organo de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio
aperas 6-foje jare. Abono 15
gld.
Komercaj anoncoj: 25
Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500
Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.
Membrokotizoj: A 160
Kč, B 80 Kč, (C nuligita), D 40 Kč, E 40 Kč, F 3200 Kč, G 100 Kč (Starto),
eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.
Korespondaj kursoj: 335
Kč komencantoj, 240 Kč progresintoj.
Aliĝoj: Mgr. Vlasta Janáková, Smetanova 26, 541 01 Trutnov.
Asocia adreso: Ĉeĥa
Esperanto-Asocio,
poŝtkesto 1069, 111 21
Praha 1, Ĉeĥio
IČO de ĈEA: 00
44 30 34
Banko-konto de ĈEA: 3330-021/0100,
Komerční banka, Praha 2
Komitato de ĈEA
(ĝis novembro 1996):
Prezidanto: Ing. Vlastimil Kočvara, Ant. Sovy 10, 745 05 Opava
Vicprezidanto: Doc. Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02.9912201,
fakso 02.9912126
Vicprezidanto-kasisto: Pavel Polnický, Lesní 150/IV, 290 01 Poděbrady,
tel. 0324.5651
Sekretario: Květa Hubnová, Esperanto, p.s. 1069, 111 21 Praha 1
Komitatano: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 05.4323 3047
Komitatano: Vladislav Hasala, pošt. př. 34, 696 62 Strážnice, tel. 0631/942507,
fakso 0631/2079
Komitatano: Mgr. Vlasta Janáková, Smetanova 26, 541 01 Trutnov, tel. 0439.4170
Kontisto: Jiří Patera, U Ryšánky 1534,
147 00 Praha, tel: 02.460162
Ĉefdelegito de UEA: Stanislava Chrdlová,
Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02.9912201, fakso 02.9912126
Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská
15/10, 625 00 Brno, tel. 05.4724 0690 (post 19a horo)
Invito al Havířov
La 8-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
efektiviĝos de la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1996 en la
nordmoravia urbo Havířov.
La aliĝilojn vi trovos en la mezo de tiu ĉi numero de
Starto.
Dum la renkontiĝo la klubo de esperantistoj en Havířov
solenos sian kvardekjariĝon.
Se vi persone ne povos veni, la klubanoj estos dankemaj por
bildkartoj kun salutoj de geesperantistoj el la tuta mondo.
Bonvolu sendi ilin al unu el la sekvantaj adresoj:
- Esperanto-Klubo, kulturdomo de Leoš Janáček, Dlouhá třída, 736
01 Havířov-Město
- Esperanto-klubo, kulturdomo de Petr Bezruč, Hlavní třída, 736
01 Havířov-Město
Sinceran dankon kaj ĝis revido en Havířov
Zdeněk
Heiser
prezidanto de la klubo
DONACOJ al ĈEA
J.Šebela, Třebíč 200,-O.Ungerová, Neratovice 1000,-
A. Vozáková, Slavičín
500,-
M.Bartovská,
Frýdek-Místek 1200,-
M. Picková, Brno 1200,-
B. Zubová, Lysá n.L. 700,-
Vondrouškovi, Brno 400,-
M. Bartovská,
Frýdek-Místek 600,-
entute 5.600,-
KONGRESAJ POST-EĤOJ
Mesaĝo de
Boutros Boutros-Ghali, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj
Nacioj
Mi
ĝojas saluti la partoprenantojn de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto.
Venante el tiom da diversaj landoj, vi faras apartan impreson ĉe ni en
Unuiĝintaj Nacioj pri via kapablo kunveni kaj debati sen interpretistoj.
Dum Unuiĝintaj Nacioj eniras sian duan jarkvindekon, la
neregistaraj oranizaĵoj en konsultaj rilatoj kun UN, kiel Universala
Esperanto-Asocio, fariĝas ĉiam pli gravaj por la laboro de la Organizaĵo.
La lerto, sperto kaj sindediĉo de la multaj NRO-aktivuloj donas esencan
kontribuon en vasta aro da kampoj. Via Asocio jam elmontris sian volon plivastigi
la senperan kaj egalecan partoprenon de civitanoj en la laboro de
Unuiĝintaj Nacioj kaj plibonigi la komunikadon kaj interkompreniĝon
inter la nacioj. Tiujn celojn mi tutkore subtenas.
Mi sendas miajn bondezirojn por stimula kaj fruktodona kongreso.
Mesaĝo de
Federico Mayor, Ĝenerala Direktoro de Unesko
Estas por mi granda plezuro etendi korajn salutojn al la
partoprenantoj de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, okazanta en la
historia urbo Prago. Kiel vi scias, Unesko donas apartan gravecon al sia kunlaboro
kun internaciaj kaj naciaj neregistaraj organizaĵoj, konsekvence kun sia
strebado al la celoj de internaciaj solidareco kaj interkompreno. Konsidere
al tio, ni taksas valora nian longdaŭran rilaton kun Universala Esperanto-Asocio,
kiu kuraĝigas dialogon inter la popoloj de la mondo per la antaŭenigo
de universala lingvo.
Unesko, kiu havas la statutan taskon helpi subteni la fruktodonan diversecon“ de la kulturoj de la
mondo, kredas, ke universaleco devas enteni plurecon. Lingvo estas, kompreneble,
la vivanta koro de ĉiu kulturo, kaj tial lingvoj devas esti konservataj en
la varieco de siaj formoj. Multaj el la 4000 ĝis 5000 lingvoj de la mondo
- ĉiu reprezentanta unikan manieron koncepti la realon - povus malaperi
tra la venonta jarcento, krom se oni konscie penas protekti ilin. Per sia Linguapax-projekto, Unesko estas aktive
engaĝita ĉe la protekto de la lingva heredaĵo de minoritataj
kulturoj, ne laste per la antaŭenigado de denasklingva instruado. La
lingvoj de la mondo konsistigas universalan heredaĵon kaj devas esti konservataj
- kaj por si kaj por ni.
La lingva diverseco, tamen, devas neniam servi kiel preteksto por
eksterlaso kaj antaŭjuĝo. Per la antaŭenigo de komuna formo de
komunikado, Universala Esperanto-Asocio helpas konstrui pontojn de
interkompreno inter la popoloj kaj kulturoj de la mondo, por montri ke unueco
en diverseco eblas - kaj necesas - en nia pli kaj pli interdependa mondo. Mi
deziras al la Kongreso de via Asocio ĉian sukceson en ĝia laboro.
Vortoj de
Miloslav kardinalo Vlk, Ĉefepiskopo de Prago
Mi salutas vin kore kaj frate ĉiujn, karaj partoprenantoj de
la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, kiun mi ne povas
bedaŭrinde partopreni persone. Tial mi sendas ĉi tiun mian
mesaĝon.
Antaŭ ĉio mi deziras al vi, ke vi gajnu belegajn
impresojn el nia lando, Ĉeĥa Respubliko, kaj precipe el ĝia
ĉefurbo.
Mi mem kiel esperantisto apogas vian grandaniman strebadon ne nur
por lingva interkompreniĝo, sed ankaŭ por vera amikeco inter homoj
el diversaj kulturmedioj kaj religioj. Mia episkopa devizo estas ja Por ke ĉiuj estu unu“.
Do, mi certigas vin ĉiujn ke mi spirite restos kun vi kaj
preĝos por abundaj fruktoj de via kongreso.
Mesaĝo de d-ro
Louis C. Zaleski-Zamenhof
Bonvolu ricevi la tradician bonvensaluton de Zamenhof-ido. Mi
tutkore deziras plenan sukceson al la 81-a Universla Kongreso de Esperanto.
Vi kunvenas ĉi-jare en la bela urbo Prago por debati gravan
kaj ege aktualan temon: ĉu kulturo estas valoro, ĉu varo? Nu, la
temo kulturo estas konstante ligita al la Esperanto-movado. Ja unu el la
ĉefaj taskoj de la lingvo internacia konsistas el malfermo al la mondo,
kaj en alproksimigo de ĝiaj devirsspecaj kulturoj, sen ajna ĝeno al
iliaj originalaj trajtoj.
Kvankam la tuja, senpripensa respondo de ĉiu idealisto al
la tema demando estus: Kulturo estas
valoro“, tamen respondo pli pragmata,
Kulturo estas varo“, ne plu devas esti negative antaŭjuĝata.
Ni difinu la koncernajn vortojn: valoro
estas kvalito estiminda“, dum varo estas rezulto de (ekonomia) aktiveco.“
La varoj industriaj nun rezultas tamen grandparte el la aktiveco
de maŝinoj kaj de aŭtomatoj; tial la mondo pli kaj pli suferas pro
malbezono de industria aktiveco de homoj. Kial do ne orienti la homan aktivecon
disponeblan al kreado de varo kulturo?
Necesas nur ke oni bone zorgu pri la
kvalito estiminda“ de la varo tiel kreata
- ne produktata, do ne fare de aŭtomatoj! La varo kulturo estu varo valora!
Mi bondeziras al viaj debatoj ke ili signife kontribuu al la
evoluo de la kulturo, tiu plej valora riĉaĵo de la homaro, same de la
nacia, ĉie ajn en la mondo, kiel ankaŭ de la internacia Esperanta
kulturo, komuna bono de ĉiuj. Kaj
per laboro de la esperantoj“ tiu varo
estu ĉefe kulturo de paco!
