Starto 2/2004 (211)

 

 

Kion plu en Eŭropa Unio?

 

 

         La unuan de majo 2004 eniris en Eŭropan Union 10 novaj ŝtatoj inklu­zive de Ĉeĥio kaj 9 novaj oficialaj lingvoj, en kiujn oni devis traduki leĝaron de EU (83 mil paĝojn). Kvankam ĉiuj civitanoj rajtas komuni­ki kun la organoj de EU en sia gepatra lingvo, du el la lingvoj estas pli egalaj ol la ceteraj, nome la angla kaj la franca (la Bruselaj instancoj favoras la anglajn kaj francajn denaskulojn kiel oficistojn, do okazas certa diskrimi-nacio). Ĉeĥa Televido ekzamenis niajn parlamentanojn pri la du lingvoj, nur 7 personoj sciis bone, la scion de la germana, hispana aŭ itala oni ne kalkulis. Sed estas demando, ĉu la oficiala subteno estos pli forta ol la naturo - nome la germanan parolas 90 milionoj da eŭropaj denaskuloj, la francan 70, la anglan 59, la italan 57, la hispanan 40. La germana estas do la plej forta, kaj la itala kun la hispana estas kompareblaj, post kelkaj jardekoj la situacio povas ŝanĝiĝi.

         Nian solvon - Esperanton - la Eŭro­pa Parlamento rifuzas. Dum aprila voĉdonado en Strasburgo la radikala parlamentano proponis, ke Esperanto estu almenaŭ studata kiel unu el la eblaj solvoj, sed la voĉdonantoj mal­akceptis la propo­non asertante, ke Esperanto ne havas kulturon. Pozitive estas, ke oni unuafoje devis trakti la temon kaj ke oni atentigis, ke nia movado devas pli okulfrape elstarigi sian kulturon. Kaj oni povas supozi, ke novaj problemoj kaj nur 25-procenta sukceso en lernado de la angla povas future gravigi ankaŭ la rolon de Esperanto.

          En la maja numero de revuo Esperanto la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio Seán Ó Riain kaj prezidanto de UEA Renato Corsetti skribas en la komuna ĉefartikolo: „Unu afero, tamen, ŝajnas ne-dubeble vera: se la parolantoj de Esperanto ne estos multnombraj kaj loĝantaj en ĉiu unuopa vilaĝo de Eŭropo, neniu atentos Esperanton nur pro la beleco de la ideo. Do, se vi volas konkeri Bruselon, unue konkeru vian lokan lernejestron aŭ urbestron, kiu subtenu kurson ĉe vi. Ĉio cetera sekvos, ne inverse.“ 

         Ne estas problemo aranĝi kursojn, problemo estas akiri kursanojn, ĉar ankaŭ la ordinaraj civitanoj sentas la samajn antaŭjuĝojn kiel la parla­mentanoj. Unue do necesas konvinki la publikon, ke Esperanto havas propran kulturon, due ke ĝi estas preparita servi kiel internacia komunikilo kaj trie ke ekzistas  komunumo de seriozaj uzan­toj, en kiun la novaj adeptoj povas eniri. 

 

Esperanta kulturo

                Esperanto havas jam sufiĉe riĉan ori­ginalan beletron, sed la ekstera mondo pri ĝi ne scias, ĉar mankas naci­lingvaj broŝuroj pri tiu ĉi juna literaturo.  Tial la publiko kredas, ke Esperanto konsistas sole el vortaro kaj gramatiko, ke ĝi estas nura komunika kodo, sed ne vera lingvo. Tiu kredo estas grava psikologia baro kaj fonto de fortaj antaŭjuĝoj.

         Niaj nacilingvaj broŝuroj kutime celas persvadi la leganton al studado de Esperanto, pro tio la literaturon ili mencias nur marĝene kiel unu el argumentoj. Ankaŭ niaj gazetaraj arti­koloj propagandas la lingvon, la literaturon ili nur aludas. Rezulto estas, ke nemovadanoj rifuzas legi tiajn propagandilojn, ĉar neniu deziras esti „turnita al alia kredo“. Kiam la leganto sentas, ke la teksto volas lin kvazaŭ religie konverti, li tuj ĉesas legi.

         Alia afero estas broŝuroj pri fremdlingvaj literaturoj. Tiujn la homoj legas aŭ almenaŭ trafoliumas volonte, ĉar informiĝi pri gravaj aŭtoroj kaj verkoj de fremda lingvo ne necesigas studi la lingvon mem. La leganto ne sentas sin atakata kaj trank­vile legas. Se li almenaŭ trafoliumus broŝuron pri Esperanta literaturo, li estus surprizita, ke en Esperanto ekzistas tiom da verkistoj kaj tiom da verkoj.  Li pro tio ankoraŭ ne komencos studi Esperanton, sed en lia animo alte leviĝos respekto al tiu lingvo, kiun li ĝis tiam opiniis senkultura. Kresko de ĝenerala respekto al Esperanto estas grava kondiĉo por multiĝo de ĝiaj studantoj.

         Bedaŭrinde tiaj nacilingvaj bro­ŝu­roj, dediĉitaj ekskluzive nur al Esperan­ta literaturo, preskaŭ ne ekzistas. Nia kulpo. Same grave estus sendadi al la naciaj gazetoj artikolojn pri esperant­lingvaj aŭtoroj kaj verkoj. Prefere ne asertu, ke Esperanto estas bonega lingvo. Pli efike estas, kiam la leganto venas al tia konkludo mem, surbaze de priskribitaj literaturaĵoj.

         Ni devas subteni klopodojn traduki la plej gravajn verkojn en naciajn lingvojn, sed aperas danĝero, ke nekvalita traduko povas malutili.

 

Prepariteco de Esperanto

         Por multaj hezitantoj, ĉu lerni aŭ ne lerni Esperanton, estas grava demando, kiel estas Esperanto preparita en ilia gepatra lingvo por la rolo de la internacia komunikilo. Ekzisto de lernolibro kaj poŝvortaro ne sufiĉas, tiuj donas nur bazajn sciojn. Kompren­eble, neniu bezonas scii la tutan lingvon parkere, sed ĝuste pro tio estas necesaj grandaj kaj fakaj vortaroj, en kiuj oni trovos specialaĵojn, kiujn oni ne portas en la kapo. Kiam la hezitanto vidas, ke en lia gepatra lingvo tiaj vortaroj ne ekzistas, sekve li ne povus utiligi Esperanton en sia laborfako, plej ofte li decidas lerni prefere alian lingvon.

 

         Same grava estas ankaŭ kvanto kaj kvalito de literaturo, ĉefe la faka, kaj kiel ĝi estas alirebla por la interesatoj. En Hungario pasintjare 6 mil homoj ekzameniĝis pri Esperanto, sed ni scias, ke temas pri studentoj, kiuj volis nur facile plenumi la leĝon pri dua fremda lingvo apud la angla. Ili ne volas fariĝi movadanoj, kaj ĉar nia faka literaturo estas minimuma, ili perdas intereson pri la lingvo tuj post ekzameniĝo. Multaj esperantlingvaj libroj estas malfacile akireblaj, aŭ pro prezo aŭ simple tial, ke ili estis eldonitaj antaŭ jardekoj kaj ekzistas nur kelkaj ekzempleroj en nemultaj bibliotekoj. Neakirebla libro havas por leganto nulan valoron. Tial gravas enkomputiligado de verkoj, ilia ekspo­n­ado en la interreto kaj stokado sur kompaktaj diskoj, kompreneble kun respekto de la aŭtoraj rajtoj.

 

Esperanto-komunumo

Hezitanto ankaŭ volas scii, ĉu ekzistas komunumo, kiu praktike uzas la lingvon por utilaj aferoj, por interŝanĝi informojn pri diversaj fakoj, koncize dirite, ĉu li povos eniri la komunumon kaj la lernitan lingvon apliki. Tra­foli­umado de niaj gazetoj donas impreson, ke esperantistoj diskutas pri nenio alia ol pri Esperanto mem, pri ĝia propagando kaj venkigo, pri klopodoj favorigi por Esperanto la ŝtatajn kaj interŝtatajn instancojn, sed preskaŭ ne ekzistas normalaj temoj, kiujn oni trovas en nacilingvaj gazetoj. Esperantistoj cerbumas multe pli pri tio, kiel trudi la lingvon al aliaj personoj, ol kiel ĝin utiligu ili mem. Praktikan aplikon ili faras nur tiam, kiam ili havas spektantojn, al kiuj ili povus demonstri utilecon de Esperanto - do denove ili pensas nur pri propagando, la praktika apliko estas por ili propaganda rimedo, sed ne celo. Kiam aperas nova vortaro, ili ne demandas, kiel ĝi helpos al sciantoj de la lingvo pli bone komuniki, sed ĉu ĝi akiros novajn komencantojn?

         Tio estas grava manko de nia movado, ofte riproĉata de eksteruloj: „Esperantistoj volas nur disvastigi sian lingvon, ne interkonsiliĝi pri sia profesio, ne interŝanĝi ideojn kaj informojn. Sed ĝuste pro tio Esperanto ne povas disvastiĝi, ĉar ĝi ne plenumas taskojn, kiujn la mondo bezonas.“

         Celo de internacia komunikado ne estas venkigo de iu ajn lingvo, sed perado de informoj inter la homoj, precipe inter la politikistoj, ekonomoj, industriistoj, sciencistoj, teknikistoj kaj turistoj. La ĉefa tasko de iu ajn lingvo ne estas varbi novulojn, sed servi al tiuj, kiuj ĝin jam scias.

         Tion ni ofte forgesas. Por ni pli gravas, ke oni parolu Esperante, ol pri kio oni parolas, sed tiel ni iras kontraŭ la naturo de komunikado. Niaj pensoj rotacias ĉirkaŭ la ideo, kiel venkigi Esperanton super la angla kaj kiel varbi multajn  novulojn,  sed  la  problemon, kiel ebligi utilan aplikon al la finlernintoj, ni metas flanken. La varbitoj ellernas la lingvon kaj poste ne scias, kion fari per ĝi.

