STARTO
4/2004 (213)
La asocia konferenco
En la tagoj
19.-21.11.2004 kunvenis en Olomouc 112 esperantistoj el la tuta respubliko por
trakti pri la asocia agado dum la pasinta kaj venonta jaroj. Bedaŭrinde ĝustatempe
aliĝis nur naŭdek personoj, aliaj venis lastatempe, tial en la
mendita restoracio Fontana estis ĉiuj kunpremitaj kiel sardinoj.
Programo. Tamen la programo estis sufiĉe riĉa.
Vendrede vespere P. Chrdle rakontis (kun lumbildoj) pri UK en Pekino, pri
ILEI-konferenco kaj SAT-kongreso en Bratislava kaj pri KAEST en Dobřichovice.
La sabata antaŭtagmezo estis dediĉita al la konferenca traktado kaj
finita per prelego pri la lingva situacio en Eŭropa Unio (Petr Chrdle kaj
liaj lumbildoj). Loka vira koruso kaj kelkaj infanoj prezentis siajn koncertaĵojn
kiel kulturan kompletigon de la konferenco. Posttagmeze lokaj klubanoj montris
dum promeno vidindaĵojn de sia urbo. La promeno finiĝis en la preĝejo
de Sankta Maŭricio, kie orgenisto post interesa prelego pri sia muzikilo
prezentis kelkajn komponaĵojn. Vespere sekvis amuza programo kun muziko,
danco kaj tombolo. La dimanĉa antaŭtagmezo estis destinita por demandoj
al la komitatanoj, sed la diskutantoj pli parolis pri agado de siaj kluboj kaj
rondetoj.
Konferenca
traktado. La sabatan traktadon inaŭguris
P. Chrdle per gratuloj al novembraj vivjubileuloj, D-ro Josef Hradil kaj
Linhart Rýznar, Honoraj Membroj de ĈEA, kaj al Jiří Vychodil pro Honora
Membreco de UEA atribuita en Pekino. Poste sekvis minuto da silento rememore
al la forpasintoj depost la lasta konferenco, inter ili du Honoraj Membroj de ĈEA,
Drahomír Kočvara kaj Adolf Staňura.
La asocia
prezidantino Věra Podhradská prezentis sian paroladon, kiun vi trovos tuj post
tiu ĉi artikolo.
La
sekretario Pavel Polnický informis pri la stato de membrobazo ĝis la 10-a
de novembro 2004: 827 membroj + 1 kolektiva (AEH). Laŭ kategorioj: A 102,
B 244, C 96, D 3, Z 2, FA-FZ 19, F 361. Do preskaŭ duono estas la ne plu
pagantaj dumvivaj membroj (F), kio unuflanke stabiligas la membrobazon,
aliflanke kaŭzas financajn problemojn, ĉar krom la kotizoj kaj
libervolaj donacoj la asocio ne havas aliajn enspezojn.
Dimanĉa
diskutado.
Josef Hron
informis pri la busa ekskurso de AEH al la 90-a UK en Vilno
(22.-31.7.2005), pri la eblo pagi rabatitan kongresan kotizon ĝis la fino
de 2004 pere de KAVA-PECH. Petro Chrdle la informojn kompletigis.
Jiří Vencl
invitis al la tradicia Silvestra tago en Česká Třebová la 29-an de
decembro 2004.
Václav Kaprál
raportis pri planataj aranĝoj: ekspozicio pri aplikado de Esperanto
en Pilsena biblioteko (20.5.-30.6. 2005), pri 100 jaroj de EK Plzeň (27.-29.5.2005),
pri junia renkontiĝo en Plasy kaj aŭgusta en Nekvasovy.
Viktor Dvořák
vigligis la diskutadon per demando, ĉu ne estus pli taŭge diskuti jam
sabate posttagmeze post la ĉefa programo, kiam ĉio estas ankoraŭ
viva en la memoro kaj promenon lasi al dimanĉo.
Jindřiška Drahotová laŭdis kurson Flugiloj de malfacila vento
dum ILEI-konferenco en Bratislava kaj invitis en aprilo al Skokovy.
Miroslav
Smyčka informis pri sia translokiĝo al České Budějovice, instigis porti
insignon, por ke la publiko mem demandu pri Esperanto kaj invitis al IFK, Ĉeĥa-Saksa
tago kaj januare al prelego de J. Navrátil en la urba biblioteko, ĉiuj
ankoraŭ en Ústí.
Vlastimil
Kočvara sciigis pri sia laboro en Esperanto-muzeo en Česká Třebová, kien li daŭre
veturas labori ordigi la kontribuojn de kluboj, kaj Libuše Dvořáková priskribis
sian traktadon kun la nova direktorino - regas ankoraŭ modera optimismo.
