Starto 4/1996 (171) 

organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

aperas 6-foje jare. Abono 15 gld.

     Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.

     Membrokotizoj: A 160 Kč, B 80 Kč, (C nuligita), D 40 Kč, E 40 Kč, F 3200 Kč, G 100 Kč (Starto), eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.

     Korespondaj kursoj: 335 Kč  komencantoj, 240 Kč progresintoj. Aliĝoj: Mgr. Vlasta Janá­ko­vá, Smetanova 26, 541 01 Trutnov.

 

 

 Pragaj Sonoriloj

 

    Ĉi tiu numero de Starto estas speci­ala, solena, ĉar finiĝis la 81‑a Univer­sala Kongreso de UEA en Prago. Finiĝis ankaŭ la oficiala antaŭkongreso en Brno, la 62‑a Kongreso de Blindaj Esperan­tistoj en Prago, 30‑a Internacia  Infana Kongreso en Rabyně kaj la  30‑a ILEI­konferenco (E‑instruistoj) en Tá­bor.

    Sub la titolo "Pragaj sonoriloj" nia kongresa kuriero (4‑paĝa ĵurnaleto) du­foje tage informis la kongresanojn, kio okazos aŭ jam okazis. Aperis 11 numeroj kun 4 aldonoj, entute 60 paĝoj. El la kuriero ni ĉerpos multajn artiko­lojn por ĉi tiu numero de Starto, por ke ankaŭ ceteraj gesamideanoj povu ĝui aŭtentikajn tekstojn, el kiuj ankoraŭ elradias la kongresa etoso.

    Prago kunvenigis 2972 kongresanojn el 66 landoj, sed venis ankaŭ dekkelk ĵurnalistoj kaj kelkhoraj vizitantoj, do certe ni estis pli ol 3 mil personoj. Inter la kongresanoj verŝajne plej grandan atenton vekis la Nobel‑premiito prof. Reinhard Selten, niaj klasikuloj Marjorie Boulton kaj William Auld, plue sam­ideanoj el Afriko invititaj de UEA, magiisto Trixini aŭ ekzemple komikulo "fraŭlino Barlaston".

    Kvin gesamideanoj estis honoritaj per la titolo Honora Membro de UEA (tri niaj), estis akceptita Manifesto de Prago kaj Kongresa Rezolucio.

    Salutajn telegramojn sendis poli­ti­k­is­toj Václav Havel, Boutros Boutros Ghali, Federico Mayor kaj kardinalo Miloslav Vlk.

    La kongresa programo konsistis el 190 programeroj, inter kiuj speciale grava estis Nitobe‑seminario, kiun parto­prenis reprezentantoj de UN, Unesko, Eŭropa Parlamento kaj de kelkaj ne­registaraj internaciaj organizoj. Enkadre de la kongreso realiĝis ankaŭ Internacia Kongresa Universitato kun 9 prelegoj de elstaraj esperantistaj sciencistoj.

    Dum la kongreso funkciis ankaŭ libroservo kun ampleksa stoko de libroj, ankaŭ multaj novaĵoj, kvankam kun prezoj iom neatingeblaj por niaj poŝoj.

    Pri la glata funkciado de la kongreso zorgis kelkdekkapa taĉmento de helpan­toj, al kiuj apartenas speciala danko. Malfermita estis dudeko da giĉetoj, en kiuj ili deĵoris de la 8‑a matene ĝis la 22‑a aŭ 23‑a vespere. Kompreneble ili komencis labori jam en la mezo de la antaŭa semajno kaj laboris ankaŭ dum la ekskursa merkredo.

 

 Finiĝis  Nia 62‑a“

 

    En la tagoj de la 13‑a ĝis la 25‑a de julio, en la kadro de la 81‑a UK, okazis en la Praga hotelo Vltava jam la 62‑a Internacia Kongreso de Blindaj Esperan­tistoj (IKBE). Ĝin partoprenis 95 personoj el 18 landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko. La plej nombra delegacio alveturis el Rusio (ĉirkaŭ 30), el Ĉeĥio partoprenis 10 personoj.

    La 62‑a IKBE, al kiu ni donis la amikan nomon  Nia 62‑a“, okazis ĝuste 75 jarojn postkiam, samtempe kun la 13‑a UK en Prago, okazis la unua Inter­nacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.

    La labortemo de la ĉijara kongreso estis: Blindaj esperantistoj kaj la ĝene­rala blindulmovado. Dum la kvin labor­tagoj la kongresanoj klopodis serĉi vojon, kiamaniere pligrandigi la rolon de la internacia lingvo en la landaj, eŭropaj kaj mondaj blindulorganizaĵoj.

    La partoprenintoj povis aŭskulti pre­legojn pri porblindulaj temoj, estis in­formitaj pri la ĉeĥa kulturo kaj muziko speciale, promenis tra la historiaj kvar­taloj de Prago kaj aŭskultis entute kvar koncertojn.

    Dum la tuttaga ekskurso la gekon­gre­s­anoj vizitis la moravian urbon Olo­mouc, kie ili povis i. a. aŭskulti la faman Engler‑orgenon el la jaro 1745, kaj konatiĝi kun la tiea blindulcentro Tyfloservis, kie ili povis rigardi kaj aĉeti diversajn ĉeĥiajn kaj eksterlandajn blindul­helpilojn.

    Ĵaude posttagmeze okazis speciala vend‑ekspozicio, en kiu kelkaj pragaj firmaoj prezentis blindulhelpilojn, kiujn ili produktas. Oni povis konatiĝi kun la speciala linio, per kiu blindulo povas legi en brajla skribo informojn el komputilo, porblindulajn horloĝojn, kal­ku­l­ilojn, skribmaŝinojn kaj eĉ la Esperante parolantan pesilon kaj termo­metron.

    Kompreneble, ne mankis ankaŭ arta vespero, dum kiu multaj partoprenintoj prezentis siajn seriozajn kaj amuzajn programerojn.

    La nedisigebla parto de ĉiu blindul­kongreso fariĝis kunsidoj de Ligo Inter­nacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE), kaj ankaŭ ĉijare ĉi tiu organizaĵo havis dum la kongreso siajn du labor­kun­sidojn.

    Kompreneble, tian grandan aranĝon la blindulsekcio de Ĉeĥa E‑Asocio ne povis efektivigi nur per siaj fortoj. Finance prenis sur sin la respondecon Unuiĝinta Asocio de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj, kiu transprenis ankaŭ multajn organizajn taskojn.

    Multe kaj efike helpis ankaŭ geanoj de la E‑klubo en Praha, precipe ĉe akompano de blindaj partoprenintoj.

    Kiel decidis la dua laborkunsido de LIBE, la venonta kongreso de blindaj esperantistoj okazos venontjare en Ukrainio.

 Jiří Vychodil

prezidanto de la

Blindulsekcio de ĈEA

 

 

 

 

 

 Brno

sukcesa komenco de la Praga UK

 

    Inter la 14-a kaj 20-a de julio aranĝis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la Kongresa kaj Kleriga Entrepreno KAVA­­‑PECH oficialan antaŭkongreson sub la nomo  Moravia folkloro al la mondo“. Por partoprenantoj de 12 landoj (krom la eŭropaj ankaŭ de Brazilo, Israelo, Japanio kaj Koreio) estis prepa­rita ne nur bunta kaj plaĉa, sed ankaŭ tre valora folklora programo kunlabore kun pinta fakulo pri folkloro J. Kris de la Instituto pri popola kulturo en Strážnice. Moraviajn dancojn kaj kantojn prezentis inter alie famaj ensembloj Křenovák el Křenovice kaj Konopa el Ratíškovice, konataj en multaj, ankaŭ ekstereŭropaj landoj. Krom komunaj ekskursoj al Slavkov, Čejkovice, Náměšť, Kralice, parto de la ekskursantoj vizitis ankaŭ la ĉefurbon de Slovakio Bratislava kaj malpli granda parto - la pli kuraĝaj - piede konatiĝis kun la bela montetaro Pálava. La parto­prenantoj ekkonis ankaŭ la historian kernon de Brno kaj vizitis Moravian Landan Muzeon, Muzeon de Leoš Janáček, kelkaj ankaŭ Mendelanium.

    Lunde okazis solena akcepto ĉe la urbestrino Dr. Dagmar Lastovecká en Kavalira Salono de la Nova Urbodomo. Pro viglaj demandoj de esperantistoj ŝi dediĉis al ni duoblon de la origine planita tempo.

    Nian ĉeeston en la urbo rimarkis ankaŭ la loka stacio de Ĉeĥa Radio en Brno kaj ĝia redaktorino Věra Staňková dufoje envicigis programojn pri la antaŭkongreso kaj intervjuis ankaŭ eksterlandajn gastojn, s-rojn J. Marin (FR) kaj T. Hirayama (JP).

    La tuta kultura programo efektiviĝis en Spegula Salono de  hotelo SLOVAN, krom la adiaŭa vespero, kiu pasis en la burga vinejo de Ŝpilberk. Tie ni ĝuis ne nur kordcimbalan muzikon, bongustajn manĝojn kaj vinon, ĉar la programon spicis mallonga koncerto de pola ensemblo, kiu haltis tie survoje al UK por prezenti al la antaŭkongresanoj kelkajn polajn kantojn.

    Ĉiam regis dum la antaŭkongreso bona Esperanto-etoso kaj humoro. Ofte akompanis nin ankaŭ esperantistoj de Brno frunte kun la kluba prezidanto Z. Hršel, al kiuj mi volas esprimi apartan dankon pro la helpo, precipe dum la alventago.

    Grandan plezuron post la streĉa labo­ro alportas al organizintoj dank­esprimoj de la partoprenintoj. Ni citu almenaŭ fragmenton de la letero de geedzoj Suzuoki el japana urbo Kobe:  La antaŭkongreso estis tiel bone aranĝita, ke ni ambaŭ vere ĝuis la etoson de Moravio. La semajno estas neforgesebla kune kun popoldanco, tre bongusta manĝaĵo, precipe vino kaj biero.“

    Stanjo Chrdlová

 

 

 

 

 

 

 

 

 30-a IIK

 

    Jam sabate vespere oni malfermis la 30-n Internacian Infanan Kongreseton en Parkhotel Rabyně, apud la alloga lago Slapy,  35 km sude de Prago.

    Ni bonvenigis 44 infanojn, 12 helpan­tojn kaj 10 gvidantojn. Infanoj reprezen­tis 22 landojn. Jen kelke da interesaĵoj el nomaro de gastoj:

- partoprenis knabinoj kaj knaboj preskaŭ en la sama nombro

- la plej granda nombro alvenis el Britio         (9)

- la plej longan vojaĝon devis entrepreni        12-jara Daniel el Aŭstralio

- Azion reprezentis infanoj el Japanio, Kazaĥlando, Koreio

- el Eŭropo ni bonvenigis infanojn de   tiuj ĉi landoj: Belgio, Britio, Francio,    Germanio, Hungario, Italio, litovio,         Nederlando, Norvegio, Portugalio,      Rumanio, Rusio, Slovakio, Svedio kaj     Svislando.

- el Ĉeĥio partoprenis 5 infanoj - el      Brno, Česká Třebová, Trutnov

- la plej junaj partoprenantoj estis du    sepjaraj knaboj: Ciril el Svislando kaj   Kamil el Slovakio.

Ankaŭ gvidantoj kaj helpantoj prezentis vere internacian stabon, kiu garantiis plenplenan programon de tre diversaj agadoj (sporto kaj ludoj, naĝado, eks­kur­soj, kantado, dancado, teatrumado, manlaboro...)

