STARTO
1/2005 (214)
NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA
Eble vi jam laciĝis pri miaj mesaĝoj, kiuj daŭre instigas nur al agado por Esperanto kaj al nenio alia. Kaj krome temas en miaj instigoj pri la plej banala kaj praa agad-metodo, alivorte vi persone devas fari ion konkretan pli ol pensi ion grandiozan, kion aliaj faru. Fakte io, pri kio ni povas fieri, estas la demokrateco de nia movado, en kiu generaloj kaj soldatoj praktike estas malfacile distingeblaj. Kaj tiel devas esti, laŭ mi, ĉar ni ĉiuj laboras por ideo kaj ne por rikolti mondajn gajnojn en la formo de riĉeco, famo aŭ alispecaj avantaĝoj.
Mi scias, ke pluraj el vi senkuraĝiĝas, ĉar vi daŭre vidas ĉirkaŭ vi viajn najbarojn, kiuj volonte lernas la lingvon de la momentaj fortuloj kaj same volonte forlasus sian lingvon, se ili nur kapablus, por esti parto de la riĉaj kaj potencaj. Bonvolu ne senkuraĝiĝi tiel facile. La mondo ĉiam estis tia. Jam araba saĝulo de la mezepoko (nia mezepoko pli ol ilia), Ibn Ĥaldun, diris en libro ankoraŭ hodiaŭ studata, ke la venkito ĉiam volas simili la venkinton, veste, sintene, lingve, ktp. Sed ĝuste nun iĝas iom pli malklare, kiun lingvon volos lerni via najbaro post 10 jaroj aŭ kiun lingvon volos lerni liaj infanoj. Ĉu la nova jarcento estos la jarcento de Azio? Estas tre malfacile antaŭvidi, ĉefe kiam temas pri la estonteco, kiel ŝercis alia famulo, sed multaj signoj antaŭdiras, ke eble la infanoj de via najbaro, se ili estos famaj lingvistoj aŭ ĵurnalistoj, estos pagataj por klarigi al siaj samlandanoj, kial neniu alia lingvo krom la ĉina rajtas esti la tutmonda lingvo pro sia simpleco, klareco, abunda literaturo, imago-riĉa skrib-sistemo, ktp.
Tiam niaj posteuloj estos ankoraŭ tie por rediri esence tion, kion ni diras nun: justeco kaj ne forto estu la gvid-principo de la homaro en la lingva kampo kaj en ĉiuj aliaj kampoj.
Bonvolu permesi al mi citi alian faman homon de la pasinta jarcento, Gandi (Gandhi en la kutima transskribo), kiu nevole parolis pri la fenomeno de tutmondigo, kiu apartenas al nia tempo multe pli ol al lia tempo: "Mi ne volas, ke mia domo estu ĉirkaŭmasonita per muroj en ĉiuj flankoj kaj ke la fenestroj estu plenŝtopitaj. Mi volas, ke la kulturo de ĉiuj landoj estu blovata tra mia domo kiel eble plej libere. Sed mi rifuzas esti mem for-blovata de la planko malproksimen fare de iu ajn.“ Tion saman ni diras, kaj ni aldonas, ke nur la internacia neŭtrala lingvo Esperanto povas savi homojn el tiu destino en ĉi tiu epoko de tutmondigo.
Ni taksas la nunan internacian lingvan ordon, alivorte la manieron, laŭ kiu nuntempe oni utiligas nur difinitajn lingvojn por la rilatoj inter homoj apartenantaj al malsamaj popoloj, nekontentiga kaj nekongrua kun la bezono favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj.
Ni opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu. Krome ni opinias, ke oni devas respekti je ĉiu nivelo la lingvajn homajn rajtojn. Ĉiu homo estas protektata de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kontraŭ diskriminacio surbaze, interalie, de lingvo. Neniu nacia aŭ internacia instanco rajtas malobservi tiun rajton surbaze de konsideroj pri efikeco aŭ alispecaj avantaĝoj. Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ĉi tiu kampo. La lasta "Raporto pri la Homara Evoluo 2004" de la Programo por Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple, estas tute aprobinda kaj referencas ankaŭ al la principo de la uzado de tri lingvoj rekomendita de Unesko: gepatra lingvo (kiom ajn malgranda ĝi estas), loka kontakt-lingvo (ĝenerale la nacia lingvo) kaj internacia lingvo.
En ĉi tiu kadro ni reasertas (malgraŭ la opinioj de ĉiuj niaj najbaroj kaj de la lingvistoj kaj ĵurnalistoj pagitaj por influi ilin), ke la optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia planlingvo Esperanto. La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas maljusta, kaŭzas homajn suferojn kaj kaŭzas perdon de mono flanke de la lernantaj socioj kaj en la longa daŭro perdon de lingvoj kaj de kulturoj.
Ni asertas, ke la instruado de Esperanto kiel fremda lingvo estas avantaĝa kompare kun la instruado, ekzemple, de la angla (pli granda facileco kaj sekva atingo de la lernoceloj en ono de la tempo, pli malmultekosta instruado pere de lokaj instruistoj kaj lokaj materialoj).
Ni opinias, ke la ŝparoj realigeblaj per la transiro de, ekzemple, la angla al Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj en la mondo kunportus tiom gigantajn ŝparojn, ke ili sufiĉus por venki problemojn de maloftaj malsanoj, de malsato almenaŭ en kelkaj lokoj kaj de starigo de sistemoj de kvalita instruado, por kiuj nuntempe mankas rimedoj.
Forlasante aliajn konsiderojn, kaj restante en la kampo de justo kaj rajtoj, ni ĝojas, ke dum la pasintaj jaroj laŭgrade la internaciaj ŝtataj organizaĵoj tutmondaj venis al samaj konkludoj: „...estas homaj rajtoj kun enkonstruita lingva enhavo... Aparte gravaj estas la rajtoj al libereco de esprimo kaj egaleco. Libereco de esprimo kaj la uzo de lingvoj estas nedisigeblaj". Same en la Universala Deklaro pri Kultura Diverseco, aprobita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo, la 2-an de novembro 2001-a, oni klare diras, ke „Kulturaj rajtoj estas integra parto de homaj rajtoj. Tial ĉiuj homoj havas la rajton esprimi sin, krei kaj disvastigi siajn verkojn en la lingvo, kiun ili elektas, kaj tute aparte en sia gepatra lingvo."
Se ili komencas opinii kiel ni, eble niaj ideoj pri justeco en internaciaj rilatoj estas laŭgrade gajnantaj.
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
Mondfama judĉeĥa knabo, pri kiu la publiko ne scias, ke li estis esperantisto
En januaro aperis nova ĉeĥa poŝtmarko kun portreto de judĉeĥa knabo Petr Ginz (1928-1944), kiu pereis en Aŭŝvico (Oświęcim, Osvietim, Auschwitz), kaj kun lia desegnaĵo de Luno. Tiun li desegnis antaŭ sia foriro al la koncentrejo Terezín. Post 58 jaroj prenis ĝin la israela kosmonaŭto Illan Ramon kiel simbolon de Holokaŭsto al sia kosma vojaĝo, por realigi la revon de la knabo, kiu eĉ post la dornodratoj sopiris pri la kosmo. Sed la raketoplano Columbia dum alteriĝo forbrulis la 1-an de februaro 2003.
La desegno tuj famiĝis kaj kun ĝi la knaba aŭtoro. Ĉeĥa televido elsendis en 2003 preskaŭ unuhoran programon pri lia vivo kaj en la interreto aperis miloj da informoj en plej diversaj lingvoj. Oni parolis multe pri liaj gepatroj Ota kaj Marie Ginz kaj pri la fratino Eva, sed ne menciis, ke ili estis grava esperantista familio. Riĉajn materialojn pri la familio Ginz posedas la Jerusalema muzeo Yad Vashem.
Okazis eĉ malgranda miraklo: post la katastrofo de Columbia kaj disfamiĝo de Petro, rememoris iu Pragano, ke en subtegmento de la domo, kiun li aĉetis, li trovis manskribitajn kajerojn titolitajn Deník Petra Ginze (Taglibro de Petr Ginz). Li skanis kelkajn paĝojn kaj sendis ilin rete al Yad Vashem, kiu transdonis ilin al pentristino Ĥava Pressburger, kiu estas neniu alia ol Eva Ginzová, fratino de Petr, vivanta nun en Israelo. Ŝi tuj ekkonis la skribon de sia frato, kortuŝita aĉetis la trovaĵon kaj eldonis ĝin en Ĉeĥio ĉe la eldonejo Trigon sub la titolo Deník mého bratra (Taglibro de mia frato).
Samtempe el Israelo venis la 141-a numero de Israela Esperantisto kun tre detala artikolo pri Petr Ginz, pri la vivo en la junulejo de Terezín, kie li laboris en propagandista presejo kaj sekrete eldonadis gazeton, por kiu li verkis rakontojn, poemojn kaj desegnis bildojn. Parkere li skribis Esperanto-vortareton.
En nia lando jam antaŭe aperis du libroj pri poemoj kaj desegnoj de infanoj el Terezín: Motýla jsem tu neviděl (Papilion mi ĉi tie ne vidis, 1993) kaj Je mojí vlastí hradba ghett? (Ĉu la muregoj de getoj estas mia patrujo?, 1995, kun antaŭparolo de Václav Havel). En ambaŭ estas kelkaj paĝoj dediĉitaj ankaŭ al Petr Ginz kaj lia familio.
S-ino Ĥava Pressburger inaŭguris la novan libron februare per subskribado en Prago kaj Ĉeĥa Radio elsendis intervjuon kun ŝi.
Petro naskiĝis en 1928 kaj Eva en 1930. Iliaj gepatroj Ota kaj Marie interkonatiĝis dum E-kongreso. Ota Ginz apartenis al gvidaj personoj de nia intermilita movado, interalie li kunredaktis Ĉeĥoslovakan Antologion (1935). En 1942 estis Petro kiel 14-jarulo deportita al Terezín, kie li estis lokita en junulejo de 350 ĉeĥe parolantaj knaboj 11-17-jaraj. La gepatroj estis protektataj kiel „miksita paro“, Eva estis ankoraŭ tro juna, tial Petro el la tuta Ginz-familio troviĝis en la koncentrejo sola.
