organo de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
aperas 6-foje jare. Abono 15
gld.
Komercaj anoncoj: 25
Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500
Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.
Membrokotizoj: A 120
Kč, B 60 Kč, C 300 Kč, D 30 Kč, E 30 Kč, F 2400 Kč, G 90 Kč (Starto),
eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.
HEROLDO DE ESPERANTO
Chcete být aktuálně
informováni o esperantském hnutí v celém světě? Neváhejte a předplaťte si Heroldo de
Esperanto, které vychází 16x ročně. Cena předplatného pro rok 1996 zůstává
nezměněna ve výši 400,- Kč. Úhradu můžete provést v každé pobočce Agrobanky na
číslo účtu vedeného u Agrobanky v Poděbradech 429 531 - 584/0600. Distribuci
provádí a další informace poskytne: Pavel Polnický, Lesní 150/VI., 290 01
Poděbrady (tel. 0324/5651). Na tuto adresu pošlete prosím informaci o zaplacení
a přesnou adresu, na kterou chcete HdE dostávat!
JAK NA KONGRES
Důležitá informace pro
zájemce o účast na 81. UK v Praze v roce 1996. Esperantisté z České republiky
mohou platit kongresový poplatek v každé pobočce Agrobanky, kterých je v ČR
celkem 365. Zvláštní účet byl otevřen v
Agrobance v Poděbradech a má následující číslo: 411 200 - 584/0600. Řádně vyplněnou
zvláštní přihlášku pro občany ČR a SR zasílejte na adresu pokladníka: Pavel
Polnický, Lesní 150/VI., 290 01 Poděbrady (tel. 0324/5651). Na této adrese
obdržíte i další přihlášky a informace. Do kanceláře UEA v Rotterdamu
přihlášku neposílejte! (Výše kongresového poplatku pro naše občany bude známa
a přihlášky k dispozici až koncem října!!!)
Al ĉiuj, kiujn
turmentas doloroj
Mi petas, tralegu denove en
Starto 1/95, p. 7, la artikolon Ĉu
vi konas kuracajn kolorajn foliojn? Ĝian enhavon mi tute konfirmas,
ĉar tuj post ĝia tralego mi skribis al s-ro L. Hruška el Písek, kiu
tuj poŝtrevene sendis al ni 3 folietojn laŭ nia priskribo de
malfacilaĵoj. Mi kaj edzino jam unu monaton almetadas ĉi tiujn
foliojn sur dolorajn lokojn de niaj korpoj. Ni ambaŭ plicertigas, ke niaj
doloroj iom post iom cedas!
Dum la nuntempa plimultekostiĝo de medikamentoj kaj
kuraciloj estas ĉi tiu kuracmetodo male pli efika koncerne kaj
resaniĝon kaj monon.
Ripetante,
mi rekomenas al vi: Skribu al s-ano Hruška, ĉar la kuracfolioj pruviĝis
- montris sian kapablon resanigi! Dankon! Miroslav
Pokorný, Ústí n.O.
Informoj el la komitato de ĈEA
Laŭ aŭgusta komitatsesio okazis en la urbo Česká
Třebová kaj la septembra en Brno. Ambaŭ havis la samajn programerajn
ĉefpunktojn: unue ekonomiaj problemoj, ĉar la ekonomio estas bazo
por bona prospero de la asocio. Kvankam financoj ne abundas, tamen al la
socio nun ne minacas financa kolapso. Sed gravas ĝustatempa pago de la
membrokotizoj por venonta jaro 1996 (laŭstatute oni devas tiun membran
devon plenumi antaŭ komenco de la koncerna jaro, do fine de la jaro
antaŭa).
Regule estas detale traktata la membrostato kaj lige kun tio
ankaŭ la asocia organo Starto. Ĝi jam unuafoje aperis en Opava kaj
baldaŭ estas antaŭvidata la ĝusta eldonritmo (en paraj monatoj - rim. de red.). Tamen
la membrokartoteko iomete lamas, multaj membroj ĝis nun ne resendis la
novan membrokarton ricevitan komence de la jaro. Ja ekzistas eĉ kluboj,
kiuj tute ne sendis sian membroliston kaj ankaŭ ne kotizojn por tiu
ĉi jaro 1995! Malgraŭ tio la klubo ekzistas kaj ankaŭ funkcias.
Simila negativa disciplino estas grava malhelpo de la asocia agado!
Gravaj punktoj de ambaŭ kunvenoj estis kongresoj. En la
aŭgusta estis pritaksataj la rezultoj de la 48-a IKUE- kongreso en
Olomouc, pri kiu jam nia organo sufiĉe informis. La komitato esperimis
altan respekton al perfekta preparo de la kongreso fare de ĝia organiza
teamo surfrunte kun Miloš Šváček. En la sama kunveno estis la komitatanoj
detale informitaj pri UK en Tampereo, la septembra kunveno traktis laboron de
LKK, kiu havis sian specialan sesion 9.9. en Praha kun ĉeesto de Simo
Milojevič, la ĝenerala direktoro de UEA.
La plej longan tempon de la kunveno forprenis la preparo de la
asocia konferenco preparata por dua duono de oktobro, kiu ligiĝas kun
la festivalo Filmo kaj video en
Esperanto“, kiun en Brno komune aranĝas ĈEA kaj KAVA-PECH.
La programon de la kunvenoj kompletigis vico da malpli ampleksaj
problemoj: faka asocia biblioteko, kiun prizorgas la scienc-teknika sekcio de
ĈEA (nome inĝ. Pospíšil), plue stato de UEA-membroj en nia lando,
funkciado de lokaj kluboj kaj aliaj. La venonta kunsido okazos nur post la
konferenco, kiu resumos rezultojn de la asocio.
Vl-Ko
Esperanto-tago en Opava
En la urbo Opava - la naskiĝloko de la elstara
ĉeĥa poeto Petr Bezruč - regule okazas en septembro la kultura
festivalo Bezručova Opava“ (Opava de
Bezruč), kiu havas jam 38-jaran historion. En pasinteco estis kelkfoje en la
semajna bunta programo ankaŭ esperantista parto - estis tio entute 6
Esperantaj Kulturaj Festivaloj. En la ĉijaran programon oni envicigis
laŭ propono de Esperanto-rondeto Ostroj Opava la Esperanto-tagon. Ĝi
efektiviĝis sabate la 16-an de septembro. Partoprenis ĝin kvar dekoj
da esperantistoj el Opava kaj ses aliaj lokoj de Přerov ĝis Třinec. La
programo enhavis referaĵojn el historio de la movado en Ostrava-regiono
(V. Kočvara, ing. K. Janouš), projekciadon de
historia“ filmo pri komencoj de la someraj Esperanto-tendaroj en
Žimrovice (1952-1956). Krome oni faris mallongan promenon tra la urbo kaj
vizitis la ekspozicion pri 50-jara historio de Silezia teatro en Opava, kiu
cetere en la jaro 1968 surscenigis en Esperanto dramon de V. Nezval Manon Lescaut“ en traduko de J. Kořínek.
La renkontiĝo havis ĉefe lokan dimension, sed ĝi
tamen efike propagandis nian movadon. Pri la festivalo Bezručova Opava“ multfoje kaj vastskale
informis publikaj komunikiloj kaj ĉiam oni menciis ankaŭ la
Esperanto-tagon, kiu grave riĉigis la programon de la festivalo. Ofte
estis akcentigita la partopreno de interesuloj el lokoj ekster Opava. Jen la
ĝusta maniero envicigi Esperanton en publikan kulturan vivon.
kov.
Grava internacia evento en Jeseníky-montaro
Inter la 18-a kaj 24-a
februaro 1995 okazos en Kouty nad Desnou (Jeseníky-montaro) la 37-a Internacia
Fervojista Skisemajno. Estas preparita programo kaj por skiantoj kaj por
promenantoj. Por partoprenantoj de Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj
aliĝos (sindevige, do kun pago de la kotizo) ĝis la fino de novembro
ĉijara, ekzistas altaj rabatoj. La prezo respeguligas la nivelon de
tranoktado: estas tri kategorioj, ekde la plej luksa en la hotelo Dlouhé Stráně
(longaj deklivoj) ĝis modesta en du kaj trilitaj ĉambroj kun
duŝejo kaj necesejo suretaĝe en la hotelo MEZ. Por tiu modesta
tranoktado kun duonpensiono, se pagite ĝis la fino de novembro,
ĉeĥaj kaj slovakaj partoprenantoj pagos nur 1140,- Kč (en trilita
ĉambro) aŭ 1320,- Kč (en dulita ĉambro) por la tuta restado.
Partopreni la eventon kaj ĝui la Esperanto-etoson kaj belan
vintran montaron povas ĉiuj esperantistoj, tamen nur membroj de IFEF
ricevos medalojn kaze de sukceso en diversaj konkursoj aranĝotaj. Vesperaj
kulturaj programoj (inter ili ankaŭ la lingva konkurso) okazos por ĉiuj
partoprenantoj en la hotelo Dlouhé Stráně.
Pli detalajn informojn kaj
aliĝilojn vi ricevos ĉe la organizanto: KAVA-PECH, Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29
Dobřichovice, Tel: (02) 991 2201, Fax: 991 2126.
Homonimoj en Esperanto,
konsiderataj nomenklature 6
Josef Kavka
‑UM‑
La sesan (v. STARTO, 1994,
4, 20‑21 kaj 5/6, 23‑26, 1995, 1, 12‑14, 2/3, 17‑19, 4,
8-11) ĉapitron de niaj konsideroj ni dediĉu al la problemo de la
radikfina ‑UM‑, per kiu Esperanto kelkfoje klopodas eviti
homonimecon. Ni provos demonstri, ke tiaspeca klopodo apenaŭ povas esti
taksata kiel bonŝanca.
La latina ‑UM‑ normale
ne konsistigas radikon, estante finaĵo neŭtra. Ekz. en verbum, genitive verbi, la radikon formas sole tiu verb. Tion prave respektis la kreinto de Esperanto per la
fundamenta vorto verbo (ne
"verbumo"; cetere kp. en: verb,
fr: verbe, it: vérbo, sp: verbo k.t.p.).
Estas simptome, ke inter la fundamentaĵoj ni vane serĉus
ion analogan al "verbumo". Kukumo (Cucumis) estas fenomeno alispeca, same kiel konsumi, kostumo,
parfumo, resumo kaj volumo.
Okulfrape alia situacio montriĝas inter la oficialaĵoj: albumo, forumo, harmoniumo,
mediumo kaj minimumo ĝuste analogas al la supra, teorie konstruita modelo
"verbumo": Ĉu ne estus interese scii, kial Lingva Komitato kaj
la posta Akademio de Esperanto hezitis kontentigi sin pri la planlingve
logikaj: albo, foro, harmonio, maksimo, medio kaj minimo? La homonim‑okazoj
ja estis neglekteblaj.
