organo de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
aperas 6-foje jare. Abono 15
gld.
Komercaj anoncoj: 25
Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500
Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.
Membrokotizoj: A 160
Kč, B 80 Kč, (C nuligita), D 40 Kč, E 40 Kč, F 3200 Kč, G 100 Kč (Starto),
eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.
Korespondaj kursoj: 335
Kč komencantoj, 240 Kč progresintoj.
Aliĝoj: Mgr. Vlasta Janáková, Smetanova 26, 541 01 Trutnov.
Upozornění:
příspěvky členů přijímá naše
redakce v esperantu i češtině (texty si sami přeložíme, případné chyby
odstraníme). Podle potřeby se příspěvky zkracují.
|
Kiom da membroj ni havas? |
Membrobazo de ĈEA
ĝis 1.6.1996
F - dumvivaj 437
A - labor-aktivaj 232
B - emeritoj, studentoj,
senlaboruloj 419
D - familianoj 61
E - favorantoj de E-o 100
N - nevidantoj 2
sume
1.251
el tio rektaj membroj 330
(t.e. 26,4% de membrobazo)
G - abono de Starto sen
membreco 4
Rimarkigo: ĉe
kategorioj A, B, D, E, N, G estas kalkulataj sole membroj, kiuj pagis
membrokotizojn por 1996 ĝis la indikita dato.
Květa
Hubnová
Václav Havel en
Esperanto! Kiu havas foton el K. Vary?
En la pasinta numero de
Starto ni informis ankaŭ pri la intenco eldoni la teatraĵon Aŭdienco“ en traduko de Josef Vondroušek,
sed ne ankoraŭ povis anonci aperon, ĉar tiutempe mankis al ni
kopirajto de la aŭtoro, ĉeĥa prezidento Václav Havel.
Intertempe la eldonejo KAVA-PECH la kopirajton jam ricevis, kaj
preparoj estas en tia stato, ke ĝis UK la verko estos eldonita. Tamen por
proponi la kovrilpaĝon ni atendos ĝis la lasta momento, ĉar ni
esperas, ke ekzistas iu de vi, karaj legantoj, kiu fotografis aktorojn de la
prezentado de Aŭdienco dum la komuna kongreso de ĈEA kaj GEA en
Karlovy Vary. Se jes, se la foto estas teknike kvalita kaj vi afable donos
kopirajton por ĝia aperigo (kompreneble kun indiko de la aŭtoro de la
fotografaĵo), ni volonte utiligos ĝin por la frunta
kovrilpaĝo de la verko.
Bonvolu kontakti tiukaze eldonejon KAVA-PECH, Petr Chrdle,
Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. (02) 991 2201, fakso: (02) 991 2126,
elektronika adreso (E-mail): chrdle@kava-pech.cz. Antaŭdankon.
|
KONGRESAJ PREPAROJ |
Trejnado
Sabate la 7-an de junio 1996
renkontiĝis en Palaco de Kulturo en Prago naŭdeko da personoj
por trejni“ la organizadon de UK. Apud
LKK-anoj, reprezentantoj de Čedok (Ing. Kalina kun ĉiĉeronino) kaj
UEA-reprezentanto Nikola Rašič venis volontulaj helpantoj, kiuj volas zorgi pri
la eksterlandaj gastoj. Ili mem pagis la kongresan kotizon kaj tamen la
plejparton de sia kongresa tempo dediĉos al aliaj. La tuta
partoprenantaro trairis tiujn salonojn kaj salonetojn, kie okazos la kongresaj
programeroj, poste priparolis siajn problemojn en apartaj grupoj (bonveniga
grupo, loĝiga grupo, ĉiĉeronoj, dokumenta servo ktp.).
En la antaŭtago, vendrede, ĉeestis kunsidon de LKK
ankaŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA.
Ekumena diservo
okazos dimanĉe
21.7.1996 je la 16.30 en evangelia preĝejo Salvátor“, Salvátorská strato, Praha - Staré
Město (metroo A - Kafkova strato).
Predikos vicprezidanto de
Akademio, nederlanda pastro Gerrit Berveling.
Letero de la prezidento
Prezidento de Ĉeĥa Respubliko Václav
Havel sendis telegramon al la kongreso de Blinduloj, kiu okazos unu semajnon
antaŭ UK:
Estimataj geamikoj,
dum mia tuta vivo, kaj precipe nun en funkcio, kiun mi plenumas, mi
vidas ĉiam pli grandan kaj eĉ neanstataŭigeblan signifon de
lingvo en kontaktoj inter la homoj.
Neripetebla unikeco de
parolata vorto, de ideo, komunikita en diversaj lingvoj, montras mirigan
lingvan varieblecon kaj ekskluzivecon,
precipe por tiuj niaj samcivitanoj, kiuj havas okulan handikapon. Ĉiu ajn
lingvo inkluzive de Esperanto estu por vi sekura lumo en via vivo.
Kore mi salutas vin okaze de la 62a tutmonda
kongreso de blindaj esperantistoj en Ĉeĥa Respubliko kaj deziras al
vi belajn travivaĵojn dum restado ĉe ni.
Václav HavelOriginalo:
Vážení přátelé,
po celý svůj život, a
zvláště nyní ve funkci, kterou vykonávám, spatřuji stále větší až nezastupitelný
význam jazyka ve styku mezi lidmi.
Neopakovatelná jedinečnost mluveného slova, myšlenky, sdělené v
různých jazycích, ukazuje na úžasnou jazykovou variabilitu a výjimečnost,
především pro ty naše spoluobčany, kteří jsou zrakově postiženi. Nechť
jakýkoliv jazyk včetně esperanta je pro Vás bezpečným světlem ve Vašem životě.
Srdečně Vás zdravím na 62. světovém kongresu nevidomých
esperantistů v České republice a přeji Vám hezké zážitky z pobytu u nás.
Václav Havel
Oficiala antaŭkongreso
en Brno
Moravia folkloro al la
mondo estas temo de la ĉijara oficiala antaŭkongreso, kiun
organizos Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun kongresa entrepreno
KAVA-PECH Dobřichovice. Ĝis nun aliĝis 37 partoprenantoj de 9 landoj,
inter ili 4 ekstereŭropaj (Brazilo, Israelo, Japanio kaj Koreio).
Kvankam la programo estas preparita por eksterlandanoj kun la
celo konatigi ilin kun ĉarma sudmoravia folkloro, ĉeĥaj
esperantistoj povas partopreni jenajn unuopajn partojn de la programo:
dimanĉe 14-an de julio:
20.00 - INTERKONA VESPERO en spegula salono (Zrcadlový sál) de hotelo Slovan (Lidická strato) senpage
lunde 15-an de julio:
9.00 - GVIDATA PROMENO tra historia centro de Brno; senpage
11.00 - SOLENA AKCEPTO de la urbestro de Brno s-ino Lastovecká en
urbodomo de Brno senpage, nepre antaŭanoncu
vian
venon
20.00 - KŘENOVÁK prezento de folklora ensemblo en spegula salono
de Slovan libervola
(marde 16-an de julio: tuttaga ekskurso, jam plene okupita)
merkrede 17-an de julio:
9.00 Promeno al la burgo Špilberk
20.00 - KONOPA - folklora ensemblo de Ratíškovice, spegula salono
de Slovan libervola
ĵaŭde 18-an de julio:
9.00 forveturo de la hotelo Slovan - tuttagaj ekskursoj laŭ
elekto:
- PÁLAVA-montaro: piedekskurso proks. 10km kun komuna
vespermanĝo en Mikulov (sen manĝado 30 Kč, kun komuna
vespermanĝo 200 Kč, por tagmanĝo bv. mem porti manĝaĵon)
- BRATISLAVA: trarigardo de ĉefurbo de Slovakio kun komuna
vespermanĝo survoje reen en Mikulov
(sen manĝado 50 Kč,
inkl. tag- kaj vespermanĝon 420 Kč)
Nombro de partoprenantoj en
ambaŭ ekskursoj limigita per
liberaj lokoj en aŭtobusoj
vendrede 19-an de julio
19.00 adiaŭa vespero ĉe kordcimbala muziko kaj abunda
vespermanĝo en la vinejo Špilberk
500
Kč
sabato 20-an de julio
9.00 - komuna aŭtobusa vojaĝo al UK kun trarigardo de
Telč. Antaŭvidita veno al la kongresejo inter 16-a kaj 17-a horo
(inkl. enirbileton, sen
tagmanĝo 150 Kč, inkl. komunan tagmanĝon 350 Kč).
Pliajn informojn vi ricevos
kaj aliĝojn (ankaŭ al senpagaj programeroj) sendu al: Stanislava
Chrdlová, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice
Tel.: (02)991 2201, Fakso
kaj registrilo: (02) 991 2126, E-mail: chrdle@kava-pech.cz
-stch-
|
FAKA
LINGVO |
LEKSIKOGRAFIO
Rilatoj inter Plena Ilustrita
Vortaro kaj Akademio de Esperanto
Bernard Golden
Urĝa tasko: leksika
revizio de Plena Ilustrita Vortaro
(PIV)
En n-ro 163 (1/1995) de Starto altiris mian atenton du
artikoloj, ĉar ili rilatas al revizio de PIV. Sur pĝ. 10 PIV - nova eldono“ informas, ke Sennacieca
Asocio Tutmonda (SAT) preparas novan eldonon de tiu vortaro, kiu estis eldonita
en 1970 kun Suplemento en 1987. La
artikolo rimarkigas, ke PIV enhavas
preserarojn, nesufiĉajn difinojn kaj aliajn mankojn, kiujn korekti kaj
elsarki povas nur la tuta esperantistaro.“ La dua verko, Homonimoj en Esperanto, konsiderataj
nomenklature“ (pĝ. 12-14) el la plumo de d-ro Josef Kavka, reliefigas
misojn kaj mankojn en PIV rilate la morfologion de sciencaj vortoj, kiuj
atencas la etimologion kaj sekve, ne akordas kun internacie uzataj formoj en
fakaj medioj. Trafe komentas la aŭtoro:
Estas evidente, ke por venonta PIV-eldono necesos leksika revizio. Jen
urĝa tasko por Akademio de Esperanto.“ Pri la neceso fari revizion de PIV
d-ro Kavka pravas kiel pulvo, sed lia sugesto, ke Akademio de Esperanto
okupiĝu pri tiu laboro, estas naiva mispenso. Antaŭ jardeko mi mem provis doni tiun taskon al la
Akademio, sed mia propono estis ĵetita en rubujon fare de la
mallarĝmensa Akademia prezidanto d-ro Albault. Jen la faktoj.