La knaboj eldonis sekretan gazeton Vedem ekde julio 1942 ĝis septembro 1944 kun 800 paĝoj entute. La gazeton redaktis, skribis kaj ilustris Petro. La verkado kaj desegnado helpis lin venki la teruran realaĵon kaj fuĝi en la sferon de fantazio. Li amis Jules Verne kaj revis pri navigado inter la steloj, li admiris Kristofon Kolumbon kaj verkis ilustritan poemon pri li. Li verkis ankaŭ taglibron kaj scienc-fikcian romanon, kiuj konserviĝis kun multaj desegnoj.
En septembro 1944 estis Petro deportita al Aŭŝvico kaj tie li tuj estis sendita en gaskameron. Liaj fratino kaj patro, kiuj venis en Terezín post li, ĝisvivis la liberigon.
La familio transloĝiĝis al Israelo. Sed pri la tragika sorto de sia filo ili ne volis paroli, ĉar la rememoroj estis tre doloraj. Ĝis sia morto en 1976 Ota Ginz certe ne supozis, ke lia Petro post kelkaj jaroj fariĝos mondfama pro sia desegno de Luna Pejzaĝo. Tial longe ankaŭ esperantistaro nenion sciis.
S-ino Ĥava Pressburger, iama Eva Ginzová, fratino de Petr Ginz, subskribas sian novan libron Deník mého bratra (Taglibro de mia frato) en Prago la 10-an de februaro 2005. Ŝi ĝuste enskribas dediĉon en ekzempleron por esperantisto Jiří Patera.
Taglibro de mia
frato
Trafoliumante la taglibron de Petr Ginz oni konstatas,
ke lia plej ŝatata amiko kaj samklasano, kun kiu li pasigis la
eksterlernejan tempon plej ofte, nomiĝis Harry Popper, lia plej amata
verkisto estis Jules Verne, laŭ kies modelo Petr verkis romanon „Vizito el
la pratempo“ . La romano rakontas pri giganta dinosaŭro, kiu ŝajne
naskiĝis el ovo konserviĝinta en Afriko kaj kiu furioze detruas la
kontinenton, sed fine montriĝis, ke ĝi estas roboto, konstruita de
krima geniulo, kiu per ĝi volis ekregi la mondon.
La libro enhavas du antaŭparolojn, de Leo Pavlát (direktoro de la Juda Muzeo en Prago) kaj Ĥava Pressburger (Eva Ginzová, fratino de Petr), poste sekvas du taglibroj de Petr, rememoro de la fratino pri la lasta renkontiĝo, kvar rakontoj de Petr kaj fine oni trovas 21 paĝojn kun 27 fotoj (familio Ginz, pentraĵoj kaj manskribaĵoj de Petr). Estas tie ankaŭ poemo de la 13-jara knabo pri persekutado kaj ĉikanado de judoj, kiu estas tre impresa. Sed impresa estas ankaŭ la taglibro mem, kie Petr koncize, sen literatura ambicio, notis gravaĵojn de tiuj tagoj. Ekzemple (ĉeĥlingve):
9. VI. 1942 (Mardo)
Forveturis
trajno kun R. Heydrich al Berlino, kie li estis hodiaŭ entombigita. Tial ĉie
devas esti duone malhisitaj aŭ nigraj flagoj. - Posttagmeze estis
akceptitaj multaj novaj lernantoj, inter ili ankaŭ Harry Popper. Ni havis
teston pri la germana. Hodiaŭ estis veturonta Kohner-familio, sed mi ne
scias, ĉu ili veturis, ĉar estis kunvokitaj 1200 [personoj] por transporto
kaj veturis nur 1000. La resto devas atendi la venontan. Malbona nutraĵo
en la ekspoziciejo.
|
Grava sciigo: Esperanto-versio de Taglibro de mia frato en traduko de la geedzoj Novobilský aperos ĉijare en la eldonejo KAVA-PECH |
Poznámka: Rozsáhlý článek o Petru Ginzovi přineslo poslední loňské číslo Israela Esperantisto. Zájemcům lze tento časopis zajistit (2 čísla ročně, roční předplatné 250 Kč) prostřednictvím svazového tajemníka Pavla Polnického (viz záhlaví Starta).
Miroslav
Malovec
Přemysl Pitter
(1895-1976)
estis ĉeĥa humanisto, kiu zorgis pri forlasitaj infanoj ĉeĥaj, judaj kaj germanaj. Li lernis ankaŭ Esperanton. Por sia laboro li estis honorita per germana Kruco de Merito, per honora doktoreco de universitato en Zuriko, per ordeno de T. G. Masaryk „in memoriam“ kaj per israela titolo Justulo inter Nacioj. En 1995 lian 100-jaran jubileon omaĝis Unesko.
Přemysl Pitter naskiĝis la 21-an de junio 1895 en Prago, lernis metion de tipografo kaj presisto. Dum la unua mondmilito li rifuzis pafi kaj mem nur en lasta momento saviĝis de mortpuno. Li fariĝis konvinkita pacifisto kaj decidis dediĉi sian vivon al praktika kristanismo.
En 1924 kune kun la verkistino Pavla Moudrá li eldonadis gazeton Sbratření (Kunfratiĝo) kaj fondis en Prago filion de la Movado por la Internacia Paco, laboris en Akademia YMCA, en Ligo por Homaj Rajtoj, en Internacio de Militrifuzantoj, propagandis abstinadon, vegetarismon kaj protektadon de bestoj.
Sed lia plej grava ago estis fondo de kooperativo por Milíč-domo en 1924 kaj malfermo de la domo mem en 1933. La nomo estis prenita laŭ predikisto Jan Milíč el Kroměříž, kiu vivis dum Karolo la IV-a, kaj zorgis pri malriĉuloj. En la domo Pitter zorgis pri 150 infanoj, dum la milito li kaŝis precipe judajn infanojn, sed post la milito ankaŭ germanajn kaj edukis ilin komune. Tio postulis grandan kuraĝon, ĉar la malamo kontraŭ ĉio germana turniĝis ankaŭ kontraŭ infanoj. Post 1948 li estis sub kontrolo de ŝtata polico kaj en 1950 li devis fuĝi el la respubliko por ne finiĝi en uran-minejoj.
Li daŭrigis sian laboron ankaŭ en Svislando kaj Germanio. Lia kunlaborantino ekde 1926 estis svisino Olga Fierz (1900-1990), kiu transloĝiĝis en Pragon kaj post 1950 daŭrigis la kunlaboron kun Pitter en Svislando. Ankaŭ ŝi ricevis israelan titolon Justulo inter Nacioj. Ili laboris en tendaro por rifuĝintoj apud Nurenbergo, en la radio Libera Eŭropo, fondis Ĉeĥoslovakan Societon por Artoj kaj Sciencoj kaj verkis plurajn librojn. Přemysl Pitter mortis la 15-an de februaro 1976 en la svisa Zuriko.
Přemysl Pitter kaj Esperanto
Přemysl Pitter favoris la ideon de la internacia lingvo, la lingvon de Frateco = Sbratření. Li komprenis ĝian lasttempan evoluon, kiu pligrandigas akcenton de la bezono de la pli bona globala interkompreniĝo pere de nehegemonieca, neŭtrala lingvo, sed li diris, ke tio estas tasko por tre longa marŝvojo.
Li skribis al unu sia korespondanto en la jaro 1974 (ĉeĥlingve):
Nia lasta renkontiĝo ne malaperos el mia memoro. Ĝi elvokas ĉe mi memorojn je mia juneca esperantiĝo. Proksimume en la jaroj 1903 aŭ 1904 frekventis mia patrino Esperantajn kursojn kaj partoprenis klubajn programojn en kafejo „U Donátů“ en la strato Lazarská en Prago kaj mi akompanis ŝin. Foje mi dum ia festeno deklamis la poemon de Zamenhof „Forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero!“ Kun granda sukceso. En la kurso instruis fratoj Kühnl. Unu el ili, inĝenieron, mi vizitadis en la strato de Ressl por adresoj de esperantistoj-filatelistoj kaj mi interŝanĝis kun ili bildkartojn. Mi akiris multajn, el la tuta mondo. Tiam mi jam vizitis la unuan klason de gimnazio. La praga „Kurýr“ publikigis kvar bildkartojn (el Novzelando, Aŭstralio k.a.) kaj akompanis ilin flata artikoleto pri juna fervora ĉeĥa esperantisto.
Mi ankoraŭ memoras kelkajn tiamajn membrojn de la klubo: geedzojn Jirousek el vendejo kun oficeja meblaro en strato Spálená, barban studenton Kamarýt, kiun mi vizitadis en nova konstruaĵo de kemia instituto en la strato Na Slupi (Kamarýt fariĝis poste prezidanto de la Ĉeĥa Asocio de Esperantistoj kaj estis eminenta fakulo). Kiam mia patrino ekmalsanis, mi ĉesis vizitadi la klubon kaj tiamaniere finis mia esperantismo.
Mia intereso pri la internacia lingvo reviviĝis en la dudekaj jaroj, kiam mi vizitadis internaciajn packonferencojn. En tiu tempo mi jam Esperanton ne praktikis, sed mi proponis kune kun aliaj esperantistoj alilandaj enkonduki en nian traktadon Esperanton. La proponon oni akceptis, sed montriĝis, ke apud la angla, germana kaj franca lingvoj aldoniĝas lingvo kvara kaj anstataŭ simpligado okazas komplikado kaj tiel la eksperimento fiaskis. Kontribuis al tio ankoraŭ la idistoj kaj uzantoj de occidental kaj ili pligrandigis la galimation.
Krom ĉi tiu letero de Pitter mi trovis mencion en artikolo de lia kunlaborantino Olga Fierz. Sur la paĝo 30 de la preparata biografio estas mencio pri demonstra uzo de Esperanto sur podio dum internacia kurso en Hoddesdon por konvinki la aŭskultantaron pri la kapablo de Esperanto venki lingvajn barojn.
En la dudekaj jaroj eldonis Pitter kune kun verkistino Pavla Moudrá* gazeton Sbratření kaj tien ili envicigis kurson kaj regulan rubrikon pri Esperanto.
Karel Kraft
*Pavla Moudrá (1861-1940) estis tradukistino el la angla (Balá’ulláh, Kipling, Seton, Dickens), franca (Verne, Musset), sveda (Strindberg), propagandistino de teozofio, aŭtorino de porinfanaj libroj (Belulo Brok, Infanjaro).
Pro objektivaj kialoj samtempe estiĝis ĉeĥa-saksa tago kaj internacie konata Zamenhofa jubileo (10.-11. 12. 2004) en Ústí nad Labem.