                                                          Mgr. Vlasta Janákova

 

 

 

 JUNULARA PROGRAMO

    La junulara programo okazis parte ekster la kongresejo, kutime en la mem­zorgantejo de sportklub Balkán. Tie tro­vis lokon la interkona vespero, lingvo­kurso pri la ĉeĥa, kunsidoj, intelektaj ludoj. La gejunuloj promenis tra Prago, ekkonis bierfarejon  U fle­ků“, kaj stra­tojn, kie vivis Kafka, Kisch, Čapek, Neruda. La promenon ili finis en gastejo ­ U med­víd­ků“ per vespermanĝo. Mer­kre­de ili  ŝipis al Slapy kaj vendrede ekskursis al la urbo Kutná Hora.

    Ankaŭ kulturo ricevis spacon en la programo. Dimanĉe en Rock Café kantis sole por niaj gejunuloj la plej bona ĉeĥa ĵaz-kantistino Jana Koub­ková, lunde en klubejo Malostranská be­se­da prezentis sian ritmoplenan Blusan Vesperon grupo ŜP-band kaj Jericho. Merkrede post la ekskurso  en la kulturdomo Dominiva vigligis la junularan vesperon franca grupo JoMo kun brazilano Flávio Fon­seca.

    En la postkongresaj sabato kaj diman­ĉo volontuloj helpis en Kultura-Socia Centro finprepari ĉambrojn por plua agado kaj en karitativa organizo Naděje (Espero) deĵori dum alveno de sen­hejmuloj.

    La gejunuloj estis invititaj al la 8-a Vina seminario en Dubňany (26/29. 09.96) kun prelegoj, gustumado kaj amuza programo (aliĝoj: Jana Buriano­vá, Renneská 35, 639 00 Brno; prezo 360 Kč por ĈEJ-anoj, por aliaj 520 Kč).

    Aperis nova kajero de Pasporta Servo (50 Kč por ĈEJ-anoj, 95 Kč por aliaj ĉeĥoj). Ĝi havas 128 paĝojn kun 784 gastigantoj el 66 landoj. Skribu al Blanka Gruntová, Vítězná 95, 784 01 Červenka. La kajero havas poŝan forma­ton, estas kompletigita per mapoj deseg­nitaj komputile

 

 Pri la kongresejo

 

    La kongreso okazis en la Kongresa Centro (Palaco de Kulturo) de Prago. La tri sesangulaj vestgardejoj ĉe la enirejo estis ŝanĝitaj al 18 giĉetoj (akceptejo, informejo, TEJO, Afrika agado, poŝto ktp.), ĉe kiuj la kongresanoj ricevis unuajn informojn kaj materialojn. Poste ili povis iri aŭ veturi lifte aŭ eskalatore al supraj etaĝoj kun prelegejoj.

    La plej grandaj salonoj ricevis nomojn Zamen­hof kaj Lapenna, malpli grandaj Hodler, Draĵev, Bácskai, Symo­ens, Lorenc, Píč, Pumpr kaj Vondrou­šek. En la vestiblo Kaloscay estis aran­ĝita libroservo. Kvar ĉambroj en la dua etaĝo malantaŭe estis destinitaj por Gazetara Servo, kasisto, estraro de UEA kaj Kongresa Kuriero. Helpis ses komputiloj, du laseraj kaj unu inka printiloj kaj granda kopiilo, kiu dum la tuta semajno faris pli ol cent mil kopiojn.

    Vestiblo de la dua etaĝo fariĝis ekspoziciejo de pentraĵoj de Jiří Čelikovský (Ĉelli), Jaroslav Hradecký, prof. Jiří Harcuba, Stanislav Krajíček (Pano), Blanka Zubová, Jindřich Havlík, Rita Rösler-Bucket, Franz-Georg Rösler kaj irana artisto Morteza Habibpur. Apartan ekspozicion havis infanaj desegnoj.

 

Iom da statistikoj:

 

    Kongresanoj laŭ landoj (sub oblikva streko postaj aliĝintoj): Albanio 2, Alĝerio /2, Argentino 8/2, Aŭstralio 10, Aŭstrio 27, Belgio 92/4, Bjelorusio 5, Bosnio‑Hercegovino 1, Brazilo 52/6, Britio 73/6, Bulgario 35/1, Ĉeĥio 371/8, Ĉinio 21, Danio 41, Estonio 19/3, Etiopio 1, Finnlando 77/1, Francio 214/5,Ganao /3, Germanio 332/12, Greklando 1, Hispanio 65/1, Hungario 64/12, Irano 18/5, Irlando 5, Islando 10, Israelo 26/3, Italio 114/4, Japanio 199/3, Jugoslavio 18, Kanado 7, Kazaĥio /3, Kolombio 1, Korea Resp. 30, Kostariko 1, Kroatio 31/4, Kubo 6, Latvio 39/1, Liĥtenŝtejno 1, Litovio 40/9, Luksemburgio 4, Madagaskaro 1, Makedonio 9, Malajzio 1, Malto 3, Meksikio 2/1, Mongolio 1, Nederlando 132, Norvegio 26, Pakistano 1, Pollando 191/3, Portugalio 7, Rumanio 12, Rusio 85/19, Slovakio 66/1, Slovenio 10, Svedio 96, Svislando 42, Taĝikio 3, Togolando 1/1, Turkio 4, Ukrainio 27/2, Usono 47/1, Venezuelo 3, Vjetnamio 2/1, Forpasintoj 5. Entute: 2837/133 = 2970.

 

Eŭroparlamentanoj subtenantaj Esperanton (EP‑anoj/subtenantoj): Unio Por Eŭropo 54/14, Verduloj 20/5, Eŭropaj Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantoj 52/8, Popola Partio Eŭropa (Kristan‑Demokrata) 173/20, Partio de la Socialistoj Eŭropaj 217/24, Eŭropa Unuiga Maldekstro 33/2, Eŭropo De la Nacioj 19/1, Ne Enskribitaj 31/1. Entute 626/81.

 


 81-a UK 1996 Prago

 

Ĵaŭdo, 18 julio


 

estis tago de alveturantaj helpantoj, tamen jam okazis la unua programero.

 

La unua gazetara konferenco

Ĝi okazis jam ĵaŭde 18.7. en Klubo de ĵurnalistoj en Praha. Ĉar temis pri ĝeneralaj informoj pri la movado kaj pri la 81‑a UK, ĉeestis ĝin ĉefe membroj de la LKK (7 personoj) kaj KKS Nikola Rašiĉ. En enkonduko skizis la prezidanto de LKK Vlastimil Kovara staton de la movado en Ĉeĥio kaj reliefigis sencon de Universalaj kon­gresoj, kun stato de la preparo de la nuna. N. Raiĉ akcentis poste specifajn trajtojn de la Praga kongreso kaj sam­tempe informis aŭskultantojn pri la movado en la mondo.

    Sekvis vigla diskuto kun ĉiuj 16 partoprenintaj ĵurnalistoj, kiuj metis multajn demandojn. Respondis ilin kelkaj respondecaj LKK‑anoj. Fine la Radio Vox (Praha) kaj la televido Premiera aparte intervjuis la prezidanton de LKK.

 

Sabato, 20 julio

 

Je la 8-a matene ekvivis la kongreseja vestiblo pro alveturantaj kongresanoj. Je la 9-a komenciĝis akceptado ĉe pluraj giĉetoj. Ĉiuj ricevis kongresajn doku­men­tojn. Malgraŭ granda nombro de la partoprenantoj ĉio pasis kun ridetoj kaj amikaj salutoj.  En la unua etaĝo ek­funk­ciis libroservo ne nur kun libroj, sed ankaŭ kun kazetoj.

    Estis instalita rendevua tabulo,  ege ŝatata kaj elserĉata de kongresanoj ĉiam en kongresoj.  Ĝi ĉiam promesas ligi bo­­najn kontaktojn kaj fidelajn amik­ecojn.

    En la salono Hodler je 9.30 okazis unua Seminario pri lingvopolitiko, gvi­da­ta de dr‑o Detlev Blanke el Ger­man­ujo.

    Internacia infana kongreseto. 44 infanoj de 22 landoj, Esperante paro­lantaj, 7 ‑ 15 jaraj, forveturis al sia kon­greseto en Rabyně apud Slapy. Kongre­seton gvidas prof. Christopher Fettes (Irlando), profesoro el Dublino, Ĉeĥa gvidantino estas Mgr. Vlasta Janákova.

    Vespere en la vestibloj de la dua kaj tria etaĝoj ĉiuj amuziĝis ĉe la interkona vespero, kies parto estis ankaŭ tombolo.

 

Dimanĉo, 21 julio

 

Solena inaŭguro

 

Ĉirkaŭ la 10-a horo antaŭtagmeze ko­men­cis kolektiĝi la kongresanoj en la granda salonego Zamenhof kaj je la 10.20 horo la prezidanto de UEA Lee Chong‑Yeong povis inaŭguri la kongre­son per enkondukaj vortoj. Li rememo­ris, ke lastfoje Prago gastigis Universa­lan Kongreson antaŭ 75 jaroj post la unua mondmilito. La ĉijara kongreso trovis konvenan lokon en Prago, kiam nia movado festas centjariĝon de la unua teatra prezentado en Esperanto, ĉar la kongreso okazas sub aŭspicio de Lia Moŝto, prezidento de Ĉeĥa Respubliko, Václav Havel, kiu estas fama dram­verkisto.

    Sekvis salutoj de la LKK‑prezidanto kaj ĈEA‑prezidanto Vlastimil Kočvara kaj vicurbestro de Prago s‑ro Drábek, kiu esprimis esperon, ke nia kongreso gravuriĝos por ĉiam en la historion de Prago.

    Mark Fettes prezentis gastojn, amba­sa­dorojn de Litovio, Slovenio, Ukrajno, Argentino, Koreio kaj Italio kaj mem­brojn de la Honora Komitato. Poste la UEA‑prezidanto prezentis la kongresan estraron.

    Mark Fettes denove revenis al la jaro 1921, kiam dum la 13‑a UK aktivis eminenta japana diplomato, la Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, s‑ro Inazo Nitobe, kiu poste tre favore raportis pri Esperanto.

    Pluraj eminentuloj sendis al nia kon­greso siajn salutojn kaj mesaĝojn, kiuj estis tralegitaj. Temas pri Václav Havel, prezidento de Ĉeĥa Respubliko, Boutros Boutros‑Ghali, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Federico Mayor, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kaj kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago.

    Post violona interludo kun komponaĵo Raduzo kaj Mahulena de la ĉeĥa kom­po­nisto Josef Suk, kiun prezentis violo­nisto Jan Duda kaj pianisto Jan Zimmel, skizis Ĵak de Puil la kongresan temon: "Kulturo ‑ ĉu valoro aŭ varo?" S‑ino Michela Lipari invitis la kongresanojn al multegaj prelegoj kaj kursoj, kiujn la kongreso proponas por tiu ĉi semajno.

    Bulgara teatra grupo ĝuigis la salone­gon per sia fragmento el teatraĵo "La unua brandfaristo" de Leo Tolstoj, kio estis la jam aludita unua teatraĵo en Esperanto antaŭ cent jaroj.

    Mark Fettes tralegis novan dokumen­ton, Manifeston de Prago, kies tekston ni publikigas aliloke, kaj petis ĉiujn samideanojn subskribi la manifeston, kiu estos je dispono en la giĉetoj.

    Tre solena momento de la inaŭguro estis proklamo de kvin novaj Honoraj Membroj de UEA:

    ‑ s‑ino Marie Bartovská, Ĉeĥio

    ‑ s‑ro Zef Mjeda, Albanio

    ‑ s‑ino Eli Urbanová, Ĉeĥio

    ‑ s‑ino Belka Beleva, Bulgario

    ‑ s‑ino Eva Seemannov, Ĉeĥio

    Belan saluton sendis al la kongreso  d‑ro Luis Zamenhof­­‑Zaleski, ne­po de la Majstro.

    La prezidanto de UEA, s‑ro Lee Chong­‑Yeong, substrekis en sia ĉefa pa­rolado la demokratian karakteron de Esperanto‑movado, kiu klopodas helpi al lingve malfortaj nacioj kaj konservi ĉies lingvojn sub devizo  unueco en diver­s­eco.“

    Reprezentanto de TEJO salutis la kongreson en la nomo de junularo kaj prezentis novan eldonon de kajero Pasporta Servo.