Jiří Vychodil
dankis pro sia honorigo, kiun li komprenas kiel honorigon de la blindula
sekcio, kiu baldaŭ festos sian 30-jariĝon.
Miroslav
Malovec invitis al omaĝo de J. Vondroušek kaj V. Scheiber, Jan Řepa same
substrekis neceson partopreni tendaron en Lančov kaj Josef Vojáček priskribis
la klopodojn de esperantistoj ĉe EU.
Pluraj
diskutantoj dankis al klubanoj de EK Olomouc jak al Libuše Dvořáková pro
oferema preparo de la konferenco.
Parolado de la
prezidantino
Estimataj kaj
karaj gesamideanoj,
mi kore bonvenigas
vin okaze de 10-a konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Mi estas feliĉa,
ke vi denove alvenis en tia nombro en tiun ĉi belegan historian urbon
Olomouc.
Do denove
rapide forpasis la jaro kaj ni renkontiĝas en jubilea 10-a konferenco de ĈEA.
Se mi menciis la jubilean konferencon, mi volas ankaŭ rememorigi, ke en
marto, nome la 29-an kaj 30-an 1969 estis refondita Ĉeĥa
Esperanto-Asocio. Certe vi multaj scias, ke en la kvindekaj jaroj nia asocio
estis nuligita, sed tamen niaj kluboj kaj Esperanto-rondetoj aktivis ĉe
diversaj kulturaj domoj aŭ ĉe sindikatoj aŭ ĉe tiel nomata
Osvětová beseda. Kaj finfine en la jaro 1969 ni povis denove eklabori en propra
organizaĵo.
La fondkongreso
okazis en Brno kaj ĉeestis preskaŭ 400 personoj. Estis elektitaj
gvidorganoj kaj mi supozas, ke estas necese memorigi tiujn, kiuj elstaris kaj
komencis novan etapon de Esperanto-movado en nia respubliko. Multaj el ili
estas ĝis nun aktivaj, multaj bedaŭrinde jam estas en la Esperanta ĉielo.
Nu, jen ili estas:
La unua prezidanto
estis fame konata Josef Vítek, Mělník
Vicprezidantoj – Ing. František Sviták, Praha – Drahomír
Kočvara, Ostrava
Sekretario – Pavel Polnický, Poděbrady
Estraranoj – Jaroslav Mařík, Praha –Zdeněk Hršel, Brno – Jiří
Pondělíček, Praha
Komitatanoj – Oskar Hrubý, Č. Budějovice – Ing. Ladislav
Krajíc, Tábor – Vladimír Bořánek, Plzeň – RNDr. Vlastimil Novobilský, Ústí n/L
– Miloš Hruška, Jablonec – Linhart Rýznar, Svitavy – Naděžda Zedníčková, Lanškroun
– Pavel Sittauer, Třebíč – Ing. Vlastimil Kočvara, Opava – Drahomíra
Zdvihalová, Praha.
Vickomitatanoj
– Josef Vondroušek, Brno – Tomáš
Balda, Řevnice – PhDr. Jaromír Jermář, Praha – František Wohlmuth, Domažlice –
Oldřich Kníchal, Praha – Ing. Zdeněk Polák, Litoměřice – Jarmila Rybáčková, Pardubice
– Josef V. Otta, Šumperk.
Revizia
komisiono – Ak. arch. Josef Drlík,
Praha – Milada Josková, Praha – JUDr. Vladimír Mohapl, Olomouc – Ing. Aleš
Bednařík, Brno – Gustav Kremláček, Žďár n/Sáz.
Kaj ankoraŭ,
kie ni kongresis:
1. Brno - marto
1969 – 400 ĉeestantoj
2. Praha –
februaro 1976 – 200 ĉeest.
3. Praha –
februaro 1979 – 300
4. Pardubice –
marto 1982 – 400
5. Olomouc –
septembro 1987 – 200
6. Třebíč –
novembro 1990 – 300
7. Karlovy Vary –
majo 1993 komuna kongreso kun GEA – 300
8. Havířov – novembro
1996 – 130
9. Tábor – oktobro
1999 – 115
10. Praha –
novembro 2002 – 100
Tiu ĉi parto
apartenis al rememoroj, nun mi revenos al nia reala vivo. Do al ĉio, kio
okazis de post la lasta konferenco en Litomyšl.
Starto n-ro 4/03
enhavis sufiĉe detalan informon pri la konferenco. Interalie ankaŭ
viajn rimarkojn, atentigojn kaj proponojn, kiuj estis de la komitato konsideritaj.
