Pedagogia terminaro
agogio ĝenerala teorio de edukado kaj klerigado dum la tuta vivo
pedagogio arto instrui kaj eduki, precipe infanojn, kaj scienco pri tiu arto (edukarto)
andragogio teorio de edukado kaj klerigado de plenkreskuloj (pedagogio de plenkreskuloj)
gerontagogio teorio de klerigado de maljunuloj (universitato de la tria aĝo)
edukado celkonscia direktado de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de persono, precipe juna, por atingi ties ĝustan konduton en la familio, lernejo, laborloko, antaŭ la publiko, en la homa socio ĝenerale
klerigado celkonscia kaj laŭplana provizado per scioj kaj
lertoj, bezonataj por la vivo ĝenerale kaj por certa profesio speciale
didaktiko teorio pri lerneja instruado ĝenerale, depende de instruata aĝogrupo
metodiko teorio pri instruado de konkreta studobjekto (ekz. de matematiko, fremda lingvo, geografio k.s.)
metodo maniero, kiel instrui konkretan problemon (ekz. derivadon per -igi kaj -iĝi-)
historio de pedagogio scienca disciplino esploranta historian evoluon de pedagogiaj teorioj kaj de eduka-kleriga praktiko
metodologio de pedagogio sistemo de principoj, metodoj kaj manieroj de priskribado, analizado kaj eksplikado de pedagogiaj fenomenoj, inkluzide planadon, realigadon kaj eldonadon de esploraj studaĵoj, etikajn principojn de scienca laboro k.s.
metapedagogio priskribo kaj taksado de pedagogio kiel de scienca disciplino, de ĝiaj rezultoj, evolutendencoj k.s.
speciala pedagogio (aŭ kuraca pedagogio) estas scienca disciplino, kiu okupiĝas pri teorio kaj praktiko en edukado de personoj, trafitaj de diversaj korpaj, mensaj aŭ moralaj difektoj
etopedio speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri esplorado kaj edukado de infanoj kaj adoleskantoj, kiuj pro moralaj difektoj ne estas edukeblaj per normalaj pedagogiaj rimedoj
somatologio speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri esplorado, edukado kaj klerigado de korpe aŭ sane handikapitaj personoj
logopedio speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri esplorado, edukado kaj klerigado de personoj, kiuj estas trafitaj de lingvaj kaj parolaj difektoj
tiflopedio speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri esplorado, edukado kaj klerigado de personoj, kiuj estas trafitaj de vidodifektoj aŭ eĉ tute blindaj
surdopedio speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri esplorado, edukado kaj klerigado de personoj, kiuj estas trafitaj de aŭdodifektoj aŭ eĉ tute surdaj
psiĥopedio speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri esplorado, edukado kaj klerigado de mense postrestantaj personoj
etologio scienca disciplino, kiu okupiĝas pri konduto de bestoj, precipe en ilia natura medio, kio helpas kompreni ankaŭ la konduton de homoj
antipedagogio kruda traktado kun infano, troŝarĝado per taskoj, elvokado de angoroj kaj traŭmatoj (malpedagogio, nigra pedagogio), aŭ kritikado de tiaj misagoj kaj postulado, ke la edukado estu tute forigita (infanon ne eduku, sed subtenu)
difektoj de lernado kaj konduto
normeco averaĝaj kapabloj de lernantoj en unuopaj aĝogupoj; laŭ ili eblas juĝi, ĉu konkreta lernanto posedas kapablojn averaĝajn, pli altajn aŭ malpli altajn
abnormeco, nenormeco diferenco de la normaj (averaĝaj) kapabloj, ĉu pli altaj, ĉu malpli altaj
infanoj kun aŭdodifektoj, kun vidodifektoj, kun psikodifektoj
postrestanta lernanto infano, kiu pro malsano aŭ lezo dum certa tempo ne povis vizitadi
lernejon kaj tial postrestas kelkajn lecionojn malantaŭ siaj samklasanoj,
aŭ infano, kiu ne kapablas lerni same bone kiel la ceteraj samklasanoj
postresti en lernado ne ellerni tiom da lernaĵo kiel la ceteraj samklasanoj, ĉu pro ne kapablo, ĉu pro malĉeesto en instruhoroj dum malsanado
malfruiĝinta infano = tardulo infano, kiu en sia evoluo korpa,
intelekta aŭ emocia postrestas malantaŭ siaj samaĝuloj
deliktemo de la junularo kontraŭsocia konduto de infanoj aŭ adoleskantoj, kies danĝereco preskaŭ atingas krimecon
difekto estas manko, nesufiĉo, perturbo pro evolua anomalio, lezo aŭ malsano