    Sekvis preskaŭ kvindeko da landaj reprezentantoj kun salutoj en la nomo de siaj landaj asocioj. Reprezentanto de Kamerunio ne povis veni, ĉar dumvoje sur ŝipo li estis forkaptita de fremdaj soldatoj. Nove aliĝinta asocio estis la vjetnama.

    La solenan inaŭguron finis la himno La Espero.

 

Salutletero de la prezidento de Ĉeĥa Respubliko.

 

Estimataj geamikoj,

 

    permesu al mi saluti la 81‑an Universalan Kongreson de Esperanto, kies celo ‑ la klopodo pri reciproka interkompreniĝo inter membroj de diversaj nacioj kaj kulturoj ‑ estas por mi aparte proksima. Similaj temoj, kiel tiu, min ĉiam interesis.

   Mi kredas, ke viaj traktadoj helpos krei kampon de reciproka kompreno, aktiva agado kaj respekto kaj tiel formi instigan medion, kiu povus ŝovi la homaron pli al ideala celo: kunvivado de ĉiuj en paco kaj harmonio.

    Mi deziras al via kongreso bonan atmosferon.

 Václav Havel

 

 

Novaj Honoraj Membroj de UEA

 

Marie BARTOVSKÁ (1912), Ĉeĥio,

 

sopiris iĝi instruistino, sed pro miopeco la lernejo rifuzis ŝin. Ŝi eklaboris en tolaĵ‑fabriko, sed poste ŝi sukcesis eniri komercan lernejon. Esperanton ŝi lernis en la 30‑aj jaroj. Ŝi aktivis en kluboj de pluraj lokoj, ĝis ŝi en 1951 fondis klu­bon en Frýdek‑Místek, kiun ŝi motoras ĝis nun. Ŝi multe instruis kaj en 1965 ŝi iniciatis ĉiumonatan Kafejo Esperanta, kiun ŝi plu gvidas. Laborinte en teksaĵ­fabriko, ŝi spertiĝis pri tiufaka termino­logio kaj kontribuis i.a. al PIV. Konata aktivulino en sia lando, longtempa dele­gitino de UEA, honora membrino de ĈEA. Ŝi ne okupis centran movadan postenon, sed ŝi estas modelo de tutviva sindediĉo al lingvo, kiu fariĝis univer­sitato de ŝia vivo vivo. Al ŝiaj aktivecoj apartenas ankaŭ tradukado (Problemoj en Panonio de Achille Gregor, Mallibe­r­ulo de la prezidento de Vladimír Ŝkutina, Nigraj baronoj de Miloslav Ŝvandrlík, Danjo de Karel Ĉapek, ankoraŭ ne eldonitaj).

 

Belka BELEVA (1927), Bulgario,

 

esperantistiĝis en 1957. Profesia akto­rino, kunfondinto de Bulgara Esperanto­Teatro. Ekde la unua prezentado de BET en 1958 Beleva aktivas sur la Esperanta teatra scenejo seninterrompe ĝis nun. Krom en BET, ŝi partoprenis ankaŭ en Internacia Arta Teatro. Ŝi aktoris en dek naciaj kongresoj de Bulgara E‑Asocio, dek kvin Universalaj Kongresoj, kvar IFEF‑kongresoj, tri IJK‑oj, naŭ festivaloj de E‑teatro kaj multaj aliaj lokaj kaj internaciaj aranĝoj. Ŝi estis prezidanto de Sofia E‑Societo (1979‑1981), pre­zidanto de la Virina Komisiono de BEA (1975‑1986) kaj membro de la Virina Komisiono de UEA (1978‑1982). De 1967 ŝi voĉlegas la revuon Bulgara Es­pe­rantisto por blinduloj. En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bari­ero.

 

 

 

Zef Luigi MJEDA (1921), Albanio

 

profesia instruisto, kiu laboris ankaŭ kiel ĉiĉerono, kio kontaktigis lin en 1959 kun la vjetnama ambasadoro Nguyen Van Kinh. Tiu entuziasmigis lin pri Esperanto, al kiu Mjeda poste plene dediĉis sin. Li multe korespondis, sed kiam tio iĝis malebla, li verkis, tradukis, kompilis vortarojn kaj kaŝe instruis la lingvon al parencoj kaj geamikoj. En 1967 li estis arestita sub absurdaj pretekstoj. Naŭ jarojn li punlaboris en tabakfabriko. Li restis fidela al Espe­ranto en cirkonstancoj de plej seve­ra diktaturo, kiu persekutis esperantistojn. Post la demokratiigo li disvolvis grand­skalan aktivadon, ĉefe en intelektulaj kaj religiaj medioj. En 1994 aperis liaj lerno­libro kaj vortaro. Delegito de UEA, aktiva membro de IKUE kaj KELI.

 

Eva SEEMANNOVÁ (1920), Ĉeĥio

 

profesia aktorino, kiu post kariero en migranta teatro kaj Pragaj teatroj fariĝis tutlande konata prezentanto de unu­aktoraj teatraĵoj. Esperantistiĝis en 1949. Gvidis Cseh‑kursojn en multaj lokoj kaj someraj E‑kolegioj. En 1954 ŝi fondis, inspirite de Julio Baghy, la trupon  Ver­da ĉaro de Julio Baghy“, kies plej gran­da sukceso estis Pigmaliono de G. B. Shaw, prezentita i.a. en la Varsovia UK en 1959. Famaj plenumoj estis Legendo pri amo de Nazim Hikmet, kiu mem ĉeestis la premieron, Patrino de K. Čapek, Nora de H. Ibsen kaj Maryŝa de fratoj Mrštík. Ŝi mem tradukis dramojn por la trupo, kaj ĉefrolis en ĉiu el ili. Post ĝia disfalo ŝi revenis al unu­aktoraĵoj, kiujn ŝi prezentas ĝis nun. En E‑gazetoj aperis ŝiaj poemoj, el kiuj du troviĝas en Esperanta antologio.

 

Eli URBANOVÁ (1922), Ĉeĥio

 

instruistino, kiu esperantistiĝis en 1948 kaj en 1950 provis unuajn versaĵojn en Esperanto. Amikiĝo kun Julio Baghy en 1952 donis veran impulson al ŝia ver­kado. Dekfoje ŝi premiiĝis en diversaj literaturaj konkursoj. Ŝiaj poemoj aperis en E‑gazetoj dise tra la mondo. Ŝi aktive partoprenis verkistajn societojn kaj mem­bris en la juĝkomisiono de la Bel­artaj Konkursoj de UEA. Ŝi aperigis kvar poemarojn: Nur tri kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986) kaj Vino, viroj kaj kanto (1995). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas Hetajro dancas, ampleksa aŭtobiografia romano (1995). Ŝi multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis. Mem­bro de la Praga E‑Klubo ekde 1949, honora membro de ĈEA (1982) kaj membro de la Akademio de Esperanto (1986). Gustumu el ŝia arto:

 

                   ROZO

 

                   Rozo strange rava

                   en ĝardeno kreskis:

                   Kiun ajn mi pensis,

                   ĝi fermita restis.

 

                   Jen vin unusolan

                   mi nur rememoris ‑

                   kaj en la ĝardeno

                   rozo tuj ekfloris.

                                     

 

 Manifesto de Prago

 de la movado por la internacia lingvo Esperanto

 

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto,

direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj, kaj homoj de bona volo,

deklaras nian intencon firmvole plu­labori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

 

Lanĉita en 1887 kiel projekto de help­lingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuanco­riĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Inter­tempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj ling­voj, nek progresoj en la komunikad‑tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo‑instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

 

1. Demokratio. Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemo­kratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Espe­ran­to ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tut­monda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvi­gas komunikan malegalecon je ĉiuj ni­ve­loj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komu­ni­kado.

 

2. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la angla‑lingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas Esperanton, lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita per­spek­tivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

 

3. Pedagogia efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

 

4. Plurlingveco. La Esperanto­‑­komun­umo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvo­‑komunumoj, kies parolantoj estas senescepte du‑ aŭ plurlingvaj. Ĉiu ko­mu­­n­­umano akceptis la taskon lerni al­me­naŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

 

5. Lingvaj rajtoj. La malegala dis­divido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva mal­se­ku­reco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto‑komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras preceden­con por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potenco­diferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

 

6. Lingva diverseco. La naciaj regis­ta­roj emas konsideri la grandan diverse­con de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto‑komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemal­havebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lin­gvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

 

7. Homa emancipiĝo. Ĉiu lingvo libe­rigas kaj malliberigas siajn anojn, do­nan­te al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Pla­nita kiel universala komunikilo, Espe­ran­to estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo ‑ pro­jek­to por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel invididuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigita de ili.

Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komuni­kado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

 

 Internacia Kongresa Universitato

 

estis inaŭgurita je la 14-a horo. Rektoro de IKU, prof. RNDr. Vlastimil Novobil­ský, CSc, prezentis naŭ prelegontojn kaj iliajn temojn.

    La unua estis Nobel-premiito pri ekonomio (1994), prof. Reinhard Selten, kiu prelegis pri sia ludo-teorio.  Prof. Selten esperantistiĝis en 1946 kaj estas dumviva membro de UEA. En sia pre­lego li klarigis, ke ludo‑teorio matemati­ke modeligas kaj analizas konfliktajn situaciojn inter kunlaborantoj kaj helpas trovi la plej saĝajn solvojn kaj decidojn. En ĉiu konflikto aŭ kunlaboro la homoj agas kiel ludantoj en ludo, kies  opti­mu­ma solvo estas trovebla matematike.

    Li prezentis ekzemplon pri du ŝtelistoj

fermitaj ĉiu en izola ĉelo. Ili ne scias, ĉu la kamarado konfesos la krimon aŭ ne. Se konfesos ambaŭ, ili ricevos 5-jaran punon. Se ambaŭ ne konfesos, ili ricevos po 2 jaroj. Se nur unu konfesos, li ricevos 1 jaron kaj la alia 10 jarojn. Ĉu konfesi aŭ ne?

    Unuavide ŝajnas pli avantaĝe ne kon­fesi, sed matematika analizo pruvas ma­lon: konfesanto esperas je 1 jaro kaj riskas 5 jarojn, dum nekonfesanto espe­ras nur je 2 jaroj kaj riskas eĉ 10.

    Li atentigis, ke la ludo‑teorio ne traktas, kiel gajni ludante ruleton aŭ pokeron, kaj ankaŭ ne konsilas kiel riĉiĝi per borsa spekulado.

    Ĝi utilas por aplikoj en ekonomio, politiko, milita scienco kaj biologia evolu‑teorio.  Racia kooperado ne eblas ekster ekvilibro, sed trovi ekvilibron en iuj ludoj estas tre malfacile.

 Ni notis ankoraŭ jenajn interesajn fra­zojn:

"Homaj kapabloj de pensado kaj kalku­lado ne estas senlimaj, tial homa racieco estas limigita."

"Homaj motivoj estas malpli mem­centri­taj ol oni kutime supozas en ekonomiaj teorioj."

 

TADEN

Tutmonda Agado de Esperantistoj Nefumantoj havis sian unuan kunvenon.

 

 

Poŝtistoj kaj telekomunikistoj kunvenis

 

    La 26‑an ĉefkunvenon de la Inter­nacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-­Asocio (IPTEA) prezidis la prezidanto de IPTEA s‑ro Draguŝko Petrov el Bulgario kaj partoprenis ĝin 18 personoj el 8 landoj. Prezidanto, s‑ano Petrov, parolis pri la 30‑jara historio de IPTEA. Dipl. inĝ. Veikko Mki prelegis pri poŝtaj kaj tele­komunikaj servoj en Finnlando. Okazis ankaŭ vigla disputo pri la du vortaroj de la telekomunika terminaro. Poste estis kiel nova prezidanto de IPTEA  elektita la ĝisnuna vicprezidanto, dipl. inĝ. Veikko Mki.

