Starto 3/2004 (212)

 

Ĉu la ĉeĥa perdiĝos?

Ĉu ankaŭ vi, estimataj legantoj, observis, ke okaze de eniro de Ĉeĥa Respubliko al Eŭropa Unio kelkaj reprezentantoj de nia kultura vivo esprimis timon pri sorto de la ĉeĥa lingvo en la eŭropa ŝtataro? Kian influon havos niaj pli kaj pli grandaj kunlaboro kaj inter­kon­taktoj kun la ceteraj nacioj en Eŭropo je ĉeĥaj lingvo kaj kulturo? Ĉu minacas, ke iu el la lingvoj por faciligo de tiuj ĉi rilatoj transprenos domi­nantan postenon? Estas vanaj timoj, ke simile kiel enmigrintoj en Usono dumtempe transfandiĝis je usona­noj, ankaŭ anoj de nedomi­nantaj nacioj  transfandiĝos en eŭropa kal­drono je ekzemple anglalingvaj eŭropanoj kaj iom post iom trans­prenos ne nur lingvon, sed ankaŭ kulturon de la dominanta nacio kaj forgesos sian lingvon kaj sian tradician kulturon? Aŭ male, ĉu tiaj emoj ne estigos kontraŭ­premon kaj kontraŭstaron, kiuj povus fine gvidi ĝis detruo de malfacile kreita eŭropa konstruaĵo? Similajn tim­zorgojn oni povas aŭdi ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj, eĉ en Britio mem.

En Eŭropa Konstitucio tiu ĉi afero estas kontentige prilaborita. Unu el bazaj kolonoj de la Eŭropa Unio estas lingva egaleco kaj multe­kultureco. Estas ĝenerale agnoskata principo, ke oni ne povas Eŭropon senhistoriigi, ke Eŭropo ne devas malfideligi sian propran tradicion per akcepto de unu universala lingvo kaj de unu kulturo aŭ per potenca decido aŭ per kreo de kondiĉoj por tia evoluo. Pro tio en ĝisnuna dekunulingva Eŭropo oni elspezis grandajn sumojn kaj ĉerpis grandan homan potencialon por tradukado el kaj en ĉiujn dek unu lingvojn, do en cent dek traduk­direktoj.

Per pligrandigo de la Unio la nombro de la lingvoj grandiĝis je dudek. Ili estas la angla, ĉeĥa, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, latva, litova, malta, nederlanda, pola, por­tugala, slovaka, slovena kaj sveda. Pligrandigo de la lingvonombro ŝaj­ne ne estas signifplena, eĉ ne du­obla. Sed el tradukista vidpunkto temas pri pligrandigo de traduk­direktoj el menciitaj 110 je 380, do 3,5 obla! Tio nepre ne estas neglek­tebla nombro. Nombro de traduk­direktoj nome kreskas kun nombro de la lingvoj (n) potencserie laŭ formulo n × (n-1). Se ni prognozos grandigon de la Unio je ĉiuj eŭropaj landoj kaj Izraelio, temus pri 32 ĝisnunaj ŝtataj lingvoj, plie la alba­na, belorusa, ivrito (moderna hebrea), kroata, makedona, molda­va, norvega, rumana, rusa, serba, turka kaj ukraina, kaj 992 tradukdirektoj. Je ekzisto kaj egaleco certe havas rajton ankaŭ ceteraj vivantaj lingvoj, da kiuj en Eŭropo estas dek ses, nome la bretona, cigana, eŭska, feroa, flandra, frisa, gotlanda, gronlandinuita, irlanda, islanda, kataluna, luksemburga, soraba, okcitana, skotgalea kaj  veljusa.  Sume temas pri 48 lingvoj kaj 2256 tradukdirektoj. Estas evidente, ke pro praktikaj kaj eko­no­miaj kaŭzoj pli frue aŭ poste oni devos trovi alian, pli konvenan manieron por realigi lingvan demo­kration kaj egalrajtecon. Ja eŭropaj diverslingvanoj renkontiĝados ĉiam pli ofte ne nur sur la tero de Uniaj institucioj.

Ni, esperantistoj, konas solvon de tiu ĉi problemo jam longe. Ni penas pri konservo de lingva bunto de Eŭropo tiel, ke ĉiu nacio uzos kaj perfektigos sian propran naci­lingvon kaj disvolvados sian tradi­cian kulturon same kiel ĝis nun. Nur en kontaktoj kun alilingvanoj la homoj uzos supernacian arte­faritan lingvon, plej bone praktike elprovitan Esperanton. Al Espe­ranto havus ĉiuj nacioj egalan rilaton kaj ankaŭ ne minacus dan­ĝero de superrego de unu naci­kulturo.

En Uniaj institucioj ĝi povus funk­cii tiel, ke ĉiu nacio prizorgus tra­du­kadon de la dokumentoj el sia nacilingvo en Esperanton kaj laŭbe­zo­ne male. Ĉiu nacio kompreneble respondus pri siaj tradukoj. Per tio ne nur signife malkreskus nombro de la tradukdirektoj, sed ankaŭ kreskus precizeco de la tradukoj. En internaciaj kontaktoj ĉesus konflik­toj pro diversmaniere tradukitaj do­ku­mentoj. Valida ĉiam estus doku­mento en Esperanto. Okaze de pligrandigo de EU la eŭrocivitanoj- esperantistoj kom­pre­neb­le atentigas je ekzisto de tiu ĉi eblo de demokrata kaj multe pli malmulte­kosta solvo. Ni notis ĉefe tiujn ĉi aktivaĵojn:

- Francaj esperantistoj fondis aso­cion E-D-E (Eŭropo - Demokratio - Esperanto), kies celo estis subteni la kandidatojn por Eŭropa Parlamento, kiuj zorgos pri disvolvo de la demokratio kaj enkonduko de Espe­ranto en EU. Nelonge antaŭ la eŭroelektoj E-D-E tranformiĝis en politikan partion kaj starigis kandidatojn en ĉiuj sep francaj elektoregionoj (escepte transmaraj). Ĝi akiris 25.259 voĉojn, t.e. 0,14 %. La partio strebos iĝi tuteŭropa kaj por venontaj eŭroelektoj starigi kandidatojn en ĉiuj Eŭropaj elekto­regionoj. Kvankam E-D-E nomiĝas politika partio, ĝi ne havas kaj pro sia specifa celado eĉ ne povas krei ĝeneralan politikan programon prezentantan solvon de problemoj en ĉiuj fakoj de la socia vivo (ekonomio, socialsekuro, popola sano, edukado ktp.). Pro tio el politologia vidpunkto ĝi ne estas politika partio, sed nur interesgrupo. Estas demando, ĉu origina intenco de E-D-E subtenadi Esperanton en tuta politika spektro ne estus pli taŭga.

La 1-an de aprilo 2004 estis en Eŭropa Parlamento akceptigita por traktado kaj voĉdonado amendo de deputito de la Radikala Partio italo Giafranco Dell‘ Alba, en kiu estis alvoko pri „daŭrigo de streboj konservi la eŭropan lingvan kaj kulturan plurecon, kadre de kiuj estu esplorate, inter alie, ĉu la enkonduko de paralela neŭtrala pontolingvo, kiel Esperanto, povus kontribui al konservado de la lingvoj kaj evito de unulingva superrego“. Por la amendo voĉ­donis 120 parlamentanoj, do 43%. Malgraŭ tio, ke la propono ne estis aprobita, alta elcento de jesaj voĉoj signifas, ke la parlamentanoj konscias gravecon de la problemo kaj  eblon solvi ĝin.

 

Radikala partio impulsis novan subtenadon eksperimente instrui Esperanton en mez- kaj alt-lernejoj, kie estas konvenaj kondiĉoj. Per eksperimento estu esplorata i.a. propedeŭtika efiko de la lingvo Esperanto por lernado de pluaj lingvoj. Estis nomita „Komisiono por Eksperimento de Internacia Lingvo en Eŭropa Unio (KEILEU)“, kiu petis nomumi delegitojn en ĉiuj EU-landoj, kiuj en nomo de KEILEU traktu kun naciaj ministerioj por edukado cele akiri konsenton kun lernado. Malgraŭ ke nia ministerio por lernejaferoj jam antaŭ jaroj konsentis kun lernado, kaj en kelkaj nemultaj okazoj oni praktikas ĝin, nome de ĈR la kunlaboron transprenis samideano J. Vojáček. Ĉefa problemo en tiu ĉi afero certe estos trovi kapablajn kaj oferemajn instruistojn.

Dum Universala Kongreso en Gotenburgo francaj esperantistoj antaŭmetis proponon organizi je eŭropa skalo peticion por lingve kaj kulture bunta Eŭropo kaj subteno de Esperanto. Kvankam teksto de la peticio ne estis ankoraŭ perfekta, la afero akiris subtenon en kelkaj landoj, i.a. ankaŭ de ĈEA-komitato. Laŭ Eŭropa Konstitucio oni devus akiri en Uniaj landoj unu milionon da subskriboj, por ke la Uniaj institucioj devu la aferon serioze pritrakti kaj solvi. Internacia peticia komitato bedaŭrinde ne estis nomita kaj eĉ la proponintoj mem ne daŭrigis la aferon. Bedaŭrinde, ĉar temus pri finance nemulte postul­ema kampanjo de granda kleriga kaj propaganda signifo.

* La 9-an de majo 2004 en Strasburgo, sidejo de Eŭropa Par­lamento, efektiviĝis manifestacio por Eŭropa bunto. Malgraŭ mal­bona vetero kunvenis pli ol 300 ho­moj el Francio, Germanio, Belgio, Svislando, Britio kaj Serbio. Eki­pitaj per multaj banderoloj por lin­gva egalrajteco kaj uzo de Espe­ranto ili tramarŝis la urbon al Eŭropa Parlamento, kie ili diskutis kun vizitantoj de la Parlamento. La manifestantoj promesis al si, ke venontjare ili rekunvenos. La aranĝo estis favore akceptita en franca gazetaro.

Pri lingva demokratio en Eŭropa Unio disvolviĝis ankaŭ vasta diskuto en Interreto.