La festivalo, dediĉita al la tri eminentuloj – L. L. Zamenhof, Jiří Kořínek, Tomáš Pumpr koncentriĝis en tri tagoj, kies enhavo estis tiel riĉa kiel ĉiujare. Kiel oficialaj delegitoj el eksterlandoj partoprenis gesinjoroj Stroinski – el la saksa germana regiono, kaj s-ino inĝ. Magdalena Fejfičová el Slovakio. Ĝuste ŝi altiris nian atenton al alia eminentulo – Joachim Giesner, kies morttagon ni rememoris. En sia enhavoriĉa prelego ŝi profunde analizis tradukarton de tiu samideano.
Samideano Vlastimil Novobilský prezentis prelegon pri la vivo, meritplena laboro kaj tradukarto de Josef Vondroušek, okaze de lia 100-a naskiĝjubileo. Margit Turková prelegis pri Eva Seemannová (januare 1999 ŝi mortis).
Siajn kortuŝajn rememorojn postlasis s-ano Kazimierz Ŝĉurek, elstara pola poeto (bedaŭrinde ankaŭ jam forpasinta), kiu nin sciigis pri siaj sinceraj kontaktoj kun E.S.
Tre laŭdinda estas amikeca kunlaboro de s-ano Zdeněk Rusín el Teplice kun ĉi-urbaj, aŭ ĉi-regionaj gepoetoj, kiujn li famigas per siaj tradukoj Esperanten. La specimenojn de la verketoj ni povis teni en niaj manoj.
Nelacigebla restas nia esperantisto – demokrato, s-ano Jiří Laube el Roudnice nad Labem. Li rakontis al ni pri siaj klopodoj kaj streboj, longdaŭraj, demokratiigi homajn agojn. Li estas ankaŭ nelacigebla „ĉiĉerono“ dum ĉiuj ekskursoj en ĉi-regiono. Dimanĉe li gvidis nin al Litoměřice, kiu en la pasintaj jaroj malkaŝis siajn barokajn juvelojn en plena gloro.
La plej solena fenomeno – muziko, sonis sabate posttagmeze kaj vespere. Ĉi-jare eĉ pli emocie ĝi efikis en advente ornamita „ruĝa preĝejo“ kaj baroka spaco de la muzeo. Oni ne havas vortojn por plene esprimi emociojn, kiujn peris al ni Mirek Smyčka kaj „lia“ kolektivo de muzik- kaj kantartistoj.
Enkadre de multkultura spirita koncerto posttagmeze en la preĝejo de la apostolo Paŭlo sonis komponaĵoj de G. F. Haendl, Ch. Gounod, F. Schubert, W. A. Mozart, P. Mascani, J. A. Komenský, A. Michna z Otradovic, A. Dvořák, N. Rot, A. G. Rubinstejn kaj L. A. Webber en interpreto de K. Kudlíková, M. Smyčka, H. Janiczková, A. Proklov, J. Duda kaj L. Trsek.
En la vespera programo oni aŭdis ariojn kaj kantojn de W. A. Mozart, F. Lehár, G. Verdi, A. Dvořák, Ŝeremetjev, N. Dostal, R. Friml, A. Ch. Adam, instrument-komponaĵojn de J. S. Bach, P. de Sarasate, Monti, Poljakin kaj deklamadon de Vrchlický-poemo „Kristnasko“. Rolis: J. Duda (violono), H. Janiczková (soprano), K. Kudlíková (soprano), V. Novobilská (deklamado), A. Proklov (baso), M. Smyčka (baritono), V. Urban (violonĉelo), L. Trsek (orgeno). La ariojn tradukis: P. Benneman, J. Giessner, T. Pumpr, J. Kořínek, J. Mráz, C. Vanselow.
Margit Turková
ROZPOČET ČES
Příjmy: Rok 2004 (plán - skutečnost) Rok 2005
členské příspěvky 90 000,- 119 170,- 110 000,-
prodej knih a mat. 20 000,- 5 994,- 5 000,-
písemné kurzy 3 000,- 3 100,- 3 000,-
Starto předplatné 900,- 930,- 900,-
úroky v bance 100,- 32,- 100,-
dary členů 15 000,- 7 260,- 10 000,-
konference ČES 65 000,- 62 689,- --
sjezd ČES -- 150,- 70 000,-
OSIEK 2 000,- -- --
předpl. časopisů -- 6 310,- 10 000,-
UEA 40 000,- 49 736,- 50 000,-
sekce a kluby -- 29 576,- --
prodej akcií -- 29 652,- --
celkem 236 000,- 314 599,- 259 000,-
Výdaje:
režijní materiál 4 000,- 1 068,- 2 000,-
náklady na prodej knih 5 000,- 1 380,- 2 000,-
nákup knih 4 000,- 500,- 1 000,-
cestovné 18 000,- 11 822,- 13 000,-
poštovné 5 000,- 2 206,- 3 000,-
telefon a
internet 8 000,- 10 765,- 8 000,-
funkční odměny 7 000,- 6 120,- 7 000,-
nákup služeb 38 000,- 35 994,- 38 000,-
daně 7 000,- 6 630,- 7 000,-
poplatky bance 8 000,- 7 829,- * 4 000,-
konference ČES 60 000,- 56 243,- --
sjezd ČES -- 602,- 60 000,-
Starto - tisk a exp.
75 000,-
75 766,- *63 000,-
písemné kurzy 2 000,- -- 2 000,-
muzeum Č. Třebová 2 500,- -- * 5 000,-
úhrada časopisů -- 5 816,- 9 000,-
nájem za sklad 27 000,- 28 727,- 28 000,-
dary a prezentace 4 000,- -- 3 000,-
UEA 36 000,- 95 144,- * 2 000,-
sekce a kluby -- 9 580,- --
ostatní výdaje -- -- 2 000,-
celkem 310 500,- 356 192,- 259 000,-
Vysvětlivky: * poplatky bance - předpokládáme nižší částku po změně banky * Starto - tisk a expedice - v roce 2004 placeno navíc i č. 4/03 * muzeum Č. Třebová - bude doplacena i částka za rok 2004 (po vyjasnění situace) * UEA - v roce 2004 bylo předplaceno na rok 2005 * V příjmech i výdajích vypuštěny položky konverzační kurzy, protože nebudou pro malý zájem pořádány
PLÁN PRÁCE ČES
( na rok 2005)
Členská základna. Výbor svazu se pravidelně zabývá touto záležitostí. Každým rokem nám ubývá část členů, což ale není jen přirozeným úbytkem, ale také tím, že mnoho klubů a kroužků dobře nepracuje. Z mnoha míst již nejsou členské příspěvky odesílány společně a vzájemné kontakty v místech jsou přerušeny. Je bezpodmínečně nutné se této problematice více věnovat a pomoci nám stabilizovat členskou základnu.
Učební pomůcky. Pokračují práce na přípravě vydání druhého dílu dětské učebnice Esperanto pro děti (J. Melichárková, KAVA-PECH). Stejné nakladatelství vydá druhé vydání slovníku Plena ilustrita vortaro, které bude v omezeném množství k prodeji v Libroservu ČES.
Akce. Nejdůležitější domácí akcí letošního roku bude bezesporu 11. sjezd našeho svazu, který se uskuteční ve dnech 21. – 23. října 2005 v hotelu Dukla ve Vyškově. Kluby, kroužky a sekce mají možnost navrhovat kandidáty do nového výboru svazu a jeho dozorčí komise. Návrhy se stručným zdůvodněním zasílejte předsedovi volební komise (Kvido Janík, Lidická 41, 787 01 Šumperk). Přehled připravovaných akcí je průběžně zveřejňován v časopise STARTO. Je naprosto samozřejmé, že musí organizátor včas akci nahlásit ing. L. Dvořákové. (V případě zájmu vám poradí, jak získat dotaci od místní radnice).
UEA. Tak jako v minulých letech zprostředkuje svaz individuálním členům UEA úhradu jejich členského poplatku. Zajišťuje také kolektivní členství.
Zprostředkování časopisů převzal loni Pavel Polnický. Předplatné je možno platit na účet svazu, čímž je zajištěno, že předplatné bude průběžně realizováno. Seznam časopisů, jejich cen a variabilní symboly jsou uveřejněny ve Startu.
Prezentace na internetu. Vzhledem k tomu, že stále stoupá počet uživatelů internetu a to i v řadách našich členů, bude svaz napomáhat tomu, aby co nejvíce informací o svazu, jeho složkách, pořádaných akcích, písemných kurzech a esperantu vůbec bylo k dispozici co nejjednodušším způsobem na doméně esperanto.cz.
Díky několika členům je možno na internetu nalézt i různé časopisy, slovníky, literární díla apod. Na internetu najdete i seznamy knih tří našich knihoven (Česká Třebová, Brno a odborná knihovna svazu) a také nabídku svazového Libroserva.
Tam, kde bude zájem ze strany měst nebo podnikatelské sféry o překlad jejich stránek do esperanta, pokusíme se tuto práci zprostředkovat.
Nabídka klubům a sekcím. Internetové stránky působí jako výkladní skříň, kde každý může vystavit a představit veřejnosti svou práci. Zvláště mladí lidé posuzují význam věcí podle toho, jak dobře nebo špatně jsou prezentovány na internetu. Proto je důležité, abychom představili veřejnosti co nejlépe jak esperanto samo, tak práci našeho svazu, jeho sekcí a klubů. Máme již několik stránek o esperantu a jeho historii, nabídky kurzů a literatury, kalendáře akcí. Některé kluby a sekce si zřídily vlastní stránky samy, některým pomohla sekce informatiky.
Dalším našim složkám nabízíme stejnou možnost, a to i těm, které samy přístup na internet nemají. Stačí zaslat na adresu redaktora Starta např. historii klubu, termíny schůzek nebo různé aktivity, kterými byste se rádi pochlubili (setkání, družba se zahraničím, texty o svém městě v esperantu, termináře, práce s dětmi apod.). Můžeme je buď vystavit na svazových stránkách nebo Vám pomoci se založením stránky vlastní, kterou si budete moci sami aktualizovat bez prostředníka.
Prezentace na internetu může být rozmanitá jak co do náplně, tak co do výtvarného zpracování.
