KRISTIANO

 

LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO KAJ DE LIA AVINO SANKTA LUDMILA

 

esperantigis Václav Rajlich

 

Komenciĝas la vivoj kaj la martiraj mortoj de sankta Venceslao kaj de lia avino sankta Ludmila

 

            Al sinjoro kaj trioble beata Adalberto, dua episkopo de la sankta Praga eklezio de Dio, deziras la plej humila kaj el ĉiuj monaĥoj eĉ la titolon de la plej lasta ne meritanta frato Kristiano per nura nomo, malmankon da sukceso kaj feliĉo en Jesuo Kristo laŭ deziro.

            Trovinte, ke suferoj de beata Venceslao kaj de lia karmemora avino Ludmila, kiuj kiel novaj steloj brilas per lumo de siaj virtoj al sia ĉeĥa patrujo eĉ al ĉiu popolo, estas diversmaniere priskribita kaj ne komplete eksplikita, mi bontrovis peti vian el sama sango naskodevenan sanktan moŝton, ke mi bazante sur via ordono eĉ permeso rajtu ĝin ripareti aŭ se io mankas, eldemandi ankoraŭ vivrestintajn el tiu tempo maljunulojn aŭ kiujn ajn religiemajn kaj konsciemajn homojn, kiuj iliajn agojn aŭ propraokule vidis aŭ aŭdinte de aliaj eksciis, kaj kompletigi ĝin. Kaj mi ekzorgis pri tio ankaŭ ne nur pro ia fiereco, ĉar mi estas vere absolute nesperta en parolo kaj ne konanta ĉian parol-elegantecon; eĉ se mi havus sufiĉon da tio ĉio, tamen mi evitus pro ŝarĝo de pekoj prediki meritojn de tiel grandaj personoj. Sed kiel ajn miaj nekapableco kaj nesufiĉeco estas grandegaj kaj klerigo mia komparata al klerigo lerneja ĉesas esti klerigo, ne rezignante kontraŭ senlimeco de miaj kulpoj, esperante ilian pardonon, mi aŭdacos kun konfido al helpo de ĉi tiuj sanktuloj noti per literoj, kiel staras la aferoj.

            Sed antaŭ ĉio estas dirinde, ke, se relikvoj de tiaj kaj tiel  elstaraj sanktuloj kaj dignaj atestantoj de Kristo, abundantaj per potenco de eminentaj mirakloj, estus konservitaj en regionoj de Lotharidoj, Karolidoj aŭ aliaj kristanaj nacioj, ili estus pentrintaj la historiojn per literoj por tiel diri oraj, ornamintaj  kun edifanta prediko per kanto de respondversoj kaj antifonoj, konstruintaj multegon da monaĥejoj, kvankam ili mem povas ĝojegi, ke ili posedas abundajn garantiojn de al ili similaj martiroj, konfesantoj, virgoj kaj ceteraj sanktuloj. Sed ni ĉion tion malhavantaj kaj posedantaj, ke mi tiel konfesu, krom Dio tiujn solajn, kondutas kontraŭ ili preskaŭ nedigne kaj vidantaj ilian potencon ĉiutage ni restas kvazaŭ nekredantaj kaj ne volas servi al ili. Almenaŭ tiom estu dirite pri nia malzorgemo. Nun mi petas vin, mia moŝta ĉefsacerdoto kaj plej kara kuzo, kiam vi al mi ne meritinta ordonis surpreni ĉi tiun verkon, ke vi helpu min per petoj, ĉe nia komuna protektanto, ke tiu, kiu per siaj meritoj surtronigis vin, kiam li al vi en Sinjoro Kristo iam havigos kronon da gloro pro gajno profitita el ŝafoj vartitaj, al mi almenaŭ bonvolu elpeti pekpardonon.

            Ankaŭ mi petas insiste, ke per via brila saĝeco ĉio tio, kion mia naiveco sensaĝe ekdiris, estu forigita kaj per via instruiteco plibeligita. Ankaŭ bonvolu ĉi tion konfirmi per via aŭtoritato, ke ĝi estu kopiata kaj legata almenaŭ en via diocezo. Do ĉi tion mallonge antaŭdirintaj ni rekolektu la fortojn kaj ekrakontu jenajn historiojn apogtenataj parte per meritoj de la beata martiro, parte per viaj preĝoj, kun helpo de nia sinjoro Jesuo Kristo.

 

Unua ĉapitro

 

            Moravio, slava lando, akceptis la religion de Kristo, kiel oni laŭ delongtempa mitaĵo kredas kaj scias, antaŭ longaj tempoj, laŭdire dum la epoko de Aŭgusteno, honorinda instruisto; sed oni rakontas, ke Bulgaroj ricevis tiun gracon multe pli antaŭe. Poste, kiam Bulgaroj ekkredis, ia Cirilo, naskita Greko, instruita same en latina kiel en greka literaturoj, ekpaŝis en nomo de sankta Triunuo kaj nedisigebla Unueco prediki religion de nia Sinjoro Jesuo Kristo ankaŭ al rimarkita popolo, loĝanta en Moravio. Kaj varbgajninte ilin al Kristo per helpo de Dia graco, li eltrovis novan skribon aŭ alinome novajn literojn kaj tradukis el greka aŭ latina lingvoj Malnovan kaj ankaŭ Novan Testamentojn kaj kelkajn aliajn librojn. Krom tio li ordigis, ke Meso kaj ceteraj kanonaj brevieroj estu kantataj en preĝejo per komuna lingvo, kiel ĝis hodiaŭ fariĝas multloke en regionoj slavaj, ĉefe en Bulgario kaj multe da animoj per tio gajnatas al Sinjoro Kristo. Kaj kiam foje nomita Cirilo pilgrimis Romon por fari preĝpiecon, li estis admonita de papo kaj ceteraj saĝuloj kaj administrantoj, kial li aŭdacis kontraŭ kanonaj leĝoj enkonduki kanton dum mesa soleno per slava lingvo, li respondis al ili humile kaj kiam li povis neniel kontentigi ilin, li elprenis psalmaron, legis publike verson de psalmisto, kie estas dirite: "Ĉiu spirito laŭdu Disinjoron!" Kaj primontrante jenan verson li diras: "Se Disinjoro estas laŭdinda per ĉiu spirito, kial vi patroj elektitaj, malpermesas al mi kanti Meson slave kaj aliajn piaĵojn traduki el teksto latina aŭ greka en ilian lingvon? Se mi estus povinta utili iel per lingvo latina aŭ greka al tiu popolo, kiel al aliaj nacioj, neniel mi estus tion aŭdacinta. Sed observante, ke tiu popolo havas malmolan nukon, ke ĝi estas plene nekredema kaj nekonanta Diajn vojojn, mi ekkaptis ĉi tiun solan, per Dio ĉiopova en mian koron inspiritan ideon, per kiu mi ankaŭ al li gajnis multe da ili. Tial senkulpigu min, patroj kaj sinjoroj, diras nome eĉ beata Paŭlo apostolo en la epistolo al Korintanoj: "Ne malhelpu paroli per lingvoj!" Tiam ili aŭdantaj tion kaj mirantaj kredon de viro tiel brava dekretas kaj konfirmas per sia aŭtoritato, ke Meso kaj ceteraj kanonaj brevieroj per tiu lingvo en tiuj regionoj estu kantataj.

            Poste beata Cirilo mem restis tie kaj akceptinte monaĥan robon finis la vivon postlasante al tiuj regionoj sian fraton nomitan Metodo, viron fervoran kaj ornamitan per ĉiela sankteco. Ĉi tiu multe da garboj en garbejon de Sinjoro Kristo rikoltinte estis per princo mem, kiu tiam en tiuj regionoj suverenis kaj kiel majesta imperiestro tutan landon regis, postenigita la plej alta episkopo el sep episkopoj de la sama sankteco. Sed ĉar malamiko de la homa raso ne ĉesas ekde la sama mondkomenco, tuj kiam la homo estis ekgustuminta amarecon de la malpermesita frukto, ĝis nun ankaŭ dissemi semojn de la malharmonio inter humileco kaj malhumileco, inter amo kaj malamo kaj inter ceteraj odoroj de virtoj kaj malodoro de malvirtoj kaj ĉagrenante, ke popolo por li por ĉiam sklavigita ekliberiĝas kaj estas gajnata al vera reĝo Kristo - tial surpreninte ĉiujn armilojn de malnobleco kunserĉas novajn kunulojn kaj spertulojn por tia perfidema militado kaj ĵetas venenohavajn semojn de malpieco inter solajn superulojn kaj estrojn, preparas ardajn ĵetaĵojn de malhumileco kaj avareco tiamaniere, ke Svatopluk, nevo de la piema princo aŭ reĝo, kiu estis enlandiginta kaj administrinta ĉian kristanecon aŭ religion, propran onklon insiste atakis, elpelis lin el regado, prirabis lin je vido kaj provegis per veneno senvivigi lin. Sed li, kvankam li faris gluton da pereiga trinkaĵo, estis ŝirmita de Dia povo, ke li neniom da malbono eksuferis. Poste Svatopluk aroge alpreninte regadon en la popolo, ardiĝinta pro malhumileco kaj fierego kun siaj partianoj kaj kunbatalantoj kvazaŭ ekmalŝatis mielsimilan predikon de la episkopo Metodo, ne akceptis lian ege sanktecan averton, sed enservigis membrojn siajn, nome nacion kaj popolon parte al Kristo perte al diablo. Tial de la karmemora episkopo estis ŝarĝita lia lando kaj ĉiuj loĝantoj per anatemo kaj ĝi per diversaj plagoj je kampoj kaj produktaĵoj punita ĝis hodiaŭ pentas. Nome ĝi estis metita en detruadon kaj kaptitecon kaj rabadon kaj mokon kaj dezertigon kaj rikanojn kontraŭ ĉiu ajn korpo iranta sur ĝi, ĉar eblas nek komuneco de la lumo kun mallumo, nek akordo de Kristo kun Belialo. Kaj kion oni vidas sur ili, kvazaŭ celus eĉ al ni, kiuj povas paŝi per samaj paŝoj, ĉar, kiu vidas la domon de la najbaro en flamoj, estu zorgema pri la sia.

 

Dua ĉapitro

 

 

Sed slavaj Ĉeĥoj estis sindonitaj al idolkulto kaj kiel senbrida ĉevalo sen leĝo, sen princo aŭ reganto aŭ burgo kiel nesaĝaj bestoj ĉirkaŭvagantaj tien kaj reen nur tra la regiono, loĝadis. Lastafoje turmentitaj per pestaj plagoj ili turnis sin al iu aŭgurantino por espera konsilo. Ricevinte ĝin ili fondis kastelon kaj eknomis ĝin Prago. Poste ektrovinte iun viron tre viglan kaj tre prudentan, nomitan Přemysl [prĵemisl], ili destinis lin al si laŭ eldiro de la aŭguantino princo aŭ administranto edziginte lin kun la aŭgurantina virgo. Kaj tiel de la plago kaj postaj malfeliĉegoj fine savitaj de tiam post la nomita princo el liaj idoj, ili estrigis al si regantojn aŭ "vojevodojn" servante al idoloj de malbonaj spiritoj kaj ĝuante malsanktajn oferajn ritojn, ĝis fine la regadon de tiu regno ricevis naskito el samaj princoj, nomita Bořivoj [borĵivoj].

            Tiu brilante per la plej bela aspekto kaj per floro de la plej bona juneco foje alveturis pro certa afero sia kaj de la al zorge-donita popolo al sia vojevodo aŭ reĝo Svatopluk en Moravion kaj estis de li afable bonvenigita kaj samtempe kun ceteraj invitita al regalo. Sed neniel estis al li permesita sida loko inter kristanoj, sed estis ordonite al li sidigi sin antaŭ la tablo sur la plankon. Episkopo Metodo ekkompatis ĉi tiun malhonorigon, do onidire li diris al li: "Ho, ke vi tia kaj tiel potenca viro ne hontas esti forpuŝita de princaj seĝoj ĝuantaj mem la saman vojevodan dignecon, sed prefere pro abomena idolkulto vi ŝatas kuŝi sur la tero kun paŝtistoj!" Tiam diras tiu: "Kian danĝeron mi surprenas per tia afero, aŭ kion bonan alportos al mi la kristana rito?" "Se vi malamiĝas," respondas episkopo Metodo, "idolojn kaj malsanktajn spiritojn en ili loĝantajn, vi fariĝos sinjoro de viaj sinjoroj kaj ĉiuj malamikoj estos subigitaj al via estrado kaj via idaro ĉiutage plimultiĝos kiel grandega rivero, en kiu kunfluas akvoj de diversaj riveretoj." "Se tiel staras la afero," diris Bořivoj, "kial mi hezitu kun la bapto?" "Ne estas hezitinde," malsilentis la episkopo, "vi estu preta kredi el tuta koro en Dion Patron ĉiopovan kaj lian Ununaskiton, sinjoron nian Jesuon Kriston kaj en Parakliton, klariganton de ĉiuj, ne nur pro mondaj havaĵoj, sed ankaŭ, ke vi gajnu savon de via animo kaj konkeru brilfaman palmobranĉon de eterneco kaj heredu nepriparoleblan ĝojon inter sanktularo.