Laborplano de la Sekcio pri
Ĝenerala Vortaro
Jam de longe
mi okupiĝis pri kritika ekzameno de PIV kaj publikigis plurajn
studaĵojn pri specifaj temoj. Kiam mi fariĝis la direktoro de la
Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio, mi proponis kiel novan kaj
utilan funkcion de la Akademio la entreprenon de profunda revizio de PIV, por
ke tiu konsultlibro estontece fariĝu certagrade oficiala“ vortaro de Esperanto, eĉ se
ne ĉiuj vortoj kaj propraj nomoj en ĝi estos oficialigitaj.
Kvankam en la pasinteco AdE ne okupiĝis pri kompilado kaj
publikigo de vortaro de Esperanto, ĝi devas nun preni la respondecon de
ĉiuspeca leksikografia agado en Esperantujo por eviti pli da kaoso en la
formado kaj evoluigo de la leksiko de Esperanto. Same kiel akademia gramatiko,
ankaŭ akademia vortaro estas nepre bezonata por certigi stabilecon en la
lingvo, kiu ankoraŭfoje troviĝas en kriza situacio pro la
hodiaŭa tendenco enkonduki amason da neologismoj havantaj nekonvenajn
formojn kaj duban utilon. Mi, do, proponis, ke mia sekcio dediĉu sin al la
sekvaj agadoj.
a.
senerarigo de ĉiuj aspektoj de la lingvouzo de PIV kaj eventuale
ankaŭ en etnolingvaj Esperanto-vortaroj, kiuj baziĝas sur
registraĵoj en PIV
b.
raciigo de la formo kaj aranĝo de la leksika materialo en PIV
c.
ĝisdatigo kaj pliampleksigo de la vortprovizo kaj difinoj
Tiujn procedojn plenumis nur
en minimuma maniero la Suplemento de
PIV.
Kun specifa rilato al la speco de ĝustigado, kiun
antaŭvidas d-ro Kavka, mi inkludis jenan rekomendon en la laborplano de la
sekcio.
Starigo de principoj por
asimilado de etnolingvaj etimoj
Ĝis nun Esperanto ricevis sian leksikan materialon laŭ
pluraj vojoj kaj en kaprica maniero. Zamenhof mem ne starigis eksplicitajn
gvidliniojn por asimilado de etimoj el diversaj lingvoj. Rezulte de tio, oni
neniam povas esti certa pri la formo, kiun etnolingva vorto havos en Esperanto.
Ekuzantoj kutime decidas pri la Esperanta formo laŭ sia bontrovo,
senkonsidere ĉu ili estas literaturistoj aŭ sciencaj fakuloj.
Nekompetenteco de la Akademio
La raporto, kiun mi preparis pri la estonteca
laboro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro, ne havis eĥon. Prezidanto
Albault rifuzis mian planon, argumentante, ke AdE ne povas okupiĝi pri
PIV, ĉar ĝi estas la propraĵo de SAT. Sed, paradokse, nuntempe
estas ĝuste SAT, kiu invitas la tutan esperantistaron informi la
respondeculon pri reviziado, Michel Duc Goninaz, pri ĝustigendaĵoj en
la vortaro.
La kompilado de la leksiko de Esperanto kaj la redaktado de
vortaro en la estonteco devas esti la primara funkcio de AdE, por ke malaperu
diletantismo de sur la leksikografia tereno. Mi kiel unuopulo kaj ankaŭ
kiel la direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de AdE provis en
limigita maniero montri la vojon al pli preciza leksikografia traktado de
Esperanto. Tamen, estas necese marteladi la punkton, ke la tasko estas por la tuta Akademio. La grava demando estas,
ĉu la nuna AdE estas kapabla kaj kompetenta plenumi tiun grandan
projekton.
Post publikigo de la laborplano, mi atendis komentojn de aliaj
anoj de AdE, sed neniu reagis per serioza pritrakto de la temo. Eĉ la
kolegoj en la Sekcio mem montriĝis apatiaj. Sekve de tio, mi estas
pesimisma pri la preteco de AdE en ties nuntempa stato solvi leksikografiajn problemojn.
Bedaŭrinde, d-ro Kavka vane atendos okupiĝon pri la urĝa tasko“, kiun li proponas al la
Akademio.
Homonimoj en Esperanto,
konsiderataj nomenklature 10
Josef Kavka
-AN-, -ON-
Jena deka (STARTO, 1994, 4, 20-21; 5/6, 23-26; 1995, 1, 12-14;
2/3, 17-19; 4, 8-11; 5, 5-7; 6, 10-14; 1996, 1, 13-19; 2, 10-12) parto de nia
konsiderado pri homonimoj estu la lasta. La radikfinaj -AN- kaj -ON-
evidentiĝas malplej danĝeraj“,
kiom temas pri homonimeco kun iliaj paralelaĵoj sufiksaj.
Laŭkutime, ni komencu per la leksiko fundamenta. Temas pri solaj 9 vortoj, okaze de kiuj povus - pure
teorie - aperi homonima koincido:
ĉikano (ĉiko
estas neoficiala nomo de tropika insekto-specio);
fazano (fazo estas
oficiala termino)
fontano ne ĝenis
nian Majstron pro ebla kolizio kun font-ano;
kalkano kun kalk-ano;
Korano kun kor-ano,
jen interesa hazardo;
mangano koincidas kun
la neoficiala mango;
membrano: membr-ano
(tiu ĉi liveras pleonasmon, ĉar ano kaj membro povas sinonimi...);
turbano (turbo estas
vorto oficiala)
Resume: Kiam aperis koincido
de -AN- radikfina kun sufiksa, Zamenhof
nepre ne timis ĝin.
Same ne timis la oficialigantoj,
kiuj respondecas pri jenaj 17 vortoj:
banano;
bramano (bramo ja
estas la fiŝo fundament-leksika);
dekano esprimas
laŭ PIV kvar nociojn (el ili unu ĥemian), se oni neglektas la
homoniman dek-anon;
dogano (dogo estas
same oficiala);
humana (ankaŭ
humo estas oficialaĵo);
Irano: oni ne timas
ir-anon, sed timas paciĝi kun iro (Iro) anstataŭ irlandano;
organo (orga
troviĝas en EB, do ne povis ĝeni dum la oficialigo de la perfekte
internacia termino);
paviano koincidas kun
loĝanto de l' itala urbo kaj loĝanto en pavi-arbaro (Aesculus pavia el Hippocastanaceae estas nomita laŭ Peter Paw el Lejdeno; ĉi-okaze ni esperu, ke esperantistoj ne
emos rebapti la belan arbon per paviano“;
kp. la 7-an parton de niaj konsideroj);
piano;
platano (Platanus, laŭ la helena platys = plata, larĝa)
bonŝance ne fariĝis platanuso“
(kp. la 5-an parton de niaj konsideroj), pro ebla timo antaŭ plat-ano;
romano - jen plejado
da homonimoj;
satano;
Sudano, kvankam suda
lando, ne estas sud-ano;
tirano; ulano;
veterano havas nenion
komunan kun vetero, tamen plenrajte kaj prave ekzistas en la leksiko de
Esperanto:
Da neoficialaj
-AN-vortoj radikfinaj, kiuj homonimas kun siaj sufiks-paralelaĵoj, ni
kalkulis 60. Tamen ni kontentiĝu komenti nur iujn:
albano;
alkano: alko estas
fundamenta nomo por Alces el
cervedoj, sed la nomo apartenus pli eble al Alca, en PIV neoficiale misformita per alkao“ kaj
aŭko“. Ni opinias, ke la naĝbirdo devus esti nomata alco kaj la familio alcedoj (Alcidae). Nu, la saturita hidrokarbono alkano estas sendanĝere
homonima kun alk-ano;
altano; Amano;
argano, la borsonda
turo, homonimas kun loĝanto de la peloponeza ĉefurbo;
arĝentano nur
similas arĝenton, sed homonimas kun arĝent-ano;
arkano; atmano; avano; bukano;
butano, la
hidrokarbono C4H10, hazarde koincidas kun la terkultura
termino (ne ter-mino, pardonu pro la ŝerco): buti;
ciano;
ciklano, la saturita
cikla hidrokarbono, estas homonima kun cikl-ano;
elano; emano;
etano, la saturita
necikla hidrokarbono C2H6, homonimas kun et-ano;
furano, la heterocikla
substanco, hazarde koincidas kun fur-ano;
furo (Mustela eversmanni furo) estas rusa
putoro;
galbano;
hidroplano ne
homonimas kun hidropl-ano, sed kun hidro-plano; hidro (Hidra), la celenterulo, estas mem homonima kun du pluaj nocioj en
PIV;
ruano; kardano;
konstantano, jen alojo
kun konstanta elektra rezistanco, ne
konstanta ano“;
kvartano;
lantano (Lantano) estas tropika kurac-planto el verbenacoj,
samtempe rara ĥemi-elemento kun atom-numero 57, fine homonima kun
lant-ano;
lukano (Lucanus), la granda koleoptero, estas
homonima kun la romana poeto kaj kun luk-ano;
majorano (Majorana) el lamiacoj (PIV: labiacoj),
ofte uzata kuireje, homonimas kun oficira
major-ano“;
mediano;
mentano, la organika
substanco, estas nomita laŭ la aroma mento (Mentha) el lamiacoj;
metano, la plej simpla
hidrokarbono CH4, estas homonima kun met-ano;
mirobalano (Prunus myrobalana), pli moderne P.