handikapo negativa sekvo de difekto, malavantaĝo, pro kiu la trafito ne kapablas teni paŝon kun la ceteraj kaj postrestas
difektologio scienca disciplino, kiu analizas kaŭzojn kaj esencon de difektoj kaj ilian influon je psiko de la trafita persono kaj serĉas manierojn de ilia forigo aŭ almenaŭ mildigo
disleksio = vortblindeco neŭrologia perturbo en legado, mislegado pro konfuzoj pri formoj kaj ordo de signoj, kvankam alie la homo estas normale inteligenta kaj estis zorge edukata
diskalkulio neŭrologia perturbo de matematikaj kapabloj, malgraŭ inteligenteco kaj edukiteco de la persono
disgrafio neŭrologia perturbo en skribado, la trafito ne kapablas imiti la formon de literoj, ne memoras aŭ konfuzas ilin
disortografio nekapablo apliki ortografiajn regulojn, dismetado kaj kunligado de vortoj, eraro en s-ŝ (mija fami lijo amaŝmin)
dispraksio perturbo de manlerteco
dispiksio pertubo en kapablo desegni
disfunkcio nesufiĉe evoluinta funkcio de organo, de kapablo
disgnozio perturbo de perceptado
dismuzio perturbo de mukizikaj kapabloj
Golem-efekto negativa atendado kaj konduto de instruisto, kiu estas konvinkita, ke al li malsimpatia lernanto estas needukebla kaj neplibonigebla - subkonscie li admonas, kritikas, suspektas kaj kulpigas la lernanton por pruvi, ke li pravis; la lernanto rezignas kaj kondutas tiel, kiel la instruisto atendas (laŭ legendo pri artefarita homo Golemo, kiu foje senbride furiozis)
Pigmalion-efekto, Galatea-efekto pozitiva atendado kaj konduto de instruisto, kiu estas konvinkita, ke la postrestanta lernanto estas edukebla kaj plibonigebla, kaj por pruvi, ke li pravis, li pacience gvidas la lernanton por forigi aŭ mildigi malkapablojn kaj misfunkciojn (laŭ legendo pri skulptisto Pigmaliono, kiu tiel enamiĝis en sian statuon de knabino Galatea, ke lia amo vivigis la statuon)
agresemo tendenco vidigi malamikemon per vortoj aŭ atako, tendenco elstarigi sin mem, siajn interesojn kaj celojn, senskrupule kaj brutale, tendenco ekregi socian grupon kaj trudi siajn opiniojn, decidi pri la tuta grupo kaj unuopaj grupanoj
ĉikanado fizika kaj psika humiligado, eĉ turmentado de lernantoj, kutime flanke de aliaj lernantoj, escepte de plenkreskuloj; iniciatinto estas unuopulo aŭ grupo, kutime pli aĝaj lernantoj, sed psike kaj socie difektitaj
probleminfano infano, kiu ne volas aŭ ne kapablas lerni, kiu evitas lernejon, provas fumadon, alkoholon, drogojn, kiu mensogas, ŝtelas, ĉikanas aliajn lernantojn, kiu ne estas edukebla per normalaj pedagogiaj rimedoj
riska grupo socia grupo, kies aliro al kleriĝo estas obstaklata, aŭ kiu estas malfacile klerigebla pro deveno el lingva kaj kultura minoritato aŭ kiu estas endanĝerigata de negativaj influoj pli multe ol la ceteraj sociaj grupoj
riska infano infano, ĉe kiu testado montris, ke ĝi verŝajne estas aŭ estos handikapita kaj havos problemojn kun lernado
riskaj lernantoj lernantoj kun malbona lernorezulto, kun negativa
rilato al la lernejo, kun malbonaj familiaj kondiĉoj, do lernantoj ĉe
kiuj estas pli alta la probablo, ke ili ne finos la lernejon aŭ akiros
nesufiĉan kleriĝon por sukcesi en labormerkato
handikapulo persono ŝarĝita per handikapo pro korpa aŭ
psika difekto
Konvencio pri la Rajtoj de la Infano dokumento, akceptita de Unuiĝintaj
Nacioj en 1989, respektas dignon kaj bazajn rajtojn de personoj malpli ol
18-jaraj, ne nur rajton trasvivi, disvolviĝi kaj ĝui protekton, sed
ankaŭ aktive partopreni en decidado, ne esti nur pasiva objekto de
protekto kaj zorgo
sociala-jura protekto de infanoj ŝtataj organoj, komisitaj kontroli, kiel la familio, lernejo kaj sanitara servo zorgas pri endanĝerigitaj infanoj
lernejevitado, vagado dum instruhoroj infano sen scio de la gepatroj evitas la lernejon, vagas tra la urbo sola aŭ kum malbonaj kamaradoj, kutime pro malsukcesoj en la lernejo (Rimarkigo: E. Privat en la rakonto Karlo uzas forvagantaj liceanoj, forvago de la knaboj)
mistraktado de infano
perfoto kontraŭ infano
misuzado de infano
turmentado de infano
neglektado de infano
kontraŭsocia konduto