Somera Esperanto-Tendaro
Lančov julio-aŭgusto
1-a etapo 3. 7. - 16. 7. 2005
2-a etapo 17. 7. - 30. 7. 2005
3-a etapo 31. 7. - 13. 8. 2005
Renkontiĝo: 13. 8. 2005
Ripozado: 14. 8. - 27. 8. 2005
Infanoj ĝis 15-jaraj 2 470,- Kč (por unu etapo)
Personoj pli ol 15-jaraj 2 670,- Kč
En la tendaro estas instruataj ankaŭ lingvoj angla kaj germana, eventuale franca, rusa, hispana (infanoj pagas 2950,- Kč, ceteraj 3 150,- Kč).
Manĝo 5-foje tage, loĝado en 4- aŭ 5-litaj kabanoj. Antaŭtagmeze lingva instruado, posttagmeze sportado, ripozado, naĝado, boatado, vespere tendarfajro aŭ kulturaj programoj en la manĝejo. Meze de la etapo masko-karnavalo. Planataj estas promenoj al kasteloj Vranov, Bítov, ruino Cornštejn, eblas tuttaga ekskurso al Vieno (300,- Kč).
Pliaj informoj kaj aliĝiloj:
Esperanto Třebíč
Esperantistů 3
674 01 Třebíč
Katolika Internacia Esperanto-Tendaro
Sebranice 6.-13. 8. 2005
Programo: mesoj en la tendara kapelo, spiritaj prelegoj kaj diskutoj, kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, konversacio, naĝado, sportado, tendarfajroj, kantado, bus-ekskurso.
Loĝado: 70 lokoj en dulitaj tendoj (necesas propra dormosako)
Manĝado: tagmanĝoj alportataj el Agrokombinato, ankaŭ ceteraj manĝoj servataj en la tendaro
Kotizoj: 1000,- Kč por infanoj, studentoj, emeritoj, handikapuloj
1200,- Kč por laborantaj personoj
|
Printempa renkontiĝo kun konferenco de la katolika sekcio |
Česká Třebová 13.-15. 5. 2005
Kotizo: 151,- Kč por unu persono kaj unu nokto
Programo: rememoroj pri la pasintjaraj IKUE-kongreso en Kretinga kaj tendaro en Sebranice, promeno al pilgrimloko Hory, meso en la pilgrimkapelo, konferenco de la sekcio, videoprogramo pri ĉefepiskopo Karel Otčenášek, vizito de kapelo de S-ta Katarina.
Aliĝilojn akceptas: IKUE-Katolická sekce
ČES, Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice, tel. 581 228 304, m.svacek@seznam.cz
Verne-jaro
Antaŭ cent jaroj la 24-an de marto 1905 mortis la patro de fantazia literaturo Jules Verne, kiu en la lastaj jaroj de sia vivo fariĝis esperantisto, akceptis la honoran prezidantecon de la Esperanto-grupo de Amiens kaj uzis Esperanton en sia lasta romano Esplorvojaĝo, bedaŭrinde nefinita (la torzon de la romano esperantigis Istvan Ertl). Sian inklinon al planlingvoj montris Verne jam en la romano „Dudek mil mejloj sub la maro“, kie lia fama kapitano Nemo interkompreniĝis kun siaj kunuloj per nova nekonata lingvo.
|
Informace o sjezdu |
Na letošní rok připadá opět sjezd našeho svazu. Bude se konat ve dnech 21. - 23. října 2005 ve Vyškově v hotelu Dukla. Ubytování bude ve dvou- a třílůžkových pokojích s vlastním zázemím. Součástí sjezdu bude pojmenování místní stezky na název "Esperanto". V sobotu v 9:00 přijde pozdravit účastníky zástupce radnice a vystoupí dětský pěvecký sbor. Účastníci konference obdrží i sponzorské dary od místních firem. Nejdůležitějším bodem sjezdu budou volby nového výboru. Všichni členové ČESu a jejich přívrženci jsou srdečně zváni. Pokud máte přístup na internet, můžete si hotel Dukla prohlédnout na adrese http://www.tourist-site.com/www.hotel.cz/system/hotel.php?hotel_id=70&s=1.
Libuše Dvořáková
Kinoarto kaj Esperanto
En la retejo de "Senlime" (Francio)
estas malfermita nova paĝaro "Kinoarto kaj Esperanto". Kuraĝemaj
tradukantoj povas enretigi tradukon en sia lingvo pri: - Historio: tra la
jaroj, kiun lokon prenis Esperanto en la kinoarto ĝenerale?
- Originaloj: ĉu ekzistas filmoj originale verkitaj en (aŭ dublitaj
al) Esperanto?
- Esperantaĵoj: kiel Esperanto aperas en alilingvaj filmoj?
- Superskriboj: por kiuj filmoj oni faris superskribon en Esperanto?
- Tekniko: kiel havigi al si filmojn kun superskriboj en Esperanto?
- Informoj: kiel trovi pliajn informojn http://www.ifrance.com/senlime/kino/kino.htm (Ret-Info)
Aŭskultu vivan voĉon
de Lapenna!
Prof. d-ro Ivo
Lapenna (1909-1987) estis la plej fama kaj rekonata Esperanto-oratoro. Liaj
prelegoj ĉiam havis apartan etoson kaj multaj miloj da homoj kun ĝuo
kaj entuziasmo aŭskultis ilin.
Por ebligi la rean aŭskultadon, "Fondaĵo Ivo Lapenna"
kolektis la malnovajn registraĵojn de liaj paroloj, kaj per la hodiaŭaj
teknikaj iloj reproduktas ilin en bona sonkvalito - en serio de 5 kompaktaj
diskoj.
La unuaj 2 diskoj jam aperis kaj ili estas aĉeteblaj en ĉiuj signifaj
Esperantaj libroservoj. Aperis krome ankaŭ libro "Memore al Ivo
Lapenna", verkita de 29 konataj esperantistoj kaj redaktita de prof. d-ro
Carlo Minnaja (same havebla en ĉiuj signifaj E-libroservoj).
(RET-INFO)
UEA TIRAS ATENTON DE UN-KOMISIONO AL LINGVAJ HOMAJ RAJTOJ
Pro
siaj konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj
Nacioj, UEA havas la rajton liveri al UN-organoj skribajn dokumentojn, kiuj
rilatas al tagordaj punktoj de iliaj kunvenoj. Uzante tiun eblecon prezidanto
Renato Corsetti sendis dokumenton al la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj por
distribuo inter la membroj de ĝia 61-a sesio, kiu kunvenos en Ĝenevo
de la 14-a de marto ĝis la 22-a de aprilo. La dokumento rilatas al
la tagorda punkto, kiu pritraktos la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn.
UEA atentigas la Komisionon, ke laŭ la dua artikolo de la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en la
Deklaracio apartenas al ĉiuj homoj sen diferencigo i.a. laŭ lingvo,
sed malgraŭ tio UN kaj ĝiaj membroŝtatoj donis al la lingva
aspekto de la homaj rajtoj malmulte da atento ĝis nun.
La dokumento de UEA elstarigas la negativajn sekvojn de la edukado de infanoj
en alia lingvo ol la gepatra. Laŭ multaj esploroj uzo de netaŭga
lingvo en lernejo estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, aŭ eĉ la
plej grava kaŭzo, de antaŭtempa forlaso de lernejo, kiu siavice
kondukas al seriozaj sociaj problemoj, ĉar ĝi pligrandigas la riskon
je senlaboreco, krimado, alkoholismo kaj drog-uzado. Laŭ studo de UN
mem, la plej malriĉaj landoj povus ŝpari grandegajn sumojn, se la
lingvaj homaj rajtoj de iliaj loĝantoj estus respektataj per la uzado de
lokaj lingvoj en instruado.
Pli
ĝenerale UEA komentas ankaŭ la uzon de nur kelkaj difinitaj lingvoj
por kontaktoj inter homoj de malsamaj popoloj kiel malkontentigan kaj diskriminacian
praktikon kaj kiel kontraŭdiran al la dua artikolo de la Universala Deklaracio.
UEA
proponas, ke la Komisiono starigu laborgrupon por pristudi la problemojn de
lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco
kaj maljusteco. En sia raporto la laborgrupo devus proponi mez- kaj
longperspektivajn agojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en diversaj lingvaj
kaj kulturaj situacioj. La Komisiono devus ankaŭ apogi la klopodojn
de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn
manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado, kun la celo respekti
lingvajn homajn rajtojn kaj kuraĝigi la evoluon en la koncernaj
landoj. UEA ankaŭ renovigas sian malnovan proponon, ke la Komisiono
metu la temon "Lingvaj kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de unu el
siaj estontaj kunvenoj.
[Gazetaraj Komunikoj de UEA]
LABORA VIZITO AL UNESKO
La prezidanto de
UEA Renato Corsetti faris laborviziton al la sidejo de Unesko en Parizo la
26-an de januaro. Dum la vizito akompanis lin estraranino Claude Nourmont
kaj s-ino Renee Triolle, kiu estas la ĉefreprezentanto de UEA ĉe
Unesko.
Dum la renkontiĝoj kun funkciuloj de Unesko precipan atenton ricevis la kunlaboro de Unesko kaj UEA por la programo de la kulturo de paco.
Kun
s-ino Aurore Salinas, kiu respondecas pri la Jardeko por Kulturo de Paco, la
delegitaro de UEA inventaris la ĝisnunan kontribuon de UEA al tiu projekto.
En ĝi elstaras la Esperanta eldono de la Manifesto 2000 kaj la kolektado
de subskriboj por ĝi. La esperantista partopreno en tiu kampanjo
stagnis dum iom da tempo pro necerteco, ĉu Unesko ankoraŭ akceptas
subskribojn. Ĉar la kampanjo plu daŭras, UEA promesis denove
instigi esperantistojn al nomkolektado. Post la renkontiĝo s-ino Salinas
sendis al UEA instrukciojn pri teknikaj aspektoj de la nomkolektado per
interreto, kiujn respondeculoj de UEA nun pristudas. S-ino Salinas ankaŭ
akceptis envicigi la projekton "Esperanto por Evoluo" en la kadron de
la Jardeko por Kulturo de Paco.
En
la fako de Kultura kaj Lingva Diverseco en Edukado okazis renkontiĝo kun
vicdirektorino Linda King. Prezidanto Corsetti skizis la planatan agadon
de UEA lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro kaj prezentis
ekzemplerojn de la speciala afiŝo, kiun UEA lanĉis por diskonigi la
Tagon. (La afiŝo estas elŝutebla en kelkaj lingvoj el interreto
ĉe la adreso:
http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html.)