Tiuĉiokaze ni ne povas eviti demandon, ĉu lingvo Esperanto estas preparita por plenumi ofici­alajn funkciojn de pontlingvo. Ideale tia lingvo havu minimumon da sinonimoj kaj homonimoj, unusignifan gramatikon, disponu pri perfektaj grandaj ambaŭ­direktaj tradukvortaroj por ĉiuj ĉeestantaj lingvoj kaj havu plenan terminaron por  apartenantaj fakoj. Bedaŭrinde Esperanto, kiu estis ĝis nun uzata ĉefe en civitanaj kontaktoj kaj kulturo, tiujn ĉi postulojn ne plene kontentigas. Sed tio estos tasko por profesiaj lingvaj institutoj, kiuj preparu Esperanton por tiuj novaj taskoj je mendoj de Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj.

Ni, civitanoj de la Unio, kiuj konas ekonomian solvon de la lingvoproblemo en Eŭropo, havas rajton ĝin postuli. Do ni postulu, skribu, demandu, propagandu, balo­tu  favore al Esperanto.

Josef Hron

Kristana kongreso

La 54-a kongreso de KELI okazis de 31. 7. ĝis 7. 8. 2004 en la ĉarma moravia urbeto Bystřice pod Hostýnem, en la komforta pensiono Sola Gratia.

Devizo de la kongreso estis „Graco“ kaj ĝin traktis prelegoj, diskutoj kaj preĝoj, kiuj okazis 3-foje tage.

Dimanĉe matene estis ekumena diservo, posttagmeze oficiala malfermo de la kongreso en festa salono de la loka kastelo, kie akceptis nin la urbestro s-ro Pánek, tuj poste publika orgena koncerto de nia membro prof. E. Leuze (Germa­nio) en la preĝejo de Sankta Jiljí (Egido). Vespere kantis al ni Kateřina Kudlíková kaj Miroslav Smyčka kun pianakompano de Jan Zimmel. Tiutage estis kun ni multaj gastoj, ne nur esperantistoj.

Dum la semajno ni vizitis Kroměříž, Rožnov p. R. kaj Hostýn. Interesa estis rakontado de s-ino Jana Ježíková pri la vivo en Nepalo (Tibeto) dum malfermo de la ekspozicio de ŝiaj fotoj. Jarkun­ve­no de KELI elektis kiel novan prezi­dan­ton francon Philippe Cousson. Venonta kongreso estos ekumena kaj okazos en hungara Piliscsabo (16.-23.7.2005).

                        P. Polnický

Kongresa rezolucio alte taksas ĉinan registaron

En la kongresa rezolucio, kiun aprobis la komitato de UEA en sia vendreda kunsido, oni konstatas, ke "por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la en­kondukadon de Esperanto en lernejojn".

Pekina Deklaro

La 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004 kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,

traktinte la temon "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj",

notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,

memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Espe­ranto sur la kampo de internaciaj inte­lektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,

notante la "Raporton pri Homa Evo­luigo 2004" de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,

alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia inter­kompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucio de Unesko,


DEKLARAS

ke
demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,

ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,

ke neǔtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,

ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj siajn util­econ kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kom­pre­niĝon en egaleca etoso en nia hodiaǔa mondo,

ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kom­preno kaj mondpaco, necesas forte sub­teni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas ling­vo­lernadon ĝenerale kaj antaǔenigas internaciecan aliron al la mondo.

 

NOVAJ HONORAJ MEMBROJ

DE UEA

Kiel membro de la honora patrona komitato estis elektita la eksprezidanto de UEA, Kep Enderby, iama ministro pri justico en Aŭstralio. Honoraj membroj iĝis la elstara ĉina esperantisto Li Shijun (Laŭlum), la rusia aktivulo Vladimir Samodaj, la iama konstanta kongresa sekretario de UEA Gian Carlo Fighieira (Italio), la unua prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-movado de UEA), Takeuti Josikazu (Japanio), la eksprezidanto de UEA, Lee Chong Yeong (Koreio), la pedagogo Magda Šaturová-Seppová (Slovakio) kaj la blindula aktivulo Jiří Vychodil (Ĉeĥio).

 

Jiří VYCHODIL

(1940), eksprezidanto de la sekcio de nevidantoj, profesie telefonisto. Estante tute blinda, li partoprenas E-aranĝojn en akompano de iu el la familianoj. Ofte li piane akompanas niajn kantistojn dum koncertoj. Post Vuk Echtner redaktoro de la brajla gazeto Aŭroro. Por siaj sekcianoj li sekurigis legadon de artiko­loj el Starto kaj aliaj gazetoj, brajligon de diversaj publikaĵoj, vortaroj, lerno­libroj. Kiel oni kutimas diri "motoro" de nia blindula sekcio. Honora Membro de ĈEA.

Ni gratulas ankaŭ al elstara kaj meritplena slovaka esperantistino, d-ino Magda Šaturová-Seppová.

Nova estraro de UEA

La prezenton gvidis Renato Corsetti, la reelektita prezidanto. Krom li, nur unu estrarano restis el la antaŭa estraro, nome Ans Bakker-ten Hagen, kiu respondecas pri financoj. En la nova estraro la plimulto, eble la unuan fojon en la historio de UEA, estas virinoj. Krome tri el sep loĝas ekster Eŭropo, same kiel en la antaŭa estraro.

La respondecoj de la novaj estraranoj:

 

Renato Corsetti - prezidanto; planado, eksteraj rilatoj, informado

Claude Nourmont - vicprezidanto; kul­tu­ro, kongresoj

Ulla Luin - ĝenerala sekretario

Ans Bakker-ten Hagen - financoj, administrado, rilatoj kun TEJO

Yu Tao - azia agado, amikoj de Espe­ranto

Maritza Gutiérrez - landa agado

Amri Wandel - faka kaj scienca agado

 

Orodo, 15 jaroj

Esperanto-vilaĝo, Orodo en Niĝerio festis sian 15-jariĝon ĉi somere. Dum la festo okazis ankaŭ diplomiga ceremonio de 26 lernantoj, kiuj finis siajn studojn en la loka altlernejo.


(RET-INFO, laŭ Israel Uhuegbu)

 

JUDr. Karel TRAXLER

el Příbram la 19-an de junio ĝisvivis sian 90-jariĝon. Al esperantistaro li estas konata kiel kreinto de la JURA VORTARO, en la jurista branĉo kiel la plej maljuna juristo en nia respubliko. Ĉi-koncerne lian jubileon honoris per sia partopreno liaj oficialaj, ŝtataj geko­legoj, sed tie ni ne ĉeestis. Nia kunveno kun la jubileulo estis pli modesta – en la rondo de nia E-klubo, kaj kun ŝatataj gratulantoj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio: Petr CHRDLE kaj Zdeněk PLUHAŘ. Li troviĝas en bona sanstato, lia kapo plensence laboras kaj lia koro senĉese batas por Esperanto.

Ĝuste kiel hazarde estis en la ĵurnalo NAŠE RODINA presita lia artikolo, kiu argumento­plene kaj klare pledas por nia lingvo.

Esperantistoj el la EK Příbram

El la jura vortaro

damaĝado poškození, způsobení škody, ublížení; záškodnictví, diverze

- de konsumanto poškození spo­třebitele

- de la korpo poškození/ublížení na těle

- de kreditoroj poškození /zkrá­cení věřitelů

VENKINTO SUPER LA MALJUNAĜO

tiel oni povas nomi la anon de la Praga Esperanto-klubo inĝ. Rudolf ZINTL, kiu en sia 86-jariĝo gajnis jam sesan diplo­mon. Laŭprofesie li estas inĝeniero en la ekonomia fako.

Kiam li finis sian profesian vivotaskon kaj estiĝis pensiulo, li ekkomencis novan eduketapon – nun ĉe la „Universitato de la tria aĝo“ (kiel oni delikate, sprite kaj metafore nomas prelegajn programojn por pensiuloj). Li estas mirinde studema homo, ĉar li jam kvinfoje plenumis kursojn en diversaj fa­koj de la Matematika-Fizika Fakultato ĉe la Karola Universitato en Prago. La di­plo­mojn (post trijaraj kursoj) li gajnis en jenaj fakoj: mineralogio-paleontologio, geologio-geografio, mikologio, filozofio kaj tiu la lasta estas meteorologio.

La diplomo al li estis enmanigita je la 15-a de junio, en la plej solena spaco de nia lando – en la granda aŭlo de la Karola-universitato. Li estis unu el 96 finstudintoj de la kursoj, kiujn oni povas studi ĉe la menciita fakultato. Gratu­lantoj estis, krom la familianoj, ankaŭ ni, esperantistoj. mt

15.6.2004, kun gratulantinoj Helena kaj Margit

 

Esperanto-renkontiĝo

Česká Třebová proksimiĝis al espe­rantistaj infanoj per renkontiĝo la 22-an de majo 2004. Por la semajnfino alve­tu­ris infanoj el ĝemela rondeto el Ratíško­vice, kie ilin instruas la aŭtorino de la nova lernolibro por infanoj Jana Meli­chár­ková. Estis invititaj ankaŭ infanoj el Brandýs, Opatovec kaj Svitavy. Sabate celis al ĉearbara kabano „Ĉe Floriano“ trideko da homoj. Survoje ili rigardis Esperanto-vitrinon ĉe Nova Placo kaj kapelon de Sankta Katarina. Direkte de la arbaro alvenis sinjorino Klíčová kun siaj poneoj, sur kiuj poste la infanoj rajdis la tutan posttagmezon. Sed la ĉefa programo estis konkursoj en la kabano. Komencantoj rekonadis kolorojn, agojn, ciferojn, bestojn kaj aliajn objektojn pere de esperantaj nom-indikoj. Knabinoj kapablis sprite ludi scenojn laŭ lotita titolo, ekz. ekskursi trajne kaj kaŝi sin antaŭ konduktoro aŭ transporti meblaron kaj rompi spegulon. Venkintoj ricevis premiojn. Post tag­manĝo la infanoj el Opatovec rapidis al trajno, ĉar vespere ili devis ludi por panjoj kaj avinjoj okaze de „Tago de Patrinoj“, dum la ceteraj infanoj en Kulturdomo kantis Esperanto-kantojn. Dimanĉe la infanoj el Ratíškovice anko­raŭ uzis toboganon kaj survoje hejmen dum pluvo trifoje malsekiĝis.

