizantojn de la
tendaro.
Rekonstruoj. Estas rekonstruataj necesejoj kaj lavejoj, dank‘ al
financa helpo de tri iamaj tendaranoj kaj dank‘ al Fondaĵo Lančov. Tamen
ankoraŭ mankas mono por fini la laborojn, precipe por la tegmento.
La nuna stato
de la konstruado. La knabina parto
(dekstre) jam estas finita, ĉe la knaboj estas kompleta sole la lavejo.
Sur la foto oni vidas maldekstre nudajn murojn de la knabaj necesejoj kaj
mankas ankoraŭ tegmento.
En la lavejoj
estas novaj duŝejoj kaj lavaboj, la muroj tegitaj per belaj kaheloj.
Kio
ankoraŭ necesas? La tegmento
postulas kelkdek mil kronojn. Se ĉiu ĈEA-ano helpos per eta sumo je
la konto de la Fondaĵo Lančov (GE Money Bank a. s. 6401502-754/0600,
variebla simbolo 115, konstanta simbolo 0308), la laboroj povos esti
finitaj.
Ne forgesu, ke
Lančov estas nia sola Esperanto-lernejo, kiun posedas esperantistoj. Esperanto
revenas en la tendaron kiel ĝia ĉefa celo.
Esperanto ĉe
Universitato Masaryk
En studprogramo de
Pedagogia fakultato de Universitato Masaryk en Brno estas inter elekteblaj
studobjektoj Kleriga kibernetiko, instruata Esperantlingve. Por la
ĉi-aŭtuna semestro registrigis ĝin 18 studentoj. Kiuj ne konas
Esperanton, povas lerni ĝin ĉe alia elektebla studobjekto de la
Pedagogia fakultato, kiun nun registrigis 38 studentoj de diversaj fakultatoj.
Kunlaboro kun eksterlandaj universitatoj, kie estas instruata Esperanto,
povus komenciĝi en 2006 en SET Lančov.
(laŭ
informo de inĝ. J. Vojáček)
Du devigaj
fremdaj lingvoj por ĉeĥaj infanoj?
La somera
ĉeĥa gazetaro alportis informon, ke la ministerio de instruado
intencas enkonduki en ĉeĥajn lernejojn instruadon de du fremdaj
lingvoj - unu jam en la infanĝardeno, la dua ekde la tria klaso.
Esperanto -
lingvo sen- aŭ ambaŭseksa?
Iam mi
kantis konatan (i.a. dank‘ al Ŝaljapin) italtekstan kanton de Beethoven,
esperantigitan far Jiří Kořínek, kiu komenciĝas per la vortoj „In questa
tomba obscura lasciami riposar“ - Esperante: „En tiu tombo obskura lasu, ke
dormu mi“ - plue: „Quando vivevo, ingrata, dovevi a me pensar“ - Esperante:
Kiam mi vivis, sendanka, min pensi taŭgis (aŭ indis) pli.“
Kio estas
rimarkinda je tiuj du paralelaj tekstoj? - Do, krom la lingva parenceco de
ambaŭ tekstoj, ĝi estas la genra diverseco inter adjektivoj „ingrata“
kaj „sendanka“; dum „ingrata“ direktas nur al virina objekto (vira formo estas
„ingrato“), en Esperanto la objekto povas esti vir- aŭ inseksa (se ne konsideri
neŭtran genron de infanoj kaj bestoj). - Dum en la itala originalo
riproĉas la mortinta viro sian vivkunulinon, en Esperanta traduko povas
krom tio plendi „ŝi“ kontraŭ „li“ - aŭ en la senco de moderna
toleremo li kontraŭ li aŭ ŝi! - La sama
dilemo montriĝas, se nia ambardino Eli Urbanová konfesis: „Ĉu por la
kor‘ amanta sufer‘ ekzistas plia? Se ne, nur unu granda - vin vidi, kara mia!“
- Latinida esperantisto povas mise supozi, ke la formo „kara“ rilatas al
inseksa objekto de la poetino; por aliaj esperantistoj ĝi sonas
ambaŭsekse (do eĉ samsekse). - Tria ekzemplo: Jaroslav Mráz tradukis
la popolkanton „Vínečko bílé, jsi od mé milé“ - „Vineto blanka, de mia kara ...