La reprezentantoj de UEA havis mallongajn renkontiĝojn ankaŭ kun
aliaj oficistoj de Unesko. Al la sekretariino de la asista ĝenerala
direktoro pri edukado, kiu posteno nun vakas, ili transdonis la ĵus
eldonitajn aktojn de la Pekina Nitobe-simpozio, al kiu la antaŭa asista ĝenerala
direktoro John Daniel sendis salutmesaĝon.
En
interna kunsido de la UEA-delegitaro pri plua evoluigo de la Unesko-agado
partoprenis ankaŭ d-rino Barbara Despiney, kiu havas jam 20-jaran sperton
pri tiu agado kaj ankaŭ nun estas unu el la reprezentantoj de UEA ĉe
Unesko. Dum la kunsido d-rino Despiney transprenis ekzempleron de la plej
lasta ero en la Serio Oriento-Okcidento, la romano "Aventuroj de la brava
soldato Ŝvejk en la mondmilito" de J. Haŝek, por donaci ĝin
al la respondeculo de Unesko pri agado por interkultura dialogo. Oni
diskutis ankaŭ pri intensigo de la kunlaboro kun ILEI, kiu same kiel UEA
havas oficialajn rilatojn kun Unesko. Aperis i.a. ideo pri komuna
komisiono de UEA kaj ILEI pri Unesko, kiu ĉefe konsistus el la
reprezentantoj de ambaŭ organizaĵoj en Parizo.
KORESPONDA SERVO MONDSKALA EN 2004
210 esperantistoj el 35 landoj (Francio, Brazilo, Kubo kaj Pollando plej multe)petis korespondantojn ĉe Koresponda Servo Mondskala en 2004. Jam tri jarojn la nombro de petantoj restas sur sama nivelo (220 en 2002, 230 en 2003), dum en 2001 ĝi estis 385. Kreskanta uzo de retumado jam de pluraj jaroj reduktis la nombron de petantoj.
Jam de 1990 la korespondan servon de UEA prizorgas s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio, ksmesperanto@aol.com. retejo http://www.multimania.com/kosomo.
[Gazetara Komuniko de UEA]
Diplomverko pri lingvaj rajtoj
La
27-an de januaro en 2005 la sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Aida
CIZIKAITE en Vilnius en jura fakultato de distanca eduka instituto de Moskva Ŝtata
Industria Universitato defendis diplomverkon laŭ temo "Lingvaj
rajtoj: Stato de jure kaj de facto". La verko estas farita en la rusa
lingvo. Ĝi konsistas el antaŭparolo, enkonduko, sep ĉapitroj
(Lingva politiko, Jura statuso kaj regulado de lingvoj, Juraj lingvaj problemoj,
Jura aspekto de lingva naciismo, Justeco de ideologioj de superado de lingvoj,
Lingvaj homaj rajtoj aŭ lingvaj rajtoj, Lingvoj kaj juro de Eŭropa
Unio), konkludoj, konkludaj rimarkoj, listo de uzita literaturo (Juraj aktoj,
publikaĵoj, retpaĝoj), suplementoj (entute 5). Estas resumoj en la
rusa, litova, Esperanto, itala lingvoj. Plena amplekso de la verko estas 72 paĝoj.
Povilas JEGOROVAS
Novaj terminaroj en Scienca kaj Teknika E-Biblioteko ĉe http://www.eventoj.hu/steb/
En januaro estis aldonitaj la sekvaj novaj
dosieroj:
- Terminaro de betono kaj betonaj laboroj (sekcio inĝenierado);
- Receptaro de kuracaj plantoj - Libro de Nikola Donev, kun priskribo, dozado,
receptaro - kaj detala prezento de 72 kuracplantoj kun ilustraĵoj. Aldone
8-lingva indekso kun nomoj de la plantoj (sekcio biologio).
- Muŝokula reflektoro - priskribo de funkciado de aŭtomataj
lumbarieroj konstruitaj kun multaj lumemisiiloj. (sekcio inĝenierado)
- Du nacilingvaj (rusa kaj franca) medicinaj vortaroj (sekcio vortaroj)
- Fundamentoj de lineara algebro - de Ulrich Matthias (sekcio matematiko)
RET-INFO
JAM 1300 ALIĜIS AL VILNO kaj 240 AL ZAKOPANE
La nombro de aliĝintoj al la 90-a Universala Kongreso en Vilno (23-30 julio) superis jam 1300 el 50 landoj fine de januaro. Pluraj aliĝiloj tamen ankoraŭ ne povis esti traktitaj, ĉar bankaj informoj pri la koncernaj pagoj ankoraŭ ne alvenis. Ekde la fino de decembro la nombro kreskis per 450 kaj aldoniĝis du pliaj landoj. La unuan lokon ankaŭ en januaro plu okupis la kongresa lando Litovio kun 154 aliĝintoj, proksime sekvata de Francio (145). Pli ol cent kongresanoj anonciĝis ankaŭ el Germanio (128) kaj Japanio (106), kaj tiun limon verŝajne jam baldaŭ atingos Pollando (75). En la januara statistiko sekvas poste Nederlando (56), Finnlando (54), Italio (51), Svedio (50), Belgio (46), Rusio (43), Danio (39), Britio (34), Ĉeĥio (31), Estonio (29), Svislando (24) kaj Korea Respubliko (23).
Jam 240 personoj aliĝis al Internacia Junulara Kongreso 2005 en Pollando! La alta protektanto de la kongreso konsentis esti la prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski. Ni invitas vin al Zakopane de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aǔgusto 2005.
RET-INFO
Ĉeĥiaj-nederlandaj
ĝemelurboj
El Nederlando ni ricevis liston de 53 ĝemelaj
ĉeĥiaj-nederlandaj urboparoj kaj ni estis surprizitaj, ke en Ĉeĥio
en 17 el ili oficiale ekzistas kluboj aŭ rondetoj de ĈEA. Enkrampe
ni notas la nederlandan ĝemelurbon: Brno (Utrecht), Domažlice
(Cranendonck), Havlíčkův Brod (Brielle), Hořice (Borgen-Odoorn),
Hradec Králové (Arnhem), Hranice (Voorburg), Liberec
(Amersfoort), Mnichovo Hradiště (Naaldwijk), Most (Meppel), Olomouc
(Veenendaal), Pardubice (Doetinchem), Polička (Dwingeloo), Přerov
(Cuijck - St. Agatha), Příbram (Hoorn), Svitavy (Weesp), Šumperk
(Maarssen), Znojmo (Harderwijk).
En Starto 4/2004, paĝo 123, jam estis alvoko por
fari esploron, kiuj ĉeĥiaj (bohemiaj, moraviaj, sileziaj) urboj estas
en ĝemela rilato al urboj nederlandaj. En la fono de la afero estas laŭdinda
aktivado de UEA kaj de ties komisiito Wu Guojiang (ĉino). Tiu eldonas
retan revueton „Informilo de Ĝemelaj Urboj“ (retadreso: amikeco999@21cn.com.).
Sukcesan esploron faris sole la kluboj en Domažlice
kaj Brno. Ni nun provos informiĝi, ĉu en la menciitaj nederlandaj
urboj ekzistas Esperanto-movado. Malgraŭ tiu nekonata faktoro ni
instigas niajn samlandanojn pli kontakti eksterlandon kaj tiel montri vivkapablon
de la ideo internacilingva kaj homaranisma, tiel edukiĝi al pli funda
lingvoscio kaj fine, nelaste, montri al viaj komunumaj politikistoj, ke
Esperanto ne estas nur fola ĥimero.
Esperanto estas fenomeno, kiu postulas internacian
komunikiĝon. Tio signifas, ke esperantistaj movadanoj ankaŭ mem
programe komunikiĝu kun eksterlando kaj ne nur amike babilu nacilingve
en siaj fermitaj rondoj.
Societo por internacia lingvo Esperanto en Brno – J. Werner
Esperanto-Silvestro
en Česká Třebová
estis denove aranĝita fare de Esperanto-rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová la 29-an de decembro 2004 en restoracio Horbytka, kie kolektiĝis multaj invititaj amikoj, kiuj sen esperantista kolektivo ne scias imagi la jarfinon. Venis sesdeko da esperantistoj el 15 lokoj de la respubliko (post longa tempo sen eksterlanda partopreno), kiuj bone amuziĝis, ridis, konkursis kaj dancis ĉe la gvido de s-anino Jana Křížková.
Ĉiujare la silvestra vespero ricevas ian
temon, sub kiu prezentiĝas unuopuloj kaj grupoj de diversaj E-kluboj. La ĉi-jara
temo estis „Eĥoj de la olimpikoj en ĉiuj sportobranĉoj“. En
difinita tempo defilis sportistoj de ĉiuj disciplinoj kun siaj sportiloj.
La ĵurio havis malfacilan taskon elekti inter la unuopuloj kaj grupoj la
plej interesan prezenton. La oran medalon akiris la diskoĵetanto Kvido
Janík el Šumperk kaj inter la grupoj okupis la unuan lokon 7-membra grupo el
Pardubice, kies sep diversaj sportistoj portis super la kapoj la olimpikajn
cirklojn.
-zn-
Esperanto-balo
en Česká Třebová
Kiel la tempo rapidas... pensis esperantistoj el Česká Třebová sabate la 5-an de februaro 2005, kiam ili aranĝis modestan hejman "baleton" en klubo HORBYTKA. En estintaj tempoj ili aranĝadis eĉ du balojn, unu vendrede, duan sabate. Nun verŝajne homoj ne ŝatas danci. Esperantaj baloj en Česká Třebová komenciĝis en la jaro 1970 kaj la nuna jam estis la 36-a.
Riĉa tombolo plaĉis al ĉeestantoj, inter kiuj estis asocia komitatanino Libuše Dvořáková. Ŝi dankis al honora membro de ĈEA Jiří Pištora pro lia oferema laboro por Esperanto-muzeo. -zn-
EK PLZEŇ
La 15-an de januaro 2005 la esperantistoj de
Plzeň dum sia jarkunsido (19 personoj) dankis al organizantoj de la 14-a somera
renkontiĝo en Nekvasovy ĉe Nepomuk kaj de frusomeraj renkontiĝoj
en Plasy. La ĉefa programo estis preparo de la 100-jara jubileo de EK
Plzeň. Kadre de ĝi oni intencas aranĝi retrospektivan ekspozicion
kaj utiligi diversajn formojn de informado. La ekspozicio okazos en la
scienca biblioteko (16.-27. 5. 2005) kaj renkontiĝo de esperantistoj realiĝos
en tiu periodo (20.-22. 5. 2005). La aliĝojn akceptas Václav Kaprál, 331
51 Kaznějov, esperantoplzen@centrum.cz ĝis fino de aprilo.
Eblas aliĝi ankaŭ al la 4-a TREP Plasy (9.-12. 6. 2005, prezo 300
kronoj tage por manĝo kaj tranoktado). La klubo eldonis ankaŭ
du bildkartojn kaj kalendareton (bedaŭrinde la presejo uzis haltostrekon
anstataŭ dividstrekon, verŝajne ĉar la kompostisto ne sciis, ke
Esperanto-klubo estas unu vorto).