 

Ekumena Diservo en Esperanto

okazis je 16.30 en la preĝejo de Bohem­-frata eklezio evangelia ĉe Salvatoro en la Malnova Urbo. En tute plenigita pre­ĝe­jo gvidis la Diservon kun servado de la Sankta Vespermanĝo la evangelia pa­ro­ĥestro Gerrit Berveling el Nederlando kaj romkatolika pastro Albrecht Kronen­berger el Germanio. La ĉeestantoj de ĉiuj naciecoj komune kantis en Espe­ran­to laŭ disdonitaj tekstoj. La ekumenan Diservon prizorgis la ĉeĥa sekcio de KELI sub gvido de Pavel Polnický.

 

Fondiĝis la Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj ‑ ASLE

 Al la celoj apartenas i.a. la interŝanĝo de spertoj inter tiuj, kiuj laboras en la vasta sociala kampo kaj la disvastigo de Esperanto inter iliaj kolegoj.

 

 

Lundo, 22 julio - tago de la libro

 

LIBROJ DE LA JARO (beletro)

 

Ĉi tiu aranĝo en la pasinta UK estis tiom sukcesa, ke ĉi‑jare ĝi devis disduiĝi al du prezentoj: beletra (lunde, 9 ‑ 10.30) kaj cetera (marde, 16 ‑ 17.00h Draĵev).

    Resumoj de enhavoj, legado de fragmentoj kaj eĉ anekdotoj eldonistaj intersekvis dense en la lundaj, beletraj 90 minutoj.

    Ĉina E‑Eldonejo alportis la unuan volumon de la grandioza ĉina romano RUĜDOMA SONĜO, kiu post la apero de la kompleto, estos la plej ampleksa beletra traduko iam ajn aperinta E­‑lingve.

    Impeto (Moskvo) prezentis, voĉe de Andreo Pettyn, fragmenton de la utopia, soci‑kritika romano ARDES de B. Tornado (pseŭdonimo de Boris Tokarev,   1994), amare amuzan.

    La loka  skipo“ KAVA‑PECH premier­igis la mondkonatan dramon AŬDIENCO de Václav Havel, 17 rakontojn de Franz Kafka en aparte fidela traduko de V. Lutermano kaj la poemaron PEZA VINO de Eli Urba­nová.

    Fonto (Brazilo) publikigis la ĉeĥan poetinon (VINO, VIROJ KAJ KANTO) en unu el siaj freŝaj beletraj kajeroj. Alia ĉeĥaĵo el Brazilo estas bela reeldono de BAPTO DE CARO VLADIMIRO de Karel Havlíček Borovský, fama traduko de Pumpr.

    Sezonoj (Rusio) ne konsentas pri degenero de librokulturo, almenaŭ en Esperantujo: la libroj, kiujn ĝi prezentis pasintjare, jam elĉerpiĝis. Tia sorto certe trafos la novaĵojn. PRINCIDINO MARY (Lermontov), KVARTETO (kvar poetoj originalaj), LA NASKIĜO DE LA RUST‑IMUNA ŜTALRADO, sciencfikcia romano de la mondkonata, esperantista Harry Harrison (kiu ĉeestas la UK‑on), kaj LA DU TUREGOJ, dua volumo de la Tolkien‑a LA KUNU­LARO DE L'RINGO, el kiu laŭtlegis la tradukinto, William Auld.

    La Kancerkliniko (Francio) estas ne nur revuo, sed eĉ eldonejo!

    Edistudio (Italio) alvenas kun reeldono de OMBRO SUR INTERNA PEJZAĜO, furora romano de Spomenka Štimec, STOKITA VINO, rakontaro de Poul Thorsen, kaj Kafka ‑ volumo tradukita de Mauro Nervi.

    Verkisto Manuel de Seabra (Barcelono) mem prezentis sian romanon LA ARMEOJ DE PALUZIE (Vieno: Pro Esperanto), kiun li juĝas la plej bela el siaj multaj libroj, aperintaj en diversaj lingvoj.

    Fine, Andreo Pettyn anoncis pri beletraĵoj aperintaj kaj aperontaj sur sonkasedo, zorge de Pola Asocio de Nevidantoj (i.a. LA FARAONO de Prus kaj QUO VADIS? de Sienkiewicz). 

 ‑IE‑

 

Internacia Esperanto‑Muzeo en Vieno jam ekde 1990 katalogigas siajn librojn rekte en la biblioteka komputila sistemo. La elektronika katalogo estas parto de la sistemo de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj tiel konsultebla per INTERRETO en la tuta mondo (mayer@grill.onb.ac.at).

 

Belartaj konkursoj de UEA

 

POEZIO: 1. ne aljuĝita; 2. En stacidomo de Mauro Nervi, Italio; 3. Veraj koloroj de Anatole Tars Lubovich, Usono. Honora mencio: Don Juan Tenorio de Mauro Nervi. Partoprenis 50 poemoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj.

PROZO: 1. ne aljuĝita; 2. Bonan matenon! de Sten Johansson, Svedio; 3. Nokta halto de Sten Johansson kaj La pluŝa kato de Cristina de'Giorgi, Italio. Partoprenis 26 verkoj de 18 aŭtoroj el 11 landoj.

TEATRAĴOJ: 1. na aljuĝita; 2. La ruĝaj formikoj de Georges Lagrange, Francio; 3. Nepo benita de Sten Johansson, Svedio. Partoprenis 11 teatra oj de 9 aŭtoroj el 6 landoj.

ESEO: Premio Luigi Minnaja: ...strebad' iel valoras eĉ en duongrad' de Olle Hällefors, Svedio; 2. Plurlingvismo kaj unulingvismo en Eŭropo tra la jarcentoj de Gian Carlo Fighiera, Italio; 3. La ĉeĥa literaturo en la spegulo de la Esperantaj tradukoj de Oldich Knchal, Hungario. Partoprenis 8 eseoj de 7 aŭtoroj el 5 landoj.

KANTO: Premio An Song‑san: Tiu ĉi de Tarcsto Jos de Lima, Brazilo; 2. Io lanta de Tarcsio Jos de Lima; 3. Ho mia land' de Fiorello Fiorentin, teksto, kaj Aldo Fiorentin, muziko, Italio; kaj Hej! Hipopotamo de Mike Sadler, Hungario. Partoprenis 8 kantoj de 4 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 4 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO 1995: La infanoj en la arboj de Gudrun Pause­wang, tradukita de Nora Caragea, eldonita de Inter‑Kulturo, Slovenio. Partoprenis 4 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj.

 

Aŭtoraj duonhoroj

    En Libroservo antaŭtagmeze ren­kontiĝis kun siaj legantoj William Auld, kies traduko de la dua volumo de Tolkien Kunularo de l' ringo ĵus aperis en la eldonejo Sezono.  La skota poeto estas konata pro sia jam klasika poemo Infana raso, plue kiel kompilinto de Nova fundamenta krestomatio kaj precipe pro sia internacia lernolibro Paŝoj al plena posedo.

    Posttagmeze atingis pintajn momen­tojn de kortuŝo la kroata aŭtorino Spomenka Ŝtimec. La verkistino estas konata kiel rakontisto de amoj kaj disiĝoj, vojaĝoj kaj dummilitaj spertoj - ĉio nedisigeble ligita al Esperantujo, kie ŝi hejmas. La lastan parton de sia prezentado Spomenka dediĉis al sia lasta verko,  Tena“, kiu portretas per la figuro de ŝia avino Mezeŭropon tra nia jarcento. Fine de sia parolado, kiun atente sekvis pli ol 50 aŭskultantoj, la verkistino aŭtografis siajn verkojn.

 

BAHAANOJ KUNSIDIS:

 

Lunde en salono Pumpr fratece kunsidis ĉirkaŭ 70 homoj por debati kun B.E.L. kiel antaŭenigi daŭre prosperantan kulturon. Per ekzemploj de protektado kaj kultivado de la kultura heredaĵo laŭ la principo "Unueco en Diverseco". S‑ino Otto rakontis pri la lukto de bahaaj indianoj en Panamo kontraŭ "Koka‑Kolismo" por savi sian kulturon. S‑ino Schouten‑Boys priskribis la klopodojn de la Bahaa Asocio por la Artoj por vivigi riĉan kaj buntan kulturon de la homaro interalie per Esperanto. Poste okazis diskuto por provi difini, ĉu kulturo estas valoro aŭ varo. La Aŭstraliaj aboriĝenoj montras al ni, ke kulturo povas esti preskaŭ sen varoj kaj ke misuzataj varoj povas mortigi la esencajn valorojn. Sed la homaro de longe ne plu vivas en la praa ŝtonepoko: Ĝi bezonas varojn, sed tiuj varoj nepre devas resti valoraj. Tiel diris Bau 'u'lln' (fondinto de la Bahaa kredo) dum la dua parto de la 19a jarcento: la problemoj de la homaro estu solvitaj nur per unueco kaj per "spiritaj", kulturaj rimedoj.

 

Fakkunsido de Oomoto

    allogis proksimume 650 kongresanojn al la salono Lapenna lundon matene ‑ nombro kiu egalas al la rekordo farita en la jubilea kongreso en Varsovio. Trideko da oomotanoj kaj amikoj prezentis ekrigardon al japana kulturo kaj la agado kaj pensoj de la japana religia organizo Oomoto.

    Ĉeestantoj povis sperteti oomotan meditadon ĉinkon por kvietigi kaj koncentri la animon, kaj spekti no‑dancon, popolkanton kaj magion. Kelkaj eĉ povis gustumi japanan verdan ceremonian teon.   La nova direktoro de EPA (Esperanto‑Propaganda Asocio de Oomoto), DEGUĈI Masato, parolis pri siaj spertoj kaj pensoj rilate al la kongresa temo.

    Speciala gasto el la ne‑Esperanta mondo, James P. Morton, Dekano de la Katedralo de Sankta Johano la Teologo en Novjorko, Usono, parolis pri sia sperto dum 21 jaroj kunlabori kun Oomoto en interreligia kaj ekologia agado. Tion li rilatigis al la agado de Esperanto, kion li unuafoje spertas ĉi tie en la Praga UK. Li planas starigi tute novan centron en Novjorko por inter­religia agado. Temas pri konstanta loko kie ĉiaj religioj povu kunlabori por komunaj celoj, prezenti sin al la mondo, kaj aranĝi komunajn eventojn.

 

 Jarkunveno de

Muzika Esperanto-Ligo

 Prezidis prof. Dimitar Terziev el Bul­gario. Ne eblis elekti la tutan estraron, sed la membraro ĝojas, ke s‑ro David Gaines, komponisto de Usono, konsentis esti prezidanto kaj ekde nun transpreni la eldonadon de "Muziko". Menciindas, ke baldaŭ aperos kantantologio. MEL kotizo por 1996/97 estas 15 USD.

    Internacia Esperanto‑Ĥoro, ekzistas jam 16 jarojn. Fondis ĝin entuziasma muzikisto prof. Dimitar Terziev, bulgara muzika pedagogo, direktisto kaj komponisto. La ĥoro, simile kiel la mita birdo Fenikso, renaskiĝas ĉiam dum la Universala Kongreso, konsistante el la kongresanoj mem. Nova ĥoro ekzercis matene kaj posttagmeze kaj prezentis sin vendrede dum la Internacia Arta Vespero.

 

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA)

Lunde kunvenis 45 personoj, el kiuj 23 membroj. Prezidanto Stefan Maul atentigis pri kriza financa stato, pro kiu  Internacia Ĵurnalisto" devos esti reduktita je kelkaj paĝoj, por ke ĝi fariĝu malpli kosta. Aliflanke estas kuraĝiga eksploda populariĝo de korespondaj kursoj, kiu montris malsufiĉon da docentoj kaj sekvigis  malsukceson pro tro granda sukceso". Kompilata estas ĵurnalisma terminaro de Aleksandro Korĵenkov. Laborgrupo esploros eblojn de movadaj informoj per elektronika reto.

