STARTO 1/1996 (168)

 

P.F. 1996

 

Pojďte se mnou do Betléma... !

Sejde se tam pestrá cháska.

Dnes noc nezůstane němá.

Snad se znovuzrodí - láska.

 

Vše je jiné nežli kdysi...

Jen ty svíčky stejně planou.

Chtěl bych ty vánoce vzkřísit...

ale smím jim říci nashledanou...?

 

František Kožík

 

 

 

 

 

 

P.F. 1996  

 

Píšu pořád knížku jedinou

Řeč hledám jíž zní prahmota

Rej slov se k hlubokému nebi

v světelném proudu třepotá

 

S hrdinnou vírou letí ptáci

Marně se šklebí temnota

Ať povzbudí svět vlídný jas

paprsek co se vždycky vrací

 

Ať dlouho svítí krajinou

plamínek žití uvnitř nás

Dny prozářit je zapotřebí

v knize života

 

Čestmír Vidman

 

 

 

P.F. 1996

 

 Iru kun mi Betlehemon... !

Venos tien bunta klano.

Nokto perdos silentemon.

Eble renaskiĝos - amo.

 

Tempo ŝanĝis mondan vaston...

Nur kandeloj same flagras.

Mi rekreus ĉi Kristnaskon...

sed ĉu ĝisi mi nun rajtas...?

 

František Kožík

    (esperantigis M.Malovec)

 

 

 

 

 

P.F. 1996

 

Nur unu libron mi senĉese verkas

vortojn elektas el pramaterio

parolon helan en la fluo serĉas

kiu sin svingas alten al ĉielo

 

Flugas la birdoj brave kun pasio

vane rikanas tenebro

Veku la mondon milda sereno

ĉiam revenu la suna radio

 

Senĉese brilu tra nia lando

la krea fajro en nia koro

Tagojn lumigi urĝe necesas

en la vivlibro dum ĉiu horo

 

Čestmír Vidman

 30-a INTERNACIA KONFERENCO DE ILEI

 Tábor, Ĉeĥio

27.7.(sabato) ĝis 2.8.  (vendredo) 1996

 

    Lige kun Universala Kongreso okazos ĉi-jare en Ĉeĥio pluraj aranĝoj. Sendube unu el plej gravaj estos renkontiĝo de es­perantaj instruistoj, kiun antaŭvideble partoprenos pli ol 100 homoj el diversaj landoj.

    Post traktado kun ILEI (Internacia Li­go de Esperantistaj Instruistoj) ni povas speciale por ĉeĥoj antaŭmeti tre favorajn kondiĉojn, kiuj donas unikan ŝancon al veraj interesitoj partopreni.

    Bedaŭrinde lastjare kelkaj alilandanoj venis al la konferenco sole por turismi kaj plilongigi al si restadon en Finn­lando kaj misuzis tiel la sencon de la renkontiĝo. Tial organizantoj petas vin almenaŭ koncize prezenti vian aktivecon en E-medio, speciale en la koncerna fako. Tamen ne timu, ke sen sufiĉa praktikado oni ne permesos al vi parto­preni. Ĉiu vera interesito estas bonvena!

    La tuta aranĝo okazos en la urbo Tá­bor. Kiel konferencejo servos moderna novkonstruita Sudbohemia universitato situanta en la urbocentro.  

    Ekzistas du kategorioj por loĝi. Speci­a­la rabato por ĉeĥoj koncernas bazan ka­tegorion, kie loĝos kaj manĝos pli mul­taj partoprenantoj. Ĝi estas mez­lerneja internulejo (100 metrojn de la universitato) kun trilitaj ĉambroj, simpla meblaro kaj necesejoj/duŝejoj enkori­do­re. La loĝado estas neniel luksa, sed ple­n­umas ĉiujn bazajn kondiĉojn. Ĝi liveras ankaŭ malgrandajn kuirejojn kaj komu­najn ĉambrojn por kelkdek personoj.

    Speciala multrabatita kotizo por ĉeĥoj estis starigita al 1.600,- Kč kaj validas al aliĝoj ĝis 31.3.1996.

    Prezo inkluzivas:

- 6 tranoktojn en 3-lita ĉambro

- 3 manĝojn tage (ekde vespermanĝo 27.7. ĝis matenmanĝo 2.8.)

- kompletan konferencan programon en la universitato

- duontagan ekskurson tra la urbo kun enir­pagoj

- duontagan busekskurson al la ĉirkaŭaĵo kun enirpagoj (supozeble al la kastelo Hluboká)

- muzikan (danc)vesperon (refreŝigo krom­pagebla)

    Ĉiu mem prizorgas sian asekuron.

    Kontraŭ krompago eblas aranĝi bus­transporton Praha-Tábor 27.7.

    Aliĝoj post 31.3.96 estas ŝarĝataj per pluaj 10%.

    Aliĝoj post 30.6.96 estas sen ajna ga­rantio kaj ŝarĝataj per 30%.

    La aliĝo fariĝas valida nur post kom­pleta pago. Ne forgesu tial peti aliĝilon ti­el frue, ke vi sukcesu pagi antaŭ 31.3.96!

    Vian koncizan sinprezenton kaj peton pri aliĝilo atendas ĉeĥaj kunorganizan­toj:

    Vladimír & Pavla DVOŘÁKOVI

    Ostravská 637

    199 00 Praha 9

    tel. 02-899602

Organizantoj kontinue informos pri la konferenco en venontaj numeroj de Starto.

 

 

 Ni eniris penigan jaron

Vlastimil Kočvara

 

    Dum mia - jam sufiĉe longa - espe­ran­tista vivo mi multfoje aŭdis, legis kaj pensis pri la 13-a UK okazinta en Prago en 1921.  Mi mem renkontis kelkajn sam­ideanojn, kiuj ĝin ĉeestis. Ili ĉiuj havis belegajn rememorojn kaj parolis pri ĝi kiel pri brila, perfekta, impona kaj kortuŝa travivaĵo en ilia vivo. Kiam mi movade iom maturiĝis, mi partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn kaj mi ofte kaptis similajn impresojn. Post sper­toj de partoprenanto mi ekrevis travivi kongreson ne kiel spektanto, sed kiel ĝia aganto laboranta malantaŭ la kongresa scenejo, kion mi konsideras la plia ŝtupo de laboro por esperanto: ne ĝin ĉiutage uzi, sed ebligi ĝian uzon al multaj aliaj gesamideanoj.

    En tiu ĉi jaro tiu okazo jen aperas. Post kelkaj ne sukcesintaj antaŭaj ofertoj havas la ĉeĥaj esperantistoj eblecon per okazigo de la 81-a UK, sur kiun trans­prenis la altan protekton la prezidento de nia respubliko, pruvi, ke ili kapablas la internacian lingvon ne nur uzi kaj popularigi, sed ili kapablas krei medion, en kiu ĉiu interesulo povas la inter­nacian lingvon paroli, aŭdi, kanti, ridi, fake diskuti aŭ leĝere babili - unuvorte, ĉiuforme praktiki. Tiun eksterordinaran spacon kreas Universala Kongreso kun siaj programoj, kunvenoj, ekskursoj, paroladoj kaj pluraj aliaj kongreseroj. Ju pli bonajn kondiĉojn por paso de UK oni preparos, des pli bonajn impresojn for­portos kun si el Prago kongresaj parto­prenintoj.

    Por tiu ĉi jaro ni prenis vere mal­facilan taskon. Estu ĝi inspiro por ĉiu nia membro, por ĉiu esperantisto en Ĉe­ĥa Respubliko pli intensigi sian propran agadon en Esperantio. La kongreso insti­gu hezitemulojn nove prilabori la kam­pon de la internacia lingvo, laboremu­lojn viciĝi inter organizantojn kaj help­an­tojn de la kongresa komitato, timem­ulojn ekparoli en Esperanto. Por ĉiu trov­eblas laboro, tasko, ebleco.

    Ni ĉiuj komune sukcesigu la mondan renkontiĝon de esperantistaro en Prago. Ek al la kongresa jaro 1996!

 

 Kupona privatigo - ĉu ni sukcesis?

 

    Kiam aŭtune 1992 naskiĝis en la komitato de ĈEA ideo akiri akciojn por estonteca subteno de la asocia buĝeto, oni havis tiam apenaŭ ĝustan imagon pri rezulto. En entuziasmo de la unua priva­t­iga ondo oni nur esperis pri bona suk­ceso. Sed lastatempe en la ĉeĥa gazetaro ofte publikiĝas informoj pri diversaj trompoj, malfidoj kaj priŝteloj lige kun komerco kun valoraj paperoj. Sekve iuj niaj membroj povus demandi sin: ĉu nia tiama ideo estis ĝusta?

    Nu, ni koncize rerigardu la fluon de la afero: En la kapo de kelkaj komi­tatanoj ekĝermis tiu ideo, kiam oni ricevis informojn, ke ne ĉiuj membroj interesiĝas pri komenciĝinta privatigo pro diversaj kaŭzoj. La tempo jam pro­krastis, antaŭ la privatigaj oficejoj staris longaj homvicoj kaj necesis do tuj ek­agi. La fakto, ke la financa situacio de la asocio estis tiutempe kontentiga kaj espero, ke estontece povus akcioj grave kontribui al ĝia ekonomia stabilo instigis la komitaton oferti al membroj kovron de elspezo por aĉeto de bezonata  kupo­na libreto“ kondiĉe, ke oni - post ek­posedo de akcioj - dediĉos al la asocio duonon de ili, dum la duan duonon oni rajtas lasi por si. Ĉar ĉi-kaze fakte temis pri estonta donaco al la asocio, la komi­tato promesis al ĉiu donaconto dum­vivan membrecon en ĈEA kaj krome liberan elekton el la varostoko de la asocio en valoro de 400 kronoj.

    Al la unua alvoko en januaro 1992 aliĝis 44 esperantistoj. Sekvis necesaj laboroj por konkretigi la kontraktojn kaj laŭleĝe validigi ilin. Preskaŭ tutan jaron daŭris ol estis ĉio plenumita kaj kon­firmita, ĉar necesis i.a. konsulti juristojn kaj aliajn fakulojn pro nesufiĉaj spertoj de niaj komitatanoj tiudirekte. Dum tiuj ĉi monatoj kelkaj el aliĝintoj ŝanĝis sian intencon pri akcioj, do fine la jure poluritajn dokumentojn pri transdono de akcioj al ĈEA subskribis 36 membroj - pro tiu ĉi subskribo ekde tiam dumvivaj.

    La duan etapon de la  operacio“ trans­prenis la subskribinto. La unua paŝo estis registri la asocion ĉe la Centro de Kupona Privatigo, ĉar nur tiam la organizaĵo povas posedi akciojn kaj manipuli kun ili. ĈEA estis registrita en februaro 1993 kaj post tio ekde aprilo efektiviĝis transprenado de akcioj, kio finiĝis ĝuste antaŭ kelkaj semajnoj.

    Jes, tiom longe daŭris tiu ĉi afero, kiu postulis vastan korespondadon, prizor­g­adon de plenrajtigiloj kaj simile. Oni kom­­­prenu, ke la donacintoj estas plej­parte olduloj, kiuj malbone orient­iĝas en la nuna leĝo-ĝangalo, speciale se temas pri manipulado kun valorpaperoj. Estas triste, ke dum tiu tempo eĉ du donac­intoj mortis, unu el ili antaŭ ol fermi la transdonon de akcioj.

    Tamen, la ideo plenumiĝis. En kelkaj kazoj estis la donacintoj pli grandanimaj ol oni esperis. 4 membroj donacis al ĈEA ĉiujn siajn akciojn, do ne nur kontraktitan duonon. Estit tio gesami­deanoj M. Beranová kaj M. Krupička el Volary, M. Hlaváč el Plzeň kaj J. Šperling el Praha. Kelkaj aliaj rifuzis rajton elekti varojn el la asocia libroservo aŭ pagis mem sumojn ligitajn al transdono de akcioj (J. Hofman el Plzeň, J. Plamínková el Nenkovice). S-ino M. Bartovská el Frýdek-Místek dediĉis parton de siaj valorpaperoj eĉ sen subskribi la kontrakton.