            Per tiu kaj tia edifado animo de la juna viro ardigita soifegis je sopiro pri graco de la bapto kaj por ne prokrasti ĝin li kun ĉiu sia sekvantaro falĵetis sin sur teron ĉe piedoj de la episkopo kaj ili petis ankoraŭ pli insiste. Kial ankoraŭ plimultigi vortojn? Sekvantan tagon la episkopo instruis vojevodon kaj liajn tridek, kiuj venis kun li, pri la religio kaj kiam ili aranĝis laŭkutime solenan faston, li renaskigis ilin per sankte-sankta fonto bapta. Kaj klerigante lin plene en la religio de Kristo kaj pridonacinta lin per multaj donacoj, li forlasis lin en la patrujon kaj akompanigis lin per sacerdoto de virta vivo, nomita Kaich [Kaiĥ]. Reveninte hejmen ili loĝigis la sacerdoton en la burgo, kiu nomiĝis Hradec, fondinte preĝejon por honoro de beata Klemento, papo kaj martiro, multe da malutilo al satano farantaj kaj akirantaj popolon al Kristo Sinjoro.

            Tion vidante tiu perfidema serpento venkita sur sia propra kampo turnis sin al malnovaj bataloj. Li ardaĉigis tutan ĉeĥan popolon kontraŭ la princo, ke li rezignas pri gepatraj kutimoj kaj uzprenas novan kaj neauditan kristanan leĝon de sankteco. Ili ribelas kontraŭ li unuanime kaj samopinie, ili penas ellandigi lin, eĉ ili provas senhavigi lin je vivo. Tion ekkoninte la princo foriĝis de ili kaj ree rifuĝis al la reĝo Svatopluk aŭ episkopo Metodo en Moravion kaj estis de ili laudece plej solene akceptita, trapasis tie ian tempon kaj ekkonatiĝis pli perfekte kun religio de Kristo. Sed la popolo daurante en sia malnobleco sendis senditojn al iu vojevodo Strojmír (kies nomo tradukatas "Administru-pacon"), kiu estinte fuĝinta el sia popolo vivis ĉe Germanoj en ekzilo, enhejmigis lin kaj surtronigis lin sia princa. Sed ĉar neniel eraras la Vero, kiu diras en la Evangelio: "Ĉiu greftaĵo, kiun ne greftis Patro nia ĉiela, estos elradikigita", per lia helpo estis rapide neniigita intenco de malbonaj. Nome ĉi tiu de ili elektita vojevodo, kvankam el ili naskodevenis, per longa ekzilo en fremdlando forgesis sian gepatran lingvon, kial lin liaj elektintoj malaprobis kaj plendis kontraŭ si mem plej ofte, ke ili elektis por si tian, kies nek voĉon nek lingvon ili scias pripensi kaj en kies orelojn nekonantajn ilian lingvon ne povas penetri ilia voĉo. Kaj ĉar providenca Dia gvidado restlasis post ellandiĝinta princo Bořivoj multege da amikoj, fariĝis baze de ilia konsilo, ke spirito de la popolo furiozinta kontraŭ la bonvolema reginto estis mildigata kaj incitata kontraŭ malfidela enlandiginto per ĉia fortostreĉo por lia senvivigo. Sed ĉar granda amaso da perfidintoj favoris tiranon, oni intertraktis ambaŭparte, ke oni elpašinte el la rezidenca kastelo, nome, Prago, interkonsilos sur vasta kampo, kion oni estu faronta. Sed la perfidema parto de malfideluloj kondutis fie kaj prenis kun si sur la kampon malpublike armilojn kaj kirasojn, interkonsentis kontraŭ la partio de noblaj sekretan signon al mortigaĉo, nome se ne akordiĝos kun ili tiuj, kiuj estis partianoj de princo Bořivoj, ke ĉiu el ili elparolu laŭte sekretan signan vorton dirante: "Ni ŝanĝu, ni ekŝanĝu nin!" kaj ke ili ĉiumaniere jam vestitaj per helmoj kaj kirasoj, kiujn ili kaŝite alportis finmurdu ĉiujn siajn kontraŭulojn per glavoj. Ĉi tiu perversa ilia konsilo ne restis kaŝita al partio de Bořivoj, sekve kies eĉ ili elirantaj sur la kampon por akordiĝi pri la princo, vestis siajn kirasojn sub manteloj. Kaj kiam la decido de la partio de Bořivoj ne plaĉis al la partio de Strojmír, unu el ili ekkriis per laŭta voĉo: "Jen, nianoj, ni ekŝanĝu nin!" La partianoj de Bořivoj, kiuj ankau eliris kun kirasoj submantele, ekaudintaj kaj ekkonintaj ĉi tiun voĉon ekkrias: "Bone, bone  vi diris, ke vi montriĝos nun ŝanĝitaj en buntaj koloroj!" Kaj tiel pikmortiginte lin ili forkurigis ĉiujn  liajn kunulojn kaj elpatrujigis la kontraŭleĝan princon. Poste rapidirantaj en Moravion ili revenigis al si estintan vojevodon kaj anstataŭigis la jenan per li. Kaj ĉar la sama princo restadante en Moravio promesligis sin al Dio ĉiopova, se sinjoro venigos lin kun honoro en la patrujon, ke li konstruos preĝejon por honorigi beatan Dipatrinon kaj senĉesan Virgulinon Marian, reveninte li ne prokrastis kaj strebis plenumi sian promeson en kastelo Prago mem. Ĉi tiu estas la unua fondinto de sanktaj lokoj, kunveniginto de klerikoj kaj kulturinto de la religio eĉ se tiel malabunde disvastigita, kiel ĝi tiam estis.

 

           

Tria ĉapitro

 

            Bořivoj havis edzinon, nomitan Ludmila, filino de Slavibor, princo el slava lando, kiu dum antikvaj tempoj nomiĝis Pŝovujo, nuntempe de pli junaj estas nomata Mjelnik-lando laŭ la antaŭ nelonge konstruita kastelo. Ĉi tiu, kiel ŝi egalis al li en pagana herezo oferante al idoloj, same ŝi imitis en religio kristana, eĉ superis sian edzon en virtoj kaj fariĝis vere servistino de Kristo. Ŝi akuŝis poste al la princo tri filojn kaj samnombron da filinoj kaj kiel al li beata Metodo antaŭdiris per profeta buŝo, li egiĝis ĉiutage kun sia popolo kaj lia monarkio plenkresis kaj finpleninte sian vivkuron da tridek kvin jaroj, li foriris eternecon plena de tagoj kaj boneco. Post li ekregis lia unuenaskita filo Spytihněv, kromordinare brilanta per ĉiuj virtoj de sia boneco kaj per famo de sankteco. Li estis nome sekvanto de la patro, li fondis Diajn templojn, kunvenigis sacerdotojn kaj klerikojn kaj li estis perfekta je kristana fido. Finfininte kvardek jarojn de sia vivo li forlasis ĉi tiun lumon kaj flugleviĝis al steloj. Post morto ekprenis kondukilon de la regado lau tradicio lia frato Vratislav, kiu edziĝis kun virino nomiĝanta Drahomíra el la lando de paganaj slavoj nomata Stodoro, virino, kiu estas komparinda al jena Jezabelo, kiu ekfurioziĝinta ekzekutis profetojn aŭ al Eva, edzino de la unua homo, kiu naskis kaj Kainon kaj Habelon. Drahomíra naskis nome el la sama princo du filojn, la unuan nomitan Venceslao (Václav), la duan Boleslav. Sed pri tio ne pli frue ol inde.

            Religiema sinjorino Ludmila ekvidviniĝinte kaj ekmalhavinte ankoraŭ unu pli aĝan filon restadis en sia hejmo kaj ekmemoranta sian antaŭan malklerecon kaj herezon ĉiutage ŝi priploris per larmoj estintajn malvirtojn. Kaj same kiel ŝi iam estis iginta siajn membrojn por servi nepure kaj malvirte al pekado, tiel ŝi nun igis ilin por servo de justeco al sanktiĝo diranta la vorton de Apostolo: "Kian profiton mi havis tiam pro tio, pro kio mi nun hontas?" Tion atestas mizeruloj, al kiuj ŝi en ilia senriĉeco ege helpis kaj kies bezonojn ŝi kiel patrino prizorgis nutrante malsatajn, refreŝigante soifantajn, vestigante vojirantajn kaj kompatindajn. Atestas tion klerikoj, pri kiuj ŝi kiel pri siaj filoj kun religiema penso zorgis, kaj eĉ se tiuj ĉiuj silentus, atestas tion tabernakloj de Kristo, al kiuj ŝi donacadis oraĵojn kaj arĝentaĵojn ne kiel iuj el rabaĵo aŭ havaĵo de malriĉuloj, sed el posedaĵo al si de Dio donata. Ŝi estis tenera kaj afabla ĉiurilate, plena de ĉiuspecaj fruktoj de bonvolemo, malavara je almozoj, senlaca dum maldormo, religiema por preĝo, perfekta en amo, ne moderema pri humileco, tie vigla en komplezoj al diservistoj, se iujn ŝi ne sukcesis kontentigi dum taga lumo, ŝi sendadis, kion oni bezonis, nokte kaŝe pere de stalservistoj, kun fervoro plenumante la vorton de Evangelio, per kiu estas ordonite fari amaĵojn tiel, ke ne sciu la maldekstra mano, kion faras la dekstra. Sed se oni  volus priskribi ĉiujn eminentecojn de ŝiaj virtoj, pli facile konsumiĝus taga lumo ol skribmembrano. Kaj efektive la pordo de ŝia domo estis malfermita ĉiutage kaj ĉiunokte al ĉiu irpasanto, ke ŝi povis ekvoki kun beata Ijobo: "Mia pordo estis malfermita por vojiranto, mi estis okulo por blindulo kaj piedo por lamulo." Ŝi patrinis al georfoj, ŝi estis konsolantino de vidvinoj, nesatigebla vizitantino de kaptitoj kaj arestitoj kaj perfektulino en ĉiuj bonaj faroj.

           

            Do kiam nomita duko Vratislav, kiel ni jam duondiris, ekregis post sia mortinta frato, firmiĝinte monarkion, konstruis bazilikon je honoro de beata Georgo, martiro, sed trafita per morto li ne ĝisatendis ties de longe sopiratan konsekron. Sian filon Venceslaon, knabon de vivoplena spirito, li loĝigis en la kastelon Budeĉ, kie troviĝas kaj troviĝis preĝejo, dediĉita de lia antaŭulo kaj frato Spytihněv je honoro de apostola princo, beata Petro, por ke li estu tie instruata pri Dia leĝo kaj Biblio. La knabeto de vigla spirito, klerigata per Sankta Spirito enmemorigis profunde ĉion, kion li aŭdis de instruisto kaj kiam dume lia patro ĉirkaŭ tridektrijara foriris de ĉi tiu mondo, li estis denove venigita en la rezidencan kastelon de Prago kaj altigita per ĉiu popolo sur patran tronseĝon. Sed ĉar li ankoraŭ tute ne elkreskis el knaba aŭ fraŭla aĝo, ĉiuj magnatoj akordiĝinte per gardema konsilo enedukigis nespertan dukon kun lia frato Boleslav al la servantino de Dio Ludmila de beata memoro, ĝis kiam per Dia graco ili plenkreskus aĝon kaj forton.

            Sed ekvidinte tion la patrino de la knaboj, kiu vidviniĝinte pretendis la sceptron post sia edzo, vole pelita per diablo pro malamego de sia venenohava animo ekflamis kontraŭ la servantino de Dio Ludmila. Kaj konsumata per malbonaj supozoj, opiniante, ke per tio, kiam tuta popolo komisiis la edukadon de  la fraŭloj al ŝia bopatrino, ŝi estas senrigardata kaj senbienigata kaj la alia virino ekkaptis ĉian estradon, ŝi ekkonsilis plej nemorale kun viroj de Belialo kaj laboras per ĉiu fortostreĉo pri ŝia pereigo. Sed honorinda kaj religiema servantino de Kristo Ludmila ekkoninte tion ekprenis kontraŭ pikiloj de aroganteco armilojn de humileco kaj suferemo kaj sciigis per senditoj al sia bofilino: "Nenia ero de flata avideco je via estrado okupis mian koron kaj neniel mi deziras iel regi vin. Prenu viajn infanojn kaj estru ilin laŭ via volo, sed al mi permesu liberecon servi al ĉiopova Kristo en kia ajn restadejo, kiu plaĉas al vi." Sed kiel tio jam ĉiam fariĝas, ke ju pli la humileco klinas sin pro Dio, des pli la fierego kaj aroganteco per incito de diablo altigas sin, la plej afablan kaj la plej bonvoleman peton de sankta dukino Ludmila ŝia bofilino malestimis kaj ne volis ĝin ne nur akcepti, sed ankaŭ aŭskulti. Ekvidinte tion kaj memorante la apostolan vorton: "Ne rezistu al malbono, sed lasu lokon al kolero," kaj la evangelian veron: "Se oni vin persekutos en unu, rifuĝu en alian lokon," la servantino de Kristo translokiĝis kun sia anaro el la ĉefkastelo en la kastelon nomita Tetín - ju pli certe ŝi sciis, ke ŝi estas persekutota per persekutantoj kaj meritonta sian martiran palmobranĉon, des pli ŝi ornamis sin per perloj de virtoj daŭrpreĝante piege, turmentante sin senĉese per maldormo kaj malmanĝo, donante almozojn per malavara mano.