Laŭ la
programo de la ĉi-jara konferenco, ni revenos al tiuj aferoj dimanĉe,
kiam nia traktado estos dediĉata al diskutado kun la tuta komitato, kiam
unuopaj estraranoj respondos viajn demandojn, aŭskultos viajn atentigojn,
proponojn ktp. Dum tiu tempo vi povas ankaŭ nin ĉiujn informi pri via
agado, pri viaj aranĝoj, pri viaj spertoj ktp.
Kaj kio estas nova
en interna vivo de nia asocio? Mi denove, kiel kutime komencos ĉe
komitato. Dum la pasinta tempo la komitato kunvenis 5 foje. La kunvenojn pro ŝparo
de mono ni minimumigis, se estas necese ni komunikas per interreto.
Nova asocia
vicprezidantino. Nia vicprezidantino
Lucie Karešová naskis bebon kaj pro tio ŝi nun rezignis je funkcio en la
komitato. Laŭ Statuto de ĈEA de hodiaŭ estis kooptita la
longjara komitata kunlaborantino Jana Melichárková, interalie
prezidantino de pedagogia komisiono kaj prezidantino de landa ILEI-organizo, aŭtorino
de lernolibro por infanoj.
Kiel ĉefdelegito
de UEA Lucie Karešová laboros plue, kaj mi kredas, ke kiam ŝia infano pli
kreskos, ŝi certe rekandidatiĝos al la komitato de ĈEA. Permesu
al mi, ke mi danku al ŝi pro ŝia ĝisnuna laboro en la komitato,
mi deziras al ŝi, ankaŭ en via nomo, ke ŝi fartu bone, ke ŝia
fileto bone kresku.
La komitato
decidis komenci publikigi en WWW-paĝoj eltiraĵojn el komitata
traktado. Detalojn pri asocia WWW paĝoj vi aŭdos dimanĉe dum
labora traktado.
Kiel ĉiujare,
ankaŭ dum la pasinta jaro okazis multaj Esperanto-aranĝoj, kelkaj jam
tradiciaj, kelkaj novaj. Preskaŭ pri ĉiuj vi estas informitaj en
STARTO, pri tradiciaj vi jam multfoje aŭdis.
Ekzemple Adonido
Ratíškovice, seminarioj de AEH Skokovy, renkontiĝo en Plasy, SET jam
52-a, katolika tendaro en Sebranice, refreŝiga tendaro en Nekvasovy,
kultura festivalo en Ústí. Ankaŭ variaj renkontiĝoj en diversaj
urboj, tradicia Šumperk, Polička, Svitavy kaj kio estas tre bona, infanaj
renkontiĝoj – Svitavy - Česká Třebová – Ratíškovice.
Sukcesa estis
Esperanto-ekspozicio en Valtice, kiun organizis direktoro de Nacia Agrokultura
Muzeo – Ing. Jaroslav Pokorný. Oficialan, solenan inaŭguron
partoprenis pli ol 40 gastoj el Valtice kaj ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ
el Opava, Obořiště, Brno, Znojmo, Třebíč, Mor. Budějovice. La feston
partoprenis ankaŭ vicurbestrino de Valtice. La ekspozicio daŭris unu
monaton kaj vizitis ĝin ĉirkaŭ 350 personoj kaj laŭ notoj
en muzea libro oni vidas, ke inter ili estis ankaŭ eksterlandanoj, eĉ
el Aŭstralio, kaj ke ekspozicio estis sukcesa.
Agentejo
KAVA-PECH, - t.e. nia vicprezidanto Petr Chrdle - organizis flugkaravanon al UK
Pekino. Plue SAT-kongreson kaj ILEI-konferencon en Bratislava, postkongreson en
Bohemia Karsto. Se mi menciis UK-on, mi devas aldoni, ke dum la kongreso nia
blindula aktivulo Jiří Vychodil iĝis Honora Membro de UEA.
Sekretario Pavel
Polnický, kiu samtempe estas funkciulo de KELI, organizis sukcesan
KELI-kongreson en Bystřice p/Host.
Prezidanto de IKUE
s-ano Šváček organizis karavanon al IKUE-kongreso en Litovio.
Jarmila Rýznarová,
prezidantino de AEH–IKEH, organizis konferencon en Pardubice, samtempe kun
fama Esperanto-tago.
Pasintan semajnon
okazis en Dobřichovice faka aranĝo - KAEST.
La 4-an kaj 5-an
de decembro okazos en Brno festo Ora duopo omaĝe al 100-jariĝo
de famaj esperantistoj el Brno, honoraj membroj de ĈEA, Josef
Vondroušek (HM UEA) kaj Vilibald Scheiber. Invitilojn vi trovis en la lasta
numero de Starto.