            Zdena Novotná

Junaj esperantistoj ĉe la fonto de rivero Svitava

 La 19-an de junio 2004 la Klubo de Esperanto-amikoj en Svitavy organizis infanan Esperanto-tagon. Kunvenis infanoj el Praha, Olomouc, Brandýs nad Orlicí, Česká Třebová, Opatovec kaj  Svitavy.  Antaŭtagmeze ili ekpromenis al la fonto de la rivero Svitava. Survoje ili konatiĝis kun belaĵoj de la urbo-ĉirkaŭo, kun evoluo de flaŭro kaj faŭno ĉi-loke laŭ informtabuletoj de la kleriga pado. Samtempe ili havis taskon serĉi preparitajn literojn de Esperantaj vortoj. La posttagmeza programo okazis en la domo de Servo por la Lernejo en Rieger-strato, kie estis preparita refreŝiga manĝo post longa promeno. Oni daŭrigis en konkursado, ne mankis Esperanto-kantoj. Por siaj prezentaĵoj estis la infanoj rekompencataj per premioj dona­citaj de la firmao Ravensburger Polič­ka. Ni esperas realigi la renkontiĝon ankaŭ venontjare.

                            L. Dvořáková

110 jaroj de naskiĝo de Theodor Kilian

   La 26-an de septembro ni rememorigos 110-jaran naskiĝon de la aŭtoro de famaj Esperanto-lernolibroj. Theodor Kilian naskiĝis en Ivančice, de kie devenas lia kuzo, fama pentristo Alfons Mucha, kaj neforgesebla aktoro Vladimír Menšík. Instruistan liceon li studis en aŭstria urbo Krems. De 1928 li instruis en la Komerca Akademio en Třebíč.

   Dum la unua mondmilito li estis arestita de rusoj kaj kun ceteraj same arestitaj soldatoj li vivis  en la siberia urbo Tomsko. Tie li komencis studi Esperanton. En la Esperanto-klubo li konatiĝis kun la patro de soveta kosmonaŭto Titov. Kune ili korespondis poste la tutan vivon.

    Th. Kilian loĝis en Třebíč, sed prezidis ankaŭ certan tempon E-klubon en Brno. Tiam li ankaŭ kunlaboris kun radio-elsendado Radio Brno. Direktoro de tiu ĉi stacio, d-ro Slavíček, kun li interkonsentis pri instruado de Esperanto en la Radio. Laŭ elsenditaj lecionoj  Th. Kilian poste verkis sian unuan ekzercaron pri familio Čech. Pli poste la unuhora E-elsendado ricevis mesaĝojn de esperantistoj preskaŭ el la tuta  mondo kaj titolon "Verda Stacio". Kiam estis nia respubliko minacita de la nazioj, tradukis Th. Kilian la teatraĵon de K. Čapek "Blanka malsano" kaj kune kun fama, bonega ĉeĥa aktoro Karel Höger kaj aliaj aktoroj prezentis ĝin pere de radio al la publiko.

  Dum la dua mondmilito li laboris en kontraŭ­nazia movado RE-VI (la revolucio venkos). Ĉar li perfekte regis la germanan lingvon, lia tasko estis akiradi de nazioj kaj de germana radio gravajn informojn. Ekzemple kiam la urbon Třebíč traveturos milittransportoj  ktp. La finon poste plenumis partizanoj.

  Post la milito li laboris en Revolucia Nacia Komitato kaj ricevis ŝtatan ordenon por fideleco kaj servado por la patrujo.

  En la sama tempo li en la Komerca Akademio aranĝis E-kursojn, fariĝis prezidanto de la E-klubo en Třebíč, eldonis novajn lernolibrojn, speciale por instruado en SET  (ABC de Esperanto kaj aliajn instrulibretojn kaj vortaron), instruis Esperanton  en Třebíč, en SET.

  Post lia morto en 1978 gajnis la E-Klubo en Třebíč kiel heredaĵon lian domon. La strato, kie la domo situas, estis honorita de la urba magistrato okaze de la 100-jariĝo de Esperanto kiel strato „Esperantistů“.

  Omaĝe al la 110-jara jubileo de naskiĝo de Th. Kilian okazos sabate la 25-an de septembro 2004 je la 9-a horo solena renkontiĝo en la Esperanto-domo Kilian, ul. Esperantistů 3, Třebíč. La ĉeestantoj vizitos la tombon de Th. Kilian, kie realiĝos pieta rememoro kun  solena lokigo de floroj,  sekvos parolado en la domo, kie vivis kaj laboris Th. Kilian.

Permesu al mi inviti vin al tiu ĉi solena okazintaĵo. Bonvolu anonci vian ĉeeston.          Pavel Sittauer

Sinceran gratulon!

La 30-an de aŭgusto festis fondintoj kaj organizantoj de SET Lančov Olga kaj Pavel Sittauer 50 jarojn de sia komuna vivo.

La  3-a TREP en Plasy jam estas historio

En la tagoj 17. - 20. 6. 2004 EK Plzeň organizis en la urbo Plasy la 3-an TREP (Turista Renkontiĝo Esperantista en Plasy), kiun mi kaj mia edzino partoprenis.

La renkontiĝon firme kaj respondece prizorgis s-ano Václav Kaprál, fakte animo de la aranĝo - kune kun sia preciza informtabulo.

La refreŝiĝejo Máj (vere bele situanta meze de arbaroj)  fariĝis por ni agrabla tranoktejo, manĝejo, kunvenejo ...

La refreŝiĝejon (dometoj kaj kabanoj) uzas gepatroj kun infanoj, lernantoj, studentoj - do, svarmas vigla etoso.

La E-renkontiĝon partoprenis 25 gesa­mi­deanoj inkluzive du eksterlandanojn: franco kaj germano.

  Vesperaj programoj: Interkona parto, projekciado de fotoj el la antaŭaj renkontiĝoj, projekciado de videofilmoj:

Vidindaĵoj de en la nordo de Plzeň-regiono

Naskiĝo de novaj insuloj - Islando (E-versio)

La urbo Mladá  Boleslav (E-versio)

Organizaj aferoj

Kantado

Babilado, diskutoj

Multaj estas eblecoj de turismado en la regiono, kie abundas vidindaĵoj.

Aŭtoekskurson al la muzeo kaj galerio en Mariánské  Týnice gvidis samideano Stanislav Pech.

La pilgrimfesta komplekso estas arki­tek­tura baroka juvelo. La muzeo montras sian regionon de la pratempo ĝis nun en ege altvaloraj ekspozicioj. Krom la menciitaj ekspozicioj  - en iama klostro - ni povis vidi internon de  ĵus renovigita preĝejo.

Posttagmeze sekvis piedvizito al la urbo Plasy (uzante instru-vojojn). La plej unika estas cisterciana klostro, kiun la italdevena ĉeĥa arkitekto Jan Blažej Santini konstruis sur 5000 kverkaj pilastroj kaj sur ili ankoraŭ kuŝas kverka krado.

Ja, la klostro staras  ĉe la flanka fluo de la rivero Střela. Al la  klostro apartenas kirko, unika grenejo, agrikulturaj konstruaĵoj kaj familia Metternich-kripto.

Dum la tuta venonta tago (sabate) ni ekskursis per aŭtoj kaj ni haltis:

Mladotice: vilaĝo 35 km  norde de Plzeň.

La historia mencio el la jaro 1115.

Ni vizitis barokan kapelon de Virgulino Maria (laŭ projekto de G. Santini).

Žihle: vilaĝo 12 km  norde de Plasy.

En la loka tombejo estas Monumento dediĉita al viktimoj el la 2-a mondmilito.

En la jaro 1945, dum la morto-transporto, pereis ĉi tie 273 arestitoj el koncentrejo Buchenwald.        

Rabštejn nad Střelou: siatempe staris tie burgo, kiu estis ŝatata ripozejo de imperiestro Karolo la 4-a.

Žlutice: urbo 25 km sudoriente de Karlovy Vary.

Vizitinte la lokan muzeon, ni povis vidi fame konatan "Kantikaron  de  Žlutice" el la 16-a jarcento.

Proksime de  Žlutice  situas 693 m alta historia monto Vladař - eksvulkano. Sur ĝia kresto estis grandioza kelta fortikaĵo kun ampleksaj remparoj.

En 1421 uzis strategie la supron Jan Žižka. Dum tri tagoj li sukcesis defendi sin. En la tria nokto li trarompis dum neĝblovado (estis novembro) al si la vojon kaj  foriris al  Žatec.

Nečtiny: renesanca kastelo de nobelaro Gryspek. Nun konvene uzata de Agri­kultura Universitato kaj faka lernejo.

Manětín: urbo 29 km nordokcidente de Plzeň.

Ampleksa kastelo kaj angla parko.     

"Baroka perlo de la okcidenta Bohemio".

Vere vizitindaj loko kaj kastelo!

Surfaca kaolinminejo Kaznějov:  la lasta haltejo, antaŭ ol ni revenis en Plasy. El belvidejo ni ĝuas birdvidon je ampleksa helkolora kaolinminejo. Ni povas vidi la parton kun du lagoj ("oprám"),  en alia parto procedas ekspluatado. En la nova parto oni devas unue forigi suprajn tavolojn kaj  post la forigo povos komenci ekspluatado. La areon, kie la minado finiĝis, oni post reordigo redonas al la naturo. La Kaznějov-kaolinon oni uzas por specialaj celoj - telefonkabloj ktp.

Dimanĉe ni vizitis la regionan urbon Plzeň.

  Jam ekde mateno niaj vojoj dividiĝas. Iuj veturas trajne, aliaj aŭte. Denove ni renkontiĝas en  la stacidomo.

  S-ano Kaprál gvidas nin tra la malnova urbo ĝis belega urbodomo, kie ni povas detale rigardi modelon de Malnova Urbo. Ni estas en la centro de la urbo - Placo de Respubliko kaj la preĝejo de Sankta Bartolomeo. La turo de la preĝejo estas la plej alta en nia lando (102,26 m). La piedekskurson finas tagmanĝo.

Alia grupo elektis viziton de Medita Ĝardeno, kiu estas memoraĵo al viktimoj de malbono - gvidis s-anino Marie Zýková.

Ni adiaŭas kaj antaŭĝojas venontan renkontiĝon en tiu ĉi ĉarma regiono.

Dankon por la organizo, agrablaj kunestado kaj medio.