            Tiam beata Venceslao, kvankam li estis malmultaĝa, restadante ĉe la patrino, glorigis sin en tiuj tagoj eĉ per profeta spirito kaj ĉion okazontan ekkonis per klara vizio el aperigo de Sinjoro Kristo. Iam dum nokta silento montriĝis al plena de Dio kaj sankta Venceslao la domo de certa sacerdoto Paŭlo (kiu sindone inklinis al ofte suprecitita Ludmila de beata memoro kaj kies amikeco estis per ŝi plej sindone repagata) ĉirkaŭata per ĉarmaj kaj ampleksaj ĉirkaŭirejoj senigita pri ĉiuj belaj muroj kaj malpreparita al homa loĝado. Kiam li deskuis la pezon de sia korpa dormo kaj vekiĝis vigla al spirita medito, li anoncis per prudenta parolo al iuj, kion li estis vidinta kaj poste li interpretis per profeta buŝo, kion veran la aperaĵo montris por estonteco ekparolinte al kunvokitoj per jenaj vortoj: "Kiam mi malfrue enlitiĝis, dolĉaj amikoj kaj karaj familiarservantoj, en la nokta silento vekis min grava kaj profunda vizio. Mi ekvidis bienon de sacerdoto Paŭlo senigitan pri ĉiuj altaj muroj kaj turoj forlasitan de homoj. Pro la vizio mi ekmalĝojiĝas kaj ekafliktiĝas je zorgo pri Diaj fideluloj. Sed ĉar senmezura boneco de tiu, kiu ĉion konas, kondukas min al espero, per kiu estas promesite, ke ĉio estas ebla al kredanto, tamen mi klopodas por certe lerni koni fariĝon kaj aŭskultigi al vi eksplikojn de klara solvo pri vereco de la sonĝo, kia estas montriĝonta. Vidita detruo de la domoj signifas nome feliĉan morton de sankta kaj virta sinjorino, mia avino Ludmila. Ŝi nome per furioza konspiro de mia patrino, paganino kaj laŭ gento kaj laŭ malboneco de faritaĵoj kun iom da kunuloj preparitaj kaj servopretaj al krimo, post nelonge per atako de armitaj furiozuloj, kiuj sekrete ŝin rapidatakos, pro konfeso de kristana nomo kaj fido ŝi malrezistos al korpa martirigo. Senhoma enirejo de la domo signifas poste, kiel la vizio atestas, malgajigan elregnan forpelon de sacerdotaro de ni protektata kaj maljustan forprenon de ĉiu havaĵo. Mia patrino de malbeninda honoro nome ĝismorte malamante la partion, kiun mi laŭeble konfesi, honori, elkore sekvi kaj ami klopodas kaj por ĉiam neforigeble klopodos, senigos je surteraj bienoj la sacerdotaron de diversaj ordenoj, ĉar ĝi kunsenton kun mi ne kaŝas, kaj senkompate elpelos ilin el la regno." En ĉi tiu supozo de la talentohava antaŭsento lia spirito scianta veron neniel eraris, sed ĉiuj celotrafaj sciigoj de lia klarigo pri mortigo de la nomita sinjorino kaj pri furioza elpelado de ekleziuloj, kiuj volonte estis submetiĝintaj al ŝia estrado aŭ prefere al ŝia tre brilanta malavareco en sfero de vastegaj regionoj, vortsekve realiĝis post nelonge en sendifekta ordo, kiel estas konate kaj kiel estis dirite.

 

 

 

Kvara ĉapitro

 

            La servistino de Kristo Ludmila foriginte sin for de okuloj de perfiduloj, kiel ni jam duondiris, en la sama kasteleto, en kiun ŝi rifuĝis, estas persekutata de kontraŭuloj. La nomita dukino irigis nome certajn siajn magnatojn Tummaon kaj Gomonon, filojn de malvirteco, kun forta bando en Tetín-on, por ke ili pereigu ŝian bopatrinon. Sed la servistino de Kristo, antaŭscianta estontaĵojn, vokis al si jam menciitan sian sacerdoton Paŭlon kaj petis lin, ke li celebru sanktan meson. Kaj elverŝinte afablege sian konfeson antaŭ vizaĝo de la Esploranto de koroj kaj jam konanta bonfarojn de la plej alta, kiujn ŝi ricevos, ŝi ĉia kirasis sin per armiloj de la fido kaj surgenue preĝante ŝi direktis petojn al Dio, ke li bonvolu akcepti en paco ŝian spiriton, kiun li mem estis kreinta. Kiam la sankta meso estis fincelebrita, fortiginte sin por ĉiestado per Korpo kaj sango de Sinjoro ŝi komencis kanti psalmojn kun nefatigebla menso. Poste antaŭvespere jam nomitaj krueluloj invadis ŝian domon, elpuŝis pordofoston, starigis ekstere restintajn kunulojn, armitajn per lancoj kaj ŝildoj kaj la ĉefmurdistoj Tumma kaj Gomon mem kunpreninte iom da malmultaj uloj enfalegis en la ĉambron, en kiu la servistino de Dio ripozis, kun sovaĝa kriego elpuŝinte pordon. Beata Ludmila diras al ili per humila voĉo: "Vidu, kia subita furiozo vin skuegas? Ĉu vi ne hontas kaj nek memoras, kiel mi vin edukadis kiel miajn filojn kaj pridonacis per oro, arĝento kaj brila vestaro? Sed diru, mi petas, se estas ĉe vi ia mia malvirtaĵo." Malgraŭ tio la furiozuloj pli malmoligitaj ol ŝtonegoj, ne aŭskultontaj ŝin kaj sin neĝenantaj propramane ŝin atakis, ellitigis kaj surterigis ŝin. Do ŝi diris al ili: "Lasu min iomete preĝi." Kiam ili al ŝi tion permesis, ŝi etendis manojn kaj preĝis al Sinjoro. Poste ŝi diris: "Se vi alvenis pereigi min, senkapigu min per glavo," sopiranta laŭ ekzemplo de la martiroj per sang‑elverŝo liveri ateston pri Kristo kaj deziranta kun ili por ĉiam akcepti martiran palmon, kiun ŝi ankaŭ, ni ne dubas, meritis, ĉar pruvas tion sankta skribo: "Se justulo estus trafita per kia ajn morto, lia animo estos en refreŝigejo." Do la kruelaj ekzekutistoj malatentaj ŝiajn petojn kaj vortojn surgorĝiginte al ŝi ŝnuron senigis ŝin per sufoko pri la surtera vivo, ke ŝi vivu ĝis eterne kun tiu, kiun ŝi ĉiam estis amanta, kun Jesuo Kristo, nia sinjoro... Nun suferis martiron feliĉa kaj al Dio sindona servistino de Kristo Ludmila la sepan tagon sabate la 15‑an de septembro je la unua nokta vigilio.

            Tiam ŝiaj ĉiuj klerikoj kaj ĉiuj geservistoj, kiam la paŝtistino estis mortigita, diskuris ĉirkaŭflanken kaj diversloke rifuĝis, kaŝis sin en kaŝejoj por savi surteran vivon. Poste, kiam la fikruelaj ekzekutistoj foriris, ili kunkuris kun granda timo kaj plorego por partopreni funebran ceremonion kaj ĉion, kion oni rigardis konvena por ŝia entombigo plej respektplene efektiviginte ili konfidis ŝiajn sanktegajn restaĵojn al tero. Tiam sangavidaj ekzekutistoj forpreninte, kion oni povis forrabi, revenis al sia estrino alportantaj ĝojplenan sciigon pri murdo de la senkulpulino opiniantaj, ke ili estas poreterne pliriĉigitaj kaj por eterne vivontaj, kvankam monstra kaj neestingebla turmento de infera fajro atendis ilin baldaŭ. Post tio ŝi, perfida estrino de perfiduloj uzurpinte ĉiun posedaĵon de sia bopatrino ekkomencis estri kun nomitaj tiranoj pridonacinte ilin kaj iliajn parencojn kaj servistaron per la plej bona ora kaj arĝenta aĵaro eĉ per valora kaj ege multekosta vestaĵo senmezure. Tiel ili estris en la tuta ĉeĥa lando kiel grandpotencaj dukoj, sed ne el Dio. Kiam ili tiel lukse vivis kaj senmezure ĝojis kaj gajis, neatendite justa puno de Dia venĝo alpaŝegis sur sendiulojn, kiuj estis netimegintaj fifari tian kruelan krimon kaj ataki per siaj plej malĉastaj manoj la plej gloran servistinon de Dio sen kialo. Ĉar instigitaj per sia patro, princo de malpacigoj, diablo ili ekmalestimis ĉiujn siajn samtempulojn kaj samaĝulojn. El tio estiĝis malkonsento kaj grandega malamo inter nomitaj magnatoj Tumma kaj Gomon kaj ilia estrino, ĝis kiam ĉiuj pensado kaj parolado de la sinjorino turniĝis tage kaj nokte ĉirkau la ebleco, kiel ilin pereigi. Kiam tion observis nomita tirano Tumma, ekatakita per terura timo kurellandiĝis kun ĉiu parencaro kaj malamata per ĉiuj li ĉirkaŭvagis ien kaj tien kiel vaganto kaj elpelito kaj neniu el lia familiaro havis aliron en sian hejmon. Kiam poste Gommon kun sia frato serĉis per fuĝo kaŝejon, li estis kaptita kaj kondamnita je mortpuno kaj tiel li kun la frato malgajnis vivon estantan eĉ estontan. Kaj kiam ilia sinjorino vidis, ke ili fuĝas, furiozo de ŝia venenoplena koro elverŝiĝis sur iliajn idojn kaj ekzekutis ĉiujn de la plej aĝa ĝis la plej juna dum unusola tago kaj per unusola verdikto. Tio ankaŭ montriĝis la unua signo de sankteco de beata Ludmila, ke neniu el ŝiaj murdistoj restis vivanta per gvidado de Dia providenco. Aliaj forlasinte siajn loĝejojn kaj diskurinte en diversajn lokojn malestimataj de ĉiuj kaj trafitaj per Dia venĝo elspiris sian animojn, iliaj infanoj estis forigitaj desur la mondo per sendia morto kaj multego da ili estis senkapigita per glavo. Tiel plenumiĝis la vorto de l' Sinjoro, kiun oni legas en Evangelio: "Ĉiuj, kiuj uzas glavon, per glavo pereos."

            Dum la samaj tagoj ĉe la tombo de la beatega kaj ofte nomita, virta sinjorino kaj martirino Ludmila evidentiĝis glorplenaj meritoj de ŝiaj virtoj per agado de Dia graco. El ŝia kripto eliris  tiel mistera kaj ŝatindega aromo, ke ĝi superis bonodorojn de ĉiuj grandvaloraj spicoj kaj floroj; nemalmultaj homoj vidis trifoje eĉ kvarfoje kandelojn kaj lucernojn flagrantajn per Dia lumo en malklara nokto kaj tio ĉio ne restis sekretigita al sinjorino, t.e. al ŝia murdistino. Eksciinte tion ŝi estis kunpremita per granda malkuraĝo kaj ne sciis konsilon por si kion komenci. Fine ŝi ekpensis denove venenoplenan intencon kaj irigis siajn servistojn en kastelon Tetín, kie virta korpo entombigita kuŝis, ordonante, ke oni konstruu super la tombo de beata Ludmila domon en la maniero de preĝejo kaj ŝi difinis al ĝi la titolon je honoro de sankta Miĥaelo ĉefanĝelo, por ke, se tie montriĝos ankoraŭ ia signo, ne al meritoj de la beata martirino, sed de la sanktuloj, kies relikvoj tie estu konservataj, estu imputata. Kiam ĉio estis efektivita, ĉiujn enirantojn en la bazilikon tia timego konsternis, ke ili neniel ol kun la plej granda estimo ekkuraĝiĝis eniri tien kaj sur tia loko  okazis brilaj kaj eminentaj mirakloj.