    Resume, Ĉeĥa Esperanto-Asocio ha­vas preskaŭ kvarcent diversajn kaj an­kaŭ diversvalorajn akciojn de 36 dona­cintoj. La asocio elspezis por tiu ĉi celo sume ĉirkaŭ kvindek mil kronojn. Dividendojn ĝi ricevis unuafoje en tiu ĉi jaro, ĝis nun entute preskaŭ 7 mil kronojn. Montriĝas, ke daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn ol la elspezita sumo estos rericevita, sed poste la asocio tamen iom profitos. Ni esperu, ke dividendoj kreskos kaj tial ili bone apogos la jarajn buĝetojn de la asocio.

    El tiu vidpunkto la ideo kaj ĝia plenumo estos ĝusta. Al gvidantaro de ĈEA tio ankaŭ pruvis, ke nia movado havas multajn oferemajn adeptojn, kiuj por Esperanto kapablas oferi multon. Tio estas certa garantio, ke la asocio travivos eĉ la nunan iom krizan tempon kun iom pli oftaj priduboj de nia sencoplena laboro por kaj per internacia lingvo.

    La ekzemplo de supre nomitaj membroj kaj pluaj donacintoj invitas al imito. Oni povas ĉu transdoni ĉu heredigi al la asocio rimedojn, kiuj diversmaniere apogos ĝin. Jen tio estas la plej alta rekono al la movado, kiu celas tiel noblan celon, kiel estas la tutmonda interkompreniĝo kaj fratiĝo.

 

 Vl. Kočvara

 

 Informoj el la komitato de ĈEA

 

    En lastaj monatoj de la pasinta jaro okazis du ordinaraj komitatkunvenoj de ĈEA. Oktobre ĝi kunsidis lige kun la asocia konferenco en Brno. Ja ankaŭ la ĉeftemo estis la konferenco, ĉar estis necese lastmomente kaj surloke precizigi kelkajn programerojn de la konferenco.  Pri la rezultoj de konferenco ni informis jam en la pasinta numero de Starto. Sed mi devas tuŝi la komitatkunsidon, ĉar ĝi decidis altigi la membrokotizojn por la jaro 1996. Pri tiu temo mi ricevis kelkajn plendajn leterojn. Mi komprenas  la skribintojn, ankaŭ al mi ne plaĉas altigo de la kotizoj. Sed oni devas alku­timiĝi, ke tio ĉi estos daŭra fenomeno. En nia respubliko samkiel en la tuta mondo estas konstanta inflacio, kiu ĉe ni moviĝas ĉirkaŭ dek procentoj. Tio sig­nifas, ke la elspezoj de la asocio fakte en ĉiu jaro kreskas pri la sama sumo, verdire eĉ pli, ĉar en iuj por ni gravaj sferoj la prezoj kreskas pli vigle, ekzem­ple en tipografio. Jes, oni povus iel­maniere ŝpari rimedojn, ekzemple ŝanĝi aperoftecon de Starto, uzi malpli plaĉan jam nun ne tre luksan presmanieron aŭ ne pagi al la komitatanoj vojaĝkostojn por komitataj kunvenoj. Aŭ ne pagi al la asocia librotenisto por lia grava laboro - cetere la salajro estas ege modesta. Tamen, ekzistas minimuma limo, kiun ni ne volus subiri - ĉu por konservi agadkapablon de la asocio, ĉu por ga­rantii ĝian kontentigan funkciadon. Nu kaj en Brno post diskutinte la ekono­mian staton de ĈEA ni devis alpaŝi al tiu ĉi kotizaltigo, kion ebligas  la statuto de ĈEA (art. V, punkto 2i). Finfine, ni baldaŭ prezentos al la membraro jarfinan kalkulon kaj ĉiu membro povos vidi, kiel ni mastrumas. Ni kredu, ke atendata esperiga gajno el okazigo de la 81-a UK en Praha helpos al la asocio por certa tempo eviti ripetadon de la ĉijara altigo.

    La lasta komitatkunsido okazis en Brno komence de decembro. Oni re­sumis la ekonomian flankon de la konfe­renco kaj samtempa festivalo  Fil­mo kaj video en Esperanto“, kiu grave helpis al financa ekvilibro de la konferenco. Ĉefa punkto de la kunveno ja estis informoj pri stato de prepar­laboroj de la 81-a UK kaj de la akompanaj entreprenoj - la antaŭ­kongreso (organizas ĈEA kaj Kava-Pech), la postkongreso kaj aliaj. Plue estis denove traktita Starto - ĝin nun eblas aperigi regule en Opava, do estis akceptitaj limdatoj por redaktofino (la 15-a de ĉiu malpara monato) kaj por la eldono (la 15-a de para monato). Do, kontribuontoj - kiuj terure malabundas - respektu kaj ankaŭ eluzu ĉi regulecon!  Estis akceptita refondiĝo de la E-klubo en Liberec, kie la movado iel stagnis. Ankaŭ estis decidite subteni la iniciaton de Iltis-eldonejo kaj R. Haupenthal fondi  Fondaĵon Karolo Píč“ kaj mi alvokas membrojn subteni tiun ĉi agon (pri ĝi legu en la pasinta numero).

    Venonte komitatkunsido okazos januare en Nymburk.

 Vl. Kočvara

 

 Prezidento V. Havel - Alta Protektanto de la 81-a UK

 

    La 25-an de novembro okazis en Praha kunveno de LKK de la 81-a UK. Partoprenis ĝin ankaŭ Konstanta Kon­gresa Sekretario Nikola Rašič, kiu al­flugis Pragon jam vendrede. Kune kun prezidanto de LKK, s-ano Vl. Kočvara, kaj inĝ. Jos. Kříž, kiu ekoficialiĝis en LKK kiel  ekskurso-estro“ oni dediĉis la tutan vendredon al traktadoj ĉe Čedok kaj en Palaco de Kulturo (nun havanta la novan nomon Kongresa Centro) pri diversaj kongresaj demandoj - speciale hoteloj, ekskursoj kaj uzebleco de salonoj en la Kongresa Centro. Sabatan kunsidon krom jam funkciantaj LKK-anoj partoprenis unuafoje inĝ. Jos. Kříž kaj Mgr. Marie Drašnarová, kiu pri­zorgos la  bonvenigan servon“ de la UKo. Nove membriĝis en la komitato s‑ino PhDr. Marie Kaufmannová (Van­ču­rová), kiu zorgos pri arta kongresa programo. De mateno ĝis malfrua post­tagmezo estis traktitaj diversaj facetoj de la prikongresaj laboroj. S-ino Podhrad­ská informis pri stato de jam aliĝintaj  helpantoj“ por la kongreso, de kiuj ankoraŭ ne estas sufiĉa nombro. Ĉar antaŭ fino de la unua aliĝperiodo aliĝis al la 81-a jam 300 personoj el Ĉeĥa kaj Slovaka Respublikoj, mi esperas, ke pluajn helpantojn ni trovos inter ili. Mi supozas, ke por senproblema fluo de la kongreso necesas almenaŭ 50 helpantoj. Ĉiuj estos en preparperiodo sufiĉe infor­motaj pri ties taskoj kaj laboroj dum la kongresa semajno en du seminarioj. La unua okazos jam fine de februaro en Nymburk kaj la informanto estos Nikola Rašič.

    La dudekan de decembro mi ricevis gravan sciigon, ke la prezidento de nia respubliko Václav Havel transprenis Altan Protektantecon de la 81-a UK. Tiu ĉi fakto certe grave influos pluajn preparojn de la kongreso. En nuna tempo la CO de UEA en Roterdamo redaktas la Duan bultenon, al kiu ni disponigis bezonatan materialon. Ĝin ricevos baldaŭ ĉiu aliĝinto al la kongreso. Krome oni nun traktas kun diversaj eminentuloj el Ĉeĥa Respubliko eniri la Honoran Komitaton de la kongreso. Pri la rezultoj ni baldaŭ informos la legantaron.

    La preparoj de la kongreso daŭras flue, kvankam kelkaj laboroj iomete malfruiĝas.

 Vl. Kočvara

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Forpasis Josef Vondroušek

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

    La 6-an de decembro 1995, kvin tagojn post sia 91-jariĝo, neatendite mortis honora membro de ĈEA kaj UEA, diligenta tradukanto el la ĉeĥa literaturo, sinjoro Josef Vondroušek. Neatendite, ĉar malgraŭ sia alta aĝo li aspektis apenaŭ 70-jara, vigla, aktiva

kaj tute ne kaduka. Ni supozis, ke li sen problemoj ĝisvivos UK en Prago, por kiu li preparis sin kun plezuro.

    Josef Vondroušek naskiĝis la 1-an de decembro 1904 en Brno, kie li ankaŭ studis liceon kaj komercan akademion kaj ekoficis kiel bankoficisto. Esperan­tistiĝinte en 1922, li membriĝis  en Es­peranto-Klubo en Brno kaj baldaŭ tie plenumis funkciojn de sekretario (1929) kaj prezidanto. De post 1931 li estis komitatano de la Asocio, fidele kunla­boranta. Li sciis krei novan publi­kon esperantistan kaj areton de kunlabo­rantoj, kiuj grandparte devenis el la kur­soj de li daŭre organizataj kaj tre ofte persone gvidataj. Josef Vondroušek kom­prenis egale la gravecon de loka agado kaj de la kunlaboro kun la centro  kaj la signifon de la regulaj kunvenoj kun allogaj programoj, sciis ĝentile kaj persiste insisti pri esperantlingva kon­ver­sacio kaj pri partopreno de multaj membroj en la kluba aktiveco. En 1945 fariĝis la programoj de la klub-kunvenoj en Brno afero antaŭe planata por ĉiu monatkvaro, kio estis aranĝo modela, praktikata en nemultaj kluboj aliaj sur nivelo tiom alta. Dum kvin jardekoj Josef Vondrou­šek preparis Bultenon de EK Brno kun la programoj kaj multaj aktualaj infor­moj.

    Josef Vondroušek fariĝis nekutime fekunda konanto de la Esperanto-lite­raturo, precipe beletra. Krom tio li fariĝis majstro en esperantlingva konver­sacio, kiun li estris en unika kvalito. Krome li publikigadis multajn propagan­dajn kaj informajn artikolojn kaj noti­cojn ĉeĥajn. Menciindas almenaŭ liaj rubrikoj gviditaj dum kvar jaroj en la gazeto Ruch kaj Nový lid. Regule li sendadis informojn pri la movado al ĉeĥlingvaj ĵurnaloj en Brno.

    Lia edzino Milada Vondroušková (1913-1971) estis lia konscienca help­ant­ino precipe en la organiza agadsfero, ekz. dum ambaŭ ĉeĥoslovakaj Espe­ranto­-kongresoj okazintaj en Brno.

    Dum multaj jaroj li gvidis Esperanto-kursojn en Klubo de Brno kaj en Some­ra Esperanto-Tendaro en Lančov, preci­pe pri historio kaj literaturo de Esperan­to (pri kiuj li verkis broŝuretojn) kaj la saman fakon li ekzamenis ĉe la asociaj ekzamenoj de ĈEA.

    Lia plej granda merito kaj verko estas tradukado el la ĉeĥa literaturo, precipe la verkaro de Karel Čapek, lia amata aŭtoro. Lia literatura agado precipe akiris por li ne nur titolon de honora membro de ĈEA (1979), sed ankaŭ de UEA (1992). Traduki li komencis post la dua mondmilito. Li ellernis parkere Plenan Vortaron por esti armita per gran­da vortostoko. Siajn tradukojn li plur­foje relaboris, lasis ilin  ripozi“ kaj post certa tempo reverkis ilin denove. Li klopodis, ke lia Esperanto estu klara kaj eleganta.