 

Stanislav Kareš

17-a Internacia Kultura Festivalo

de la 1-a ĝis la 3-a de oktobro 2004

omaĝe al Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr

Vendrede interkona vespero (restoracio „Na Rychtě“), sabate prelega matineo (bufedo „Jitřenka“ en strato Hrnčířská), posttagmeze homaranisma spirita kon­certo (Ruĝa Preĝejo) kaj vespere solena koncerto („Malgranda Scenejo“ de  Domo de Kulturo, strato Velká Hradeb­ní).  Dimanĉe ekskurso al Litoměřice.

Fervoja loĝigejo - 120 Kč por unu persono kaj nokto en dulitaj ĉambroj

Hotelo Palace - (fenestroj al la fervojo / al la korto):

         270,-/370,- Kč en dulita ĉambro

         440,-/640,- Kč en unulita ĉambro

 Aliĝilojn ĝis la 10-a de septembro akceptas s-ro Miroslav Smyčka, Kojetínská 90, CZ-400 03 Ústí nad Labem, telefono (420)-475 532 417.

 

Per "homaranismo" kontraŭ "ŝovinismo"!

  Homaranismo (laŭ PIV) estas politika-religia doktrino, iniciatita de Zamenhof, por servi kiel ponto al liberpensuloj de ĉiuj komunumoj; ĝia programo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco. (Liber­pensa devas esti la homo por konscii, ke ne nur lia propra kredo aŭ opinio kaj lia vivstilo kaj mondkoncepto estas la sole prava. La celado al pura homeco signifas celadon al pleja respekto al la fenomeno "HOMO" - sen kiu ajn atributo genta, religia aŭ range distinga (ĉu li estas re­ĝo, papo, prezidento, riĉa kastel­pose­danto, mizera senhejmulo, nobelpremiita akademiano, ĝangala indiĝeno, arestita krimulo, putino ktp.). - La dua parto de la homaranisma programo diras, ke se ĉiuj homoj estas laŭ justeco egalvaloraj kaj egalrajtaj - same tiaj estas iliaj komunumoj etnaj aŭ religiaj (kun siaj lingvoj kaj kulturoj entute). - El tiaj premisoj kaj radikoj elkreskis la ideo pri internacia lingvo, kiu troveblas jam ĉe Komenio kaj pluraj aliaj humanistoj, inkluz. de Zamenhof pli  poste. -

Homaranismo estas do afero kultur­politika - ĝis nun ne ĝenerale akceptita; ne ĉiuj komunumoj ŝtataj kaj politikaj konfirmis la interhoman, intergentan kaj interreligian egalecon. - Kaj eĉ la ideo de "tuthomara Dia familio" ne estis ĝenerale aprobita pere de mondaj religiaj komunumoj. (Zamenhof en la 6-a strofo de sia "Preĝo" proklamas: "Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj - ni ĉiuj de Di' estas filoj!") - Sed ĉu ekzemple ni kristanoj (senigitaj per bapto de hereda peko kaj sekve kvazaŭ superigitaj kaj privilegiitaj antaŭ la juĝo de Dia justeco) ne malkomplezus esti kvazaŭ „ĵetitaj en unu sakon“ kun hebreoj, mahometanoj kaj eble eĉ - gardu Dio! - kun paganoj kaj sendiuloj!? - Kaj la plejparto da religioj havas siajn dogmojn kaj specifajn ritojn, kiuj ilin (samkiel kristanojn la bapto) ekskluzivas kaj certagrade iom ŝovinisme superigas al aliaj religioj. (Ŝovinismo estas ja eco de unuopuloj aŭ komunumoj sin mem superiganta kaj aliajn ignoranta.) - La supre cititaj versoj de Zamenhof certe ne plaĉis al multaj liaj samtempuloj - kaj ne plaĉas al ne unu el "religiaj ŝovinistoj" eĉ nuntempe. (Tial ankaŭ la 6-a strofo de lia "Preĝo"  ofte ellasitis.) - Ne estas do facila tasko "reunuigi l' homaron"- kiel revis Zamenhof - precipe pro religiaj baroj! - Kaj kiu ĝin kapablus plenumi, tiu fariĝus vera savanto de la homaro! - Tamen iom pli facile montriĝas reunuigi ĝin per komuna lingvo. Al la solvo de tiu tasko evidentiĝas du vojoj: 1) La vojo de lingva imperiismo fare de unu granda nacia lingvo. 2) La vojo de justa egaleco de etnoj (kaj iliaj lingvoj kaj entutaj kulturoj) fare de ĉiuhoma, neŭtrala, supernacia lingvo; tiu ĉi iniciatus kaj emfazus la interhoman kaj intergentan solidarecon kaj protektus la transvivadon de ĉiuj etnoj kaj iliaj kulturoj. - Kontraŭe la unua vojo kaŭzus la poioman formortadon de ĉiuj aliaj lingvoj - kaj kulturoj - kun la sekvo de malesperaj kaj drastaj kontraŭstaroj fare de etnaj patriotoj - similaj al la nuntempaj rezistadoj de minoritatoj, kondamnitaj perei kulpe de la subpremo fare de ŝtata lingva imperiismo.

El la homaranisma grundo elkreskis ankaŭ la tiel nomata "Esperantismo" -laŭ PIV ĝi estas penado disvastigi en la mondo lingvon neŭtrale homan (t.e. por la homo - mondskale). Tiun lingvon oni kutime nun kovras sub la mallongigo ILo ( = Internacia Lingvo). Ĝi estas pli larĝa nocio ol Esperanto, ĉar E-o ne estas ja sola projekto de ILo. (Simile ke kristano estas pli larĝa nocio ol katoliko.) Tial plej grava estas la venko de ILo - ne de E-o! - La kreinto de E-o mem avertas antaŭ la "ŝovinismo". Eĉ en PIV sub la kapvorto "ŝovinisto" eblas legi jenan citaĵon de Zamenhof: "ŝovinistoj, kiuj volas aŭ E-on aŭ nenion". - Zamenhof en la 6-a strofo de "Preĝo" plu versas: "Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro..." - kaj la vortoj pri "lingva ŝovinismo" pruvas, ke li estis tiom klera homaranisto, ke li estintus preta pro la bono de l' homaro rezigni pri sia vivverko favore al alia projekto de homa lingvo, se tiu estus elektita. Nu, la homaranismo evidente kontrastas al la ŝovinismo - ĉu ne?!

  Iu saĝa asertis, ke la movadoj vivtenas sin per la samaj ideoj kaj idealoj, el kiuj ili ekestis. - Tial indas persisti reveni al la radikoj kaj al la kerno de E-a movado, kiu kovras la "internan ideon" - nome la ideon de l‘ homaranismo!

         Miroslav Smyčka

Ekspozicio en Valtice

En Nacia Agrikultura Muzeo en Valtice, kie direktoras s-ano Jaroslav Pokorný, estis sabate la 7-an de aŭgusto 2004 solene inaŭgurita ekspozicio „Esperanto - lingvo de amikeco kaj kunlaboro“, kiu tie restos ĝis fino de oktobro. Partoprenis 42 homoj. Post enkondukaj vortoj pri Esperanto estis la partoprenantoj invititaj al malgranda manĝeto kaj al trinketo de lokaj vinoj, sed ĉefe al la ekspozicio mem. Ĝi troviĝas en unu ĉambro kun kvar vitritaj ŝrankoj en la mezo, en kiuj estas prezentitaj precipe esperantlingvaj libroj kaj lernolibroj. Ĉe la muroj staras tabletoj kun supra vitrotabulo, sub kiu estas videblaj ekz. libroj de Zamenhof, Esperanto-poŝtmarkoj k.s. Ankaŭ la muroj mem estas plenaj de informoj pri la lingvo kaj ĝia movado. Ĉe la lasta tablo la vitro mankas, sekve la vizitantoj povas elpreni la enmetitajn materialojn kaj foliumi en ili. La ĉefa helpanto estis inĝ. Jan Werner (la dua inaŭ­gura paro­lanto). Inĝ. Pokorný surprizis la ĉeestan­tojn per siaj spritaj poemoj. Ĝis redakto-fermo venis 350 vizitantoj, unu eĉ el Aŭstralio.

Pozvánka na 10. konferenci Českého esperantského svazu

 

Vážení přátelé,

výbor Českého esperantského svazu (dále jen ČES) v souladu se stanovami svolává 10. konferenci ČES na dny 19.-21. listopadu 2004.

Místem konání je restaurace Plzeňka, Velkomoravská 8, 779 00 Olomouc, ubytování je v sousedním Hotelovém domě.

 

Program:

pátek 19.11.

od 16 hodin prezence účastníků, ubytování

 

18. 00  večeře

 19.00  beseda s účastníky UK v Pekinu

 

 

sobota 20.11.

8,00   snídaně

 

9,00 zahájení konference, pracovní jednání

 

12,00  oběd

 

13,00 prohlídka města

16,00  pokračování konference

 

18,00-19,00   večeře

 

19,00-23,00   zábavný večer s tombolou

 

 

neděle 21.11.

8,00   snídaně

9,00   pracovní jednání, ukončení konference

 

Účastnický poplatek:

člen ČES  - při platbě do 15.10. 2004 - 150 Kč, po tomto termínu 250 Kč

(členem ČES se zde rozumí člen v kategorii F - doživotní nebo členové v kategoriích A, B, C, D a Z - za předpokladu, že mají uhrazeny členské příspěvky na rok 2004 nejpozději v den zahájení konference)

nečlen ČES - při platbě do 15.10. 2004 - 250 Kč, po tomto termínu 350 Kč

zvýhodněný poplatek pro mládež do 30 let a nevidomé členy ČES  - do 15.10. 2004 bez poplatku

čestní členové ČES a čestní hosté bez poplatku

 

Strava + ubytování   -  začíná páteční večeří a končí nedělní snídaní

                                      Diety či vegetariánská  strava možná (prosím uvést na        
                                      přihlášce)

Cena (ubytování a stravování) jednotná - celkem 800,- Kč – vše pod jednou střechou, jednání v prostoru restaurace. Ubytování je ve dvoulůžkových pokojích s možností přistýlky. Televize na pokoji.