Da neoficialaj ‑UM‑aĵoj
ĉi‑koncernaj svarmas en PIV multe pli:
1. cekumo (caecum), eĉ cekumito (ĉu ne
pli eble apendicito?);
2. eratumo (erratum). Prave oni dubu, ĉu necesa
termino anstataŭ la perfekte kompreneblaj erarlisto, eraroj k.s.;
3. filtrumo (philtrum). Ĉu la vizaĝa anatomio
havas ion komunan kun filtrado? Do eventuala konfuzo de la malparencaj nocioj
apenaŭ okazus;
4. galiumo (Gallium): Ĉi‑okaze, PIV prave
referencas al galio 2, kiu ja estas senriproĉe akceptebla (kp. PortmannRogers, 1993: galia arsenido);
5. geumo (Geum): kial ne sufiĉus: geo?
6. heliumo (Helium), laŭ PIV zamenhofaĵo
lanĉita fare de Kalocsay; tamen,
la ĥemiistoj klare inklinas al helio;
7. hilumo (hilum, genitive hili): Se la zoologoj evidente ne timas konfuzon de l' amfibia hilo
(Hyla) kun la termino anatomia (hilus), kial timas la botanikistoj? Jen
kiel dokumentiĝas subjektiveco de la homonimfobiaj afekcioj...
8. iliumo (os ilium): Ĉi‑okaze eĉ
PIV preferas la logike formitan ilion, al kiu ĝi mem referencas;
9. indiumo, laŭ PIV
ankaŭ zamenhofa, estas same garnita per referenco al indio (it: Indio), pri kies form‑ĝusteco
la ĥemiistoj‑esperantistoj neniel dubas;
10. kambiumo (cambium): jen ree timo de la PIVa
botanikisto, ke povus okazi miskompreno kun la kambio financa;
11. krinumo (Crinum) el amarilidacoj certe devus esti
nomata krino, apenaŭ konfuzebla kun ĉevalharo;
12. kvantumo estas en PIV
difinita kiel 1. elementa unuo de fizika grando, 2. elementa korpusklo kun nula
aŭ entjera spino. Aliflanke kvanto laŭ PIV estas 1. pli aŭ
malpli granda mezuro aŭ nombro da objektoj aŭ personoj, 2. esprimo de
grando en geometrio. Atendinde: en etnolingvoj plejparte sufiĉas unusola
termino por la supra nociaro; de:
Quantum, en: quantum, it. quánto;
13. kuriumo (Curium) cedas al la homonima
zamenhofaĵo kurio, kiu en PIV havas jam kvin signifojn;
14. optimumo sekvas la pli
suprajn oficialaĵojn: maksimumo kaj minimumo. Certe sufiĉus optimo,
tiom pli eble, ĉar ekzistas optimismo kaj optimisto, ambaŭ sen ‑UM‑:
15. paliumo (pallium) havas en PIV du tre distancajn
signifojn, dum palia rilatas al budhismo. Sendube por ĉiuj tri
nekonfuzeblaj nocioj bone servus la logike formita: palio;
16. planumo (Lamina orbitalis), la plata krani‑osto
ŝajnas cedi el modernaj vortaroj de anatomio;
17. premiumo. Ĉu ne
sufiĉus premio kiel termino ankaŭ por la nocio komerca?;
18. radiumo. Se la
fundamenta vorto radio havas
laŭ PIV jam 6 signifojn, kial ĝi ne havu ankaŭ tiun de la
ĥemia elemento?;
19. referendumo. Ĉu pro
ebla koincido kun la verbo referi plus la sufikso ‑END‑ oni imu la
malpli tenian: referendo?;
20. rektumo laŭ PIV
estas la lasta rekta parto de la dika
intesto. Do temas pri rekto, termino, kiu same bone servus en anatomio, kiel en
geometrio. Ja la anatomoj ĝuste akcentas tiun geometrian econ...;
21. serumo. Jen PIV mem
referencas al: sero;
22. siumo (Sium sisarum) el apiacoj (PIV:
umbeliferacoj) devus esti: sio. Konfuzebleco kun la refleksivo estas nula;
23. sternumo. Jen osto, kiu sternas sin meze de la homa
antaŭbrusto. Do: sterno;
24. stratumo. Ni povas
kompetente aserti, ke la geologoj‑esperantistoj anstataŭe uzas:
tavolo;
25. taliumo, laŭ Kalocsay zamenhofa. Tamen, PIV prave
referencas al: talio;
Memkomprene, niaj riproĉoj ne rilatas
al la ĝustaj ‑UM‑aĵoj, ekz. kurkumo, samumo kaj strumo.
Okaze de "Kartumo", oni povas bedaŭri sole la perforton de la
fontlingva kaj la fundamenta fonetikoj. Devus esti: Ĥartumo.
En PIVS troviĝas:
1. elektrumo. Se tiu ĉi
alojo estus nomata elektro, ĉu okazus fatala konfuzo kun la fizika
energio?
2. kastrumo. Se la antikvaj
Romanoj defendis siajn castra, ili ne
timis konfuzon kun la verbo castrare.
Post la du mil jaroj, esperantistoj timas...
3. opidumo. Jen terminologia
manieraĉo, ĉar opido funkcius perfekte, sen danĝero de ajna
koincido.
En EB:
1. ledumo (Ledum palustre). Sendube, la bela
torfoplanto el erikacoj devus porti la nomon: ledo, sentime pri konfuzo kun la
ŝumaterialo. Cetere, la plantfolioj estas ledecaj;
2. traŭtoniumo, muzika
instrumento. Nepre: traŭtonio.
Resume: En la leksiko de Esperanto jam
ekzistas sennombraj fakvortoj de la helenlatina origino, kies neŭtran
finaĵon oni ne inkludis en iliajn radikojn. Ni povus komenci
laŭalfabete per la zamenhofa abrotano (abrotanum)
kaj fini per la same zamenhofa zirkonio (Zirconium).
Ĉu estas planlingveca procedo, apliki okaze de trideko da terminoj tiun
radikfinan ‑UM‑ sole pro homonimfobio?
Precipe la ĥemiistoj, kiuj dezirus fariĝi adeptoj de l'
esperantismo, konsterniĝus: Dum la latinaj elementnomoj senescepte portas
la neŭtran finaĵon, kiu malaperas fleksie (ekz. Bor‑ium, sed acidum bor‑icum,
do la radiko estas bor‑), en
Esperanto aperas eble kvin nomoj kun ‑UM‑. Oni prave demandos, kial
estas allasata ekz. germanio, kvankam homonima kun la landnomo, sed preskribata
heliumo, kvankam okaze de helio ne minacus homonimeco.
Simila situacio estas en botaniko kaj zoologio, kiuj per siaj
nomenklaturoj celas laŭeblan ordon, tiom pli dezirindan en versioj
planlingvaj.
Fontoj
Plena Ilustrita Vortaro de
Esperanto (1970). ‑ Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.
Esperanta Medicina Terminaro
(1979). J.Hradil. ‑ Universala
Medicina Esperanto‑Asocio.
Plena Ilustrita Vortaro de
Esperanto. Suplemento (1987). ‑
Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.
Esperanta Bildvortaro
(1988). R. Eichholz. ‑
Esperanto‑Press, Bailieboro.
Inversa Vortaro de Esperanto
(1989). B. Pabst. ‑ Esperanto‑Centro,
Paderborno.
Kemia kaj Scienc‑teknika
Vortaro (1993). D. Portmann ‑ D.
Rogers, Naperville.
Kurisu Kei 85-jara
Nur per kelke da vortoj ni
rememoru rondan vivjubileon de la
fervora esperantisto, bohemisto kaj granda amiko de nia lando - Kurisu Kei
el Tokio.
La artikolojn pri lia vivo kaj laboro ni povas trovi en Startoj
2/89 kaj 2/92 (kiam li iĝis Honora Membro de UEA). Ni nur aldonu, ke nun venkis lia eseo Kiel Esperanto helpis al mi solvi enigmojn
de Riporto“ en la ĉijara
literatura konkurso de UEA. En ĝi li malvualas multajn misterojn pri
persono de Julius Fučík kaj ties problema verko. Sur lia tablo kuŝas jam
preparita por eldono nova japanlingva traduko de nekripligita teksto de Riporto
kun multaj klarigas aldonoj.
Samtempe li preparas por presejo la duvoluman verkegon Mi akuzas“ el j. 1946 pri prizonuloj en
Pankrác. Por la pluaj verkoj de
ĉeĥa temaro“ li fervore studas historion de
kontraŭgermana kaj kontraŭkomunisma rezistado en nia lando.
Espereble ni povos vidi lin persone dum la venontjara UK en
Prago.
Jaroslav Žák
La idoligo de la senescepteco
Helmut Welger
Kritikaj rimarkoj pri la
doktrino de la Analiza Skolo“
La Fundamento ne estas aksiomaro, sed leĝo
La Analiza Skolo postulas
senesceptan ĝeneralecon por ĉiuj reguloj. Ĝia idealo estas, ke
Esperanto baziĝu kvazaŭ sur aksiomaro
- aro da naturaj normoj, kiuj pro logikaj kialoj nepre devas esti ĝeneralaj, senkontraŭdiraj
kaj kompletaj, ĉar alie ili
tute ne povas ekzisti. Ekzemple la matematika aksiomaro ne toleras esceptoregulojn.
Sed Zamenhof prave diris: Lingvo ne
estas matematiko.“ La Fundamento ne estas aksiomaro, sed leĝo - aro da sociaj normoj, kiuj baziĝas sur komuna
interkonsento. Tiaj normoj ne estas tute senkontraŭdiraj, nek logike
kompletaj, tamen kontraŭdiro inter leĝaj normoj ne nepre estas logika:
plej ofte temas pri t.n. normkolizio.
Normkolizioj
estas solvataj per jenaj du metodoj: Se unu el la koliziantaj normoj estas pli
altranga ol la alia, ĝi nuligas la malpli altrangan. Se ambaŭ normoj
estas samrangaj, tiam la pli speciala normo (esceptoregulo) sur sia tereno
forigas la pli ĝeneralan normon aŭ donas esceptan permeson.
La leĝecon de Fundamento konfirmis Zamenhof en
Antaŭparolo: Laŭ silenta
interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj
tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1) La 16-regula gramatiko; 2) la Universala Vortaro; 3) la Ekzercaro.
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel
leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam
permesis al si (almenaŭ konscie)
eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li
esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj
ĉiam rigardos tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan
fundamenton de Esperanto.
Kaj la tuta esperantistaro oficialigis tion per Bulonja
Deklaracio (§ 4.3): La sola unu fojon por
ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto
estas la verketo Fundamento de
Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
Kiel konate, la esperantistaro akceptis la Fundamenton kune kun
ĝia Antaŭparolo la 9-an de aŭgusto 1905. Ekde tiam ĝi
fariĝis leĝo.
La Analiza Skolo rajtas
kritiki la normajn bazojn de Esperanto, sed ne rajtas ilin ŝanĝi.
Kiaj eraroj“ povas troviĝi
en la Fundamento?