Spliteroj de la 81a UK
*
La unuan
fojon en mia vivo mi partoprenis en Universala Kongreso de Esperanto, kaj mi
tute ne troigas, se mi konfesos, ke mi eĉ en sonĝo ne kapablis imagi
ion simile ravan. Ĉiuj homoj vidiĝis al mi tiel proksimaj, karaj kaj
kontentaj kaj mi multe cerbumis, kial. Al tiu harmonio certe helpis eĉ la
Kongresa palaco, kies situo estas tiel ideala, ke el ĝi estas ĉarma
rigardo sur la tutan Pragon kun panoramo de Hradčany, kaj krome ankaŭ la
belega vetero. Sed ĉefan meriton pri eksterordinare amika atmosfero havis
unusence Esperanto.
Tiun unikan, universalan entuziasmon mi perceptis per ĉiuj
sensoj. Mi dezirus posedi poetan inspiron por esti kapabla priskribi pli verve
miajn sentojn - mi havis imagon, ke ĉiuj homoj estas tiel senfine
feliĉaj kiel mi ...
Mi konfesas, ke ĉe la preparoj kaj paroladoj pri UK-o
okazintaj dum la antaŭ kongresa tempo, mi timegis malsukceson, fiaskon,
ĉar la tuta planado ŝajnis al mi terure ĥaosa, nekonkreta. Kaj
dume, kvazaŭ ĉe malfermo iu sorĉa aveto eksvingus per sia
sorĉvergeto - ĉio subite funkciis, ĉiuj helpantoj estis sur siaj
lokoj pretaj - kaj UK-o sukcese ekveturis.
Pentri impresojn pri renkontiĝoj de esperantistoj, kiuj post
kelkaj jaroj persone konatiĝis, estas tte superflua, ĉar ĉi
ĉion ĉiu vizitanto vidis propraokule aŭ mem travivis.
Plezure mi devas priskribi impreson de neesperantisto - de nia
filo - kiu laboras en akceptejo de granda Praga hotelo kaj estras fremdajn
lingvojn. Pri Esperanto li ĉiam parolis malrespekte, kvankam li sciis mian
entuziasmon por tiu lingvo.
Dum la kongreso li nepre ne bezonis paroli kun ni, sed en nia
loĝejo li trovis nur karteton kun sciigo:
Ni estas ĉiutage en la Kongrespalaco“. Do li iris tien, sed en tiu
tumulto li ne povis nin trovi. Feliĉe helpis al li s-ro D. Kočvara kaj
post trairo de ĉiuj etaĝoj kaj salonoj ili ĝisiris en
teretaĝan manĝejon, kie ni ĝuste vespermanĝis, kaj tie ni
feliĉe renkontiĝis. Kaj li tuj rakontis entuziasme, kian egan
impreson faris al li la homoj kaj la atmosfero en la Kongresa palaco kaj
aldiris: Fakte, panjo, tiu Esperanto
estas perfekta lingvo. Mi favoras vin.“
Mi povus ankoraŭ pli multe skribi pri belegaj
travivaĵoj. Estis ankaŭ mankoj, mi scias tion, sed mi iel ne sensis tion. Pri tio eble skribos iu alia.
Helena Maudrová
*
Bonveniga
servo funkciis de vendreda mateno (18.7.1996) ĝis sabata nokto en
ĉiuj stacidomoj, flugejo kaj centra bus-stacio kaj en hoteloj. Ni direktis
ĉiujn kongresanojn aŭ al kongresejo aŭ loĝejo. Kiam
alveturis samtempe granda grupo, ekestis ĉe la ĝiĉeto granda
tumulto. Helpema serbo volis preni valizon de sia itala amiko.
Nur en hotelo ili vidis, ke
ili erare kunprenis iun fremdan valizon. Antaŭ ol ili sukcesis redoni
ĝin al bonveniga servo, ni jam revenis el polic-oficejo, kie ni anoncis
perdon de valizo de aŭstra gasto. Ĉio feliĉe finiĝis.
Aŭstra gasto feliĉege nuligis sian anoncon pri ŝtelo. (Drah.
Kočvara)
*
Laŭ mia
opinio la plej amuza kunveno de la Universala Kongreso estis kunveno de
internacia kata rondo, kiu aperis antaŭ du jaroj kaj nun jam havas anojn
en 28 landoj. La anaron kunligas modesta revuo
Folioj de Kat-amikaro“. Prezidantino de la societo estas prestiĝa
angla verkistino Marjorie Boulton.
Antaŭ kunveno de la kat-amikaro okazis kunveno de delegita
reto, kiu daŭris pli longe, ol estis destinita tempo. Sinjorino Boulton
simple aperis inter la pordo kaj komencis parade miaŭi. la delegitaro
ekridis kaj forlasis la salonon.
Por anoj ekzistas jam faka literaturo, ekz. kiel ekkoni la staton de la kato laŭ
ĝia vosto. Ni vidis ankaŭ malgrandan ekspozicion de fotografaĵoj
de diversaj katoj. (Vlado Sládeček)
*
Du nekredeblaj renkontiĝoj
Mia lernanto petis min
interkonsenti renkontiĝon kun sia korespondantino el Irano, ĉar li
povis alveturi nur por unu tago. Iom mi timis, ĉu mi sukcesos trovi
ŝin kaj telefoni al li pri loko kaj horo de la renkontiĝo. Mi
demandis unuan iraninon, kiu alveturis en kvarmembra grupo - kaj nekredebla
hazardo okazis: ŝi estis la serĉata persono. Tuj ni telefonis kaj
post 3 tagoj ili post dujara korespondado emocie brakumis sin reciproke sen
rasaj kaj lingvaj baroj.
Membro de nia klubo kun miro trovis sian francan amikinon, kiu
transloĝiĝis al Kanado kaj dum 20 jaroj silentis. Ambaŭflanke
neatendita renkontiĝo kaŭzis, ke ili ĝuis kongresajn tagojn
kune. Kaj rezulto estas, ke ili por 3 monatoj, ankoraŭ nunjare, vizitos
ŝin en Kanado. (Drah. Kočvara)
*
Plendoj de
pluraj partoprenintoj:
- Solena malfermo estis
interrompite per kelkaj programeroj. El tiuj la prezentado de bulgara teatro
estis nedigna por kongresa inaŭguro kaj multaj ĉeestantoj foriris.
- Informsignoj kaj indikiloj
ene de kongresejo ne estis tre taŭgaj - malbone videblaj (malgrandaj
literoj), oni ofte erarvagis.
- Ekserlandanoj, sed
ankaŭ nialandanoj kritikis, ke ekstera propagando de la kongreso estas
bagatela, nenie sentebla (bedaŭrinde ĉiu afiŝeto estas nun en
Prago kare pagenda)
- Pli aĝaj kaj move handikapitaj kongresanoj ne povis
trovi en la kongresejo sidlokojn por ripozi
- Higienaj kondiĉoj en
inaj WC estis nesufiĉaj, daŭre mankis papero kaj paperaj
viŝtukoj
- Ofte oni plendis pri
longaj vicoj kaj homamaso ĉe iuj giĉetoj - informservo, filatela
servo. Unuflanke tio montras grandan intereson, sed aliflanke nesufiĉan
nombron de helpantoj por tiuj servoj. (laŭ I-AEH)
*
Kongresaj ŝteloj. Kiom kreskis en la lastaj jaroj turismo en Prago,
tiom kreskis neeviteble ankaŭ ŝtelado, eĉ rabado, sur ĝiaj
stratoj. E-istoj, ofte kun siaj kongresaj sakoj kaj ŝildoj, estis certe
okulfrapaj al stelistoj. Jen unu kazo raportita en la belga E-revuo Inter ni: En la metroo, praktike antaŭ niaj
okuloj, oni ŝtelis de Maria ŝian monujon, kvankam ĝi estis
taŭge lokita en saketo fiksita sur la antaŭo de ŝia zono. En la
policejo, kien ni poste trafis, amaso da esperantistaj kongresanoj kaj
eŭropaj turistoj staris en vico, ĉiuj viktimoj de la sama
fi-okazaĵo.“
*
Redaktoraj spertoj pri UK
- Kvankam ni arigis ses
komputilojn en la kongreskuriera kaj gazetara ĉambroj, montriĝis, ke
almenaŭ du komputiloj ankoraŭ taŭgus por kongresanoj, kiuj volis
enkomputiligi siajn artikolojn aŭ traduki la Manifeston de Prago en sian
nacian lingvon. Ili blokis niajn komputilojn eĉ dum pluraj horoj kaj
prokrastigis eldonojn de kurieraj numeroj
(Pragaj Sonoriloj).
- Kontribuaĵojn de
kongresanoj ni post enkomputiligo metis en koverton, en kiu post kelkaj tagoj
regis kaoso. Se mi denove farus tian laboron, mi numerus ĉiun ricevitan
paperon, enskribus ĝin en kajeron, en kiu mi notus aŭtoron, temon kaj
tagon, al kiu ĝi ligiĝas. Ĉar mi ne faris tion kaj ankaŭ la
aŭtoroj ofte forgesis mencii la tagon kaj horon, impresas Pragaj Sonoriloj
iom pelmele kaj gulaŝe. Ekzemple marde venis kontribuoj pri
okazintaĵoj dimanĉaj kaj lundaj kaj pri okazontaĵoj
ĵaŭdaj kaj vendredaj. Nur en Starto 4/1996 mi klopodis la
miksaĵon iom kombi laŭ logiko kaj tempo.
- En nia ĉambro staris ankaŭ
multobligilo, kiu faris dum la semajno pli ol cent mil kopiojn.