KLUBA
VIVO
EK Ústí nad Labem
La klubo kun jura subjektiveco asociigas 16 membrojn. Dum la klubaj kunvenoj okazas lingva instruado (V. Novobilský) kaj raportoj pri novaĵoj. Gravaj aranĝoj: diskuto (21. 1. 2004) kun Doc. P. Chrdle kaj Prof. V. Novobilský en la scienca biblioteko pri Komunikado inter nacioj - lingva problemo en la mondo kaj EU speciale (akompanata de ekspozicieto de libroj de KAVA-PECH). La sekvan tagon la Ĉeĥa Radio Nordo elsendis intervjuon kun P. Chrdle. La plej gravaj aranĝoj estis la 17-a Internacia Kultura Festivalo kaj 25-a Ĉeĥa-saksa tago, kiuj en 2004 realiĝis samtempe en decembro. La klubo tenas rilatojn kun esperantistoj en Pirna kaj Kronach (Germanio), Hennebont (Francie) kaj Chiavari (Italio). La prezidanto M. Smyčka transloĝiĝis al České Budějovice komence de 2005.
EK Třebíč
La klubo realigis la 52-an Someran Esperanto-Tendaron en tri etapoj, fondis Fondaĵon Lančov, al kies konto (GE Capital Bank a.s. 6401502-754/0600, variabilní symbol 115, konstantní symbol 0308) la homoj sendis jam pli ol 11 mil kronojn. Kelkaj iamaj SET-anoj decidis doti la tendaron per prunto de 300 mil kronoj (repageblan ĝis 2010) por rekonstrui necesejon kaj lavejon. Ili ankaŭ preparas interretan paĝon por propagandi ĉijaran 53-an SET-on. En Okříšky s-ino K. Bártlová daŭrigas sian infanan rondeton.
Esperanto, P.O. BOX, 674 01 Třebíč
esperanto.trebic@volny.cz
Ostrava
Sukcesis la peno de s-ino Tesařová eldoni informilon pri la urbo Ostrava, tradukitan de L. Klegová kaj kontrolitan de s-ro Pastrňák. La informiloj estis transdonitaj al informcentroj en Ostrava kaj Poruba, kie oni vendas ankaŭ Esperantajn bildkartojn (Saluton el Ostrava), kiuj estis nove represitaj. La informiloj estis dissenditaj al multaj landoj, de kie ni ricevis bonajn eĥojn. En majo ni renkontiĝos denove ĉe la Arbo de Milenio, kie estis metitaj novaj inform-tabuloj.
Renkontiĝoj
La 23-an de aprilo 2005 je la 9,30 horo antaŭ la busa stacidomo ČSAD en Litomyšl - antaŭtagmeze renkontiĝo kun ceramikisto kaj skulptisto Dudycha, posttagmeze prelego pri Nov-Zelando. La 14-an de majo renkontiĝo en Šumperk, la 21-an de majo infana Esperanto-tago Svitavy, la 18-an de junio renkontiĝo en Lanškroun. La 8-an de oktobro renkontiĝo en Polička je la 10-a horo antaŭ la stacidomo.
Brno
En 2004 okazis 28 kunvenoj de Esperantista klubo en Brno kaj 10 kunvenoj de Societo por Esperanto en Brno, ĉiuj kun preparitaj prelegaj programoj pri diversaj temoj. La plej grava estis komuna aranĝo (4.-5. 12. 2004) omaĝe al ora duopo de Brno, Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber, kiun partoprenis gastoj el aliaj kluboj kaj el ĝemelurbo Stuttgart (Germanio). Kontaktoj estis ligitaj ankaŭ kun la franca ĝemelurbo Rennes. La kluba biblioteko riĉiĝis je 28 novaj libroj. En la urban enciklopedion en interreto estis metitaj pluraj kontribuoj pri Esperanto-movado en Brno.
|
Schůze výboru ČES |
se konala v sobotu 15. ledna v Brně v útulném obýváku předsedkyně svazu Věry Podhradské. Hlavním bodem programu bylo schválení rozpočtu na rok 2005. Tajemník informoval přítomné o hospodaření svazu v roce minulém a potom byla pojednávána jednotlivě každá položka. Dále bylo jednáno o důležitých změnách - změně sídla svazu (Na Vinici 110/10, Poděbrady) a zřízení běžného účtu u Poštovní spořitelny. O práci volební komise informoval její předseda K. Janík. Stále je možné navrhovat kandidáty do nového výboru svazu a dozorčí komise. Ing. Dvořáková seznámila přítomné se stavem příprav 11. sjezdu ve Vyškově a o činnosti klubů a kroužků. Vše důležité, o čem bylo jednáno, naleznete v tomto čísle, a proto si ho pečlivě pročtěte.
pký
La lernejan rondeton gvidas PhDr. Kamila Bártlová ekde la jaro 1996. La meza nombro de gelernantoj varias inter 12-15, iujare pli ol 20. Krom lernado de Esperanto oni tie dediĉas tempon al korespondado kun francaj samaĝuloj, interŝanĝas kaj ekspozicias desegnaĵojn. Ni observu la suban foton el la lernojaro 2003/04:
Tute maldekstre sidas Hana Dočkalová, kiu gajnis la unuan premion en internacia konkurso pri infandesegnaĵoj en Francio. Apud ŝi dekstre sidas Hana Štolzová kaj Klára Hobzová, ili kantis Esperante en regiona radio-elsendo „Vysočina“. La staranta knabo estas Marek Dočkal el la klaso 9B. Li partoprenis internacian konkurson de la franca pedagogia gazeto ICEM kaj gajnis premion. Tute dekstre staras gvidantino de la rondeto Kamila Bártlová. Ni informas, ke ŝi jam kelkajn monatojn kunlaboras kun francaj esperantistoj je preparo de solena programo okaze de la 200-a jubileo de naskiĝo de mondkonata dana fabelverkisto Hans Christian Andersen (1805-04-02 – 1875-08-04).
Rememoro

Sur la historia foto estas Esperanta Supera
Kurso en Karlovy Vary 2.-18. VII. 1949.
La foton posedas d-ino Kamila Bártlová (tiam 18-jara Kamila Lampířová). Inter la instruantoj estas: Rudolf Hromada, Stanislav Kamarýt, František Vaněk.
Ĉu iu el la personoj sur la foto ankoraŭ vivas? Ĉu vi konas aliajn personoj sur la foto?
Konsultiĝo de Esperanto-Centroj
Esperanto-Domoj, -Centroj, -bibliotekoj kaj -arkivejoj havas multajn komunajn zorgojn, problemojn. „Interkultura Centro Herzberg“, ICH (Kulturcentro de UEA) organizas konsultiĝon por iliaj gvidantoj inter la 8-a kaj 10-a de aprilo en la E-Domo en Herzberg, Germanio. Al la faka semajnfino ICH bonvenigas la koncernitojn kaj aliajn fakulojn. Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe: ICH, Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel: +49/(0)5521-5983 rete: esperanto-zentrum@web.de
Lingvaj ludoj kaj enigmoj (20)
Solvo de la reĝpromeno el la antaŭa numero:
39. En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
La lasta kombina enigmo ankaŭ prenis la sistemon el la ŝakludo.
Ĝi nomiĝas ĈEVALIRO
Estas du diferencoj kompare kun la antaŭa reĝpromeno:
- la reto konsistas el silaboj anstataŭ literoj
- la kunligaj linioj imitas la iron (saltadon) de la ŝaka ĉevalo (al la tria kampeto en la najbara kolono)
Jen la ebloj de la lini-tiroj:

Ankaŭ ĉe la ĉevaliro la reto de
la lini-tiroj havas simetrion aksan aŭ centran. Tiun ni eluzas ĉe la
partaj kunligadoj de silaboj al senc-havaj vort-partoj, vortoj aŭ
esprimoj.
Jen kelkaj lini-tiroj laŭ la simetrio:
aksa centra

La kaŝitan tekston ni tralegos post la
kunigo de ĉiuj partaj linieroj en la kontinuan linion. La komenco kaj la
fino situas kontraŭ si kunligeblaj per unu ĉevalpaŝo (salto).
Montraĵo de la ĉevaliro (la titolo kaj kvar unuaj versoj de la poemo de Zamenhof):

La teksto: Mia penso.
Sur la kampo, for de l‘ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l‘ espero.
La lasta tasko:
40. ĈEVALIRO (la unua strofo de Kanto de l‘ ligo de Mozart en traduko de Zamenhof)

Solvo de la lasta tasko (ĉevaliro)
retrolegite:
40.INOMRAHALEBAINETNATSNOKJAKETROFURŬADETNATEĴROFNARETNOIĈINUTSEFNOROHNALEBEROLODNESEGROZNESJAKEROKUNODNONAMJOTARF Josef Cink
Ze soupeřů mohou být spojenci k prosazení esperanta (3)
V dnešní době jistě každý stoupenec plánových jazyků trpce zjišťuje, že o tyto jazyky nemá zájem ani veřejnost, ani sdělovací prostředky, ani papaláši. Co tedy dělat? - Je na to třeba jít pěkně „od lesa“.
Minule jsem Vám
řekl, jaké propedeutické hodnoty má esperanto a jaké má interlingua a
interlingue. A je tu první příležitost táhnout za jeden provaz. Propagujme
tyto jazyky jako nástroj k získání předpokladu, aby člověk mohl zvládnout
více jazyků (tedy nabízejme jakousi „přípravku pro budoucí polygloty“).
Předpokládejme, že případný zájemce bude chtít zvládnout nejen angličtinu, ale
i nejméně dva románské jazyky (a jistě i němčinu a ruštinu).
A máme-li tedy žhavého zájemce o získání polyglotických schopností, tak
ať se ho ujmou zároveň esperantisté i stoupenci jazyka interlingua a interlingue.