En Dobřichovice
realiĝos tutsemajna Paroliga kurso, plejparte por eskterlandanoj – ĉe-metode.
Kurson gvidos Stano Marček.
La 10-an–12-an de
decembro okazos en Ústí n/L komune Kultura Festivalo kaj Ĉeĥa-Saksa
Tago.
Kaj certe kiel
kutime la jaron 2004 adiaŭos esperantistoj jam tradicie en Česká Třebová.
Kion diri pri
sekcioj kaj komisionoj. Regule laboras sekcioj katolika (IKUE), fervojista,
KELI, por nevidantoj, informadika.
Pri aliaj ni scias
preskaŭ nenion.
Pedagogia
komisiono – skribaj kursoj funkcias, sed intereso estas preskaŭ nenia.
Kiel aspektas intereso pri interretaj Esperanto-kursoj ni bedaŭrinde ne
scias. En Prago sub gvido de Tomáš Břicháček ekzistas kurso por junuloj, pri
ili vi povis legi en Starto. Paroligaj kursoj (PK): nunjare ni provis novan
formon – nome, organizi paroligan kurson ĉe loka Esperanto-klubo. PK-on,
kiun organizis EK Ostrava Vítkovice, partoprenis plejparte lokaj anoj kaj
el proksimaj urboj, sed ankaŭ alveturis fidelaj partoprenantoj
malproksimaj. PK estis vere sukcesa. Do, se estas inter vi ankaŭ
interesatoj kun kondiĉoj por organizi PK ĉe vi hejme, la lektoroj
volonte alveturos al vi. Pri tiu temo ni povas babili ankaŭ morgaŭ,
ni atendas viajn proponojn.
Katolika
sekcio estas la unusola sekcio, kiu regule nin informas pri sia laboro per propra
organo Dio Benu.
KTI – longjara
gvidanto kaj unu sola membro Drahomír Kočvara bedaŭrinde forpasis (precize
antaŭ unu jaro 20. 11.). Pro lia malsano dum la pasinta konferenco
transprenis lian laboron – kolektadon de eltranĉaĵoj el diversaj
gazetoj – Jarmila Čejková, kiu alportis ĉi tien tiujn plej interesajn,
kiujn vi povas dum nia traktado trarigardi.
Ankoraŭ estas
necese mencii pri Esperanto-muzeo en Česká Třebová. Bedaŭrinde fariĝis
neatendita situacio, kiam en Urban Muzeon venis nova juna direktorino, kiu
faris grandajn ŝanĝojn, kiuj por Esperanto ne estas bonaj.
Ĉar la
venontan jaron okazos la 11-a kongreso de ĈEA, laŭ nia Statuto la
komitato nomumis du komisionojn:
komisiono
elekta: prezidanto: Kvido Janík,
membroj: Jana Křížková, Jiří Pištora,
komisiono por
modifi Statuton de ĈEA: Pavel
Polnický, Josef Hron, Jiří Tomeček, dr. Zdeněk Rusín.
Ambaŭ
komisionoj jam komencis labori, kaj vi havas eblon sendi al la komisionoj
viajn proponojn, atentigojn ktp.
Kaj nun mi estas ĉe
grava afero por venonta jaro. La komitato jam komencis prepari la kongreson,
per traktado en Vyškov.
Vi ankaŭ
scias, ke kongreso atribuas Honoran Membrecon por eksterordinaraj meritoj en
disvolvigo de Esperanta movado aŭ interlingvistiko. Se vi hazarde scias
pri iu meritulo, sendu proponon al la komitato, pere de mi, ne pli
malfrue ol ĝis 31. 3. 2005.
Antaŭ ol mi
transdonos vorton al Pavel Polnický, kiu informos vin interalie pri nia ne tre
bona ekonomia stato, permesu al mi, ke mi danku al ĉiuj, kiuj helpas al
nia asocio, sed ankaŭ al E-movado pere de sia laboro, ekonomia helpo,
subtenoj ktp.
Mi dankas por via
atentemo kaj deziras al vi belajn travivaĵojn en Olomouc, deziras al vi
multajn sukcesojn, firman sanon kaj ĝojas ĝis revido.
Věra Podhradská
Pri la agado
de la klubo Mladá Boleslav–Mnichovo Hradiště en la jaro 2004
En la
gimnazio de doktoro Pekař en Mladá Boleslav J. Drahotová instruis Esperanton ĝis
fino de la lernejjaro. Partoprenis 6 gelernantoj po unu horo semajne, la kurson
daŭrigas 5 progresantoj. Novajn lernantojn ni ne sukcesis trovi malgraŭ
propagando de Dům dětí a mládeže kaj OAZA dětí.