Helpo por redaktoroj. Por la unua fojo UEA‑estraranino Michaela Lipari aparte invitis redaktorojn por diskuti kiel UEA povas helpi al ili. Leviĝis pluraj deman­doj kaj petoj pri aktualaj informoj kaj fotoj. Konkretiĝis plano, ellabori struk­tu­ron de estonta inform‑agentejo mova­da, en kiu kunlaboros UEA kaj TEĴA.

Ne plu estu kolizio de E‑aranĝoj! Ĉu vi organizas E‑aranĝon kaj ne volas kolizii kun aliaj? Aŭ ĉu vi serĉas aktu­alan liston de E‑aranĝoj por partopreni? Ekde printempo la Budepeŝta Esperanto­Oficejo prizorgas la kompiladon de "Plena listo de E‑aranĝoj" (dato, temo, adresoj, retligoj), ‑ kiu estas aktuala ne nur en la momento de pretigo, sed daŭre, dusemajne estas aktualigata ‑ kaj konsulteblas senpage! Se vi organizas E‑renkontiĝon (lokan, fakan, internacian ktp.) sendu la datumojn al pk 87, H‑1675 Budapest, Hungario, fakse +36‑1‑2828885, rete: eventoj@odin.net Antaŭ ol vi decidas pri la dato, vi povas peti informon pri la "libereco/okupiteco" de via planita dato! La tuta listo estas konsultebla per Internet ĉe la adreso: www.odin.net/esperanto/ ‑kaj aperas po monatoj en la gazeto Eventoj, kie vi povas ricevi ankaŭ pliajn informojn.

Litova stelo. En salono Draĵev kolektiĝis ĉ. kvardek interesiĝantoj pri la gazeto, kies specimenon ĉiu kongresano trovis en sia saketo. La redaktoro rakontis pri celoj kaj temaro de la revuo, pri ĝia lingvaĵo kaj deziroj.

 

Kunveno de vegetaranoj (TEVA). Prezidis ĝin la prezidanto s‑ro Christo­pher Fettes. Post varma bonveno al la ĉeestantoj (70) s‑ro Fettes proponis pli aktivan agadon per novaj kontakt­punktoj; li informis, ke la aktualigita Statuto, aprobita de la Membroj, ricevas aprobon de la Estraro. Vic‑prezidanto s‑ro Simcock prelegis pri la bovina sponĝiforma enĉelopatio, kaj sekvis komentarioj kaj sugestoj.

 

Speciala oferto ‑ senpaga libro. Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko (aŭ: Kiel plibonigi la rilatojn inter viroj kaj virinoj). Tiuj, kiuj ne povas aĉeti tiun libron de O. M. Aďvanhov, ricevos ĝin senpage por ilia E‑grupo aŭ E‑biblioteko. Donu adreson rekte al Eldonejo PROSVETA, CH‑1808 Monts‑de‑Corsier, Svislando.

 

Azia agado.

La 22‑an de julio sinsekve okazis kunsidoj rilate al la azia agado. Matene, post la privata kunsido de komisiano pri Azia Esperanto‑Movado por sia fermita kunsido kolektiĝis reprezentantoj de 4 landaj asocioj: el Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio.

Posttagmeze okazis publika kunsido pri azia agado kun la ĉeesto de ĉ. 40 personoj el 13 landoj. La raportoj kaj diskutoj en la kunsido reale reflektis la nunan situacion de esperanto‑movado en aziaj landoj kaj pozitive rezultis precipe por la Azia Esperanto‑Kongreso en Ŝanhajo, Ĉinio, en la 22 ‑ 25‑a de aŭgusto.

 TAKEUTI Yosikazu

 

Marjorie Boulton pri sorĉistinoj

En la dua prelego de IKU d-ino M. Boulton parolis pri magio kaj pri persekutado de senkulpaj virinoj dum jarcentoj. La prelego vekis preskaŭ ŝokan intereson inter la kongresanoj.

 

Ĉeĥaj artistoj al la 81‑a UK

Apud operkantistoj, konataj jam inter esperantistoj (Miroslav Smyčka, Josef Vích, Václav Halíř, Helena Halířová­Supová), kaj same famaj violonisto Jan Duda kaj klarnetistino Bohuslava Šrutová aperis junaj artistoj Tomáš Fiala (tenoro), Ema Hubáčková (soprano) kaj Alžběta Rablová (alda violono). Sed ankaŭ amatoroj koncertis: Štěpánka Rousková‑Poulová (kanto), kaj Zuzanka Urbanová (Violono), 11‑jara laŭreatino de muzikaj konkursoj por junularo. La aŭskultantoj ĝuis verkojn de grandaj komponistoj (Dvořák, Smetana, Suk, Mozart, Verdi, Schubert, Puccini, Weber, Moniuzsko, Godard, Marcello) en Esperanta vesto, sed ankaŭ teneran Lulkanton de nia pedagogo Jan Amos Komenio (17a jc.). Speciale interesa programero estis kantoj komponitaj de ĉeĥa esperantisto Lubomír Huf laŭ poemoj de bulgaraj esperantistaj poetoj Dimitro Denĉev kaj Penka Batoeva, kiujn kantis per sia nature agrabla voĉo Štěpánka Rousková‑Poulová.

 Mi, Eliza Premislidino, reĝino de Bohemio“ estas titolo de teatraĵo laŭ novelo de Miloš Václav Kratochvíl el la libro  Reĝaj amoj“, kiun dramigis Čestmír Vidman, esperantigis kaj mem prezentis Eva Seemannová en historia kostumo, kiun preparis ankaŭ ŝi mem. Eĉ tiuj el la spektantoj, kiuj ne komprenis Esperanton, estis ravitaj de ŝia kultivita aktorado kaj klarpreciza prononcado.

 

La solena inaŭguro de ekspozicioj okazis je la 11‑a horo, kiel anoncas la Kongresa Libro, tamen ne en la unua etaĝo, sed en la dua. Dum la solena inaŭguro muzikis s‑anoj Rita kaj Franz‑Georg Rössler. Oni povis ĝui arton de la artistoj: Jiří Čelikovský (Ĝorĝiano / Ĉelli) ‑ pentraĵoj; Jaroslav Hradecký ‑ plakaĵoj; prof. Jiří Harcuba ‑ plakaĵoj; Stanislav Krajíček‑Pano ‑ pentraĵoj; Blanka Zubová ‑ pentraĵoj; Jindřich Havlík ‑ grafikaĵoj; Rössler‑Buckel Rita ‑ pentraĵoj; Rössler Franz‑Georg ‑ pentraĵoj; Morteza Habibpur (Irano) - grafikaĵoj.

Ekspozicio de lernantoj de elementa artista lernejo, Praha,Vrovice, Bajkalsk 185, instruas: Jan Nevan, instruisto de pentro‑arto kaj esperantisto. La infana ekspozicio por la kongreso ricevis titolon "Babelo aŭ Babilono". Ĝi prezentas en laboraĵoj de 5 ‑ 14jaraj lernantoj la faman miton de la Malnova Testamento kaj serĉas radikojn de interkompreniĝo inter du direktoj: a) artista,  b) lingva. Laŭ Biblio signifas Babelo konfuzon, sed en la realo en la babilona lingvo ĝi estis  pordego de dio“ (Babel) aŭ  pordego de dioj“ (Babilono).

 

Pragaj interesaĵoj

Al interesatoj pri Prago prelegis Stáňa Chrdlová, kiu ankaŭ gvidis tri-lecionan kurson de la ĉeĥa lingvo  la ĉeĥa eksprese“.

 

 

Mardo, 23 julio - tago de la lernejo

 

TAGO DE LERNEJO

okazis marde en salono Karolo Piĉ, kiu estis plenplena.

    S-ino Lucy Harmon informis pri nova 15‑leciona vidbenda kurso produktada en Usono. Nova TV‑vidbendo kun vivaj aktoroj, prezentantaj unu familion kaj ĝian ĉiutagan vivon, plaĉis pro sia ridiga spriteco. 

    Miroslav Malovec klarigis la eduk-sistemon en Ĉeĥio kaj eblojn de Esperanto-instruado.

    Andrzej Pettyn el la E‑Redakcio de Pola Radio prelegis pri la temo "Rolo de radioelsendoj en la memlernado de Esperanto". En la prelego li prezentis siajn multjarajn spertojn pri la temo kaj ankaŭ spertojn kolektitajn de aŭskul­tantoj. Cetere en la kongresa libroservo troviĝis kelkaj libroj kaj broŝuroj de Pettyn, i.a  Ĉu vi volas paroli flue?",  La E‑fonetiko en praktiko",  Esperanto en dialogoj" kaj la plej nova  Esperanto laŭ amuzmetodo", en kiu li prezentas amuzajn kaj iafoje strangajn, sed tamen lernigajn novaĵojn kolektitajn el radio­elsendoj kaj Esperanto-­gazetaro.

    Mila van der Horst‑Kolinska kaj Katarina Bodnarová prezentis Cseh-metodan model‑­lecionon uzante la Mazi videobendan kurson. Sekvis demandoj de la publiko, kiu neniam perdis la intereson malgraŭ la longeco de la kunveno.

    La reĝisoro Roman Dobrzyn­ski eks­plikis diferencojn inter MAZI TV‑serio kaj vid‑benda filmo  kun prezento de almenaŭ du scenoj kun la ŝanĝoj (La ŝanĝojn faris li mem). Li substrekis absolutan profesiecon, je ĉiu nivelo, de tiu ĉi vidbenda kurso, kaj la grandan donacon, kiun BBC faris al la movado petante por ĝi nur simbolan licencpagon.

 Surpriza programo de speciala (sekreta) gasto venis je la fino de la kunveno ‑ fraŭlino Barlaston, nia konata kabared­isto, kiu ŝercis kun la publiko, legante tre sprite ĉapitrojn el Mazi‑serio kaj eks­plo­digante ridegojn ĉe la aŭskultantoj.

 

Freŝdata kantaro por infan‑instruado

"Vivu la kanto" estas nova kantaro, kiun pasintjare eldonis s‑ro Ton Verwoerden el Nederlando. Infanoj ege ŝatas kanti kaj ludi. Kantante ili facile lernas Esperanton. Per ĉi tiu kantaro ili kantas konversaciajn kantojn, Mazi‑kantojn, kurskantojn, variajn kantojn, ĉenkantojn. La kantaron ornamas muziknotoj, gitar­agordoj, infandesegnaĵoj kaj didaktikaj sugestaj.Ton Verwoerd, Luxemburghaan 545, NL‑1966 HEEMSKERK

 

Jarkunveno de ISAE

La jarkunvenon de la Internacia Scienca Asocio Esperantista enhavis historian rerigardon de la prezidanto Prof. Stop­Bowitz sur la 90‑jara historio de ISAE. Sekvis la honorigo de la eksiĝonta prezidanto kaj ties laboro por Esperanto kaj por la Asocio. La raporto de la sekr.‑kasisto emfazis la definitivan financan saniĝon de la Asocio kaj de ties organo Scienca Revuo post la grava krizo en 1988. Post unu horo okazis laŭ la programo kvar prelegoj ‑ la tekstoj aperos en la Scienca Revuo. La redakcia komisiono intencis eldoni specialan kajeron honore al la jubileo kaj al la merita prezidanto. Kontribuoj dezirataj.

ISAE cetere informas ĉiujn prelegintoj de la IKU, ke la redakcio de la Scienca Revuo estas ĝenerale preta, laŭ proponoj el la jarkunveno, publikigi la tekstojn de la IKU‑prelegoj. Kontaktadreso por membriĝo aŭ abono (30,‑ svisaj frankoj jare): ISAE, R. Hauger, Ringstrasse 13, CH 8172 Niederglatt, telefona numero 0041‑1‑850 28 82

 

Jarkunveno de IFEF

okazis marde kun ĉeesto de 87 personoj el 19 landoj. La kunvenon prezidis István Gulys, vicprezidanto de IFEF, kiu raportis pri la 48‑a IFEF‑kongreso okazinta en Haago, Nederlando. Prezen­titaj estis tri fakaj prelegoj el Germanio, Ĉeĥio, Slovakio. Eta grupo veturis al Eksperimenta Instituto de Ĉeĥa Fervojo, kie oni prezentis la provekzamenojn de la fervojaj kaj urbaj trajnlinioj.