    Ĝis nun aperis jenaj verkoj de Josef Vondroušek: Historio kaj biografioj, Historie a spisovatelé, ambaŭ por SET Lančov, Libro de apokrifoj kaj Rakontoj de la unua poŝo kaj Rakontoj de la dua poŝo de Karel Čapek, Ondro kaj drako de Viktor Dyk, El mia vivo de Vítězslav Nezval, Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek, Propra biografio de Karolo la IV-a kaj du antologietoj: Ĝojoj de mia vivo okaze de lia 80-jariĝo kun tradukoj el Jirásek, K. Ĉapek kaj J.Šmíd kaj Karel Čapek kun fragmentoj el la verkaro de la ĉeĥa majstro en traduko de J. Vondroušek (aranĝis J. Karen).

    El liaj manuskriptoj estas komputile prilaboritaj kaj preparitaj por eldono Saturnin de Zdeněk Jirotka, Naŭ fabeloj de fratoj Čapek, El la notlibro de sankta Petro de Jarmila Hašková kaj La plej eminenta el Pierotoj de František Kožík, kies ĉefa tradukinto estis Jiří Karen, sed Josef Vondroušek grave kunlaboris.

    En manuskriptoj ankoraŭ atendas pri­laboron jenaj verkoj: Super valoj maten­iĝas de František Kožík, Malnovaj ĉeĥaj mitoj de Alois Jirásek, Puraj ĝojoj de mia vivo de Jan Šmíd, Edzinigebla knabino kaj Zorgoj de kronitaj kapoj de Miloslav Ŝvandrlík, Primoloj de Svato­pluk Čech, Ŝtono kaj doloro de Karel Schulz (unuaj 200 paĝoj), Aŭdienco de Václav Havel, kaj verkoj de K. Čapek: Afero makropulos, El la vivo de insektoj, Hordubal, Meteoro, Ordinara vivo,  kaj ankoraŭ aliaj eble estos trovitaj.

    Kiel vi povas vidi, sinjoro Vondrou­šek inklinis traduki bonhumorajn ver­kojn, ĉar  en la mondo estas sufiĉe da malĝojo kaj en Esperantujo bonhumoraj verkoj ne abundas“. Ni ĝuu fragmenton el Naŭ fabeloj:

 

KAZO KUN NIKSO EL HAVLOVICE

      Ankaŭ mi havis interesan kurac­istan kazon,“ aŭdiĝis la doktoro el Úpice. Ĉe ni en Úpa post ponteto de Havlovice en salikradikaro kaj alnoj vivis maljuna nikso, nomata Joudal; li estis mornulo, malafablulo, ĉagrenulo kaj grumblulo, iam li kaŭzis inundojn kaj de temp' al tempo dronigis infanojn, kiam ili baniĝis; mallonge, homoj ne ŝatis lin vidi en tiu rivero.

     Foje aŭtune venis al mi en konsultejon maljunulo, havas verdan fraketon kaj sur la kolo ruĝan tukon, kaj ĝemaĉas, tusas, ternas, snufas, ĝemas, remungas kaj nazparolas: 'Sinjor' doĥtoro, mi kaptis ian malvarmumon aŭ kataron; ĉi tie min premas kaj tie pikas, lumboj doloras, en la artikoj lancinas, mi tusas, mire, ke mi ne ŝiriĝas kaj nazkataron mi havas kiel trabon; mi petus do pri ia medicinaĵo.'

     Mi diagnozas lin kaj diras: 'Maljunulo, tio estas reŭmatismo; mi donos al vi ŝmiraĵon, ĝi estas linimento, por ke vi sciu, sed ankoraŭ ne ĉio. Vi devas multe restadi en varmo kaj seko, ĉu vi komprenas?'

     'Mi komprenas, ' murmuris la oldulo. 'Sed kun la seko kaj varmo ĝi versimile ne eblos.'

     'Kial ĝi ne eblus,' mi demandas lin.

     'Nu,' diras la oldulo, 'ĉar mi estas nikso el Havlovice, sinjor' doĥtoro. Kiel mi povas fari al mi en akvo sekon kaj varmon? Ja, eĉ la nazon mi devas viŝi al mi per akvosurfaco, en la akvo mi dormas kaj per la akvo mi kovras min; kaj nur nun en mia aĝo mi donis en mian liton molan akvon anstataŭ la malmola, por ke mi pli mole kuŝu. Sed kun tiu seko kaj varmo ĝi estos malfacila afero, jes.'

     'Kion fari, avo,' mi diras, 'sed en la malvarma akvo la reŭmatismo eĉ malboniĝos. Sciu, maljunaj ostoj volas varmon. Kiun aĝon fakte vi havas, sinjoro nikso?'

      Eh,' murmuris la nikso, 'sinjor' doĥtoro, mi estas ĉi tie ankoraŭ el la paganaj tempoj ‑ do eble mil jarojn kaj eble ankoraŭ multe pli. Jes, kiom da jaroj!'

     'Vi vidas do,' mi diris al li, 'en tia aĝo, avo, vi devas restadi apud forno. Atendu, mi havas ideon! Ĉu vi aŭdis iam pri varmaj fontoj?'

     'Mi aŭdis, jes, mi aŭdis,' gruntis la maljuna nikso. 'Sed ĉi tie neniaj estas.'

     'Ĉi tie ne,' mi diras, 'sed ili estas en Teplice kaj Píšťany kaj ankoraŭ aliloke, kaj ili estas profunde en la tero. Kaj la varmaj fontoj, sciu, estas kreitaj ĝuste por la maljunaj kaj reŭmatismaj niksoj. Simple en tia varma fonto vi loksidiĝos kiel nikso varmakva kaj dume vi kuracos vian reŭmatismon.'

     'Hm, hm,' hezitis la oldulo, 'kaj kian laboron fakte havas tia varmakva nikso?'

     'Ne multe,' mi rediras, 'nur li devas konstante tiri la varman akvon el profundo de la tero, por ke ĝi ne malvarmiĝu. Kaj superabundon de la varma akvo li igas fonti al supraĵo de la tero. Jen ĉio.'

     'Nu, ĝi eblus,' murmuris la nikso el Havlovice. 'Mi serĉos do ian tian varman fonton. Multfoje mi dankas, sinjor'doĥtoro.' kaj li lamis el la konsultejo ‑ nur flaketo sur la planko restis post li.

     Kaj vidu, sinjoro kolego, la nikso el Havlovice estis prudenta kaj obeis; li loksidiĝis en Slovakio en varma fonto kaj eligas el profundoj de la tero tiom da varmega akvo, ke sur tiu loko nun estas eterna varma fonteto. Kaj en tiu varmega fonto baniĝas homoj kaj ankaŭ al ili ĝi bone efikas je la reŭmatismo; tien oni veturas el la tuta mondo por kuraci sin. Sekvu la ekzemplon, sinjoro Magiaŝo, kaj obeu ĉion, kion ni, doktoroj, konsilos al vi."

(el Naŭ fabeloj de Karel Čapek)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Nevidantoj uzas Esperanton

 

    En la verko de PhDr. Josef Smýkal  Tyflopedické kalendárium“ estas 15-oble mencita evento rilata al Esperanto, en la indekso de personoj estas V.Echt­ner, K.E.Macan, S,Stejskal, H. Thilan­der, L.Zamenhof kaj inter literaturistoj fontoj por la verko de S.Kamarýt  His­to­ri­o de Esperanto-movado en Ĉeĥo­slovakio“.

    Josef Smýkal: Tyflopedické kalen­dárium. Brno, Čes. unie nevidomých a slabozrakých a odkaz kultury Magistrátu města Brna, 1995; 146p. A5.

     Blindulmuzeo“ en Brno (adreso: Sle­pec­ké muzeum v Brně,  Chaloupkova 7, 612 00 Brno) sur la leterpapero havas sian priskriban nomon en kvin lingvoj, la kvina estas Esperanto: MUZEO PRI LA VIVO KAJ KULTURO DE NE­VIDANTOJ.

                                                we

 

OSTRAVA-PORUBA

E-klubo ne estas multnombra, sed agema. Dum la jaro 1995 realiĝis kurso por komencantoj kaj progresintoj. Por klubanoj estis eldonitaj du broŝuretoj:  Jogo por la sano“ kaj  Fable kaj fabe­le“, kantareto de nove tradukitaj kantoj, bpk okaze de Pasko kaj Novjaro. El Esperanto estis tradukitaj kelkaj libroj en nacian lingvon, kiuj aperos en el­donejo Komers-Esotera. La geklubanoj dum la jaro vizitis tridekon da E-aranĝoj en Ĉeĥio kaj en najbaraj landoj, en kelkaj ili aktivis per prelegado, projek­ciado, kantado kaj gitarludo, per siaj artikoloj kontribuis al enlandaj kaj ekster­landaj gazetoj. Ĉiu kursano havas jam sian korespondanton. En la klubo prelegis ankaŭ eksterlandanoj. La plej juna klubanino estas 12-jara, la plej matura 75-jara. La klubanoj abonas naŭ E-gazetojn.

                             Vlad. Sládeček

 

 

E-Silvestro en Česká Třebová

 

    La 29-an de decembro 1995 kunvenis en Kultura klubo en Česká Třebová ĉir­kaŭ 80 gesamideanoj el diversaj lokoj de Ĉeĥio por soleni la finon de 1995. Alveturis eĉ gastoj el Germanio kaj Nederlando. Ĉe muziko de s-ro Zoubek la ĉeestantoj dancis, spektis scenetojn kaj partoprenis plurajn konkursojn. Nokto­meze ĉiuj adiaŭis la malnovan E-jaron 1995 kaj bonvenigis per kanto pri verda stelo la kongresan jaron 1996. Sub Kristnaska arbo ĉiu trovis donacetojn, plej­parte ŝercajn, kiuj ridigis siajn dis­pakantojn (mi mem ricevis kreton por blankigi miajn dentojn).

    La gazeto Orlické noviny aperigis la 5-an de januaro 1996 mian artikolon  Esperantistoj el Amikeco bonvenigis la novan jaron. La ĉeĥatrebovanoj festas Silvestron ĉiun fojon kun amikoj el aliaj urboj kaj landoj.“ Jen la E-traduko:

    Jam pli ol dudek jarojn la E-rondeto  Amikeco“ en Ĉeĥa Trebovo festas jarfinon la 28an aŭ 29an de decembro.

    Origine festis la Esperanto-Silvestron nur grupeto da klubanoj, sed la nombro de partoprenantoj ĉiujare kreskis. Alvenadis geamikoj, kaj nun la E-Silvestro en Ĉeĥa Trebovo, same kiel la E-balo, estas konata ankaŭ inter la esperantistoj en eksterlando. Kiu foje venis - alvenas denove.

    Ĉijare kunvenis ĉirkaŭ 80 homoj, por danci ĉe muziko de Zoubek-ensemblo kaj por povi babili almenaŭ unufoje en jaro. La plej multnombraj grupoj venis el Prago kaj Pardubice, sed estis tie ankaŭ gastoj el Germanio kaj Neder­lando. La alvenintojn bonvenigis tosto.  Pri manĝo kaj trinko por ili zorgis Sváťa Čech kun la filo. Vespere ĉiujn per vortoj akompanis Jiří Pištora kaj per poemo plezurigis Jiří Vencl.