 

Kvina ĉapitro

 

            Dum ĉi tio fariĝis, beata Venceslao, iam el la volo de kristo elektita princo elkreskis el knabaj jaroj, brilis per floro de ĉarma fraŭleco kaj ĉion, kio estis al li instruliverita per instruisto de skribo, profunde en sia memoro konsiderante, estante ardmensa, klopodis realigi ĉion, kion li aŭde ekrimarkis. Tial lia malfideliĝinta patrino kun iuj samopiniantaj filoj de Belialo enviante al li liajn farojn kaj sanktegajn penojn  interkonsentis kaj diris: "Kion ni ekkomencos kaj kien ni turnos nin? Nia princo, kiun ni surtronigis, permesinte sian kredantiĝon al pastroj kaj fariĝinte preskaŭ monaĥo ne lasas nin paŝi sur kruda kaj kutima vojo de niaj malvirtoj. Kaj se li tion faras knab‑ aŭ fraŭl‑aĝa, kion nur li faros sendube, kiam li viriĝos aŭ maljuniĝos?" Depost ĉi tiu tago ili ekinsistis lin tre impertinente akre admonavertante lin kaj farante al li multe da maljustaĵoj. Sed tion ĉion suferis la dioama viro kun nefleksebla menso forpuŝante tion per armiloj de kredo kaj firmigante sin per ŝildo de pacemo. Kaj ankaŭ atakante kun ĉiamaj intrigoj liajn klerikojn kaj iujn ordenanojn, kies instruo lin servis nutraĵo, la sendiuloj aĉintencis pereigi ilin kaj timegigis ilin per kruelegaj minacoj, ke neniu el ili povis atingi lin. Sed li tion ĉion konscianta kun viroj al si fidelaj malpublike traktis tra la malantaua pordeto kaj post sunmalleviĝo venigis iun el ili sekrete kaj nokte lernis ĉion, kio lin utilus, kaj kiam tagiĝis li forlasis instruiston aŭ klerikon al si kara. Sian libreton li portadis subveste kaŝitan kaj kie ajn li trovis kvietan lokon, diligente li en ĝi legadis kaj kun ena ĝemploro li bedaŭris korobstiniĝon de sia popolo kaj ĝiajn blindecon kaj nekredon. Laste plifortigita per Dio zoninte sin per braveco li kunvenigis sian patrinon kaj ĉiujn magnatojn kaj vortatakis ilin kiel jesatestas Libro de la Saĝeco: Vortoj de la Saĝuloj kiel dornoj kaj najloj profunde enbatitaj (Pred. XII.11). Sed la beata Venceslao diris: "Kial, filoj de krimuloj kaj mensogema idaro, vi detenis min, ke mi ellernu la leĝon de nia sinjoro Jesuo Kristo kaj obeu liajn ordonojn? Se vi malemas servi Kriston, kial vi almenaŭ ne lasas la aliajn? Se mi ĝis nun estis subigata sub via zorgo, de nun mi ĝin rifuzas kaj volas servi el sincera koro al Dio Ĉiopova."

            Pro tia afero kaj diversaj aliaj komenciĝis pli poste grandega malkonkordo inter magnatoj, kiuj anigis sin al la piema princo kaj la aliaj, kiuj favoris malnoblan anaron de la sendia sinjorino. Kaj dupartiĝis la konsilantaro kaj magnataro de la lando kaj dornaro de malpaco inter ili kreskis ĝis sangelverŝado. Sed la partio de la justuloj, kvankam malgrandeta tamen superis kiel ĉiam la potencan partion de malnobluloj. Ĉar ĉiam rememorigita Venceslao zorgante pri tio, ke paco estu restarigita, ekintencis el inspiro de Sankta Spirito elpeli el la patrujo sian patrinon, kiu estis kialo de ĉiuspeca malpravaĵo, por ke per ŝia elpelo kaj per elpelo de ĉiuj ŝiaj partianoj, viroj senreligiaj estu pacigitaj reciprokaj furiozaj malkonkordoj kaj paco de Kristo potenciĝu, ke ĉiu havante unusolan sinjoron ellernu veran instruon de Kristo plej perfekte kaj kiam estus farita ĉio, kio estis vidata necesa por landa paco, kaj forpelitaj kaj ekziligitaj la filoj de malkonsento kaj paco fortigita, ke li ree venigu la patrinon kun  honoro hejmen kaj tion ĉion li plenumis per faroj kun helpo de Dio kreanto, ĉar li forpelis la patrinon el la monarkio kun la plej granda malhonoro, per kio Dio ĉiopova ŝin rekompencis per inda venĝo pro elverŝita sango de senkulpa beata Ludmila, kiun ŝi estis mortiginta sen kialo. Sed ĉar li estis plena de ĉasta timo, kiu daŭras eterne, memorante ordonojn Diajn, per kiuj estas al ni ordonate honori gepatrojn, ree post iom da tempo revenigis ŝin en la patrujon; sed ŝi restis ĝismorte senigita je estinta estrado. Sed kiel tio ĉio fariĝis, tion preterlasante, ĉar tio longe forkondukus, ni en komencita pluen progresu. Poste ŝi travivis multajn spitaĵojn, ŝi eĉ ĝisatendis mortigon de sia filo per sia pli juna naskito.

            Ekmemorinte poste sian avinon, kiel sankta ŝi estis en ĉi tiu vivo kaj kiel grandajn meritojn de gloro ŝi konkeris por si ĉe la Ĉiopova, beata Venceslao per fluo da larmoj surverŝita eniris en sanktecan konsilantaron kun pastroj kaj piemaj viroj kaj irigis ilin en la nomitan kastelon Tetín ordonante al ili, ke ili laŭeble ostojn aŭ polvon de putriginta korpo per digna transporto alveturigu al li. Sed li mem estis konfirmita per vizio de Sankta Spirito kaj konfidis tion al iom da intimaj amikoj, ke nomitaj senditoj ekvidos tie per efiko de Dia bonvolemo iajn signojn. La viroj, kiuj estis senditaj, plenumante ordonojn de sia sinjoro, enpaŝis en la bazilikon, forfosis la teron kaj malkovrinte la kripton ili trovis la platon, per kiu estis la respektindaj relikvoj kovritaj, parte putrintan, do ili timis levi ĝin opiniante, ke se la ligno estas putrinta, tiom pli tio, kio estas kaŝita sub ĝi, kaj ili volis kun la plej granda prudenteco ree fermi la kripton. Sed iliajn intencojn oponis unu el ili, la pastro Paŭlo - kiun ankaŭ mi menciis pli frue, kiu dum ŝia surtera vivrestado estis kunligita kun ŝi per amikeco kaj ĉiam de ŝi subtenata en ĉiu servo -, dirante: "Nenio fariĝos, se ni trovos nur polvon de la putrinta korpo, se ni kunprenos ĝin laŭ la ordonoj de la princo."

            Kaj ekopiniinte ĝin prava, la aliaj unuanime malfirmigis la platon. Levita ĝi rompiĝis, ke tiu Paŭlo falis kun argilo sur la kuŝantan korpon. Saltstariĝinte kaj rapide manforfosinte argilon li trovis kun la kunuloj la sanktan korpon, savitan de ĉiu difektiĝo sole nur, ke ŝia vizaĝo, kiel mi menciis, estis kovrita de polvo, kiu sur ĝin estis falinta dum rompiĝo de la levata kovrilplato. Senfine pro tio ekĝojegintaj ili esprimadis senlimajn dankojn al Ĉiopovulo, levis ŝiajn relikvojn el tero, envindis en multekostajn tolojn, kiel decis, lokigis antaŭ altaro elverŝante senmezurajn laŭdojn kaj dankojn al Dia bonvolemo. Kaj konvene ĉion solene plenuminte, ili kuŝigis ŝin sur portilon, kiun ili alliginte surdorsigis sur du ĉevalojn kaj la saman nokton ĝis la ĉefkastelo nomata Prago ili rapidas persiste. Do trovita estis la korpo de la feliĉa kaj al Dio sindona servistino Ludmila merkrede la 19‑an de oktobro je la 12‑a horo kaj Pragon oni enportis ĝin la trian tagon vendrede la 21‑an de la sama monato kun granda plezuro, dum kiu ĉiuj intergratulis kaj laŭdis Kriston.

            Nome tiuj, kiuj ŝin alportis antaŭ enpaŝo en la kastelon, sendis al la princo sciigantojn pri bona novaĵo. Ili alveninte aŭdis, ke li enlitiĝis por dormi, do ili vekis lin kun plezuro kaj sciigis al li la ĝojigan novaĵon, ke per graco de Dio ĉiopova oni trovis la korpon de la glora sinjorino, de lia avino nedifektita. Li tuj ellitiĝinte kaj kun granda vigleco rapidirante en la preĝejon esprimis senlimajn dankojn al Sinjoro Kristo. Kiam poste la suno briligis la teron kaj per sia brilo fortimigis la mallumon, li kunvokante la pastraron kaj kunvenon da kredantoj rapidiris kun ega procesio renkonte. Kaj ili renkontis la fidelajn portantojn alveturigantajn ofte nomitajn relikvojn de sankta Ludmila. La pastroj kaj sacerdotoj surŝultrigis ilin vigle kaj beninte Dion kun psalmoj kaj laŭdoj enportis ilin en kastelon kaj enirante en la preĝejon situigis ilin antaŭ la altaro sur pavimon kaj kun brua ĝojkriado ĝojegis. Dume la ĝenerala scivolemo de kredantoj eĉ nekredantoj esploris, kio estis okazinta kaj oni kunkuris kaj amase venis al preĝeja pordo. Do la princo konsultinte pastrojn igis antaŭ ĉiu popolo malvuali ŝian korpon, por ke ĉiuj kredu, ke ŝi restis sendifekta de Sinjoro Kristo konservita. Vidante tion ĉiuj diskonigis senlace majestecon de Kristo kaj neniu povis kontraŭstari veron, ĉar al ĉiuj estis videbla la tuteco de la korpo kaj konserviteco de la hararo kaj la vizaĝo lumis kvazaŭ dumvive kaj krom tio la roboj brilis per tia beleco kaj senmakuleco, kvazaŭ ili estus teksitaj la saman tagon. Ĉiuj tion rigardante vokis brue kaj ĝojkriis kaj proklamis ŝin ĉiel honorinda kaj alte glorinda kaj elfosinte teron kaj aranĝinte tombon ili preparis sin por entombigi ŝin en la sama baziliko. Sed subite ĝi superakviĝis per akvo; el tio multegaj konkludis, ke la loko ne plaĉas al la servistino de Kristo. Do ili ŝutplenigis la elfosaĵon kaj starigis sur ĝin la ujon kun la sankta garantio kaj postulante helpon de Dio ili reiris feliĉe hejmen.

            Ne longe post tio ekspedis la nomita princo senditaron Regensburgon kaj demandis de episkopo de tiu kastelo, nome Tutono, demandon, ĉar Ĉeĥujo apartenis tiam en lian diocezon, kion li estus farinta kun tiu korpo. La episkopo esplorinte skribojn de la Dia leĝo sciigis al li laŭ sia saĝeco donita per Dio jenon: ke oni entombigu, ĉiam oni estu rigardanta gloron de Kristo, la korpon devenintan de origino de la unua homo, al kiu estis dirite: "Vi estas tero kaj reiros en teron, vi estas polvo kaj senescepte repolviĝos." Kaj per grandega fervoro entuziasmigita princo petis humile la episkopon, ke li mem bonvolu veni al li kaj entombigi la korpon kaj konsekri la bazilikon, al kiu ĝis nun episkopa konsekro mankis. Sed li ekskuzis sin, ke li ne povas alveni per maljuneco kadukiĝinta, do li sendis sian kunepiskopon kun sekvantaro de iomaj klerikoj, ke li konsekru la preĝejon. La episkopo alveninte unue konsekris la preĝejon al la Sinjoro kaj sekve post ses tagoj entombigis nomitan korpon samloke, kie akvo estis supreniĝinta. Kaj stranga afero kaj sufiĉanta por pruvo de merito de la servistino de Kristo, ke akvo montriĝis, kiam la pastroj volis entombigi ŝin en la loko nekonsekrita, sed kiam alvenis la kunepiskopo kaj konsekris la bazilikon, ĝi nepre malaperis. Estis certe dece, kiam ŝi feliĉe vivis sur ĉi tiu mondo en belsorta interrilatado, ke ŝi estu enterigita kun pli granda beno ĉeigita ĉe la dekstra mano de Kristo kun la sanktuloj. Kiam tio estis efektivigita la kunepiskopo laŭkonvene rekompencita revenis hejmen.

            Kiam poste alproksimiĝis la jubilea tago de transporto de ŝiaj sanktaj relikvoj, Sinjoro Kristo bonvolis estigi elstaran miraklon je gloro de sia nomo kaj montri meritojn de sia servistino. Ĉar tiam amasiĝis pastraro, kiel kutimas en la kristana religio festi memoron de tiaj personoj kaj kiam post preĝoj oni kutime sidigis sin por refreŝigi sin korpe ia knabeto ŝarĝita per korpa malsano kaj kurbigita kaj ne povanta suprenrigardi estis rektigita kaj akiris estintan forton alvokinte potencon de Kristo kaj meritojn de ĉi tiu sanktulino ĉe pordego de la baziliko, en kiu la korpo de la granda sinjorino ripozas. Tion vidante multegaj kantis laudojn al ĉiopova Kristo, ke li bonvolis aperigi per sia servistino sian majestecon, al kiu estu gloro por eterna eterneco. Amen.