 

 

Aŭtoraj duonhoroj

Per deklamo de  epopeo pri ŝtata kato, kiu malaperis sed poste reaperis en la rezidejo de la brita ĉefministro“, Marjo­rie Boulton amuzis ĉirkaŭ 40 aŭskultan­tojn. Demandita pri sia amo al katoj la doktorino respondis, ke ŝi ŝatas ilin, ĉar "ne estante alies edzoj ili estas kares­eblaj kaj ronronas." Responde al alia demando la eminenta aŭtorino malkaŝis, ke pli kaj pli ŝi konsideras verki libron pri siaj memoroj ĉar ‑ kiel ŝi diris ‑ kvankam ŝi ne trovas sian propran vivon tro interesa, ŝi renkontis interesegajn homojn en Esperantujo kaj tre logas ŝin esplori  kial iu personeco estas tia, kia ĝi estas".

    Tion jam faris la dua - posttagmeza -aŭtorino de tiu tago, Eli Urbanová, en sia aŭtobiografia romano Hetajro dancas, kiu vekis diferencajn reagojn en Esperantujo, de indigna rifuzado ĝis absoluta adorado. Same provoka estas ankaŭ ŝia nova poemaro Peza vino, en kiu aperas paralele ankaŭ la ĉeĥaj tradukoj de Josef Rumler.

 

Televida intervjuo pri la 81‑a UK

Marde la 23‑an la ŝtata Ĉeĥa televido elsendis en la tre ŝatata kaj multe rigardata programo "Studio 6" mal­longan programeron pri la Praga kongreso kaj pri Esperanto ĝenerale. Intervjuitoj estis LKK-prezidanto Vl. Kočvara kaj komitatano de Ĉeĥa Esperanto‑Asocio Vlad. Hasala. Oni donis bazajn informojn pri ekesto de la lingvo kaj pri nuna stato de la movado. Ne mankis mencioj pri gravaj sesioj enkadre de la kongreso.

 

 Komitato de UEA

La Laborgrupo por varbado

 

    Varbadon al UEA malhelpas ekono­miaj kondiĉoj: 1‑monata salajro sufiĉas por 11 kotizoj en riĉaj landoj, 3 kotizoj en Paragvajo, 2‑monata salajro pagas 1 kotizon en Nikaragvo. Kurioze estas, ke en Brazilo kotizo de UEA estas pli malalta ol tiu de la Brazila landa asocio.

    En Nederlando evidenta utilo de servoj de UEA (Jarlibro, UK ktp.) altiras al tiu ĉi pli da membroj ol LA, dum en aliaj landoj la vico de aliĝo estas unue al LA, due al UEA.

    UK estas granda logilo, eĉ mirakla, kvankam  unufojaj aliĝintoj ofte eksiĝas la sekvan jaron. Aliaj homoj aliĝas nur por la Pasporta Servo.

    Ĉie aĝo de LA‑membroj estas alta. Oni celas junulojn, sed ili havas aliajn interesojn. En Germanio oni optimismas, ĉar maljunuloj havas tempon kaj monon, dum junuloj interesiĝas facile, inkluzive de Esperanto.

    Konkretaj rimedoj proponitaj: Dele­gitoj estu utiligataj kaj edukataj por varbado. Kombinu varbadon por UEA kun tiu por LA. En Brazilo oni dis­sendas du aliĝilojn kune al 3000 perso­noj, inkl. eksaj membroj, el kiuj 700 revenas al lokaj grupoj. Estas efike distribui materialojn ĉe ekspozicioj por instruistoj.

 

    IKU ‑ Prelego pri Heyrovský

 

    Marde dum IKU okazis du prelegoj. La unua pri la tutviva verko de akade­miano Jaroslav Heyrovský, Nobel­premiito pri la ĥemio de 1959. La ĉeestantoj aŭskultis pri fundamentoj de polarografio kiel scienca metodo kun ebloj utiligi ĝin en la praktiko, kun biografio de Heyrovský kaj lia scienca kaj homa heredo. La prelegon komple­tigis televida filmo, en 1994 farita de Ĉeĥa Televido, kies direktoro Ivo Mathé volonte pruntis ĝin por la Esperanto­kongreso. La prelegon prezentis prof. V. Novobilský, CSc, rektoro de la kongresa universitato, kiu samtempe dublis la ĉeĥan filmon.

    La duan prelegon prezentis RNDr. Josef Kavka pri Subakva vulkanismo en la nordbohema terciero, kaj kompletigis ĝin per ekzmploj de nordbohemaj mine­ra­loj.

 

Vizito de infanoj

La geknaboj de la kongreseto en Rabyně vizitis la kongresejon kaj prezentis anataŭ la libroservo sian malgrandan kanto-programon.                                                          

Radio‑intervjuo

La 24‑an de julio 1996 redaktoro de la Ĉeĥa Radio, s‑ro Josef Vomáčka, intervjuis pertelefone rektoron de la Internacia Kongresa Universitato, prof. Dr. Vlastimil Novobilský. La interparolo estis elsendita vive pere de la plej aŭskultata radioprogramo "Radiožurnál" (Radioĵurnalo) kadre de la Ĉeĥa Radio. La rektoro respondis tri demandojn de la redaktoro, nome

1. kio estas IKU, ĝiaj celoj, temoj de la prezentitaj prelegoj

    La rektoro klarigis al la aŭskultantoj la tradicion de la universitato, ĝiajn celojn kaj taskojn kaj menciis temojn de ĉiuj 9 perelegoj, kiuj estis elektitaj el 27 pro­po­nitaj.

2. kiu estas la plej prominenta parto­prenanto de IKU, pri kiu oni parolas

    Respondo: prof. Reinhard Selten, Nobel‑premiito, kiu prezentis  prelegon pri ludo‑teorio.

3. la stato de aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko

    Prof. V. Novobilský koncize tuŝis unuopajn historiajn fazojn de scienc­teknika apliko de Esperanto kaj kon­statis, ke ĝi kreskas ĉefe en lastaj jaroj, kiam aperas fakaj vortaroj kaj termi­naroj,  gazetoj specialigitaj por unuopaj fakoj.

 

NITOBE‑simpozio

 

    Marde vespere finiĝis la tritaga Nitobe­‑simpozio de internaciaj organi­zaĵoj pri lingvo por la internaciaj paco kaj demokratio, kiun organizis UEA paralele kun la 8‑a UKE. En ĝi parto­prenis reprezentantoj de UN, UNESKO, Eŭropa parlamento, internaciaj neregis­taraj organizaĵoj kaj de UEA.

    UEA organizis la unuan Nitobe­simpozion omaĝe al la fama japana diplomato Inazo NITOBE, kiu en 1921 ĉeestis la kongreson en Prago kiel ĝenerala sekretario de Ligo de nacioj. Li raportis pri lingvaj problemoj de komu­ni­kado kaj pri Esperanto kaj nomis ĝin "la motoro de internacia demokratio".

    Dimanĉe la reprezentantoj de inter­naciaj organizaĵoj ekkonis la funkciadon de Esperanto kiel kongresa lingvo. Lun­de la simpozianoj pritraktis la lingvajn politikon kaj praktikon en UNO kaj en Esperanto‑komunumo kaj ankaŭ la lin­gvan diversecon kaj lingvan demokra­tion kaj la rolon de Esperanto en Eŭro­po. Estis pridiskutitaj lingvaj programoj de UNESKO kaj edukado por la internacia konscio pere de Esperanto. Posttagmeze okazis la ronda tablo pri la lingvoj en internacia kunlaborado, kie reprezentantoj de kelkaj internaciaj organizaĵoj, kiuj uzas ankaŭ Esperanton, priskribis siajn spertojn.

    Fine estis akceptitaj tri rekomendoj por la estonta kunlaborado inter inter­naciaj organizaĵoj. Grava estas la agado sur la kampo de protekto kaj konservado de la lingva diverseco en la mondo kaj de certigado de lingvaj homaj rajtoj, precipe en edukado. Necesas plibonigi la interkompreniĝon inter kulturoj kaj kom­prenon de mondaj problemoj. Gra­vas efika kaj altnivela internacia komu­ni­kado, sed oni devas konsideri ankaŭ egalecon kaj financan raciecon. Estis proponite fondi Centron por internacia lingva planado, kiu kunligus ĉiujn klopodojn por kvalita, efika kaj egalrajta komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj.

 

Medicino de la sekvonta jarcento

    Kio estas simpla por lernado kaj alte efektiva dum aplikado? Vi dirus: "Esperanto" kaj vi pravus, sed ekzistas ankoraŭ unu prava respondo: "Su Ĝok terapio". Tion povas konfirmi parto­prenantoj de la Su Ĝok‑terapiaj prezentadoj, kiuj okazis dimanĉe kaj  marde.

    Su Ĝok terapio uzas por kuracado, profilaktiko aŭ por la unua helpo konformecajn sistemojn sur manoj kaj piedoj. En la korea lingvo "su" signifas mano, "ĝok" ‑ piedon.

    La metodon malkovris korea profesoro Pak Ĝe Vu el Seulo. Ĝi bazi­ĝas sur multnacia kaj multmiljara orient­medicina sperto, kvankam ĝi mem estas nur ĉirkaŭ dekjara. La metodo ne estas elpensita ‑ la konformecajn sistemojn dekomence enhavas la homa korpo. Per granda Amo la Naturo kreis homon kaj donacis al li memstarajn kuracajn sistemojn, por ke li mem helpu sin. Se la homa korpo ricevas tro malmulte da natura stimulado per la konformecaj sistemoj aŭ aperas iu ekstera malsaniga kialo, homo ekmalsanas. Per diverspeca iritado de la punktoj aŭ zonoj ĉe la konformecaj sistemoj sur manoj kaj piedoj ni povas sanigi la homon .

    Ni prezentis kelkajn metodojn de la unua helpo. Por interesatoj ni aranĝas konstante ankaŭ divers‑nivelajn kursojn (por ne‑medicinistoj l2‑horajn, por kuracistoj l2‑tagajn).

    Ekde tiu ĉi UK ni havos eblojn apliki la metodon pere de Esperanto. Nia slogano ne estas nova: "Metodo por lingvo, lingvo por metodo". Multaj el samideanoj, kiuj spertis ĝian efektivecon, ŝatus pli profunde lerni la metodon. Ĉiuj atendas la esperant­lingvan libron "Su Ĝok por ĉiuj", kiun ni eldonos dum sekvontaj 2 monatoj. Venu al la prelego marde, por ke ni interkonsentu pri nia komuna agado por la sano kaj feliĉo ne nur de esperan­tistaro.

 Alfredas Maruŝka

 

Arta programo

    Brazila komponisto kaj kantisto Flávio Fonseca, sendita de la Brazia ministerio de kulturo, koncertis en salono Lapenna,  en salono Zamenhof la Bulgara Esperanto­-Teatro prezentis vespere teatraĵojn Triptiko de Giorgio Silfer  kaj Lanĉo de Emilija Lapenna (skizo el la vivo de L. L. Zamenhof).