La rekte lingvonormigaj partoj de la Fundamento (Gramatiko,
Ekzercaro, Universala Vortaro, Aldonoj) laŭdifine enhavas neniujn erarojn
koncerne Esperanton, ĉar ili mem estas la netuŝebla kriterio de
lingva ĝusteco en Esperanto. Estas vero, ke laŭ la Antaŭparolo
la Fundamento povas enhavi erarojn“. Sed
oni devas precize legi la koncernan tekston, por ekkoni, ke temas pri aliaj
specoj de eraroj: Zamenhof tie parolas pri preseraroj
kaj pri el Esperanto erare tradukitaj
nacilingvaj vortoj. Memkompreneble preseraroj ne povas esti netuŝeblaj,
ĉar ĉe ili ja ne temas pri la vera teksto de la Fundamento; kaj por
eraraj, nelertaj aŭ nebonaj nacilingvaj
esprimoj ekzistas eksterfundamentaj
kriterioj de ĝusteco kaj erareco, ĉar la Fundamento ja nenion
povas preskribi al la lingvoj angla, franca, germana, rusa kaj pola. Nur koncerne Esperanton la Fundamento estas
senerara.
Atente legu la norman
tekston de la Antaŭparolo: Havante
la karakteron de fundamento, la tri
verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne
miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro
(precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la Universala Vortaro“. Mi permesis al mi
korekti nur la preserarojn; sed se
ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita,
mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi
volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo,
kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti
tolerata. La fundamento devas resti
severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu
aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante
la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon
de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia
vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian
eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj trovante en unu
eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi
morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon
kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la
Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi
devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta
dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.
Fakte
en la Fundamento, spite al la opinio de multaj esperantistoj, troviĝas
malmultaj esceptoreguloj, precipe en la Ekzercaro, sed ne nur tie: la formo
unuj“, la uzado de kiel-tiel“ en
la senco de kiugrade-tiugrade“, la
oficiala permeso de senfinaĵaj kaj eĉ senapostrofaj nomformoj
kiel Vaŝington“, permeso de duoblaj
konsonantoj en Anno“ aŭ Ŝillero“ por eviti homonimecon aŭ
almenaŭ parte konservi internacie konatan nomformon, la permeso
anstataŭigi la substantivan finaĵon per apostrofo.
La Analiza Skolo, por akordigi tiujn esceptoregulojn kun la
postulo de nepra senescepteco, promocias la Fundamentan Gramatikon kaj la
Universalan Vortaron al baza kodo“ (=
sola fonto de aksiomoj) kaj degradas la Ekzercaron al nura apliko“ de la baza kodo“. Kaj ĉar aksiomeca baza kodo“ ne toleras esceptojn, la Skolo
rigardas ĉiujn Ekzercarajn esceptojn al la reguloj de la baza kodo“ kiel mallogikaĵojn“, do erarojn“ forigendajn. Iugrade por ĝi
la logiko“ rolas sendepende de la baza kodo“ kiel memstara normfonto. Kaze de
kolizio kun reguloj bazitaj laŭdire rekte kaj sole sur la logiko“, ĝi provas deklari erara“ aŭ almenaŭ forigenda la malpli logikan“ regulon.
Ĉio ĉi estas malakceptebla, ĉar la opinio, ke
estas norma hierarkio inter la partoj de la Fundamento, havas nenian norman
bazon. Male, la Antaŭparolo de la Fundamento tute sendistinge deklaras ilin leĝoj. Do ili estas tute samrangaj. La Ekzercaro ne estas
nur apliko“, ĉar ĝia jura
valideco ne dependas de la konformeco kun la Fundamenta Gramatiko, sed
baziĝas senpere kaj egalrajte sur la Bulonja Deklaracio.
Plie, la logiko koncernas nur la formalan ĝustecon de la
pensado, sed ĝi ne povas garantii ties enhavan veron aŭ norman
validecon. Ankaŭ formallogike tute ĝusta konkludado el malveraj
premisoj liveras malveran rezulton. Do, antaŭ ĉio la Skolo devus
kritike pripensi siajn proprajn normajn premisojn, sed ĝuste tion ĝi
ne faras, ĉar ĝi hipnotigas sin mem per la prestiĝa nocio logiko“.
La logiko ne memstare povas generi sociajn normojn. La metodo de
la Skolo estas logiko“ ne en strikta,
sed nur en ĉiutaga nepreciza senco; prefere oni nomu ĝin lingvonorma rezonado surbaze de certa
normsistemo“. Tia rezonado estus akceptebla nur, se ĝi baziĝus sur la
valida normsistemo de Esperanto.
La logiko de la Analiza Skolo
Multaj eldiroj de la Skolo
sugestas, ke ĝi uzas la logikon kiel memstaran normfonton. Laŭ
Rikardo Ŝulco (1985) la Kvinlingva
Gramatiko vere permesas per apliko de la logiko determini la tutan lingvon
ĝis la plej lastaj detaloj.“ Alivorte: la
baza kodo“ rolas kiel norma premisaro. Sed ĝi ne sufiĉas: nur
se la Gramatiko estus kompleta aksiomosistemo, ĝi liverus ĉiujn
bezonatajn premisojn. Ni jam konstatis, ke tia ĝi ne estas. Ankaŭ la Analiza Skolo ne povas ignori,
ke la baza kodo - eĉ se ĝi havus aksioman karakteron - en la dirita
senco ne estus kompleta.
Do la Skolo bezonas kompletigajn normfontojn. Kiel tiaj servas:
- nesistemaj lingvoplanadaj konsideroj
- etimologiaj konjektoj (Ŝulco 1987)
- la logika instinkto“ (Ŝulco 1987)
- la reguloj kaj modeloj de la Ekzercaro, sub la kondiĉo, ke
ili ne kontraŭas la bazan kodon“
(Do la Ekzercaro rolas ĉi tie kiel leĝo de malpli alta rango; ni jam
klarigis, ke tio estas erara, ĉar ĝi estas samranga)
- krome la aŭtoritatan, kvazaŭ-norman karakteron havas
ankaŭ la verkaro de Ludoviko Mimoo
Oni povas dubi, ĉu la Skolo plene konscias, ke ĝi
enkondukis normojn, surbaze de kiuj eblas facile dedukti aŭ malkovri
novajn regulojn. Kaj ĉiu nova regulo povas kolizii kun jam ekzistantaj
elementoj de la Ekzercaro aŭ de la tradicia lingvouzo. Per tio la Skolo
povas daŭre trovadi novajn forigendajn
erarojn“. La rezulto de la konstanta malkovrado de novaj reguloj kaj
forigado de eraroj“ estas propra
varianto aŭ dialekto de Esperanto, kiun oni povus nomi Regula Esperanto“. Ĝian aspekton determinas
ne la logiko“, sed la kaŝe enkondukitaj
normaj premisoj.
La Skolo provas akceptigi sian dialekton helpe de la
prestiĝo de la nocio logiko“, kiu
servas kiel Troja ĉevalo por kontrabandi la diritajn normfontojn.
Profesoro Ŝulco kredas kaj kredigas al aliaj per sia emocia, retorike
lerta stilo, ke jam en la nura LOGIKO -
la unika, universala, al ĉiuj homoj komuna logiko, kiu estas tiu
de la scienco“ (Ŝulco 1985) - la Skolo posedas la universalan solvorimedon
por ĉiuj lingvaj problemoj. Tiu kredo ofte sorbigas liajn eldirojn per
certa morala patoso. Tial li emas en la nomo de la neerarpova logiko kategorie
korekti eĉ la Fundamenton.
La principoj de lingvoplanado
Planlingvo estas internacia
lingvo konstruita racie kaj celkonforme laŭ bazaj pricipoj, kiel
ekzemple: unueco, stabileco, klareco, facila komprenebleco, esprimada
oportuneco, facila lernebleco, simpleco, reguleco, fleksebleco, viveco, beleco,
mallongeco ktp. La principoj parte koincidas, parte kontraŭas unu la
alian. Kiam unu el du konfliktantaj principoj estas perfekte plenumita,
suferas la alia. La solvo povas esti ĉiam nur optimuma kompromiso.
Absoluta perfekteco estas neatingebla, ja eĉ nedezirinda.
Resume ni povas diri:
- En Esperanto ne absoluta senescepteco, sed kiel eble plej granda
taŭgeco kiel internacia lingvo estas la plej grava principo
- La Fundamento ne estas aksiomaro, sed leĝo
- Ĉiuj tri partoj de la Fundamento estas samrangaj
- Kaze de normkolizioj interne de la Fundamento temas ne pri
logikaj kontraŭdiroj aŭ eraroj, sed pri esceptoreguloj
- La Fundamento povas enhavi preserarojn, sed ne lingvajn erarojn
Literaturo
MIMOO, L: Kompleta lernolibro de Regula Esperanto, Esperanto-Centro
Paderborno 1989
ŜULCO, R: Pledo por unueca lingvo, Esperanto-Centro
Paderborno 1985
ŜULCO, R: Noto pri la scienceco de la internacia lingvo, 1985
ŜULCO, R: Notoj pri la aksiomado de la internacia lingvo, 1985
ŜULCO, R: Sur la vojoj de la Analiza Skolo, Esperanto-Centro
Paderborno 1987
ŜULCO, R: La Analiza Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo, E-Centro Paderborno 1991
ŜULCO, R: La esenco de la Analiza Skolo, Esperanto-Centro
Paderborno 1991
WELGER, H: Pri la dezirendaj neperfektaĵoj de planlingvo, Naturista Vivo 1981
WELGER, H: Kontribuoj al la norma esperantologio, Marburg, Info-Servo 1994
WELGER, H: Die Analiza Skolo und die Logik, Marburg, Info-Servo 1994
ZAMENHOF, L: Fundamento de Esperanto
Karolo Piĉ
La Litomiŝla Tombejo
DOKSO
Julie vi
iras Doksen. Al la Somera Esperanto-Kolegio. Dokso estas eta urbeto, havanta
eĉ ne kvar mil loĝantojn. Germane ĝi nomiĝis
Hirŝbergo kaj ĝi estis pli malpli nekonata. Postmilite, subite,
ĝi iĝis furora somera restadejo.
Doksen kunveturas tricent esperantistoj. Preskaŭ en
ĉiu domo loĝas iu. Ne ekzistas fenestro, en kiu ne estus verda flago.
Dimanĉe posttagmeze oni kolektiĝas antaŭ la urbodomo. La
urbestro alparolas ĉiujn el balkono. Li salutas kaj bonvenigas la Kolegion
kaj deklaras ĝin malfermita. Sekvas paroloj de la funkciuloj. Sonas muziko
kaj En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko, Per flugiloj
de facila vento Nun de loko flugu ĝi al loko. La verda flago iras sur
maston. Ĝi flirtos tie senpaŭze dum du semajnoj. Dum du semajnoj
ĝi regos la deklivan, kvadratan Doksan placeton. El la kontraŭa
angulo ĝin rigardos alia flago. Ĝi pendos sur la lernejo, kiu estas
la sidejo de la Kolegio.