Miroslav Vaněk en
la retejo ĉe la adreso www.mlboleslav.cz/esperanto
plu aperigas dulingve informojn kaj artikolojn. Por la agentejo Praga
magica ni preparis iliajn www-paĝojn en Esperanto. Informaj paĝoj
de la magistrato en Mladá Boleslav, kiujn ni printempe transdonis al la
magistrato en Esperanto, ankoraŭ ne estas legeblaj en la retejo, ĉar
la anglaj kaj la germanaj paĝoj ne estas pretaj.
Medicinan
terminologion kaj historion de pacifismo en Ĉeĥio plu prilaboras
MUDr. J. Hradil. Per tradukoj de faka medicina literaturo ĉeĥa,
angla, slovaka kaj germana li kontribuas por la gazeto „Medicina Internacia
Revuo“.
Semajnaj lingvaj
seminarioj en Skokovy okazis en aprilo kaj novembro kun kvardek kvin kaj
tridek tri partoprenantoj. Partoprenis amikoj el Pollando. Pri la seminario
aperis plurfoje artikoloj en lokaj gazetoj.
La gazetaro skribis ankaŭ pri „bapto“ de libroj Osm let na cestách po
naší planetě kaj Legolibreto, kiu okazis en la urba biblioteko.
La
klubo traktis pri eldono de tradukoj el Esperanto al la ĉeĥa. Maskarado
ĉirkaŭ la morto jam tri jarojn kuŝas en la eldonejo Primus,
kiu faris ja korektadon, sed tamen bedaŭras, ke pro manko de la mono ĝi
ne presos la libron, kaj proponas serĉi alian eldonejon. Troje zápisky
ne ricevis subtenon, kiun petis por ĝi la eldonejo Volvox Globator. Paĉjo,
kio estas rasismo fine post tri jaroj aperis en la ĉeĥa lingvo,
tradukita el la franca originalo. Tial nia traduko pere de Esperanto estas ne
plu aktuala. Danĝera lingvo de Ulrich Lins jam estas tradukita al
la ĉeĥa kaj korektata... Kiu helpos, ke ĝi povu aperi???
Legolibreto II estas korektita kaj preta por preso. Eble ĝi aperos jam
januare.
En aŭgusto ni gastigis francan familion kaj en septembro alian francon,
Bruno Henri. Li venis en gimnazion kaj dum leciono de la franca lingvo propagandis
Esperanton. En oktobro nia klubo helpis gastigi brazilanon Clovis Portes, kiu
interesiĝis pri persono de Jan Hus.
J. Drahotová partoprenis la konferencon de ILEI kaj SAT-kongreson en
Bratislava, kie ŝi transdonis al s-ro McGill (por trastudi) lernilon,
kiun ŝi verkis dum kvar jaroj kun gimnazianoj Brom kaj Hrdlička. Kvarfoje ŝi
prelegis pri lingvaj problemoj (dum majo kaj decembro) ĉe „Universitato de
tria aĝo“ en Mladá Boleslav.
Jindřiška Drahotová
Haltis la malkresko de la membronombro de UEA
La konstanta falo en la membronombro, kiun UEA spertas
de multaj jaroj, ŝajne haltis. Tamen la kvanto de individuaj membroj ankaŭ
en ĉi tiu jaro ne atingos la simbolan nombron 6.000, kiun la asocio ĉiam
superis post la jaro 1953 kaj ĝis 2002. En la sukcesa jaro 1991 la kvanto
de individuaj membroj eĉ superis 8.000. La 12-an de novembro 2004 UEA
havis nur 5.697 individuajn membrojn, sed en gazetara komuniko la asocio
raportas pri "forta kresko". "La membraro de UEA forte
kreskas" estis la titolo de gazetara komuniko, dissendita en la fino de aŭgusto.
Tiam UEA havis 5.615 individuajn membrojn, kaj dum la sekvaj monatoj aldoniĝis
ankoraŭ kelkdek. Meze de novembro 2004 UEA havis proksimume 130
individuajn membrojn pli ol meze de novembro 2003. Kresko, jes, je proksimume
2,3 procentoj.
Tamen la
"forta kresko" supozeble aludis al la kvanto de aligitaj membroj,
kiuj ĉi-jare estos klare pli multaj ol en 2003. En 2003 estis 11.264 tiaj
membroj, kaj ĉi-jare ĝis nun estas jam pli ol 12.000 aligitaj
membroj, kvankam ne ĉiuj asocioj ankoraŭ pagis siajn kotizojn.