 

 

Merkredo, 24 julio - ekskursa tago

 

La ekskursa merkredo forgvidis la kongresanojn el Prago al tre diversaj anguloj de Ĉeĥio. Via raportanto direk­tiĝis (kun la tuta kongresa aro en 4 aŭtobusoj!) al unu el la miraklaj lokoj de la ĉeĥa kulturo ‑ al Český Krumlov. La sorĉa urbo protektata de UNESCO ĉe la meandro de la plej fama ĉeha rivero Vultavo kaj konsiderata unu el la mondaj kulturaj trezoraĵoj, malkaŝis al ni la sekretojn de la kastelo Český Krumlov: belegan meblaron kaj valorajn artkolektojn ‑ kiuj dokumentas pri la tempo kaj la regantoj de la kastelo ekde la 14‑a jarcento. La kastela kapelo, nobelulaj dormejoj, manĝejoj, la amo per kiu oni tra jarcentoj gardis kaj riĉigis la kastelajn trezorojn, kontribuis al la tute specifa etoso: la ŝtormo, kiu trafis la kastelajn ĝardenojn kaj la urbon dum nia vizito, forportis nin el la reala mondo. Informitaj ĉiĉeronoj, kleraj tradukistoj, plaĉa manĝpaŭzo en la iama kastela stalo ripozigis la kongresanojn, lacajn de la tritaga kurado de programo al programo en la vastega kongresejo. La merkreda vizito al Český Krumlov restos unu el la brilaj punktoj de la kon­gresa programo. Ĉeĥio per Český Krum­lov havas plian kialon por vizito.

 Spomenka Ŝtimec

 

Premion "Germain Pirlot"

Kadre de la inaŭguro de SUS 16, kiu merkrede je la 9‑a okazis en Hotelo Forum, AIS transdonis la Premion "Germain Pirlot" por la jaro 1995. La premio iras al la sciencistoj Reinhard Selten kaj Jonathan Pool pro ilia verko "Enkoduko en la teorion de Lingvaj ludoj ‑ ĉu ni lernu Esperanton?"

    La Premio Pirlot estas ĉiujare aljuĝata al scienca verko, kiu almenaŭ duone es­tas en Esperanto. En 1996 la premion ricevis la Ukraina medicinisto I. Galaj­ĉuk pro la kongresvolumo "10‑a Inter­nacia Medicina Esperanto‑Konferenco" redaktita de li.

 

Ĵaŭdo, 25 julio

 

Esperantologia konferenco

en la salono Hodler alportis interesajn temojn: Esperanto movado - ĉu perdita komunumo? Sociologie pri la specifeco de la eo-komunumo de Zbigniew Galor, Infano de l' epoko: Moderneco kaj postmoderneco en la Esperanto-kulturo de Mark Fettes, Kiel lingvo generas kulturon de Nikola Raŝiĉ, Kio estas Esperanto-kulturo kaj kio ĝin karakterizas? de Gerrit Berveling kaj Originalaj Esperanto-kulturaj fenomenoj kaj ilia lingva reflektiĝo de d-ro Aleksandr Melnikov.

 

Internacia Kongresa Universitato

 

    En la plenŝtopita salono "Karolo Píč" daŭrigis sian laboron Internacia Kongre­sa Universitato. Kiel unuan prelegonton prezentis la rektoro al la publiko magis­tron Kep Enderby el Aŭstralio. Temo de lia prelego estis "La indiĝenaj popoloj de Aŭstralio". Al la aŭskultantaro estis prezentita resuma historio de la aŭstralia indiĝena loĝantaro ("aborigenoj") de la pratempo ĝis hodiaŭ. La priskribon de la kortuŝaj krimoj kontraŭ aborigenoj en la pasinteco sekvis priskribo de iliaj viv­kondiĉoj en la nuna Aŭstralio.

    En la dua prelego  Franz Kafka kaj Prago: verkisto kaj lia urbo“ koncentri­ĝis Doc. Dr. Mauro Nervi (Italio) al la Praga medio, en kiu F. Kafka literature aktivis. Detale estis priskribitaj lokoj, kie Kafka vivis, domaĝe, ke ilustraj lumbildoj mankis. Por la nedetale infor­mita aŭskultanto la preleginto forgesis diri, ke la plej granda ‑ de li menciata ‑ kontraŭjuda pogromo dum la dua mond­milito estis organizita fare de nazioj kaj ke Prago kaj nemalproksima koncentrejo Terezín estis nur ĉeĥa tereno, sur kiu la krimo de faŝistoj estis plenumita. Alia rimarko: en l9l8 oni proklamis ne la ĉeĥan, sed la ĉeĥoslovakan respublikon.

    La kompletaj tekstoj de ambaŭ pre­legoj estis por dispono al la interesatoj (por l5 CZK).

  Vlastimil Novobilský

 

 

 

 

   

Jarkunveno de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).

 

          Unue oni traktis plurajn asociajn afe­rojn. Vakas la sekretaria posteno; provi­zo­re, ĝis estos trovita nova funkci­ul(in)o, d‑ro W. Verloren van Themaat plu faros la necesan laboron.

    La prezidanto, Gerrit Berveling, klo­po­dos okazigi lige al la planita Eŭropa Kongreso en Aalen (Germanio) en 1997 aranĝon nome de EVA pri literaturo.

    Kun Fonto oni klopodos fari ian ak­cep­teblan financan aranĝon, ĉar la kostoj de la dissendado de la n‑roj kun EVA­komunikoj estas altaj. La Esperanta Jura Asocio estas petata doni informojn pri aŭtor‑rajtoj.

    Kun Edistudio EVA daŭrigos la kun­laboron pri premiado de novaj libroj. Aŭtoroj, kiuj jam aperigis plurajn librojn, estas invitataj aliĝi al EVA. La jara kotizo estas duono de M‑jarlibro de UEA. Tiuj, kiuj ne jam vere famiĝis kiel verkisto, sed ja serioze tiusence laboras, povas peti aliĝon. Decidos EVA­komisiono.

 Gerrit Berveling

 

 

 

ARTO

Posttagmeze ĝuigis la kongresanojn magiisto Trixini kaj koncerto de grupo Agordo, vespere la kabareda programo de fraŭlino Barlaston, kiu krom spritaĵoj ankaŭ kantis per surprize bela soprano (temas pri travestiita viro) arion de Najado kaj aliajn klasikaĵojn.

 

 

Vendredo, 26 julio - tago de la paco

 

 Oficiala akcepto ĉe la vicĉefurbestro de Prago

 

    La 26‑an de julio l996 la vicĉef­urbestro de Prago Vladimír Drábek ak­cep­tis delegacion de esperantistoj, parto­prenantoj de la 8l‑a Universala Kongre­so de Esperanto, en la reprezenta salono de la praga Malnovurba Urbodomo. S‑ro V. Drábek en sia alparolo salutis ĉiujn ĉeestantojn kaj esprimis sian konvinkon, ke la 8l‑a UK estos daŭre engravurita en la historion de Prago. Prezidanto de Ĉe­ĥa Esperanto‑Asocio, Vlastimil Kovara, dankis la urbon Praha kaj la vicĉef­urbeston mem pro la pozitiva rilato al la UK kaj rememorigis pri la l3a UK en Prago, kiu okazis antaŭ 75 jaroj. Dan­kojn al Prago kaj ĝia reprezen­tan­taro por la subteno rilatanta al organizo de 8l‑a UK esprimis ankaŭ prezidanto de UEA, Lee Chong‑Yeong. Lian finan demandon, ĉu nun la vicurbestro sentas sin amiko de Esperanto respondis V. Drábek jese.

    La akcepto estis finita per trarigardo de historiaj salonoj de la Malnovurba Urbodomo.

                                                  Internacia Kongresa Universitato

 

    En salono Lapenna estis prezentitaj la lastaj prelegoj.

    Prof. D-ro John C. Wells (Britio) pre­zen­tis prelegon  Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj“, kiu allogis multajn aŭs­kul­tantojn. Ili helpe de antaŭe disdonita materialo povis konstati, kiel la orto­grafioj de diversaj lingvoj ekspluatas la eblon uzi kromsignojn por modifi la ordinarajn literojn. La preleginto finis sian parolon per konstato, ke  ni nun pasas el epoko, en kiu kromsigno estis problemo, al epoko, en kiu ĉio estos ebla“. La prelegon sekvis tre riĉa dis­kuto.

    En la lasta prelego d-rino Věra Barandovská­-Frank (Ĉeĥio-Germanio) parolis pri  Jan Novák - reprezentanto de internacia novhumanisma kulturo“. Oni aŭdis specimenojn el liaj poeziaĵoj kaj muzikverkoj (unu el ili kante prezentis la prelegantino mem). Oni ankaŭ sciigis, ke la  latinlingva scienca, literatura kaj muzika movado ne mortis“.

    La pres-servo disponigis al la inte­resatoj kopiojn de ambaŭ prelegoj.

    Je la fino de la 9a kaj la lasta prelego el la prelegserio la rektoro de la ĉijara IKU, Prof. D-ro V. Novobilský, pro­klamis ĝin fermita.

 

Akademia Forumo de AIS

 

AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) evidente subtaksis la intere­secon de sia Akademia Forumo: Salono Bácskai montriĝis tro malgranda por la preskaŭ 50 homoj, kiuj volis aŭdi aŭ kundiskuti pri  Modifoj en la strukturo de AIS".

    La diskuto, sub la lerta gvido de Prof. Dr. Werner Bormann, montris du precipajn direktojn:

* Starigo de regionaj klerigejoj parte etno­lingvaj, por plivastigo de la stud­oferto kaj konatigo de AIS;

* Plidetaligo de la strukturoj de la dua (humanistika) kaj kvina (naturscienca) sekcioj de AIS, laŭ proponoj el tiuj sekcioj.

    Pri la unua punkto estis konstatite, ke eblas starigi klerigejojn de AIS surbaze de regionaj asocioj, t. e. kuniĝoj de sub­tenaj AIS‑anoj. Jam sin anocis kunlabor­emuloj el Germanujo kaj interesuloj el Hungarujo. La duan punkton enkondukis klarigo de la scienca fakostrukturo de AIS, kiu sekvas logikajn apriorajn prin­ci­pojn, male al multaj nacinivelaj uni­ver­sitatoj.

    Pro manko de tempo necesis prokrasti la pluan diskutadon al la venonta studad­sesio, SUS 17 en Rimini (IT) kaj San‑Marino (SM), kiu okazos de la 1‑a ĝis la 7‑a de septembro 1996.

   

 Premio "Wiener‑Schmidt"

por Prof. Dr. Miloš Lánský

 

    La ĉijaran Premion  Wiener Schmidt“, aljuĝata de la Asocio pri Pedagogio kaj Informado (germane Gesellschaft für Pedagogik und Information ‑ GPI) estis transdonita al Prof. Dr. Miloš Lánský pro elstaraj sciencaj kontribuoj al la progreso de la metodo de instruado. La premion transdonis Prof. Helmar Frank, prezidanto de la akademio (AIS), dum la solena fermo de SUS 16 (16‑a stud­konferenco de Akademio Internacia de la Sciencoj), en la Pedagogia Fakultato de la Karla Universitato en Prago.

 

 

 

 

Kristana Kunveno

 

    Ni venis multaj al ĉambro Symoens. Ni legis el la Biblio, preĝis kaj kantis. S-ro Gerrit Berveling parolis pri siaj tradukoj kaj precipe pri sia traduko de Duakanonaj libroj, kiuj espereble aperos poste inter la Malnova kaj la Nova Testamentoj de la Biblio.

    Ĉeestis multe da membroj de la Kato­lika Unuiĝo (IKUE), kaj oni kuraĝigis ilin kunlabori kun membroj de Kristana Ligo (KELI) en multe da ekumenaj pro­jektoj. Fakte multaj iros rekte post ĉi tiu kongreso al Szombathely en Hungario, kie okazos ĉijara Ekumena Kongreso. Tie oni decidos pri venontaj jaroj, sed es­tas preskaŭ certe, ke okazos Ekumena Kon­greso en 1998 en Nantes, Francio, ĉar tiam ni solenas la kvarcentan dat­re­venon de la Edikto de Nantes, kiu pro­klamis liberecon ankaŭ al Protestantoj.