Kaj lunde... Lunde vi metas vin en benkon de la seminario. Historio
de la internacilingva ideo. La unuaj projektoj. Volapiko. Historio de
Esperanto. La esperanta literaturo. Profesoroj alternas. Lekcio sekvas lekcion.
Oni prelegas elklude nur esperante. Vi aŭskultas. Vi komprenas ĉiun
vorton. Kaj vi spertas ion neforgeseblan. La klaso de la malgranda Doksa
lernejo estas kvazaŭ aŭlo de la mezepoka Sorbono aŭ de iu alia
glora malnova Universitato mezepoka, de la Bolonja, Salamanka aŭ de la
Praga Karola ekzemple.
En la kvindekaj jaroj la Doksaj Kolegioj fariĝos iaj miniaturaj
lokaj Universalaj Kongresoj. Ilia seminario estos Internacia Somera
Universitato. Kaj en ilia kadro funkcios ankaŭ aliaj kongesaj
aranĝoj. Ekskursoj, mesoj, belartaj konkursoj. Ĉiutage aperados
ciklostilita, minimume dufolia grandformata Verda Voĉo de Dokso (dumjare,
inter la unuopaj Kolegioj, ĝi aperados monate), kiu sur siaj paĝoj,
en la daŭro de la tempo, sub elstararedaktado de Antonio Slanina arigos ne
nur bonhumoron kaj spriton, sed ankaŭ gravajn originalajn
kunlaboraĵojn poeziajn, beletrajn, eseajn kaj aliajn, kaj precipe ak
ĉiujn premiitajn verkojn de la ĉiujaraj Floraj Ludoj de Dokso. Sed en
Dokso okazos ankaŭ pluraj teatroprezentadoj de la Verda Ĉaro de Julio
Baghy, fondita far Eva Seemannová. Kaj en la Kolegia kadro oni aranĝados
ak glorajn koncertojn kaj furorajn vesperojn de eklezia muziko preĝeja.
La malnova Doksa kirketo estas plenplenega. La orgeno muĝas.
Kaj dos la altaro vin rigardas aĝa, nedireble milda, preskaŭ miljara
nigra Maŭra Madono, veninta tien tra la hispana Montserato. Siatempe
ŝi troviĝis en la gotika kapelo de Bezdezo. Kiam la reĝa burgo
Bezdezo iĝis ruino kaj dezertiĝis, ŝi transiris en la
preĝejon de Dokso. Vi amas ŝin. Ankoraŭ unufoje vin revidi,
belega, nigra Madono!
Sed la Kolegio, tio estas interalie ankaŭ la urbo mem, la
kastelo, Maĥa lago, la arbaroj kaj la majesta ruino de Bezdezo, altanta
sur abrupta hilo meze de arbaroj. Kaj la Kolegio, tio estas ak bunta societa
vivo, interkonaj vesperoj, paroladoj, prelegoj, diskutoj, gloraj baloj kaj
ĉarmaj kolegianinoj.
Henrieta ... Alia ol la Valdŝtejna ... Libuŝa ... Alia
ol la Poliĉka ...
Vi estas en malhela ĉambro. Sub la fenestroj grizas kruta
strato, irana al la preĝejo kaj al la urba placo. El la strato sonas
bruado de aŭtoj kaj motocikloj... Kaj en la ĉambro helas bruna, plensvelta,
elasta korpo ... Libuŝa ... Juna sinjorino ... Belegaj formoj kaj ovaloj
... Vi ploros, kiam post du delektaj semajnoj oni solene fermos la Kolegion
kaj malhisos la flagon. Ĉiuj ploros ... Ĉar la Doksaj semajnduopoj
ĉiam estis kvazaŭ rivelo kaj miraklo. En la sufokaj tenebroj de la
kvindekaj jaroj ili estis eta Paradizo, io ekster la tempo kaj spaco, perlo
elportita el abismo, sunoza insulo savita el diluvo...
La eta Dokso, ekstersezone morta kaj dezerta, dumsezone svarma
kaj bolanta, dum tiuj du semajnoj iĝadis ankoraŭ pli febra kaj
ardanta. Steludaj flagoj verdis super la urbo. Esperanto sonis sur plaĝoj
kaj stratoj, en magazenoj kaj aŭloj, ĉie. Kaj ... Jes, la Kolegioj
estis etaj Universalaj Kongresoj. Dokso estis Esperantujo ... Fekunda grundo.
El tiu grundo elfloris Verda Somero, via alia poemkolekto.
Ĝi ne intencis esti profundpoezia kaj altbrova. Ĝi volis esti nur
gaja kaj sunplena kiel la Doksa plaĝo, kaj ĝoja kaj lula kiel etaj
ondetoj de la romantika Maĥa lago. Noktiĝas. Sur la lago glitas
barko. Akvo plaŭdas. En la barko sidas Libuŝa kaj vi. Libuŝa
havas blankan veston kaj nenion sube. Kaj en la krepusko vi ne plu distingas,
kio estas la tolo kaj kio karno kaj korpo, kio nigra ombro kaj kio la nigro de
la sino ... La Maĥa lago estas Piemonto. Kaj Libuŝa estas dukino
Sanseverina ... Buoj tintas ... Akvo plaŭdas... Aŭ... Ĉu tio
estas la sekretaj kisoj de LibuŝaSanseverina...?
Sed ... Por la Kolegio vi verkis ak aron da studoj kaj prelegoj.
Esperantaj neologismoj. La supersignitaj literoj en Esperanto. Kaj grandan,
kelkcentpaĝan manoskripton Lingvo Vivanta.
La Kolegio reprezentis unu epokon. pro tio, multajn jarojn pli
poste, en Specialaj Kazoj de la Instruado de Esperanto, referaĵo destinita
por la Novjorka Sesio de la usona Modern Language Association, vi povos skribi:
Unikan nivelon, siatempe, havis la ĉeĥa Somera
Esperanto-Kolegio en Dokso. Tian nivelon neniam atingis ekzemple la Somera
Esperanto-Tendaro en Lanĉovo. Ĉe tio elludis rolon multaj
cirkonstancoj: romantika loko, kultura medio, perfekta organizo, unuaranga
gvidantaro, neforgesebla etoso, libera pensinterŝanĝo. Plie, en la
Doksa Kolegio prelegis aro da elstaraj lektoroj, inter ili pluraj profesoroj,
Lingvaj Komitatanoj, Akademianoj, poetoj, verkistoj, vojaĝistoj,
redaktoroj: Pitlik, Slanina, Ŝolc, Ŝpur, Hanuŝ, Vítek, Kamarýt,
Ginz, Hromada, Pumpr, Kořínek, Mařík, Kožený, Ĉerný kaj aliaj. Multaj el
ili apartenis ankoraŭ al la intermilita elito. Bedaŭrinde tiu brila
Plejado, el kies vicoj dume plurajn plukis la Granda Falĉisto, ne plu trovis
same multajn postirantojn. Nur la Doksa Kolegio, intertempe droninta en la
mornaj tajdoj de politikaj diskriminoj, iom post iom iĝis mito kaj
legendo: ĝis nun ne superita kaj apenaŭ superebla ...
Jes, la Kolegio malaperos. Ĝi ĉesos ekzisti. Ĝi
dronos en flusoj kaj ŝtormoj de la tempo. Io tamen ne mortos. La sulko,
kiun ĝi kavigis. La instigoj, kiujn ĝi ponis kaj dissemis. Kaj la
rememoroj, kiujn ĝi kreis kaj inspiris.
Glosoj
ak
- ankaŭ
dos
- de sur
poni
- meti, starigi
-ud-
sufikso signifanta abunde -hava, kun
granda -o: mamuda, ventruda
Karolo Piĉ
Fremdaj landoj
Por knab' la Fremda Lando
estas la salono,
en kiu bonodoras la
patrinparfum',
en kiu lin rigardas milde la
plafono,
kaj kie sin vespere sternas
la mallum'.
La aĵoj lin katenas tie
per mil ĉarmoj;
kaj sian ĉarmon havas
tie ĉiu aĵ';
el ĉio elradias tie
strangaj varmoj;
novaĵojn trovas li dum
ĉiu sia paŝ'.
Ĉar ĉie lasis ja
la vivo siajn signojn,
sur ĉiu aj' ja
kuŝas ia homa tuŝ';
la seĝoj, planko,
mebloj havas siajn dignojn
kaj pro ĉi ĉio mutas
la knabeta buŝ'.
El siaj oraj kadroj lin
rigardas avoj,
surtable ruĝas rozoj en
kristala vaz',
la ŝrankoj ĝemas
malsur dikaj polvolafoj
kaj sub la reĉiama
griza tempopas'.
Kaj mem la grizo tie ardas
kiel flamo,
kaj iel nekutima estas
ĝia ton';
ĝi jen briletas kiel
ĵus naskita amo,
jen dronas ĝi en sia
griza monoton'.
Kaj tiam li ekvolas novajn
Fremdajn Landojn;
la ekkonitaj lin ne tedas ja
ĝis nun;
sed kial li ne serĉu
tute novajn grandojn...?
Li legas do en sia
Bildalfabetum'... :
La koro estas ruĝa, kaj la koro batas.“
La koro scias ami. Ĉu vi havas ĝin?“
Diversaj aĵoj tiun varman koron flatas.“
La koro ofte emas revi pri fein'...“
La lampo lumas kaj la knabo
ĉiam legas,
de unu fraz' li kuras al
alia fraz';
ilian fajran sencon li
duontrovegas
sub la multvorta ŝelo
kaj la vorta gaz'.
Kaj ĉiu frazo estas
kvazaŭ sava ponto
kaj kvazaŭ ebriiga gut'
de akra brand';
trans ĝi malfermas sin
la nova horizonto...
La knab' ekstaras ĉe la
sojl' de l' Fremda Land'...
(fragmento)
* * *
Printempa invito
Ne ploru, amatino;
la frostoj iris for
kaj majprintempa vino
ekbolas en amfor'...
Ne ploru, jen burĝonoj,
vespero kaj arom',
jen birdkantetaj tonoj
kaj ĝoj' en ĉiu
dom'...
Ne ploru, iru kun mi,
ni sidos en la park'
kaj vidos Lunon lumi
kaj tremos kiel bark'.
Karolo Piĉ
Esperantaj neologismoj
En Julio 1949 la 29-jara Karolo Píĉ prezentis en la Somera Kolegio
de Esperanto en Doksy prelegon kontraŭ neologisma manio (oktobre la
prelego aperis en la gazeto Esperantista), sed
post kelkaj jaroj li mem fariĝis la ĉefa neologismemulo de la
movado. Unue ni tralegu la finon de la longa prelego.
Pluaj perspektivoj
Konklude oni povas nur
ripeti, ke la neologisma problemo ne estas ia izola trajto de la Lingvo
Internacia, trovanta analogion nenie aliloke, sed male komuna malsano, kiun
simile konas ankaŭ aliaj lingvoj kaj langaĵoj.