         Esperanto ne fariĝos utila, kiam ĝin lernos multaj homoj, sed multaj homoj ĝin lernos, kiam ĝi estos utila. Kaj utila ĝi estos tiam, kiam ni en utileco vidos celon de nia movado, ne nur varban rimedon. Kiam du kuracistoj komunikos Esperante por savi vivon de paciento, ne por varbi trian kuraciston al Esperanto. Kiam ni uzos niajn librojn por legado kaj vortarojn por verkado de tekstoj, ne por impresi la publikon. Kiam la eksteruloj vidos, ke esperantistoj pli pensas pri utiligo de Esperanto ol pri ĝia propagando, kaj ke ili utiligas ĝin ĉiutage, ne nur antaŭ hazardaj spektantoj. 

         Nur kvarono de neanglaj Eŭropanoj kapablas komuniki angle, do por Esperanto restas sufiĉe da libera loko sub la suno. Allogaj proponoj de praktikaj servoj flanke de nia movado povas esti pli efikaj ol eventuala oficialigo flanke de Bruselo, kiu male povus esti sentata kiel trudo kaj elvoki grandan malamon kontraŭ lingvo tiamaniere trudata.

         Ni devas zorgi, ke ni ne elĉerpu ĉiujn niajn fortojn por agoj kun necertaj rezultoj, kiuj dependas de nemovadanoj. Tio koncernas ne nur eŭropuniajn instancojn, kiuj estas al ni malfavoraj, sed ankaŭ normalan varbadon kaj kursojn, ĉar ankaŭ ĉiu varbato mem decidas, ĉu li lernos kaj eltenos aŭ ne. Plie multaj post unu du jaroj forlasas la movadon. Ni rezervu sufiĉe da fortoj ankaŭ por laboroj, kies rezultoj dependas sole de nia diligento kaj estas daŭraj, ekz. libroj, vortaroj, TTT-ejoj, diversaj turismaj servoj k.s. Kompare kun la ebloj, kiujn donas al ni komputiloj, ni faris ankoraŭ tro malmulte. Nia movado ankaŭ inklinas trompi sin mem per diversaj deklaroj kaj subskribaj kampanjoj, kiuj donas iluzion de grava laboro, anstataŭ fari ion vere utilan kaj daŭran.

         Mi kredas, ke Esperanto havas en EU ankoraŭ grandajn eblojn, precipe elsube.

Miroslav Malovec

 

Ŝtatoj de Eŭropa Unio

(loĝantaro en milionoj)

 

Aŭstrio (8,1)                 Italio (57,6)                 

Belgio (10,2)                Kipro (0,8)                  

Britio (58,6)                 Latvio (2,4)                  

Ĉeĥio (10,3)                 Litovio (3,5)

Danlando (5,3)    Lucemburgio (0,429)

Estonio (1,4)                 Malto (0,4)

Finlando (5,1)     Nederlando (15,6)

Francio (60,4)     Pollando (38,6)

Germanio (82)     Portugalio (10,8)

Grekio (10,5)      Slovakio (5,4)

Hispanio (39,4)   Slovenio (2)

Hungario (10,2)   Svedio (8,9)

Irlando (3,7)

 

89-a Universala Kongreso de Esperanto

 

24-31 julio 2004 Pekino

 

La ĉijaran Universalan Kongreson bonvenigos la ĉefurbo de Ĉinio.

La kongresa temo:

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj

 

 

 

21-a Internacia Festivalo en Magdeburg

27 dec 2004 - 3 jan 2005

Aranĝo por familioj kaj mezaĝaj personoj. Antaŭ julio favoraj kotizoj (280 EŬR, poste 310 por persono, por infanoj proks. duonaj).

Precizajn informojn petu:

 

Hans-Dieter PLATZ

Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio

HDP@internacia-festivalo.de

www.internacia-festivalo.de

 

Konferenco de ĈEA

en Olomouc

5.-7.11.2004

Detalojn kaj aliĝilojn alportos la venonta numero

 

Universala Kongreso 2006 en

Firenze (Florenco)

La estraro de UEA akceptis la inviton de Itala E-Federacio okazigi la 91-an UK en Florenco de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2006.

 

Projekto de diĝita arkivo

La Projekto de Esperanta Diĝita Arkivo, mallonge PEDA, estis lanĉita de D-ro Kobayasi Tukasa kaj la kunlaborantoj. La projekto celas enigi 'bildojn' de diversaj libroj kaj aliaj konservendaĵoj en Kompaktan Diskon, eventuale
kun sono.  Jam prova versio estis farata. La kontaktadreso estas D-ro Kobayasi, rete:
yfa17460@nifty.ne.jp .

de Japana Esperanto-Instituto

 

Eŭropa amikeco

La lastan aprilan semajnon okazis en Strasburgo seminario Eŭropa amik­eco por junaj esperantistoj, kies ĉefa organizantino estis finna instruistino Carola Antskog. Partoprenis mez­lernejanaj grupoj el Finnlando, Britio kaj Pollando kaj aliaj gastoj el Slovenio, Ukrainio, Rusio, Albanio kaj mi kiel unu sola ĉeĥo. La mezlernejanoj estis el gimnazioj, kie oni instruas Esperanton. Sume ĉeestis pli ol okdek gejunuloj, el kiuj ĉirkaŭ duono parolis Esperanton, la aliaj alveturis ĉefe kaŭze de alia celo. La seminario nome estis ankaŭ preparo por Euroscola, kiu estas ĉiujara evento por mezlernejanoj en la Eŭropa Parlamento. Junaj homoj el variaj landoj de Eŭropa Unio pasigas unu tagon en la parla­mentejo, kie oni parolas kun la politikistoj, diskutas pri diversaj temoj en laborgrupoj, kaj poste sidante en la seĝoj de la parla­mentanoj voĉdonas por la fina rezolucio pri la diskutitaj temoj. Do ĉi‑jare dank’ al ĉeesto de niaj grupoj, el la 400 partoprenantoj pli ol 10% de junuloj en la parlamenta salo estis esperantistoj.

Tomáš Břicháček

 

 

Esperanto ĉe biero

 

Ekde februaro okazas en Prago speciala kurso "Esperanto ĉe biero". Ĝia celo estis oferti al altlernejaj studentoj senpagan kaj netradician eblon ellerni Esperanton. Nia malgranda junulara grupo organizis kvin vesperajn kunvenojn en variaj bierejoj, dum kiuj niaj studentoj ellernis tutan gramatikon kaj la bazan vortprovizon. Origine ni havis ses interesatojn, la finalon akiris tri. Tio estas nur duono, sed persistis la plej bonaj, kiuj nun jam parolas sufiĉe bone. Post la kvin lecionoj atendas ilin la lasta devo: trapasi la finan teston.

La sukcesa kaj agrabla biera kurso certe okazos ankaŭ aŭtune, kaj ni esperas, ke kun pli bona propagando ni havos ankoraŭ pli da studentoj ol nun.

 

Jana Stávková

Tomáš Břicháček

organizantoj

 

Ĉina beletro en Esperanto

Baldaŭ la Ĉina Fremdlingva Eldonejo publikigos en tri volu­moj (ĉ. 1800 paĝoj) unu el la plej popularaj ĉinaj klasikaj ro­ma­noj "Ĉe Akvorando" es­pe­ra­nt­igitan de akademiano Li Shijun dum 10 jaroj.

 

Geedziĝo

Sabate la 6-an de marto geedzi­ĝis en la slovaka urbo Poprad la Ĝenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele (aŭstraliano), kaj Katarina Bodna­ro­va (slovak­ino). La oficiala geedziĝa cere­mo­nio okazis en du lingvoj: la
slovaka kaj Esperanto.

Gratulojn al ili!

 

Naskiĝo

Al nia komitatanino Lucie Kare­šo­vá naskiĝis filo Martin (3 kg).

Ni gratulas.

 

ILEI-konferenco 2004 en Slovakio

        Post pristudo de diversaj eblecoj, la estraro de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, ILEI decidis okazigi la ĉijaran Konferencon de ILEI en la urbo Bratislava (Slovakio) inter la 14-a kaj la 21-a de aŭgusto 2004.
Esperanto-Muzeo Vieno

En tiu ĉi jaro Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) festas jubileon: Antaŭ 75 jaroj ĝi farighis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto, ke Nacia Biblioteko oficiale vivtenas Esperanto-muzeon kaj Esperanto-bibliotekon. Pro tiu subteno IEM fariĝis la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj Interlingvistiko, tute je la servo de esperantistoj kaj lingvistoj.

 

Artista datumbazo!

 

Temas pri datumbazo de esperant­istaj muzikaj artistoj kaj grupoj. Aldone al tio estas informoj pri tio, kiel okazigi koncertojn, spektaklojn kaj similajn aferojn. Ideale ĝi povas helpi aktivulojn, kiuj organizos ekz. koncertojn dum Esperanto-aranĝoj aŭ en lokaj kluboj. Ĝi povos ankaŭ utili al Esperanto-bandoj por munti turneon.
http://artista.ikso.net/db/datumbazo.php .

Lernu superis 6000!

"lernu!", plurlingva paĝaro por informiĝi kaj lerni Esperanton, pli kaj pli kreskas  kaj  pliboniĝas. Jam  pli ol 6000 personoj registris  sin ĉe
la paĝaro.

 

Nova-malnova ĝenerala direktoro eklaboris


Osmo Buller nun revenis al la Centra Oficejo kaj eklaboris kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA kun kvinjara kontrakto. Laŭ li la situacio en la oficejo nun estas pli stabila ol antaŭ unu jaro, sed ankoraŭ multo lamas, li diras en ekskluziva intervjuo al Libera Folio.