 

Sesa ĉapitro

 

            Kiam do la beata princo Venceslao ordigis kaj firmigis kun helpo de Kristo‑iniciatoro sian monarkion, nek menso, lango, parolo nek letero trafe  priskribus, kiel bona kaj kia elektita ujo li montris sin al Kristo, nek mi ŝarĝita per ŝarĝo de pekoj povas priskribi, kiajn domaĝojn la soldato de Kristo servante al sia Sinjoro kialigis al diablo kaj kiom da garboj li kiel lia fidela servanto rikoltis en la garbejon de Kristo. Sed tamen por ke mi diru el multaj ion malmultan, li ekde infaneco neniel devojiĝinte de disciplino de la Sinjoro estis veramema en parolo, justa en juĝado, fidela en ĉio konfidita superante la mezuron de la homa boneco. Aŭ kiam iu kulpulo troviĝis antaŭ konsilantaro de juĝantoj dum lia ĉeesto kaj la juĝantoj prononcis verdikton de morto, li eliradis eksteren pretekstante ion kaj kaŝis sin, kien li povis, rememorante la minacon de Kristo en Evangelio: "Ne juĝu kaj vi ne estos juĝataj, ne kondamnu kaj vi ne estos kondamnitaj." Malliberejojn kaj pendigilojn, konstruitajn en antikvaj tempoj kaj starantajn ĝis lia epoko li detruis, estis konsolanto nelacigebla por georfoj, vidvinoj malriĉuloj, plorĝemantoj kaj vunditoj, li satigis malsatajn, refreŝigis soifantajn, vestigis nudajn, vizitis malsanajn, enterigis mortajn, li akceptadis pilgrimantojn kaj alilandanojn kiel siajn proksimajn parencojn, li honoris pastrojn, klerikojn kaj monaĥojn kiel Sinjoron, li malfermis la vojon de vero al erarirantoj, li gardis humilecon, paciencon, silentemon, amon, kiu ĉion superas, neniun li senigis pri io per ruzo kaj perforto, sian armeon li ne nur per pli bonaj armiloj, sed ankaŭ per vesto ornamis.

            Per tiuj kaj tiaj virtoj li eminente floris jam de eta infaneco kaj surpreninte krucon de Kristo sur siajn membrojn, li estis memorema pri Diaj ordonoj, tra kiuj estas dirite: "Se iu volas postiti min, neigu sin mem kaj surprenu sian krucon kaj sekvu min." Li nome iradis dum fastotempo aŭ vintro piednuda trans glacia kaj abrupta irvojeto el la kastelo al la kastelo vizitante perpiede preĝejojn de Kristo, ĝis liaj postsignoj estis vidataj malsekigitaj per sango. Krom tio por konservi promesitan ĉastecon li portadis akregan haregveston, kiu por honoro al li estas tenata ĝis hodiaŭ kiel nova kaj senĉese li estis vestita kiel monaĥo sube per lana vestaĵo kaj desupre per bela reĝa vestaĵo brilante same antaŭ Dio kiel antaŭ homoj. Por refreŝigi membrojn li uzis nutraĵon malabunde kaj daŭre vigilante li ne ĉesis esprimi senfinajn dankojn al sola Dio. Kaj se okazis iam al li kiel al princo restadanta inter tiaj sovaĝaj bestoj, ke li trinkis malfrue vespere kromordinare pli malavare, li elŝiris sin el dormo frumatene kaj rapidis plej rapide en preĝejon kaj kiun ajn pastron aŭ klerikon li tie trovis, li demetis la plej belan ĵus surmetitan vestaĵon kaj donacis ĝin al li kaj falinte ĉe liajn piedojn li insistegis, ke la pastro propetu por li plej zorge ĉe Sinjoro Kristo, por ke li pardonu lian pekon, per kiu li la hieraŭan nokton kulpiĝis.

            En servoj por Dio li estis tial klopodema, ke li ĉiutage alportis al Sinjoro sian propramane preparitan oferon. Ĉar dum rikoltotempo dum silento de malhela nokto li eliradis en sian kampon kaj kun sia plej fidela servo, pri kiu pli poste estos priskribita por pruvo de meritpleneco de ambaŭ kromordinara kaj eminenta miraklo, li falĉis tritikon kaj surŝultre portadis hejmen, muelis per mana muelilo, estante mem samtempe bakisto eĉ princo, trakribris farunon, akvon portadis kaj ĉerpis ĝin nokte dirante: "En nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Spirito Sankta", kaj alportante ĝin hejme li miksis ĝin kun la faruno kaj faris hostiojn. Li ankaŭ rapidadis en vinberejon, berarojn li rikoltadis kaj premiladis propramane, enkruĉigis kaj konservis por sankta ofero. Kaj ĉar superstiĉaj ritoj paganaj ne estis ankoraŭ neniigitaj kaj detruitaj kaj multegaj viroj rapidiradis oferi malbenitajn oferojn al demonoj kaj makuligis sin per manĝo kaj trinko en ili, li neniam kunsocietigis sin kaj ne partoprenis tion, sed ĉiam iupretekste soleciĝis. Karcerojn li ruinigis, pendigilojn kaj turmentilojn, kiuj ankoraŭ staris por kruela hompunado, per sia afableco malkonstruis kaj paganajn ceremoniejojn ebenigis kun tero.

            Ĉi tiun lian konvinkon eksciante kristanoj venis al li amase kiel abeloj en abelujon, neniel alie klerikoj, pastroj kaj tre multaj Diaj servistoj el Bavarujo, Ŝvabujo kaj el aliaj landoj kun sanktaj relikvoj kaj nombraj libroj. Ĉi tiujn ĉiujn li akceptadis kun granda honoro kaj ĉirkaŭbrakumis kun dankema spirito, kio al li estis rekompencata konvene, kaj gaje li donacis al ili riĉe da oro aŭ abundegon da arĝento, da peltmanteloj, da sklavoj aŭ da vestoj kaj li servis al ĉiuj laŭnecese kaj ĉiuj tiuj instruistoj miris pri lia instruiteco, ke li, en kies menso eminenteco pura de multekosta perlo brilis, ŝajnis deklari kun la psalmisto: "Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, ĉar Viaj leĝoj estas mia meditado." (Psalmo 119,99). Ankaŭ al li bonvolis Sinjoro donaci malavaran favoron de sia afableco, ke li estis venkinto en multaj bataloj. Majesta en vizaĝo, trovanta plaĉon en ĉasteco, kvankam ĝi troviĝas malofte ĉe tiuj, kiuj antaŭ nelonge edziĝis, sopiranta finigi surmondan vivon per martira morto li ĉiam afable interparolis kun kvietemuloj, sed kontraŭ malpacemuloj, vagabondoj, malsobruloj kaj drinkemuloj aŭ tiuj, kiuj deviis de direkta vojo de la doktrino, estis ardiĝanta kun Dia fervoreco, kaj se li ne povis ilin puntrafi alimaniere, li invitis ilin almenaŭ je oportuna momento al sia tablo kaj punbatis ilin per grandega skurĝo, ĉiam ekprenante kontraŭ malnova malamiko ŝildon de la kredo kaj obstine superante nemoralajn potencojn de ĉi tiu mondo per lanco de Sankta Spirito, kio estas vorto de Dio. Li estis nome vera adoranto de Kristo sen makulo, punante multajn laŭ apostolaj ordonoj, ĵurpetante, benante senlace, invitante ĉiujn al la vespermanĝo de la vera mastro kaj ensinigante elŝiritajn el laringego de la diablo al sankta patrino Eklezio, li refreŝigis ilin persisteme per Dia nutraĵo. Poste, kiel Dia graco en lian koron inspiris, intencante fondi templon de Sinjoro al honoro de beata Vito martiro li ekspedis senditaron en Regensburgon al episkopo, al kies diocezo, kiel ni jam rakontis, Ĉeĥujo tiam apartenis, ke la episkopo laŭ kanonaj leĝoj permesu al li konstrui bazilikon, dirante: "Mia patro konstruis iam al Sinjoro kirkon al honoro de beata Georgo, mi nun kun via permeso sopiras fondi sammaniere honore al la martiro de Kristo, Vito. Tion ekaŭdinte la honorinda episkopo kun dankesprimo etendante brakojn al Kristo Sinjoro, diras: "Reveninte alportu al mia feliĉega filo Venceslao jenan instruon: 'Via templo jam staras antaŭ Sinjoro belege konstruita.'" La princo ekaŭskultinte tion, ekgajiĝis en sia koro, baldaŭ lokigis fundamentojn kaj murojn eminente li konstruigis.

            Kaj ne kontentiĝinte sufiĉe pri tio, li estis pilgrimonta al sojloj de beataj apostoloj en Romon, ke li tiaman papon petu, ke li vestigu lin en monaĥan veston kaj tondu lin monaĥamaniere, por ke li povu pro amo al Dio abdiki princecon kaj postlasi ĝin al frato, tro favoranta, ho ve, mondajn aferojn kaj li kviete vivante plimultigu iom malmulte da ŝafidoj al Kristo Sinjoro. Kaj tion li estus ankaŭ realiginta, se lin ne malhelpus menciita konstruado de baziliko. Sed la malamiko de homa idaro, kiu ekde la komenco militatakas la aron da kredantoj povante neniel superi la nevenkeblan serviston de Dio, li turnas sin al praaj armiloj kaj fortostreĉas elradikigi kristanan kredon. Li nome lian pli junan fraton, kiun ni jam en la antaŭa komparis al Kaino kaj pli poste pri li menciis kaj al kiu abnegaciiante ĉiujn mondajn pompaĵojn estis ĉion forlasonta, pekigis per multaj konsiloj de malbonuloj, kiuj bedaŭris, ke ili estis devigataj forlasi fiajn kutimojn kaj ke ili ne rajtis faraĉi nepermesitaĵojn kaj kontraŭ lia sanktega frato armitiĝis per armiloj de malamo kaj murdo. Sed li inspirita per Sankta Spirito pri ĉio antaŭe konscia, neniel alie ol cervo soifsopiranta akvajn fluojn deziris atingi sian palmon de martira gloro, sed tamen neniel el la mano de sia frato, kies ĉiaman pereon li timis ĉiam havante esperon je Kristo.

 

Sepa ĉapitro

 

            Tio ĉio okazis dum tempoj de la saksa reĝo Henriko, kiu la unua el ili atingis kronon kaj kun kiu li estis kunigita per daŭre feliĉa amikeco.

            Do por ke ni daŭrigu komencitan: Boleslav havante domon aŭ propran korton en burgo, nomita laŭ lia nomo, ĉiuflanke jam pikata per diablaj sagoj, ardigata per avideco de regado, kiam proksimiĝis soleno de beataj martiroj Kosma kaj Damiano, kiun oni festas du tagojn antaŭ la festo de beata ĉefanĝelo Mikaelo, pretekstante, ke tie al honoro de ambaŭ sanktuloj estas konsekrita la kirko, invitas sian feliĉan fraton ruze kiel al festeno, pli prefere, kiel vere montriĝis, al murdo. Al li tio ĉio estis ja konata, sed tamen adiaŭante restante spirite sentima, kisinte ĉiujn, kiujn kuna mastrumo kaj amikeco kun li kunligis kaj reciproke kun ili adiaŭante, ekvojaĝis kirasita per armilaro de kredo.

            Kiam li tien alvenis, trovis ĉion duoble por si preparita, nome la festenon kun granda lukso kaj fortan aron da kaŝitaj armitaj malamikoj. Do li iris kirkon, ordeme partoprenis Sanktan meson kaj rekomendinte sin al Dio kaj al Sanktaj Kosma kaj Damiano, kies jubilea festo aranĝitis, li enpaŝis gaje en la festenan domon, kiam jam koroj de malicaj festenantoj, plenigitaj per galo de murdo, per manĝoj kaj trinkaĵoj pliardiĝis, komencis pograde malfermi kaŝitan vundon. Ponardojn ili tenegis kaŝitaj, subveste zonitaj kaj kaŝante ilin postdorse kaj daŭre cerbumante kiel ponardi, trifoje starigis sin kaj trifoje ree sidiĝis, ĉar ĉiopova Dio Patro ne allasis tion fari, eble dezirante festigi la morgaŭan tagon, kiun nenia festotago estis. La Sanktulo do vidante ilin incititaj restis sen timo kaj rapidis leviĝi eble plej frue for de la tablo kaj kiam li iomete cedis el la festenĉambrego, unu el liaj amikoj alpaŝis al li dirante: "Vidu, mi preparas sekrete vian ĉevalon; surĉevaliĝu plej frue kaj zorgu, mia sinjoro, forrajdi de ili, ĉar morto minacas vin." Sed li neniom liajn vortojn atentante, revenis en la regalejon kaj preninte pokalon kaj trinkante antaŭ ĉiuj petintence ekvokis per edifa voĉo: "En la nomo de beata ĉefanĝelo Mikaelo ni trinku ĉi tiun pokalon petantaj kaj insiste postulantaj, ke li bonvolu konduki niajn animojn nun en la pacon de ĝojado eterna. Kaj kiam ĉiuj, kiuj estis fidelaj, respondis : "Amen", li eltrinkinte trinkaĵon, kisis ĉiujn kaj foriris en sian gastejon ripozigante siajn noblajn membrojn kaj antaŭ Dia vizaĝo longe en preĝoj kaj psalmoj persistante li fine lacigita ekdormis.