U stoupenců jazyka interlingua a interlingue se tento zájemce naučí nejprve
proniknout do mezinárodních slov řecko-latinských ve své mateřštině. Tady jsou
slovanské národy přibližně ve stejné situaci, neboť přijaly přibližně stejná
mezinárodní slova řecko-latinská. Pro výuku Čechů můžeme využít slovenskou
příručku: Július Tomin: Čo neviete o medzinárodnych slovách, Bratislava
1987.
Naučíme se tu, jak rozložit latinská a řecká slova na předpony, přípony a kořeny, takže můžeme pak proniknout i do těch slov, která neznáme. (Např. méně známé slovo „explikace“ (= vysvětlení) pochopíme na základě rozložení slov „komplikace“ a „expozice“). Tato příručka čtenáři osvětlí, jak se dá z elementů řecko-latinských slov ve slovenštině či češtině (čeština má asi 10 000 takovýchto slov) sestavit podstatná část plánového jazyka interlingua. A čtenář si může i ověřit, že začíná tomuto jazyku pasivně rozumět.
V tomto okamžiku je třeba, aby se našeho zájemce ujali esperantisté a aby ho „nepustili“ dřív, než esperanto plně zvládne - nejen pasivně, ale i aktivně, a to ve velkém rozsahu slovní zásoby. Bude dobré mu vysvětlit fungování gramatiky a slovotvorby esperanta tak, aby se z něho stal „rychlený“ strukturální lingvista (jak jsem o tom minule mluvil). A tento „předpolyglot“ bude mít sám ze sebe jistě i dobrý pocit, že esperanto dokázal zvládnout v obdivuhodně krátkém čase, takže mu značně stoupne sebevědomí pro učení dalších jazyků.
A pak teprve náš
zájemce bude zralý k tomu, aby se aktivně naučil jazyk interlingua nebo
interlingue anebo oba tyto jazyky. Tím bude „přípravka polyglota“
završena.
Až potom takovíto „předpolygloti“ začnou úspěšně zvládávat více přirozených jazyků, bude třeba zařídit, aby se stali předmětem zájmu sdělovacích prostředků, zejména televize. Diváci (posluchači, čtenáři) by se tak dověděli, že za jazykovými schopnostmi těchto polyglotů stojí plánové jazyky. A podaří-li se to dostat do vědomí lidí, bude se pak veřejnost jistě i ptát, proč že se plánové jazyky ve světě neužívají více. A tím se dostaneme do další etapy.
Tím myslím to, že se ve světě opět vytvoří klima, kdy tu bude ochota nahradit angličtinu v mezinárodním dorozumívání plánovým jazykem. Ale pozor, je třeba se poučit z minulosti a neopakovat stejné chyby!!! V minulosti se totiž nevzal na vědomí fakt, že lidé nejsou jen samí pasivní roboti, kteří budou poslušně čekat, až jim bude předložen nějaký plánový jazyk jako hotová věc. Mezi lidmi jsou přece i výrazné osobnosti. A taková výrazná osobnost se sama bude chtít stát autorem celosvětového jazyka. Je to pro ni velmi lákavé, neboť tím získá světové prvenství.
Takže očekávejme, že v takovémto klimatu nejenže dají o sobě vědět stoupenci všech plánových jazyků, jimiž se dosud někdo zabývá, nýbrž že budou vychrleny spousty dalších jazyků. A pro veřejnost – laickou i jazykově odbornou – nebude vůbec snadné se v tom orientovat.
Proto je třeba se na to připravit. Musejí být předem domluveni alespoň stoupenci esperanta a jazyků interlingua a interlingue. Tím míním to, že stoupenci jazyků interlingua a interlingue (a jakýchkoliv jiných jazyků než esperanto) musejí plně akceptovat ty podmínky, které jsem popsal v první části těchto svých úvah (viz Starto 3/2004). Tedy musejí souhlasit s tím, že se naučí esperanto a budou ho užívat všude, kde to bude třeba, přičemž svůj vlastní plánový jazyk budou užívat jen v rámci sítě stoupenců tohoto jazyka.
Jak by takováto síť měla vypadat? Představme si např. pana Bedřicha Plavce, který má rád jazyk interlingue (a jak už jsem řekl, pan Plavec bude muset ovládat i esperanto a bude ho používat všude tam, kde to bude potřeba). Jazyk interlingue však pan Plavec bude používat jen v rámci sítě stoupenců tohoto jazyka. Bude číst časopisy v interlingue a bude třeba i redaktorem nějakého z nich. V interlingue budou vysílat některé rozhlasové stanice a pan Plavec tam může někdy hovořit. A bude si samozřejmě i dopisovat s některými stoupenci interlingue.
Ale tato síť může proniknout i na veřejnost. Na veřejnosti ale musí být dodržena podmínka, že na prvním místě musí být vždy esperanto, přičemž tam musí být přítomno povinně vždycky. Jiný jazyk může být přítomen až na dalším místě, přičemž nebude vůbec povinné, aby tam byl.
Tím proniknutím na veřejnost mám na mysli různé veřejně přístupné písemnosti, např. nápisy na obalech zboží, návody k použití, nápisy na veřejných místech atd., atd. Nápis v interlingue by v takovýchto případech byl přítomen jen tehdy, pokud by se o to postarali stoupenci interlingue. Je-li pan Plavec odborníkem v elektrotechnice, pak např. pro mezinárodní elektrotechnické předpisy napsané v esperantu vypracuje i překlad do jazyka interlingue, který pak bude uveden na druhém místě. Ale pokud se stoupenci interlingue nebudou v tom či onom případě angažovat, nebude tam text v interlingue přítomen.
A kdyby např. pan Plavec chtěl na veřejnosti mluvit v interlingue, tak by musel zajistit zároveň i tlumočení do esperanta do sluchátek (šlo by to tedy jen tam, kde by to bylo technicky možné).
A bude-li pan Plavec psát někam nějaký služební dopis, např. o elektrotechnické problematice, tak tento dopis napíše nejprve samozřejmě v esperantu. Avšak v záhlaví dopisu uvede, že je stoupencem jazyka interlingue. A narazí-li náhodou na obchodního partnera se zájmem o interlingue, budou pak korespondovat již jen v tomto jazyce.
Pokud budou všichni dodržovat to, co jsem výše popsal, bude se každý moci vyžít v jakémkoliv plánovém jazyce (a nebude se tedy cítit odstrčen). Příště bych rád zabředl do jazykovědné problematiky, abych vám mohl naznačit, jaké hlavní typy plánových jazyků by se daly vytvořit. Zároveň vám budu chtít ukázat, k čemu všemu to může být dobré (tj. dobré pro všechny, nejen pro některé). A to nejdůležitější – na základě všech těchto výkladů jasně vysvitne, že esperanto nemůže být po jazykové stránce jiné, než je. A jako takové má všechny předpoklady být „králem“ plánových jazyků. A být králem znamená, že může samo žít v nejvyšší pozici a zároveň může nechat žít ve vymezených pozicích jiné plánové jazyky.
PhDr. Ing. Karel Podrazil
Liberec
"Esperanto utilus al EU"
En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Malgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro. Laŭ ŝi, Esperanto povus doni multan utilon al la Eŭropa Parlamento kaj al la Eŭropa Unio: Unue malplialtigon de la kostoj. Poste precizecon de la tradukado, kaj veran kaj praktikan interkompreniĝon de eŭropanoj. Eŭropo malvolonte parolas pri lingvaj problemoj, malgraŭ ke ili daŭre okazas. Spite al la enormaj sumoj, kiujn kostas la multlingveco, ne ĉiam la kunsidoj de la komisionoj estas tradukataj al la lingvoj de ĉiuj partoprenantoj. La plej multajn dokumentojn mi kaj aliaj parlamentanoj ricevas angle.
(laŭ Libera Folio)
Jaroslav Mráz (1933-2005)
La jaro 2005 komenciĝis per doloriga sciigo: la 12-an de januaro forlasis nin por ĉiam s-ano Jaroslav Mráz, homo kun nobla karaktero kaj eminenta esperantisto. La sciigo trafis min krude des pli, ĉar ni estis kolegoj dum la studoj en la Karola Universitato en Prago kaj kune partoprenadis tiam tre viglan Esperanto-vivon en la Praga klubo. Kvankam niaj vojoj disiĝis post fino de la studjaroj, ni kontaktis nin perletere kaj li partoprenis aktive Internaciajn Esperanto-Festivalojn en Ústí nad Labem. Liaj prelegoj en iliaj sabataj matineoj estis ĉiam impresa travivaĵo por la aŭskultantaro.
Jaroslav Mráz naskiĝis la 30-an de aprilo 1933 en Rokycany kaj kiel 16-jara li esperantistiĝis en la jaro 1949. Li partoprenis kelkajn somerajn lernejojn de Esperanto: en Doksy (1950, 1951, 1954), en Poprad (1952) kaj en Kost (Libošovice – 1953). En la jaro 1950 li submetis sin al la ekzameno „pri scio“ kaj en la jaro 1990 „pri la kapablo instrui“ (estas interese, ke en ambaŭ kazoj ekzamenis lin s-ano Josef Vondroušek). Poste li mem iĝis membro de ekzamena komisiono.
Jaroslav Mráz studis la rusan kaj la ĉeĥan lingvojn kaj literaturojn en la filozofia fakultato de la Karola Universitato en Prago kaj poste instruis unu jaron en la gimnazio Prachatice, sekvis 14 jaroj en la gimnazio Rokycany kaj en la jaroj 1972-76 li instruis en la Pedagogia fakultato en Plzeň. Poste li laboris, ĝis sia invalidiĝo en la jaro 1989, kiel direktoro de la stelobservejo en Rokycany.
Dum la universitata studado li komencis traduki en Esperanton la ĉeĥan poezion, sed nesisteme. Dum la laboro en la lernejoj li ne havis sufiĉe da tempo por plene dediĉi sin al Esperanto. Ankaŭ la laboro en la observejo forprenadis ĉiun lian tempon. Nur post la invalidiĝo li plene dediĉis sin al la poresperanta laboro.
Li tradukis en Esperanton jenajn poemkolektojn: Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj de Stanislav Kostka Neuman, Kosmaj kantoj de Jan Neruda, la ciklon Monatoj de Karel Toman, la porinfanan ciklon Turhorloĝo de Mánes de František Hrubín, epikajn poemojn Tirolaj elegioj kaj Reĝo Lavro de Karel Havlíček Borovský, Ekaŭdi la animon de Věra Ludíková, Vortoj de la nokto de Zdenka Bergrová, Mondo afabla ne nur al vortoj de Jiří Karen. La verkoj disponeblas en papera kaj reta formoj.