cerasifera, subsp. myrobalana), estas arbo uzata de fruktoĝardenistoj
kiel t.n. sub-trunko; homonimo: miro-bal-ano;
monoplano: Raymont Schwartz jen havus okazon
interpreti: plano por akiri monon, konstruonte tiaspecan aviadilon;
nonano, la saturita
hidrokarbono C9H20, konsistaĵo de benzino;la latina nonus -naŭa, Nonoj (Nonae) la naŭa tago kaj la kanonika
horo;
oktano, la saturita
hidrokarbono C8H18, same konsistigas benzinon; la latina octo = ok; en EB (1988), okto = oktavo,
la muzika intervalo de ok gradoj;
Omano; pavano; pagano;
pentano, la saturita
hidrokarbono C5H12; la helena penta (= kvin) havas nenion komunan kun la fundamenta verbo penti (la: paenitere); pentozano,
polisaĥarido de pentozo, tamen homonima kun pentoz-ano;
pirano, la heterocikla
kombinaĵo ne estas derivita de piro (Pyrus),
sed de la helena pyr = fajro;
pulmano; radiano;
rodano, la sulfociano,
estas homonima kun homo, kies okupo situas en rodo, la eksterhavena parto de
maro;
rumano, la zamenhofa
neoficialaĵo, neniel estas koneksa kun la fundamenta nomo de l'
alkoholaĵo;
savano; Sekvano;
silano, la
kombinaĵo de silicio kaj hidrogeno, koincidas kun prizorganto de silo;
solano (Solanum) el solanacoj, estas homonima
kun ermito, piulo vivanta en solaeco;
ŝamano; teraplano (tera plano); terciano;
titano, la
ĥemi-elemento (atom-numero 22) homonimas kun la filo de Urano kaj eble kun
adepto de la prezidento Tito;
tomano;
tramontano, la frida
vento, bele homonimas kun ekz. kontrabandisto migranta tra montoj;
tukano (sp: tucán), la brazila birdo, nomita
fare de tieaj indianoj, ne havas tukon, sed grandegan bekon;
uretano, estero de
karbaminata acido, povas ŝvarce“
interpretiĝi kiel ur-et-ano;
valeriano (Valeriana) el valerianacoj, estas nomita
laŭ la romana Valerius;
varano (Varanus) el varanedoj (Varanidae), estas granda lacertulo;
volano; gamelano (PIVS); trimarano (PIVS).
Fine restas pritrakti -ON-vortojn. Por koncizigi, ni menciu sole
tiujn fundamentaĵojn, el kiuj
produktiĝas homonimoj konsistantaj el fundamenta radiko plus la sufikso
-ON-: bastono, burĝono, citrono, ĉifono, galono, kapono, kartono,
kolono, kotono, masono, melono, mentono, miliono, ordono, salono, timono,
vagono. Alispeca estas kalsono (kal-sono). Sume do 18 ekzemploj, dokumentantaj,
ke mankis timo antaŭ homonimo.
Jes ja, ĉar la sufikso -ON- estas tro speciala, almetata nur al numeraloj.
Tio eliminas ĉian eblan konfuzon kun eventuala homonimo.
Kvazaŭsufiksa -ON- en ketonoj, atompartikloj, organ-unuoj estas en
Esperanto nepre integra radik-parto .
Do, sole por esti kompletaj, ni elnombru, sen komenti, koncernajn
23 oficialaĵojn: balono,
barono, baritono, blazono, ciklono, dragono, festono, frontono, kanono,
kantono, karbono, kokono, kupono, nilono, opono, ozono, patrono, pensiono,
pontono, stadiono, trombono kaj alispecaj: gramo-fono, mono-fono.
Da neoficialaj vortoj,
de ni ĉi-konekse interesataj, estas 101. Konscience ni elkribris ilin,
sed por ŝpari lokon, ties kompleta prezento estu rezignata. Tamen, por
demonstri, pri kiaspecaĵoj temas, ni listigu almenaŭ 10 ekzemplojn:
betono, elektrono, fotono, gazono, kriptono, limono, radono, piramidono,
silikono, taksono.
Epiloge
La lastaj du partoj (-AR-, -ER-; -AN-, -ON-) de nia konsiderado
permesas fari principan konkludon, iom skizitan jam enkonduke al la parto unua
(-OL- kaj -UL-): La sennombraj homonim-okazoj en Esperanto estas
neeviteblaĵo de la planlingvo; ties afiksa sistemo kaj facila kunmetebleco
de radikoj konsiderinde plialtigas - kompare kun ajna etnolingvo - nombron da
homonimoj. Misformi fontlingvan radikon, por ke evitiĝu homonimeco, jen
kondamninda procedo, precipe se temas pri nomenklaturaĵoj internacie
kodigitaj. Esperanto, kiel planlingvo, celu laŭeblan ordon, almenaŭ
en tioma grado, kioma estas atingita en ĝiaj fontlingvoj.
Lastfine ni ŝuldas
apartan dankon al la kompilinto de Inversa Vortaro, Bernard Pabst (1989). Sen tiu ĉi verko apenaŭ estus
realigebla la serĉado de paradigmaj vort-okazoj, bazitaj sur fontlingva
(plejparte latina) radikfino. Ja ni limigis nin al koincidaro kun iuj
Esperanto-sufiksoj.
Fontoj
Plena Ilustrita Vortaro de
Esperanto (1970) - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.
Plena Ilustrita Vortaro de
Esperanto. Suplemento (1987) - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.
Esperanta Bildvortaro
(1988). R. Eichholz. - Esperanto-Press, Bailieboro.
Inversa vortaro de Esperanto
(1989). B. Pabst. - Esperanto-Centro,
Paderborno.
Kiel hradiště“ en Esperanto?
Dum la 2-a seminario por la
helpantaro de UK en Prago mi estis demandita, kiel esprimi hradiště“. Mia propono por opidumo“ vekis iom da embaraso, ĉar la
demandanto konis tiun terminon nur kun ligo al keltoj.
Mia respondo: estas historia eraro rilatigi opidumon sole al
keltoj. Opidumo estis en la antikva Romio
fortikigita loko“ (ne necese fortikaĵo). La moderna arĥeologio
uzas tiun antikvan terminon por samspecaj objektoj de aliaj kulturoj, ekz.
kelta.
PIV-Suplemento proponas du terminojn: 1) opidumo (alta,
fortikigita loko, defendita per remparo kaj foso, kaj servanta en la antikveco
kiel rifuĝejo), 2) kastrumo (lat. castrum): militista stacio de la
Romanoj fortikigita per remparo, palisaro kaj fosaĵo. - Rim.: ĉi
tie la radiko estas kastrum-, ne
kastr-!).
Ambaŭ terminoj, prefere la unua, taŭgas por nia hradiště“. - Cetere, jam en 1978 uzis
ilin B. Golden (Heroldo de E., 7, 1978),
por rifuĝejo de regantaj familioj
kaj de la ceteraj loĝantoj“. E. Urbanová en sia Hetajro dancas“ uzis por tio la kunmetitan
vorton kastelvilaĝo“.
J. Mařík
9.6.1996
AKVAJ HETEROPTEROJ
Evžen Wohlgemuth
La heteropteroj (ĉeĥe
ploštice“) estas ordo de
insektoj. Ili havas plimulte milde platan korpon, kies formo estas ordinare
ovoforma, ĉe iuj familioj kaj specioj longforma, iam ankaŭ
bastonforma. La karakteriza eco de heteropteroj estas ilia buŝa organo,
kiu servas al pikado kaj elsuĉado de plantoj kaj animaloj. La unua paro de
flugiloj estas malmola, ĉi tiuj flugiloj estas nomataj elitroj. La dua
paro, kiu normale estas faldita sub la unua, estas maldika kaj membranforma kaj
servas al flugado. La heteropteroj reproduktas sin per ovoj. El ili
eloviĝas etaj larvoj, kies formo, vivo kaj nutraĵo estas la sama kiel
ĉe maturaj heteropteroj. Ili iomoble elhaŭtiĝas, post la lasta
elhaŭtiĝo jen estas la matura insekto kun flugiloj, kiu povas reprodukti.
Akvaj heteropteroj estas dividataj en du grupojn. La unua grupo
vivas sur akva nivelo, la dua sub akva nivelo.
La heteropteroj de la unua grupo estas sume nomataj akvokurj
heteropteroj aŭ akvokuraj cimoj (ĉeĥe vodoměrky“ kaj bruslařky“). Ili uzas akvosurfacan streĉon
al kurado sur akva nivelo. Iliaj kruroj estas longaj. Ili vivas sur la nivelo
de stagnantaj kaj malrapide fluantaj akvoj, ili voras plejparte insektojn
falintajn sur akvan nivelon. Ĉi tiuj heteropteroj vivas ĉe ni en
kvin familioj.
La heteropteroj de la dua grupo estas veraj akvaj heteropteroj.
Ili vivas ĉe ni en ses familioj. Ankaŭ ĉi tiuj heteropteroj
spiras kun traĥeoj kiel aliaj insektoj. Tial ili devas ĉiam post iom
da tempo ascendi al akva nivelo kaj tie alĉerpi la aeron. Ovoj estas
metataj en tigojn de akvaj plantoj.