- Ankaŭ tie ĉi la formo „kara“ ne kontentigis min pro la
ambaŭseksa gramatika orientiĝo; tial mi ĝin retuŝis per „de
l‘ injo kara“ kaj en la dua strofo per „de l‘ in‘ alia“ anst. „de la alia“. -
La konkludo sekvas, ke la simpleco de Esperanto havas en la ambaŭseksa
formo de l‘ adjektivoj sian - se ne Aĥilan kalkanon - do almenaŭ
malfortan punkton. - Tial ni prefere uzu la substantivan formon „karulo,
karulino“ k.s. anst. la formo adjektiva - por la unusenca seksa orientiĝo.
Miroslav Smyčka
POEZIA ANGULO
LET Lančov
V údolí té naší zátoky
malebný koutek my známe,
v táboře s mladými přáteli
každý rok setkání máme.
Do údolí s loučkou
se každý rok vracíme,
tebe, koutku vlasti,
[: má z nás každý tak rád :]
SET Lančov
Rande de nia rivera val‘
grundon pentrindan ni konas,
ĉiusomere en la tendar‘
ĝojan renkonton ĝi donas.
En herbejan valon
ni ŝatas revenadi,
vi, patruja grundo,
[: vi estas nia am' :]
Miroslav Hlaváč
(esperantigis M. Malovec, melodion notis M. Smyčka)
T
Leontodo
nenio okazis en mondo
pereis nur leontodo
traktoro per radoj multpezaj
ĝin premis al tero senbate
mi vidis paraŝuteton
ĝi longe ne falis surteren
Kompreno
Mi komprenas:
Tero estas globo,
duoble du faras kvar,
vintre estas tago plej mallonga,
estas plej varme somere.
Kiel multe mi komprenas!
Kiel malmulte mi komprenas ...
La poemoj Leontodo kaj Kompreno estas el
la poemaro de ukraino Petro Palivoda, atendanta publikigon.
Hundo
Kompatinda mia hundo
Mankas al mi jam de lundo
Do mi mem nun trenas ĉaron
Ne forprenis ĝin inundo
Kaptakiris ĝin hirundo
Kaj forportis ĝin trans maron
Koko
Nun rigardas ĉiu koko
kokbredejon laborloko
de centralo kokoliga
Sed ĝi estas viandstoko
en kokida mezepoko
suferplena, pereiga.
La poemojn Hundo kaj Koko estas verkoj
de Jaroslav Krolupper
Anketa
Člen EK Mladá
Boleslav a Mnichovo Hradiště Miroslav Vaněk vytvořil a rozeslal anketu o
názorech na naše hnutí v České republice, jejíž výsledky hodlá zveřejnit ve
Vyškově na sjezdu. Jedná se sice o soukromou akci (dotazník kontrolovali
Jindra Drahotová a Josef Hradil), ale otázky jako zajímavou iniciativu
zveřejňujeme. Pokud chcete odpovědět, zašlete své názory na Esperantský klub,
Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav, vanekmi@centrum.cz.
1 Jak jste se naučil(a) esperanto? Samouk - Korespondenční výuka - V klubu - Jinak
(uveďte jak)
2 Jste členem / členkou nějaké esperantské
organizace? Doživotní - Řadový -
Sympatizant (ČES, AEH, UEA, SAT, místní klub) - Co vás vedlo k vystoupení
z organizace? - Za jakých podmínek byste se vrátil(a)?
3 Máte / měl(a) jste nějakou funkci? (napište jakou)
4 Účastníte se esperantských akcí? (jak často): Klubové schůzky - Jazykové semináře -
Konference ČES - Zahraniční setkání
5 Jak hodnotíte práci výboru svého klubu? Kladně - Záporně - Nezájem
6 Jak hodnotíte práci sekcí ČES? Kladně - Záporně - Nezajímám se
7 Jak hodnotíte práci výboru ČES? Kladně - Záporně - Nezajímám se
8 Jak hodnotíte práci výboru dalších organizací? (AEH - UEA - SAT) Kladně - Záporně - Nezajímám se
9 Jste dostatečně informován(a) o dění
v esperantském světě? (ČES - AEH
- Klub - E-mail - Internet - Zpravodaje - Časopisy)
10 Jaký cíl jste si vytyčil(a) pro svou činnost
v hnutí?
11 Měla vaše dosavadní činnost kladný vliv na
rozšíření esperanta?