Krome li tradukis religiajn kantojn, operariojn kaj unuopajn poemojn de J. Seifert, V. Nezval k.a.
Lia lasta ampleksa laboro estis lingva revizio de 650-paĝa Esperanta traduko de Švejk, kiun originale verkis Jaroslav Hašek kaj en Esperanton tradukis Vladimír Váňa.
En la lastaj jaroj li prezentis precipe astronomiajn prelegojn dum klubaj kunvenoj, plejparte en Prago kaj Plzeň, en la lasta tempo ankaŭ en Brno. Krom Esperanto kaj astronomio li dediĉis sin al intensa laboro inter handikapuloj. Li estis ano de Asocio de esperantistoj-handikapuloj.
S-ano Jaroslav Mráz restos daŭre en niaj rememoroj.
Vlastimil Novobilský
Ústí
n.L., la 17-an de januaro 2005
Vlastimil Novobilský 70-jara
La 15-an de februaro festas d-ro Vlastimil Novobilský, emerita profesoro de Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem kaj honora membro de ĈEA, sian 70-jariĝon (nask. 1935).
Lia patro Jaroslav estis progresema instruisto, fondinto de ĉeĥa lernejo en Melč, distrikto Opava, pioniro de Esperanto en la regiono. Dum la milita tempo li pereis en nazia koncentrejo Mauthausen.
Vlastimil Novobilský prizorginte heredaĵon de sia patro esperantistiĝis jam en 1946 kaj li baldaŭ bone ekregis la lingvon. En la jaro 1951 li sukcese ekzameniĝis kiel instruisto de Esperanto. Ĝis la jaro 1953 li apartenis al gvidantoj de la movada vivo en la urbo Opava. Poste dum altlerneja studado li aktivis en Prago kaj fine en Ústí nad Labem, kien li transloĝiĝis kaj agas ĝis nuna tempo. Profesie li estas ĥemiisto kaj pedagogo altlerneja, kelkajn jarojn li laboris kiel esploristo. Ĝis 2001 kiel universitata profesoro li samtempe plenumis funkcion de rektoro de la Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem.
Dum sia agado en
la movado li gvidis dekojn da Esperanto-kursoj, instruis en someraj lernejoj
kaj tendaroj, estis aktivulo en la junulara sekcio (redaktis bultenon „Tagiĝo“).
En 1956 li publikigis en Opava publikaĵon „Skizo pri Esperanta
literaturo“, poste sekvis longega vico da studaĵoj, tekstoj, artikoloj kaj
prelegoj en la ĉeĥa kaj en Esperanto - tiuj enlande kaj eksterlande.
Krom ĝeneralaj temoj priesperantaj li ankaŭ aplikas la lingvon fake
kiel ĥemiisto kaj pedagogo. En tiuj ĉi fakoj li daŭre laboras
sur la universitata nivelo. Li estas membro-profesoro de AIS San Marino. En sia
vivo li plenumis diversajn funkciojn en lokaj, regionaj kaj tutlandaj
Esperanto-organizaĵoj, laste li funkciis kiel rektoro de IKU dum la 81-a
UK 1996 en Prago. Kiel bofilo de Jiří Kořínek li konservas heredaĵon de la
poeto.
Liaj verkoj: Česká literatura v Esperantu
(Ĉeĥa literaturo en Esperanto, 1983); Komenio kaj la internacia
lingvo (kun O. Kníchal); Bibliografio de Esperantlingva literaturo pri
Comenius; Comenius and international understanding; Comenius kaj
internacia kompreniĝo (1971); D-ro Tomáš Pumpr kiel beletra
tradukanto; Eduko al zorgo pri la vivomedio; Jazykové problémy na mezinárodních
odborných setkáních (Lingvaj problemoj en internaciaj fakaj renkontiĝoj);
Kontribuo de ĉeĥaj verkistoj al la Esperanta literaturo; Skizo pri
la Esperanta literaturo (1956); Využití esperanta ve vědě a technice (Apliko
de Esperanto en scienco kaj teĥniko).
|
Ni kondolencas |
Niajn vicojn
forlasis Ludmila Chvílová el Pardubice, Blahoslav Kincl el
Olomouc kaj Eli Böhmová (22. 1. 2005) el Ústí nad Labem.
|
Anoncetoj |
|
Ŝanĝo de la adreso: |
Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice,
tel. +421/38/5310264, poŝtelefono 606594614, m.smycka@seznam.cz
|
Propono de poŝtmarkoj: |
Mi vendos kolekton
de 70 freŝaj kaj uzitaj poŝtmarkoj, 33 tutaĵoj, 420 oficialaj poŝtaj
stampoj je temo Esperanto. Ĉion por 25% de kataloga valoro. Al seriozaj
interesiĝantoj mi respondos detale. F. Patera, Čs. armády 1027, CZ-508 01
Hořice v Podkrkonoší.
|
Korespondi deziras: |
S-ro Kevin A. Robb, „Panorama Palms“, 19/B Ben Lomond Drive, Nerang QLD 4211, Aŭstralio, kevrobb@bigpond.com
RET-INFO: senpaga en 2005!
De pluraj jardekoj oni ripetadas la deziron: "La Esperanto-movado devas adaptiĝi al la ŝanĝiĝintaj eksteraj cirkonstancoj!" Nia "Esperanto-Centro Eventoj" en Budapeŝto klopodis ne nur papagi tiun sloganon, sed reale plenumi ĝin. Ĝuste tial ni lanĉis la tiam "plej oftan" dusemajnan gazeton Eventoj en 1992, kiu atinginte legantojn en pli ol 60 landoj iĝis unu el la plej popularaj internaciaj servoj.
Same adaptiĝante al la ŝanĝiĝintaj eksteraj cirkonstancoj, ni havis la kuraĝon haltigi tiun projekton en 2002, ja intertempe interreto signife transformis nian vivon. Kvankam kelkaj E-famuloj misinterpretis tiun paŝon, la pasintaj du jaroj pruvis la ĝustecon de nia decido. Ni transmetis la emfazon de nia informa agado al la retpoŝta novaĵservo "ret-info", kiu kun siaj plurcent abonantoj estis unu el la plej grandaj kaj efikaj informaj organoj en Esperantio.
Ankaŭ nun venis tempo por ŝanĝo: lige al la ŝanĝiĝinta E-movada situacio en Hungario (unuiĝo de pluraj aloj enkadre de Hungara E-Asocio), ni decidis plenumi la servon de ret-info en 2005 senpage!
Tio signifas, ke se vi tion ĝis nun ne faris, do vi ne bezonas pagi la plilongigon de via abono por 2005! Aliĝoj kaj malaliĝoj de la servo okazas ĉe la retadreso: "oficejo@eventoj.hu"
László Szilvási
szilvasi@eventoj.hu
11.-17. 4. Skokovy
23. 4. Litomyšl
13.-15. 5. IKUE-konference Česká Třebová
14. 5. Šumperk
21. 5. Svitavy - infana tago
16.-27. 5. Ekspozicio en Plzeň
20.-22. 5. Renkontiĝo en Plzeň
9.-12. 6. TREP Plasy
18. 6. Lanškroun
3.-16. 7. Lančov, 1-a etapo
17.-30. 7. Lančov, 2-a etapo
31.7.-13.8. Lančov, 3-a etapo
6.-13. 8. Sebranice, IKUE-tendaro
13. 8. Lančov, renkontiĝo
14.-27. 8. Lančov - ripozado
8. 10. Renkontiĝo en Polička
Jak platit svazu - Změna!
V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a ve většině poboček České pošty si vyžádáte tiskopis VKLAD, který vyplníte ve všech kolonkách: částka Kč - sumu, kterou platíte, č. účtu: 195 230 825, variabilní symbol: má celkem 10 kolonek - prvních pět je pro vaše číslo svazové legitimace (je uvedeno na adresním štítku při expedici Starta) a dalších pět pro variabilní symbol podle účelu platby (viz seznam). Pokud platíte za klub (EK nebo sekci), uveďte svoje číslo legitimace a pošlete tajemníkovi seznam, za koho platíte. Symbol konstantní je 0379 a název účtu je: Český esperantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek, který slouží jako doklad o platbě. (Viz otištěný vzor tiskopisu). Platba je bez poplatku. Na starý účet u KB již nic neplaťte!!!
Seznam čísel (variabilní symboly):
06940 členství ČES
06941 členství UEA
06942 předplatné Starta bez členství
06943 dary ČES
06944 zápisné do Odborné knihovny ČES
07001 předpl. Monato (650,-Kč)
07002 předpl. La Gazeto (650,- Kč)
07003 předpl. La Ondo de Esp-o (500,- Kč)
07004 předpl. Juna Amiko (300,- Kč)
07005 předpl. Literatura Foiro (970,- Kč)
07006 předpl. Heroldo de Esp-o (1030,- Kč)
07007 předpl. Femina (650,- Kč)
07008 předpl. Litova stelo (320,- Kč)
50200 sekce železničářů IFEF
50400 komise pedagogická ILEI
50401 písemný kurs začátečníci
50402 písemný kurs pokročilí
50404 Paroliga kurso
50405 svazové zkoušky
50800 sekce nevidomých LIBE
50900 sekce zdravotníků UMEA
51000 sekce křesť. esp. KELI
51100 sekce katol. esp. IKUE
51200 sekce informatiky
70100 komise pro tisk a inf.
80200 ediční fond
80300 propagace v tisku
80400 fond Tilio
Zájemci o časopisy,
pište na adresu nového peranta: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz. Způsob placení najdete v levém sloupci této strany.
Monato: 650,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran formátu A4
La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu A5
La Ondo de Esperanto: 500,- Kč, v.s. 07003, 11 čísel ročně, 24 stran formátu A4
Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formátu A5
Litova stelo: 320,- Kč, v.s. 07008, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5
*Literatura Foiro: 970,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel ročně, 56 stran formátu A 5
*Heroldo de Esperanto: 1030,- Kč, v.s. 07006, 17 čísel ročně, 4 strany formátu A 3
*Femina: 650,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28 stran formátu A 4
*K těmto třem časopisům vydavatel vzkazuje, že předplatitelům z bývalých soc. zemí prodlouží předplatné na rok 2005 automaticky do prosince 2006, pokud současně zažádají o Esperantské občanství (v tzv. Esperanta Civito)