Por la
financoj de UEA la aligitaj membroj tamen havas malmultan signifon, ĉar
aligita membro pagas nur du procentojn de la kotizo de individua membro. Tiel
12.000 aligitaj membroj finance egalas al 240 individuaj membroj - tamen kun la
diferenco, ke al la aligitaj membroj ne necesas sendi la revuon nek la
Jarlibron.
La ĝenerala
direktoro de UEA, Osmo Buller, supozas, ke ĝis la fino de la jaro la
nombro de individuaj membroj estos proksimume 5.800.
- Komence de
novembro la CO dissendis leteron al la pasintjaraj membroj, kiuj ankoraŭ
ne pagis la kotizon por tiu ĉi jaro. Ĝi estis sendita ankaŭ
al la Membroj-Abonantoj el 2002, kiuj ne remembriĝis poste. Entute temis
pri 850. Parto el ili certe ankoraŭ kotizos por 2004, kvankam
unuavice oni celis revarbi ilin por 2005.
La simbolan
limon de 6.000 individuaj membroj Osmo Buller esperas denove superi en la
venonta jaro.
- Se oni
pensas ekzemple nur pri tiuj, kiuj ankoraŭ en 2003 membris en UEA, la
potencialo por atingi tiun celon ja estas abunda, komentas Osmo Buller.
Unuafoje
post 1997 denove plimultiĝas la junaj individuaj membroj de UEA, alivorte
TEJO-anoj. Dum ses jaroj TEJO ŝrumpadis, kaj en 2003 la junulara sekcio de
UEA havis nur 399 individuajn membrojn. Ĉi-jare TEJO pasis la limon de
400 individuaj membroj jam somere. Fine de aŭgusto TEJO havis 419
individuajn membrojn.
En sia
gazetara komuniko UEA konstatas, ke temas "ne pri hazarda fenomeno, sed
pri komenco de nova solida kresko de la Asocio".
Ankaŭ
respondante al la demandoj de Libera Folio, Osmo Buller sonas optimisma.
- Estas
eble, ke la totala membronombro de UEA ĉi-jare kreskos per tuta milo, li
konstatas.
Tamen,
kompare kun ciferoj de antaŭ kelkaj jaroj, la kvanto de individuaj membroj
restas tre malalta. En la jubilea jaro 1987 la nombro de individuaj membroj
estis 7.291, kaj la suma kvanto de membroj en la sama jaro estis 43.642. Poste,
en la jaro 1991, la nombro de individuaj membroj atingis 8.071, kvankam
samtempe la kvanto de aligitaj membroj malaltiĝis. En januaro 1992 la
revuo de UEA eĉ aperis kun la kovrila frapfrazo: „Super la oka milo - kie
la tegmento?“
La malkresko
en la kvanto de aligitaj membroj dum la lasta jardeko kaj duono estas frapa, de
pli ol 36.000 en 1987 al 12.000 en 2004. Tamen, tiu malkresko grandparte ŝuldiĝas
al la sociaj ŝanĝoj en orienta Eŭropo, kaj estas kredeble, ke
parto el tiuj aligitaj membroj neniam estis esperantistoj.
Tute
sendepende de tio, ĉu UEA dum la venonta jaro kreskos je du aŭ ducent
procentoj, ĝi tamen restos mikroskope malgranda kompare kun multaj aliaj
internaciaj civitanaj organizaĵoj. Ekzemple Amnestio Internacia havas 1,8
milionojn da membroj en la mondo, kaj preskaŭ 60.000 nur en Svedio.
Aliflanke,
inter la internaciaj esperantistaj organizaĵoj UEA estas la senkompare
plej granda. La plej proksima konkuranto, SAT, havas malpli ol 900 membrojn,
kaj el tiuj preskaŭ triono estas francoj. Inter la internaciaj
Esperanto-organizaĵoj UEA estas escepta ankaŭ ĉar ĝi
malferme publikigas sian membrostatistikon.
el (http://www.liberafolio.org)
Ekfunkciis
novaspekta retpaĝaro de REU!
La adreso estas
malnova - http://reu.ru/, tamen 1) nun la paĝaro jure apartenas al REU
(Rusio), kaj 2) la aspekto dank' al laboro de Igorj Safonov kaj Aleksandr
Osokin estas tute nova - laŭ opinio de certaj kompetentuloj pri desegnado
de TTT-ejoj, moderna kaj laŭmoda. Ekde nun novaĵoj pri E-movado en
Rusio aperados sur la paĝoj tiom regule, kiom aperados.