La plej abundaj akvaj heteropteroj estas akvocikadoj
(ĉeĥe klešťanky“). Ili havas
sian nomon tial, ke ili povas eldoni ĉirpan sonon. La akvocikadoj estas
malgrandaj, plej ofte 8-10 mm longaj, iuj specioj estas tute malgrandaj, aliaj
male iom pli grandaj. Iliaj elitroj estas malhelaj, preskaŭ nigraj. La
malantaŭa paro de iliaj kruroj estas longa kaj remilforma, ĝi servas
al naĝado. Du antaŭaj paroj estas malgrandaj, la media paro servas en
trankvilo al apogtenigo sur plantoj kaj aliaj objektoj. La akvocikadoj vivas
en stagnantaj kaj malrapie fluantaj akvoj, ofte en granda kvanto. Ili
elsuĉas algojn. Alĉerpatan aeron ili metas inter haretojn sur ventra
parto de sia korpo. Iliaj larvoj estas helaj, ĉar ili ne havas
ankoraŭ flugilojn.
Tre simila estas notonekto (ĉeĥe znakoplavka obecná“). Ĝi estas pli
granda, 15 mm longa, griza aŭ grizverda. La malantaŭa paro de
ĝiaj kruroj estas longa kaj remilforma. Ĝi vivas en stagnantaj kaj
malrapide fluantaj akvoj. Ĉe spirado ĝi pendiĝas al akva nivelo,
la aeron alĉerpas sub elitrojn. La notonekto estas raba, ĝi kaptas
kaj elsuĉas akvajn animalojn, precipe krustulojn, insektojn kaj ankaŭ
fiŝidojn.
Ofta akva heteroptero estas akvoskorpio (ĉeĥe splešťule blátivá“). Ĝia korpo estas
proksimume 2 cm longa, plata malhelbruna, sur fino de sia abdomeno ĝi
havas longan spirtubeton. La antaŭa paro de kruroj estas raba, adaptata
al kaptado de rabaĵo. Ĝi vivas en stagnantaj kaj malrapide fluantaj
akvoj, kie ĝi rampas sur fundo kaj sur plantoj. Ĉiam post iom da
tempo ascendas sur plantoj al akva nivelo kaj alĉerpas ĉi tie la aeron
en traĥeojn. La akvoskorpio kaptas diversajn akvajn animalojn. Ĝiaj
larvoj ne havas spirtubetojn.
Tre interesa estas bastona akvocimo (ĉeĥe jehlanka válcovitá“). Ĝia korpo estas
bastonforma, proksimume 4 cm longa, grizbruna, kun tre longa spirtubeto sur la
fino de abdomeno. Same kiel la akvoskorpio ĝi havas la unuan paron de
kruroj adaptitan al kaptado de rabaĵo. Ĝi vivas en stagnantaj kaj malrapide
fluantaj akvoj, kiel ĝi plimulte senmove sidas sur plantoj kaj esperas
rabaĵon, kio estas diversaj akvaj animaloj. Ĉe tio ĝi similas
al branĉeto. Ĝiaj larvoj ne havas spirtubeton.
Ĉe ni vivas ankaŭ iuj malmulte abundaj kaj konataj
akvaj heteropteroj. La prezentataj specioj estas la plej abundaj kaj bone
konataj. Ili estas tre interesaj akvaj animaloj, tial ili estas laŭokaze
bredataj en akvarioj. La akvocikadoj estas nutraĵo de fiŝoj.
|
LITERATURO |
Lee Chong-Yong en la ĉeĥa
kiel jam anoncite en pasinta
numero de Starto, dum junio aperos en la eldonejo KAVA-PECH kvar
publikaĵoj, kiuj estas tradukitaj el Esperanto, tiuj de Kurisu Kei, Lee
Chong-Yong, Yosimi Umeda kaj Bruno Vogelmann. Dum sekvantaj numeroj ni volas
prezenti ilin al legantoj de Starto.
Hodiaŭ ni pli proksime rigardu unu el ili, verkon de la
prezidanto de UEA kaj profesoro de ekonomiko en la universitato en Taegu (Koreio),
kiu nomiĝas Vzorec ekonomického
úspěchu. Dvacelitelá zkušenost z Asie. (La Formulo por Ekonomia Evoluo.
20-jara Sperto en Azio). Ĉi tiu konciza verko (16 paĝoj) estas
origine prelego de la aŭtoro ene de la Internacia Kongresa Universitato
dum UK pasintjare en Tampereo.
En la verko la aŭtoro asertas, ke konata ekonomia miraklo“ en Azio ne estas vera miraklo, male,
ekzistas simpla formulo, laŭ kiu oni povas atingi ekonomian sukceson en
ajna lando. Miraklo nur estas, ke la registaroj ekster Aio ankoraŭ ne
komprenas la formulon. Kaj la mirakla formulo, kiun la aŭtoro klarigas en
la verko? Jen ĝi:
diligenta laboro
+ malalta
imposto
+ alta
ŝparo
+ minimuma
regado
= ekonomia
sukceso
Sur la foto videblas la
aŭtoro Lee Chong-Yong komune kun eldonisto kaj tradukanto de la verko
Petro Chrdle dum Korea Esperanto-kongreso novembre 1995. Ili ĵus
priparolis la ĉeĥan eldonon de la priskribita verko.
-pch-
MAJO
(Longega mia voj', vana vokado!)
Hodiaŭ estas la unua de majo, simbolo de amo, merite de
Karel Hynek Mácha [ma:ĥa], la plej elstara reprezentanto de la
ĉeĥa romantismo en la antaŭrevolucia situacio de la unua duono
de la 19-a jarcento.1 MAJO estas fundamenta valoraĵo de la
ĉeĥa poezio.
Ekŝati legi beletron (ĝis 1973: 407 verkoj, el ili 80
en esp-o2) inspiris min, en
mia 5-a bazlerneja klaso, ekscitaj rakontoj pri
sovaĝaj“ indianoj, kaj mian plaĉon en (certaspeca) poezio
vekis la alloga etoso de la melodieca kaj misterplena poemego de Karek Hynek
Mácha (1810-1836).
Mencio de Vlastimil Kočvara en Starto, ke ĈEA ne plu atendos
la forŝovatan eldonon de MAJO fare de ILTIS (pli frue de La Stafeto) en
traduko de Tomáš Pumpr, laŭ la t.n. 4-a versio, kaj mem ĝin eldonos,
vekis malnovajn rememorojn kaj animtuŝajn impresojn.
Ĝis nun okazis trispecaj publikigoj de Majo en esperanto; 1)
poparte en Esperantista“, Praha, 4/1947
kaj 5/1948 kaj en Literatura Mondo“
(Budapest), 1948, p. 44, 2) publika deklamo (de la 2-a kanto) en vespera Mácha-Festo“ en Doksy (1946), 3) deklamo en
la ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Radio Praha kadre de radiofilmo“ (pásmo) pri Mácha.
Estas pensige, en la konata strofo, kie granda parto de vortoj
finiĝas en la ĉeĥa per
-ou“ (... zemi milovanou, jedinou ... ktp.), kiuj elvokas la celitan
etoson, kaj kie Pumpr provis imiti la onomatopean efikon per la akuzativaj -n“ (landon amatan, unusolan ...), kolego de
R. Hromada en la E-elsendo forigis la akuzativajn -n“; anstataŭe restis do ĉie -o“. Mi scivolas pri la aspekto de la strofo
en la avizita eldono. Mi scias, ke ion en la tekstoj ŝanĝetis Jiří
Koťínek, tamen laŭ esprimita tendenco de Pumpr plu poluri la tekston.
La tutan verkon, tamen en la ĉeĥa lingvo, mi estas
aŭdinta en eminenta interpreto de profesia deklamistino (Pelikánová), tiel
emociita, ke larmoj gutis survizaĝe ... Tre forta ĝuo! (Ho, tion
travivi ankaŭ dum la UK!)
Ankoraŭ nun mi miras pro disciplinemo kaj eĉ intereso
de la neesperantista publiko dum deklamo de la 2-a kanto en la Mácha-Festo en
Doksy (19 majo 1946), kies programo estis eĉ tro longa. Mia vico por
prezento de la teksto en Esperanto, kun 190 versoj, venis je tagordo ses
minutojn post la noktomezo, en eĉ tro varma aero (!). La ĉiam
ankoraŭ plena halo aŭskultis atente, ne ĝenis pro laco aŭ
enuo, kaj fine rekompencis la deklamon per aplaŭdo (!). (Ja, la Doksy-anoj kutimis vidi en sia urbo
ĉiujare la Esperanto-Kolegianojn.)
La brita E.-verkisto svisdevena Reto Rossetti nomis la enkarceran
scenon potenca, angore bela kaj
ekscita“. En la dua kanto li admiras
korpreman, tristan belecon“. Merite de Pumpr Rossetti fariĝis
granda admiranto de Mácha. La anglan tradukon de McGovern li trovas
nekompareble malpli sukcesinta ol tiun de Pumpr. (Tamen kortuŝas, ke
McGovern faris la angligon sub drastaj kondiĉoj, en militkaptitejo.
Eĉ tie do Mácha inspiris ...)
En la jaro 1973 skribis al mi Václav Šmejkal el la Bibliofila societo en Praha, ke
estus meritplene eldoni la tutan poemegon de Mácha en la internacia lingvo kaj
proponis al mi peri tion. Mi do korespondis kun V. Kočvara (ĈEA-komisiito
por eldonado) kaj J. Kořínek, aŭtoro de artikolo (Starto, 1981, 1, p. 14).
Dume ARTIA eldonis en 1965 en bela aranĝo francan kaj anglan tradukojn. -
En Zprávy Spolku českých bibliofilů (3-4, 1974, p. 6-8) V. Šmejkal skribas pri
la MAJO, peripetioj, rekono de Rossetti, neceso eldoni tradukon en esperanto.