 David Featherstone

 

Komuna silentado

 

Kvindeko da kongresanoj dum la vendreda posttagmezo forŝteliĝis de la kongresa bruado al salono Bácskai por duonhora komuna silentado. Tiu ĉi aparta formo de preĝado - meditado estis lanĉita de ISISTI rezulte de proponoj de la lastkongresaj IRKE-oj.

    La tre pozitiva eĥo al tiu ĉi evento eble indikas la dezirindecon de tia retiriĝeblo. Mi persone alrevas tiun tempon, kiam unu el la kongresaj servoj de UEA estos iaspeca konstanta inter­religia kapelo dumkongresa, t.e. salon­(et)o sole dediĉita al - eble nur silenta - meditado, kontemplado, preĝado, devotado ...

 

Aŭtoraj duonhoroj

     LA AĴOJ KAJ SEZONOJ" (PRO VIENO, 1995) estas la unua libro de Ulrich Becker, plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA. La juna aŭtoro rakontis pri la motivoj, kiuj impulsas lin verki, legis pecon de novelo kaj respondis demandojn de la interesiĝanta publiko. La verkojn de Becker karakterizas tre fajna sentivo.

    Nekutiman prezentadon akceptis plej laste (vendrede) la Aŭtoraj Duonhoroj de la kongresa libroservo. Flávio Fonseca el Brazilo ne nur rakontis pri sia kariero de muzikisto, komponisto, sed regalis la aŭskultantaron per 3 kanzonoj.

    En la libroservo ankoraŭ restas kelkaj ekzempleroj de lia kasedo, disko kaj ĵus lanĉita KD, en kio troviĝas lia kompo­naĵo "Babelturo", premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA.

 

Internacia Arta Vespero

en la salono Zamenhof fermis kulturan programon de la kongreso per sin­prezento de preskaŭ ĉiuj artistoj, kiuj koncertis aŭ aktoris dum la semajno, aperis ankaŭ kelkaj novaj personoj, ĉar al la programo povis aliĝi ĉiu, kiu kuraĝis prezenti siajn kapablojn.

    Prezentis sin ankaŭ la Internacia Kongresa Ĥoro, kiu estis formita el kelkdek kongresanoj kaj ekzercis dufoje tage ekde lundo.

    Per parola vorto akompanis la vespe­ron d-rino Věra Barandovská-Frank.

Sabato, 27 julio

 

Solena fermo de la kongreso

    Je la deka horo kolektiĝis en la salo­no Zamenhof ĉiuj kongresanoj, sur la podio eksidis la estaro de UEA. Pluraj parolantoj prononcis sian opiniojn pri  la kongreso kaj konstatis, ke ĝi estis sukcesa kaj plenumis sian celon. Kortuŝaj momentoj estis, kiam sin prezentis - iom hontemante - la infanoj venintaj el sia kongreseto en Rabyně kaj kiam la kongreson alparolis la kameruna esperantisto Victor Nto-Nto. Li estis la laste alveninta kongresano, ĉar survoje li estis kaptita kaj kvar tagojn prizonata de niĝeraj soldatoj. Tial li povis atingi Pragon nur ĵaŭde, preskaŭ je la fino de UK.

    Poste oni  invitis sur la podion ĉiujn, kiuj helpis prepari kaj organizi la kongreson. LKK-anoj ricevis bukedon da ruĝaj floroj kaj libron de Franz Kafka  Metamorfozo“ en traduko de Mauro Nervi. Ĉiujn helpantojn oni dankis per floroj kaj la publiko per longa aplaŭdo.

    Fine la prezidanto de UEA, prof. Lee Chong-Yeong, invitis ĉiujn al la venont­jara 82-a Universala Kongreso 1997 en la aŭstralia Adelajdo, kiu kurioze okazos  vintre“ (19-26 julio 1997), sude de la ekvatoro, kvankam la vintro estos tre modera, ĉar Adelajdo proksimas al la ekvatoro kiel ekzemple Bagdado aŭ Tokio. Poste li proklamis la kongreson fermita.

 

 

Simpozio alvokas al nova lingva ordo:

 

Prago, 26 julio 1996

 

    La monda lingva ordo urĝe bezonas demokratian reformon, laŭ kunveno de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

    La Nitobe‑Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj alvokis al tutmonda debato pri lingvaj homrajtoj, lingva egaleco, kaj la kvalito kaj kost‑efikeco de internacia komunikado trans lingvajn barojn.

     Ni instigas ĉiujn organizaĵojn kaj raciajn registarojn serioze alfronti la lingvan diskriminacion je ĉiuj niveloj, ekde edukado ĝis la funkciado de interpretaj servoj," diris Mark Fettes, la Ĝenerala Sekretario de Universala Esperanto‑Asocio, kiu organizis la dutagan kunvenon.

    Laŭ Olivier Dupuis, deputito en Eŭropa Parlamento kaj preleganto en la Simpozio, la lingva egaleco en Eŭropa Unio proksimiĝas al krizo, kiun eblos eviti nur per la enkonduko de la internacia lingvo Esperanto kiel pontlingvo kaj neŭtrala dua lingvo por ĉiuj.

     Nek la pli malgrandaj lingvoj nek Esperanto minacas oficialajn naciajn lingvojn," diris Allan Wynne Jones, prezidanto de Eŭropa Buroo pri Malpli Uzataj Lingvoj.

     Ni ĝuste volas konservi la diversecon de la lingvoj kaj kulturoj en la mondo," li aldonis.

 

 

 

 

  KONGRESA KOMUNIKO

   

    En Prago ĵus finiĝis, kun 2971 kongresanoj el 66 landoj, la 81‑a Universala Kongreso de Esperanto. Post 75 jaroj ĝi estis la dua UK en Prago. La datrevenon pligravigas la fakto, ke ĉi tie unuafoje okazis Nitobe‑simpozio memo­re al Inazo Nitobe, iama Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, kiu kiel diplomato vizitis la Pragan UK‑on en 1921, nomis Esperanton "motoro de internacia demokratio" kaj tre pozitive raportis pri siaj spertoj kun Esperanto. En la simpozio invititaj lingvistoj, politikistoj kaj aliaj fakuloj partoprenis prelegojn kaj diskutojn kun rilatoj al komunikado kaj lingva demokratio.

    Dume miloj da kongresanoj ĝuis vicon da programeroj kaj serioze laboris en kunvenoj de fakaj asocioj kaj aliaj kunsidoj.

    Unuafoje okazis seminario pri lingvo­politiko de la Esperanto‑movado, preze­n­to de Su‑Ĝok terapio, fondkunvenoj de nefumantoj kaj sociallaboristoj kaj kon­fir­miĝis agado de rondo‑kato.

    Estas prezentita Manifesto de Prago, kiu respondas al la bezono difini la ak­tu­alajn sencon kaj celon de esperantismo en formo klara por neesperantistoj, dis­ko­niginda en aliajn lingvojn (jam tradu­kita en la anglan, ĉeĥan, francan, ger­ma­nan, hispanan, hungaran, latinan, neder­landan, portugalan).

    La kongresa temo Kulturo ‑ ĉu valoro aŭ varo? estis traktitaj en du altnivelaj prelegaroj fare de verkistoj kaj kultur­agantaj esperantistoj. Kvankam forte konfliktis malsamaj opinioj, plejparto konsentis, ke kulturo devas esti varo altkvalita, en kiu komerceblo ne rajtas superi arton. Demokratio estas necesa, kvankam ne sufiĉa kondiĉo por alta kulturo.

    Kadre de la tradicia Internacia Kon­gresa Universitato en 9 prelegoj elstaraj sciencistoj klerigis la publikon, kiu foje superplenigis la salonon. Du el la pre­legoj, nome pri estetiko de beletra verko de prof. Ignat Florian Nociort kaj ludo­teorio de Nobel‑premiita prof. Reinhard Selten, daŭris ankaŭ per kompletiga kurso de Akademio Internacia de la Sciencoj ‑ tia kunordigo de IKU kaj AIS okazis unuafoje.

    Omaĝe al centjariĝo de la Esperanto­teatro efektiviĝis riĉa arta programo. Jam en la solena inaŭguro aperis apud muzikaj pecoj en prezento de bulgara Esperanto‑Teatro ankaŭ fragmento el la teatraĵo La unua brandfaristo de Leo Tolstoj, kiu antaŭ cent jaroj en 1896 estis la unua esperantlingva teatra prezentado. Poste paradis aktorado de Eva Seemannová kun Eliza Premislid­i­no, de Zagreba Studenta Esperanto­Klubo kun Stilekzercoj de Raymond Queneau, entuziasmigis la jam menciita bulgara Esperanto‑teatro kun Lanĉo de Emilija Lapenna kaj Triptiko de Giorgio Silfer kaj Lordino Makbeto de Georgina Almanza. Ridsalvojn eksplodigis magi­aĵoj de Trixini kaj farsaĵoj de fraŭlino Emily Barlaston.

    En la muzikema Ĉeĥio ne povis manki recitaloj kaj kanto‑prezentoj diversstilaj, muziko klasika de Aldo Florentin kaj de ĉeĥaj esperantistaj art­istoj­, kanzona de Jadwiga Dzigielewska, ĵazeca de Flávio Fonseca kaj korusa de Akordo. La internacia arta vespero rivelis aŭ konfirmis talentojn de esperantistaj amatoroj, ofte profesi­nivelaj.

    La koridorojn de la dua etaĝo ĉarmigis pentraĵoj kaj grafikaĵoj de pluraj artistoj profesiaj, amatoraj kaj infanaj. En la libroservo prezentiĝis pli ol dek verkistoj kun siaj novaj verkoj en duonhoraj renkontiĝoj. Inter novaj titoloj krom originaloj aperis ankaŭ tradukoj, inter ili teatraĵo Aŭdienco de Václav Havel, alta protektanto de la kongreso.

    La dumkongresaj diskutoj kaj ideoj denove pruvis, ke la esperantistaro sur­vojas al la tria jarmilo kun fido kaj la konscio, ke la rolo de Esperanto kiel interhoma perilo povos nur graviĝi en la mondo, kie neegalranga komunikado kaj informado pli kaj pli postulos esence demokratian alternativon.

 

 Kongresa Rezolucio

 

Al nova monda lingva ordo

    La 81-a Universala Kongreso de Esperanto,

    okazinta de 20 ĝis 27 julio, 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie kunvenis 2971 kongresanoj el 66 landoj,

    aŭdinte la debatojn kaj rekomendojn de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unes­ko, Eŭropa Parlamento, kaj aliaj inter­naciaj organizaĵoj, kadre de la Nitobe­Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri  Lingvo por internaciaj paco kaj demo­kratio“',

    konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago,

    konfirmas la urĝan bezonon de vasta tutmonda diskuto pri la lingvaj hom­rajtoj, la lingva egaleco, kaj la neceso de efika kaj altkvalita komunikado trans lingvajn barojn,

    emfazas, ke la Esperanto‑komunumo jam atingis rimarkindajn sukcesojn sur tiuj terenoj, kiuj meritas seriozan esplo­radon de kompetentaj lingvopolitikaj instancoj kaj fakuloj,

    kaj invitas ĉiujn internaciajn organi­zaĵojn kaj lingvopolitikajn instan­cojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto­movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.

 

ILEI-konferenco en Tábor

 

Tuj post la kongreso forveturis sepdeko da Esperanto-instruistoj kaj dek gimna­zianoj al Tábor por trakti pri la instru­ado de Esperanto en la mondo. La prelegoj kaj kursoj trovis rifuĝejon en la ĉambroj de la Sudbohemia Univer­sitato. Detalojn ni alportos en la venonta numero de Starto.

 

 

Ni kondolencas

La 15‑an de julio 1996 forpasis en aĝo de 81 jaroj honora membro de ĈEA, s‑ro Václav Špůr, eminenta instruanto de Esperanto, meritplena ankaŭ en iama kolegio de Doksy. Mencias lin Karel Piĉ en Litomiŝla tombejo kaj Eli Urbanová en Hetajro dancas.