Popis cesty k místu konání konference:

Účastníci, kteří přijedou vlakem nebo autobusem, pojedou tramvají č. 4. Tramvaj č. 4 začíná u autobusového nádraží, druhá zastávka je vlakové nádraží, výstup je na 10. zastávce Wolkerova. Z této zastávky je Hotelový dům vidět, bude označen esperantskou vlajkou. Zastávka Wolkerova následuje po zastávce Výstaviště Flóra.

Cestující autem od Prahy přejedou nadjezd od Brna a první ulicí zabočí 2x vpravo.

 Během konference budete mít možnost zakoupit esperantské zboží v Libroservu ČES.  Libroservo bude na konferenci výhradním prodejcem, pokud si přejete nabídnout k prodeji svoje E-předměty, pak pouze jeho prostřednictvím. Neesperantské zboží nebude dovoleno prodávat.

Vkládání reklamních  materiálů do tašek pro účastníky a jakákoliv další propagační činnost jsou možné po předchozí dohodě s výborem  ČES.

Taktéž budete moci na místě zaplatit členské příspěvky ČES, UEA a předplatné esperantských časopisů.

Úhrada účastnického poplatku je možná těmito způsoby:

a)   složením příslušné sumy v kterékoliv pobočce Komerční banky a.s. na konto ČES č. 3330-021/0100, variabilní symbol 10010, konstantní symbol pro platby v hotovosti 0309. Nezapomeňte na složním lístku uvést své jméno a příjmení také v kolonce „vklad jménem“. Vklad je bez poplatku.

b)   bezhotovostním převodem z Vašeho účtu - nezapomeňte uvést variabilní symbol 10010 a konstantní symbol 0308.

c)   na vyžádání Vám pošleme složenku. Vyplňte prosím čitelně, úplně a černou propisovačkou (nebo tenkým černým fixem). Poplatek dle poštovních tarifů.

Přihlášky posílejte pokud možno do 15. října 2004 (rozhoduje datum poštovního razítka) na adresu Český esperantský svaz, p/a Pavel Polnický,  Kunštátská 1350/III., 290 01 Poděbrady (TATO ADRESA PLATÍ POUZE DO 30.11.2004).  

Stornovací poplatky: při odhlášení do 30. října 2004 (dle poštovního razítka) Vám bude odečteno 10%  ze zaplacené částky na nezbytné náklady, po tomto termínu 20%.

Těšíme se na shledanou v Olomouci.

                                                                                                         Věra Podhradská, v.r.

předsedkyně ČES

Olomouc

 

urbo en la centra Moravio, super kunfluiĝo de la riveroj Morava kaj Bystřice, centro de la regiono Haná; 104 000 loĝantoj. Universitato Palacký, Scienca Biblioteko, flor-ekspozicioj Flora Olomouc, Olomoucaj fromaĝetoj (forte fetoraj), maŝinfabriko Sigma Olomouc.

 

En 1063 fondita episkopejo, ekde 1253 Olomouc estas reĝa urbo, ĝis la 17-a jarcento administra centro de Moravio (poste Brno). En 1777 ĉefepiskopejo, do Olomouc restis eklezia centro, tial ĝi povas fieri per historiaj memoraĵoj (urbodomo kun astronomia horloĝo, kirko de Sankta Venceslao, palaco de Přemyslidoj, ĉefepiskopa palaco, barokaj fontanoj kaj statuoj k.a.)

KONCIZE

Oktobra renkontiĝo en Svitavy 

Sabate la 9-an de oktobro 2004 okazos esperantista renkontiĝo en Svitavy. La partoprenantoj kunvenos je la 10-horo antaŭ la preĝejo ĉe Placo de Paco (nám. Míru). Antaŭtagmeze ni vizitos la Urban Muzeon kun ekspozicio de historiaj lavmaŝinoj kaj gladiloj, ekspozicion de bildoj. Post tagmanĝado en restoracio sekvos programo en la domo Lernej-Servo (Služba škole): filmo pri usonaj parkoj (K. Janík), raportoj de la kluboj, tombolo. Kore invitas la loka klubo.

Firmao Esperanto

Ĉu vi scias, ke ekzistas ĉeĥa firmao, kies nomo estas Esperanto s.r.o.? Ĝi troviĝas en Mladá Boleslav, havas retan paĝon http://www.esperantomb.cz/ kaj rajton ekskluzive reprezenti la firmaon WITTE por Ĉeĥio kaj Slovakio, kiu produktas ĉukojn (upínadla).

Lernolibroj

Informojn pri lernolibroj de Esperanto kaj ligojn al retejoj de diversaj landaj asocioj alportas adreso

http://esperanto.czechian.net/

 

Brazila kurso ĉeĥe

La brazila kurso de Esperanto havas la ĉeĥan version jam tri jarojn, sed nun aperis ĉeĥe ankaŭ instrukcioj por la kurso je adreso

http://www.kurso.com.br/bazo/index.html?cs

 

Ŝanĝo de omaĝo al Vondroušek-Scheiber

En la pasinta numero de Starto ni informis pri preparata soleno omaĝe al centjariĝo de Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber. Post certigo de salonego ni devis prokrastigi la aranĝon je unu semajno, sekve ĝi okazos en la tagoj 4.-6.12.2004.

 

Ĉu vi deziras Esperanto-flagon?

En Olomouc eblas kudrigi Esperanto-flagojn kaj dum la asocia konferenco ilin transdoni al la mendintojn. La mendojn direktu ĝis 20.10.2004 al Libuše Dvořáková, Zahradní 2/B, 568 02 Svitavy, tel. 461 532 257. Ekzistas jenaj grandecoj:

150 x 100   por 230,- Kč
210 x 140   por 380,- Kč
300 x 200   por 600,- Kč
120 x  80   por 200,- Kč  

90 x  60   por  145,- Kč.
Kiu ne partoprenos la konferencon, povas ricevi la flagon perpoŝte (20 Kč pli).

 

Komercado per Esperanto

Se vi interesiĝas pri komercado per Esperanto, sendu malplenan mesaĝon al per-esperanto-komerco-informoj-subscribe@yahoogrupos.com.br . Tiam vi aŭtomate ricevos demandaron, kiun vi devos plene respondi por efektivigi vian enskribiĝon al la laborlisto.

VYSOKÁ u Příbramě

Pionira sepo“ da esperantistoj el Prago faris etan promenon al la monumento de Antonín Dvořák en trankvilo de parko susuranta famajn melodiojn (la sepo jam iom aĝas, komune kvincent jarojn). Unue tra arbara pado al lageto de Najado. Lambastono ne ebligas al mi paŝi pli rapide, precipe ĉar mi ne vidas bone ŝtonojn kaj terĝibojn, sekve mi iom postrestas. Subite elombriĝas el la arbaro figuro. Paŝas direkte al mi.

Sed jen Majstro mem! Mi ne volas malĝentili. Mi salutas Majstron Dvořák. Kaj li respondas, ke ankaŭ li iras al sia amata lageto. Nur je aludoj pri sia jubileo li reagas neklare. Li plendas pri nedisciplinitaj friponetoj en areto de lernejaj ekskursoj. Ĝuste iu celas ĉi tien. Majstro diras, ke li prefere ĉirkaŭ­marŝos.

  Kiam mi alvenas al miaj geamikoj, mi diras, ke ĵus antaŭ momento mi interparolis kun la aŭtoro de Najado mem. Ili ne kredas. Certe estis nia kolego Josef, mi estas fantasto.

  La nuba kurteno leviĝis kaj la suno prilumis per brila reflektoro la scenejon de arboj kaj melankolian surfacon de la lageto surkreskitan de lemnoj, nufaroj kaj nimfeoj. Nur Najado verŝajne sentis malvarmon. Ŝi ne aperis.

  Kiam ni poste fotis nin ĉe la busto de Majstro, tiu palpebrumis je mi per unu okulo: „malnovaj konatoj“. Nova fotado ĉe la enirejo de la „kasteleto“. Sur la ŝtuparo same kiel iam la familio Dvořák. DVOŘÁK estas kun ni. Li ne estas Majstro. Li estas filo de la nepo. Pranepo Antonín (li nomiĝas Petro). Tiom li similas lin. Li fotas kun ni. DANKON...

 27.5.2004 Čestmír Vidman

Antaŭ cent jaroj forpasis Majstro Antonín Dvořák (1841-1904), kies opero Najado havas sian Esperantan version.

Katolika Esperanto-tendaro en Sebranice

 Kiel ĉiujare okazis en la tagoj 7.–14.8. 2004 katolika Esperanto-tendaro en Sebranice apud Polička. Ĝi situas en pentrinda valo inter arbaroj ĉe la rivereto Jalový, kiu enbuŝiĝas en riveron Loučná. La tendaron gvidas prezidanto de IKUE  Miloslav Šváček.  Organize helpas ankaŭ lokaj esperantistoj el la rondeto en Polička. El 60 partoprenantoj estis 4 el Hungario. Lunde vizitis la tendaron la ĉefepiskopo Karel Otčenášek. En la renovigita kapelo de Sankta Nikolao estis servata la meso kaj samtempe la kapelo estis konsekrita. Merkrede realiĝis ekskurso al la kastelo Bouzov kaj al la grotoj apud Javoříčko. Ĉiuvespere tendarfajro, ĉe kiu ŝatis halti ankaŭ lokaj civitanoj. La kantadon gitare akompanis Petr Bubela el EK Olomouc aŭ flutado de infanoj de Jiří Studený el Majetín apud Olomouc. En la tendaro regis idilia etoso. La infanoj povis ludi en la tendaro proksime de masto kun Esperanto-flago aŭ naĝi en naĝejo tuj malantaŭ la tendaro.

Libuše Dvořáková

 

SAT kaj ILEI en Bratislava

 Dum la tagoj 14.-21.8.2004 okazis en Bratislava samtempe du aranĝoj, por kiuj la loĝadon kaj salonojn prizorgis KAVA-PECH: la 77-a SAT-kongreso kaj la 37-a ILEI-konferenco. La kongresejo por SAT troviĝis en la hotelo Bratislava, ILEI ricevis ĉambrojn en la proksima lernejo de Sankta Vincento de Paul. Partoprenantoj parte loĝis en la hotelo, parte en studenthejmo Lafranconi ĉe Danubo proksime de la fama ponto kun turo. ILEI-konferencon partoprenis kvindeko da personoj, SAT eble iom pli. ILEI-konferenco, kiun mi partoprenis, havis kvar komitat-kunsidojn, kurson pri projektoj Flugiloj de Malfacila Vento kaj Interkulturo kaj kelkajn kulturajn vesperojn.