 

Tradukisto en la reto

 

         La redakcio de nia islanda tradukrevuo, La Tradukisto, nun renovigis iomete nian hejm­paĝon kaj i.a. aldonis al ĝi specimenojn de tradukaĵoj kiuj antaŭe aperis en la revuo. Nun jam estas eldonitaj 46 numeroj de La Tradukisto kun ampleksaj tradukoj el la islanda lingvo en Esperanton. Plej mal­multaj de tiuj tradukoj estas alireblaj escepte en la revuo mem. Tial ni volas instigi literatur­amantojn ek­aboni la Tradukiston, se ili interesiĝas pri islanda literaturo. Ankaŭ ni volas atentigi ilin pri la hejmpaĝo de la Tradukisto

http://www.latradukisto.tk/. En ĝi oni povas i.a. legi pri celo
de la eldono kaj ankaŭ vidi, kiuj tradukoj jam estas aperintaj en la revuo.

Kristján Eiríksson

 

Librovendejo kun Esperanto-fako

Ekde aprilo, 2004 en Kaunas funkcias nova librovendejo "Septy­nios vienatves" en centro de la urbo (str. S. Daukanto 11). Laŭ iniciato de la librovendejo en ĝi estas establita aparta sekcio de libroj en Esperanto kaj pri Esperanto. Litova Esperanto-Asocio liveris al la librovendejo porkomence pli ol 40
titolojn da tiaspecaj libroj. Estas jam la dua librovendejo en Kaunas, kiu havas apartan fakon de Esperanto-libroj ( la unua estas librovendejo "Knygu aleja" sur Laisves al. 29).
En Vilnius funkcias unu libro­vendejo "Antakalnio peleda", kiu havas apartan fakon de E-libroj.

Povilas Jegorovas

 

Vikipedio, la reta enciklopedio, jam havas 12 550 artikolojn.

 

Universitato Masaryk

 

Katedro de Pedagogio kaj Centro de Pedagogia Esplorado de Pedagogia Fakultato de Masaryk-Universitato en Brno organizas en la tagoj 13‑a kaj 14‑a de septembro 2004 konfe­ren­con Laŭfakaj didaktikoj en instruista studado. Celo de la konferenco: PedF MU volas per aranĝo de ĉi tiu laborkonferenco subteni disvolvon de laŭfakaj didaktikoj en fakultatoj, kiuj havas instruistajn studprogra­mojn. Ĉefrolos la traktadoj prefere en sekcioj laŭ unuopaj (aŭ parencaj) fakoj. Oni atendas i.a. prezentojn orientitajn je taksado de la nuntempa stato de unuopaj laŭfakaj didaktikoj, eventuale formiĝon de labor­komi­sionoj, kiuj kunordigus kunlaboron de katedroj kun didaktika orientiĝo. Akceptitaj konkludoj kaj rekomen­doj estos disponigitaj al ĉiuj fakul­tatoj kun instruistaj studprogramoj kaj al Akredita komisiono.

         Por pligrandigi nombron de eks­ter­landaj partoprenantoj mi inter­konsentiĝis kun organizantoj de la konferenco disvastigi la informon pri la konferenco eksterlande inter esperantistoj, precipe instruistoj, kaj promesis zorgi pri traduko de infor­moj por interesatoj kaj inter­preti kon­tri­buojn prezentitajn en Espe­ranto. Bonvolu anonci sin je mia retadreso vojacek_j@jumbo.ped. muni.cz kiel eble plej frue (dum majo) por ricevi necesajn informojn en Esperanto. Ĉeĥlingve ili troviĝas sur la paĝo http://www.ped.muni. cz/wedu/didaktiky/. Se vi mem kom­pre­nos kaj kapablos plenigi tiean aliĝilon, vi povas uzi ĝin. Certe inter la sekcioj estos sekcio de lingvo­instruado kaj tie indos kontribuo pri didaktiko de E‑instruado. Sed espe­rant­istoj in­stru­as krom Esperanto ankaŭ aliajn studobjektojn, pri kies didaktikoj kaj lokaj spertoj pri ili eblos interŝanĝi informojn. Parto­preno de grupeto de E‑istoj en la konferenco montros utilecon kaj uzeblecon de E‑o dum fakaj traktadoj.

Josef Vojáček

 

Seminario en Skokovy

La 19-a seminario en Skokovy okazos en novembro 2004, firman daton ni scios en septembro.

 

Litomiŝlo

12. 6. 2004 – distrikta renkontiĝo en Litomyšl kun vizito de piarista gimnazio, kie nun estas Altlernejo de Restaŭrado. Komenco je 9.30 h antaŭ la busa stacidomo.  Posttagmeze prelego pri Nov-Zelando, raportoj de la kluboj, tombolo.

 

Eŭropo-Demokratio-Esperanto en la listo

La listo de la partioj kaj grupiĝoj, kiuj mendis eblecon esprimiĝi ĉe la publikaj aŭdvidaj amasinformiloj por la balot­kampanjo cele al elekto de la eŭropaj deputitoj de la 13-a de junio 2004 aperis en "Journal Officiel" (Oficiala Gazeto): J.O. n° 112 de la 14-a de majo 2004, paĝo 8577. Ili estas 18. Laŭ alfabeta ordo,
Eŭropo-Demokratio-Esperanto aperas en la kvara loko. EDE havas nun listojn en ĉiuj regionoj.
Ĝia retpaĝaro estas ĉe: hhtp://www.e-d-e.org, kie ni legas:

         Por elekto de la eŭropaj deputitoj voĉdonu la liston “Eŭropo-Demokratio- Esperanto”:

* Por demokratio efika en Eŭropo.

* Por la subteno de la lingva kaj kultura diverseco.

* Por Eŭropo sendependa de la influo de USONO, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo.

* Por Eŭropo pli energia por serĉado, monda komerco, diplomata influo.

* Por Eŭropo, kiu kontrolu sian tekno­kration.

* Por la uzado de la internacia lingvo Esperanto, simpla, efika, kiu donas espri­m­eblon al ĉiuj civitanoj en internacia debato.

* Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo por soli­dare­co inter popoloj.

* Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo por kunligo de kultura heredaĵo kaj modern­eco.

Internacilingva universitato en la koro de Eŭropo

         Fine de aŭgusto estos plia okazo por festi en Komárno: Oni inaŭguros Liberan Eŭropan Universitaton Kelemantia, privatan institucion, kiu komence kon­sistos el kvar fakultatoj. La universitato aktive okupiĝos pri internacia kaj interkultura komunikado; ĝiaj precipaj instrulingvoj estos Esperanto kaj la germana. AIS San-Marino estos grava portanto de la nova institucio, kaj la rektora triopo konsistos el la AIS-profesoroj Eva Poláková, Helmar Frank kaj Reinhard Selten, nobelpremiulo pri ekonomiko. Mallongige la nova institucio
estos konata kiel LEUKAIS. Kelemantia, pretere, estis la latina nomo de iama romia garnizono tiuloka.

         Por festi la inaŭguron okazos du Someraj Universitataj Semajnoj de la 25a de aŭgusto ĝis la 8a de septembro 2004. En tiu tempo okazos kultura programo, gvidataj ekskursoj al la regiono kaj la proksimaj eŭropaj ĉefurboj, lingvokursoj kaj kerne la scienca programo de SUS 27, la ĉi-jara Sanmarineca Universitata Sesio de AIS. Laŭ la jamaj aliĝoj SUS 27 estos unu el la plej grandaj aranĝoj de AIS ĝis nun. Pro la riĉa kadra programo ĝi estos interesa ne nur por sciencistoj kaj science interesataj homoj. AIS invitas ĉeesti tiun eventon kaj konatiĝi kun bela regiono en la koro de Eŭropo. Pliaj informoj estas troveblaj en la retpaĝoj de AIS

www.ais-sanmarino.org/aranĝoj/sus/sus27

Reinhard Fössmeier

Směrnice pro hospodaření klubů, kroužků a sekcí

Českého esperantského svazu

 

A. Kluby a sekce ČES s právní subjektivitou

 

1. Platí pro kluby a sekce, které jsou organizační jednotkou Českého esperantského svazu (ČES), tj. vznikají dle Stanov ČES a řídí se jejich ustanoveními.

 

2. Pro vznik právní subjektivity organizační jednotka:

    2.1. Na ustavující schůzi, která rozhodne o právní subjektivitě, zvolí výbor a revizory účtů ve smyslu Stanov ČES.

    2.2. Požádá výbor ČES o vystavení registračního listu. V žádosti uvede název organizační jednotky, adresu sídla a jména a adresy tří členů výboru (zpravidla předsedy, jednatele a pokladníka). Registrační list a úředně ověřenou kopii Stanov ČES předloží příslušné divizi Českého statistického úřadu k evidenci a přidělení IČO. Na základě IČO pak požádá o registraci příslušný Finanční úřad, který organizační   jednotce přidělí DIČ.

    2.3. Může si (po splnění bodů 2.1 a 2.2) zřídit účet u některého peněžního ústavu, nebo může mít své prostředky (po dohodě s tajemníkem ČES) na kontě ČES.

 

3. V případě, že organizační jednotka s právní subjektivitou nemá vyšší příjmy než 6 milionů  Kč za rok,  vede v roce 2004 jednoduché účetnictví  podle  předpisů,  platných k 31. 12. 2003 pro vedení jednoduchého účetnictví. Od 1. 1. 2005 vede zjednodušený rozsah účetnictví podle § 13a novely č. 437/03 Sb. zákona č. 563/91 Sb. o účetnictví.

Peněžní deník musí obsahovat minimálně:

         a/ přehled o peněžních prostředcích v hotovosti a o ceninách v členění na příjem a výdaj

         b/ přehled o peněžních prostředcích na bankovním účtě v členění na příjem a výdaj

         c/ přehled o příjmech a výdajích podléhajících dani z příjmu

         d/ přehled o příjmech a výdajích nepodléhajících dani z příjmu

         e/ přehled o příjmech a výdajích na průběžných položkách.

 

Kniha pohledávek a závazků je určena ke sledování pohledávek a závazků vůči jiným subjektům, např. k evidenci dlužníků za splněné dodávky, věřitelů za jejich splněné dodávky, poskytnutých a přijatých záloh, výdeje cenin členům a pod.