---
Per la eldono de MAJO la ĉeĥaj esperantistoj pagos sian
ŝuldon al K. H. Mácha. Kongresanoj de UK 1996 povos
viziti la tombon de Mácha
sur la proksima tombejo en Vyšehrad, kie cetere ripozas ankaŭ Němcová,
Smetana, Dvořák, Aleš, K. Čapek, esperantisto Macan kaj aliaj korifeoj.
Jaroslav
Mařík
la Unuan de Majo 1996.
1) J. Kořínek en Panoramo, Aŭtuno, 1975, p. 41 - ĈEA
2) laŭ mia persona
Notaro
P.S. la 2-an de majo:
hieraŭ vespere mi pilgrimis al la bela monumento de la juneca Hynek, en
Petřín-parko. Ankaŭ Václav Havel kaj Olga ŝatis veni tien kun
bukedeto. Hieraŭ, sinjoro Havel venis tien kun floretoj sen la karmemora
Olga, nur kun sia hundino Ďula [Djula]. Rendevuon unuamajan ĉe Mácha iniciatis
siatempe el Kalifornio la estinta E-a Junularestro en Prago, Jan Neumann
(doktoriĝinta en Usono). Sed la distanco San Diego-Prago malebligis al
li surprizi“ tie min, s-inon Křenková
kaj aliajn venintojn.
Fragmento el la tria kanto de Majo:
Ankoraŭ la krimulo vide
pasas
ĉion ĉi, kion kune
li forlasas,
kaj lian koron la doloro
fendas.
Jam larmon larmo, ĝemon
sekvas ĝem' -
Ankoraŭ lasta, lasta
rigardem' - -
Nun larman vidon li
ĉielen sendas:
Palaj vaporoj mortas en la
blu' ...
zefir' facila ilin lude tiklas,
kaj alte, alte, sur
ĉielo migras
blankaj nubetoj, ĉiam
plu kaj plu ...
La trista arestit' al ili
diras:
Vi, kiuj fluge al senlimo iras,
la Teron per misteraj brakoj
premas,
vi steloj likviĝintaj,
vi ombroj de l' lazur',
funebraj gastoj, kiuj ploras
nur
kaj tiel mute vin ellarmi
emas ...,
vin mi elektis kiel
kurieron.
Kie vi pasos dum la aervado,
aŭ fine trovos limon de
l' migrado,
ĉie salutu sur la voj'
la Teron.
Aĥ, Teron belan, Teron
plej amatan,
lulilon, tombon kaj patrinon
karan,
patrujon solan, heredaĵon
fatan,
la Teron vastan, Teron
senkomparan ...
Kaj se vi vidos, kie roko
kaŝas
sur bord' knabinon en
plorad' amara ...“
La voĉ' rompiĝis,
larmo larmon ĉasas.
Jam sur la larĝa voj'
pinarbareta
kun la krimulo marŝas
la kohort'
al la montet' malsupre
ĉe la bord'.
Ekmutis la amaso malkvieta.
L' ekzekutisto pretan glavon
tenas - -
La vidon laste levis la
arestita vir',
ĝin ronden gvidis -
poste kun ĝemspir'
ĝin klinis teren. Tuja
mort' jam venas.
Ekblankis lia kol',
ekblankis brusto nuda - li genufleksis
- - Ho moment' plej kruda!
L' ekzekutisto movas sin
retreta -
Rapida paŝ' kaj fulma
glav-eksvingo:
Flugas la glav', la nukon
hakas klingo.
La kap' forfalis - Salt' -
kaj salt' ripeta.
Jam eĉ la trunk' sin al
la tero rulas.
Novaj libroj en Esperantujo
La UEA-organo Esperanto
anoncis en siaj 6 unuaj ĉijaraj numeroj118 novajn titolojn de lernolibroj,
vortaroj kaj beletraĵoj. Menciindas Princidino
Mary de M. Lermontov, Dekamerono (La
unuaj tri tagoj) de G. Boccaccio, Ruĝdoma
sonĝo de Cao Xueqin (ĉina ĉefverko el 18a jc.), Mirrakontoj de Liaozhai de Pu Songling
(17a jc.), La orpantalono de M.
Lundren, Nobela novelaro de tri
svedaj Nobel-premiitoj (P. Lagerkvist, H. Martinson, E. Johnson.), Serĉado de la perfekta lingvo en la
eŭropa kulturo de Umberto Eco, Vino,
viroj kaj kanto de Eli Urbanová, Tena
de Spomenka Ŝtimec, La ĉapo de la sterko-vermo de G.
Kamaĉo, Infanoj en la Transmondo
de F.C. Xavier, Inventoj de l' jarcento
de J. Modest, La Aĵoj kaj la
Sezonoj de Ulrich Becker.
Komputilaj tajpistoj serĉataj
Esperanta Literatura
Fondaĵo Brno serĉas samideanojn, kiuj posedas komputilon PC kaj
kiuj volonte helpus enkomputiligi literaturajn tekstojn (mane aŭ skane)
kaj prepari ilin tiel por preso. Ĝis nun tiun laboron faras nur du personoj,
s-ano Mendl el Milevsko kaj mi. Ni du preparis librojn antaŭ nelonge eldonitajn
kiel Milito kontraŭ Salamandroj
de Karel Čapek, Propra biografio de
Karolo IV, Ne nur soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek, por preso estas preparitaj
Knaboj de la Kastora Rivero de Jaroslav
Foglar, Majo de Karel Hynek Mácha
kaj Aŭdienco
de Václav Havel. Enkomputiligitaj
estas ankaŭ Naŭ fabeloj de
Karel Čapek, La plej eminenta el Pierotoj
de František Kožík, Martira morto de
sankta Venceslao kaj de lia avino sankta Ludmila de Kristiano, Spektaklo por dioj de Karel Maršík, Malliberulo de la prezidento de Vladimír
Škutina kaj Problemoj en Panonio de
Achille Gregor, Rumcajs de Václav
Čtvrtek.
Tamen ankoraŭ multegaj verkoj restis en manuskriptoj. Ili
povas facile perdiĝi, kio jam multfoje okazis. Male, la enkomputiligo ne
nur dekobligas ŝancon
ĝisvivi“ la eldonon, sed ebligas tuj prepari la tekston, kiam
aperas mono. Plie, kelkaj grandaj verkoj ne estas eldoneblaj surpapere pro
financaj obstakloj (ekzemple vere giganta vortaro), sed en komputila formo ili
estus facile realigeblaj kaj distribueblaj.
Plej saĝe estus konservi ĉiujn tekstojn, kiuj tion
meritas, per diskoj CD-ROM, kio nun ne estas nereala, nek multekosta.
Multegajn manuskriptojn postlasis s‑ro Josef Vondroušek kaj
ankaŭ de aliaj s-anoj ni ricevas tekstojn, kiujn ni deziras rapide
enkomputiligi.
Kompreneble, ni ne povas honorarii la laboron alie ol per
ekzempleroj de eldonitaj verkoj.
Sed sen tia laboro ne havus nia ideo perspektivojn por estonto.
Miroslav Malovec
Bosonožská
15/10
625 00 Brno
LOGOZOFIO
Ĉu vi scias, kio estas
logozofio? Certe ne. Kvankam ĉi tiu scienca fako estiĝis jam en la
jaro 1930 en Sudameriko, ĝi nian landon ĝis nun ne atingis. Ĉi
tiun vorton vi trovos en neniu vortaro aŭ enciklopedio. En Sudameriko,
precipe en Brazilo, ekzistas pluraj logozofiaj fondaĵoj, kiuj subtenas
disvolviĝon de la logozofio kaj eldonas logozofiajn publikaĵojn
kaj librojn. Kreinto de la logozofio estis argentina profesoro Carlos Bernardo
Gonzáles Pecotche (1901-1963), kiun liaj konatoj kaj disĉiploj nomis
Raumsol. Se vi volas ricevi informojn pri la logozofio, skribu per Esperanto
peton al logozofia fondaĵo en Belo Horizonte, kies adreso estas jena:
Fundaçăo Logosófica, Rua Piauí, 742, Belo Horizonte, Minas Gerais, Brazilo.
Mi sciiĝis pri la logozofio interesmaniere: Niaurba
esperantistino montris al mi esperantlingvan informilon pri la logozofio,
presitan en Brazilo, kiun ŝi ricevis el Ĉinio. Do la informilo
ĉirkaŭvojaĝis pli ol duonon de la terglobo. Al la informilo
estis almetita formularo de enketo pri logozofio. La samideanino diris al mi,
ke mi ĝin plenigu kaj sendu al enketanto, logozofia fondaĵo en Belo
Horizonte, kiu promesis, ke ĉiu partoprenanto de la enketo ricevos libron
de Raumsol La Mekanismo de la Konscia
Vivo“ en la dezirata el jenaj tri lingvoj: hispana, portugala kaj angla. Mi
ricevis ĝin laŭ mia deziro en la angla kaj donacis ĝin al mia
amiko, kiu regas la anglan lingvon. Ĉar mi rimarkigis, ke mi regas neniun
el menciitaj tri lingvoj, la fondaĵo almetis al menciita libro ankaŭ
libreton Bazoj por via KondutoP en
Esperanto. Verŝajne ĝi estas unusola el verkoj de Raumsol, kiu
ĝis nun estis tradukita ankaŭ en Esperanton.
Raumsol bazis sian opinion sur la konvinko, ke unusola vojo al
plibonigo de socia vivo estas individua plibonigo de vivo de ĉiu unuopulo.
Ne estas certa, ĉu Raumsol konis verkojn de Komenio, sed estas
verŝajna, ke prezidento Václav Havel ne konas verkaron de Raumsol, tamen
la sama ideo eksonis en lia prologo, per kiu li malfermis internacian
konferencon okaze de la 400-a datreveno de Komenia naskiĝo, kiu okazis en
la jaro 1992 en Prago: Se la aferoj
principe ŝanĝiĝu plibondirekten, devas la homo komenci de alie.