12 Jak hodnotí vaši činnost přátelé, kolegové ze
zaměstnání, sousedé ap.? Kladně -
Záporně - Jinak (napište jak)
13 Uspokojuje vás dosavadní stav fungování a
prezentace těchto esperantských organizací? Ano - Ne - Neumím odpovědět (ČES, AEH, UEA, SAT, místní klub)
14 Co brání vašemu dalšímu rozvoji v hnutí?
15 Co jste chtěl(a) / chcete udělat, ale dosud jste
nemohl(a) udělat pro hnutí?
16 Pomohla vám znalost esperanta mimo hnutí?
17 Navštěvujete se také s jinými esperantisty
mimo organizované akce?
18 Podporujete zavedení univerzálního jazyka jako
jednacího jazyka EU?
19 Proč myslíte, že veřejnost vnímá esperanto
negativně, případně tento jazyk vůbec nezná?
20 Jak by podle vás
měla vypadat osvěta?
21 Doporučil(a) jste
za poslední rok někomu studium esperanta nebo přijmutí členství ve svém klubu? (při Ano napište,
zda přijal)
22 Vážíme si soukromých aktivit propagujících
esperanto. Měly by být ale zastřešeny svazem. Souhlasíte? Proč?
23 V
rámci emancipace, unifikace, globalizace a simplizace navrhněte neologismus:
jedno společné slovo pro li a ŝi. Uveďte, proč si myslíte, že toto
nové slovo je nebo není pro současnou dobu potřebné.
Jiří Patera -
70-jara
Honora membro de
ĈEA estas multjara esperantisto, unue membro de la klubo en Most, poste
multajn jarojn en la Esperantista Klubo en Praha, kie li funkciis ankaŭ
kiel prezidanto. Lia merito estas, ke regule aperadas Bulteno de la Praga
klubo. Kelke da jaroj li estis ankaŭ membro de la komitato de ĈEA.
Dek jarojn li redaktis la asocian revuon "Starto". Jiří Patera estas
tre aktiva sur la kampo literatura. Liaj artikoloj ofte aperas en Monato kaj
aliaj gazetoj. Duono de rakontoj el la libro "Ne nur soldato Švejk"
estas lia traduka laboro, aliaj liaj tradukoj el Hašek aperis en Bulteno. Tie
la legantoj povis legi ankaŭ liajn tradukojn el la fabeloj de Božena
Němcová kaj Zdenka Bergrová.
Esperanta
retejo de Moravské Budějovice
Moravské
Budějovice havas nun sian oficialan retejon ankaŭ en Esperanta versio: http://www.mbudejovice.cz/
html/es_historie.htm. La sukceso estas merito de s-ano Viktor Dvořák el tiu
urbo, la tekston esperantigis Zdeněk Hršel el Brno.
Viena Esperanto-muzeo
Por la
Esperanto-muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj komenciĝos nova fazo. Ni
transloĝiĝos en la sekvaj semajnoj al pli taŭga kaj multe pli
facile alirebla loko. Temas pri nove restaŭrita palaco en la centro de
Vieno, tute proksime de la nuna situo. Jen ĝia adreso:
Kolekto por
Planlingvoj kaj Esperantomuzeo, Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Vieno,
Aŭstrio
Ni ankaŭ
havos novajn deĵorajn horojn, kiuj validos nur ekde la remalfermo en
novembro:
Esperantomuzeo:
lun. – merkr., vendr. – sab. 10h – 14h, ĵaŭde 15h – 19h.
Kolekto por
Planlingvoj: lun. – merkr., vendr. 9h – 16h, ĵaŭde 12h – 19h.
Sed bonvolu
direkti ĉiujn sendaĵojn al la sekva adreso:
Kolekto por
Planlingvoj kaj Esperantomuzeo, Josefsplatz 1, 1010 Vieno, Aŭstrio
Kongres KELI
2006
Na letošním
ekumenickém kongrese v Maďarsku rozhodl mezinárodní výbor KELI (Kristana E-Ligo
Internacia), že se příští, již 56. kongres KELI uskuteční opět v České
republice a to ve dnech 12. - 19. srpna 2006 ve Strážném u Vrchlabí. Bližší
informace a přihlášky Vám zašle Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01
Poděbrady, tel. 325 615 651.
cea.polnicky@quick.cz
Infanoj en
Pollando
En majo polaj
infanoj de Verda Arbeto el Rybnik venis vizite al Česká Třebová (la
instruistino Teresa Konsek instruas Esperanton kiel devigan studobjekton), en
junio male ĉeĥaj infanoj de Amikeco el Česká Třebová venis al Rybnik,
kie ili loĝis en polaj familioj.