 

Flugiloj de Malfacila Vento

estas projekto de TEJO subtenata de ILEI por plivastigi kaj subteni instruadon de Esperanto inter junularo. Pluraj aferoj malfaciligas instruadon de Esperanto al kaj fare de gejunuloj, ekzemple: malalta lingvonivelo ĉe multaj junuloj, malmultaj junaj E-instruantoj, malabundas materialo taŭga por junuloj, malestas eblecoj peti monon de eksteraj fondaĵoj por Esperanto-instruado kaj malfacilas trovi inte­resiĝantojn komenci aŭ daŭrigi la lernadon. Alivorte: ni laboras en malfacila vento... Tamen la "flugiloj", kiuj povas helpi plibonigi la situacion, estas pluraj: manlibro por instruantoj kaj organizantoj de E-kursoj, trejnseminarioj de instruemuloj, ev. novaj metodiko kaj instruiloj, nova ekzamensistemo taŭga por junularaj aranĝoj, trinivelaj E-kursoj dum TEJO-aranĝoj kaj starigo de kontaktreto de junaj instruemuloj. Legu pli ĉe la adreso:

http://ikso.net/ilei/vikio/Flugiloj_De_Malfacila_Vento .

Rezolucio

de la Nitobe-Simpozio

La internaciaj partoprenintoj en la Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj, kiu okazis en Pekino, Ĉinio, dum la 25-a kaj 26-a de julio 2004,


- konstatante, ke demokratia kaj egal­rajta lingva komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreniĝado kaj paca kunvivado
surbaze de egalaj lingvaj rajtoj, kaj

- konstatante, ke lingvaj homaj rajtoj estas esenca faktoro de internaciaj homaj rajtoj, kaj ke la nuna monda lingva ordo, kiu estas regata de kelkaj aŭ unu dominaj etnaj lingvoj, malhelpas demo­kratian kaj egalajn lingvajn rajtojn, kaj

- alte taksante la favoran sintenon de la ĉina registaro por la celoj de egalaj internaciaj lingvaj rajtoj kaj de unueco en diverseco de malsamaj kulturoj,

rezolucias:

1. ke serioza konsidero por starigi novan internacian lingvan ordon estas necesa, kaj

2. ke Unuiĝintaj Nacioj diskutu pri la nuntempaj lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj dum unu el siaj kunsidoj, kaj starigu Porokazan Laborgrupon pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj por esplori la nuntempajn internaciajn lingvajn problemojn kaj por rekomendi, kiel plibonigi la nunan internacian lingvan ordon, kaj invitas, specife:

1. la ĉinan registaron kaj la registarojn de la membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio rekomendi al la Ĝenerala Sekretario de UN enmeti la temon "Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj" kiel tagorderon de unu el la venontaj kunsidoj de UN, kaj

2. ĉiujn internaciajn organizojn, registarajn kaj ne-registarajn asociojn, agantajn en internaciaj rilatoj, apogi la proponon studi kaj organizi lingvajn eksperimentojn per universala help-lingvo por prepari justan kaj demo­kratian novan internacian lingvan ordon.

Pola Radio

ŝanĝas frekvencojn


La satelitaj elsendoj de Pola Radio en Esperanto spertis ŝanĝon: ekde nun ili estos dissendataj diĝite sur nova frekvenco. La signalo ne estas kodita, kie aperas la signo SAT. Individuaj uzantoj de riceviloj, kiuj kaptas la programojn de Radio Polonia helpe de la satelito Hot Bird, 13 gradoj de la orienta latitudo, povos aŭskulti ilin alipro­graminte la ricevilon al la frekvenco 12360 MHz, polarizado horizontala (H); FEC 3; SR 27500; PID aŭdio 773.

Laŭ GMT

08.30 - 08.59   SAT 

10.00 - 10.29   SAT

15.00 - 15.25 41.26 m, 7270 kHz; 41.18 m, 7285 kHz

18.00 - 18.25 41.18 m, 7285 kHz;

19.00 - 19.29   SAT

SEMINARIO EN SKOKOVY

pensiono ESPERO 9.-14.11. 2004

(de mardo ĝis dimanĉo).

 Kia estas la programo?

7,30    Agrabla gimnastiko en manĝejo

8,00    Matenmanĝo

9-12    Instruado en grupoj

12,00  Tagmanĝo

13,00  Promenoj, ekskursoj, libera tempo...

16,00  Ŝatokupoj, manlaboroj, kantado...

17,00  Jogo en gimnastikejo

18,00  Vespermanĝo

20,00 Prelegoj, diskutoj, rakontado, video­filmoj, lumbildoj, amuzaj vesperoj, ludoj, babilado, frandado...

Post interkonsento masaĝoj kaj kura­cistaj konsultoj.

Vi povas elekti programerojn laŭ vetero, gusto, tempo, lingvoscio, ktp.

  Memoru, ke ni atendos vian prezentadon dum sabata vespero por pliamuzigi la etoson.

Amike atendas viajn demandojn, propo­nojn, plendojn kaj konsilojn:

 Jindřiška Drahotová

Sadová 745/36

CZ-293 01  Mladá Boleslav

 telefono: 00420/326731845 vespere

e-majlo: drahotovaesperanto@seznam.cz

         vanekmi@centrum.cz

http://www.mlboleslav.cz/esperanto

Kaj prezo?

Modesta, kiel la medio. Oni pagas surloke po 300,- CZK tage.

Partoprenkotizo 150 CZK; (1 Euro = 33 CZK).

 

Omaĝo al ora duopo

el Brno

 

Antaŭ cent jaroj naskiĝis tradukanto Josef Vondroušek (1904-12-01) kaj muzikisto Vilibald Scheiber (1904-12-29)

Esperantistoj el Brno omaĝos la datrevenon per omaĝa konferenco (4.-5.12.2004) kun jena progra­mo:

Sabato:

- Renkontiĝo de sudmoraviaj espe­rantistoj

- Konferenco pri J. Vondroušek kaj V. Scheiber, ilia vivo kaj verko

- Koncerto de H. Halířová

Dimanĉo:

- Trarigardo de la vidindaĵoj de Brno

- Seminario pri traduk-arto

·         Seminario pri Esperanto kiel plan­lingvo

Informoj ĉe s-ino Věra Podhradská, Poříčí 1, CZ-603 00 Brno, tel. 543 233 047, podhradska@volny.cz

                    Fond Lančov

Sejdou se tyto děti ještě někdy na táboře?

Letní esperantský tábor v Lančově je jediné české zařízení, které patří skutečně esperantistům, není pouze pronajaté. Byl budován 50 let, mnozí esperantisté mu zasvětili celý život, proto by mělo být naší morální povin­ností uchovat toto unikátní zařízení dalším generacím esperantistů. I když se z ekonomických důvodů vyučuje v táboře i angličtina a němčina, kurzy esperanta nechybějí a také děti z an­gličtiny a němčiny denně absolvují čtvrhodinku základů esperanta včetně esperantských písní. Záleží jen na nás, aby esperanto tábor opět plně ovládlo.

Se vstupem do Evropské unie se zpřísnily požadavky na letní tábory, což si vynutí rekonstrukci sociálního zařízení a kuchyně (cca 200 000 Kč), pokud nechceme, aby tábor skončil. Třebíčtí organizátoři potřebují od nás všech finanční pomoc, konkrétně přispět jakoukoliv částkou na účet klubu: GE Capital Bank a.s. 6401502-754/0600, variabilní sym­bol 115, konstantní symbol 0308.

Dále lze pomoci morálně několika způsoby:

a) přihlásit se za člena Klubu esperanta a jiných světových jazyků Theodora Kiliana, ul. Esperantistů, 674 01 Třebíč (člen ČES může být členem ve více klubech)

b) pomáhat během roku na pracovních brigádách - organizátoři už na vše sami nestačí jako před půl stoletím

c) jezdit na esperantské kurzy do Lančova, případně připravit jiné esperantské akce, např. přednáškové.

Těžko můžeme žádat po školách, ministerstvech a dalších institucích podporu esperanta, když si nedo­kážeme udržet ani vlastní školící zařízení, do kterého také stát v minu­losti investoval (nákup chatek a hlavní budovy). I podle toho je naše hnutí posuzováno, jak jsme schopni s pří­padnou podporou naložit.

Forpasis Radim Kudla

blinda esperantisto el Opava, aŭtoro de la matena kaj vespera kantoj en Lančov (aŭtoro de muziko, la vortojn verkis prof. Novobilský):

De norda neĝo-region' ĝis varma suda sablo-land', niaj salutoj flugu vent­rapide, tondre nun sonu nia ĝoja kant'.

Per mola paŝo venas la nokto trans montara pont‘, la dormo zorgojn prenas, nin gvidas al sonĝrava mond‘.

 

SIMPLA JAN NERUDA

  Ekspozicio omaĝe al la 170 jaroj de naskiĝo (1834 – 1891) de la granda nacia poeto Jan Neruda okazis en la Memorejo de Nacia Literaturo en Prago, (2004-05-20 –  2004-07-25). Ĝia celo estis montri lin kiel ĵurnaliston, proziston, poeton, estron de junaj literaturistoj, kiuj sin nomis „majanoj“ (laŭ la Mácha-poemo „Majo“) – unu el la plej signifoplenaj reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo. Samtempe ĝi celis montri lin ne nur kiel „devigan“ (komprenu „mal­modernan“) maljunan aŭtoron el la lernejaj legolibroj, sed kiel homon, kiu vivis en la epoko de grandaj ŝanĝoj. Ĝi estis tempo, kiu influis tutan generacion de homoj, kiuj ion signifis por nia historio, scienco, teĥniko kaj kulturo.

  La malnovaj fotografaĵoj de Prago proksimigas la medion de tiama vivo, gravajn konstruaĵojn kaj gravajn eventojn. Same ili proksimigas la lokojn, kun kiuj estas ligita la biografio de Jan Neruda. Troviĝas ĉi tie portretoj kaj korespondaĵoj de amikoj, kiuj kom­pletigas scion pri lia vivo socia, la personaĵoj parolas pri li mem. Kompreneble, ke estas ekspoziciitaj liaj verkoj en la unuaj eldonoj, en la pluaj eldonoj, montriĝas ties ilustrado fare de famaj pentristoj kaj grafikistoj.