Peněžní deník a kniha pohledávek musí mít očíslované stránky a musí být vedeny přehledně a správně podle platných předpisů o účetnictví.

Kontrolu hospodaření organizační jednotky provádějí revizoři účtů a na vyžádání i dozorčí rada svazu.

 

Organizační jednotka podává ve stanoveném termínu přiznání k dani z příjmu za uplynulý rok. Daňové přiznání nepodává, pokud vykazuje pouze příjmy, které nejsou

předmětem daně nebo mají pouze příjmy od daně osvobozené a příjmy, z nichž se daň vybírá srážkou podle zvláštní sazby.

Ke dni účetní uzávěrky provádějí organizační jednotky inventarizaci majetku a závazků.

 

4. Organizační jednotky ČES mohou vykonávat vedlejší hospodářskou činnost při dodržení platných zákonů ČR.

 

B. Kroužky a sekce bez právní subjektivity

1. Platí pro kroužky a sekce bez právní subjektivity, které jsou organizačními jednotkami ČES. Pro jejich hospodaření platí tyto hlavní zásady:

1.1. Veškerý hmotný majetek a finanční prostředky se v termínu stanoveném výborem ČES stávají majetkem svazu, se kterým hospodaří kroužek nebo  sekce v souladu s platnými předpisy.

1.2. Peněžní prostředky jim vede na zvláštním podúčtu Český esperantský svaz. Toto se týká i peněžní částky, která kroužkům přísluší jako podíl ze svazových členských příspěvků.

1.3. Kroužky a sekce bez právní subjektivity mohou na úhradu své činnosti dostat předem stanovenou zálohu. Záloha se zúčtuje vždy k poslednímu dni příslušného čtvrtletí tajemníkovi svazu.

1.4. Pohyb svěřených peněžních prostředků (příjmy a výdaje)  vedou kroužky a sekce v pokladní knize s jednou kopií. Kopie se předkládá společně s příjmovými a výdajovými doklady vždy k poslednímu dni příslušného čtvrtletí tajemníkovi svazu. V případě vyšší hotovosti výbor doporučuje její složení na účet svazu.

1.5. Pro činnost těchto organizačních jednotek platí Stanovy ČES.

1.6. Kontrolu hospodaření a činnosti provádí revizoři kroužků a sekcí a také dozorčí rada ČES.

 

C. Kroužky bez právní subjektivity, které nejsou organizačními jednotkami ČES,

t.j. působí jako organizační jednotky v rámci jiných občanských sdružení nebo škol, podniků apod., se v hospodářských záležitostech musí řídit směrnicemi, pokyny a požadavky těchto svýchzřizovatelů.

   Dohled nad hospodařením těchto klubů přísluší dozorčím orgánům zřizovatele.

 

POZNÁMKA: Členové těchto kroužků, pokud jsou členy ČES, musí dodržovat Stanovy ČES v těch bodech a rozsahu, které se vztahují na jednotlivé členy svazu.

 

UPOZORNĚNÍ: Tyto kroužky se mohou stát přispívajícím členem svazu jako právnická osoba. To platí i pro samostatné kluby a sekce, které mají vlastní stanovy.

 

D. Je-li v určitém místě méně členů než pět, takže nemohou vytvořit klub nebo kroužek, mohou společně vyvíjet esperantskou činnost  jako skupina individuálních členů svazu podle Občanského zákoníku. Vztahy mezi sebou v tom případě upraví dohodou o plné moci (paragrafy 22 a následující OZ). Dohoda podle závažnosti vztahů může být písemná nebo ústní. Jen k právním úkonům, ke kterým je předepsána písemná forma, musí být dohoda písemná. Navenek však nemohou vystupovat jako organizační jednotka ČES, nýbrž pouze jako jednotlivé fyzické osoby, resp. individuální členové svazu.

To platí i pro zdanění eventuálních zdanitelných příjmů.

Tato směrnice vstupuje v platnost dnem 1.7.2004.

Věra Podhradská v.r.

 předseda ČES

 

 

 

Fondaĵo Afriko de UEA

 

eldonis kelkajn broŝurojn de afrikaj aŭtoroj:

 

La unuan fojon. Kompilado de verkaĵoj de togolandaj esperantistoj pri unuafoja sperto. 40p. 21cm. 4,20 EŬR.

La instruado. Adebayo Ola Afolaranmi. Bildoj el la vivo de niĝeria instruisto. 53p. 21 cm. 4,80 EŬR.

De vilaĝo al ĉefurbo. Gbeglo Koffi. Malfacila vojo de kampara knabo al urba socio kaj klero. 32p. 21cm. 3,60 EŬR.

Nenio estas plu kiel antaŭe. G.P. Bilong Bilong. Desegnitaj scenoj el la ĉiutaga vivo de nuntempa Afriko. 40p. 21cm. 3,90 EŬR.

Togolando fabelas. Togolandaj fabeloj rerakontitaj de “fabela grupo”. 54p. 21cm. 6,00 EŬR.

La koko kantas. Willy Kokouvi. Facila, freŝa rakonto pri unua amo de junulo en Togolando. 24p. 21cm. 3,00 EŬR.

Kaj kio poste? Gbeglo Koffi. Aventuroj de du afrikaj etuloj. 16p. 21cm. 2,40 EŬR.

La Centra Oficejo de UEA en vortoj. Gbeglo Koffi. Kvazaŭpromeno tra la CO de UEA, kun priskribo de ties ĉambroj kaj ĉiutaga laboro. 46p. 21cm. 4,80 EŬR.

 

Por ke lingvo estu intertriba, ne sufiĉas nomi ĝin tia, oni devas ankaŭ instrui ĝin!


En la mondo, kaj en Afriko, oni multe parolas pri tribismo kaj pri la malbonaj sekvoj de tribismo, kiuj interalie estas malpaco, streĉitaj rilatoj kaj eĉ malferma milito. Ni provas helpi afrikajn landojn, en la kadro de samcelaj klopodoj de Unesko, venki tribismon.

         Nia rimedo ŝajnas tre bona por permesi rektan interkontraktadon inter anoj de malsamaj gentoj en la koro de Afriko, kie militoj faris multajn viktimojn lastatempe. Nia projekto estas "Lingvo de paco - Ururimi rw'Amahoro".  Temas pri kampanjo, kiu celas kunligi esperantistojn el la mal­­samaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi post unu aŭ du jaroj grandan intertriban, interetnan, kaj interlandan renkontiĝon de esperantistoj en Buĵumburo, Burundio.

         Instruado de Esperanto jam okazas surloke. Nun aperis instruistino preta vojaĝi tien, ne sen personaj riskoj, ĉefe por instrui Esperanton pli bone al la instruistoj. Ni devas NUR pagi la flug-bileton kaj la ceterajn kunligitajn kostojn. Ni estas la Fondaĵo Espero, konto 'Lingvo de Paco' ĉe UEA, kiun vi jam multe subtenis en la pasinteco.  Ni esperas, ke vi  faros tion ankaŭ nun por ebligi ĉi tiun agadon.

Renato  Corsetti

 

 

Labor‑plano de UEA

        

Ni premisas, ke organizaj strukturoj uti­las, nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu ĉiam konside­rataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:

* Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.

* Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.

* Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.

 

Financaj rimedoj

 

         UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de inter­naciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto ‑organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto‑prezentojn.

         La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spe­zo­konto, donacoj kaj rentoj el kapitalo). La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad‑kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo‑nivelo (kon­diĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek pro­centoj.

 

Informado

 

* Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto‑Komunumo kun la celo kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezen­tantajn la Esperanto‑komunumon.

* Okazigo de la kampanjo "Por pli vasta komunumo" por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj kaj Landaj Asocioj.

* Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie. Depende de la stato de la movado povos temi pri inform‑kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto‑movado en tiu mondo‑parto.

* UEA produktu ĝisdatajn profesi ‑nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj ĝia movado ‑ kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al ĵurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesiĝantoj... ‑ kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.

* La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ĵurnalistojn.

* UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.

* UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu aranĝojn, kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto (ekz. la projektojn "Indiĝenaj Dialogoj", "Interkulturo") kaj disvastigu informojn pri ili laŭ ĉiuj eblaj kanaloj.

 

* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto‑organizaĵojn krei sciencajn societojn, institutojn aŭ alispecajn insti­tu­ciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.

* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto‑organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaĵoj.

* UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de inter­nacia helplingvo. Samtempe ĝi intensigu siajn rilatojn kun Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj.

* UEA instigu al daŭrigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj.

* UEA zorgu pri rilatoj kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo.

Instruado

* La asocio daŭrigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun ĉiuj aliaj esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado.

* Komputil‑retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpaĝoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo. Oni aparte atentu en ĉi tiu periodo al trovado de lernantoj kaj lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri kompletigo de la kursoj por enirigi la lernintojn en la Esperanto‑komunumon.

* Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaŭ por oferti siajn servojn al neespe­rantistoj dezirantaj lerni Esperanton.

* La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj por la landoj/lingvoj, kie ili mankas.

* La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto Interkulturo de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.

* UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan elementon de la nove starigata komuna ekzamena branĉo "Instrukapablo", klopodante en­kadr­igi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj.

 

Utiligado

 

* La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto‑organiz­aĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organiz­aĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.

* UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por pruvi la pac‑potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn kiel Indiĝenaj Dialogoj.

* La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.

* Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto.

* UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto.

 

 

Renato Corsetti

 

Přírůstky od Japana Esperanto-Librokooperativo

(březen 2004)

2. Učebnice a mluvnice esperanta, případně jiných plánových jazyků

2.522

Benczik, V.:

Studoj pri la Esperanta Literaturo

1980

3. Odborné knihy a prospekty v esperantu ze všech vědních oborů, knihy o esperantu a plánových jazycích, interlingvistika

Skupina a číslo:

Autor:

Název:

Rok vydání:

3.537

Tacumi, Hirosi:

Gimnastiko por cerbo

1986

3.538

Ĵirkov, L.:

Kial venkis Esperanto?