Ene de la paĝaro
estas kreitaj kelkaj forumoj, kie eblos libere pridiskuti movadajn kaj lingvajn
problemojn, kaj, i.a., senrezerve kritiki la estraron kaj aliajn gvidorganojn
de REU. Fakte, laŭ la ideo de la kreintoj, la forumoj povos grandparte
anstataŭi la diskutadon en la dissendolisto <reu-agado>.
Nikolao
Gudskov
Grafikisto serĉata!
La eldonejo de
Monato serĉas duan grafikiston por parte transpreni la enpaĝigon de
la revuo. La enpagiĝisto ricevos de la eldonejo pretajn tekstojn en
RTF-formo, same kiel diĝitajn fotojn, kaj devas mem krei el tio plaĉaspektan
aranĝon per programo kiel Pagemaker. La kovrilon de Monato la enpaĝigisto
mem elpensas surbaze de la artikoloj en la revuo.
Kandidatoj disponu
pri bona rapida retkonekto. Ili preskribu sian ĝisnunan grafikan sperton
kaj financajn postulojn al la jena adreso:
monato@fel.esperanto.be
Flandra Esperanto-Ligo
La angla full immersion en Italujo
La nuntempaj
registaraj direktivoj pri lingva kulturigo full immersion (= plena
enmergiĝo) de la junaj italaj civitanoj kreas fortan ekscitiĝon en
lernejaj medioj de multaj italaj urboj, kie multobliĝas kursoj por
instrui kiel instrui sian fakon en la angla (ankaŭ ne konante ĝin
sufiĉe) kun granda kontento de British Council, USIS kaj simile.
Oni konjektis
prave, ke per la malmultaj horoj destinitaj al lingva lernado oni ĝis nun
akiris mizeran konon de la angla kaj, do, plej bone la angla enŝoviĝu
ankaŭ en la horojn de scienco, geografio, historio, gimnastiko k.c.
Estas tamen
permesite dum la paŭzo paroli itale.
Cetere la fama
sociologo Alberoni, kiu disdonas konsilojn ĉe la unua paĝo de
Corriere della Sera, la ĉefa itala tagĵurnalo, kvankam antaŭnetrolonge
verkinta artikolon kun titolo “Popolo, kiu rezignas sian lingvon, perdas
ankaŭ sian animon”, poste, eble pentinta, ke li tro kompromitiĝis
en defendo de naciaj kulturaj identecoj, instigis zorgoplene per alia artikolo
kun titolo “Ni urĝe eduku instruistojn de la angla!” ĉar
“La angla estas la universala lingvo”, “La angla estas la lingvo uzata en Eŭropunio”
kaj turnis sin al Ministro pri Instruado petante, ke oni eduku novan figuron de
lingvo-instruanto, nur kondiĉe, ke li konas la anglan. Tiam Alberoni ne
pensis pri tre simpla solvo de la problemo: instrui la anglan al instruistoj
pri aliaj lernobjektoj, por ke ili instruu angle – vera kolumba ovo!
Eksperimentado de E-o en Eŭropa Unio
1. La celo de
eksperimento. Junaj homoj ricevu
instruon kiel transponti lingvajn barojn per a) instruo de planlingvo kaj b)
uzo de komunikaj kaj komputilaj rimedoj. Ili pere de rektaj kontaktoj familiariĝu
pri la kulturaj diversecoj. Nia eksperimento estas en eŭropa kadro, tial
ni ne povas kalkuli pri grandaj diferencoj en kulturaj kondutoj.
2. Realigado. Komence la infanoj ricevus relative intensan
instruadon de lingvo en 24 horoj, plenumeblaj dum du semajnoj. Estus dezirinde,
se jam en tiu ĉi parto la lernantoj familiariĝus al la uzo de
komunikaj kaj komputilaj rimedoj. La dua parto okazus dum la lerneja duonjaro
per komunikado inter diverslandaj lernantoj.
3. Instruista
apogo. Oni povas atendi, ke ankaŭ
instruistoj povas alproprigi Esperanton en la unua fazo tiomgrade, ke ili povu
komuniki kun diverslingvaj eksperiment-partoprenantaj instruistoj-kolegoj.
4. Taksado de
rezultoj. Oni taksas, kiel la
lernantoj povas komuniki transnacie. Oni sekvu la evoluon de ĉiu lernanto
per persona dosiero, kiu donos realan bildon pri la evoluo de lingva scio de
infano.
5. Disponeblaj
fortoj. Dudeko da E-instruistoj estas
disponebla internaciskale, unu instruisto povus instrui en pluraj lernejoj,
lokoj, landoj. Ekzistas dekduo da instruprogramoj, ekzemple 'lernu.net'.
Adapto laŭ
Bujdosó I., Universitato Budapest
Nova Sento en Reto: 400-a jubileo!