Bedaŭrinde, apenaŭ ni komencis presi Pragajn Sonorilojn (tri mil
ekzempleroj), senĉese enkuradis diversaj homoj (ofte komitataj gravuloj
aŭ postmomentaj prelegontoj) kaj postulis, ke ni tuj rompu la presadon de
la kuriero kaj prioritate kopiu iliajn paperojn, kiujn ili nepre tuj bezonas
por sia kunsido aŭ prelego. Samtempe oni telefonis el la Informejo, kie -
je ĉiuj sanktuloj! - blokiĝis la kuriero, ke la Informejo estas
sieĝas kongresanoj, kiuj postulas la kurieron. Okazis konfliktoj inter
kopiistoj kaj ĝenantoj, sed ankaŭ malaperoj de kelkaj gravaj
dokumentoj, ĉar iu el la hastantoj forportis ne nur siajn kopiitajn
paperojn.
- Estis momentoj, kiam mi
deziris ŝlosi la pordon kaj skribi sur ĝi eniro malpermesita, ĉar mi povis verki aŭ entajpi eĉ
ne unu artikolon sen esti almenaŭ dufoje rompata de iu, kiu uragane
enkuris la ĉambron, ĉar li nepre tuj devas paroli kun la redaktoro,
kvankam temis pri afero, kiun li povis trankvile surpaperigi kaj meti en nian
keston ĉe la Informejo aŭ antaŭ la pordo de nia ĉambro.
Tial kelkaj artikoloj eĉ perdiĝis aŭ restis en komputilo, sed ne
aperis en la kuriero, ĉar senĉesa rompado de ies laboro kaŭzas
erarojn kaj forgesojn. Unu svedino nomis min malĝentila viro, ĉar mi
ne tuj rompis mian laboron, kiam ŝi alparolis min. Al la ĝenanto
ŝajnas, ke lia ĝeno estas bagatelo, li ja ĝenas nur por momento,
sed se tia bagatelaĵo venas ĉiun kvinan minuton, la ĝenato povas
freneziĝi. De tempo al tempo mi efektive forkuris el la ĉambro por
vagi tra la salonoj inter la kongresanoj, por iom ĝui la kongreson
(apenaŭ mi povus raporti, nenion vidante propraokule), sed ankaŭ por
retrovi psikan ekvilibron kaj malice eviti novajn ĝenontojn. Kiel vera
kuriero mi ĉion trakuradis, preterfluge salutante konatojn kaj revenis
denove al mia komputilo. Plurfoje ĝi jam estis okupita de iu artikolverkanto,
kaj mi devis atendi ĝis lia foriro, ĉar mi ne estas tiom malĝentila
por iun elĵeti el mia seĝo. (M. Malovec)
*
Kongresaj posteĥoj. La postkongresa vojaĝo tra tri magiaj“ urboj PRAGO - DRESDENO - KRAKOVO
estis same neforgesebla, kiel ĉiuj unuopaj programeroj de la 81-a UK.
Dank' al ČEDOK-agentejo ĉio funkciis perfekte kaj ni estas superplenaj de
historiaĵoj, kiuj en ĉiuj tri urboj abundas (mi eĉ bedaŭris miajn kunvojaĝantojn,
kiuj ĝuis ilin antaŭkongrese
- dumkongrese - postkongrese). Sed
oni ne plenumis al ni deziron resti en
la hotelo VLČINA en Frendštát pod Radhoštěm pli longe ol por tranokti kaj ne
ebligis almenaŭ unu tagon ĝui trankvilon kaj belecon de la
Beskydy-montaro. En la programo estis envicigitaj novaj kaj novaj urbovidindaĵoj.
Ni do ne povas diri: Ni ĝuis la
postkongresan vojaĝon plen-plene.“
Eble post ia venonta kongreso en nia lando, ĉu ... (Margit Turková)
Kiel argumentas Nobel-premiito.
Ĉeĥlingva gazeto
Ekonom 38/1996 publikigis intervjuon de redaktorino Tereza Tykvová kun prof.
Reinhard Selten. Post interparolo pri Nobel-premio kaj ludo-teorio ŝi
demandis fine de la artikolo:
Vi alveturis en Pragon al la Universala Kongreso de Esperanto. Kial
ĝuste Esperanto? Internacia lingvo jam delonge fariĝis ja la angla,
kun mi vi interparolas germane...
Estas vero, ke nun ludas la gvidan rolon la angla, sed tio povas
rapide ŝanĝiĝi. Post kvindek jaroj estos la centro de la monda
aktivado koncentrita verŝajne en la sud-orienta Azio. La angla estas por
japanoj, ĉinoj kaj aliaj loĝantoj de tiu teritorio tre peniga,
Esperanto male por ili multe pli facila. Mi opinias, ke el ĉi tiu mondoparto
venos fortaj impulsoj por altigi la rolon de Esperanto en la internacia
komunikado. Tial mi supozas, ke ankoraŭ ne estis dirita la lasta vorto.
Do vi orientiĝas al la
estonteco?
Ni esperantistoj havas tre longan perspektivon. Ni ne rezonas en
jaroj, sed en jardekoj. Esperanto ekzistas jam pli ol cent jarojn, tenas sian
pozicion kaj ligas kontaktojn en la tuta
mondo. En mezepoko regis latino, komence de ĉi tiu jarcento la franca,
nuntempe la angla, kiu scias, kian lingvon adoptos la estonteco ...
Japana bohemisto
Kurisu Kei
en Prago
La karavano de Tokia
Esperanto-klubo al UK venigis al ni Ĉeĥoj tre estimatan gaston, s-ron
Kurisu Kei, tiom karan precipe al ni
ĉeĥaj esperantistoj.
Kiel bohemisto li jam preskaŭ 50 jarojn okupiĝas pri
tradukado de ĉeĥaj verkoj en la japanan - neniel kaŝante, ke
komence de sia tradukista kariero, kiam lia ĉeĥa ne ankoraŭ
estis sufiĉa, li tradukadis ĉeĥajn verkojn el iliaj Esperantaj
tradukoj. Poste jam el la ĉeĥaj originaloj, tamen kun konsulta
helpo de ĉeĥaj esperantistoj.
Mia ĉeĥa eldonejo KAVA-PECH, kiu sisteme prezentas ne
nur ĉeĥan literaturon en Esperanto, sed ankaŭ valorajn
esperantajn tekstojn en la ĉeĥa, eldonis la verkon de Kurisu Kei
(malgrandan laŭ amplekso, sed grandan laŭ enhavo) Co mi dala česká literatura. Vyznání
japonského překladatele. (Kion donis al mi la ĉeĥa literaturo.
Konfeso de japana tradukisto). La verkon skribis la aŭtoro en Esperanto,
en la ĉeĥan ĝin tradukis Jaroslav Žák. Aldonitaj estas konciza
vivopriskribo de la aŭtoro kaj listo de liaj tradukoj el la ĉeĥa
japanen, kiuj aperis en Japanio: de 14 aŭtoroj, kaj nur de Karel Čapek 8 verkoj. Jam de tio
klaras, ke la personon, kiu ĝis tia grado zorgas pri disvastigo de
ĉeĥa kulturo, skribita en
malgranda“ ĉeĥa lingvo, en fora Japanio, devas ami ĉiu
kultura Ĉeĥo, kaj ke ĝin devas estimi ankaŭ la oficialuloj.
Ke tio pravas, atestas la programo de Kurisu Kei en Prago:
Jam dum la kongreso s-ro Kurisu, akompanata de s-roj Jaroslav
Mařík, honora membro de UEA, kaj Jaroslav Žák, tradukinto de lia verko, vizitis
la pragan malliberejon Pankrác, kiun li volis ekkoni por sia nova verko kaj sia
daŭra intereso pri Julius Fučík. Dum la ekskursa tago, do merkrede, li
vizitis familion de konataj ĉeĥaj japanologoj, gesinjoroj Hrdlička,
kaj sekve, akompanata de D-ro Karel Fiala (profesoro de la ĉeĥa en
Japanio nun libertempanta en Prago, krome tradukisto de la japana en la
ĉeĥan), li estis akceptita en
la Japana ambasadorejo flanke de ĝia kultura ataŝeo.
Ĉar viziton de Kurisu Kei uzis ankaŭ multaj oficialaj
instancoj kaj personoj, lia tempo en Prago estis vere utiligita ĝis la
lasta minuto. Bonvolu prijuĝi mem:
Dum la restantaj 3 tagoj en Ĉeĥio post finiĝo de
la kongreso, sinjoro Kurisu Kei devis tre vigle moviĝi por povi akcepti
ĉiujn invitojn: Li vizitis oficejon de Ĉeĥa-Japana Asocio en
Prago, kie ĝia prezidanto s-ino Kát~a Kabeláčová intervjuis lin por la
organo de la asocio Konkordo“. Kvankam
ili parolis japane, ofte estis komprenebla ankaŭ al mi (nekonanta la
japanan) almenaŭ unu vorto, tamen ofte uzata: Esperanto. Sed la intervjuo
ne rajtis daŭri tro longe, ĉar s-ron Kurisu jam atendis direktorino
de la Departamento pri libroj kaj bibliotekoj en Ĉeĥa Ministerio pri
Kulturo d-rino Sedláková, kiu akceptis s-ron Kurisu en la nomo de la libertempanta
ministro pri kulturo. Sekvis intervjuo flanke de la ĉefredaktoro de The Prague Post s-ro Alan Levi, tamen
post tiu streĉa tago Kurisu Kei ankoraŭ restis sufiĉe freŝa
kaj vigla, ke li interese alparolis esperantistojn en la praga klubo. Sekvantan
tagon li estis akceptita en la Praga Kastelo de D-ro Stanislav Slavický, kiu en
la prezidenta oficejo prizorgas la foran orienton. Kvankam prezidento Václav
Havel ne ĉeestis, s-ro Kurisu povis ekkoni lian laborĉambron,
interese ornamitan sub influo de japana kulturo per torijo. Post la vizito de
la prezidenta oficejo atendis nin en sia oficejo d-ro Antonín Jelínek,
prezidanto de Komunumo de Verkistoj, kun kiu la interparolo kaj komparo de
situacio de verkistoj en Ĉeĥio kaj Japanio estis ankaŭ tre
interesa. Kaj vespere aranĝis Ĉeĥa-Japana Asocio en Prago honore
al la estimata gasto (Kurisu Kei estas unu de tri japanoj, kiuj estas honoraj
membroj de la asocio) neformalan vespermanĝon.