Oni devas komenci tiel dirite elinternen. De si mem. En la verkaro de Komenio
estas neceso de ĉi tiu nova homa sinkompreno antaŭvideme enhavita.“
-st-
|
NIA SPEGULO |
Informoj el la komitato
La aprila komitatkunsido okazis en Opava kaj havis - krom vere
laboriga programo - ankaŭ societan parton. La prezidanto de la asocio
invitis la komitaton al tagmanĝo, kiun partoprenis ankaŭ la urbestro
kaj vicurberstrino de Opava, kun kiuj la komitatanoj tenis viglan diskuton pri
nia agado. La kaŭzo de ties ĉetabliĝo estis vivjubileo de la
subskribinto. La tagordo de la komitato komenciĝis per kontrolo de
protokolo el la pasinta kunveno kaj sekvis diskuto pri mastrumado de la asocio.
Oni decidis fondi daŭran kapitalan fonduson, en kiun enirus kotizoj de
dumvivaj membroj kaj ankaŭ profitoj el iuj asociaj aranĝoj. Tiu
ĉi decido celas kolektadon de necesaj financaj rimedoj, kiuj longdaŭre
alportus - eĉ se ne tro grandajn tamen regulajn - enspezojn (=
interezojn) por kovri abonojn de Starto de dumvivaj membroj. Bazon de la
fonduso estas akcioj ekposeditaj de la asocio.
La plej grandan parton de la kunsido prenis informoj pri la 81-a
Universala Kongreso kaj ĝiaj akompanaj programoj - antaŭkongreso kaj
postkongresaj ekskursoj, infana kongreseto ktp. La asocio por ili preparas
kelkajn eldonaĵojn kaj plaĉajn suvenirojn. Traktinte la nacian
kongreson en Havířov oni decidis fari
inventuron“ de sekcioj kaj kluboj de ĈEA. Samkiel la pasintjara
esploro pri la membraro purigis kaj ordigis nian membrokartotekon ankaŭ
tiu ĉi decidos resumos staton de nia potenco kaj kapablo en la landa
movado. Nuntempe certe jam ĉiu loka Esperanto-grupo ricevis koncernan
enketilon. Mi kredas, ke ĉiu loka kaj sekcia funkciulo traktos la
komitatan intencon serioze kaj en la 8-a kongreso ni povos klare proklami veran
situacion en nia asocio. Lige kun tio oni nun strebas revivigi unue la
pedagogian sekcion, kiu en la lastaj jaroj iom dormas. La komitato ankaŭ
akceptis aliĝproponon por fonduso K. Piĉ kaj konstatis, ke en UEA ni
havas 104 individuajn membrojn. Fine estis diskutitaj diversaj interesaĵoj
de enlanda movado kaj kontaktoj de ĈEA kun diversaj internaciaj
Esperanto-organizaĵoj.
La venonta kunsido okazos junie en Trutnov.
vlko
Ni kondolencas
La 3-an de aprilo 1996 mortis en aĝo de 84 jaroj s-ano Vlastimil Blažek, honora prezidanto de
Esperanto-klubo en Olomouc. Estante filo de kunfondinto de ĉi tiu klubo,
li konatiĝis kun Esperanto jam en junaĝo. Baldaŭ li fariĝis
funkciulo de la klubo kaj en jaroj post la dua mondmilito li estis aktiva
ankaŭ kiel regiona peranto de tiama Esperanto-Asocio en ĈSR. Li
redaktis bultenon Informilo kaj por diversaj ĉeĥaj gazetoj li skribis
grandan nombron da artikoloj pri Esperanto. Li partoprenis plurajn universalajn
kongresojn kaj en la lastaj jaroj li okupiĝis pri dokumentoj pri la
Esperanto-movado en nia lando, kiujn li transdonads al Distrikta arkivo en Olomouc.
Grandan parton de sia vivo dediĉis la mortinto al oferema kaj persistema
agado por Esperanto kaj tial la rememoro je li restas kiel modelo por multaj
aliaj anoj de la Internacia lingvo.
Vl. Mohapl
La 15-an de aprilo 1996 forpasis Ladislav Piotrowski, komitatano de E-klubo Ostrava-Vítkovice.
La 16-an de aprilo 1996 forpasis la ĉefepiskopa konsilanto
kaj emerita paroĥestro pastro Alois
Eineigel naskiĝinta la 31-an de januaro 1914 en Frýdek. Ordinita la
4-an de julio 1937 en Vidnava. Pastre li servis en Český Těšín, Frýdek,
Jeseník, Šenov kaj Havířov.
Kio estas FS ĈEA?
Fervojista sekcio de ĈEA estas unu el 24 landaj asocioj de
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). IFEF estis fondita en la
jaro 1909, al UEA ĝi aliĝis en 1953. Ĝia nuna prezidanto estas
Per Engen el Norvegio. Anoj de IFEF - pli ol 1.800. Celo de IFEF estas
disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la
fervojaj medioj kaj rondoj. Ĉiujare estas organizata Fervojista kongreso
en majo kaj Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno ordinare dum februaro.
La ĉijara 48-a I.F.E.F. Esperanto-kongreso okazos en Den Haag,
nederlando, en 11-18 de majo kaj la 37-a Internacia Fervojista Skisemajno
okazis en la tagoj 18/24-02-1996 en Kouty nad Desnou en Montaro Jeseníky.
Organo de IFEF estas Internacia Fervojisto, parte ilustrita,
eldonata nuntempe en Danio, 6 numeroj ĉiujare. Malaltigita kotizo por nia
lando estas nur 72,- Kč.
Aperis aŭ en preparo estas diversaj vortaroj
nacilingvaj-esperantaj. Estis eldonita Fervoja Difinvortaro por klarigi 10200
fakterminojn. Plie la faka komisiono de IFEF lingve kaj stile revizias la
fakprelegojn por la kongresoj, prizorgas eldonadon de kajeroj kun fervojaj
novaĵoj. Aperas la informiloj Fervojfakaj Kajeroj kaj Terminara Kuriero (6
n-roj jare).
Evidente la fervojistoj en la nuna ŝtata tereno de
Ĉeĥa respubliko dekomence vigle agadis en la faka E-movado. Fervojista Esperantisto“ jam en 1911 anoncas
29 membrojn de IFEF en Bohemio kaj Moravio. Sed laŭ aliaj fontoj jam pli
frue unuopuloj aktivis, precipe en Olomouc.
Post la unua mondmilito reviglis ankaŭ fervojista movado.
Depost la UK en Praha 1921 tri ĉeĥaj kolegoj eniris la internacian estraron
ĝis 1924. Tiam ankaŭ fondiĝis en la urbo de fervojistoj“, Česká Třebová, la
tutŝtata fervojista E-movado. Ĉiloke necesas mencii la nomon de Josef
Řebíček, kiu jam tiam laboris ne sur oficiala scenejo, sed des pli laboregis
sur faka kaj nefaka terenoj, ĉefe kiel tradukisto, i.a. de internaciaj
fervojaj reglamentoj.
Post 1924 Josef Blažek kaj aliaj i.a. kunlaboris en la fondo
de Verdfa Stacio“ ĉe Radio Brno kaj
klopodis ĉe pluraj fervojoj establi esperantlingvajn informilojn en
trafikiloj. En 1932 ekzemple en la tiama Ĉeĥoslovakio ekzistis
ĉirkaŭ 80 stacidomaj tabuloj kun informoj en kaj pri Esperanto. De
1929 ĝis 1938 regule aperis
Esperanta anguleto“, redaktita de O. Charvát, en la oficiala
porfervojista revuo, eldonata de la direkcio Bratislava.
En la jaroj 1935-1938 kaj 1947-1950 kvar direkcioj de ČSD
oficiale rekomendis partopreni E-kursojn.
Post la konata malhela
periodo“ de nia E-movado iom post iom reviglis ankaŭ fervojista E-movado.
En 1965 jam ekzistis viglaj E-rondetoj precipe en Česká Třebová, Praha, Děčín
kaj Havlíčkův Brod. Sekve en printempo 1965 kaj dank' al subteno de la trafikministerio
fondiĝis fervojista fakgrupo kun 260 membroj sub gvidado de Bohumil Král.
En la 17-a IFEF-kongreso en Hamar la 26-an de majo 1965 IFEF akceptis la novan
ĉeĥoslovakan landan asocion kun unue 60 membroj. La membronombro en
Ĉeĥoslovakio mem fine de 1965
atingis 483. La 17-an de aprilo 1966 okazis la unua jarkunveno eb Česká
Třebová.
En la jaro 1969 estis fondita ĈEA, al kiu multaj fervojistoj
aliĝis kiel Fervojista Sekcio de ĈEA. Dum internaj komplikaĵoj
en la jaroj 1980/81 provizore formiĝis dua fervojista organizo en nia
lando, kiu poste en 1982 estis likvidita. De post tiam ekzistas nur FS de
ĈEA, kiu agas kiel Landa Asocio de IFEF. Nuntempe ĝi havas pli ol 60
membrojn.
Terminara Komisiono de FS ĈEA preparis por eldono
Ĉeĥan-Esperantan Fakvortaron, sed mankas mono por ĝia eldono.
Krome oni preparas por eldono Fervojfakan Kajeron n-ro 5.
Membro de FS ĈEA povas fariĝi ĉiu membro de
ĈEA, do ne nur fervojisto, sed ankaŭ familiano aŭ amiko de la
fervojo. Por samtempa membriĝo al IFEF kaj uzi malpli altajn kotizojn por
IFEF-kongresoj kaj aliaj aranĝoj, sufiĉas aliĝi kaj aboni
organon de IFEF, Internacia Fervojisto por jara abono 72,- Kč ĉe Jiří Pištora,
Nové náměstí 1746, 560 02 Česká Třebová. Aliĝilojn petu de la prezidanto
de FS Jindřich Tomíšek, 751 18 ŘÍkovice 33 aŭ de la sekretario inĝ.