    Ĉiu el la partoprenantoj havis hejm­karton - papereton kun sia nomo kaj domicilo - iun ajn kaj ie ajn sur­vestigitan. La ĵurio havis malfacilan taskon - trovi la plej belan kaj plej spritan. Elektita estis junulinjo, kiu havis indikojn pri si sur la dorso en formo de granda nokta papilio. Alia el la elektitaj knabinoj  havis la nomon kaj domicilon sur la orelringoj. El Pardubice oni alveturis kun la nomoj sur skarpoj. Unu el la Trebovanoj surhavis hejmkarton en formo de suno ridetanta de orelo al orelo kiel li mem. Kvankam estis elek­titaj kvin hejmkartoj anstataŭ origine tri, multaj aliaj hejmkartoj al mi plaĉis ankaŭ. Ekzemple hejmkartoj el Pardubi­ce en formo de spickukaj koroj aŭ hejmkarto de esperantisto el Prostějov, kiu antaŭvide memoris pri noktaj post­sekvoj de la silvestra festeno. Ĝi postulis transdoni la hejmkarton ĉe la koncerna adreso kaj lasi la posedanton sur la loko, kiu li estos falinta. Nia klubestrino opiniis sin tiel  fama firmo“, ke ŝi ne bezonas indiki sian nomon.

    La ĝeneralan intereson ĝuis konkurso pri kreado de laŭmoda vesto el higiena papero. Unu  modelinon“ prezentis eĉ knabo kaj postulis specialan premion kiel sola viro inter kvar junulinoj. La modeloj estis efektive diversspecaj - unu robo eĉ kun trenaĵo, alia kun papera floro en la haroj. Sed ne pensu, ke ĉi tie estis nur konkursoj. La muziko ludis tre ĉarme kaj la dancantaj paroj havis la tutan salonon je sia dispono.

    Prokismiĝis la noktomezo. La mal­nova Esperanta jaro 1995 finis sian re­gadon kaj diris adiaŭ. En la malheliĝinta salono dormetis esperantistinoj en nok­to­ĉemizoj kaj la nova jaro - ankoraŭ tute juna kun cicumo - komencis la dorman­tinojn veki. Li memorigis, ke ĉijare aten­das ilin la Esperanta kongreso en Prago. Tial gimnastiki kaj ek al la laboro! Post la gimnastiko ĉiuj ĉeestan­toj kantis ĉe la tosto Esperantan kanton pri tostado kaj verda stelo. Sed per tosto oni ne finis. Sub la arbo la parto­prenantojn atendis amasego da donacoj, pri kiuj Jiří Pištora deklaris, ke ili estas tre valoraj. Kelkaj efektive, aliaj pro spriteco.

    Esperantistoj disiris en agrabla humo­ro. Kelkaj el ili revidos sin en Prago dum la kongreso okazanta inter 20a kaj 27a de julio. Se vi havas intereson, rapidu sendi aliĝilon.

                             Zdenka Novotná

 

 

 

 

 

 Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature 8

Josef Kavka

 

-KS-, -C-, -K-

 

Per jena, jam oka (STARTO, 1994, 4, 20-21; 5/6, 23-26; 1995, 1, 12-14; 2/3, 17-19; 4, 8-11; 5, 5-7; 6, 10-14; 1996) konsidero, ni aŭdacas turni atenton de nia pacienca leganto al la Eo-vortoj, kiuj originas el la tria latina deklinacio, speciale el jenaj tipoj:

 

pax                              genitive pacis

index                              "                   indicis

calix                               "                   calicis

vox                                 "                   vocis

nux                                 "                   nucis

 

     Ni vidas, ke la genitiva radiko ĉiam havas la konsonanton C anstataŭ X en la radiko nominativa. Tamen, okaze de EX, la genitiva ŝanĝo tuŝas eĉ la vokalon: IC. Ĝuste tiu ĉi tipo interesos nin, enkadre de natursciencaj nomen­klaturoj, unuavice:

     Por Esperanto sin proponas kvar ebloj:

1. -EKS- apogata sur la radiko nomina­ti­va

2. -IC- sekvanta la pli produktivan radi­kon genitivan

3. -IK- same laŭ genitivo, sed fonetike a­da­p­tita

4. Ekzistas ankaŭ precedentoj por apliki nudajn radikojn, t.e. post forigo de la finaĵoj kaj nominativa, kaj genitiva:

Atriplex = atriplo, atriplicifolius = atriplo­folia

Culex = kulo, Culicidae = kuledoj

Cimex = cimo,  Cimicidae = cimedoj.

     Tiu ĉi kvara procedo taŭgas por laika uzo, pro la rezulta koncizeco. Tamen, en la leksiko de Esperanto ĝi aperas tre sporade. En la praktiko nomenklatura, ĝi ne estas rekomen­dinda, evidente. Por la laste nomita Cimex la zoologoj sendube bonvenigus pli eble cimico el la familio de la cimicedoj. Cimicifuga = cimico­fugo, planto kontraŭcimica. El PIV neniu divenas koheron inter cimo kaj cimicifugo ... Ni opinias, ke la nomen­klatura logiko estas nepre konservenda.

     -EKS-aĵon fundamentan ni ne trovis, el oficialaĵoj koncernas nian temon du precedentoj, nome ilekso (akvifoliacoj), pli bone ilico kaj indekso, kiu propra­sence ne apartenas al nomenklaturaĵoj.

     Bedaŭre, en la leksiko neoficiala generiĝis dekunuo da terminoj:

1. apekso (apex, apicis). La botanikaj speci-epitetoj apicalis kaj apiculatus klare pledas por la formo genitiva. Cete­re ekzistas ankaŭ la Eo-vorto apika, kies signifo estas ekvivalenta al tiu de  apekso“, do pli bone apiko;

2. demodekso (Demodex), la parazit-akaro meritus esperantiĝi kiel demodiko kaj la de li kaŭzata mamul-malsano de­mo­dikozo (ne  demodeksozo“ laŭ PIV);

3. haruspekso (haruspex), etruska, poste oldromana pastro, kiu divenadis estont­econ el best-internaĵoj. La germana plu­ralo estas formita laŭ la latina: Haru­spizes, la koncerna  arto“ estas latine haruspicina, germane Haruspizin, ĉeĥe haruspictví. Komento plua - superflua:

4. ibekso (ibex), alpa kapro. La pli ĝusta formo ibiko koincidus - sendanĝere - kun Ibiko, la helena poeto Ibikos;

5. karekso (Carex). Jen du botanikaj speci-epitetoj: caricifolius, caricinus, kaj unu fitocenologia ordo Caricetale. Laŭ nia imago, en Esperanto devus esti ka­rico, karicofolia, karic(ec)a, karice­ta­lo, do ĉiuj sen -EKS-;

6. kodekso (codex). Al tiu ĉi neoficiala PIVaĵo ni rimarkigu, ke la zamenhofa kodicilo (codicillus) demonstras la pro­duktivecon de la formo genitiva. Temas ja pri diminutivo el codex;

7. kortekso (cortex). Tiu ĉi malbonŝanca formo ne koheras kun la parencaj ter­minoj kortiko, kortikoterapio, kortiko­tropa, kortizono. Certe sufiĉus kortiko ankaŭ por la supraĵa tavolo de cerebro kaj cerebelo. Ja ekz. neŭrofiziologo sci­as distingi inter procesoj kortika kaj sub­kortika;

8. murekso (Murex), la gastropodo devus esperantistiĝi kiel murico (kp. la italan: múrice);

9. polekso (polex), kp. ree la italan pollice. Tamen, kiu riskus krimi,  gene­runte“ homoniman anatomiaĵon al la fundamenta polico (it: polizía)?;

10. rumekso (Rumex) el poligonacoj de­vus esti rumico, do rumicifolius fariĝus rumicofolia;

11. ulekso (Ulex) el fabacoj (laŭ PIV: legumenacoj) devus esti ulico; kp. la specian epiteton ulicinus = ulic(ec)a;

 

     Kaj nun ni esploru ĉi-koncernajn -IC-vortojn. Certe ne apartenas tien ĉi in­dico, ĉar ĝi estas prenita el la latina indicium (fr: indice), ne el index. Jen kial ni rezignu riproĉi al la supra inde­kso, kvankam la angla ekvivalento de indico = index. Ekz. la petrologia termino colour index = kolor-indico.

     Inter la -IC-vortoj fundamentaj kaj oficialaj ni ne trovis precedenton, kiu devenus el latina -EX-vorto.

     Inter la neoficialaĵoj ekzistas:

1. komplico (la: complex, fr: complice, de: Komplice). Ĝi jes dokumentas la koherecon kun la genitiva formo -icis;

2. silico (la: silex, silicis = kvarco aŭ dura ŝtono ĝenerale). Kp. la ĥemian elementon silicio kaj la fundamentan siliko, al kiu ni revenos pli poste;

3. vertico (vertex, verticis), laŭ PIV zamenhofa, estas formita  laŭ nia gusto“, same kiel

4. vortico (la: vertex, pli antikve: vortex). Ĉi-okaze ni iom dubas. Ĉu oni nepre bezonas novan radikon, paroniman al la zamenhofa. Ĉu vertico ne povus priservi ĉiujn koncernajn nociojn, nome, krom la tri geometriaj ankaŭ la fizikan kaj anatomian?

     Kiel pli supre dirite, tria eblo, nome fonetike adapti la genitivan formon -ICIS el la nominativo -EX-, estas -IK-.

     La fundamentaj koncernaĵoj estas pumiko (pumex) kaj siliko (silex). PIV registras ankaŭ la verbon pumiki (pumicare), t.e. poluri per pumiko. Eble ĝuste tiu verbo inspiris la kreinton de Esperanto elekti -IK- anstataŭ -IC- ( pumico“). Aliflanke al  pumico“ kon­du­kus la latina adjektivo pumiceus.

     Laŭ la precedentaj pumiko kaj siliko estas elektita ankaŭ la neoficiala vorto kortiko, kiun ni tuŝis jam konekse kun la malbonŝanca  kortekso“.

     Kiom temas pri la fundamenta siliko, la mineralogoj bonvenigas ĝin, por nomi kriptokristalan kvarcon aŭ ĥalcedonon kaj tiel distingi de silico, t.e. silicia oksi­do kiel termino (petro)ĥemia. Tamen atentidnas, ke ioma nelogikeco restas inter silico kaj silikato. Laŭ nia scio jam Pióro (1980) venis kun la propono pri silicato, kiun formon registras ankaŭ Portmann-Rogers (1993) apud la ĝene­ra­le uzata silkato. Kvankam temas pri bona intenco, establi planlingvan ordon, estas tre dubinde, ke el la ĥemia Espe­ranto­-terminaro baldaŭ malaperus silika­to, silikono, silikozo k.a. En ĥemio, ĥemia teĥnologio, mineralogio, petro­logio kaj biologio svarmas multaj inter­nacie kodigitaj terminoj barakte inter -IC- kaj -IK-: silica ĝelo, siliceoj (spon­goj), siliceus = botanika speci-epiteto; ilicido, silicigi, silicikolaj organismoj, silicito, silikatigo, silikofito, siliko­flagelatoj, silikoapatito, siliko­bor­o­kalc­i­to, silikoilmenito, siliko­magnezi­o­fluor­ito, silikomonazito, silikotelito k.a.

     Jen ĉio, kion ni deziris diri pri la vortoj, kies latinaj originaloj finiĝas per -EX-, do eblas transiri al tiuj, kiuj finiĝas per -IX-. Analoge, unue ni dedi­ĉu atenton al la - laŭ ni evitindaj - -IKS-aĵoj.

     Atendeble, vane ni serĉus tiajn inter la fundamentaĵoj kaj oficialaĵoj. Ne apartenas tien ĉi la helena onyx, -chos, do onikso restas ekster niaj riproĉoj. Tamen zamenhofa, laŭ PIV, estas bom­bi­kso (Bombyx); tiu ĉi formo ne koheras kun la latina famili-nomo Bombycidae, kun la birdogenro Bombycilla kaj kun la botanika speci-epiteto bombycinus = silklaneca. Sendube por  la biologiaj no­men­­klaturoj pli bonorda situacio ekestus pro bombico, bombicedoj, bombicilo (jes en PIV) kaj fine bombica (por la botanikaj specioj).