Se ni, malgraŭ ĉio, volus precize difini la infekton,
ni ne dirus malsano“, sed eĉ infanmalsano“. Ĉar nur tro junaj lingvoj
kaj idiomoj travivas tiun ĉi krizeton.
Ĉiu lingvo posedas sian neologisman periodon. Ĝi trafas
la lingvon en tiu momento, en kiu ĝi estas forlasonta sian elementan
estadon kaj iom post iom fariĝonta kulturlingvo. Kaj precize tiu ponto,
tiu nerimarkebla transiro de la malalta ekzistado al la pli alta, definitiva
kaj intensa estas karakterizata per la enkondukado de novaj, pli freŝaj
kaj elegantaj vortoj kaj terminoj.
Tamen tiu transira stadio ne povas daŭri ĉiam. Pli
aŭ malpli frue ĝi finiĝos, kaj la firmamento sereniĝos. En
la kultura periodo de la lingvo, en tiu ĝia periodo, en kiu la lingvo
ĉesos esti infano kaj fariĝos viro, ne plu ekzistos neologisma
problemo. Ĉar tiam subite oni ne plu ŝatos la neologismojn, trovante malnova pli bona, pli eleganta kaj,
paradokse, eĉ pli mallonga ol olda,
kaj ĝenerale oni komencos estimi printempo
pli multe ol primavero.
Tiun ĉi evoluon Esperanto jam parte trairis, kvankam la
nivelo ankoraŭ ne tute trankviliĝis. Kaj ankaŭ tie ĉi la
historio mirinde ripetiĝas. Ĉar ion similan longtempe antaŭ
Esperanto travivis la franca lingvo, kaj se ni ne volas tuŝi historion
tiom malproksiman, antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj la ĉeĥa
lingvo, en kiu tiam, simile kiel antaŭ kelkaj jaroj en Esperanto, furiozis
sama vortenkonduka kaj vortokrea febro, kiu antaŭ nelonge skuis la lingvon
Zamenhofan.
Se ni nun legas la tiutempan literaturon kaj poezion, en kiuj
ope svarmas neologismoj kiel zkad, kýs,
mlno kaj aliaj, ni ne povas deteni nin de miro, ĉar multaj el tiuj
neologismoj estas nun ridindegaj kaj studanto de la ĉeĥa literaturo
ankoraŭ ĉi tiam primokas ilin. La ceteraj, kiuj ne aspektas tro
ridinde, dume tiom malnoviĝis, ke nur malmultaj lingvoposedantoj povas
nun rekoni iliajn originajn sencon kaj signifon.
Krome ankoraŭ aliaj analogioj sin altrudas. La
ĉeĥan neologisman periodon la literatura historio baptis parnasismo“. La plej kompleta neologisma
kolekto esperanta titoliĝas Parnasa Gvidlibro.
Sed eĉ ĉi tie la similaĵoj ne finiĝas. La
esperanta parnasismo havas sian Kalocsay. La ĉeĥa parnasismo havis
sian Vrchlický. Tiu ĉi, same kiel Kalocsay, estis spirito klera,
multflanka, lingvosperta, sprita kaj literature tre fekunda. Li postlasis
verkaron, al kiu nur malfacile oni povus kompari verkaron de iu ajn aŭtoro
alia. Li estis tradukanto de hispana, franca, germana, itala kaj aliaj poezioj.
Li tradukis ĉeĥlingven Inferon de Dante, konservinte la originalan
formon kaj rimadon. Tamen nuntempe liajn verkojn preskaŭ neniu plu
tralegas. Ĉar ilia parnasisma pralingvaĵo impresas iom eksmode,
malnovece kaj mucide.
Ĉi tie la analogioj estingiĝas. Tamen la perspektivoj
restas klaraj kaj videblaj.
Ĉefneologismemulo Kalocsay ne eraru! Tio, kion li
propagandas kaj kion li kredas progreso, estas fakte nur infana malsano. Tamen
ĝi estas neevitebla kaj necesa. Ankaŭ knabino devas malsani por fariĝi
virino. Ĝi estas lingva maturiĝado. Spasmo de idiomo, kiu iĝas
Lingvo! Ni konas tion! Antaŭ cent jaroj la ĉeĥa lingvo malsanis
same! Sed la malsanoj foriĝos. Kaj oni trovos ne nur ke ekzemple preskaŭ estas pli bela ol presk, sed eĉ, paradokse, ke
ĝi estas pli mallonga ol presk.
Post Vrchlický venis Čapek. Kaj post Kalocsay eble iam venos iu,
kiu trovos, ke la plej poezia lingvo estas prozo la plej prozega.
Tamen se ne estus veninta Kalocsay (kies genio estas granda kaj
nepre nediskutebla), iam en la Estonteco eĉ ne povus veni la atendata
Nekonata Venonto.
La neologismaj ekscesoj verŝajne neniel malutilos al la
lingvo. Oni povas supozi, ke ankaŭ Esperanto trairos la tempon de sia
puberiĝado same sendomaĝe kiel ĝin trairis la aliaj lingvoj
vivantaj.
Male oni povas eĉ atendi, ke ekde tiu momento, en kiu la
lingvo definitive kaj plene maturiĝos, la nuntempa emo al neologismoj ne
nur tute ĉesos ekzisti, sed eĉ ke tiam estiĝos alia emo, inklinanta
al la uzado de la malnovaj, oficialaj vortoj esperantaj, emo tute
kontraŭa al la emo neologisma.
Oni povas atendi, ke la malnova vortprovizo esperanta tiam plene
familiariĝos, akirante tian elvokan forton, pri kiu oni ĝis nun
eĉ ne povis revi.
La mirinda vivanteco de la Lingvo trairos eĉ ĉi tiun
cetere naturan kaj normalan krizon.
Esperanto estas jam neniigebla. Ju pli multe da tempestoj bruegos
super ĝi, ju pli skuaj kaj fortegaj krizoj ĝin agitos, des pli juna
kaj forta ĝi sin prezentos morgaŭ.
Ĉar ĝi estas kiel Fenikso.
Morgaŭ ĝi releviĝos el cindro de ĉiuj siaj
neutilaj, netaŭgaj kaj vanaj neologismoj hodiaŭaj pli bela, pli
eleganta kaj pli fortika ol ĝi estis hieraŭ, antaŭhieraŭ
kaj antaŭ sesdek jaroj.
La romano kaj ĝiaj lingvaj problemoj
Karolo Piĉ tute ŝanĝi sian opinion, kiam li mem komencis
verki romanojn. En postparolo al La Litomiŝla Tombejo li esprimis
malesperon de verkisto, kiu sentas nesufiĉon de la Fundamenta
lingvaĵo en Esperanto por beletra verkado. Jen kelkaj fragmentoj el la
postparolo:
Oni povas aŭdi ripetiĝantajn plendojn koncene la
kvaliton kaj nivelon de la originala prozo esperanta. Tiuj plendoj estas jen
pravaj, jen malpravaj. Ĉiukaze pri la nivelo de la esperanta novelistiko
decidas aro da faktoroj, kiuj ne havas la samajn radikojn.
La problemoj de la prozo enkludas du grandajn demandokompleksojn,
la literaturan-artisman, kaj la lingvistikan-lingvan. Ambaŭ kompleksoj interne tre proksime
koneksas kaj intertuŝiĝas. Kaj ili profunde influas unu la alian.
Ĉi tie tamen nin interesos ĉefe la lingvistika flanko de la problemaro.
Antaŭ ĉio, alte ellaborita, artisma prozo estas neebla
sen alte ellaborita, artisma, riĉa kaj ĉiel esprimiva, nuancoza
lingvo.
Esperanto havas respektindan poezion. Tio estas fakto, pri kiu
oni ne plu diskutas. Sed respektindan
poezion povas elkrei eĉ idiomo relative senviva kaj rigida.
La poezio estis io eksterordinara kaj dimanĉa. Tiu
dimanĉa poezio havis sian dimanĉan, parnasan vortostokon. Kaj
ĉio iris glate kaj senĝene. Dum pluraj jaroj oni vartis la
versistikon kaj neglektadis la prozistikon. Oni iel forgesis, ke la vivo ne
konsistas nur el dimanĉoj. La ordinara semajno de ĉiu ordinara romano
havas ja ankaŭ bluajn lundojn, blankajn mardojn, aĉajn merkredojn,
verdajn ĵaŭdojn, nigrajn vendredojn kaj senagajn sabatojn. Kaj
ankaŭ ĉiuj ĉi bezonas siajn specialajn kaj adekvatajn
fakvortarojn kaj esprimojn, tiel ke sen moderna Esperanto ne estas moderna
prozo.
Al Esperanto, antaŭ ĉio, mankas profanaj,
ĉiutagaj konversaciaj parolelementoj, stilo kaj vortaro. La mizera nivelo
de la esperantaj konversacioj estas, cetere, notore konata. Tamen sen
taŭgaj, trafaj kaj sukaj terminoj, sen kurtaj kaj koncizaj parolturnoj,
sen abundaj kliŝoj kaj diversaj mallongaj vortetoj ne eblas vivaj babiloj.
Kvankam - oni ne miksu du malsamajn aferojn ĉi tie. Io alia estas
konversacio pri novismoj. Kaj io alia disputo inter ebria edzo, ĵus
alrampinta hejmen kvarkrure, kaj inter lia furioza edzino, kiu lin vane atendis ĝis la dua nokte. Mi
konfesas, ke mi kapablus dum dek horoj, senpaŭze, prediki pri novismoj.
Mi konfesas, ke eĉ dum kvin minutoj mi ne kapablus kontinue ŝpini
ebriulan disputon. Simple tial, ĉar jam post tri, kvar frazoj venus fino
al mia latino. Pardonu! Mi venus al la rando de mia Esperanto.
Kaj mi certe ne troigas asertante, ke per la hodiaŭa Esperanto oni ne povas adekvate kaj artisme traduki eĉ unu solan romanon aŭ novelon
ĉeĥan. De tempo al tempo aperas ja onidiroj, ke iu aŭ aliu
ĵus genie translatis Ŝvejkon. Tiujn sciigojn mi resendas al la regno
de fabeloj! Mi kredus ilin, se skribiĝus 2138. Mi ne kredas ilin en 1983!
Ŝajnas do pli kaj pli necese eviti samtempe la senutilajn
neologismojn kaj la tro pezajn kaj arkaikajn vortokonstruaĵojn. Sed
estas urĝe ankaŭ, en la kadro de la sistemo, fari nian lingvon pli
riĉa, pli kompleta, t.e. pli leĝera kaj pli moderna.