1974

3.539

Honda, Katuiti:

Vilaĝoj en batalkampo

1970

5. Krásná literatura, próza i poezie

Skupina a číslo:

Autor:

Název:

Rok vydání:

5.501

Odagiri, Hideo – Miyamoto, Masao – Konisi, Gaku:

Postmilita Japana Antologio

1988

5.502

Wilde, Oskar:

Salome. Dramo en unu akto

1973

5.503

Miyamoto, Maso:

Skiza historio de la Utao

1979

5.504

Konisi, Gaku:

Kantoj karmemoraj

1985

5.505

Miyazawa, Kenzi:

Nokto de la Galaksia Fervojo

1994

5.506

Konisi, Gaku:

Vago tra la dimensioj

1976

5.507

Miyamoto, Masao:

Japanaj Vintraj Fabeloj

1989

5.508

Eroŝenko, V.:

Stranga kato

1983

5.509

Eroŝenko, V.:

La tundro ĝemas

1980

5.510

Eroŝenko, V.:

Lumo kaj Ombro

1979

5.511

Eroŝenko, V.:

Malvasta kaĝo

1981

5.512

Konisi, Gaku – Miyazaki, Sizuo:

Notoj pri la Delto

1992

5.513

Kobayasi, Takizi:

La 15-a marto 1928

1987

5.514

Kinosita, Zyunzi:

Vespera Gruo

1982

5.515

Kurosima, Denzi:

Siberio en neĝo

1982

5.516

Miyazawa, Kenzi:

Gooŝ la Ĉelisto

1991

5.517

Kyôdô, Eigasya:

Mil papergruoj

1959

5.518

Miyamoto, Masao:

Legolibro: de sezono al sezono (Aŭtuno kaj Vintro)

1977

5.519

Miyamoto, Masao:

Sarkasme kaj entuziasme

1979

5.520

Miyamoto, Masao – Ueyama, Masao:

Japana Variacio

1978

 

Similan donacon ricevis  ankaŭ la biblioteko de EK Brno. Ambaŭ bibliotekoj kore dankas.

 

 

Paroliga kurso

 

        Vere sukcesa paroliga kurso.

        Pedagogia komisiono aranĝas ĉiujare paroligajn kursojn por pliperfektiĝi kaj ripetigi konver­sa­cion en nia lingvo. Por orga­nizi la 8-an ĝi eluzis inviton kaj eblecon organizi la paroligan kurson en Ostrava Vítkovice, kie la loka klubo havas je dispono du ĉambrojn. La kurso okazis la 26-an - 28-an de marto. Entute partoprenis 15 personoj plejparte el regiono Ostrava, kiuj en du grupoj 14 instruhoroj  dediĉis unue ripeti gramatikon kaj poste ĉefe al riĉa konversacio. Komenca tremo post kelkaj momentoj malaperis kaj sekvis interesaj paroladoj pri diversaj travivaĵoj, pri hobioj, pri nia movado ktp. Regis bonega, familia etoso, oferemaj samideaninoj hejme preparis diversajn farunaĵojn, eĉ vespere oni babilis kaj ludis komunajn ludojn. Ĉiuj estis konvikitaj, ke ie supre kontente rigardas Drahomír kaj estas feliĉa, ke paroliga kurso okazis en lia "hejma" klubo.

        Fine estas necese danki al lokaj gesamideanoj, kiuj la restadon zorgeme preparis, kaj al kursistoj, kiuj plene dediĉis sin al lingvoscio.

Jana Melichárková

Věra Podhradská

 

 

 

Eŭropa seminario per Esperanto


Okaze de plilarĝigo de EU, Slovenia Esperanto-Ligo organizis semi­narion, kiun partoprenis kvardeko da esperantistoj el Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio kaj Slovenio.  Celo de la seminario estis pli bone ekkoni la agadon de unuopaj E-organizoj kaj plifortigi la kunlaboron.  Laboro ĉefe baziĝis sur la laborgrupoj. Al la partoprenantoj estis prezentita ankaŭ la Programo "Junularo" de la Eŭropa komisiono kaj eblecoj kandidatigi ankaŭ E-programojn. Dum inter­nacia vespero ĉiu nacia grupo havis taskon prezenti alian landon.


Kroata Esperantista Unuiĝo

 

 

Aŭskultu la Esperantajn

elsendojn el Pekino

 

         Proksimiĝas la 89-a Universala Kon­greso en Pekino. Fine de julio renkont­iĝos tie geesperantistoj el la tuta mondo por ĝui la samideanan etoson kaj por konatiĝi kun la naturaj kaj historiaj vidindaĵoj de la bela ĉina lando.

         Sed ne ĉiu esperantisto povas vojaĝi al Pekino. Tamen la antaŭkongresajn prepa­rojn kaj la kongreson mem povos mense partopreni eĉ tiu, kiu en Pekinon ne veturos. Tion ebligas al ni la Ĉina Radio Internacia, kiu ĉiutage elsendas unuhoran programon en la Internacia Lingvo. Bon­ŝance la elsendoj estas sufiĉe kontentige aŭdeblaj ankaŭ en nia lando. Provu do ankaŭ vi kapti la esperantlingvajn pro­gramojn el Pekino kaj tiamaniere informiĝi pri la preparoj de la Universala Kongreso.

         Ĉiu elsendo enhavas novaĵojn kaj komentariojn sub titolo "Kurantaj aferoj". Poste sekvas aliaj programeroj, kaj nome lunde "Leterkesto" ­konversacio kun aŭskultantoj, marde "Vojaĝo en Ĉinio" pri turismaj vidindaĵoj de la kongresa lando, merkrede "Ĉina Kulturo", ĵaŭde "Ekono­mia Panoramo", vendrede "Socia Vivo", sabate "Esperanto en Marŝo" - 40-minuta programero kun informoj, intervjuoj kaj raportaĵoj pri la ĉina kaj tut­monda movado, kaj dimanĉe "Mozaika Diman­ĉo" ofte kun literaturaj programeroj.

         La esperantlingvaj elsendoj el Pekino estas ĉe ni aŭdeblaj dum la vintra periodo de la 20.30 h ĝis la 21.30 h per frekvencoj 9720 kHz kaj 7265 kHz (t. e. 30,86 m kaj 41,29 m), sed somere, t.e. post la 21-a de marto ili estos aŭdeblaj de la 21.30 h ĝis la 22,30 h verŝajne per frekvencoj 9880 kHz kaj 11810 kHz (t. e. 30,36 m kaj 25,40 m), la elsendoj estas aŭdeblaj ankaŭ interrete: http://esperanto.cri.com.cn. Provu aŭskulti la elsendojn, eble vi ne sukcesos tuj, sed se vi estos paciencaj, vi trovos la programojn aŭskultindaj. Kaj poste skribu al la radiostacio, ke vi aŭdis la elsendon. La adreso: Ĉina Radio Internacia, CRI-36, Esperanto-redakcio, Poŝtkesto 4216, Pekino, 100040,  Čína. Aŭ uzu la retadreson: espradio@cri.com.cn. Vi povos ricevi senpage koloran informilon "Mikrofone", kiun la Esperanto-redakcio aperigas kvaronjare.

         La 19-an de decembro 2004 pasos 40 jaroj ekde 1a komenco de la Esperanto-elsendoj de Ĉina Radio Internacia. Tiuokaze la redakcio atendas artikolojn (rakontojn, poemojn, eĉ fotojn de aŭskultantoj sub la titolo "Mi kaj Esperanta elsendo de Ĉina Radio Internacia." Ĝis la 15-a de junio 2004. Estos atribuitaj valoraj premioj al aŭtoroj de la plej bonaj artikoloj kaj krome ĉiu partoprenanto ricevos belan memoraĵon.

         Aŭskultu do la Esperanto-elsendojn el Pekino kaj skribu tien. Kaj bone ĝuu la senperajn raportaĵojn pri la Universala Kongreso inter la 24-a kaj 31-a de julio 2004.    

 

Jiří Patera

 

Cent jaroj de

 

FRANTIŠEK OMELKA

(1904 - 1960)

 

         Inter originalajn Esperanto-aŭtorojn enviciĝis en 1937 ankaŭ la ĉeĥa verkisto František Omelka per sia rakonto Aventuroj de Antonio, aperinta ĉe Eldonejo de malkaraj libroj en Brno. En 1952 The Esperanto Publishing Company Ltd. en Rickmans­worth eldonis en unu volumo du aliajn rakontojn de tiu aŭtoro, La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de Glacirokoj. En manuskripto restis lia plej am­­pleksa romano La Granda Admiralo, kiu espereble baldaŭ aperos en la reta eLibrejo.

 

Biografio

         František Omelka naskiĝis antaŭ 100 jaroj, la 19-an de aŭgusto 1904 en Staré Město apud Uherské Hradiště, en la orienta parto de Ĉeĥio (Moravio), naj­bara al Slovakio. Kun tiu regiono estas ligita lia tuta vivo de instru­isto kaj verkisto. Lia patro  poŝtisto havis multnombran fami­lion kun nesufiĉo da financaj rimedoj, tamen la tuta familio modestiĝis por ebligi al la talenta František (Francisko) studi ĉe la klasika gimnazio en Uherské Hradiště. Jam tie pruviĝis liaj literaturaj kaj lingvaj kapabloj, ligitaj kun lia sopiro vojaĝi tra la mondo kaj ekkoni ekzotikajn lan­­dojn. Sed la financa situacio devigis lin rezigni pri la sopiro kaj fariĝi post la abiturienta ekzameno leterportisto.

         En tiu tempo li konatiĝis kun junulino, kiu havis la saman nomon kiel li - Františka Omelková (1907-1997). Ŝi ĵus finis instruistan instituton en Přerov, kio inspiris lin kompletigi sian edukitecon per pedagogia ekzameno ĉe la sama lernejo kaj dediĉi sin al la edukado de infanoj. Ili geedziĝis kaj praktikis la instruistan profesion en la vilaĝoj de sia regiono: Blatnice, Blatnička, Stříbr­nice, Hluk (tie naskiĝis en 1934 ilia sola filino Věra). En 1932 ili ellernis Espe­ranton kaj vigle korespon­dis kun la tuta mondo.