            Alvenis la tempo festi vigilion, kiun la beata viro kiel ĉiam pie partoprenis. Tiom certe la sankta animo estis sindona al kristana religio kaj zorgis valoron de eklezia regulo, ke (kion oni nomas noto de la plej perfektaj monaĥoj) li tutan historion de Malnova Testamento antaŭ si legigis per siuloj dum taŭga tempo de la vigilio. Sed ankaŭ dum sanktosanktaj tagoj, tio estas sabate antaŭ Paska kaj Pentekosta dimanĉoj, kiam oni en la Sankta Eklezio de Dio kutimas festi universale bapton, ke nenio el tio, kio apartenas al Dio, estu omitita, se oni ne trovis ĝustatempe endan aron da infanoj, li vizitigis foirejon kaj ĉiujn knabojn, senrigarde kiom da ili vendotajn komercistoj alportis, pro amo al sola Dio aĉetadis por si kaj tiel la beatega spirito zorgoplena pri Dia verko neniam duldis, ke io ajn al Dia kutimo manku.

            Vi legas tion, benata episkopo, kaj miras kiel tion, kion, kiel vi scias, apenaŭ povis realigi Diaj viroj en la Eklezio kun graco de la Plej Alta, realigis energie viro de laika stato, ja eĉ princo kaj reganto de la popolo, kiun oni konsideradas pro lia naturo sovaĝa super aliaj popoloj. Mi petas, la plej feliĉa el la patroj, ke vi pro via denaska fonto de saĝeco pliflorigu per digna laŭdo tion, kion mi skribis kaj ankoraŭ skribos, ĉar, kiel vi estis ordoninta, krom tio, kion mi el via buŝo ekaŭskultis aŭ kion veran ni ambaŭ eksciis per personoj plenaj de kredo kaj sankteco, nenion alian tuŝatingi mi nepre evitas. Sed ni daŭrigu komencitan.

            La beata martiro, estante frue kronota per gloro de digneco kaj persisto de klopodo, kiel ni diris, forpaŝis en patrinan sinon de kirko, por ke li esprimu matenan laŭdon al Dio. Per tia graco de Dio nome la viro de eterna memoro floris, ke neniu dubis, ke li antaŭ matenkrepusko iros al pordego de sankteco, ke li tie praktiku preĝojn. Kaj la saman horon elatendis la dua Kaino opiniante ĝin oportuna al fifaro de murdo. Ni vidas vere, ke kion ajn kiam la paĝoj de la Sanktaj Skriboj indikis okazonta, ĝi ĝislitere okazos. Kaj jenon diras certa paĝo aludante tiujn, kiuj faras malbonon: "Ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon!" [Joh 3.20]. Nome ankoraŭ nokte la frato de la sankta martiro, eĉ ne plu frato, sed fiaĉa murdonto, estis ordoninta al la pastroj de la kirko de Sanktaj Kosma kaj Damiano, ke ili neniel ebligu enpaŝi en la kirkon, kiam li alvenos, ke li eble fare de siaj fidelaj armilportistoj aŭ ĉambristoj, kiuj ankoraŭ enlitis, aŭ de eblaj kunkurontoj ne estu liberigata kaj ke ne montriĝu bezono senhonorigi kaj makuli la kirkon per sangelverŝo kaj krimaĵo. Dum mi ĉi tion skribas, trudas al mia penso la peka aro da Judoj, kiuj timis eniri pretoriejon de Pilato por ne makuliĝi, sed ne timis mortigi Sinjoron. Tiel ankaŭ la malfeliĉa murdonto de sia propra frato timas makuli kirkajn murojn per sango kaj sian manon de murdo de la frato ne fortenas. Per via vorto, vi la plej kruela el malamikoj, vin kondamnas kaj trapikas, kiam vi per sango per vi elverŝita ĝenas vin malpurigi sanktajn lokojn. Sed okazis, kiel vi ordonis! Ĉar kiam la eminenta martiro rapidis antaŭ matenaj laŭdoj kirkon, ke li en ejeto de sia sanktega koro plej kaŝe ekpreĝu al Dio Patro pli frue, ol popolo konkuros, dume frataj intrigoj preparatas kaj glavo akriĝas, ke estu preparata oferaĵo por Kristo. Ĉu mi duoble dolorigu koron kaj enverŝu lakrimojn en okulojn devigante min larĝe rakonti la morton de la justulo, vivofinon de la senkulpulo? Granda doloro havadas nome mem tre multe da vortoj. Sed ke mi ne tro prokrastu pro tiuj, kiuj avidas ekkoni suferon de la sankta martiro.

            Frue ellitiĝas oferotaĵo de Kristo, beata Venceslao kaj soifante laŭ sia sankta kutimo rapidi kirkon, kie li, antaŭ kiam kunvenos popolo kaj komencos aktivado, povus dediĉi sin al pli longa preĝado kaj kiel bona paŝtisto kune kun sia aro dezirante aŭskulti aŭ kanti kunajn matenajn laudojn li baldaŭ estas kaptita en kaptilojn de intrigoj. Nome kiam la pastro de la kirko, unu el tiuj, el kiuj eliris malpraveco de Babilono, ekobservis alvenantan viron Dian laŭ la ordono de la kolerplenuloj fermis la pordon de la kirko. Leviĝis nome eĉ preparitaj insidintoj, nome la frato kaj ĉiuj liaj armitoj. Kaj la elektita soldato de Dio vidante la fraton salutas lin kaj ĉirkaŭ kolo per manoj lin brakumante kaj kisante dankas al li dirante: "Estu sana por ĉiam, mia frato, kaj abundu per havaĵoj de ĉi tiu eĉ de estonta vivoj, akceptu vin Kristo al eterna festeno, ĉar vi min kaj ĉiujn miajn en tioma abundeco refreŝigis." Al tio li kun malmodesta spirito kaj koleraj okuloj per mano eliginte glavon, kiu kaŝe pendis sub lia mantelo, respondis: "Hieraŭ, kiel momento eblis, sed nun frato al frato servos tiamaniere". Kaj eksvinginte la glavon li hakis per ĝi en lian kapon, sed ĉar la povo de la Sinjoro ŝirmis lin, apenaŭ lia sango elŝprucis. El tia kromordinaraĵo tioma teruro surfalis la mizerulon, ke eĉ, kiam li duafoje glavis, al sia miro li sukcesis nenion, kio povus esti ago de forta viro. Lian nudan glavon per mano kaptinte beata Venceslao vortas: "Kiel malbone vi kondutas vundante min." Sed kiam li vidis, ke li sian intencon ne tenĉesas, fine lin, kiel iuj diras, ekkaptis  kaj faligis al siaj piedoj dirante: "Jen, homo per propra juĝo pereigata, vi vidas, kiel mi povas vin propramane kiel la plej etan animalon pereigi, sed malproksimu ke dekstra mano de Dia servisto makuliĝu per frata sango." Kaj la glavon, kiun li al li elŝiris, li redonis al la frato kaj sangante jam de li surmane li rapide rapidis kirkon. Sed tiu malfeliĉulo kriegis per forta voĉo kaj kursekvis lin kriante: "Amikoj, amikoj, kie vi estas? Malbonege vi subtenas vian sinjoron kaj mise vi helpas al situata en tioma angoro!" Tiam elfalegis la tuta aro da koleruloj el kaŝejoj, en kiujn ili estis diskurintaj, kun multaj glavoj kaj lancoj kaj per egaj vundoj lin vundinte ili mortigis lin ĉe kirka pordo. Tiam ankaŭ la sankta animo, liberigita el pundomo de ĉi tiu vivo, ornamita per laŭro da sango venke rifuĝis al la Sinjoro la dudek-okan de septembro, dum la ĉielo ĝojis kaj la tero ĝemis en la naŭcentdudeknaŭa jaro post enkarniĝo de la Sinjoro.

            Lian senspiran korpon la patrino, kiun li antaŭ nelonge pro ŝiaj pekoj elpelis kaj poste ree pro amo de Kristo enpatrujigis, kun ĉiuj fidelaj, kaptis, ĵetis en tombon kaj per tero plenŝutis, ne kiel decis al martiro, sed kiel entombigatas ajna mortemulo havanta nek honoron nek feliĉegon. Sed la beata militanto elstariĝis el deprimo kaj malhonoro al gloro pli abunda kaj ju pli malestime la filoj de diablo kaj liaj membroj agis kun eminenta martiro, des pli kara prezentas li sin al la Sinjoro kaj al ĉielaj kuncivitanoj. Tiel li estiĝas kamarado de anĝeloj, kunulo de apostoloj, kunheredanto de martiroj, partoprenas pacon de konfesantoj kaj sendifektecon de virguloj; li ricevas kronon eterne verdiĝantan kaj ĉarmon de nepereanta beleco. Kaj tiel malestiminte dukolandon de surtera majesteco, en kiu li antaŭe brave regis, li eniris la ĉielan regnon vojevodo kaj martiro vera. Sed ni estante tiel enuigaj kaj krudaj, lasas tion al pli saĝaj kaj turnu nin al simpla rakontado pri liaj mirakloj.

 

Oka ĉapitro

 

            Sango de la beata martiro elverŝita senpie per sendiuloj, kiu disŝprucis sur teron kaj sur murojn, estis forlavata per akvo kaj forviŝata. Sed la duan tagon tiuj, kiuj ĝin la hieraŭan tagon forlavis, reveninte trovis la teron kaj la murojn ensorbiĝintajn, kvazaŭ ili ilin per akvo nek tuŝus.  Do ili rapidas denove forviŝi sangon. Kaj tion farinte trifoje ili foriris vidantaj, ke ree ili nenion sukcesis, do ili ĉesis. Sed ankaŭ la murdintoj de la sankta martiro nek post morto volante indulge trakti tiun, kiun ili ĝis morto persekutis, sovaĝe en pragan burgon enfalegis kaj ĉiujn liajn amikojn, kiuj estante bonaj, al bono, kiel ni kredas, inklinis, per diversa kaj kruela morto pereigis kaj iliajn infanojn en profundo de la rivero Vltava dronigis vivantajn. Kaj ĉar ili prenis kun li parton en sufero, ni kredas, ke ili partoprenas ankaŭ lian gloron kaj kvankam ni malindaj konas nek ilian nombron nek nomojn pro multo da ili, tamen ni kredas, ke Dio certe ilin konas kaj ke li elektis ilin.  Nome la viro sankta estis ankoraŭ dum sia vivo amasiginta nemalmulton da klerikoj kaj Diaj servistoj kaj tiujn la persekutantoj de la sankta martiro tiel persekutis, ke dubinde iu el ili restis en la patrujo, por ke ni en tio vere ekkonu plenumon de tio, kio , kiel ni scias, estis antaŭdirita aparte pri la Sinjoro: "Batu la paŝtiston kaj disfuĝos la ŝafaro." Ho, kiam mi venas al rakontado pri tio, kiel granda kolero kaj venĝo de la Sinjoro ekflamis kontraŭ malamikoj, indas, ke mi proklamu povon kaj miraklojn de Dio, kiu ĉiam revelacias, ke li kiel fidela promesinto realigas, kion li estis promesinta: "Mia estas venĝo kaj mi repagos." Ĉar tiuj, kiuj kun kruela menso ribelis kontraŭ la Dia sanktulo aŭ kiuj per nura konsento partoprenis la teruran krimon, parte fare de malbonaj spiritoj baraktigataj disfuĝis en dezertajn lokojn kaj estinte punitaj per mizera kaj meritita morto ne plu montriĝis, parte trosekigitaj restis ĝismorte sekaj: Tiam iuj el ili per ruktado bojantaj kiel hundoj kaj grincantaj per dentoj mortis kaj ilia tuta idaro, ke mi tiel diru, estis neniigita en radikoj, kaj se iuj restis, ili akiras vivrimedojn propramane.

            La korpo de la beata martiro ripozis dum tri jaroj entombigita en la kirko de sanktaj Kosma kaj Damiano. Sed pli poste revelaciatis al iuj Diservistoj, ke ili transportu la Diserviston el la loko, kie li estis entombigita en la bazilikon de sankta Vito martiro, kiun li laŭ Dia volo en la praga rezidenca burgo defundamente konstruis kaj per ekleziaj ornamoj eminente ornamis kaj en kiu li laŭdire iam, kiam ĝi konstruitis, promenante aŭdigis jenan verson de psalmisto: "Jen mia ripozo por jarcentoj da jarcentoj." Tion por laŭdo kaj gloro de sia nomo kaj por disaŭdigo de meritoj de la beata viro bonvolis la gracoplena Sinjoro kialigi, ke montriĝu pli klare ol sunalume al ĉiuj popoloj, ke ĉiopova Dio akceptis al ĉeĥa popolo, jam depost ioma tempo al li konvertita, per sia granda boneco patronon, kiel atestas la Skribo, ke en ĉiu popolo tiu, kiu timas lin kaj agas justecon lian, agrablas al li kaj ke, kie plimultiĝis la peko pli multe plimultiĝas la graco.