Esperanto havas iom tiom disvolviĝintajn lingvaĵojn
poezian, sciencan kaj esean. Ĝi ne havas disvolvitan lingvaĵon
romanan. Sed la romana lingvaĵo ne povos maturiĝi sen:
1) precizaj terminoj por
ĉiuj objektoj de la ĉirkaŭa mondo;
2) aro da vastsencaj
terminoj laŭeble polisignifaj;
3) necesa sinonimigo kaj
sinonimizo de la vortaro;
4) riĉe disvolvita
sistemo afiksa;
5) abundo da kliŝoj kaj
diversaj malgrandaj vortetoj (prepozicioj, konjunkcioj, pseŭdoadverboj,
interjekcioj);
6) plua aglutinigo de la
tuta vortaro, kiu kondukos al la konsekvenca aplikado de la dua parto de la
15-a regulo, kaj al retrodeduktado, kiu estas unu el la neeldiritaj principoj
de la Ilustralo;
7) ĝisfunda
malnaturaligo kaj raciigo de la sistemo;
8) kuraĝa ĉerpado
el la propraj fontoj kaj provizoj;
9) kelkaj urĝaj
pliprecizigoj kaj korektoj;
10) ĝenerala koncizigo,
malpezigo kaj elastigo de la stilo.
La romana lingvaĵo estas multrilate paradoksa. Unuflanke
ĝi bezonas laŭeble tre precizajn terminojn por ĉiuj objektoj de
la ĉirkaŭa mondo, tre ofte rekte fakterminojn. Samtempe tamen
ĝi ne povas ekzisti sen vortoj, kies senco estas nebula, vaga, pli malpli
senkontura, duvizaĝa kaj multsignifa.
Tiel, jen, por ĝi necesas burgo (fortikigita kastelo), kaŭĉo
(divanlito), vanui (disiĝi, foriĝi, esti
malaperanta), ostenta (malkaŝe
provoka), demoli (malkonstrui), gala
(parada, solena), hunti sin (kurigi sin laborcele, foruzadi
sin per senĉesa agado), vabanko
(facilanima decido, tro fidanta al
fortuno, hazardo kaj bonŝanco), cuki
(rapide ektiri, skui), miŝmaŝo
(senorda miksaĵo, galimatio), ŝtrapaco
(penego, ĉia longa, laciga agado), blinki
(intermite lumi), haldo (montetforma
amasego), kravalo (disputbruego, rumoro),
hurti (abrupte insistadi, urĝe
postuli), kiksi (fiaski,
rompiĝi, difektiĝi, forpasi) ktp.
La foresto de tiaj vortoj prezentas gravan mankon kaj sendiskutan
breĉon en la beletra lingvaĵo esperanta. Ĝi estas baro, kiu
daŭre bremsas la normalan disvolviĝadon de la originala prozo kaj la
necesan viviĝon de la konversacia parolo. Ĉar la konversacia parolo
ne estas nur demando de stilo. Antaŭ ĉio ĝi estas eĉ afero
de multaj ordinaraj, preskaŭ slangaj esprimoj. Ĉar konversacio, tio
estas buntaj etiketoj kaj elastaj, sukaj vortoj, trafaj kiel frapo.
Bedaŭrinde parto de la esperanta vortostoko suferas
eĉ pro morbo rekte mala. Ĉiupaŝe oni renkontas terminojn, kies
sencoj estas tro striktaj kaj rigidaj, kaj kies difinoj, iam, ne akordiĝas
kun iliaj faktaj signifoj: ravino
(profunda, kruta valeto en montaro aŭ arbaro; sed ja ankaŭ
simila valeto“ inter du
tuŝiĝantaj tegmentoj, kies fundon formas metala rino, defluilo); morbida
(supla kaj delikata; jen alia misdifino, ĉar morbida ja estas malsaneca,
morba, dekadenca, morbema); hopi
(salti nur per unu piedo; krome tamen saltetadi eĉ dupiede); ferio (libera tago; sed liturgie
ankaŭ ĉiu semajntago krom sabato kaj dimanĉo); lagro (aksingo; tamen ja ankaŭ
koncentrejo kaj ĉia alia simila arealo, barakaro; lagro signifas ja
kuŝejo, kuŝujo).
Tro granda precizeco ofte ĝenas alimaniere. Tiel ne eblas
nomi enterigo funebran ceremonion
en krematorio. Simile patro, kiu ĵus punis sian malĉastan filinon
per rimeno, apenaŭ povos diri, ke li ŝin vipis, skurĝis, vergis
aŭ flagelis. Tial, jen, la neŭtrala verberi, ne aludanta pri la ilo.
La maksimuma eluzado de la ekzistantaj ebloj stilistikaj kaj
vortaraj estas la ĉefa tendenco de ĉiu lingvo vivanta. En la kadro de
tiu tendenco la idiomo provizas la disponeblajn vortojn per ĉiam pli kaj
pli novaj sencoj kaj sencnuancoj. Primo,
laŭ PIV, estas 1) entjero, 2) kanonika horo, 3) skermpozicio. Sed primo, sekundo ktp. ĝis oktavo estas ak nomoj de gimnaziaj klasoj,
kaj primanoj, primaninoj, sekundanoj,
sekundaninoj ktp. estas la koncernaj geklasanoj. Tamen la lingvo ne haltas
eĉ ĉi tie. El primo ĝi
derivas prima, al kiu ĝi
surdonas, plie, ankoraŭ la kromsencon unuakvalita,
bonega.
Sed la romana lingvaĵo esperanta ne povas ekzisti eĉ
sen abundaj sinonimoj. Tiom pli ke fakte ili ne estas absolutaj
sinonimoj, nam neniam ili tute egalas. Lingvo
kaj idiomo ne estas precize la samo.
Kaj ankaŭ malami kaj hanti ne estas precize la samo. Malami estas nur malo de ami. Tamen en hati estas rekte io nigra kaj rankora. Kaj tio, senŝanĝe,
validas ankaŭ pri mava (malbona),
pita (malgranda), lontana (malproksima), nelge (antaŭ nelonge) malnelge (antaŭ longe) kaj aliaj.
Kio pruve montras, ke nenio povas anstataŭigi la elastan kaj unikan mal-. Mal- -a estas io alia ol la nura -a, se ne paroli pri tio, ke trompita
virino, sene, apenaŭ povus fari la delikatajn nuancigojn kaj gradigojn,
kiujn ŝi faras, dirante mi malamas,
hatas, malamegas vin!“ Sen sinonimoj, same, apenaŭ eblus flatoj kiel vi havas malgrandajn, pitajn, etajn manojn.“
Esperanto ĝis nun konis pli malpli nur monto, monteto, valo kaj deklivo
tie, kie la naciaj lingvoj distingus hilo,
kolino, kumulo, pinto, glaciso, siero, kruto, abrupto, ravino, abismo, flanko,
dorso, rino ktp. Estas homoj, kiuj ne rekonas la neceson de pita, mava kaj hati, ekzemple. Eble ne estas homoj kredantaj, ke nur per monto, valo kaj deklivo ili povus fari plastikan kaj veran priskribon de pejzaĝo.
Monto, valo, deklivo estas baza kodo.
Ĝi ne estas artisma lingvaĵo. Ĝi ne estas eĉ simpla faka
terminaro.
La esperanta sistemo afiksa estas perfekta. Tamen ankaŭ
ĝi be estas fermita. Kaj fakte, ĉiam ĝi riĉiĝadis,
eĉ se, kompreneble, multe malpli rapide ol la normala vortostoko.
La elasteco kaj esprimivo de la lingvo dependas interalie
ankaŭ de sufiĉa nombro de a tiel nomataj malgrandaj vortetoj
(prepozicioj, konjunkcioj, pseŭdoadverboj, interjekcioj). Zamenhof estis
tre ŝparema ankaŭ sur tiu ĉi kampo. La romana praktiko devos
serĉi solvon eĉ ĉi tie. Jen fragmento el romano:
Mi telefonis al li
tagmeze, sed mi ne trafis lin, ĉar li ne estis hejme, sed Vera diris al mi, ke li venos je la
unua, sed kvankam li promesis tion,
ŝi ne certas, ĉu li ne malfruiĝos, ĉar li havas gravan
traktadon, sed ĉiukaze mi voku
ŝin refoje post unu horo!“
Nu, la karakteriza trajto de ĉi tiu ero estas la plurfoja
(kaj iom ĝena) ripetado de sed.
La solaj ĉar, sed, tamen, pri
kiuj Esperanto disponas, estas ŝoke pokaj, kaj prozisto ofte devas fari
verajn kapriolojn kaj kolrompajn stilajn eskamotaĵojn, por eviti ilian
oftan ripetadon, kiu ĉiam impresas komencantule kaj ĝene. Por la
lingvo tio signifas, ke iuj gravaj stilnuancoj restas al ĝi fermitaj. La
mankon povus forigi la alternativaj nam,
ma, aŭtem, kiuj kun la jam ekzistantaj rimedoj estigus parencajn
duopojn ĉar - nam, sed - ma, tamen -
aŭtem.
La esperanta romano urĝe bezonas koncizan kaj elastan
konversacian stilon, tiun stilon, kiu regas en normalaj interparoloj kaj
hejmaj babiloj, kaj kiu diametre diferencas ab la mucida lingvaĵo, kiu
ŝimas en lernolibroj.
Lernolibro povas diri iru
ĉerpi akvon“ aŭ iru alporti
vinon“. Tiel oni skribas. Tiel oni ne parolas. En la hejma babilado el la
supraj ŝraŭbitaj frazoj restas simple kaj koncize nur iru por akvo kaj iru por vino“, en kiuj por elaste anstataŭigas infinitivon,
respektive la kunligon de por kun infinitivo.
Kaj simile la delikaan fakton, ke
ŝi iris en koncertejon kaj li en gastejon por gluti tie kelkajn
bierojn dume“ la lingvo esprimas per la frapa kaj senceremonia ŝi riris al koncerto kaj li al biero“.
La popolslanga ŝi iris al muziko“
diras, same, ke ŝi iris danci en
dancejon“. Kaj eĉ muziko“ ĉi
tie ne reprezentas la altan muzikon, pri kiu, unuavice, interesiĝas
muzikologio, sed la ordinaran, profanan konsummuzikon de baroj kaj urborandaj
amuzejoj.
Entute la viva parolo tre ŝatas ĉian figurecan,
preskaŭ impresisman aplikadon de la lingvo, ĝian bildan uzon. En
tiuj teritorioj oni ne trinkas tri
grandajn glasetojn da alkoholo“, tie oni
glutas tri grandajn nanojn da rumo“, ĉar tie nano“ ne estas nur eta homo“, sed pli larĝe, figure,
eĉ eta glaseto“, ĉe kio la
paradoksa ligo de granda“ kaj nano“ nur ankoraŭ plialtigas la
esprimivon.
Ĉi tie, same, viroj ne venas hejmen ebriaj“, sed
vaporumitaj“, eĉ tiom, ke ili apenaŭ plikas la paŝilojn“, kaj en la bunta
parolo de ludomaj galerioj oni do ne diras
li tre ebriigis sin“, sed li bele
vaporumis sin“.