Jiří Vencl, Nové náměstí 1745, 560 02 Česká Třebová.
Jindřich Tomíšek
Printempa seminario
en pensiono ESPERO
Longe atendata printempo ne kaj ne venis, do esperantistoj
handikapuloj kiel proteston kontraŭ longa kaj laciga vintro organizis
almenaŭ printempan renkontiĝon en Ĉeĥa paradizo. En tagoj
14.-21.4.1996 en pensiono ESPERO en vilaĝeto Skokovy kunvenis 44 esperantistoj
el diversaj lokoj de nia lando kaj 2 germaninoj. Solena inaŭguro estis
dediĉita al Dr. L.L. Zamenhof (datreveno de lia morto) kaj al organizaj
aferoj. Ĉiuj interesiĝis pri la ebleco trovi sponsorojn por
propagandi Esperanton. S-anino Filipová transdonis al posedanto de la pensiono
MUDr. Hradil flageton de E-klubo en Přerov, kaj klarigis, kiamaniere la klubo
trovis sponsoron por propagandi la klubon kaj la urbon.
De lundo ĝis vendredo antaŭtagmeze estis por
interesatoj aranĝitaj E-kursoj, kaj la ceteraj, kiuj akompanis la handikapulojn,
promenadis en la ĉirkaŭaĵo sub gvidado de Drah. Kočvara. Trifoje
dum la semajno - marde, ĵaŭde kaj sabate - estis aranĝitaj
aŭtobusaj ekskursoj al la vidindaĵoj de la Ĉeĥa paradizo.
La unua celis al la kastelo Sychrov, ni trairis rokaron Malá Skála al Frýdštejn
kaj poste ni ĉirkaŭveturis rokaron kaj ruinon Trosky. La dua ekskurso
estis al urbeto Sobotka kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ankaŭ ni
vizitis la tombon de Fr. Šrámek, kaj la lasta ekskurso estis al Valdštejn, kie
ni admiris bildon pri K.H.Mácha. La vetero estis favora, brilis la suno kaj
ĉiuj estis kontentaj.
Vesperaj programoj estis variaj: prelegoj kun diapozitivoj de
Drah. Kočvara kaj prelegoj pri la Ĉeĥa paradzo kaj pri verkisto K.
Klostermann de s-ano Mráz, prelego de Dr. Hradil pri la konservado de la sano,
kaj konkursoj kaj amuzaj vesperoj fare de geedzoj Filip kaj J. Rýznarová.
Liba Filipová
Martelet-citro*
Irante tra la Karlo-ponto en
Prago oni povas aŭdi agrablan, sed nekutiman muzikilon, t.n.
martelet-citron. La klavojn lerte manipulas viro iom aĝa, kun grizeta
barbo kaj okulvitroj. Apud li staras tabulo kun nomoj de ĉ. 50 lingvoj. Inter ili esperanto.
Al ĉiu interesito li afable donacas presitan folion kun priskribo de la
antikva kord-instrumento en lia lingvo, kun ŝato ankaŭ al
esperantistoj. Li jam scias pri nia UK. - La esperantigon faris por li - kaj
bone! - germana turisto. - Irante tie haltu ĉe li!
(jm)
* ĉeĥe: kladívková citera
Kiel fartas Klubo de
esperantistoj de doktoro Schulhof en Pardubice?
Rigardu la foton!
Ĝi montras agrablan
atmosferon en urba biblioteko en Přelouč, kien invitis partoprenantojn de
čiumonataj lingvaj seminarioj membrino de EK Pardubice. La seminarioj estas tre
ŝatataj kaj pli kaj pli akiras popularecon. Ili estas aranĝataj kune
kun Asocio de esoerantistaj handikapuloj.
E-klubo jam komencis propagandi kongreson de UEA sur tabulo de
montrofenestro en filatelia vendejo Pofis en pasaĝo de pardubica
ĉefstrato. En vestiblo de urba biblioteko de Pardubice ni malfermis
E-ekspozicion, kiu daŭros la tutan junion. Tie ankaŭ okazos la lasta
seminario de tiu ĉi lernjaro, la 15-an de junio.
Okaze de la kongreso ni eldonos novan esp. broŝuron pri
Pardubice, kunlabore kun AEH.
Membroj de EK preparas sian IX-an Esperanto-tagon, kiu okazos en
Kultura domo DUBINA de la 10-a horo sabaton 21-an de septembro 1996. Dum la
renkonto partoprenantoj rememoros nunjaran mondkongreson en Prago per
diapozitivoj, videoj kaj per propraj travivaĵoj. Petu invitilon, kie estos
skribitaj busoj, per kiuj Vi facile atingos kulturan domon, ankaŭ skribu,
se Vi interesiĝos pri tagmanĝo. Skribu al Jarmila Rýznarová, Na
Okrouhlíku 953/21, Pardubice.
Novaĵoj de Asocio de esp. handikapuloj (AEH)
Certe jam ĉiu
ĉeĥa esperantisto scias, ke tiu ĉi asocio regule monate
eldonadas gazeton Informilo kaj kvaronjare almanakon Antaŭen, do aperas 16
numerojn dum la jaro por nuraj 70 Kč. Abonantoj estas tiel ĉiam
sufiĉe frue informitaj pri diversaj programoj kaj novaĵoj ne nur el
mondo de handikapuloj.
Meze de aprilo 1996 estis aranĝita printempa internacia
renkonto en pensiono Espero en Skokovy. Matene multaj partoprenis gimnastikon,
poste 2.5 horojn diligente lingve perfektiĝis en 4 grupetoj, la
akompanantoj de familianoj dum tiu tempo ĉiutage turistis. Post la
posttagmeza ripozo li povis partopreni jogon, eluzi masaĝojn kaj
elektroterapion kaj bonegan zorgemon de doktoro Hradil preskaŭ ĝis la
nokto. Ĉiuvespere estis interesa programo. Dum la semajno ĉe bela
suna vetero estis aranĝitaj 3 busaj ekskursoj en ĉarman
ĉirkaŭaĵon .
AEH kune kun EK Pardubice preparis por kongreso de UEA taŭgajn
afiŝojn, kvankam nur nigreblankajn en grandeco A3, A4 kaj kiel postkartoj,
do interesuloj skribu tuj al adreso de AEH.
Por venonta jaro estas jam preparata monata kalendaro, kie estos
prezentitaj kelkaj viglaj E-kluboj. La
kalendaro estos eta suveniro por eksterlandanoj, granda kiel postkarta notlibro
en proksimuma prezo 30 Kč. Interesuloj
skribu dum monato oktobro al adreso: Josef Vaněček, Na Okrouhlíku 953/21, 530
03 Pardubice.
Sabate 18.5.1996 AEH aranĝis solenan renkonton en Slaný,
okaze de metado de memorŝtono al tilia arbo, kiun platis E-invalidoj
antaŭ 6 jaroj. 15 partoprenantoj estis akceptitaj de urbestro kaj poste
ĉe tilio, kiu bele kreskas surrande de patrinlerneja ĝardeno,
prezentis infanoj sian programon. Poste ĉeestantoj trarigardis interesan
ekspozicion en la lernejo.
JARY
Esperanto-tendaro NEKVASOVY
Esperanto-rondeto ĉe
kulturdomo Esprit en Pilseno (Plzeň) aranĝas jam 5-an tendaron 18.8.-30.8.1996
en pitoreska vilaĝeto Nekvasovy inter Nepomuk kaj Paĉejov ĉe la
trajnkonekto n-o 190: Plzeň - České Budějovice.
Banado, fungoserĉado, sportado, societaj ludoj kaj nedeviga
Esperanto-instruado kun regulaj rondetoj de Esperanta konversacio, lingvistikaj
ludoj, gimnastikado, jogo k.s.
Prezoj de restado:
1 semajno 850,- Kč (930,- SK)
2 semajnoj 1530,- Kč (1670,-
SK)
Ĉi tiuj prezoj estas nur antaŭpago, la rezulta sumo
povas esti plus minus 10%.
Aliĝilojn sendu al:
Klub Esperanto-Plzeň, Jiří Vomáčka-předseda, Koterovská ul. č. 30, CZ-301 41
Plzeň.
Festivalo de Esperanta
kulturo en Krakovo
Infanaj esperantistoj el
Česká Třebová ekveturis al la festivalo jam la 8-an de majo, unue al
Bielsko-Biala por kunveni tie kun lokaj klubanoj kaj vespere viziti E-familion.
Komune kun polaj E-infanoj ili veturis plu al Krakovo. Dum la festivalo niaj
infanoj prezentis kantojn, naciajn dancojn, scenetojn kaj fabelojn, la polaj
infanoj kantis.
Bedaŭrinde la vetero estis tre malagrabla, multe pluvis, kaj
post la reveno hejmen la 12-an de majo kelkaj infanoj malsaniĝis.
-zn-
Konferenco de IKUE
en Česká Třebová
(17.5.-19.5.1996)
Prezidanto de katolika
sekcio de ĈEA kaj landa reprezentanto por IKUE Miloš Šváček prezentis
raporton pri la trijara laboro, precipe pri la pasintjara IKUE-kongreso en
Olomouc kaj pri la katolika tendaro en Sebranice. Realiĝis ankaŭ
balotado.
Sabatan vesperon riĉigis per sia programeto lokaj infanaj
esperantistoj. Dimanĉe la konferencanoj ĉeestis Diservon. Ing. Jan
Kalný, vicprezidanto de la katolika sekcio, informis la kredantojn pri
Esperanto.