     Aliflanke, rebapti la - kvankam ne­oficialan - Felikson al  Felico“ estus ioma kuriozaĵo. Male, helikso (helix) estas apenaŭ konvena. La koncerna orel­parto, se nomata helico, cete ne konfuz­iĝus kun la terminoj geometriaj aŭ teĥ­ni­kaj. Al la helic-aĵoj ni ankoraŭ re­venos.

     Post la -IKS-aĵoj ni alpaŝu la -IC-aĵojn ĉi-koncernajn. Estas surprize, kiom malmultaj Esperanto-radikoj utiligas tiel ĉi la genitivan formon de la latinaj ori­gi­naloj. Unusola -IC-fundamentaĵo ad­ven­tico ne tuŝas nian konsideron, ĉar ĝi ne devenas de -IX-: Tunica adventitiae.

     Same unusola oficialaĵo helico, jes interesas nin tre, ĉar ĝi ŝajnas konveni ĉial. Laŭ PIV ĝi esprimas unu nocion geometrian kaj du nociojn teĥnikajn. Al la tri signifoj eblus aldoni la pli supre menciitan, nome tiun de l' orel-anatomia  helikso“. La zoologoj probable ne hezi­tus uzi helicon ankaŭ por la gastropoda molusko, tiom pli eble, ĉar la koncerna familio estas nomata latine Helicidae, do helicedoj. La kohero etimologia inkludus ankaŭ la genron Helicella el la familio Hygromiidae. Fine la geometriaĵo helic­oido (PIV) kompletigus la planlingvan impreson.

     El la neoficialaj vortoj ni povus tuŝi apendicon (appendix), direktricon (direc­trix) kaj matricon (matrix). La lasta es­tas zamenhofa, laŭ PIV. Ĉiuj tri termi­noj estas bonorde esperantigitaj. Meretri­co (meretrix) apenaŭ interesos natur­sciencan nomen­klaturiston ...

     En PIV ne estas registrita la fama palmo Phoenix dactylifera, kiun EB (1988) nomas  daktil-palmo“. Nu, tia nomo taŭgas por beletro, sed ne por botaniko. Ĉar Fenicio portas sian nomon ĝuste laŭ tiu ĉi palmo, plej nature ni esperantigu ĝin: fenico, kvankam homo­nime kun ano de la semida popolo.

     Kaj nun, kiuj latinaj originaloj fariĝis en Esperanto -IK-aĵoj?

     Da fundamentaj ekzistas sepo:

1. filiko (filix) apud la speci-epitetoj filicifolius, filiciformis, kaj filicinus pli eble devus fariĝi  filico“, se ne temus pri fundamenta kaj bone establita nomo. Cetere, la scienca genronomo estas driopterido (Dryopteris filix mas), dum la subklasnomo Filices, menciita en PIV, jam malaperis el la sistematiko. Nuntempe, la botanikistoj uzas jenan sistemon: Divisio Polypodiophyta, Ordo Polypodiales, Familio Aspidiaceae, Genus Dryopteris. Do, la fundamentaĵo ĝeneralsenca, la filikoj, povas servi sole por uzo laika, ekz. en beletro.

2. histriko (Hystrix), ronĝulo el la familio de histrikedoj (Hystricidae), ĉu do  histricedoj“ kaj  histrico“ por la scienca uzo?

3. kaliko (calix) bone koheras kun kalikanto (Calycanthus), laŭ la helenaj kaly kaj anthos.

4. mastiko (mastix), laŭ la helena mastiĥe; mastiki (fr: mastiquer).

5. perdriko (la: Perdix, sp: perdix) por scienca uzo devus fariĝi eble  perdiko“ aŭ  perdico“.

6. radiko (radix) liveras plejadon da speci-epitetoj: radicalis, radicans, radicantissimus, radicatus, radiciformis, radicinus, radicosus, radiculatus.

7. saliko (Salix) el la ordo de salikaloj (Salicales), la familio de salikacoj (Salicaceae) donas la speci-epitetojn salicifolius = salikofolia kaj salicinus - salik(ec)a.

     Zamenhofa (laŭ PIV) estas ankaŭ cerambiko (Cerambyx), skarabogenro el cerambikedoj (Cerambycidae).

     Inter la vortoj oficialaj interesas nin jenaj tri:

1. heliko (Helix) el la familio de la helikedoj (Helicidae); ĉu do prefere helico kaj helicedoj, por la uzo pure scienca? La problemon ni tuŝis jam okaze de helico.

2. korniko (cornix) el korvedoj; la latina lingvo havas ankaŭ diminutivon cornicula, t.e. korniketo.  Etimologia konekso de korniko kun korno (cornu) estas evidenta.

3. lariko (Larix) el la subfamilio de larikoideoj (Laricoideae) liveras la speci-epitetojn de aliaj plantoj: larik(ec)a (laricinus) kaj larikofolia (laricifolius).

     Fine restas koncernaj kvar neoficialaĵoj:

1. cerviko (cervix). Por la -IK-formo pledas ankaŭ la latina adjektivo cervicalis (prononcu -kal-) = cervika, ekz. glandulae cervicales.

2. skandiko (Scandix) el apiacoj (laŭ PIV: umbeliferacoj); kp. la latinan verbon scandere = grimpi: la planto emas apogi sin sur najbaraj arbustaĵoj.

3. spadiko (spadix). Tiu ĉi infloresko donis la speci-epitetojn spadiceus = spadik(ec)a kaj spadiciflorus = spadiko­flora.

4. tamariko (Tamarix) el tamarikacoj (Tamaricaceae). Unu junipera kulturvario portas nomon tamariscifolia = tamarikofolia, ĉar ĝia foliaro iomete similas al tiu de tamariko.

     Post la latinaj vortoj kun -EX- kaj -IX-, ni povas alpaŝi la malpli oftajn, unue -AX-.

     La koncernaj vortoj kun -AKS- estas nek fundamentaj, nek oficialaj. Tamen zamenhofa (laŭ PIV) estas antrakso. La helena anthrax, genitive anthrakos, latine anthracis liveris vicon da terminoj derivitaj el la radikogenitiva: antraceno, antracito, antrakolito, antrakonito, antra­ko­kseno, antrakozo. Inter ili la supre menciita antrakso aperas nekohere; pli konvena estus antrako.

     Inter la ceteraj neoficialaĵoj meritas atenton borakso; ankaŭ tiu kontrastas kun  genitiv-radika sam-etimaĵo: bora­cito. Same klimakso (el: klimax, klima­kos) ne harmonias kun klimakterio, formita el genitivo.

     El la -AC-vortoj fundamentaj estas minaci (minax, genitive minacis) kaj sagaca (sagax, sagacis), ambaŭ senri­proĉe formitaj, el la oficialaj nur aŭdaci (audax, audacis); neoficiala estas tenaca (tenax, tenacis), ambaŭ en ordo.

     Inter la -AK-vortoj de ni interesataj mankas fundamentaĵoj, same kiel ofici­al­aĵoj. El la neoficialaj meritas mencion bombako (Bombax), bukorako (Buco­rax), korako (corax) kun pirokorako (Pyrrhocorax), limako (Limax el Limacidae), panako (Panax), smilako (Smilax, sed kp. smilacifolius, smila­cinus), stirako (Styrax, sed Liquidambar styraciflua), storako (storax) kaj torako (thorax). Jen do abunda rikolto de 10 terminoj!

     Aliflanke, -OKS-vortoj, devenantaj el latinaj -OX-originaloj, mankas en Espe­ranto. Por ke ne okazu miskom­prenoj: ekz. flokso devenas el la helena flox, genitive flogos (= flamo), stomokso el Stomoxys, tokso el toxinum, do ili havas nenion komunan kun la enkonduke prezentita modelo vox, vocis.

     El la -OC-vortoj ĉi-koncernaj ekzistas la neoficialaĵo feroca (ferox, ferocis) kiel unusola precedento. Kaj jen same unusola -OK-vorto: fundamenta estas ezoko (Esox) kun la en PIV registritaj familio ezokedoj (Esocidae) kaj ordo ezokoformaj (Esociformes).

     Fine, el latinaj -UK-originaloj form­iĝis tri neoficialaj -UKS-vortoj en Esperanto: halukso (hallux = digitus primus), nukso (nux) kaj Polukso (Pollux) la fama pugnobatalanto, la frato de Kastoro. Ĉe la nukso meritas atenton, ke la botanikaj speci-epitetoj nucaceus, nucamentaceus, nuciferus kaj la birdogenro Nucifraga = nuksorompulo (PIV: nucifrago) ree atestas pri produktiveco de la radiko genitiva. La lasta ekzemplo referencus pli eble al  nuco“ ol al nukso.

     El ĉi-koncernaj -UC-vortoj ni trovis unusolan, nome la fundamentaĵon: kruco (crux). Produktivecon de ĝia radiko genitiva dokumentas la genro­nomo Crucianella kaj la speci-epitetoj cruciatus, crucifer, cruciformis kaj cruciger. La famili-nomo Cruciferae estas hodiaŭ forlasita favore al Brassicaceae. En PIV troviĝas la eksa nomo krucifer(ac)oj.

     Fine (vere), al -UK-aĵoj: Fundamenta estas duko (dux), oficiala luko (tre ver­ŝajne rilata al lux), ambaŭ neniel gravaj por naturscienca nomenklaturo.

     Konklude ni prezentu statistikan tabeleton:

radikoj                         KS       C         K

zamenhofaj                   2          4          11

oficialaj                         1          2          3

neoficialaj                     18        9          15

 

sume                            21        15        29

 

     El ĝi estas videble, ke multe super­regas la vortoj esperantigitaj laŭ la latina radiko genitiva (44), dum la nominativaj -KS-aĵoj malpli oftas (21). Kiom temas pri la neoficialaj el ili (18), oni povas nur bedaŭri, ke la fakuloj, kunlaborante pri PIV, ne tre cerbumis pri la originale latinaj radikoj eĉ ties influo nomen­klatura. La rezulto estas ĥaosa kompare kun la internacie kodigitaj nomen­kla­tu­roj. Tio apenaŭ garantius bonan reputa­cion por Esperanto en sciencista publi­ko, kiu atendas de planlingvo laŭeblan ordemon. Oni ja juĝu laŭ kelko da ekzem­ploj:

 

Bombyx = bombikso,

                        sed Cerambyx = cerambiko

Bombax = bombako

Hystrix  = histriko,

                        sed appendix = apendico

Carex = karekso, sed pumex = pumiko

cortex = kortekso kaj kortiko

nux = nukso,    sed crux = kruco

Helix = helikso, helico kaj heliko!

     La lasta triopo estas fortimiga, tiom pli, ke paronimoj - laŭ PIV - estas evit­indaj.

     Minimumo, kiun esperantistoj povas fari, okuponte sin pri biologiaj nomen­klaturoj, estas rezigni pri la nomina­tivaj radikoj, do ne apliki -KS-

ekz. por plant-nomoj: Acanthopanax, Chrysolarix, Dipteryx, Gymnothrix, Pleconax, Rhoax, Spirifex, Tetrapanax, Thrimax, Vitex...

ekz. por papilioj: Gonepteryx, Scolio­pteryx, Torthrix...

ekz. por himenopteroj: Cimbex (Cimb­i­cidae), Sirex (Siricidae), Tremex...

ekz. por koleopteroj: Scintillatrix...

ekz. por dipteroj: Atherix, Stenopteryx..

ekz. por pterigotoj: Eupteryx...

ekz. por serpentoj: Natrix...

ekz. por birdoj: Nycticorax, Scolopax, Tetrax...

ekz. por fiŝoj: Adioryx, Belonesox, Charax (Characidae) k.t.p.

La kelko da hazarde elektitaj ekzemploj sugestu, ke la latinaj -X-nomoj ne raras, do ke estus prudente iom cerbumi pri ties racia esperantigo.

     Akademio de Esperanto nepre de­vus okupi sin pri planlingva disvolv­igo de terminaroj kaj nomenklaturoj. Pasiva sankciado de spontanee aperantaj terminoj kaj nomformoj generus neprav­igeblan entropion. Ĉiuokaze, Esperanto adaptiĝu al internacie kodigitaj formoj.