Entute la sufikso -um'
estas unu el la plej riĉaj kaj preferataj konversaciaj parolrimedoj. La
babilo aplikas ĝin tre larĝe kaj diversmaniere, sed, precipe, ĝi
eluzas ĝian sencon kovri -e: li
amumis ŝin - li kovris ŝin per amo (t.e. li amuzis ŝin); li
kisumis ŝin - li kovris ŝin kise; sed ankaŭ: infano desegnumis
muron - ĝi kovris ĝin per desegnoj; ŝi skribumis tri grandajn
leterpaĝojn - ŝi plenigis ilin skribe; li merdumis sin - li
malpurigis sin merde.
La konversacia lingvo ŝatas trafajn eldirojn. Paradokse,
ĝi elektas tiucele ŝajne tute neadekvatajn terminojn. Jen
ŝvelintajn striojn
kaŭzitajn de vergobatoj ĝi ne nomas ŝvelaĵoj, sed jen kolbasoj kaj budenoj.
La parola lingvo estas kurioza miksaĵo de skrupula precizemo
kaj de facianima, senzorga, iam preskaŭ fola leĝero. Se iu intence
preteratentas, neglekta ion, jen li
fajfas pri tio“, li kraĉas pri
tio“, aŭ eĉ pli suke li merdas
pri ĝi“. Analoge kun la popola saĝo kaj centjara sperto la lingvo
nomas merdumito“ ĉiun
malkuraĝulon kaj poltronon, kiu en decida horo fekas pro timego. Kaj se iu
ĝenas oni, ĝi rekomendas al li, ke li
iru pugen“!
Klude oni povas do diri, ke la disvolviĝo, la faka kaj
profana riĉiĝo kaj elkonstruo de la lingvo alportos, retre, novajn
eblojn ne nur al la prozo, sed ankaŭ al la poezio, ĉar ĝi
fekundigos entute ĉiujn kampojn, sur kiuj la idiomo aplikiĝas.
Ni funebras
Post longa malsano mortis la
29-an de aŭgusto 1995 inĝ.
Jaromír Řebíček, longjara kaj sperta esperantisto, honora membro de
ĈEA, membro de UEA, honora membro de IFEF kaj honora membro de la komitato
de E-rondeto Havlíčkův Brod.
Li forpasis en la aĝo de 87 jaroj. Dum sia poresperanta
agado li elstaris precipe je la kampo de fervojista terminologio - li helpis
kompili fervojistan Esperanto-vortaron. En lia persono perdas nia E-rondeto
eminentan instruiston, ofereman organizanton kaj honestan homon.
Vlad.
Mašita
Novinky z LIBROSERVO ČES
Vážení přátelé,
mile nás překvapila Vaše
odezva na náš kompletní nabídkový seznam, který byl přetištěn v letošním Startu
č. 2/3. Zájem se soustředil především na starší publikace. Protože řada z nich
byla jen v omezeném množství, jsou mnohé z nich již vyprodány. Prosíme proto neobjednávejte již zboží následujících katalogových čísel: C 005, K 204, C
208, "5", C 035, C 036, C 200, C 037, C 123, K 221, K 254, C 126, C
084, C 086, C 018, C 108, C 129, LS 002.
Zato Vám můžeme nabídnout
řadu novinek, převážně z produkce firmy KAVA-PECH:
LS 005 =147.00 La Stato kaj Estonteco de la Internacia
Lingvo Esperanto. Prelegokolekto de la unua simpozio de la Akademio de
Esperanto, Prago 1994.
LS 006 =142.00
Lingvo kaj Kibernetiko.
Selekto de la prelegoj pri la lingvo kaj kibernetiko de la 6-a TAKIS-kongreso
INTERKIBERNETIK '93 en Ia i (Rumanio)
LS 006 =21.00
J. Kavka: Ĉu
leŭcito en Bohemio?
Geologická studie známého
geologaesperantisty o českém leucitu.
LS 008 =140.00
Kazeta: Famaj kantoj por
belaj horoj. V esperantu nazpíval M. Smyčka a další.
LS 009 =84.00
Karolo la IV-a: La Propra
Biografio. Tradukis Josef Vondroušek.
LS 010 =0.70
Kalendář 1996. Kartičkový
kalendářík propagující 81. UK v Praze.
LS 011 =129.00
Kraft - Malovec: Esperantsko
- český slovník. Nový slovník středního rozsahu, který byl již dlouho očekáván.
LS 012 =27.00
Malovec: Gramatiko de la
ĉeĥa lingvo.
Příloha nového slovníku pro
cizí turisty u nás.
LS 013 =92.00
H. G. Frank: Mallonga
enkonduko en la Kibernetikan Pedagogion.
LS 014 =186.00
Barandovská: La Latina kiel
Interlingvo
LS 015 =38.00
Chrdle: Profesia uzo de
Esperanto.
LS 016 =12.00
Tilleux-Disano: Zamenhof.
Bildrakonto.
Zamenhofův životopis v
kreslené podobě jako comics v češtině i esperantu v jednom svazku.
LS 017 =15.00
Doktoro Johano Faŭsto
Loutková hra o Faustovi.
LS 018 =60.00
Čapek K.: La Blanka Malsano
Známé protiválečné drama v
překladu T. Kiliana.
Věříme, že si opět máte z
čeho vybrat a těšíme se na Vaše objednávky!
LIBRARO DE STS-ĈEA
(daŭrigo)
La biblioteko de la science-teĥnika sekcio de ĈEA nun
troviĝas je la adreso: Ing. Jan Pospíšil, Petrohradská 3112, 272 04
Kladno.
Matematiko. Natur‑sciencoj. UDK 5
F 005:
Andrews, F.E.: Ekskurso en nombroj. 1934, 16 p., Eo
F 138:
ČSN 01 0220. Aplikovaná statistika. 1978, 16 p., Cs
I‑F 038: Reiers l, O.: Probablokalkulo. SUK 1976, 84 p., Eo
I‑F 037: Reiers l, O.: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en
Eo, 1973, 27 p., Eo
I‑F 090: Halvelik, M.: Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado
kaj la NIFO‑fenomeno. 1967, 68 p., Eo
F 062:
Oterma, L.: Pri la kometo 1939 IV P/Väisälä. 1970. 12 p., Eo
I‑F 049: Manlibro pri transporto de fluidaĵoj. 1971, 228 p., Eo
F 019:
Tůma, M.: Pri la varmo. (Lumkopiaĵo) 1972, 222 p., Eo
F 052:
Tůma, M.: Pri la varmo. 1974, 222 p., Eo
F 017:
Symboly a názvy fyzikálně chemických veličin a jednotek. 1971, 54 p., Cs
F 018:
Symboly veličin a názvosloví používané v analytické chemii. 1972, 56 p., Cs
F 066: Pióro, J.: Kemiaj afiksoj internaciaj. 1966, 40 p., Eo
I‑F 040: Pióro, J.: Neorganikaj kaj organikaj kombinaĵoj. 1970, 44 p., Eo
I‑F 039: Pióro, J.: Fermentoj. 1970, 16 p., Eo
F 169: Ryĵov, V.D.: ‑ Gonĉarov, A.E.: Studo de neakvaj
sistemoj per elektrokonduktiva kaj krioskopia metodoj. El: SR 23, 1972, n‑ro
1‑2, p. 55‑66, Eo
I‑F 086: Gilly, L. ‑ Bisci, R.: Aktiveca mezuro de 14‑karbone
markita barikarbonato por scintilantaj ĝeloj. Eo
I‑F 087: Michaelis de Baenz, J. ‑ Amit, A.: Kristalaj progresoj de la 5
ßD glukosido de la ¨narigenino. Eo
I‑F 089: Kavka, J.: Pri la klasado kaj nomenklaturo de la fonolitaj
rokaĵoj. 14 p., Eo
F 008:
Klindt‑Jensen, O.: Paco kaj milito dum la ferepoko de Bornholm. El: SR 3,
n‑ro 4, p. 140‑148, Eo
I‑F 151: Flint, M.: Porfirinoj. SUK 1974, 82 p., Eo
I‑F 088: Servian, J.L.: Provoj por akiro de 1‑toksino markita per I‑131.
1963, 4 p., Eo
Medicino. Teĥniko. UDK 6
F 013: Modernaj tendencoj kaj
evoluoj en medicinaj sistemoj por radiodiagnozo, radio‑terapio, nuklea
medicino, medicina elektroniko. Eld. PHILIPS, 40 p., Eo
F 121:
Por tutmonda libera komerco kaj scienca‑teĥnika progreso. 24p., Eo
F 159: Bruin‑Kooij, I. de ‑ Wit, A.J.F. de: Energio. 1981. 63p.,
Eo
I‑F 036: Elektra fabriko GANZ (18781968). 1968, 6 p., Eo
F 028: Pawlik, R.: La unua atoma elektrejo. 1955, 8p., Eo
I‑F 035: Baka, L.: La rolo de temperatura koeficiento de kondensatoro kaj
ties mezurproblemo en diversaj oscilatoroj. 8 p., Eo
F 168: Juhász, K.: Historio de la telefonaparatoj. El: SR 30, 1979, n‑ro
1, p. 39‑46, Eo
F 099: Salvo, A.: La rektega fervojo inter Romo kaj Florenco. 1978, 12 p., Eo
I‑F 059: Ermenkov, K. ‑ Dimitrov, J.: La vagonkonstruado en Popola
Respubliko Bulgario. 1968, 12 p., Eo
I‑F 091: Haszpra, O.: Theory of Hydroelastic Similitude and its Experimental
Verification. Doktora disertaĵo, 1976, 110 p., E, resumo en Eo
F 006:
Wisnovsky, I. ‑ Almassy, E.: La akvo kaj la homo en Hungarlando. 1966,
48p., Eo
I‑F 060: Petrov, E. ‑ Simeonov, S. ‑ Vliĉkov,V.: Enkonduko de
la elektra kaj disela trakcioj en la Bulgaraj Ŝtataj Fervojoj. 1968, 12p.,
Eo
I‑F 061: Tschom, F.: Aŭtomobiltransportado tra la fervoja tunelo inter
Salsburg kaj Karintio. 1975, 16 p., Eo
I‑F 150: Balech, E.: Planktono kaj mara produktado. SUK 1974, 90 p., Eo
F 027:
Macukaŭa. Pri la renversita vagonaro en orientnorda Japanio. 1954, 16p.,
Eo
I‑F 057: Böhm, E.: Metodoj de aŭtomata influo je trajnveturado, precipe
ĉe la Germana Federacia Fervojo. 1967, 36p., Eo
I‑F 024: Hube, W.: La aŭtomata kuplilo ‑ grava kontribuo al la
raciigo de la fervojoj. 1970, 10 p., Eo
I‑F 041: Kiel Nikolao Kopernik aviadisto fariĝis... 1972, 9p., Eo
I‑F 042: Kun LOT de Ateno ĝis Zuriĥo, 7p., Eo
I‑F 022: Sborník technických prací ZVú v Hradci Králové. 1967, 56p., Cs, resumoj
en Eo
F 057:
Bartovská, M.: La teksokombilo. El: SR 23, 1972, n‑ro 2, p. 101‑106,
Eo
I‑F 023: La linindustrio en Belgujo. 18 p., Eo
I‑F 163: Apliko de komputiloj. AEST 1981, Žilina, 2‑a volumo, 81 p., Eo
I‑F 166: Bertin, Ch.: La programlingvo PASCAL. 1982, 78 p., Eo
F 167: INTEL 8080 ‑ priskribo kaj progrmado. Trad. Ch.Bertin. El: SR 30,
1979, n‑ro 1, p. 7‑38, Eo
I‑F 142: Restrepo, L.G.: Aŭskultivo kaj parolivo de la komputiloj.