            Ĝi estis sciigita al la fratomurdinto kaj ĉar li kovris sin per mantelo de kristana soldateco ne povante kontraŭstari kontraŭ grandaj Diaj agoj, li estis tamen kaptita, kvankam malbaldaŭ, per miro. Do li sendis tien kaj ordonis transporti la korpon nokte kun la kondiĉo, ke, se la sanktaj membroj ne estos enlokigitaj en novan kripton ĝis matenkrepusko, ĉiuj, al kiuj tio estis ordonita, senhezite estu per glavo ekzekutitaj. Do ili venis nokte kaj prenis la sanktan korpon kaj surveturiliginte ĝin veturis, ĝis ili alvenis al rivereto, kiu nomiĝas Rokytnice: Kaj vidu, la akvo tiom altiĝis, ke ĝi trans bordoj ruliĝanta ĉiujn herbejojn superakvis kaj al tiuj, kiuj trafikis la sanktan korpon,  restis nenia espero krom morto. Sed kiam ili troviĝis en tioma angoro, eniĝis en ilian menson, ke ili petu direkte beatan Venceslaon, ke li kompatu ilin, ĉar antaŭ tio la martiro bonvolis komprenigi per multaj aperaĵoj, ke li estu transportita. Do ili diras: "Ho, beata martiro, ĉar ni kun pia menso respektis vian ordonon, nun ni ĉiuj estas ekzekutotaj per murdanta glavo." Kaj samtempe ili laboras por konstrui ajnan ponton. Kaj dum ili tion faras, ili rigardas returnen kaj ekvidas subite sin kaj la veturilon kun la korpo de la eminenta martiro sur la bordo de la rivero, kien ili direktiĝis. Tion vidante la sevantoj de la sankta martiro per fortega voĉo kaj el tuta korpo glorlaudas Dion kaj sian sanktulon, kiu siajn servantojn liberigis tiel per multpova forto el tioma malfacilaĵo. Tiel afableco de la Sinjoro, tiel merito de la servanto mirakle montriĝis, tiel Dia gloro kaj povo de la martiro estis atestitaj, kiam eĉ lia korpo estis honorigita per digna transporto kaj funebraj portantoj estis liberigitaj per tia miraklo. Poste rapidantaj pluen al la rivero Vltava kaj trovantaj la ponton rompita ili eklamentis, krome ili komencis eĉ perdi fortojn povantaj neniel levi lin, do ili rifuĝis ree al preĝo, ke li helpsubtenu ilin per sia konata boneco, ke ili ne malgajnu surteran vivon, ĉar rilate al la ordono de princo ĝuste komencis koka matenkanto. Baldaŭ vidante sin elaŭditaj ili surŝultrigas lin kaj kvazaŭ nenian ŝarĝon portante ili trans la rompita ponto sen malhelpaĵo kun ĝojo trairis. Do ili venis sen ia malhelpo aŭ difekto sur la lokon, kiun la sanktulo por si iam estis preparinta kaj eklumiginte kaj rigardante ili ekvidis lian korpon sendifekta kaj ĉiujn liajn vundojn resaniĝintaj krom la unusola, kiun en lian kapon enbatis lia kruelega frato. Ĝi nome, kvankam ankaŭ resanigita, tamen diferencis de la aliaj kovrata per ia blanka membrano, sed kiam oni lavpurigis ĝin, ĝi similis al la ceteraj. En la momento onidire estis inter ceteraj iliaj funebraj gvidantoj certa kleriko de virta vivo, kiu kun la sanktulo, dum li uzis lumon de ĉi tiu vivo, estis kunigita per la plej fidela amikeco. Li tuŝante unu membron de la sanktega korpo post la alia havante la okulojn surveŝitaj per torento da larmoj enmanigis la manon de la martiro kaj delikate palpesplorante ungojn li eksentis, ke unu movebliĝas. Do li parolas la unua al kunuloj plorante: "Ve al ni pekuloj, ĉar videblas, ke ĉi tiu tre pproksimiĝas al disfalo. jen, la ungoj jam malfermiĝas." Sed la ceteraj vortkontraŭante lin diras: "Kial vi, frato, parolas tiel kaj ne travidas per talentohava racio, ke pro sindoneco, kun kiu vi lin amis, li volas  doni al vi eron da sia korpo?" Tiam li brustbatante diras: "Ĵus mi opinias, ke tio estos tiel." Kaj ree ekpreninte sanktegan manon, li ree palptuŝis la ungon kaj ektrovis, ke ĝi firme fiksitas en fingro, kvazaŭ nenia noto de movebliĝo estus montriĝinta.

            Ankaŭ lia orelo, kiu estis absolute forglavita kaj fare de lia fratino estis trovita laŭ lia aperaĵo, ili trovis propraokule altkreskinta kaj plene saniginta. Nome la virta sinjorino, fratino de la beata martiro, nomata Přibyslava, elinstruita jam depost lulilo servi al Kristo Sinjoro laŭ evangelia instruo sen riproĉo. Kiam Sinjoro estis seniginta ŝin de edzina jugo, ŝi tuta sindonis sin al Diservo kun sopireganta spirito soifanta tion, ke ŝi estu vualita per sanktecinda vualo kaj daurrestadu senĉese kaj tage kaj nokte en preĝoj, maldormado kaj fastoj. Al ŝi alpaŝis aperiĝanta sankta Venceslao kaj diris: "La persekutantoj forhakis nian orelon kaj ĝi kuŝas ĝis nun inter arbo staranta apud la kirko kaj muro de la sama kirko de la momento, kiam ĝi estis forhakita." Baze de la aperaĵo la virta sinjorino elŝirinte sin el dormo kaj elserĉinte la lokon apud la kirko trovis tie trezoron de lia sanktega orelo kaj levinte ĝin kun respektemo kaj granda ĝojo kaj dankanta al Dio ĉiopova iris al la kripto de sia frato kaj sinjoro kun iom da plej fidelaj malfermis ĝin respektoplene, la orelon tien enigis kaj fermis ĝin zorgeme. Kaj post transporto de liaj honorindaj relikvoj ili trovis ĝin sendifekta kaj alkreskinta al la korpo, kiel ni antaŭe diris, kvazaŭ glavo ĝin neniam estus tuŝinta.  Do klerikoj kaj popolo amasiĝinte, kiom da ili eblis kunveni, kun himnoj kaj kantoj enĉerkigis la sanktan korpon kaj enterigis en la baziliko de Sankta Vito martiro, kie el graco de la Sinjoro pro meritoj de sankta martiro Venceslao okazadas multaj kaj sennombraj  mirakloj por laŭdo kaj gloro de la nomo de Kristo nia Sinjoro. Do oni festas lian transporton la 4-an de marto. Tiel kompletigis nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun Dio Patro kaj Sankta Spirito vivas kaj regnas ĝis jarcentoj da jarcentoj.

 

Naŭa ĉapitro

 

            Nun ni rakontos pri novaj mirakloj el Dia povo al tiuj, kiuj pri nova martiro sincere volas scii. Kiam glora luktanto Dia estis mortmartirigita kaj tiel triumfvenkinta, kiam subiris la stelo, kiu sur ĉian teron brilis per siaj meritoj kaj kiam ĉiuj tiuj, kiuj sindone estis inklinintaj al li, kiel mi jam diris, aŭ kiujn li por servo al Kristo estis ariginta, parte per glavo estis mortigitaj fare de sendiuloj, parte per manoj de furiozuloj estis entombigitaj en la rivero kaj ceteraj disfuĝis tra la tuta mondo, unu batalanto nomita Podiven, kiu, kiel mi jam menciis, estis lia partoprenanto kaj kunulo en ĉio, kion la martiro antaŭe estis farinta kaj pri kiu ni promesis rakonti ĉion, kio al mi konatas, post kiam lia sinjoro estis foririnta el ĉi vivo al Kristo, rifuĝis en Germanujon kaj en ekzilo li longe vivloĝis. Pli poste opiniante, ke kvieto renoviĝis kaj reveninte patrujon, restadis tra iu tempo hejme kaŝiĝanta. Mi povus rakonti pri li, kun kia arda amo, kun kia senriproĉa fideleco li amis sian sinjoron dum lia vivo, se la okazaĵo mem, pri kiu mi estas skribonta, sufiĉe tion ne montrus. Li iun tagon suferante pli maldolĉe ol aliafoje doloron, kiun li havis en la koro de tiam, kiam li perdis sian sinjoron, prenis glavon kaj kuris galope al domo de certa viro, pri kiu li sciis, ke li ĉefis komplotitan murdon kaj intrigon kontraŭ Venceslao kaj ĉefe per lia mano estis la beatulo murdita. Kaj alveninte tien li trafis lin ripozantan en varma bano, kiu en popola parolmaniero nomiĝas "stuba" (banĉambro). Sed li vidante lin venantan salutis lin laŭ popola kutimo dirante: "Sanu, amiko, estu sana!" Sed tiu, kies korĉirkaŭaĵo estis brulcindrigita per ĉagreno, rediris: "Pri mia sano zorgos Dio, sed vi senigita jam je spirita sano mortos en via peko kaj poreterne pereos."

            Kaj atakante lin mortigis lin kaj esperante savi sin per forkuro li elkuris galope. Sed kiam li eniris arbaron kaj paŝis jam sekure, alportiĝis la sciigo pri morto de la batalanto kaj pri ago de lia ekzekutinto al la fratomurdinto. Do li ordonis ĉirkaŭigi la arbaron per siaj armilportistoj kaj ili tie lin baldaŭ kaptinte mortpendigis lin. Rakontonte pri io granda mi konfesas, ke pro ties kromordinareco mi cerbumis, ĉu mi prefere ne silentu. Sed ĉar senĉese diskonigatas per buŝoj de multaj homoj, kiuj pri tio plej sunklare scias, mi rekonis, ke ne estus serioze, ke mi silentu. Li pendis tie tri jarojn; nek birdo nek sovaĝa besto nek ja putrado aŭ disfaliĝo ekposedis lian korpon, sed ungoj kaj barbo kreskis kiel dumvive kaj liaj haroj griziĝis ĝis la plej granda blankeco. Lastafoje la fratomurdinto venkita per honto, ĉar la miraklo de la Sinjoro diskonitiĝis tra ĉiuj popoloj, ordonis enfosi lin samloke en teron. Sed neniel eblis kaŝi Diajn agojn, sed ankoraŭ, por ke malkaŝiĝu meritoj de lia servanto al ĉiu gento, oftege vidadis preterirantoj nokte sur lia tombo brulantan lumon ĉielan. Kaj tio fariĝis tiel templonge, ĝis homoj el ĉiuj flankoj alvenantaj komencis alportadi donacojn kaj sur la tombon de la entombigito surmetis donacetojn de sia religiemo kaj rekomendis sortojn de sia vivo al Dio kaj al la mortigito. Post longa tempo korpo de la viro estis levita el la tero kun pieco de klerikoj kaj piaj geviroj, transportita kaj lokigita en tombaro de la baziliko de sankta Vito tiel, ke Sankta Venceslao en la baziliko kaj la soldato ekstere kuŝanta per nura muro estas disigitaj.

            Kaj tian gloron gajnis al li lia sincera fideleco, kun kiu li fidele servis al sia sinjoro dum la vivo. Ĉar estinte administranto super ĉiuj, kiuj loĝis en domo de Sankta Venceslao, preskaŭ ĉiujn servistojn de la lasta ĝis kuiristoj lernigis tiel, ke apenaŭ troviĝis iu en la korto, kiu ne konus kanti aŭ skribi himnojn de psalmistoj aŭ kiu ne scius tion, kio apartenas al eklezia liturgio. Amante ĉiujn kvazaŭ proprajn filojn, kvazaŭ la patro li estis de ĉiuj estimata. Se iam ordonitis al li almoze disdividi dek monerojn, li mem aldonis kvin pro fideleco al sia sinjoro. Se endis disdonadi manĝaĵojn al tridek malriĉuloj aŭ ankoraŭ pli, li pridonacis dekkvin pluajn. Tial ankaŭ de Dio laŭ lia promeso li meritis aŭskulti la vorton de la Evangelio: "Jen, servisto bona, ke en malgrandaj vi fidelis, super multaj mi postenigos vin" kaj kun korpa sinjoro sia li meritis eniri ĝojojn de Kristo ĉiopova senfine daŭrantajn. Kaj eblis vidadi nokte lumojn brulantajn en la baziliko, kie ambaŭ sanktuloj ripozas kaj ofte tre multaj aŭdadis tie angelajn voĉojn kantantajn psalmojn.