 

Fontoj

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970). - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.

Kemia Nomenklaturo Internacia (1980). J. Pióro, propra eldono.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Suplemento (1987). - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.

Esperanta Bildvortaro (1988). R. Eichholz. - Esperanto-Press, Bailieboro.

Inversa Vortaro de Esperanto (1989). B.Pabst. -Esperanto-Centro, Paderborno.

Kemia kaj Scienc-teknika Vortaro (1993). D.Fortmann - D.Rogers, Naperville.

 

Kion faras Esperanto-muzeo en Česká Třebová?

Precipe atendas historiaĵojn de E-kluboj kaj de E-unuopuloj. Ni koncentrigas ĉi­on gravan kaj interesan el E-movado en Ĉeĥa Respubliko. Sed rilate al multaj klu­boj oni povas diri, ke E-movado en nia lando ne estis disvolvita. Laŭ multaj el­donitaj E-libroj, gazetoj, broŝuroj, agoj ktp. Esperanto atingis estimon ne nur en nia lando, sed ankaŭ eksterlande. Bon­volu ne lasi E-historiaĵojn detrui aŭ bru­ligi. Ne forgesu, ke post ni alvenos plua ge­neracio de esperantistoj, kiuj in­te­re­siĝos pri sukcesoj en E-movado en pa­sin­­teco. Sed ne nur  pri pasinteco, ankaŭ pri nia nuntempa E-vivo. Ne forgesu, ke ni­a nuntempo fariĝos post kelkaj jaroj his­torio, kiu interesos posteulojn. En muzeoj oni diras: se vi volas ion forĵeti, antaŭe montru tion al ni - ni povas en­vicigi viajn historiaĵojn en niajn kolek­tojn aŭ ni povas mem forĵeti nebezo­na­tajn superfluajn aĵojn!

    Alvokon al vi mi finas kaj koncize in­for­mas, ke proksimume el 6500 libroj el Praga klubo detale ni priskribis 1957 librojn laŭ muzeaj kutimoj sur apartaj slipoj. La menciitaj slipoj future donos gravajn informojn al interesuloj pri lib­roj, foje en estonto ankaŭ per komputilo, kiun la muzeo jam posedas. Bedaŭrinde, mankas mono por pagi personon, kiu povus dediĉi sian labortempon nur al E-parto. Ni povus pli rapide envicigi lib­rojn kaj historiaĵojn el diversaj E-kluboj.

    Ne forgesu, ke per pasinteco kaj nun­tempo ni ĉiuj laboras por la estonteco.

 Jiří Pištora

 

 PSI kaj PLI

La 12a internacia familia semajno oka­zos (1/8.4.1996) en la mezepoka urbeto Duderstadt ene de la germana regiono Eichsfeld, tuj apud la iama landlimo al GDR. La Harc-montaro ne esta mal­pro­ksi­me. La regiono allogas pro multaj kul­tur­historiaj kaj naturaj vidindaĵoj.

     La 12a Printempa Semajno Internacia

 realiĝos kune kun la 2a Printempa Lernejo Internacia. PSI kaj PLI estas precipe por fa­milioj, sed ankaŭ unuopuloj kaj paroj estas bonvenaj: Printempa Semajno Internacia, Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neurnahr-Ahrweiler, Germanio, tel. (xx49)(0)2641/4885.

 

 LIBROSERVO

 Českého esperantského svazu v Praze Nabídka zboží pro rok 1996

 

 Níže uváděné zboží si můžete objednat na adrese:

 

     E S P E R A N T O

Český esperantský svaz

LIBROSERVO

     pošt. přihr. 1069

     111 21        P r a h a

 

  Při větších nákupech poskytujeme sle­vy jak klubům esperantistů tak i jed­no­tlivým členům ČES. Slevy pos­kytneme i tuzemským knih­kupcům. Ceny uváděné v tomto seznamu jsou v Kč.

  Některé zboží je na skladě jen v o­me­zeném množství. Objednávky bude­me vyřizovat v pořadí, jak nám doj­dou, až do vyčerpání zásob.

  Při zásilkové službě (posílání zboží poštou) připočítáváme k ceně zboží ex­pe­diční náklady (tj. poštovné a balné).

     Poskytované množstevní slevy:

Při odběru zboží

nejméně za                   se poskytuje sleva

 100,00 Kč                              10%                

 500,00 Kč                              15%                

1000,00 kč                              20%                

Těšíme se na Vaše objednávky!

 

 UČEBNICE A PŘÍRUČKY

KE ZKOUŠKÁM

 

C 025                               = 14.00

Prachař: Esperanto 1                        

Učebnice pro děti, věkově asi pro 3.tř. ZŠ. K učebnici patří soubor volných pra­covních listů pro vypracovávání úloh.

 

C 026                                     = 24.50

Prachař: Esperanto 2                        

Učebnice navazující na předchozí 1. díl, je také stejným způsobem zpra­cována. Věkově pro děti 4. až 5. tř. ZŠ.

Obě Prachařovy učebnice však s obli­bou používají někteří dospělí.

 

C 052                                     = 8.00

Kilian: ABC mezinárodního jazyka esperanta        

Stručná učebnice esperanta, používaná např. v Letním esperantském táboře v Lančově na Vranovské přehradě. Vhod­ná i pro první seznámení s jazykem pro samouka.

 

LS 019                                    = 69.00

Chrdle - Chrdlová: Esperantem za tři měsíce

Netradičně pojatá učebnice esperanta obsahující i konverzační a čítankovou část. Umožní i samoukům osvojení es­peranta v dostatečné míře pro běžnou konverzaci, čtení esperantské literatury i poslech esperantského vysílání roz­hlasových stanic.

 

C 051                                     = 24.00

Cink: Cvičebnice esperanta pro po­kročilé  

Tato učebnice je používána i v písem­ných kurzech esperanta pro pokročilé, které pořádá ĈES. Vhodná i pro samo­uky.

 

C 014                                     = 10.00

Vondroušek: Historie a spiso­vatelé

Stručný nástin dějin plánových (mezi­národních) jazyků, esperantského hnutí a písemnictví v esperantu. (Ĉesky)

 

C 014/a                             = 10.00

Vondroušek: Historio kaj biografioj

Obdoba předchozí knížky v esperantu.

 

LS 004                                   = 17.00

Malovec: Gramatiko de Esperanto   

Podrobnější výklad mluvnice esperanta pro přípravu ke zkouškám i pro zájem­ce o podrobnější studium.

 

C 081                                                  = 10.00

Kilian: La Mondo Rakontas

50 povídek z 5 světadílů - malá čítanka pro mírně pokročilé.

 

C 012                                                  = 20.00

Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio

Dějiny čs. esperantského hnutí od jeho začátků v 19. stol. až po jeho potlačení v padesátých letech 20. století. Výborné a ojedinělé dílo prakticky za symbolic­kou cenu!

 

SLOVNÍKY

 

C 080                                   = 8.00

Kilian: 808 nejužívanějších slovních kmenů v mezinárodním jazyce espe­ranto­                

 

C 053                                    = 10.00

Kilian: Esperantsko-český a česko-espe­rant­ský slovníček

 

C 074                                     = 20.00

Hromada: Esperantsko-český a česko-espe­rantský kapesní slovníček                           

 

C 077                                     =70.00

Bří Filipové: Velký slovník česko-esperant­ský

 

LS 011                             = 129.00

Kraft - Malovec: Esperantsko-český slovník

Nově zpracovaný slovník středního roz­sahu obsahující asi 28 000 termínů. Je připravován i obdobný slovník česko-esperantský.

 

C 095                                     = 39.00

Werner: Matematika Vortaro Espe­ranta­­-Ĉeĥa-Germana

 

C 020                                      = 16.00

Rybář: Terminaro de Hidraŭlaj Me­ĥa­nismoj.

Systematicky řazený terminář hydrau­lických mechanismů, definice v espe­ran­tu, přiřazeny výrazy anglické, české, francouzské, německé a ruské.

C 203                                    = 288.00

Rybář: Terminaro de Hidraŭlaj Me­ĥanismoj. Terminaro de la Ter­mi­no­­logia Esperanto-Centro.

Předchozí terminář (C 020) na disketě.

 

C 027                                     = 43.00

Traxler: Ĉesko-esperantský právnický slovník

C 079                                     = 49.00

Traxler: Esperantsko-český právnický slovník      

 

C 201                                 = 288.00

Stomatologia terminaro

Stomatologický terminář TEC se soft­warem.

 

C 206                                  = 65.00

Mezinárodní ISO-kódy  Názvy zemí apod.“ 

POVÍDKY, ROMÁNY A JINÁ PRÓZA

 

C 001                                      =  4.00

Rumler: Abunde kaj redunde           

Eseo pri diversaj stiloj en la Internacia Lingvo. Plus sinonima glosaro de Pra­ga artliteratura skolo. Esej o různých sty­lech v mezinárodním jazyce. Plus synonymický slovníček Pražské literární školy.

 

C 002                                       = 4.00

Nezval: El mia vivo                           

Vzpomínky českého básníka na mládí s ukázkou komedie  Schovávaná na scho­dech“, přel. J.Vondroušek

 

C 004                                      = 8.00

Vondroušek: Ĝojoj de mia vivo        

5 českých pověstí od A. Jiráska, 5 ukázek z díla K. Ĉapka a 1 od J.Šmída, přeložených J.Vondrouškem

 

C 007                                    = 5.00  

K.Ĉapek: Antologieto el lia verkaro  kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio.    

Přeložil J. Vondroušek.

 

C 010                                  = 8.00

Dyk: Ondro kaj Drako                     

Divadelní hra,  překlad J.Vondrouš­ka.

 

C 021                                   = 10.00

G.Bradatsch: Ĉiam malnova kaj ĉiam nova            

Zajímavé seznámení s Prahou a její historií z pera německé autorky, v pře­kladu M.Ludewigové.

 

C 022                                   = 10.00

Meze de Eŭropo. Skizo pri la historio de Ĉeĥoslovakio.

 

C 092                                  = 13.00

Echtner: Sep tradukoj

Esperantské překlady V. Echtnera pro knihu  Ĉeĥoslovaka antologio“. Ukázky z děl A. Jiráska, J. Zeyera, F.Šrámka, H.Malířové, A.M.Tilschové, J.Š. Baara a J. Vrby.           

 

K 272                                  = 35.00

Bauer: La fenomeno Svislando        

Studie o Švýcarské federaci.

 

C 173                                  = 28.00

Tvarožek: Anekdotoj pri famaj homoj

Krátké historky ze života slavných lidí.         

 

C 182                                  = 26.00

Kožík: Lumo en tenebroj. (Dolorplena kaj heroa vivo de J.A.Komenský)

Kožíkovo dílo o J.A.Komenském dopl­ně­né o části "El la saĝo de Komenio" a "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro".

 

LS 001                      = 95.00

K.Čapek: Milito kontraŭ Salamandroj Známý Čapkův román, který dodnes neztratil nic ze své aktuálnosti, ve vý­bor­ném překladu J. Von­drouš­ka

 

LS 003                          = 126.00

J.Hašek: Ne nur soldato Švejk        

Ukázky z díla známého českého humo­risty J.Haška v překladech S.Kamarýta, O.Kníchala, M.Lukáše, M.Malovce, J.Patery a V.Váni.

 

LS 009                                          =84.00

Karolo la IV-a: La propra biografio

Vlastní životopis císaře a krále Karla IV v překladu J. Vondrouška.

 

LS 017                           =15.00

Doktoro Johano Faust

Loutková hra o Faustovi.                  

 

LS 018                            =60.00

K. Čapek: La Blanka Malsano

Světoznámá hra K. Čapka v překladu T. Kiliana.

 

KNÍŽKA PRO DĚTI

 

LS 016                             =12.00

Tilleux-Disano: Zamenhof. Bild­rakonto.