Sabate per
mikrobuso ĉiuj veturis al Pszczyna, kie ili vidis muzeon kun spegula
salono kaj presejon el la 18-a jc., poste al Skoczow (kapelo de J. Sarkander).
Dimanĉe en Rybnik sekvis infana meso, ĉevalbredejo, baziliko, urbodomo,
naĝado en tegmentita naĝejo, festivalo de blov-orkestroj, rostado de
kolbasoj ĉe fajro en ĝardeno. Lunde post trarigardo de lernejo
(komputila klasĉambro kaj lerneja muzeo de Silezio) busa forveturo hejmen.
-zn-
Semajno en Beskydy
Aŭguste
(13-20.8.2005) mi partoprenis kiel gasto rekapabligan restadon de blindula
filio de SONS el Olomouc (ducent membroj), kiu ankaŭ subtenas blindajn
esperantistojn. Gvidantoj de blinduloj konkursis pri orientado (kun tukokovritaj
okuloj), sed plej interesa estis ekzercado de tridek belaj hundoj, kiuj
alportadis al siaj mastroj bastonojn. Sur la bastonaj ekstremoj estis ligitaj
cervelasoj, kiujn la hundoj estis ricevontaj post alporto, sed multaj unue
formanĝis ilin kaj nur poste alportis la bastonon.
La
blinduloj diris, ke la homoj nun kondukas al ili pli afable, eble sub influo de
klerigaj programoj en televido kaj radio.
Jarmila Rýznarová
InPaSem 2005
INTERNACIA
PAROLIGA SEMAJNO 2005 okazos de la 10-a ĝis la 16-a de oktobro 2005 en la
urbeto Dobřichovice apud Prago. Dum la semajno paralele okazos la kurso
por komencintoj kaj la seminario por jamaj parolantoj. Pli da informoj
kaj aliĝilojn vi povas peti ĉe info@kava-pech.cz,
eventuale vi povas aliĝi rekte ĉe:
http://www.kava-pech.cz/inpasem.
aŭ je la
adreso: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice.
26-a
Ĉeĥa-Saksa Tago (ĈESAT)
realiĝos la
9-an de oktobro 2005 en Kastelo Ditterbach. Aliĝojn akceptas Norbert
Karbe, Dr-Otto-Nuschke-Str. 12, 01796 Pirna, Germanio.
EŬROPA
TAGO DE LINGVOJ
estos la 26-an de
septembro 2005. Ĉi-okaze aperos en la ĵurnalo PRÁVO la
tutpaĝa komerca anonco sub la titolo "Proč jsem vynalezl Walking
Bag?" (Kial mi inventis Walking Bag?)
Ĝin mendis
kaj pagos japana entreprenisto Etsuo Miyosi. La anonco propagandos la
inventaĵon faritan de s-ro Miyoshi por handikapitoj, sed fakte multe pli
da spaco ĝi dediĉas al la propagando de Esperanto. Ĝi estos
konvena helpilo por ĉiuj, kiuj volas propagandi Esperanton en
Ĉeĥio.
(laŭ
ĈEA-retkomunikoj 2/2005)
Ni kondolencas
- La 13-an de
marto 2005 forpasis Anna Slavíková el Brno, kiu kun sia edzo Ing.
Vladimír Slavík, CSc., forpasinta 1997, daŭrigis poresperantan laboron de
Ing. Antonín Slavík, direktoro de Radiojournal Brno, kiun ekzekutis nazioj.
- La 25-an de
junio 2005 neatendite forpasis Libor Mikulášek el Ústí nad Labem en
aĝo de 32 jaroj.
- La 16-an de
julio 2005 forlasis niajn vicojn por ĉiam s-anino Františka Víšková el
Břežany apud Týnec n. S., konata ĉefe en fervojista sekcio. Ŝi,
ĉiam afabla, sincera kaj honora, kunfondantino de nia E-klubo restos por
ĉiam en niaj rememoroj.
Václav
Stibůrek, EK Benešov
- Marta Lorková
el Brno, multjara kluba estraranino, forpasis post preskaŭ unujara
hospitaligo la 23-an de julio 2005.