Kaj ankoraŭ la lastan tagon de sia restado en Prago, jam
survoje al la flughaveno, s-ro Kurisu sukcesis akcepti inviton de la posedanto
de la plej granda ĉeĥa eldonejo kaj esperantisto Ivo Železný al komuna tagmanĝo kaj
esti intervjuata de la redaktoro de la plej legata ĉeĥa ĵurnalo Mladá fronta DNES Daniel Anýž. La
intervjuo aperis en MFD 7.8.1996 sub la titolo Japoncům se líbí Válka s mloky, ale čtou i Ŝvejka (al japanoj
plaĉas Milito kontraŭ salamandroj, sed ili legas ankaŭ
Ŝvejkon).
Min, kiu akompanis sinjoron Kurisu Kei preskaŭ la tutan
tempon, plej forte impresis lia ĉiama preteco tre konvene kaj efike
akcenti signifon de Esperanto por liaj vivo kaj verko, sendepende, ĉu li
parolis kun amikoj, redaktoroj aŭ politikistoj. Sen ajna troigo aŭ
fanatikeco, sobre kaj firme, sen allaso de ajna dubo, li faris por levo de konscio pri Esperanto en
oficialaj tavoloj de nia lando vere multon.
Mi volas almenaŭ tiuforme esprimi al li dankon nome de
ĉiuj ĉeĥaj esperantistoj kaj precipe deziri al li firman sanon
kaj sufiĉe da energio por povi realigi ĉiujn siajn planojn kaj
ankoraŭ denove reveni al nia lando, ekzemple por prezenti sian sekvantan
verkon en la ĉeĥa, ĉar li, kiu tiom faris por disvastigo de
ĉeĥa kulturo en Japanio, estos en Ĉeĥio sendube ĉiam
varme akceptata.
Petro Chrdle
GRABOWSKI-premio
al KAVA-PECH
Dum la solena fermo de la
Praga UK Fondaĵo Grabowski premiis en ĉi tiu teatre jubilea jaro
(antaŭ cent jaroj okazis la unua teatra prezentado en Esperanto) la
aktorinojn Belka Beleva kaj Jadwiga Gibczy ska kaj la geedzojn Jerzy Fornal kaj
Zofia Banet-Fornalowa. Krome ĝi atribuis subvencion al Fondaĵo Afriko
pro ties dua eldono de reviziita Esperata-suahila vortaro kaj al la eldonejo
Kava-Pech. Ankaŭ Subvencio Cigno
iris al vortaro, nome al la unua araba-esperanta vortaro, kio estas aparte
grava, ĉar la araba apartenas al ses oficialaj lingvoj de UN.
UK sukcesis - kaj kio plu?
La kongresa febro finiĝis kaj ĉiuj zorgoj,
nervostreĉoj eĉ ŝokoj jam kelkajn semajnojn apartenas al
pasinteco. La kongresanoj, travivinte belan, agrablan kaj mi kredas ke
ankaŭ utilan semajnon en kongresa formikejo forlasis nian ĉefurbon
kun ĝia mirakla panoramo en siaj koroj kaj restis nur rememoroj. Preskaŭ
senescepte bonegaj - laŭ leteroj, kiujn mi ricevas, kaj laŭ
artikoloj, kiujn mi legas.
Kion tio signifas por ni, ĉeĥaj esperantistoj?
Miakonvinke multon. Ni pruvis, ke malgraŭ ĉiuj
malfavoraĵoj, kiuj trafis nian asocion en lastaj jaroj (perdo de la
oficejo, falo de la membronombro, stagnado de la praga klubo kaj aliaj), ni
tamen restis laborkapablaj, sciantaj kun kontentiga rezulto organizi la plej
imponan tutmondan renkontiĝon, kiu en la esperantista movado
ĝenerale ekzistas. Eĉ sen stabo de profesiuloj, sen ŝtata
subvencio, malgraŭ antaŭaj duboj kaj malkredemo de pluraj membroj ni
pruvis, ke nia enlanda movado disponas per sufiĉa kvanto da oferemaj,
kapablaj kaj laboremaj esperantistoj kun kontentigaj spertoj.
En tiu ĉi momento mi volas danki al ĉiuj, kiuj iel ajn
kunlaboris kaj subtenis realigon de la kongreso. Sed unuspire mi forte volas
esprimi esperon, ke ne ripetiĝos situacio, kiu sekvis post la jaro 1921,
kiam sukcesa 13-a UK por longe tute elĉerpis movadajn fortojn kaj la
esperantista vivo dum jaroj en nia
respubliko stagnis. Male, mi kredas, ke pruvitaj kapabloj de nia enlanda movado
respeguliĝos en pluraj sukcesaj estontaj agoj. Diversaj ŝancoj
antaŭvidatas:
- Jam novembre efektiviĝos la 8-a kongreso de ĈEA.
Kvankam ĉefe labora, ĝi povus al cetera publiko bone prezenti nian
movadon.
- En malpli proksima estonteco videbliĝas la dua
ĉeĥa-germana komuna kongreso, pri kiu ni jam ricevis proponon.
- Ankaŭ la ŝanĝo de jarmilo ofertos eblecon por
vidiĝi, ĉar tiam estos Praha unu el oficialaj ĉefurboj de kulturo“ en Eŭropo.
Sed ankaŭ multaj aliaj okazoj povos utiliĝi - ĉu lokaj, regionaj
aŭ dulandaj aranĝoj kaj renkontiĝoj - ĉiuj ĉi estas
same gravaj kiel la tutmondaj, ĉar tiuj spicumas nian esperantistan vivon.
Abundu ili, por ke Esperanto kaj esperantistoj estu pli videblaj kaj konstante
pli gravaj en la internaciaj kontaktoj!
V.
Kočvara
LA SALO
Kiom valoras saŭco
Kiam ne enestas salo?
Salo nomo mia estas.
Ĉu vi scias ke mi
kapablas
Bongustigi vian
manĝaĵon?
Mia foresto en ĝi
forigas la manĝemon,
Poste malkontenton
kaŭzas.
Kiom utila kaj bonega estas
Mia naskiĝo por la
vivantoj!
Ĉu vi min konas?
Mi al ESPERANTO similas.
Afrikano
ĈEĤA-ESPERANTA
VORTARO
informo por kunlaboremuloj
La trimembra
aŭtora kolektivo Hršel - Kraft - Malovec supozas, ke la nova vortaro
devas esti pli ampleksa ol la ĝisnunaj vortaroj, t.e. proksimume
1.300.000 ĝis 1.800.000 tajpsignoj (nia plej granda vortaro de fratoj
Filip havas proksimume 1.070.000 tajpsignojn). La unua malneta prilaboro de la
nova vortaro en aŭgusto 1996 enhavas cca 830.000 tajsignojn, t.e. 60% de
la planata verko.
La komputilan prilaboron prizorgas ĉefe Karel Kraft (Županovice
49, 262 15 Borotice), kiu supozas fini la laboron en marto 1997. Al tiuj, kiuj
interesiĝos pri kunlaboro, li sendos malnetajn paĝojn, aktuale prilaboratajn. Post ricevo de komentoj kaj
korektoj li sendos pluajn.
La eldono de la Esperanta-ĉeĥa vortaro kaŭzis
perdojn al la eldoninto, do estos malfacile trovi eldononton, volontan riski
similajn perdojn ĉe la ĉeĥa-esperanta vortaro. Tamen ni esperas,
ke kun via helpo ankaŭ tiu problemo estos solvita. kk
Ĉeĥa kaj bohemia
Siatempe en
STARTO (1985, 4-5, 30-33, 1987, 2, 20-21) oni diskutis pri la nomoj Bohemio kaj
Ĉeĥio. Tiam mi provis ekspliki, ke ne temas pri sinonimoj.
Estas paradokse, ke fremdlanda esperantisto apenaŭ
konfuzas la titole prezentitajn adjektivojn, dum ĉeĥlingva samideano
eĉ nuntempe ŝajnas ne plene konscii, ke la adjektivo český portas du malsamajn signifojn:
1. La unua rilatas al ĉeĥoj, ĉeĥa lingvo,
Ĉeĥaj landoj = Ĉeĥio. Germane: Tschechen, tschechische Sprache, Tschechische Länder = Tschechien.
France: Tchčque, la langue tchčque, la
Tchčquie. Angle: Czech k.t.p.