Zamenhofův životopis v kreslené podo­bě jako obrázkový seriál ( comics“) ve dvou verzích - české a esperantské - v jednom svazku. Vhodné i jako pomůcka pro zábavnou výuku esperanta.

 

BÁSNĚ

 

C 003                                    = 16.00

Eli Urbanová: El subaj fontoj           

V pořadí druhá sbírka známé a úspěš­né básnířky dávající nahlédnout do in­tim­ního světa ženské duše.

 

C 009                                   = 4.00

Karen (Kořínek) - Rumler - Urbanová - Vidman: Kvarfolio          

Výběr z veršů pražských básníků-esperantistů.

 

C 011                                    = 4.00

P.Bezruč: Sileziaj kantoj                    Klasické dílo české poezie v překladech R.Hromady, T. Pumpra a J.Kořínka.

 

C 032                                    = 5.00

Kořínek: Elekto el la originalaj kaj tradukitaj poemoj

Připojen životopis J.Kořínka od V.No­vo­bilského a stručné údaje o básnících, jejichž básně jsou v překladu uve­de­ny.                       

 

C 083                                     = 4.00

Rumler: 52 současní čeští básníci v 1000 verších - 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj

Dvojjazyčná sbírka básní v překladu od J.Rumlera

                                                                                               

C 002                                      = 4.00

Nezval: El mia vivo.

                                                           

ZPĚVNÍK

 

C 162                                      = 24.00

Cink: Societa Kantareto

Zpěvník vydaný k příležitosti 43. kon­gresu IFEF v Olomouci 1991.  Uve­de­ny nejúspěšnější písničky z předchozích zpěvníků J.Cinka. Nově zařazena Želez­ničářská píseň.        

 

ODBRONÉ KNIHY

 

C 016                                     = 10.00

Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario  Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko 1982“.

Temata přednášek: Energie - celo­svě­to­vý problém. Odborný jazyk a termino­logie.

 

C 089                                     = 45.00

Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario  Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥnika 1989“.

Téma přednášek: Doprava.

 

C 019                                     = 20.00

Werner: Terminologia Kurso

Jediná u nás přístupná příručka v esperantu pro terminologickou práci

 

C 013                                     = 9.00

Tůma: La fundamentaj konsideroj de la scineco pri la varmo.

Kurz termodynamiky s četnými grafy a matematickým aparátem na nezbytné úrovni.

 

C 209                                     = 16.00

Internacia Seminario pri Komenio, Prago 1992.

Sborník přednášek ze semináře pořáda­ného na počest 400. výročí narození J.A.Komenského v rámci Předkongresu 1992 v Praze.

 

C 015                               = 30.00

Zborník materiálov z inter­lingvis­tic­ké­ho seminára  Problémy interlingvis­ti­ky“ (1987).

Sborník přednášek ve slovenském a českém jazyce, se souhrny v esperantu.

 

C 055                                      = 3.00

Bednarz: Bibliografio de la Esperan­to-eldonaĵoj aperigitaj en Pollando 1945-1979

 

C 205                                 = 50.00

Demonstrační disketa programového vybavení pro mnohojazyčné kódové prostředí dle ISO 6937

 

"tec"                                          = 1650.00

Multi Alphabet 1 čís. 92003                 

 

"tec"                              = 1650.00

Multi Alphabet 2 čís. 92510                 

 

"tec"                                = 1650.00

Multi Alphabet 2 čís. 92512 (disketa 3,25")

 

LS 002                           =32.00

Malovec: 25 jaroj de ĈEA 1969-1994

Ročenka ČES vydaná k 25. výročí ČES. Kromě stručných údajů o poslání a dějinách svazu jsou zde publikovány nové adresáře českých klubů esperan­tis­tů, odborných sekcí svazu a jeho hlav­ních činovníků. Uvedeny také adre­sy firem, které působí v esperantském prostředí nebo používají esperanto ve své činnosti. Vhodné i pro informaci neesperantské veřej­nosti, nejdůležitější údaje ze stanov a historie jsou dvoj­jazyčné.

 

LS 005                            = 147.00

Chrdle (ed.): La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto

Sborník přednášek předních inter­lingvistů a esperantologů přednesených na mezinárodním kolokviu v Praze, v červenci 1994.

 

LS 006                            =142.00

Maxwell-Preotu-Tacu: Lingvo kaj kibernetiko

Sborník prací podávající různé pohledy ky­bernetiky na jazyk v jeho obecné lin­g­vistické rovině. Psáno převážně dvoj­jazyčně, nebo alespoň se souhrnem. Pře­vážně v esperantu, dále angl., franc. a rumunsky.

 

LS 007                                                =21.00

J. Kavka: Ĉu leŭcito en Bohemio?

Geologická studie známého geologa-esperan­tisty.

 

LS 012                                                =27.00

Malovec: Gramatiko de la ĉeĥa lingvo

Stručný přehled české mluvnice v esperantu. Užitečná pomůcka pro uži­va­tele Esperantsko-českého slovníku, případně i pro zahraniční účastníky Svě­tového kongresu v Praze 1996

 

LS 013                            =92.00

Frank: Mallonga enkonduko en la kibernetikan Pedagogion (Kurze Ein­führung in die kybernetische Päda­gogik)

Dvojjazyčná učebnice nového oboru. Obě jazykové verze psány autorem.

 

LS 014                            =186.00

V. Barandovská: La latina kiel inter­lin­gvo/Latein als internationale Spra­che

Rozsáhlejší interlingvistický pohled na latinu vč. podrobných informací a srov­návacích tabu­lek mezinárodních pro­jek­tů. Psáno v esperantu, každá kapito­la s rozsáhlým německým souhr­nem.

 

LS 015                            =38.00

Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj

Popis zkušeností získaných při profesio­nál­ním používání jazyka esperanto ve srovnání s jazy­ky národními. Největší část věnována užití v turistice a na­kla­da­telské činnosti, s nimiž má autor bo­ha­té zkušenosti.

 

Odznaky

 

A 001                                   = 4.50

Esperantská hvězdička v bílém poli,   7 mm 

A 002                                   = 5.00

Esperantská hvězdička v bílé kruhové výseči, pod ní v oblouku nápis  Esperanto“, 10x 17 mm    

A 002                                   = 5.00  

Odznak esperantských rybářů IFEK (8 barev)

A 002                                   = 5.00

Odznak esperantských zdravotníků   

A 002                                   = 5.00

Odznak esperantských veteránů    

A 002                                   = 5.00

Odznak KKEI (zákl. barva červená nebo bílá)

A 003                                   = 6.00  

Odznak SET Lančov (5 barev)          

A 003                                   = 6.00

Odznak EK Třebíč (3 barvy)  

A 004                                  = 14.00   

Odznak esperantských mineralogů    

A 005                                 = 10.00

Odznak Ĉeského esperantkého svazu

A 006                                 = 17.00

Odznak  Mi amas Esperanton“, kotouč   37 mm.

Posledně jmenovaný odznak má zavirací (bezpečnostní) špendlík, ostatní mají špendlík obyčejný.

 

SAMOLEPKY

 

B 008                                  = 5.00

Mondpaca Esperantista Movado (kruh   35 mm, 9 ks na fólii)         

B 012                              = 7.00

100 jaroj de Esperanto (obdélník na výšku 29x38 mm, 15 ks na fólii)           

B 021                                    = 2.00

Esperanto Vás spojí se světem (obdélník na šířku, 32x16 mm, 28 ks na fólii)

B 027                                    = 2.00

Internacia Lingvo Esperanto (obdélník zelený, 38 x 19 mm, 24 ks na fólii)

B 027/b                                 = 2.00

Esperanto-ponto inter nacioj (obdélník zelený, 38 x 19 mm, 24 ks na fólii)

B 028                                    = 9.00

43-a kongreso de IFEF Olomouc 1991 (45x45 mm, 6 ks na fólii)    

 

Kazety

 

B 026                                    = 58.00

TEAM en Esperanto                            

 

LS 008                            =140.00

Famaj kantoj por belaj horoj

 

POHLEDNICE

 

B 001                               =1.20

Novoroční pozdrav  Feliĉan Novan Jaron“

B 002                                                   =1.60

Pohlednice  Saluton el Praha“

(motivy: Starom. radnice, Václavské nám., pražské mosty, Karlův most)

B 002                               =1.60

Pohlednice  Saluton el kongresurbo Praha“

(motivy: Palác Kultury - kongresové Centrum, Žofín)

B 002                                =1.60

Pohlednice  Saluton el SET Lančov“

(záběry z tábora a od Vranovské přehrady)

B 002                                =1.60

Pohlednice  Ĉeĥoslovakaj ŝtataj banlokoj“

(záběry: Mariánské Lázně, Jáchymov, Karlovy Vary, Frant. Lázně)

B 002                               =1.60

Pohlednice  Vizitu Ĉeĥoslovakion“

(záběry: Trosky, Moravský Kras, Štrbské Pleso, Ještěd)

B 002                                      =1.60

Pohlednice  Saluton el Ĉeĥoslovakio“

(záběry: Hradčany, moravskoslovácké kroje, Bratislavský hrad, Karlovy Vary)

B 022                                                  =1.50

Pohlednice černobílá jako dopisnice

(s neplatnou čs. známkou) vydaná pro Letní kolej esperanta v ďoksech (záběr Máchova jezera). Filatelistická zajíma­vost. 1. dopisnice s esp. textem vydaná u nás po 2. svět. válce.

 

Ostatní zboží

 

B 006                                    = 2.50

Taška umělohmotná "Klíč"               

B 015                                    = 35.00

Plastika (sádrová) "Zamenhof"        

B 020                                    = 130.00

Medaile ke 100. výročí esperanta      

LS 010 Kalendář (kartičkový) 1996, pro­pagující 81. světový kongres esperan­ta v Praze 1996

 

Doplňky, změny:

1. Ceny pohlednic platí jen pro zásobu z minulých let. Nové pohlednice vydané k příležitosti 81. světového kongresu UEA v Praze 1996, i případné dotisky ( Saluton el kongresurbo Praha“), již budou mít ceny podstatně vyšší. Přesné ceny v době zpracování tohoto seznamu nebyly ještě známy.

 zp

 

 

GURDISTOJ SERĈATAJ

por granda festivalo de mekanika muzi­ko, esperantistaj aŭ ne. Sendu  adresojn de tiaj artistoj! Ni proponas partoprenon en festivalo (junio 96) en Alzaco (Fran­cio). Skribu al: TAKE-LA DOMO RN 83 - Rue de Tiefenbach, 689 20 Wintzenheim, Francio.

 

 

 

 

 

 

   Starto 

organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

aperas 6-foje jare. Abono 15 gld.

     Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.

     Membrokotizoj: A 160 Kč, B 80 Kč, (C nuligita), D 40 Kč, E 40 Kč, F 3200 Kč, G 100 Kč (Starto), eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.

 

 

Sursojle de la jaro 1996

 

Sursojle de la nova jaro

mi deziras al vi

ke ĉiu via faro

estu sukcesa kaj

absolute sen manko

ke unu milionon por vi

deponu en la banko

bonkore riĉa mecenato

kaj oni enkonduku Esperanton

en tutmondan lernejaron

laŭ dekreto de la Unuiĝintaj ŝtatoj,

ke pacon konservu la fato

por via kaj mia lando

ne ataku ilin iu ĥano

aŭ alia danĝera bando

ne manku al ni pano

ni ricevu interesajn informojn

de la samideanoj

eldonadu revuon kaj librojn senlace

kaj seninterrompe

ĉiam en stilo kristalklara

ne rikanu ni antaŭ potenculoj pompe

kaj se la bankroto minacas

rompi vian verkon

Dio venu vin savi

kaj se la ŝtormo venos

vi staru firme

kiel la kverko

 

Jiří Karen

 

 

 

 

 

 

 

 

 Možná přijde i Mikuláš

 

    Pod tímto názvem slavili přerovští esperantisté příchod vánočních svát­ků. Na pozvání přijelo více než 40 účast­níků z esperantských klubů z Os­tra­vy, Hranic, Olomouce, Pro­stějova, Kojetína a Ivanovic nad Hanou. Někteří přijeli se svými rodin­nými příslušníky a dětmi. Setkání se konalo v klubovně Českých drah. Všichni účastníci byli obdarováni a pohoštěni. Největší radost ze všeho měly hlavně děti. Zástupci jednot­livých klubů hovořili o své činnosti a podávali návrhy na zlepšení společné práce pro příští rok, kdy se bude konat po 75 letech 81. Celosvětový kongres espe­ran­tistů v Praze. Domů jsme se rozcházeli s příjemnými poci­ty v srdci.