         Samtempe ili ambaŭ verkis kaj publikigis siajn rakontojn en diversaj gaze­toj.          František kon­tribu­is (ofte sub literatura nomo Rabatin) ĉefe al gazetoj por infanoj, Františka ankaŭ al virinaj gazetoj (sub nomoj Jena Omelková, O. Mel­ková, Jiřina Břízová, Vlasta Habrová). Kiam ŝi kon­statis, ke la talento de la edzo estas pli granda, ŝi rezignis pri la propra verkado kaj helpis tajpi kaj redakti liajn verkojn. Apud cento da rakontoj F. Omelka publikigis ankaŭ multajn riportojn kaj fakajn pedagogiajn artikolojn, plurajn tekstojn li tradukis el Esperanto aŭ inverse al Esperanto, li kunlaboris ankaŭ kun radio (pri Hus, Komenio k.a.).

         En 1938 la familio transloĝiĝis al Otrokovice, kie F. Omelka fariĝis faka instruisto de burĝa lernejo. Liaj lernantoj eĉ  post  multaj  jardekoj rememoris liajn lecionojn de la ĉeĥa lingvo kaj de la historio, lian oratoran kaj rakontan arton. Post la milito li entuziasmiĝis - kiel multaj aliaj - pri konstruado de socialismo kaj publikigis broŝurojn pri edukado de socialisma homo (Pedagogia takto, Edukado de moralaj sentoj, Laboro de klas-instruisto k.a.), laboris kiel lernejestro en Otrokovice kaj Napajedla kaj kiel regiona metodikisto pri la ĉeĥa lingvo.

         Kancero falĉis lian vivon neatendite en lia 56-a vivojaro la 23-an de junio 1960.

         Tial li ne vidis, ke la amata socialismo forigis liajn verkojn el publikaj bibliotekoj (la kialon neniu scias). La edzino sukcesis ankoraŭ eldoni en 1976 lian romanon Velký admirál (La Granda Admiralo) en porinfana libroserio Karavana, sed ankaŭ tiu libro restis nur en deponejo de kelkaj grandaj sciencaj bibliotekoj. Nur post la reĝim-ŝanĝo en 1989 eblis pensi pri reeldonoj. En sia 90-a jaro Františka Omelková ankoraŭ preparis por reeldono sian malnovan romanon Žena dvou mužů (Edzino de du viroj, 1940), kiu aperis en 1997 kelkajn tagojn post ŝia morto sub titolo A byla svatba (Kaj estis geedziĝo), sed la verkojn de la edzo ŝi eldonigi ne sukcesis.

         En la jaro 2000 estis eldonita anglalingve la rakonto de F. Omelka The Relay (Stafeto) kaj la urbo Otrokovice omaĝis la preskaŭ forgesitan aŭtoron per Honora Civitaneco in memoriam. La filino Věra Kramářová verkis bibliografion pri la verkaro de siaj gepatroj kaj prelegas pri ilia vivo. Sed por reeldoni la verkojn ŝi ne havas rimedojn. Tial František Omelka estas pli konata en Esperantujo ol en sia hejmlando.

 

Verkaro

 

Supren tra la vilaĝo (Hore dědinú, 1935) kaj La danĝero logas (Nebezpečí láká, 1943) estas rakontoj pri vilaĝaj knaboj en danĝeraj situacioj.

         Aventuroj de Antonio (Tondova dobrodružství, 1934)): La 15-jara Antonio Ratajský forveturas en Italion al sia onklo, sed tie li ekscias, ke la laboraj devoj forkondukis la onklon en Tunizion. La kuraĝa knabo, anstataŭ reveturi al Ĉeĥoslovakio, sekvas la onklon al Afriko, surŝipe savas la vivon de malgranda knabineto kaj sub protekto de ŝia patro travivas en Tunizio plurajn danĝerajn aventurojn, antaŭ ol li renkontiĝas kun la onklo.

         Heroo el Komňa (Komňanský hrdina, 1938): Rakonto pri 15-jara knabo el tempo de husanoj en vilaĝo, laŭ kiu en la 17-a jarcento akceptis sian nomon Komenio (1592-1670).

         Lupoj kontraŭ Mustangoj (Vlci proti Mustangům, 1940): Du grupoj de malriĉaj vilaĝaj knaboj dum la someraj ferioj ne povas forveturi el la vilaĝo,  tial  ili  aranĝas por  si  aventuran tendumadon surborde de loka rivereto kaj per reciprokaj bataletoj.

         La Alaska Stafeto (Štafeta): En 1938 František Omelka studis libron pri stilistiko kaj trovis tie artikolon pri heroaj viroj, kiuj en 1925 en la alaska urbo Nome savis malsanajn infanojn, kiam ili sur sledoj tirataj per hundoj alveturigis bezonatan serumon je distanco de kelkaj centoj da kilometroj.  La artikolo lin forte impresis, li volis beletre prilabori la eventon. En Jarlibro de UEA li trovis kvar adresojn el Usono kaj Kanado kaj petis informojn. Kanada studento volonte trovis por li koncernajn gazetarajn artikolojn, esperantigis ilin, eĉ desegnis mapon de la heroa vojo. Kiam furiozis la milito, eksplodigita de kolosa egoismo, F. Omelka verkis rakonton pri heroeco de viroj, volontaj riski sian vivon por helpi al nekonataj infanoj en malproksima urbo.  

         La libro aperis tuj post la milito sub titolo Štafeta (1946), la aŭtoro mem ĝin esperantigis sub la titolo La Alaska Stafeto, sed publikigo sukcesis nur en 1951 (Internacia Revuo Esperantista) kaj 1952 (libroforme). Dume aperis traduko germana (Die Stafette, 1948),  poste ankaŭ islanda (Bodhlaupid i Alaska, 1955), nederlanda (Alaska - estafette, 1961) kaj fine angla (The Relay, 2000).

         Dank‘ al esperantistoj venis la rakonto al la alaska urbo Nome kaj la memorantoj pri la evento estis surprizitaj, kiel precize la ĉeĥa verkisto ĉion priskribis.

         Fulmoj super Beskydy (Blesky nad Beskydami, 1947): František Omelka havis du nevojn, kiuj falis kiel partizanoj dum la milito. Omaĝe al ilia memoro li verkis romanon pri adoleskantaj partiza­noj, kiuj en la arbaroj de la montetaro Beskydy travivis la militon batalante kontraŭ faŝistoj kaj estante subtenataj de kuraĝaj homoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

         Kaptitoj de Glacirokoj (1952, ĉeĥe Pomoc přijde z hor, 1948): Juna oficiro en Romo ekscias, ke lia amiko en Parizo estas erare akuzita pri ŝtatperfido, tial li tuj forflugas kiel grava atestanto. Sed la aviadilo averias en Alpoj kaj dum unu semajno sanuloj devas zorgi pri vunditoj, antaŭ ol venas helpo.

         Paŝtisteto Ali (Pasáček Ali, 1946):  Rakonto el mezepoka Irano, kiam simpla knabo akiris amikecon de la reĝo kaj fariĝis Gardisto de la Reĝa Trezoro.

         Ĝi komenciĝis en la 3-a klaso (Začalo to v III. A, 1953), pri lernantoj, kiuj mem komencis batali kontraŭ ŝtelkopiado kaj trompado dum la instruado.

         La Granda Admiralo (Velký admirál, 1976): La portugala marnavigisto Fernao Magalhaes (Magellan) en la jaroj 1519-1521 entreprenis la unuan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo. La romano estas verkita por knaboj, do per simpla, sed streĉa stilo. La unua parto priskribas la infanaĝon, adoleskon kaj junecon de la granda portugalo, la dua parto la vojaĝon mem.

         Manjo (Maruška, 1963): rakontado pri Marie Kudeříková (1921-1943), efektiva historia persono, kiu en sia 22-a jaro estis ekzekutita de faŝistoj pro heroa sabotado dum la milito.

         Sian pedagogian testamenton vidis František Omelka en la broŝuro Pedagogický takt (Pedagogia takto, 1959), en kiu li priskribis siajn multjarajn spertojn, kiel trakti infanojn por ne vundi iliajn animojn, eĉ se ili faras ion malbonan (ekz. ŝteladon), kaj kiel rekonduki ilin al la ĝusta vojo.

         Tuj post lia morto aperis broŝuro Tak jsme ho znali (Tiel ni konis lin, 1961), en kiu liaj amikoj kaj kolegoj rememoris lian vivon, verkaron kaj pedagogian agadon.

         Inter ilustriintoj de liaj rakontoj estas nomoj Josef Lada, Zdeněk Burian, Jaromír Vraštil k.a.

Miroslav Malovec

 

Esperanto en faka literaturo

 

La eldonejo Libri eldonis libron de juna pedagogo el Silezia Universitato PhDr. J. Knapík, Ph. D. „La februaro kaj kulturo“ (Únor a kultura, Praha 2004, 360 pĝ). En la libro la aŭtoro analizas gravajn ŝanĝojn, kiuj trafis ĉeĥan kulturon en la jaroj 1948-1950. La aŭtoro komprenas la kulturon tre komplekse kaj detale priskribas ĉiujn kulturajn agadkampojn - filmon, teatron, radioelsendojn, eldonagadon ktp. - kaj ilian subigon al sovetaj direktivoj laŭ moskvaj modeloj. En tiu kazo ĉefrolis centraj organoj ŝtataj kaj tiu de Komunista Partio, sed ilin aktive apogis ĉefaj amasorganizaĵoj - sindikatoj, Asocio de Ĉeĥoslovaka-Soveta Amikeco kaj aliaj. En la ĉapitro „Kampanjo por socialisma realismo en arto“ estas lige kun batalo kontraŭ kosmopolitismo menciita ankaŭ Esperanto-movado (pĝ. 299). Estas tie citita la VIII-a kongreso de Esperanto-Asocio de ČSR en Brno (junio 1950, erare indikita kiel unuiga) kaj sekva sufoko de la movado ĝis malfondigo de la asocio en la jaro 1952. La aŭtoro informis min ankaŭ pri kelkaj gravaj dokumentoj, kiujn li trovis en arkivo de la Prezidenta kancelario kaj en ŝtataj arkivoj en Praha kaj Opava.