2. La dua rilatas sole
al Bohemio, unu el la ĉeĥlingvaj landoj: Bohemia mezmontaro, Bohemia
arbaro, Bohemia-Saksia Svislando, Bohemia masivo, Bohemiaj fratoj. Germane: Böhmisches Mittelgebirge, Böhmerwald,
Bömisch-Sächsische Schweiz, Böhmisches Massiv, die Böhmischem Brüder.
Simile en la franca kaj angla, ekz.: le
Massif de la Bohčme, Bohemian massif k.t.p.
Por pruvi la supran aserton, ke ĉeĥlingvaj
esperantistoj pekas“ ĉi-koncerne,
mi menciu kelkon da freŝdataĵoj:
En la libro de F. Kožík
LUMO EN TENEBROJ (1992) ni legas plurloke pri Ĉeĥaj fratoj,
Ĝuste oni nomas ilin Bohemiaj, ĉar ili devenas de Bohemio, same kiel
Maltaj kavaliroj devenas de Malto, ne grave, kiun lingvon ili parolas.
En DUA BULTENO de la 81-a UK ni legas sur p. 13 pri
Okcident-ĉeĥiaj banurboj, sed sur p. 14 pri Sud-Bohemiaj
pejzaĝoj (prave) kaj pri Suda Ĉeĥio (malprave). Jen kiel la
redakto lamis ...
En STARTO (1996, 3, 18) figuras Ĉeĥa paradizo, kvankam temas
pri Bohemia paradizo.
Ĉu ne decus evitadi ĉi-specajn ĉeĥismojn,
ĉar ili iomete memorigus pri la frazo
Donu al mi ĉambron!“ anstataŭ
Ne ĝenu min!“
J. Kavka
Esperanto kaj
ĉeĥaj blinduloj
Ĝenerale oni povas diri, ke ankaŭ la ĉeĥaj
geblinduloj baldaŭ ekkonis, kian signifon por ili havas la nove kreita lingvo.
Ni rajtas supozi, ke ili lernis ĝin jam en la komenco de nia jarcento. Bedaŭrinde
mi ne trovis dokumentojn pri tio.
La scio pri la internacia lingvo inter ĉeĥaj nevidantoj
fakte disvastiĝis nur post la jaro 1917, kiam ekestis ebleco produkti
ĉeĥajn publikaĵojn en brajla skribo. Ĉefajn meritojn pri
tio havas sendube la nevidanta instruisto, muzikkomponisto kaj esperantisto,
Karel Emanuel Macan.
Kiel instruisto de soldatoj, blindiĝintaj en la Unua
mondmilito, li baldaŭ konsciiĝis pri bezono de presitaj materialoj
en porblindula punkta skribo, kaj kiel esperantisto li komprenis grandan
signifon de la internacia lingvo por nevidantoj. Tiam li en 1917 eldonis la
unuan publikaĵon en brajlo sub la titolo Jitřenka (Aŭroro), en kiu li
substrekis ankaŭ la valoron de Esperanto, kaj post tri jaroj, en 1920, li
iniciatis la eldonadon de esperantlingva gazeto, ankaŭ sub la titolo
Aŭroro.
En la jaro 1920 estis fondita la Societo de
Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj - SOĈNE - kun filioj en
kelkaj grandaj urboj en la tuta respubliko. Ĝia celo estis, disvastigi
Esperanton inter nevidantoj, kaj ĝi okazigis ankaŭ multajn kulturajn
aranĝojn. Krom interrompo dum la dua mondmilito la societo ekzistis
ĝis la jaro 1948, kiam ĝi estis ĉesigita sub influo de politikaj
cirkonstancoj.
En 1921 iniciatis ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj
kunvokon de la unua Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Pragon,
kun la celo meti fundamentojn de internacia kunlaboro de nevidantoj kaj
malfrue fondi ilian tutmondan organizaĵon. Tiu celo estis efektive
atingita, kaj la organizaĵo, kvankam ĝi kelkfoje ŝanĝis
sian nomon, ekzistas ĝis nun.
De la jaro 1925 ĝis eksplodo de la Dua mondmilito funkciis
en Prago Internacia blindul-afera informejo kaj statistikejo, kiu laboris en
tre modestaj kondiĉoj, sed helpis al multaj interesiĝantoj, publikaj
kaj privataj.
Post mallonga postmilita periodo, kiam ŝajnis, ke la
poresperanta laboro inter ĉeĥaj blinduloj povos esti plene restarigita
(ree komencis aperadi la gazeto Aŭroro, denove ekfunkciis SOĈNE),
post la jaro 1948 sekvis longa stagno, ĉar la nova reĝimo konsideris
Esperanton kosmopolita. Nur dank' al kompreno de Ligo de Invalidoj povis
aperadi Aŭroro, sed la societa agado tute ĉesis. Nur en 1957 estis
eldonita lernolibro de Esperanto en punktskribo.
Novan impulson ricevis la ĉeĥa blindul-esperantista
movado en 1975, kiam estis decidite peti la Ĉeĥan Esperanto-Asocion
pri permeso fondi blindulsekcion. Per la decido de ĝia Ĉentra
Komitato en 1976 ni ricevis la aprobon.
Nova etapo komenciĝis post la jaro 1990, kiam instruado de
Esperanto estis agnoskita de ŝtataj organoj kiel rimedo de rekapabligado
de viddifektitoj. Ekde tiu tempo okazas ĉiujare unusemajnaj rekapabligaj
restadoj kun instruado de Esperanto, kiuj fariĝas ĉiam pli
ŝatataj inter niaj vidhandikapuloj.
Ĉijare, dank' al sponsoroj, povis esti eldonitaj la
lernolibro de Esperanto kaj la vortaro Esperanta-ĉeĥa.
La kongresa jaro kaj la kongreso mem estis granda impulso por
nialanda porblindula E-movado, kaj ni kredas, ke ĝi ankaŭ en venontaj
jaroj disvolviĝos.
J. Vychodil
Korekto en biografio de
Honora Membrino de UEA en Starto 4/1996
Mi trovis, ke la informoj
pri mi estas nekompletaj kaj mi ŝatus etan korekton, ĉar ŝajnus
al mi esti orgojlo, se mi kuraĝus prilabori teksan terminaron, apenaŭ
ĝin ekkoninte en fabriko. Mi vivis sub la montaro Karkonoŝo, inter
hejmaj teksistoj, do mi ekkonis la terminaron pli frue ol skribadon. Mia granda
ĝuo estis, kiam mi povis sidi silentete apud la najbaro kaj rigardi, kiel
per fadeno post fadeno kreskas la
floroj“ en la teksaĵo, kutime mantuko. De la teksista lernejo min
fortimigis studento, kiu senĉese pentris. Nur malfrue mi konstatis, ke tio
estis lia hobio, sed ne lerneja tasko. Eble lin influis Josef Čapek, kiu tie
ankaŭ studis. Tamen la teksa fako iĝis por mi tutviva pasio. Pli
poste Esperanto.
M. Bartovská
Esperanto-tago en Opava
Sabate la 21-an de septembro kunvenis trideko da esperantistoj
el Ostrava-regiono en klubejo de la Sindikata klubo OKO en Opava por aŭdi
kaj diskuti la temon La Esperanta
literaturo en nuntempo“. La ĉefparolon prezentis M. Malovec kaj liaj
faktoplenaj informoj vekis sekvan viglan diskuton. Post tagmanĝa
paŭzo la partoprenantoj komune vizitis ekspozicion Mondo sen interpretistoj“ en Landa Silezia
Muzeo, kiu per tiu ĉi ekspozicio honorigis la 81-an UK-on. Fine kelkaj
interesuloj trarigardis renovigitan historian memorindaĵon La sveda kapelo“, kiun ĝis nun ne povis
viziti pro neenireblo eĉ lokaj civitanoj.
Malgraŭ tio, ke la aranĝo ne estis tro vastskala,
ĝi havis bonan publikigon, ĉar ĝi estis oficiala programero de
semajna kultura festivalo Bezručova
Opava (Opava de Bezruč)“, kiun organizas la urbo Opava. Tial pri la
Esperanto-tago informis ĉiuj propagandiloj eldonitaj aŭ instigitaj de
la organiza komitato de la festivalo.
Simile organizataj kaj publikigataj Esperanto-aranĝoj tre
bone servas al alta prestiĝo de la movado.
KOV
Esperanto-instruistoj
konferencis
Tábor 28.7. - 2.8. 1996
Konferencon de ILEI
(Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) en konstruaĵo de
Sudbohemia Universitato en Tábor partoprenis 74 personoj el 32 landoj
(Albanio, Alĝerio, Argentino, Aŭstralio, Belgio, Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Ganao,
Germanio, Hungario, Italio, Japanio, Jugoslavio, Kamerunio, Kanado, Kroatio,
Kubo, Litovio, Madagaskaro, Macedonio, Meksikio, Nederlando, Pollando, Rusio,
Slovakio, Svedio, Taĝikio, Togolando, Usono).
La konferencon partoprenis ankaŭ dek geknaboj 12-18 jaraj,
t.n. gimnazianoj kun aparta programo: oni instruis al ili per Esperanto pri
matematiko, geografio, Komenio kaj pri la ĉeĥaj lingvo kaj historio.
Ĝi estas eksperimento rememoriganta iamajn latinajn lernejojn, kiam oni
instruis lernobjektojn latine. Ĝi estas interesa pro tio, ke la geknaboj
koncentriĝas ekz-e al la geografio kaj tute forgesas, ke ili parolas
Esperante. Tiel Esperanto por ili fariĝas kvazaŭ natura lingvo, ne
celo de studado. Estis kvin knaboj kaj kvin knabinoj, el Britio, Hungario,
Kazaĥio, Pollando kaj Taĝikio. Ili trifoje prezentis al la konferencanoj
sian kulturan programon kun deklamado, kantado, muzikado kaj eĉ
ĵonglado.