  La persono de Jan Neruda estas ja la personeco interesa kaj malsimpla, kiun oni apenaŭ povas koncepti en plena larĝeco. Liaj famaj „felietonoj“ estas ĉiam surprizaj kaj havas multon por diri ankaŭ nuntempe. Tamen oni povas diri, ke li vivis la vivon „simplan“. Tio estas ankaŭ la titolo de la jubilea ekspozicio.

  Ni solenas ne nur la naskiĝtagon de la verkisto, sed ankaŭ alian eventon: antaŭ 125 jaroj estis eldonita lia fama poemaro „LA KANTOJ KOSMAJ“. (Nia poeto Čestmír Vidman opinias sin esti disĉiplo de Jan Neruda kaj en nuna jaro li publikigis sian verketon „Novaj kantoj kosmaj“.)

M . T.

La Kantojn Kosmajn de Neruda tradukis Rudolf Hromada, sed ili restis plejparte en manuskriptoj. Ni publikigas speci­menon.

Steloj ĉie semiĝis jam

kiel erikaj floroj,

ilin en rondoj kondukas Temp‘,

plenaj de gajsonoroj.

Vidas ni balon parte nur --

vana kalkul‘ pri tia kur‘,

majstro en art‘ kalkula,

via labor‘ ĉi nula!

(tr. Rudolf Hromada)

 

LA MEMBRARO DE UEA FORTE KRESKAS

Provizora statistiko fine de aŭgusto montras, ke post kelkjara malkreskado la membronombro de UEA turniĝis en senteblan kreskon. La malkresko ĉesis jam pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro 2002, dum la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis per 715 la nombron de la antaŭa jaro.  Fine de aŭgusto 2004 UEA nombris 5615 individuajn membrojn, kio superas per 167 la nombron je la sama dato en 2003.  Rimarkinde estas, ke la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je 606 super la definitiva rezulto en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraŭ ne pagis tiun kotizon.  Surbaze de la ĝisnuna evoluo la Centra Oficejo antaŭvidas, ke la suma kresko de la membraro de UEA en tiu ĉi jaro estos ĉ. 1000. Ĝojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultiĝas junaj individuaj membroj.


Ĉebalta Esperanta printempo en Mielno

  En la tagoj de la 15-a ĝis la 23-a de junio 2004 okazis en pola urbeto Mielno jam la 26-a ĉebalta renkontiĝo de esperantistoj, kiun partoprenis 45 ges-anoj el ses landoj de Eŭropo. La ĉeforganizanto s-ano Baranowski el Koszalin preparis por ni interesan kaj abundan programon. Ni ne nur pli­perfektigis nian lingvoscion, sed ankaŭ entreprenis ekskursojn en la ĉirkaŭaĵon. Vesperaj programoj konsistis el prelegoj, videofilmoj kaj spektakloj de partoprenantoj. Bedaŭrinde nur la vetero ne estis konvena por naĝi en la Balta maro. Planita vizito de dana insulo Bornholm pro malbona stato de la ŝipo ne okazis. Bongusta estis la manĝaĵo en la loka manĝejo kaj afabla estis ankaŭ la personaro de la hoteleto, kie ni loĝis. La du tuttagaj busekskursoj al Swidvin kaj al Koszalin kaj trajneta vojaĝo tra Mielno surprizis nin, ĉar ili ne estis en la programo menciitaj. Aktoro de la Esperanta teatro en Varsovio s-ano Jerzy Formal prezentis Esperantan skeĉon. Komunan kantadon gvidis Urszula Gierasz el Ribnik. Surprizis nin ankaŭ kantensembloj “Mareski“ kaj “Krajna“.

Fili

 

NOVA E-ORGANIZO - POR SPORTO

Dimanĉe, la 25-an de julio, en la 89-a UK, Pekino, en la salono Chen Yi okazis faka kunveno por fondo de MONDA ESPERANTA LIGO POR SPORTO
(MELS). La ĉefaj celoj de MELS estas: 1) Disvastigo de Esperanto inter la praktikantoj kaj ŝatantoj de sportoj kaj batalartoj; 2) Popularigo de sportoj kaj batalartoj pere de Esperanto. Prezidanto: Klarita Velikova, klinika psikologo el Bulgario/Koreio (
rita@eses.net).

Membroj povas esti esperantistoj: kiuj profesie okupiĝas pri sportoj, kiuj havas sportajn hobiojn, kiuj ne okupiĝas per sportoj, sed havas interesojn pri tiu sfero, kiuj ne havas rilaton al sporta kampo, sed simpatias la celojn de la ligo; homoj de la sporta kampo, kiuj eklernas Espe­ranton aŭ aliĝas al iu E-organizo.

 

KVARPIEDA ANO DE ESPERANTISTA KLUBO – KIAL NE ?

  Per ĉi-humuraĵo gajnis la 2-an premion Pavla ZEMANOVÁ el Praga Esperanto-klubo en la Literatura Kon­kurso EKRA-2004, organizita de la Esperantista Domo de Kulturo „D-ro Ivan Kirĉev“ en Razgrado, Bulgario, sub la aŭspicio de LF-koop. Kun ĝojo ni transprenis ĉi-informon el la Heroldo n-ro 8/junio 2004 kaj sincere gratulas al nia sam-klubanino Pavla.

Pragaj esperantistoj

Esperanto – mia granda hobio. Per ĉi tiu lingvo mi ekkonis multajn homojn. Esperanton mi komencis lerni antaŭ dek jaroj. Mia granda hobio estas ankaŭ hundoj kaj mineraloj. Hundoj akom­panas min de  infaneco. Antaŭ tri jaroj mi grave malsaniĝis kaj la hundo fariĝis mia helpanto. Ĝi kuracis kaj daŭre kuracas mian animon. Mi ne vivas sola, mi havas patrinon, sed ŝi – vana peno! Ŝi konas nur televidajn filmserialojn. Mi havas ankaŭ avinon, sed ŝi loĝas malproksime de mi. Mia ŝatata avinjo ĉiam komprenas min kaj ŝi estas feliĉa, ke mi bone scipovas Esperanton. Avinjo kaj mia hundino DAJA estas unuaj favorantoj de mia koro. Pasintan jaron venis al mi ideo: pro amo, kiun al mi donacas avinjo kaj hundino, mi aligis ilin al Esperantista asocio. Mi skribis la aliĝilon por avino kiel por familia ano. Poste mi skribis la aliĝilon por hundino DAJA kaj mi skribis jenon: nomo: Daja Zemanová, naskiĝtago: 17.1. 1999, k.t.p. Fine mi skribis, ke DAJA estas mia filino. Mi eĉ pagis kotizon. Post du semajnoj donis al mi la kasisto du legitimilojn. Unu por avinjo kaj alian por DAJA. Ĉio estis en ordo.

  Post monato ricevis sekretario de Esperantista asocio jenan taskon: kalkuli ĉiujn infanojn, kiuj estas esperantistoj. La sekretario kalkulis kaj ridetis. Tuj li telefonis al la prezidantino kaj diris: „En nia asocio estas kvarjara infano kaj ĝi estas filino de Pavla Zemanová“. Prezi­dantino respondis: „ Tio ne eblas, ĉar Pavla Zemanová ne  havas infanon. Kiel nomiĝas la infano?“ „ Daja Zemanová“. La prezidantino ekridetis kaj diris: „Ho ne – Daja ne estas filino sed hundino! Mi konas ĝin persone“. Ĉiuj bone konas DAJA-n, ĉar ĝi ofte vizitadas nian klubon, partoprenadas diver­sajn ekskursojn, eĉ ĝi partoprenis Esperantistan konferencon.  

Rezultoj de la Belartaj konkursoj

Ĉiujn tri premiojn en la branĉo "Teatraĵo" gajnis Paul Gubbins el Britio. Pro siaj prozaĵoj ricevis du premiojn Ulrich Becker el Germanio, kaj Mikaelo Giŝpling el Israelo ricevis du premiojn. Infanlibro de la jaro estas "La aventuroj de Pinokjo" de Carlo Collodi, tradukita de Jozefo Horvath.

Ze soupeřů mohou být spojenci k prosazení esperanta (1)

 Obracím se vás, ač sám nejsem váš. Jsem českým reprezentantem pro jazyk INTERLINGUA. Ale ve skutečnosti jsem orientován šíř. Výstižně to lze poj­me­novat jako “Latina a její zraciona­lizované varianty”.
Pro úplnost dodávám, že latina pro vyjadřování o moderních záležitostech je šířena časopisem “VOX  LATINA”  (vychází v Německu v Saarbrückenu). A i když je latina jazyk přirozený, tak má s plánovými jazyky společné to, že je to neutrální jazyk.
A co myslím oněmi zracionalizovanými variantami latiny? - To jsou pro mne latinidní plánové jazyky, a to zejména jazyky “hlavního proudu”, tj. esperanto, ido, interlingue a interlingua (ale např. volapük je naprosto nelatinidní; novial je trochu víc germánský, než je nutno; a “latino sine flexione” je latinidní jazyk, avšak nepatří do “hlavního proudu”).  Jazyk  ido tu uvádím spíše jen pro vy­tvoření plynulé řady podle data vzniku, přičemž vaši pozornost chci obrátit na ostatní 3 plánové jazyky a na latinu.

Jistě se i divíte, proč považuji esperanto za latinidní jazyk.  Propracoval jsem se k tomu až po krkolomném názorovém vývoji. K podstatě věci se chci dostat až v dalších pokračováních. Nyní uvedu jen tyto ukázky:

Latinitas       est       lingua   internationalis

Interlingua    es  un  lingua   international

Interlingue    es  un  lingue   international

Ido                esas    linguo    internaciona

Esperanto     estas   lingvo    internacia

S esperantem jsem se seznámil v dětství a v mládí; učitelskou zkoušku jsem dělal 1973 a předsedou zkušební komise byl prof. Miloš Lukáš a členem komise Anto­nín Slanina. Pak jsem se ale dlouhou dobu věnoval jen přirozeným jazykům. V roce 1987 jsem se začal zabývat jazykem interlingua, který jsem nejprve zcela jednoznačně upřednost­ňoval, ale od roku 1994 jsem začal uznávat opět i esperanto.