Konceptoj pri komputiloj. 1979, 1976, 10+2 p., Eo
Arto. UDK 7
F 009: Silva, A. da: La prahistoria arto, 1974, 24 p., Eo
F 122: Tichý, J.: Pitrmann (Pri pentristo...). 1966, 12 p., Eo
Lingvoj. Lingvoscienco. UDK 8
F 033:
A vy govorite na esperanto? 11 urokov dlja radioljubiteloj. 1977, 44 p., R,Eo
I‑F 102: Blanke, D.: Auszug aus der Disertation A zum Thema: Plansprache und
Nationalsprache... 1975, 19 p., D
I‑F 103: Blanke, D.: Zur wissenschaftlichen Beschäftigung mit Plansprachen.
44 p., D
I‑F 104: Blanke, D.: Interlinguistik und interlinguistische Forschungen. 18 p.,
D
F 100: Eichholz, R.: Provizora laborplano. Cirkulero TC 75/1. 1975, 24 p., Eo
F 157:
Eichholz, R. kaj V.: Eo, la solvo de niaj lingvaj problemoj. 1981, 472 p, Eo, E
I‑F 152: Košecký, S.: Porovnanie morfematickej štruktúry slovenčiny a esperanta.
Diplomová práca. 1981, 89 p., Sk, Eo
F 093:
Novobilský, V.: Informatika a problémy mezinárodního plánovaného jazyka v
období vědeckotechnické revoluce. En: Sborník Pedagogické fakulty v Ústí
n.L., 1979, 136 p., Cs
F 147:
U pie ski, J.: Lingvaj obstaklaj en la interpopola komunikado. 1979, 16 p., Eo
F 065: Wüster, E.: Konturoj de la lingvonormigo en la teknika. 1936, 130 p.,
Eo
Geografio. Biografioj.Historio. UDK 9
F 072:
La antikva Rigo. 1978, 48 p., Eo
F 076:
Aŭstralio ‑ koncizaj faktoj. 1974, 88 p., Eo
F 073:
Balabanov, B.: Bulgario. 1959, 284 p., Eo
F 080:
Demokratia Respubliko Vjetnamio. 1975, 204 p., Eo
F 078:
Deristka, T. ‑ Lubojanski, J.: Polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj.
1966, 192 p., Eo
F 133:
Eichholz, V.: Impresoj de esperantistino en Srilanko. (1979), 12 p., Eo
F 079: GDR ‑ bildoj kaj faktoj. 1969, 256 p., Eo
F 130: GDR. Gravaj koncizaj informoj. 24 p., Eo
F 074: Juĝu mem! Faktoj pri Ĉeĥoslovakio. 1961, 116 p., Eo
F 077: Scherer, K. ‑ Romijn, J.: Nederlando. 104 p., Eo
F 075: Szamosv Lgyi, E.: Hungario 1945‑65. 1966, 64 p., Eo
F 139: Vizitu Ĉeĥoslovakan Respublikon. 10 p., Eo
F 083: Hube, W.: J.A.Komenský. Pioniro de internacia lingvo. 1970, 16 p., Eo
F 082:
Kníchal, O.: Komenio kaj la internacia lingvo. 1974, 16 p., Eo
F 081:
Novák, J.: J.A.Komenský, 1921, 28 p., Eo
F 164:
Novobilský, V.: J.A.Komenský a interlingvistika. En: Sborník z konference
...1982, p. 20‑34 (76), Cs
I‑F 084: Vožda, G.: Komenský stále živý. Seriál citátů a vyobrazení. 1970, 14
p., Cs; Ea flugfolio
I‑F 172: Lorenc, F.V.: Z mých vzpomínek. 1934, 13 p., Cs
F 007:
Stáňa, Č.: Granda Moravio. 1963, 8 p., Eo
F 148:
Beckmann, K.: Historio de Eo. Skizo. (1980), 12 p., Eo
F 158:
Glier, W. ‑ Wiessbach, W. ‑ Müller, A. ‑ Conrad, M.: Zur
Geschichte der Arbeiter‑Esperanto‑Bewegung im Bezirk Erzgebirge‑Vogtland
(19071933). 1976, 40 p., D
F 109:
Golden, B.: La moderna arkeologio, ĝiaj celoj kaj metodoj. 1976, 10 p.,
Eo
(daŭrigota)
TRADUKOLOGIO
Gvidlibroj por la vojo al primajstrado de la tradukarto
Bernard Golden
Kriterioj por utila bibliografio
En sia artikolo Pri tradukado de beletro“ (Starto, n-ro 160,
3/1994, pĝ. 13-15) Miroslav Malovec listigas ĉe la fino verkojn,
kiujn liaopinie tradukemaj esperantistoj devas trastudi aŭ daŭre
konsulti por perfektigi sian traduk-laboron. El la 33 titoloj, la plejmulto
estas en la ĉeĥa lingvo; nur 9 verkoj estas uzeblaj de alilingvuloj.
Cetere, por informi legontojn pri la valoro de la libroj, ne sufiĉas la
nudaj titoloj. Kompetente kompilita bibliografio pri tiu ĉi temo devas
inkludi mallongan priskribon de la enhavo kun takso pri ĝiaj plej valoraj
trajtoj kaj ankaŭ mencio de misoj kaj mankoj. Tiu ĉi artikolo servos
kiel suplemento por kompletigi la liston de Malovec per speco de verkoj, kiun
li ne inkludis.
1. KALOCSAY, Kálmán. Kiel verki kaj traduki poemojn.
Budapest: Hungara Esperanto-Asocio.
1979. 26 pĝ.
Tiu ĉi broŝuro
estas represaĵo de du studoj, La
esperanta rimo“ kaj Pri la esperanta
ritmo“, kiuj aperis la unuan fojon en Lingvo
Stilo Formo en 1931. La celo de Kalocsay estas prezenti detale ellaboritajn
normojn de Esperantaj prozodio kaj rimtekniko, kiuj estas sankciitaj de longa
tradicio. Kalocsay deziras fortimigi tiujn, kiuj, sen kono de la elementaj
prozodiaj kaj rimteknikaj reguloj, arogas al si traduki verkojn de grandaj
poetoj; male, li volas kuraĝigi homojn, kiuj ne ŝparas tempon kaj
penadon por ellerni tiom el la arto de poem-tradukado, kiom fakte estas
ellernebla.
2. DE DIEGO, Fernando. Pri Esperanta tradukarto. Saarbrücken:
Artur E. Iltis; 1979. 71 pĝ.
Same kiel Kalocsay estis
eminente kvalifita doni konsilojn pri la tradukado de poezio, ĉar li dum
longa tempo praktikis tiun metion, Fernando de Diego potencas sur la tereno de
proz-tradukado surbaze de impona listo de beletraĵoj plejparte
elhispanigitaj. En ses ĉapitroj, origine prezentitaj en la formo de
prelegoj, de Diego tuŝas ĉiujn pridiskutindajn aspektojn de la Esperanta
tradukarto en la pasinteco, la nuntempo kaj la estonteco. Li faras sian plej
trafan kritikon en la ĉapitro pri komparo de Esperanto kaj la naciaj
lingvoj, ne hezitante reliefigi la malavantaĝojn de Esperanto kiel
tradukilo por atingi altnivelajn rezultojn. Tre valora parto de la broŝuro
de de Diego estas la notoj (pĝ. 63-66), kiu enhavas bibliografiajn
referencojn de aliaj verkoj temantaj pri la Esperanta tradukarto.
3. MITEV, Venelin. Tradukarto. Sofia: Bulgara
Esperanto-Asocio; 1991. 114 pĝ.
Laŭ mia scio, tiu
ĉi verko estas la plej ampleksa manlibro pri la tradukarto ĝis nun
eldonita en Esperantujo. En 26 ĉapitroj la aŭtoro pritraktas tre
specifajn temojn kiel elekton de tradukotaj verkoj, tradukproblemojn ligitajn
al diversaj beletraj ĝenroj, stilistikajn demandojn, neologismojn,
kaj problemojn de diversaj niveloj de
lingvouzo (ekzemple dialekto, slango, proverboj, vortludoj). En la ĉapitro
titolita Vortaroj kaj helpiloj“, Mitev,
same kiel faris Malovec, listigas almenaŭ 28 vortarojn, kiujn devas posedi
tradukemulo; el ili nur 8 estas en la bulgara lingvo.
4. DE DIEGO, Fernando. La degenero de William Auld. Recenzo de
Montara Vilaĝo. Saarbrücken:
Artur E. Iltis; 1985. 11 pĝ.
Malofte estas publikigita
detala kritiko pri verko tradukita en Esperanton. En sia analizo de Montara Vilaĝo, elangligita de
William Auld, la recenzanto listigas pli ol ducent malbone tradukitajn erojn
kaj kondamnas la tradukinton, kiu misinterpretis la anglan lingvon. Tiel de
Diego aplikas en praktika maniero la principojn por taksi tradukaĵon, kiuj
troviĝas en lia libro Pri Esperanta
tradukarto. Mi ne opinias, ke la mistraduko de Montara Vilaĝo estas izolita kazo en la historio de la
Esperanta beletro. Mankas simile profundaj analizoj de aliaj esperantigitaj
beletraĵoj, ĉar ne estas literatoroj, kiuj emas okupiĝi pri
detalaj komparoj de Esperantaj tradukaĵoj kun la etnolingvaj originaloj.
Mi rekomendas ĝuste tian taskon kiel ekzercon por partoprenantoj en kurso
pri tradukarto.
Konkludo
La ĉi-supraj
prikomentitaj verkoj estas mia elekto de kelkaj praktikaj kaj teoriaj
pritraktoj utilaj por ĉiuj esperantistoj laborantaj super problemoj de
beletra tradukado kaj stilistiko. Krom
tiuj libroformaj publikigaĵoj, ekzistas pluraj artikoloj kaj eseoj
temantaj pri diversaj aspektoj de la tradukarto. Mi proponas, ke iu
esperantisto, kies fako estas bibliotek-scienco, kompilu liston de tiuj verkoj
dise publikigitaj en periodaĵoj, por eventuala eldono kiel studmaterialo
en kursoj kaj seminarioj.