En la konferenco oni prezentis fragmentojn el la video-filmo Mazi
en Gondolando kaj novajn lernilojn el Usono, precipe edukajn kantojn por
infanoj. Interesaj estis ekzamenoj de Ĉe-metoda kurso. Dek personoj devis
Ĉe-metode klarigi diversajn gramatikaĵojn, ekzemple uzadon de
igi/iĝi, tiu/tio, de transitivaj kaj netransitivaj verboj, de participoj
k.s.
Krom la instruaj programoj la konferenco solvis plurajn
organizajn aferojn de la Ligo.
Mi interkonsentis kun la kasisto de ILEI, ke por Ĉeĥio
restos la membrokotizo 100 Kč, kiel estis interkonsentite antaŭ kvar
jaroj en Poprad antaŭ disfalo de Ĉeĥoslovakio. Vi povas pagi
ankoraŭ por 1996, ĉar la
kasisto promesis, ke li tuj aranĝos, ke vi ricevu ĉiujn ĉijarajn
numerojn de Internacia Pedagogia Revuo rekte el Belgio, kie ĝi estas
presata. Vi jam povas pagi ankaŭ
por 1997, la kasisto B. Andreasson ligos kontaktojn kun vi kiel kun nia asocia
kontisto kaj ricevos informojn pri
unuopaj pagoj rekte de vi. Ekde nun ĉio jam iros glate. Sed nepre notu, por kiu jaro aŭ jaroj
vi pagas. (Do vi povas nun pagi 100 aŭ 200 Kč).
Ĝis nun pagis nur tri personoj, sed mi fidas, ke baldaŭ
pagos ankaŭ aliaj kaj ni povos fondi ĉeĥan ILEI-sekcion (necesas
minimume 5 membroj).
La konferenco akceptis jenan rezolucion:
REZOLUCIO
La 30-a
ILEI-Konferenco, okazinta en Tábor, Ĉeĥio, de la 27-a de julio
ĝis la 2-a de aŭgusto 1996 kun 74 partoprenantoj el 32 landoj de
ĉiuj kontinentoj
* diskutinte la konferencan
temon Rimedoj por la bona lernado kaj
mem-lernado de Esperanto“,
* konsciante pri la
minacanta pereo de malpli grandaj lingvoj kaj kulturoj; kaj
* certigante ke la instruado
de Esperanto celas demokratian komunikadon, transnacian edukadon, pli efikan
lingvo-instruadon, konservadon de lingvaj rajtoj kaj diverseco, kaj homan
emancipiĝon,
* alvokas la edukistojn,
kunlabore kun Monda Kunagado, per siaj lerniloj kaj kursoj atentigi al
kulturaj, sciencaj kaj edukaj Unesko-programoj cele al paca socio tutmonda,
* petas Uneskon
a) atenti la klerigan rolon de Esperanto - la sola lingvo por
ĉiu homo memlernebla - por internacia kunlaboro kaj reciproka aprezo kaj
protekto de ĉies kulturo,
b) helpi en la evoluigo kaj disponigo de Esperanto-lerniloj al
membroj de popoloj kaj socigrupoj en malavantaĝaj situacioj.
Merkrede en du busoj la tuta
konferenco vizitis la kastelon Hluboká nad Vltavou.
Ni devas ankoraŭ
aldoni, ke la konferencon zorge preparis la geedzoj Dvořák el Praha sub sia
firmao Tilio.
Perspektivoj de Esperanto
Se post la jaro 2000 iu interesiĝos pri Esperanto, li
aŭ ŝi ne trakurados
librovendejojn kaj bibliotekojn en la urbo, sed simple ŝaltos sian
komputilon kaj demandos ĝin pri Esperanto. Ĉar en la komenco de la
venonta jarcento (kaj jarmilo) estos la plej grava teknika komunikilo la
internacia komputila reto, t.n. Interreto (angle Internet).
Kiel nun ĉiu familio posedas televidilon, post dek aŭ
dudek jaroj ĉiu loĝejo posedos komputilon telefone konektitan al la
Interreto. Per ĝi oni mendos varojn el grandmagazenoj, sendos leterojn al
iu ajn loko de nia planedo dum kelkaj sekundoj aŭ ĉerpos informojn el
grandaj bibliotekoj. Sed ne nur leteroj kaj informoj estas sendeblaj per
Interreto: ankaŭ bildoj, muzikaĵoj, filmoj kaj eĉ tutaj libroj,
beletraj kaj fakaj, lernolibroj, vortaroj, gazetoj, ankaŭ komputilaj
programoj, laboraj, instruaj kaj ludaj. Ĉio, kion oni povas tajpi per komputilo,
registri per mikrofono aŭ kamerao kaj ŝanĝi al elektraj
impulsoj.
Tre gravas, kio estos en
la reto trovebla pri la Internacia Lingvo: ĉu nenio, ĉu nur
supraĵaj informoj aŭ ĉu
granda Esperanto-biblioteko kun nia tuta literaturo kaj gazetaro, kun
lernolibroj kaj vortaroj en ĉiuj lingvoj, kun informoj pri la plej
aktualaj esperantistaj aranĝoj, pri niaj organizoj ktp. Laŭ tio
ĉiu interesato decidiĝos, ĉu fariĝi aŭ ne fariĝi
esperantisto.
En la demokratia mondo ne eblas enkonduki la Internacian Lingvon
en lernejojn per dekretoj de aŭtoritataj instancoj kaj tiamaniere perforti
la tutan planedan loĝantaron. Sed per Interreto Esperanto povas
disvastiĝi spontane, se nia movado ĝustatempe preparos elektronikan
Esperanto-bibliotekon, disponeblan al la tuta homaro. En la mondo, kie ses
miliardoj da homoj estos reciproke konektitaj per komputiloj (ankaŭ kun
ĉiuj oficejoj, entreprenoj kaj bibliotekoj), ŝanĝiĝos la
stilo de la homa vivo, la maniero de internacia komunikado kaj funkciado de lingvoj.
Interreto ekzistas jam nun kaj ĝiaj servoj fariĝas
ĉiam pli alireblaj eĉ al ordinaraj personoj. La Interreta poŝto
estas malmultekosta, ĉar en
ĉiu ŝtato ekzistas Interret-centroj, kaj la homoj pagas nur la lokan
telefonan tarifon inter sia loĝejo kaj tiu centro, eĉ se ili sendas
elektronikan poŝtaĵon al la kontraŭa flanko de la Terglobo. Tie
la poŝtaĵo restas deponita ĉe la loka Interret-centro en la leterkesto“ de la adresato. Kiam la adresato
venas hejmen, li ŝaltas sian komputilon kaj rigardas, kio venis en
lian leterkeston“. Do oni povas
poŝti eĉ al adresato, kiu ĝuste nun ne estas hejme.
Tiuj servoj povas helpi al nia movado ĉe distribuado de
bultenoj kaj gazetoj, ankaŭ al internacia kunlaboro, ekz. ĉe kreado
de fakaj terminaroj. Komputiloj helpos krei grandajn vortarojn Esperantaj-nnacilingvajn,
ĉar tian vortaron oni povas senĉese disvastigadi kaj kompletigadi,
eĉ dum pluraj generacioj. Per la reto estos al ĉiu esperantisto (kaj
ankaŭ ne-esperantisto) alireblaj ĉiuj Esperantaj libroj kaj
periodaĵoj eldonitaj ekde Zamenhofaj tempoj.
Nun estas tre grave, ke esperantistoj konsciu pri tiu perspektivo
kaj sisteme preparu nian lingvon por ĝiaj taskoj en la reto.
Kelkaj jam eklaboris. En
Iterreto ekzistas kaj kreskas Virtuala
Esperanto-Biblioteko de Aalen kaj Virtuala
Esperanto-Kongreso, Flavaj Paĝoj de Esperanto, svedaj samideanoj
preparis bazan kurson de la lingvo kaj respondojn je demando Kio estas Esperanto?“ Ing. Pospíšil el Kladno
iniciatis fondon de Virtuala Terminologia
Centro. La reton utiligas la redakcio de EVENTOJ, la eldonejoj SEZONOJ en
Jekaterinburgo kaj nia KAVA-PECH, la Esperanto-Muzeo en Vieno por Interreto
preparas katologon de siaj libroj. La reto kapablas trovi ĉiujn artikolojn
en nacilingvaj ĵurnaloj, en kiuj aperis la vorto Esperanto“ ktp.
Sed tio estas nur komenco de la longa vojo.
- mm -
Virtuala* Terminologia
Centro
Virtuala Terminologia Centro celas per Interreto kunlaborigi
fakulojn, kiuj ellaboras terminarojn en Esperanto, eĉ se ili mem ne havas
aliron al Interreto. Tiuj, kiuj havas la eblon, povas helpi al la ceteraj
havigi informojn, peri projektojn de terminaroj aŭ distribui informilojn.
Komunan bultenon eblas dissendi al ĉiuj aliĝintaj retanoj en la mondo
per malmulekosta reta poŝto, kaj ili per normala enlanda poŝto
ĝin plusendos al neretanoj.
La membroj de VTC do estos de tri kategorioj: retanoj, neretanoj
kun komputilo, neretanoj sen komputilo.