V. Koč.

 

 

100 jaroj de Josef Kožený

La 16-an de aprilo 1904 naskiĝis Josef Kožený (mortis la 2-an de marto 1960), kiu en 1935 kontribuis per siaj tradukoj al Ĉeĥoslovaka Antologio  (el Jan Karafiát kaj Jiří Wolker). En 1938 li formis kun S. Kamarýt kaj T. Pumpr asocian ekzame­nan komisionon, kiu daŭrigis sian laboron post la milito. En 1952 li verkis skizon Gramatiko de Esperanto, kiu aperis sten­cilita, sed ludis gravan rolon. En la sama jaro la asocio estis likvidita, sed Kožený atingis, ke al la likvida anonco oni aldonis rimarkon pri aprezo de la ĝistiama laboro de esperantistoj.

mm

 

 

ESPERANTO NE PERDIĜIS

 

Esperanto vere ne perdiĝis inter tiel ekzotikaj lingvoj kiel estas: oroma lingvo, tibeta lingvo, mongola lingvo, slovaka lingvo (la legantoj jam eble konas mian emon humurigi), kiuj sonis fratece unu apud la aliaj. Nun estas la vico klarigi, kie ili sonis...

Atentemaj legantoj jam scias, ke la poetino Věra LUDÍKOVÁ estas sincere favora al Esperanto, kvankam ŝi mem ĝin ne parolas. Same ili scias, ke deziratajn tekstojn el ŝia verkaro jam kutime tradukadas Jaroslav Mráz, eventuale Miroslav Malovec. Tion ni povis ĝui jam pasintan jaron, kiam presiĝis ŝia libro SENDU TION PLUEN I (POŠLI TO DÁL I), ĉar ĝi estis prezentita dum la foiro MONDO DE LA LIBRO (SVĚT KNIHY) en Prago. Kaj nun nia artikolo volas vin informi, ke okazis „bapto“ de nova, simile titolita libro SENDU TION PLUEN II (POŠLI TO DÁL II).

 

Aŭtoroj,  kiuj  volas  sendi sian mesaĝon  „pluen“ – al la mondo, al venontaj generacioj, al la universo, estas en la libro multaj. Sed nur kelkaj povis siajn pensojn kaj ideojn prezenti publike, en la  muzeo Náprstek, Prago, la 5-an de ĉi aprilo. Oni nepre diru iliajn nomojn, ĉar tio estas nomoj estimindaj kaj al multaj de vi konataj. Jen: komponisto Ilja Hurník, evangelia teologo Milan Balabán, psiĥo­logino Marta Foučková, pentristo Zdeněk Hajný, poeto Josef Fousek, infan­psiĥo­lo­go Zdeněk Matějček, kuracisto František Novotný, teologo Jan Schwarz (patriarĥo de la Husana eklezio) ... kaj aliaj gravaj personoj. Ili ĉiuj proklamis sian mesaĝon antaŭ la plenplena salono. Kaj ni ĉiuj aŭskultis ĝin ĝuste en la supre menciitaj lingvoj – inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. Ĝi sonis bele en kuraĝa deklamo de s-ano Josef Vích, al kiu ni gratulis surloke kaj al kiu ni nun danku surpapere. Same ni gratulas al la poeto Čestmír Vidman, kies poemo en la libro troviĝas en sia ĉeĥa originalo kaj Esperanta traduko.

         Nia oknombra esperantista grupo sentis sin kunligita kun tiu multnombra publikaro, kaj – kial tion ne diri – ankaŭ iom fiera, ke la poetino tiel favore prezentigas nian aferon. Ĉiloke oni devas diri, ke ŝi ja faras pli multe por Esperanto, ol ni mem.

 

Videblis, ke homoj sopiras pri simila „nutraĵo por la animo“, kaj insistis kompili la trian libron. La poetino tion promesis fari en baldaŭ venonta tempo. Ŝin kaptis la idearo de kuracisto František Novotný, kies libro DIO EN ĈIU GENO jam famiĝis. Ŝi kuraĝigas nin ĉiujn, kiu havas en sia koro aŭ en sia kapo iun „mesaĝon“ – sendi ĝin pluen!!

En Obořiště, la 7-an  de aprilo 2004

                                         Margit Turková

 

 

Konferenco pri la angla

         Universitato Palacký en Olomouc (Ĉeĥio), organizis internacian kon­fe­ren­con (23.-25.4.2004) sub du­senca titolo "English is not enough" (La angla ne estas sufiĉa - Da angla ne estas sufiĉe). La konferenco celis prezenti la anglan kiel "lingua franca"-n de Eŭropo. Tiu termino estas uzata en  lingvistiko por naciaj lingvoj, kiuj en certa multlingva teritorio servas kiel komunaj internaciaj komunik­iloj, kvankam oni devas akcepti, ke tiu "angla" estas alia nivelo ol la literatura aŭ eĉ ĉiutaga lingvo de denaskaj angla­lingvanoj.

         La konferencon partoprenis pluraj invititaj pintaj lingvistoj kaj peda­gogoj de eksterlande (AT, BG, GB, HU, SK), kiuj havis la ĉefprelegojn dum la plenar­kunsidoj kaj kiuj gvidis la paneldiskuton. Inter proks. 100 ceteraj aliĝintoj estis ankaŭ aliaj eksterlandanoj, ekz. de US, PL, sed plejparte ĉeĥaj instruistoj de la angla. La ĉefa celo de la konferenco estis krom la interŝanĝo de spertoj inter pedagogoj ankaŭ instigi ĉeĥajn instru­istojn de la angla pli efektive instrui la lingvojn, precipe la anglan. Sed ne mankis ankaŭ la prelegoj emfazantaj la lingvan bunton de Eŭropo kaj pledantaj por la instruo ankaŭ de la ceteraj lingvoj krom la angla (en Ĉeĥio precipe la germana).

         Dum la konferenco okazis granda ekspozicio de la eldonejo Oxford press, en kiu mi trovis krom multaj lernolibroj kaj aliaj helpiloj por instrui kaj lerni la anglan ankaŭ la verkon de R. Phillipson pri angla lingva imperiismo (eldonita 8 jarojn antaŭ lia inter esperantistoj konata verko "English-Only Eŭrope?").

         Aktive partoprenis ankaŭ 3 esperant­istoj, bedaŭrinde neniu de ili dum la plenkunsido. Ĉar la traktoj okazis en 7 paralelaj sekcioj, la pub­li­ko do mal­abundis: Usona instruisto de la hispana kaj eksprezidanto de ILEI Duncan Charters el Usono en brila prelego por 11 aŭskultantoj prezentis trajtojn de lingva edukado en Usono, kie nun altiĝas intereso pri la hispana kaj male cedas la intereso pri la ceteraj lingvoj. Dum la prelego li kelkfoje (memkomprene pozitive) menciis Espe­ran­ton.

         Petro Balaz (SK) prezentiĝis kiel reprezentanto de SKEJ (Slovakia Espe­ranto­-junularo) kaj li projekciis (por be­daŭr­­inde nur 4 aŭskultantoj) tre bele faritan filmon pri Esperanto "Esperanto - lingua incognita", post kiu sekvis - mal­graŭ malmultaj ĉeestantoj - sufiĉe vigla kaj interesa diskuto.

 

         Petro Chrdle (CZ) en sia kontribuo prezentis al 11 ĉeestantoj precipe prope­deŭtikan valoron de Esperanto por sekva lernado de etnaj lingvoj, inkluzive la an­glan.

         Estas interese, ke en la reta prezento de resumoj
(
http://www.instep.cz/eine/english/index.html) tiu de Chrdle enestis nur unu tagon kaj sekve ĝi estis forigita. Mi ne esploris, ĉu pro iu hazardo aŭ intence pro la montro de utileco de Esperanto, kiu ne tro kongruis kun la celo de la konferenco. Tamen, pli gravas, ke ĝi estis prezentita, do espereble ĝi ankaŭ aperos en la prelegkolekto.

         Male, dum la kongreso oni permesis al Petro Balaz pendigi tie afiŝojn pri Esperanto, kiu efektive pendis tie dum la tuta konferenco.

         Dum la panela diskuto estis afiŝitaj ĉiuj demandoj, kiujn dum la konferenco la partoprenantoj metis en la difinitan skatolon. Sekve ili estis diskutataj sub taktbastono de la ĉefprelegantoj sidantaj frunte de la publiko, sed bedaŭrinde (aŭ feliĉe - ĉar ne estis tempo por profundaj argumentoj) oni transsaltis tiujn por ni plej interesajn, kiel ekzemple:
- Se estas bezonata "lingua franca", kial ne ekuzi Esperanton?
(mi enketis la ceterajn du esperantistojn, sed estis neniu de ni tri, kiu metis ĝin tien), aŭ

- Kial la denaskaj parolantoj de la angla ne lernas uzadi la anglan kiel "lingua franca"? Tiukaze ja ili pli efike povus komuniki kun nedenas­kaj parolantoj.