 

Deka ĉapitro

 

            La sankta kaj ofte rememorinda nia honorinda patrono Venceslao, kvankam li al ĉiuj helpon petantaj siajn afablaĵojn kaj bonecaĵojn liveras, tamen ne ĉesas daure helpadi plej multe al kaptitoj kaj arestitoj. Kaj ĝuste en tio montriĝis lia unua eminenta miraklo  de mizerikordo post transporto de lia honorinda korpo. Ĉar kiam tre multaj ŝuldintoj enkatenigitaj en feraj katenoj en karcero sub publika gardado estis tenataj laŭ hejma kutimo kaj krom morto neniu el ili havis ian esperon al multobla puno estante kondamnitaj, ununokte laŭ Dia inspiro, kiel ni kredas, eniĝis ilian menson en tioma angoro, ke ili petu beatan Vencesalon, ke li kompatu ilin: "Sinjoro", ili preĝdiras, "pro meritoj kaj pro petoj de nia sinjoro Venceslao, via sanktegulo bonvolu al ni blokitaj per tioma anksio helpi per via de pralonge konata povo." La duan nokton, kiam ĉiuj en mondo komfortis en abunda ripozo kaj nur la mizeruloj ne sciis, kio estas ripozo, Dia povo, kiu bonvoleme ofte helpas al afliktitoj, ankaŭ subtenis ilin. Kaj plej unue eksonoris kvazaŭ voĉo de ia sonorileto en iliaj oreloj kaj poste ia stranga lumo komencis al ili ĉiuj lumi. Kaj subite la trabo, per kiu ĉies piedoj estis premfermitaj, komencis akpafilforme kurbiĝi kaj baldaŭ ĉiuj eltiris siajn piedojn el la premligno. Vidantaj poste, ke mirakla povo Dia helpas al ili pro meritoj de sankta Venceslao akceptinte esperon pri savo kaj plifortigitaj per ĝi ili pripetis sencese: Dio, Patro de nia sinjoro Jesuo Kristo, helpu al ni ciaj servistoj en Ci esperantaj pro meritoj kaj preĝoj de sankta Venceslao, murdita pro amo al Ci fare de senpiuloj." Senprokraste montriĝis mirakla povo de Kristo kaj al ĉiu unuopulo el ili defalis frakasiĝinta kolringo de kolo teren. Kaj liberlasitaj el karcero ili vagiradis tra pejzaĝo kaj raportadis pri la granda Dia ago, kiun ili propraokule estis vidantaj.

            Kiam sciigo pri la miraklo disvastiĝis pro ĝia grandeco kaj gloro ĉien, okazis, ke iu arestita pagano eksciiĝis, ke sankta Vencesalo ege zorgas pri tio, ke uloj katenitaj en karcero estu liberigitaj. Kaj li audante tion, ĉar li per senmezura anksio prematis, promesis promeson dirante: "Se min Dio de sankta Venceslao kaj Dio de kristanoj elŝiros el ĉi malfeliĉo per sia bonvolemo kaj redonos al mi antaŭan rangon, mi ekkredos en Kriston, Dian filon, mi akceptos bapton de savo, mi votos min el tuta mia menso al kristanaj religio kaj mizerikordo kaj mian filon mi fordonos al la martiro por eterna servo." Apenaŭ li finparolis kaj jen, ĉiuj katenoj forfalis de li. Kaj duafoje kaj triafoje oni lin kaptis kaj misfarante novan maljustaĵon oni enkarcerigis lin, sed same kiel antaŭe la katenoj forfalis de li. Kaj tiam liaj sinjoroj estante pro rea miraklo per pia estimo plenigitaj kaj esprimante dankon al Dio permesis al li, ke li libere foriru. Estinte do forlasita li instruigis sin en la sankta religio kaj dediĉis al la martiro sian al li votitan filon, li vivis poste ankoraŭ multe da jaroj.

            Sed ankoraŭ iu alia akuzito estis sammaniere laŭ ordono enkarcerigita kaj li petvokis sanktan Venceslaon laŭtvoĉe kaj per abundaj sopirĝemoj, ke li kompatu lin, same al li kiel al la antaŭa forfalis ĉiuj katenoj de manoj kaj piedoj. Sed ne kredante al li oni kaptis lin kaj vendis por alilanda mono en foran landon ne sciante, ke Dio estas reganto super la tuta mondo kaj ke al Disinjoro apartenas tero kaj ĝia kompleteco kaj opiniante ankaŭ, ke beata martiro ne povas elaŭdi preĝojn de homoj longe malproksimaj kaj kiam oni forkondukis lin, pro meritoj de beata Venceslao forfalis subite katenoj de liaj manoj kaj fera kolringo de lia kolo. Poste tiuj, kiuj aĉetis lin, kvankam ili estis paganoj, vidante tiom grandan faron Dian lasis lin libere foriri.

            Post nelonga tempo ordonis princo enkarcerigi iun alian homon. Kaj kiam tiu preĝis al Dio kun daŭraj sopirĝemoj dirante: "Sinjoro Dio, helpu min pro meritoj de sankta Venceslao", okazis iunokte, ke li meze de siaj zorgoj ekdormis. Kaj kiam li subite elŝiris sin el dormo, kiel kutime fariĝas al konsumlacigitaj homoj, li vidis, ke li staras malantaŭ la burgo sur libera vastplaco kaj nek katenoj sur liaj piedoj, nek kolringo surkole, nek katenoj sur liaj manoj surestis. Do reveninte al administristo li rakontis al li, kiel li estis per Dia povo mirakle liberigita. La administristo ekkoninte mirindan Dan povon kaj aktivecon de la beata martiro en ĉi miraklo donacis al la akuzito liberecon.

            Kaj denove mi elpaŝas prirakonti malnovajn miraklojn de nova martiro al vi, kiuj aŭskultas ĉi tie pro amo al tiel eminenta viro starantaj. En la praga burgo vivis virino blinda kaj tutkorpe malforta, kiu alveninte katedralon de sankta Vito falis tie surteren antaŭ la tombo de Sankta Venceslao kaj preĝis tie plena de kredo tiel longe, ĝis ŝi meritis akiri sian vidon kaj sanigon de tuta korpo. Dume okazis, ke iu fare de kreditoroj estis kaptita kaj en feraj katenoj premŝlosita, ĉar li neniom povis pagi al uzuristoj. Kaj okaze tiuj, kiuj lin ĉenligis, sidigis lin ĉe la katedralo, kie troviĝas la korpo de Sankta Venceslao. Li tiom  anksiigita levis manojn per fero ŝarĝitajn kontraŭ ĉielo kaj okulojn turnis al la katedralo jene preĝante: "Dio, subtenu min helpe pro meritoj kaj propeto de sankta Venceslao!" Kaj dum li tion diris, tuj disligiĝis liaj manoj kaj oni liberlasis lin.

            En Frankujo vivtroviĝis piedmalforta ulo, al kiu en sonĝdormo ekaperis viro vestita en blanka robo kaj kuraĝigis lin dirante: "Starigu vin kaj iru en burgon dePrago en la katedralon de sankta Vito. Tie ripozas korpo de beata Venceslao martiro kaj tie vi ricevakiros sanon. Kaj kiam li ŝajnigis, kvazaŭ li tion ne komprenus, ree alpaŝis al li la viro same vestita, kiu al li antaŭfoje aperis, kaj diris: "Kial vi ne realigis mian ordonon kaj ne iris tien, kie vi reakirus irkapablon?" Tiam li kiel mensekstaziĝinte vekiĝinta volonte rediris: "Mi iros, sinjoro." Kaj ellitiĝinte helpe de bastono li iris al komercistoj, kiuj tien estis veturontaj kaj paginte al ili li sukcesis, ke li kun ilia helpo venis ĝis la nomita loko. Kaj alveninte kirkon de la sanktuloj kaj ĵetinte sin antaŭ ĉiu popolo sur pavimon li longtempe preĝante kaj plorante petis Sinjoron, ke li kompatu lin pro meritoj de sankta Venceslao. Kaj tuj, kiam li ekstariĝis ĉesante preĝon, per Dia mizerikordo estas firmigitaj liaj genuoj, do li dankis Dion kaj sanktan Venceslaon, pro kies meritoj bonvolis Sinjoro sanigi lin.

            Kiam famo kaj gloro pri tiuj kaj tiaj mirakloj pri beata martiro disvastiĝis ĉien, ektentiĝis iuj, ke ili prenu, havigu al si kaj disdonacu al geparencoj relikvojn de la beata korpo. Iuj eble bonintence kaj bonopinie klopodis pri tio por, ke la nomo de la martiro disgloriĝu tra ĉiuj regionoj, sed kiam aliaj malbonintence aŭ avidive klopodis pri tio, tujsekve trafis ilin venĝo. Tiam lia fratino Přibyslava, sub sankteca vualo sankte vivanta, ĝis kiam homa okulo kapablas prijuĝi, enmiksis sin en iun faron helpata en sia entrepreno de pastro de la sama katedralo, Stefano.  Sed apud la katedralo loĝis ermito, al kiu kiel speciale sankta alteniĝinte, kies malbonan konsilon obeinte ili tion provis. Kaj ke ni tion diru malmultvorte: je interkonsentita nokto ili alvenis kaj kunpreninte lin partoprenigis lin kaj elfosinte la honorindan korpon ili komencis sian malnoblecon. Ĉar filo de la sama pastro sufiĉe senrespekte ekpalpinte makzelon de la sanktulo eltiris ĝin. Kaj ili envindis ĝin en mantelon kaj la ceteraj ree enterigis lian korpon, kaj el la eligita relikvo parte por si laŭplaĉe retenis, parte disdonacis al siuloj. Sed sekve neatendite ĉiujn alrapidis sia venĝo. Sed ĉar sciatas, ke tio okazis en brutala epoko kaj al multegaj tio konatas, mi bontrovis, ke superfluas envicigi tion en ĉi verketon; mi enskribos nur tion, ke ili foriris de ĉi mondo trafitaj per subita kaj neatendita morto.

            Mi rakontos pri kromordinara miraklo, kiun en nunaj maldelikataj tempoj bonvolis montri Kristo Dio per sia batalanto. Kiam en karcero multe da diversaj homoj, aliaj proprakulpe aliaj pro misakuzo de akuzintoj estis tenataj kaj gardataj tre longan tempon, ili elverŝis preĝojn al Sinjoro kaj pro meritoj de Sankta Venceslao ricevis sian liberlason. Sed iuj nekredantoj sugestis, ke ili ne estis liberigitaj per povo de Dio aŭ sanktuloj, sed ke subaĉetita provoso senkatenigis ilin kaj ke li ankaŭ multajn aliajn senkatenigas. Do estis ordonite, ke li estu provata per Dia juĝo. Do kiam amasiĝis aroj da diversa popolo, fero estis enmetita en fajron, inkandeskita ĝis blankardo kaj la provoso aldukita kaj juĝita, ke li portu ĝin en nuda mano ĝis celo enbatita en kampo. Li neniel hezitante sed konfidante meritojn de la sanktulo alprenis la ardegan feron kaj portis ĝin malproksimen malantaŭ la celo, kaj se aliaj ne estus haltigintaj lin, li eble estus ĝin portinta trioble  pli malproksimen malantaŭ la celo. Per tio ĉia dubo el ĉies koroj  estis forpelita kaj oni laŭdis kaj glorigis Dion, ke li sole per sia mizerikordo  kaj alpeto de sia martiro Sankta Venceslao arestitojn senkarcerigis.

            Se mi tiel provus kapti per plumo ĉiujn miraklojn de la beata martiro, kiujn Dio bonvolis tra li montri, prefere ekmankus lumo ol membrano. Nome ĉiupova Disinjoro por laŭdo kaj gloro de sia nomo alpetata per sia militanto kaj martiro Venceslao aliajn elkarcerigas, multajn senkatenigas, aliajn elkondukas el plagoj kaj diversaj malsanoj kaj liberigas el turmento kaj ĉiuj ajn malfacilaĵoj kaj antaŭ  videblaj kaj eĉ nevideblaj malamikoj. Ankaŭ al tiuj, kiuj en batalo luktas, Dio nemalforte pro petoj de ĉi tiu sanktulo kontribuas per mirakloj kaj laŭdindaj agoj, al ĉiuj alvokantoj Venceslaon li helpas, kiel li ankaŭ al li estis helpinta per vivaj kaj klaraj mirakloj, dum li regis, nek unufoje nek dufoje.

            Ĉar unu el burgoj nomita Kouřim (elp. Koŭrĵim) havante multe da popolo prezentis sin superanta kaj ĝia princo preparis ribelon kontraŭ ĉi tiu sanktulo. Sed kiam ambaŭflanke estis elverŝite sufiĉe da sango, ekplaĉis la konsilo, ke la princoj mem batalu kune  solaj du kaj regu tiu, kiu estos venkinta. Kiam la princoj ekrajdis por batale renkontiĝi, Dio ĉiela malkaŝas al kontraŭulo (el Kouřim) ĉielan vidon de la Sanktulo, nome de Venceslao, kiel sur lia frunto brilas bildo de sankta kruco. Ekvidinte tion li (el Kouřim) forĵetis sian armilon malproksimen kaj falis al liaj piedoj kaj deklaris, ke neniu povas venki tiun, al kiu Dio rapidcelas helpi per tiaj signoj. Kaj kiam li tion konfesis, la sankta princo levis lin por kisi lin pace, konfirmis lin en paco en lian burgon kaj la antaŭan povon, redonante al li administradon de la burgo ĝis vivofino.

            Vere (tiu) ekvidis krucon, ĉar (beata princo) Kriston sekvis kaj feliĉege atingis reĝolandon, en kiu reĝas Kristo kun la Patro kaj Spirito Sankta ĝis jarcentoj da jarcentoj.