VTC kolektos pretajn kaj preparatajn terminarojn en elektronika
formo, informojn pri tiuj, kiuj ekzistas nur
surpapere“, referencojn kaj diskutojn pri unuopaj terminoj kaj
ĉiujn aliajn utilaĵojn por la terminologia laboro.
Interesatoj povas aliĝi ĉe Ing. Jan Pospíšil, Zádušní
3092, CZ-272 01 Kladno. Je la sama adreso troviĝas ankaŭ la
biblioteko de scienc-teknika sekcio de ĈEA, kies enhavon ni publikigis en
Startoj 4/95, 5/95 kaj 6/95. Daŭrigon ni publikigas ĉinumere.
Gloso: *Laŭ PIV la
vorto virtuala“ signifas ebla, sed ankoraŭ ne
efektiviĝinta“, laŭ la ĉeĥa fremdvorta vortaro: kapabla ion fari“. Ĉe la internacia
komputila reto Interreto (Internet) la vorto
virtuala“ signas aranĝojn organizatajn en elektronika formo.
La blanka urbo Opava bonvenigas vin
Jen la enkonduka frazo de la
nova dulingva (la angla kaj Esperanto) prospekto pri Opava, kiun eldonis la
urbestraro de la urbo. Kolora faldfolio enhavas krom kelkaj bildoj de la urbaj
vidindaĵoj ankaŭ planon de la urbo kaj mapon de ĝia
ĉirkaŭaĵo. La prospekto aperis okaze de la 81-a UK kaj ĝi
bone propagandas urbon kun vigla Esperanto-klubo, kiu jam plurfoje organizis
gravajn eserantistajn aranĝojn.
Bedaŭrinde, ke esperantistoj el aliaj ĉeĥaj urboj
ne utiligis la mondan Pragan kongreson por simile propagandi sian
loĝlokon.
Interesuloj pri la prospekto skribu al Informa centro AVE,
Tyršova 1, 746 01 Opava (almetu poŝtmarkon por respondo).
V.K.
Ni serĉas...
Por miaj lernantinoj mi
bezonas 2 lernolibroj de W. Auld
Paŝoj al la plena posedo“. Ni volonte pagos ĝin. Mia adreso:
Vojtěch Tesař, Pod Makovým vrchem 480, 345 62 Holýšov
Kolekton de esperantaĵoj
mi vendos por ekspoziciaj celoj.
Stanislav Linhart, Palackého 1948, 530 02 Pardubice 2
Provu traduki
Esperantistoj ŝatas
konkursi kaj traduki. Dum tradukado el la ĉeĥa oni ofte renkontas
esprimojn, kies esperantigo estas malfacila kaj diskutinda. Laŭ ideo de
unu legantino ni proponas al vi kelkajn ĉeĥajn frazeologiajn
esprimojn.
Koukej mazat!
O co ti vlastně jde?
Jemu půjčit? Ani nápad!
Provu ilin traduki kaj sendi vian solvon al
nia redakcio. Plie vi povas aldoni aliajn ĉeĥajn esprimojn, kiuj
meritus Esperantan ekvivalenton.
Venontfoje ni publikigos viajn reagojn.
-
mm -
Iom pri knabino Lidice el Kostariko
Antaŭ 15 jaroj kompilis helpe de Esperanto mia filino,
tiutempe 17-jara studentino, ampleksan
kaj sukcesplenan studaĵon pri la eksterlandaj vilaĝoj Lidice.
Venis informoj ankaŭ pri monumentoj, lernejoj, stratoj, placoj kaj baptonomoj.
Februare 1987 informis nin sinjoro Carlos Salazar el Kostariko,
ke li ricevis la 25-an de decembro 1986 kiel Kristnaskan donacon de sia edzino
filineton, al kiu la gepatroj donis nomon Lidice.
Jaroj pasis kaj nun la feliĉa patro venis en nian landon,
bedaŭrinde sen sia preskaŭ 10-jara filino. Dum la trisemajna restado
li travojaĝis Bohemion kaj sian migradon finis en Opava.
Post kvin
jaroj li venos denove, jam kune kun sia 15-jara filino Lidice. Jaroslav Žák
El brazila civito Lidice
Dum vizito de Suda Ameriko estis nia prezidanto Václav Havel
varme akceptita ankaŭ en vilaĝo Lidice proksime de Rio de Janeiro.
Estinta vilaĝo Parada (Senpova) akceptis nomon de nia detruita
vilaĝo Lidice en la jaro 1943.
En ĉi tiu civito
ĉiujare vilaĝaj junuloj antaŭ festotago de sankta Jozefo
krepuskiĝe amasiĝas kaj
decidas, post longa kverelado, kiu el vilaĝaj junulinoj estis dum pasinta
jaro la plej antipatia. Tamburante kaj kriante ili venas al la domo
de malplaĉulino, sur la koridoro
ekbruligas fajron kaj alvokegas ŝin salti en la flamojn.
Kompreneble ili ĉiam atendas vane - kaj tio estas fino de la ĉiujara
kutimo.
Sed oni diras, ke en Lidice estas la plej agrablaj, mildaj,
ĉarmaj kaj amindaj knabinoj el la tuta Brazilo.
Jaroslav
Žák
LIBRARO DE STS‑ĈEA
La biblioteko de la scienca‑teĥnika
sekcio de ĈEA nun troviĝas je adreso: Ing. Jan Pospíšil, Zádušní
3092, 272 04 Kladno. Komencon de la
librolisto serĉu en Startoj 4-6/1995.
C. PROSPEKTOJ. (Signo P)
I‑P 131: Centre commun d'études de télévision et
télécommunications. 8 p.,
F,E,Eo
P 115:
Aŭto plej aktuala. FIAT 850. 16 p., Eo
P 116:
Ĝi nomiĝas FIAT 125, 4 p., Eo
P 113, P 114: FIAT. Tero, maro, ĉielo. 24 p., Eo
I‑P 125: FIAT 127. 16 p., Eo
P 117: FIAT 128. 8 p., Eo
I‑P 118: FIAT 128 sport coupé. 24 p., Eo
I‑P 119: FIAT 132. 24 p., Eo
I‑P 120: Intercontainer. Nova imago pri la fervojo. 8 p., Eo
I‑P 126: Maŝinfabriko en Přerov. 1961, 6 p., Eo
I‑P 123: Ceramikaj produktejoj en Ĉeĥoslovakio. 16 p., Eo
I‑P 128: Raportmagnetofono R‑5. 4‑5 p., Hu, Eo
D. GAZETOJ, PERIODAĴOJ. (Signo G)
G 124:
Budapeŝta informilo. Vol. 8/1977, 9/1978, 10/1979, 11/1980, 12/1981,
13/1982, Eo
G 015:
Bulteno de ISAE. N‑roj 1‑48/1961‑78, Eo
I‑G 129: Der Chemischreiniger und Fürber. N‑ro 2/1967, D, resumoj
en Eo
G 056: Esperantologiaj kajeroj. N‑ro 2/1977, Eo
G 055: Esperantologio. N‑roj 2/1950, 3/1951, 4/1955, p. 81‑256, Eo
G 016: Geologio internacia. Vol. 1/1968, 2/1972, 3/1976, Eo
G 108: Homo kaj kosmo. Vol. 7/1969, 8/1970, 11/1973, 12/1974,
13/75, 14/1976, 15/77,
16/1978, 17/1979, 18/1980, Eo
G 105:
Informa bulteno de la foiro en Brno. 1967, 26 p., Eo
G 051:
Kemio internacia. Vol. 4/1968. Eo.
G 034:
Medicinistaj informoj. Vol. 1977, Eo
G 034:
Sano. Medicinistaj informoj. Vol. 1980, Eo
I‑G 111: Scienca mondo. Vol. 1976 (sen n‑ro 4), 1977, 1978, 1979,
1981, Eo
G 014: Scienca revuo. Vol. 13/1963, 14/1964, 15 k 16/1965, 17/1966,
18/1967, 19/1968, 20/1969,
21/1970, 22/1971, 23/1972, 24/1973,
25/1974, 26/1975, 27/1976/
28/1977, 29/1978, Eo
G 050:
Sciencaj komunikaĵoj. Vol. 1975, 1976, 1977, 1978, 1979, Eo
G 110:
Sennacieca revuo. N‑ro 107/1979, Eo
G 132:
STS informas (ĝis n‑ro 18 el 1977 TS inf ). N‑roj
1‑19/1968, 20‑22/1979‑80,
Eo, Cs
G 140: Svisa Radio Internacia. Eld. 1980, 1981, 1982 po 8 p., Eo
(daŭrigota)
Ni kondolencas
La 7an de aŭgusto
forpasis en Torino Ada Fighiera-Sikorska,
redaktorino de Heroldo de Esperanto,
Honora Membro de UEA.
Mortis en Kladno, 15.8.1996, 86-jara, s‑ano Ladislav Kynčl. Li ĝis la lasta
tempo estis unu el la trio, kiu, fidela ĉiam al esperanto, ekde la 1930-aj
jaroj vivis kune en la E-Klubo en Praha. El ĝi V. Lorenz mortis
samaĝe antaŭ tri jaroj, nun la dua, Kynčl, kaj el la trio restas ...
mi.
S-ano Kynčl, ĝardenisto kaj poste fabrika laboristo, gvidis
kursojn de esperanto kaj estis dum du jaroj prezidanto de la Klubo. Eli
Urbanová lin danke rememoras en sia (brazila)
Hetajro dancas“ kiel sian instruiston, kiu per esperanto malfermis al
ŝi la mondon.