Petro Chrdle

Omaĝo al ora duopo

el Brno

 

Antaŭ cent jaroj naskiĝis tradukanto Josef Vondroušek (1904-12-01) kaj muzikisto Vilibald Scheiber (1904-12-29)

Esperantistoj el Brno omaĝos la datrevenon per omaĝa konferenco (4.-5.12.2004) kun jena progra­mo:

Sabato:

- Renkontiĝo de sudmoraviaj espe­rantistoj

- Konferenco pri J. Vondroušek kaj V. Scheiber, ilia vivo kaj verko

- Koncerto de H. Halířová

Dimanĉo:

- Trarigardo de la vidindaĵoj de Brno

- Seminario pri traduk-arto

- Seminario pri Esperanto kiel plan­lingvo

Informoj ĉe s-ino Věra Podhradská, Poříčí 1, CZ-603 00 Brno, tel. 543 233 047, podhradska@volny.cz

 

 

Lingvaj ludoj kaj enigmoj (17)

 

Solvoj el la silabumoj el la antaŭa numero:

 

31. tri, trila, via, vila, la, lavi, vivi, TRIVIALA

32. tedo, TELEVIDO, vido, vivi, vi, do, levi

 

Plua kombina enigmo estas

 

ANAGRAMO

 

         Ĉe ĝi el unu vorto aŭ kelkvorta esprimo oni kreas alian novan per nova kombino de ĝiaj literoj. Oni devas uzi ĉiujn literojn de la vorto (esprimo) kaj nur unufoje. Oni povas aludi la solvon (precipe ĉe longaj esprimoj).

 

         Ekzemploj:

 

         KARA DAMO (amiko)

 

Solvo: kamarado

 

         LA GANTO

Solvo: galanto

 

         Ĉu simpla PARDONO efikas,

         se akra armilo vin pikas?

Solvo: ponardo

 

         Jen areto da anagramoj por solvo:

 

33. DOMETO

34. RUSA KELO (amuzilo)

35. URBETO (du solvoj)

36. En urb‘ historion serĉante

         VIENA TURISTO promenas

         pro sia stil‘ la altlernejo

         jen lian atenton ektenas.

 

Aforismoj kaj anekdotoj

 

Revenas du viroj el gastejo kaj unu volas malŝlosi pordon per cigaredo. Lia kunulo atentigis lin pri tio kaj la ebriigito ektimas: "Ĉu eble mi elfumis la ŝlosilon?"

 

Maljuna indiĝeno estis malgaja. Oni demandis lian edzinon kaj ŝi respondis: "Li aĉetis novan bumerangon kaj nun li ne povas forĵeti la malnovan."

 

Ĉe tribunalo: "Akuzito, via bigamio ne estis pruvita, vi povas reveni al via edzino."

"Jes. Sed al kiu?"

 

Vokas edzino de pordo al la edzo: "Rapidu kun tiu lavado de kuireja vazaro, oni venis bondeziri al vi por naskiĝtago!"

 

Virino en vendejo: "Mi bezonas ian donacon por mia edzo, sed ĝi estu malmultekosta kaj mi povu uzi ĝin."

 

 

Ni kondolencas

* en Kurojedy apud Bor u Tachova forpasis s-ano Karel Němec

*       la 6-an de marto 2004 mortis honora membro de ĈEA Adolf Staňura

* la 18-an de aprilo forpasis Ivanka Drbohlavová (54-jara) el Turnov

* la 18-an de aprilo en Ostrava-Vítkovice mortis ing. Oskar Senft. (72 j.)

* la 6-an de majo 2004 malvenkis sian batalon kun malsano ing. Vladimír Němec, aŭtoro de konversacio Ni parolas Esperante.

*        la 31-an de marto 2004 forpasis elstara bulgara esperantisto Petko Petrov Arnau­dov (1931-2004), aŭtoro de E-lingvaj libroj pri matematiko

* la hungara esperantisto Károly Fajszi (oĉjo Karlo), iniciatinto de unu el
niaj plej riĉaj privataj bibliotekoj, forlasis nin la 3-an de febru­aro 2004, preskaŭ 93-jara.

* La 2a-n de aprilo 2004 forpasis pastro Adolf Burkhardt (75-jara), prezidanto de KELI, ĉefkunlaboranto de Adoru, direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, honora membro de GEA kaj UEA

* la 10-an de aprilo 2004 pro koratakto forpasis Oszkár Princz, ĉefsekretario de Hungaria Esperanto-Asocio, iama estrarano de UEA.

* la 30-an de aprilo finbatis la koro de la 75-jara franca E-verkisto Georges  Lagrande, konata kiel Serĝo Elgo.

 

 

Adolf STAŇURA

naksiĝis la 12-an de marto 1915 kaj mortis la 16-an de marto 2004. Laŭprofesie li estis komercisto. En 1933 li kunfondis E-societon Nova Vivo en Radvanice, poste verkis paroladojn por E-elsendoj en radio Ostrava. En 1959 li translokiĝis al Ostrava-Poruba kaj tie fariĝis klubestro en 1967. En 1979 li estis nomumita prezidanto de lingva komisiono, samjare transloĝiĝis al Havířov. Ekde 1983 li komencis laŭ deziro de redaktoro de asocia gazeto Starto verki recenzojn pri esperantaj libroj. Adolf Staňura multe okupiĝis pri esperantlingva stenografio. Al liaj hobioj apartenis kreado de krucenigmoj por diversaj gazetoj, en kiujn li klopodis enmeti E-vortojn. Lia granda amo estis scienc-fikcia literaturo, kiun li ŝatis tradukadi. Memstare aperis lia traduko de rakontoj el Josef Nesvadba La perdita vizaĝo (ĈEA 1974), kaj liaj tradukoj aperadis ankaŭ en scienc-fikcia libroserio Sferoj, konkrete Afero „La vizito“ de Karel Čejka, Deĵora vojaĝo de Jaroslav Konáš, Verdikto en 2300 de Vladimír Páral, La koncerto de Hana Pechulová kaj du rakontoj de Jaroslav Veis, nome Duplikataparato de Henderson kaj La renkontiĝo. Kun Eva Seemannová kaj Oldřich Kníchal li partoprenis ankaŭ tradukadon de broŝuro pri la historio de Ĉeĥoslovakio Meze de Eŭropo (1980).En 1989 dum festotagoj de dudek jaroj de ĈEA en Havířov li estis nomumita Honora Membro de ĈEA.

 

KALENDARO 2004

16.-18.4. Adonido Ratíškovice

14.-20.4  Skokovy (AEH)

28.-30.5. Kongreso de Slovaka Esperanto-Federacio en Nové Mesto nad Váhom

12. 6. 2004 – oblastní setkání v Litomyšli

19. 6. 2004 – dětský esperantský den ve Svitavách.

17.-20.6.  Plasy

14.-31.7. Flugkaravano al UK Pekino

SET Lančov

     4.-17.7.   1-a etapo

     18.-31.7. 2-a etapo

     1.-14.8.   3-a etapo

     13.-15.8.  Renkontiĝo de ekstendaranoj

31.7.-7.8. Kristana kongreso Bystřice pod Hostýnem

7.8. E-ekspozicio en Nacia Agrikultura Muzeo Valtice

14.-21.8. 77-a kongreso de SAT Bratislava

21.-28.8. Turisma renkontiĝo (Prago, Bohemia Karsto) - postkongreso de SAT

14,-24.8.  Nekvasovy

24.-29.8. AEH-IKEH Pardubice

28.8. Esperanto-tago Pardubice

1.-3.10. 17-a IKF Ústí nad Labem

5.-7.11. Konferenco de ĈEA

10.-12.11. Terminologia seminario IFEF pri trafiko - Dobřichovice

27.-28.11. Omaĝo al ora duopo Brno

12.-14.11. KAEST Dobřichovice

27.-28.11. 100 jaroj de Vondroušek kaj Scheber Brno

11.12. 24-a ĉeĥa-saksa tago Ústí n. L.

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Komerční banky vyplníte pokladní složenku pečlivě ve všech kolonkách, tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330 021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně (EK Velim) do kolonky  Vklad jménem a pošlete tajemníkovi jmenný seznam. Pokud posíláte peníze za sebe, zopakujte v této kolonce své jméno. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je 0379 při platbě v hotovosti. Pokud platíte bezhotovostně ze svého účtu, je konstantní symbol 0308. Seznam čísel:

 

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

06944 zápisné do Odborné knihovny ČES.

50200 sekce železničářů

50400 komise pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů EŜLI

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Pro jistotu napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

 

Jak poslat peníze do zahraničí?

Pokud chcete zaplatit knihu, předplatné časopisu, účastnický poplatek apod. do zahraničí, pošlete peníze mezinárodní složenkou MP1, kterou si vyžádáte na poště. Platí se v korunách, poštovné po Evropě  90 Kč (nad 7000 Kč je poštovné 115 Kč). Cizí měna se převádí podle kurzu platného v den platby.

 

Iternaciaj ekzamenoj en Bratislava

dum la semajno 2004-08-14/21 okazos en Bratislavo Konferenco de ILEI samtempe kun la Kongreso de SAT; dum tiu tempo ILEI okazigos Internaciajn Ekzamenojn de UEA/ILEI je elementa kaj meza niveloj, do ni havos raran eblecon subiĝi al tiuj ĉi ekzamenoj kaj ekposedi inter­nacie agnoskatan dokumenton pri sia lingvoscio.

         Aliĝante ĝis la fino de junio 2004 ĉeĥoj ĝuas rabatitan prezon: 290 Kč,  poste 660 Kč. Vi ne havas devon esti kongresano de ajna kongreso por povi ekzameniĝi!  Ĉiukaze oni devas aliĝi retpoŝte ĉe la ILEI-sekretario Atilio Orellana Rojas iei001@tiscali.nl (aŭ ĉe la redaktoro M. Malovec, tel. 607 509 895, kiu plusendos vian aliĝon) kaj pagi al la konto 555444051/0100 (en Komerční banka) indikante la varian simbolon 4815 kaj konstantan simbolon 308.

         La ekzamenoj okazos en jenaj tagoj:

Antaŭtesto: dimanĉe 17.00--18.00,

Skriba Parto: lunde 09.00--12.00,

Parola Parto: vendrede 15.00--18.00.

         Loko: Bratislava-Ružinov, Bazlernejo kaj gimnazio de Sankta Vincento de Paul, Bachova strato.

Detalajn informojn pri Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI vi trovos ĉe http://www.uea.org/agadoj/instruado/index.html

Svitavy

19.6.2004 Infana Esperanto-tago en Svitavy. Ĉiuj infanaj esperantistoj estas sincere invitataj.