V této chvíli již řeknu, že nikdy jsem se nesmířil s tím, aby mezinárodním jazykem byla angličtina. Tím se svět totiž stává velmi fádním, a to i proto, že angličtinu jakožto těžký národní jazyk se většina lidí musí doučovat celý život, takže k dalším jazykům se dostane jen málokdo (v naší zemi je ale zpestřením to, že někteří žáci se ve škole učí místo angličtiny němčinu). A nezná-li prak­ticky nikdo nic jiného než angličtinu, tak po lingvistické stránce  je pak celá populace velmi (s odpuštěním) zblblá a omezená (a je až zpakatělá z toho, jak do sebe nevědomky nasává nekritický obdiv k anglosaskému světu).

Proto nepokládám ani za dobré, aby jako celosvětový jazyk byl užíván jen jeden plánový jazyk.  Za ideální pova­žuji jakýsi “plný jazykový život”, čímž míním používání esperanta, dalších plánových jazyků a latiny (nevylučuji samozřejmě další jazyky), přičemž esperanto by ale muselo být “povinné”, poněvadž jedině ono by udržovalo všeobecnou jednotu světa;  a všechny ostatní  jazyky by byly volitelné. Ale každému by mělo být více než jasné, že za to, že si může užívat takovéhoto “plného jazykového  života”, musí vdě­čit jen a jen esperantu zavedenému celosvětově a všeobecně. Každý by měl objektivně pochopit, že žádný jiný jazyk nemůže být tak univerzálním pojítkem světa jako esperanto, které je naprosto jednoznačné, a navíc je i 10x lehčí než národní jazyky.

Právě díky této snadnosti esperanta by bylo možné, aby se někteří lidé po jeho “povinném” zvládnutí stihli pohodlně naučit ještě jeden plánový jazyk (či více) podle své libosti, přičemž by se pak v tomto jazyce mohli nerušeně vyžívat (netrápily by je výčitky svědomí, že by se měli raději zdokonalovat v anglič­tině). Představuji si to konkrétně tak, že pokud by někdo chtěl používat jiný jazyk než esperanto (mám nyní na mysli jazyky plánové či mrtvé), tak by  komunikoval v rámci celosvětové sítě stoupenců toho jazyka. Každý by se tedy jazykově mohl vyžít do sytosti, což se při angličtině jakožto “povinném” mezi­národním jazyce dá stíhat nesrovnatelně obtížněji. (Obecně pro lidskou společ­nost bude lépe, když se co nejvíc lidí bude vyžívat v komunikování  v rámci mezinárodní sítě toho či onoho pláno­vého či mrtvého jazyka, než když lidé budou mít takové záliby jako např. braní drog, plenění stadionů, ježdění autem ve stylu  ruské rulety atd.)

A co udělat s dnešní posedlostí angličtinou? – Každý by se mohl svobodně rozhodnout, zda bude angličtinu ignorovat či nikoliv, aniž by si tím nějak uškodil ve své profesi.

 Na základě tohoto vylíčení “krásné budoucnosti” jsem se vám pokusil ukázat, že stoupenci různých plánových jazyků nemají důvod netáhnout  za jeden provaz. Nyní bych se chtěl dostat k tomu, jak tedy za ten jeden provaz táhnout. To však nebude tak snadné říci, neboť budu muset pohovořit o řadě věcí z různých jazykových problematik. Těším se tedy na vás příště.

                             PhDr. Ing. Karel Podrazil, Liberec

 

Jen grava sed tute preteratentata rezolucio de la konferenco de universitataj rektoroj de la dek novaj membroŝtatoj de EU.

Ni petas pardonon, ĉar ni publikis erarigatan informon. Ĉi tiu teksto ne estis akceptita. Ĝi ne estis eĉ voĉdonata. Tamen ĉi tiu propono estis bone akceptita de multaj rektoroj.

 Rezolucio de Konferenco de la Universitat-rektoroj

el la dek novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio okazinta en Lublino, Pollando, 2004-04-28 / 2004-05-01

La Konferenco de Rektoroj en Lublino

  Konscia pri la bezono serĉi novajn kaj pli efikajn solvojn en la kampo de lingva komunikado en la unuiĝanta Eŭropo kaj en la tuta mondo

  Konsiderante, ke tia alternativa solvo devas esti bazita sur la principo de egaleco kaj respekto de la lingvo kaj kulturo de ĉiuj nacioj kaj membroŝtatoj

  Konstatante, ke tia solvo estas neŭtrala lingvo Esperanto, kiu pruvis esti viva lingvo dum la periodo de pli ol unu jarcento de ties apliko

 Instigas eŭropajn universitatojn enkonduki instruadon de Esperanto kaj disvastigi ties aplikon en diversaj kampoj de la vivo

 Kaj invitas universitatojn de aliaj landoj aliĝi al tiu iniciativo

Sendis: Renato Corsetti

 

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(18)

 

Solvo de la anagramoj el la antaŭa numero:

33. metodo

34. karuselo

35. tubero, butero

36. universitato

 

La enigmo, en kiu oni kombinas kolo­nojn de literoj, estas

PALISARO

 La kolonetoj (palisoj), sur kiuj estas po literoj skribita iu teksto (versaĵo, proverbo, sentenco, epigramo), estas dislokitaj misorde. La tasko de solvanto estas ordigi ilin tiel, ke oni povu la tekston legi po linioj. Estas rekomendite ĉe divenado skribi la liter-kolonojn sur slipetojn, kiujn oni povas pli facile kombini.

 Du montraĵoj:   Solvo:

L N A E                E N L A

N O D M               M O N D

V N E O               O N V E

S I N N                 N I S N

A V S O               O V A S

T N O E               E N T O

La vico de la palisoj: 4213

La teksto: En la mondon venis nova sento

 Proverbo:    Ŝ V N O E

                   A O U Z N

                   N R N F E

                   D N E A M

                   Z N V O A

Solvo: 35142:

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon

 Palisaroj por solvo:

 

37. Proverbo

  I K A U M

S A A L L

T I N O N

A E I K R

S O R P O

I F O T N

 

38. Komenco de la kanto (de Grabowski)

D O G R A

R A L B U

J T S O U

I O H N N

T R F A A

R P R O A

P V O A N

G V I I L

M J A A L

O N A T K

 

Josef Cink

 

KALENDARO 2004

25.9. Kilian-tago en Třebíč

1.-3.10. 17-a IKF Ústí nad Labem

9.10. Renkonto en Svitavy

9.-14.11. Seminario en Skokovy

10.-12.11. Terminologia seminario IFEF pri trafiko - Dobřichovice

12.-14.11. KAEST Dobřichovice

19.-21.11. Konferenco de ĈEA Olomouc

4.-6.12. 100 jaroj de Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber Brno

11. 12. 24-a ĉeĥa-saksa tago Ústí n. L.

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Komerční banky vyplníte pokladní složenku pečlivě ve všech kolonkách, tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330 021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně (EK Velim) do kolonky  Vklad jménem a pošlete tajemníkovi jmenný seznam. Pokud posíláte peníze za sebe, zopakujte v této kolonce své jméno. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je 0379 při platbě v hotovosti. Pokud platíte bezhotovostně ze svého účtu, je konstantní symbol 0308. Seznam čísel:

 06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

06944 zápisné do Odborné knihovny ČES.

07001 předplatné Monato

07002 předplatné La Gazeto

50200 sekce železničářů

50400 komise pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů EŜLI

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Pro jistotu napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

Zájemci o časopisy MONATO a LA GAZETO

pište na adresu nového peranta: Pavel Polnický, Lesní 150/VI., 290 01 Poděbrady, tel. a e-mail tel./fax. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz.

  Předplatné 650.- Kč je stejné pro oba časopisy a zaplatit  můžete v kterékoliv pobočce KB na účet svazu: 3330 021/0100. Nezapomeňte uvést variabilní symbol: Monato - 07001 a La Gazeto - 07002.

Jak poslat peníze do zahraničí?

Pokud chcete zaplatit knihu, předplatné časopisu, účastnický poplatek apod. do zahraničí, pošlete peníze mezinárodní složenkou MP1, kterou si vyžádáte na poště. Platí se v korunách, poštovné po Evropě  90 Kč (nad 7000 Kč je poštovné 115 Kč). Cizí měna se převádí podle kurzu platného v den platby.

Upozornění ke směrnicím:

V minulém čísle jsme zveřejnili Směrnice pro hospodaření klubů, kroužků a sekcí ČES. Omylem jsme uvedli i poslední bod D, který již neplatí, takže tento bod si ze směrnic vyškrtněte.

 

Pozor!

Kvůli senátním volbám se přesouvá termín konference na 19.-21.11. 2004 !!!

 

Lastmomente alvenis:

XV-a Esperanto-tago en Pardubice

Se Esperanto estus komuna lingvo en la tuta mondo, eble en ĝi ne estus tiom da malbono“. En tia senco finis sian  salut-parolon la vicestro de la urba magistrato en Pardubice, kiu partoprenis la inaŭguran traktadon de la 15-a ESPERANTO-TAGO, la 28-an de aŭgusto. Videblis, ke imponis al li la 95-jara ekzisto de la klubo, kiu portas la nomon de sia fondinto – de doktoro Stanislav Schulhof. El la urbaj arĥivaĵoj oni povas ekscii, ke li estis tre estimata civitano de la urbo.

Niaj „mond­vagantoj“ – la geedzoj Viki kaj Liba Dvořákovi - projekciis sian ĉeeston de la UK en Pekino kun kutima entuziasmo. Al niaj gastoj el Francio, Germanio kaj Pollando ni volis montri ĉion plej interesan en la ĉirkaŭo: la malnovan parton de la urbo Pardubice, la kastelon Častolovice, la subĉielan muzeon Veselý kopec, la burgon Kunětická hora, la valbaraĵon Seč.

La pinto de kunveno estis dancvespero – kaj ties „ora najlo“ estis ore ornamita dancistino Hannelore el Hamburgo, kiu per sia ventro-danco fascinis.

La aranĝo okazis kadre de la 5-a AEH-konferenco (24.-28.8.2004).

M. Turková