-zn-
Psike malsanaj homoj,
memrajtaj, kaj la internacia lingvo Esperanto
Mi jam tri jarojn instruas
la lingvon Esperanto al psike malsanaj homoj, ne nur al mezaĝuloj, sed
ankaŭ al gejunuloj. Mi bone konas ilian animon, sopirojn ktp. Ili deziras
lerni lingvojn, havi eksterlandajn geamikojn, legi ĵurnalojn, gazetojn,
revuojn. Sed bedaŭrinde la homoj pensas pri ili suspekte, kiel
ĉeĥoj diras dívat se přes
prsty“ (rigardi tra inter fingroj, t.e. malŝate). Ĉu ili lernos
Esperanton aŭ preferos la anglan, francan ktp., dependas de esperantistoj
kaj de ilia helpo. Se vi volas lingve helpi ilin, petu adresojn de lokaj grupoj
de Ĉeĥa Asocio por Psika Sano. Nia adreso estas: Česká společnost pro
duševní zdraví, pobočka Ostrava, esperantská skupina, Skautská 9/1081, 708 00
Ostrava-Poruba. Ni respondos kun
plezuro.
Gustav Heczko
9-a Internacia Kultura
Festivalo en Ústí n. L.
okazos dum la lasta
septembra semajnfino (27.-29.9.1996). Ĉi tiu internacia renkontiĝo
estas sufiĉe konata kaj havas jam sian bonan tradicion, nome dank' al
ĉiujara kvalita programo kaj al ĉeestado de multaj
eksterlandanoj. Pasintjare partoprenis
ĝin entute 75 gesamideanoj el 5 landoj kaj la tuta duono el ili estis
ĝuste la esperantistoj el Germanio (precipe el Saksio, Bavario, Turingio,
Meklenburgio, Sakcio-Anhaltio ktp.), Luksemburgio, Pollando kaj Slovakio.
Ĉijare ni atendas ankoraŭ partoprenon de esperantistoj el pluaj
landoj.
Por ĉijara renkontiĝo preparas E-klubanoj el Ústí n.L.
denove interesan programon, krom la alia eĉ simpatian interkonan vesperon
kun muziko kaj danco en la loko de loĝigo kaj plue dimanĉan busan
ekskurson al la monaĥejo en Osek, kies kelkaj trezoraĵoj estas
registritaj ĉe UNESCO.
Aliĝilojn kun detala programo sendos al vi je via peto
Inĝ. J. Kříž, Družstevní 411/11, 400 07 Ústí n. L. (tel. 047/5500283 post
la 18-a h. aŭ deĵ. 047/5241629).
Ekspozicio pri Esperanto
en muzeo
Silezia Landa Muzeo en Opava jam longe kunlaboras kun la loka
Esperanto-klubo. La kunlaboro havas diversajn formojn kaj ĝi alportis jam
plurajn sukcesajn rezultojn. La plej evidentaj por publiko estas ekspozicioj.
La 29-an de majo malfermiĝis jam la kvara komuna ekspozicio, aranĝita
en lastaj jaroj. Ĉar ĝi estis preparita okaze de la 81-a UK en Praha,
estas ĝia temo iom ĝenerala:
Mondo sen interpretistoj.“ Pere de diversaj dokumentoj kaj objektoj -
cetere por esperantistoj neniel eksterordinaraj - ĝi informas pri Zamenhof
kaj lia verko, pri la movado kaj pri la kultura valoro de Esperanto. Apartaj
ekspoziciaj paneloj prezentas Esperanton kiel ilon de politika batalo,
propagando de eklezioj, kiel komunikilon en radio, poŝto kaj turismo. La
fakan uzon de la lingvo demonstras diversaj eldonaĵoj, SAEST-prelegaroj
kaj altlernejaj dokumentoj, ekz. de AIS San Marino. Por vizitantoj estas certe
allogaj diversaj kuriozaj“
esperantaĵoj - propagandiloj de Esperanto-muzeoj, Esperanto-ludiloj,
cigaredoj, alumetoj, trinkaĵoj, ornamaĵoj kaj similaj Esperanto-nomaj
produktoj. La lasta parto de la ekspozicio informas koncize pri riĉa agado
de Esperanto-klubo en Opava, kiu estas dokumentita pere de ties eldonaĵoj,
fotografaĵoj, prospektoj kaj leteroj. La esperantistajn vizitontojn
ĝojigos dokumentoj el la 13-a UK en Praha en la jaro 1921, malnovaj
Esperanto-afiŝoj kaj libroj el la komenco de tiu ĉi jarcento.
La ekspozicion, kiu daŭros ĝis komenco de septembro,
akompanas la afiŝo, invitilo kaj varboprospektoj. Informoj pri ĝi
aperis en kelkaj tagĵurnaloj inkluive de la tutŝtataj. Tio ja estas
sekvinda ago de lokaj esperantistoj, kiu, bedaŭrinde, ne trovas pluajn
imitantojn kiel decus en lando gastiganta post longa tempo la Universalan
Kongreson!
Vl. Kočvara
Interesatoj estas invitataj
en labortagoj 8-12, 13-16 horo, en libera tago laŭ antaŭanonco
ĉe Vl. Kočvara.
(Mal)junularo kunvenis
La 2-an de junio 1996 nia
klubo en Ostrava okazigis la duan renkontiĝon de iamaj junularaj aktivuloj
el kvindekaj jaroj. El fotoj kaj
kronikoj de tiu tempo ni preparis murgazeton. Esperante ricevi salutleterojn,
ni invitis eĉ niajn eksklubanojn, kiuj elmigris al eksterlando - imagu
nian surprizon, kiam Julie Zakopčanová startigis aŭtomobilon kaj alveturis
el Francujo. Ŝi gajnis florbukedon por plej malproksima gasto. Tostante ni
konsumis pli ol 100 sandviĉojn kaj 200 unuglutajn sandviĉetojn, ne
mankis donacitaj legomoj kaj konfitaĵoj. Ĉion preparis 5-membra laborgrupo sub gvido de M.
Mikolajková el E.K. Ostrava-Poruba. Ni konsilas aranĝi en via klubo
similajn renkontiĝojn.
Drahomír
Kočvara
ILEI - Pedagogoj
Por la ĉeĥa
ILEI-sekcio ĝis nun aliĝis 12 personoj (L. Filipová, G. Heczko, J.
Karen, A. Klementová, J. Křížková, M. Malovec, J. Mendl,A. Mrázová, J. Patera,
J. Rýznarová, L. Špína, J. Vojáček), por ILEI-seminario en Tábor nur unu (Malovec).
Dum la ILEI-tago en UK preparas M. Malovec ankaŭ informon pri la
instru-sistemo en Ĉeĥio.
Koncize
- La 83-a Universala
Kongreso de UEA 1998 okazos en la franca Montpellier
- post Asteriks, la
gladiatoro kaj Asteriks kaj Kleopatra aperis nova kajero Asteriks kaj la
Normanoj
- ĉijare ni rememoras
datrevenojn de famaj tradukistoj Hilda Dresen (1896-1981), estonino, Kolomano
Kaloscay (1891-1976), hungaro, kaj niaj Miloš Lukáš (1897-1976) kaj Tomáš Pumpr
(1906-1972).
- 3.-17.8.1996 okazos 15-a
IKUE-kongreso en Sebranice apud Litomyšl
- nova estraro de Akademio:
d-ro Werner Bormann - prezidanto, s-ino Perla Martinelli, sekretariino, Gonçalo
Neves kaj Gerrit Berveling -vicprezidantoj.
- FAME-fondaĵo
distingis ĉijare per sia kulturprenmio en valoro de 10 000 DEM la brazilan
eldonisto Gersi Alfredo Bays pro liaj meritoj pri eldonado de literatura revuo
Fonto, la epopeo La Luzidoj kaj helpo ĉe eldono de Plena Analiza Gramatiko
- AFRIKA VEKIĜO estas
nova 8-paĝa periodaĵo el Togolando pri Esperanto en Afriko. La unua
numero enhavas multajn tajperarojn, tamen estas tre esperiga. Ĉefaj
artikoloj: intervjuo kun ĉefdelegito de UEA en Togolando; Dioj
ankoraŭ abundas en Afriko; La demokratio ne kulpas, sed la demokratoj;
Arbarmortiĝo en Afriko; Teĥnika helpo, ĉu vere helpo? La vojo
longiĝas ankoraŭ.
- V-aj internaciaj kursoj
por junularo realiĝos en Prago 20.27.7.1996, do en la sama tempo kiel UK,
sed en alia loko. Prezo 1150 Kč por ČEJ-anoj, 1560 Kč por neČEJ-ano.
Aliĝoj: Renata Beranová, Svatoplukova 43, 784 01 Červenka
- Internacia Junulara
Semajno (13.8.-19.8.1996) okazos en Eger, Hungario, 50 DEM, aliĝoj: Dávid
Alko Golden, Damjanich u. 1/c.I.8, HU-8200 VESZPRÉM, Hungario
- 52a Internacia Junulara
Kongreso sekvos post UK en la trankvila urbeto Güntersberge, en lafederacia
lando Saksio-Anhaltio. Informoj: Vlaďka Chvátalová, Vysočanská 763, 582 91
Světlá n. Sázavou
- AEH-tago en Slaný okazis
la 18-an de majo 1996 kun metado de memorŝtono al E-tilio plantita en 1990
- Cent jaroj de Esperanto-teatro. En septembro 1896 estis en Smolensk
prezentita la unua teatraĵo en Esperanto, Unua brandfaristo de Leo Tolstoj, en la hejmo de s-ro
Zakrĵevski.
|
RIDU A RIDETU |
Edzo venas hejmen kaj kisas sian edzinon, kiu pasie reciprokas la
kison.
- Kiel al vi plaĉas, ke
mi razis mian barbon?
- Dio mia! Karolo, ĉu tio estas vi?!
Sinjoro alparolas knabineton:
- Kie estas via paĉjo,
knabineto?
- Iru en la porkejon, sinjoro. Paĉjo tie manĝigas porkojn. Vi rimarkos lin tre facile. Li surhavas ĉapelon.