Jar. Mařík
Praha 21.8.96
(La funebran ceremonion en Kladno partoprenis
ankaŭ Pragaj geesperantistoj kun florkrono de la klubo, super lia
ĉerko parolis la honora prezidanto de EK Praha s-ano J. Mařík)
La 31-an de julio 1996 mortis en Třinec s-anino Anna Sniegonová (nask. Zychová) en
aĝo de 86 jaroj. (J. Bruderová, filino).
En Švihov ĉe Rakovník la 7an de julio 1996 subite mortis
s-ano Miroslav Damašek en aĝo
de 75 jaroj. Li estis tre laborema kaj agema esperantisto en Most kaj poste
ankaŭ en Prago, dum mallonga tempo li estis eĉ komitatano de la Praga
Klubo. Kondolencon al lia edzino Marta.
7.7.1996 mortis Ing. Ondřej Macura, komitatano en EK
Ostrava-Vítkovice. Li estis esperantisto de siaj studentaj jaroj.
-drkoč-
En Bor
ĉe Tachov mortis en sia 62-a jaro la dumviva membro de ĈEA s-ro MUDr.
Karel Máca. Antaŭ jaroj li estis kunfondinto de iam vigla Esperanto-klubo
en Bor, partoprenis kun familio SET Lanĉov kaj ankaŭ subtenis la
movadon fariĝinte distrikta funkciulo en Tachov.
La 23-an de septembro 1996 mortis en sia 85-a jaro Emilie Hrdličková, klubanino de Brno.
La 11-an de septembro 1996 estis kremaciita s-ino Marie Skařupová, 83-jara dumviva
membrino de ĈEA, kunfondinto de Somera E-Lernejo en Rožnov pod Radhoštěm
en la jaroj 1948-1952, tre aktiva en Ostrava-Poruba dum la 40-aj jaroj.
Mal-nekrologo
En Starto 2/96 ni anoncis
forpason de MUDr. Alena Marková el Aš
(la aŭtoron de la sciigo ni ne memoras). Laŭ informo de s-ino
Marie Turková el Plzeň la sinjorino doktorino ankoraŭ vivas kun sia
patrino en emeritejo. La redakcio petas pardonon.
Korespondi deziras
Mi deziras
interŝanĝi poŝtmarkojn. Mi mem interŝanĝas pri la
uzitaj poŝtmarkoj de la nova Ĉeĥa Respubliko: Santiago Martin
Relea, Fray Juan 25 - 6 - K, 48013 BILBAO, HISPANIO
El Esperantujo
- Infankongresetanoj en Radio. Radio Praha II, junulara rubriko Domino,
aŭdigis 12-09-96 intervjuon kun kvar knabinoj de la 30-a Infana
Kongreseto. Kurioza estis francia knabino kun ĉeĥa patrino kaj patro
franca. Li parolas kun ŝi en Esperanto,
la patrino ĉeĥe kaj lingvo intergeedza estas ... la hispana!
Aldoniĝis nekutima kanzono pri Esperanto.
- Konsiderindan
ellaboraĵon defende al Esperanto kaj moralo sendis al la revuo Reflex“ pro la aĉa pamfleto en n-ro 34
de la redakciano J.X.Doležal la Universitato J.E.Purkyně en Ústí n.L. (la
rektoro, prof. Novobilský). Ankaŭ la poeto Jiří Karen vipas akre samkiel
sprite la sinjoron gentlemanon“.
- La regiona tago de handikapuloj 21.9.1996 en Pardubice donis eblecon
vidi videofilmon el la Universala kongreso. Ĉeestis 65 personoj el 25
lokoj, eĉ el Germanio kaj Kanado.
- Ústí nad Labem denove spertis (27.-29/9.1996) altnivelan arton de
operkantistoj Smyčka, Kudlíková (koncertinta en Japanio) kaj la juna Tomáš
Fiala (22-jara filo de Limonádový Joe“),
flutadon de Ŝrutová kaj violonadon de talenta knabino. Ĉeestis 63
amikoj el Ĉeĥio, Saksio kaj Bavario. Diskutkontribuoj de Novobilský,
Karen k.a. La samaj kantistoj prezentis spiritan koncerton en la evangelia Ruĝa preĝejo“.
- Fenomeno. En EK Praha subite aperis nova junulo, simpatia kaj
vigla, kun referaĵo en flua esperanto. Mirigas, ke li eklernis esp-on nur
du monatojn antaŭ la 81-a UK, kaj en ĝi li jam aktivis en la junulara
programo kaj en la internacia kanto-ĥoro. La novbakiĝinta esperantisto,
bioĥemiisto el Ústí n. L. kaj konanto de pluraj lingvoj, vekas esperojn de
aĝuloj. Li ankaŭ venas kun jena propono:
- Listo de prunteblaj libroj. Multaj el vi posedas librojn en
Esperanto, kiujn vi volonte pruntus al aliaj legantoj. Skribu al mi liston de
viaj prunteblaj libroj, mi prilaboros ĝin komputile kaj disponigos al
interesitoj. La kondiĉoj de pruntado dependos de la interkonsento inter la
posedanto kaj la leganto. Sendu vian liston al adreso: Bohumil Bouzek,
Hilbertova 10, 400 11 Ústí nad Labem.
- Esperanto-klubo KD Strážničan
(poŝtkesto 36, 969 62 Strážnice, tel.: 0631/942 762) organizas
sabate, la 19. 10. 1996, renkontiĝon por kolektantoj de poŝtmarkoj,
moneroj, bildkartoj, glumarkoj, insignoj kaj pluraj interesaĵoj.
- Celante diskonigi Esperanton ĉefe al gelernantoj, ni
ekspozicios pri ĝi dum la lasta semajno de ĉijara novembro en la plej
vizitata publika biblioteko de Belém, ĉefurbo de la amazonia provinco
Para-o. Pro tio ni petas helpon de ĉiulandaj esperantistoj. Bonvolu sendi
al ni leterojn aŭ poŝtkartojn afrankitajn per belaj poŝtmarkoj;
Esperantajn filatelaĵojn, bultenojn, ĵurnalojn, gazetojn aŭ
librojn (ilustritajn, turismajn, porinfanaj) kaj turismajn faldfoliojn. Klubo
esperantista Zamenhof, Lar de Maria, Praça Floriano Peixoto, 33, S o Braz,
Belém-Pa, BR-66090-290, Brazilo.
- 14a Ĝenerala Konferenco de MEM okazos la 17-19an de majo 1997
en Hungario en Kulturdomo LÁNG“,
Budapest. La partoprenkotizo 60,- USD inkluzivas 2 tranoktadojn kaj
manĝaĵojn. Aliĝo kaj pluaj informoj: E-MOVILO, Budapest,
Nyírpalota u. 107, H-1157, tel. 36-1-271-9510.
- Metodika seminario por Esperanto-instruantoj en Berlino (31.10.-03.11.1996) celas
esperantistojn, kiuj jam instruas Esperanton aŭ intencas instrui.
Organizas Esperanto-Jugend Brandenburg/Berlin, Chausseestr. 8, D-10115 Berlin.
- Revuoj aboneblaj pere de Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, CZ-696 62
Strážnice fakso/tel./reg.: 0042/631/332 507: Afrika Vekiĝo (87 Kč), Amikeca
Reto (80 Kč), El popola Ĉinio
(430 Kč), Eventoj (616 Kč), Interligilo (60 Kč), Juna Amiko (125 Kč), La dua jarcento (120 Kč), La Eta Gazeto (358 Kč), La migranto (55 Kč), Monato (475 Kč), Sennaciulo (500 Kč), Tutmondaj
scienco kaj tekniko (437 Kč), Esperantisto
Slovaka.
- La Knaboj de la Kastora Rivero de Jaroslav Foglar aperis en Třebíč
esperantigitaj de Dieter Berndt kun ilustraĵoj de Vlastimil Toman, prezo
cca 90 Kč.
- Inoj de František Halas en traduko de Josef Rumler kaj Bapto de caro Vladimir de Karel
Havlíček Borovský en traduko de Tomáš Pumpr (paralele kun la originalo) estis
eldonitaj de la brazila eldonejo Fonto.
- Revuo Fonto, n-roj 189/190 publikigis premiitajn verkojn de Belartaj
konkursoj de UEA, inter ili eseon de Oldřich Kníchal La ĉeĥa literaturo en la spegulo de Esperantaj tradukoj.
- En
El popola Ĉinio 8/1996 aperis Katalogo de ĉinaj eldonaĵoj en
Esperanto. Oni trovas tie 6 verkojn pri filozofio, historio kaj politiko, 9
vortarojn kaj lernolibrojn, 34 beletraĵojn, 46 verketojn por infanoj, 12
publikaĵojn pri turismo kaj sporto, kaj 10 pri medicino, scienco kaj
tekniko.
- Esperantisto Slovaka reaperis sub redakto de Stano Marĉek. En la unua numero oni legas alparolojn de la nuntempa redaktoro kaj de la iama fondinto Ernesto Váňa el Dudince, leterojn de legantoj, beletran angulon kun Puto de la amo, artikolon pri La mezepoka slovaka urbo Levoĉa kaj ĝia Majstro Paŭlo, raportojn pri la unua slovaka AIS-sesio, pri la 12a simpozio de Monda Turismo, pri la Katolika E-Tendaro kaj rememoran artikolon pri la elstara slovaka esperantisto Miloslav Rybín (1926-1995). Ni deziru al la gazeto feliĉan ekpaŝon en sian novan historion.