    Touto cestou děkujeme vedení ČD a všem, kteří podporují činnost na­šeho E-klubu a tím i kulturní dění v našem městě. Přerovští esperantisté přeložili nově vydanou bohatě ilustro­vanou publikaci pod názvem  Přerov - Česká republika“. Tento překlad i s publikací chtějí věnovat zahraničním delegátům 81. Celosvětového kongresu v Praze, za účelem propagace a roz­šíření informací o městě Přerově. Je známo, že zde žil, studoval a vyučoval na českobratrské škole  učitel národů“ Jan Amos Komen­ský.                                    L.CH.

 

 Infanoj konkure lernas Esperanton

 

    Renkonte al Internacia Geknaba Es­peranta Somera Semajno 96, kun plena helpo de la gvidantoj de la tria elementa lernejo Zhongguancun en Beijing, Espe­ranto-Asocio de Ĉina Akademio de Sci­en­coj fondis infanan Esperanto-kurson en ĉi lernejo.

    La kurso ekfunkciis la 17-an de julio 1995. Instruisto Shen Chengru instruas Esperanton per bildoj, objektoj, kantoj, ludoj kaj similaj manieroj. 45 infanoj de 7- ĝis 9-jaraj fervore lernas Esperanton en la kurso. Ili emocie deziras kores­pondi kaj renkontiĝi kun amikoj en kaj ekster Ĉinio en ne tre malproksima es­ton­teco, ekz. unue korespondi kaj poste renkonti en julio 96 dum la Somajn en Beijing. Kontaktu kun: Esperanto-Aso­cio de Ĉina Akademio de Sciencoj, 52 Sanlihe, CN-100864 BEIJING, Ĉinio, tel.: 0086/10/256 17 24, 203 17 25, fakso: 0086/10/851 10 95.

    Antaŭ nelonge la Asocio ankoraŭ fon­dis saman kurson en kvartalo Zhong­guancun kun helpo de 11-a kvartala loĝantara komitato de Zhongguancun. 12 infanoj de 6- ĝis 9-jaraj aliĝis al la kurso. Nun ili lernas kune.

 

 

 En 1996 okazos la 5-a IAKSTE

 

    Rezulte de la sankcio fare de la Ĉina Ŝtata Komitato de Scienco kaj Tekniko, la 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto, aŭspicita de Ĉina Akademio de Sciencoj okazos en somero kaj aŭtuno 1996 en Pekino.

    Temo de la Konferenco: 21-a jar­cen­to; nova periodo de sciencteknika evo­luo.

    Agad-enhavo de la Konferenco:

    1) Akademia simpozio pri nova kon­cepto de scienco kaj altscienctekniko (02/08.09.96) dividota je diferencaj sek­ci­oj pri materiala scienco, spaca scien­co, bioinĝenierado, ekologio kaj me­dio, informa scienco, homkorpa scien­co, medicino kaj senmedikamenta te­ra­pio, internacia homa scienco, Yi Jing kaj natura scienco ktp.

    2) Ekspozicio de mondaj scienc­teknikaj esplorfruktoj kaj negoca konvencio pri teknika interŝanĝo kaj varbado de komercistoj kaj investistoj dum 02/08.09.96.

    3) Internacia kurso de akupunkturo kaj masaĝo 02/23.09.96.

    4) Internacia Somera Kampadejo en Esperanto por geknaboj kaj ge­infanoj dum 15/21.07.96.

    Por detala informo kontaktu kun: s-ino Wang Yuchun, Esperanto-Asocio, Academia Sinica, 52 Sanlihe, CN-100864 BEIJING, Ĉinio, tel: 0086/10/256 17 24, 203 17 25, fakso: 0086/10/851 10 95.

   

 Esperanto-periodaĵoj aboneblaj

 ĉe ĉeĥa peranto Vladislav Hasala, poŝtkesto 34, 696 62 Strážnice

 

AMIKECA RETO, Servo de S.A.T. por vojaĝi novmaniere. Anstataŭ kilometru­mi sen­fine ni proponas amikan babila­don kun loĝan­toj de la vizitota lando, ankaŭ sportadon, jogon. La unua paŝo estas nepre aĉeti la retliston (60 Kč + 20 Kč sendokostoj).

EL POPOLA ĈINIO, jarabono 430 Kč,

monata revuo, 52 paĝoj kun 12 koloraj kaj 8 nigraj-blankaj fotoj, historio kaj nuntempo de Ĉinio, rakontoj, kulturo, sporto.

EVENTOJ, jarabono 616 Kč, dusemajna informilo pri plej aktualaj novaĵoj el la movado.

INTERLIGILO, jarabono 60 Kč, kvar­foje jare, poŝtista kaj tele­komunikista revuo.

JUNA AMIKO, jarabono 125 Kč, kvaronjara revuo de ILEI por geknaboj.

LA DUA JARCENTO, jarabono 120 Kč, aperas kvaronjare. Interkultura revuo de Esperanta Societo 95' Bratislava kunlabore kun Internacia Esperanto-Muzeo Vieno kaj eldonejo Pro Esperanto Vieno. Ĉefredaktoras Herbert MAYER. Redaktaj adresoj: Internacia esperanto Muzeo, Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 Wien, tel.: 0043/222/535 51 45 kaj Esperanta Societo 95', Račianska 80, SK-831 02 Bratislava.

LA MIGRANTO, jarabono 55 Kč, kvarfoje jare, revuo por naturamikoj

MONATO, jarabono 475 Kč, monata revuo por politiko, ekonomio kaj kul­turo, nur originalaj artikoloj.

SENNACIULO, jarabono 500 Kč kun jarlibro de SAT kaj Sennacieca Revuo. Oficiala orano de SAT, aperas monate.

TUTMONDAJ SCIENCO KAJ TEK­NIKO, jarabono 437 Kč, kvaronjara, 64-paĝa gazeto, redaktata de Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio en Ĉina Akademio de Sciencoj.

     Ĉiujn pagojn vi povas direkti rekte je bankkonto, kiu servas nur por diver­saj abonpagoj ktp. ĉe Komerca banko Hodonín en Strážnice. Konce­r­na bank­­konto n-ro: 1911690297/0100

 

Abono de LITOVA STELO

     Revuo  Litova Stelo“, presorgano de la Litova Esperanto-Asocio, estas abon­ebla ĉe ĝia peranto en Ĉeĥio: Miloš Řezník, Formánkova 506, 500 11 Hra­dec Králové.  Litova Stelo“ prezentas E-movadon en Litovio kaj aliaj baltaj landoj, litovan landon, popolon, histo­rion, naturon kaj tradukojn de la litova literaturo.  Litova Stelo“ aperas 6-foje jare. Jara abonkotizo por Ĉeĥio estas 10 guldenoj aŭ 6 USD.

 

 

 

SOMERA ESPERANTO-TENDARO LANČOV, ĈEĤA RESPUBLIKO

 

30.6.1996 - 13.7.1996 unua etapo

14.7.1996 - 27.7.1996 dua etapo

28.7.1996 - 10.8.1996 tria etapo

 

     La Esperanto-Klubo en Třebíč a­ran­ĝas Someran Esperanto-Tendaron (SET). Ĝi okazas en tri etapoj, en la tradicia loko ĉe la digolago de Vra­nov, apud la vilaĝo Lančov, distrikto Znojmo, en suda Moravio.

     La instruado de Esperanto okazas ĉiutage krom dimanĉo de la 8-a ĝis 12-a horo en tri diversgradaj kursoj:

                        A - por komencantoj

                        B - por progresintoj

                        C - konversacia

     La supozataj scioj por la kurso C de­vas havi la nivelon de la lernolibroj  Paŝoj al ple­na posedo“ (W. Auld),  La tuta Espe­ranto“ (H. Seppik) k.s. La lingvoscio devas esti tiagrada, ke la partoprenanto estu kapabla kon­ver­sacii.

     En la tendaro okazas ankaŭ kursoj de la angla, franca kaj germana lin­gvoj.

     Ĉiu partoprenanto estas devigata frek­venti iun el la kursoj kaj respekti la ten­daran regularon, pri kiu oni estos informitaj surloke post la al­veno.

     La loĝado estas en kvarlitaj kaj kvinlitaj kabanoj. La manĝojn oni ricevas ekde la tago de alveno (dimanĉo) ĝis la tago de la forveturo (sabato).

     Posttameze okazas sinbanado, sport­ado, ekskursoj, vespere tendarfajroj kun kantado kaj aliaj programeroj. La ekskursoj - unu tuttaga al la ĉef­urbo de Aŭstrio - Vieno, kaj du duontagaj - ne estas enkalkulitaj en la kotizo. 

      Aliĝontaj grupoj devas havi akom­pananton, kiu bone regas Esperanton. Gvidanto, kiu akompanas 10-personan grupon, ĝuos 50%-an kaj gvidanto de 5-persona grupo 25%-an rabaton.

     Dum pli ol 43 jaroj partoprenis en SET geamikoj el preskaŭ ĉiuj eŭropaj kaj 5 transmaraj landoj. Por ĉiu etapo ni akceptos nur la unuajn 120 aliĝilojn. Tial ni konsilas al vi aliĝi kiel eble plej frue. La necesajn informojn rilate la alvenon, restadon kaj vivon en la tendaro ricevos ĉiu aliĝinto kune kun la konfirmo pri la akcepto. Skribu al la adreso:

     Esperanto-Klubo

     CZ-674 01 TŘEBÍČ

     Ĉeĥio

 

 BELARTAJ KONKURSOJ

DE UEA EN 1996

 

La Belartaj Konkursoj de UEA ricevas ĉi-foje ekstran fascinon pro la urbo kie oni kronos la laŭreatojn: Prago, unu el la historiaj metropoloj de literaturo kaj aliaj artoj. Plian fascinon donas la nekutima grandeco, kiun oni antaŭvidas por la Praga Universala Kongreso. Ankaŭ la kongresa temo ligiĝas al Kulturo:  Kulturo - valoro aŭ varo?“

Ĉu en tiaj kadroj la Belartaj Konkursoj spertos en 1996 unu el siaj plej fekundaj jaroj? Tion esperas la organizantoj, kiuj denove invitas kreemajn esperantistojn al partopreno en la plej prestiĝa kaj vivipova belarta institucio de Esperanto.

Ĉiuj konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, ne publikigitaj en presa aŭ alia formo.

Krome validas jenaj kondiĉoj:

 

Poezio:  Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200x65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la 81-a UK:  Kulturo - valoro aŭ varo?“. Tri premioj, el kiuj la unua nomiĝas  Luigi Minnaja“.

Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. Eblas sendi la melodiojn surpapere aŭ sonbende. Tri premioj, el kiuj la unua nomiĝas  An-Song-san“.

Vidbendo: Temo prefere ligita kun Esperanto. Maksimuma daŭro 30 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro, presforme aperinta en 1995. Unu premio.

Sendo: Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1996. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 1996. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respond-kuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.

Premioj: Unua premio: 390 gld. Dua premio: 273 gld. Tria premio: 156 gld.  Nova Talento (por la plej bona konkursanto antaŭe ne premiita) 273 gld. Infanlibro de la Jaro: 819 gld.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas kontraŭ unu respondkupono ĉe UEA.