- La 2-an de
aŭgusto 2005 mortis longjara membro de EK Opava Štěpán Turčínek en
la aĝo de 75 jaroj. Naskiĝinta en suda Moravio, li laboris en la
silezia urbo Vítkov kiel dezajnisto en la fabriko Hedva. En tiu tempo li
projektis kelkajn Esperanto-motivajn tekstilajn suvenirojn, kiuj pro manko de
financoj en la movado ne realiĝis. Post pensiiĝo li
transloĝiĝis al Opava. Tie li dediĉis sin al pentroarto, siajn
bildojn de silezia pejzaĝo li ankaŭ ekspoziciis. Pere de Esperanto li
kolektis riĉan, kelkfoje ekspoziciatan kolektaĵon de bildkartoj el la
tuta mondo. -vk-
Fernando de Diego
(1919-2005)
Nokte de la 30-a
de junio al la 1-a de julio 2005 mortis en Zaragoza, Hispanio, la honora membro
de UEA, eminenta tradukisto, Fernando de Diego.
Fernando de Diego
de la Rosa naskiĝis la 2-an de novembro 1919. En li la Esperanta
mondo perdis unu el siaj plej brilaj kaj fekundaj beletristoj.
Inter liaj pli ol
20 tradukvolumoj troviĝas i.a. Cigana romancaro de Lorca (1971), La
arbo de sciado de Pío Baroja (1973), Doña Bárbara de Gallegos
(1975), La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de Cervantes
(1977), D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde de Stevenson (1985), La familio de
Pascual Duarte de Cela (1985), Norda odiseado de Jack London (1989),
Drolaj rakontoj de Balzac (1989), Cent jaroj de soleco de García
Márquez (1992) kaj La oldulo kaj la maro de Hemingway (1996).
Tre valoraj estas
liaj studoj Pri Esperanta tradukarto (1979) kaj Pri literatura
kritiko (1984).
En 2003 aperis lia
granda Esperanta-hispana vortaro.
En la UK en
Valencio, 1993, Fernando de Diego estis elektita kiel honora membro de UEA.
Lionel Elvin (1905-2005)
La 14-an de junio
2005, du monatojn antaŭ sia 100-jariĝo, mortis en Kembriĝo la
honora patrono de UEA L. Elvin.
KALENDARO 2005
9.10. Ĉeĥa-Saksa
tago
10.-16.10.
Internacia Paroliga Semajno
21.-23. 10.
ĈEA-kongreso, Vyškov
5. 11. Renkontiĝo
en Polička
7.-13. 11. Seminario
Skokovy
Nové knihy KAVA-PECH:
Taglibro de mia frato (Taglibro de Petr Ginz en traduko de Vlastimil kaj
Věra Novobilský, 160 p.)
Simpozio pri interkultura komunikado (Prelegoj de simpozio, Christer Kiselman, 160 p.)
Esperantologio, n-ro 3 / EES 3 (Christer Kiselman, 68 p., prelegoj pri
esperantologio)
Zamenhofova ulice (Roman Dobrzyński, z esperanta přel. Jiří Patera, 264 str., rozhovory
o hnutí.)
Celostní medicína a Saamova akupunktura. Klasická
korejská medicína. (Puramo Chong, z
esperanta přel. Zdeněk Pluhař, 312 stran)
Setkání v Poličce
bude 5.11.2005. Na
programu je návštěva lisovny plastů a beseda s maratónským veteránem panem
Havranem. Sraz účastníků je u příjezdu vlaků v 10:10 hodin.
Al la programo
de ĈEA-kongreso en Vyškov
Vendrede la 21-an
de oktobro je la 17-a horo okazos inaŭguro de ekspozicio de E-libroj en la
biblioteko de Karel Dvořáček. Ĝi situas dekstre post subirejo
(kontraŭ la preĝejo). Se eblos, venu tiel, ke vi povu ĝin
partopreni. Pro funkciado de la biblioteko ĝi ne povas okazi en alia
tempo.
Vizito el
Rennes
Junulino kaj tri
junuloj (27-30-jaraj) el la Bretona Rennes vizitis aŭguste (10-12.8.2005)
E-klubon de sia ĝemelurbo Brno. Akompanataj de lokaj klubanoj ili
ekskursis al la abismo Macoĥa kaj trarigardis la urbon. En vespera amika
babilado kun trinko kaj kanto estis priparolata kunlaboro de ĝemelurbaj esperantistoj.