La reta informilo
de Itala Esperanto-Federacio kaj de Itala Esperantista Junularo antingis sian
400-an numeron. La unuan eldonon, en septembro 1997, ricevis 75 pioniroj de
elektronika poŝto. La 400-an numeron ricevis pli ol 2000 esperantistoj kaj
simpatiantoj, plejparte italaj.
La celo de la reta
cirkulero estas duobla:
a) kunligi italajn
esperantistojn per ofta kaj rapida informilo;
b) disdoni
informojn al tiuj, kiuj alproksimiĝas al la movado.
Por ricevi la
cirkuleron sufiĉas sendi mesaĝon al nova-sento@esperanto.it aŭ
viziti la retpaĝojn http://www.esperanto.it/ html/nsir.htm (ital-lingva)
Sincerajn
gratulojn al Francesco Amerio (f.amerio@libero.it),
kiu de la komenco ĝis hodiaŭ nelaciĝante zorgas pri la regula
kompilado kaj distribuado de la informoj.
Terminologia Esperanto-Centro
havas novan
diskutejon http://groups. yahoo.com/group/terminologio kaj retejon
http://www.terminologio.subito.cc/.
La aŭtoro, brazilano Luko Jasumura, prizorgas ĝin laŭ peto de
UEA. En la paĝo oni trovos la terminologian kurson de Jan Werner kaj
diversajn artikolojn pri terminologia laboro, ligojn al retaj terminaroj kaj
propran vortaron, kiun oni povas riĉigi laŭ instrukcioj. La retejo
nur kristaliĝas, ĝi ankoraŭ ne havas definitivan formon, post
certa eksperimentado ĝi verŝajne ankoraŭ ŝanĝos sian
aspekton.
Reta Vortaro
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/ revo/
prilaboras la E-vortprovizon kun tradukoj al la naciaj lingvoj. Unu el la ĉefaj
gvidantoj estas akademiano Marc Bavant, aŭtoro de Matematika vortaro
(KAVA-PECH 2003), kiu prelegis ĉe KAEST 2004.
Astronomia Terminaro
http://esperanto.org/AEK/AT/ aplikas la
saman programon kiel la Reta Vortaro, sed laboras memstare, dediĉas sin
vere nur al astronomio, tial la astronomiaj terminoj estas multe pli riĉaj
ol en la ĝenerala Reta Vortaro.
Vikipedio
La reta
enciklopedio en Esperanto jam enhavas 18.400 artikolojn pri ĉiuj eblaj
temoj. Kontribuas ankaŭ kelkaj ĉeĥoj.
Esperanto-muzeo en Česká Třebová serĉas novan lokon
Fine de novembro decidis la magistrato de Česká Třebová ne plu financi la Esperanto-kolekton en la Urba Muzeo, ĉar la tutlanda kolekto ne taŭgas por nur urba muzeo, kiu bezonas spacon por siaj propraj kolektoj. Ni rajtas lasi la kolekton unu jaron kaj dume trovi novan lokon, kien ni povu la materialojn transporti. Proponojn sendu al la sekretario Pavel Polnický.
Vilnius 2005
De la
23a ĝis la 30a de julio 2005 efektiviĝos en Litovia ĉefurbo
Vilno (Vilnius) la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Rememorante neforgeseblajn
busajn ekskursojn al Montpeliero kaj Zagrebo, Asocio de Esperantistoj
Handikapuloj venontjare aranĝos por siaj membroj, membroj de ĈEA kaj
de ili rekomenditaj interesatoj pluan ekskurson al relative proksima frateca
lando ĉe sukcena bordo de Balta maro, Litovio.
Litova respubliko estas lando kun miljara historio, ŝtato, kiu vigle
evoluas en ĉiuj flankoj, de la 1-a de majo 2004 membrolando de la Eŭropa
Unio, samkiel la Ĉeĥa respubliko.
Malnova
parto de la urbo Vilnius estis en la jaro 1994 enskribita en la mondan kulturan
heredaĵon de UNESKO. Ĝi estas unu el la plej grandaj (ĉirkaŭ
360 ha) kaj plej belaj malnovaj urbopartoj en Meza kaj Orienta Eŭropo, iom
sugestanta pri antikvaj riĉaj urboj de Italio - Romo kaj Florenco. Kontraŭe,
la hodiaŭa Vilnius estas moderna urbo havanta ĉirkaŭ 600 milojn
da loĝantoj.
Ni
supozas, ke ni veturos per buso, en kiu estos aĉeteblaj trinkaĵoj, el
Pardubice trans Olomouc, Český Těšín kaj Varsovio, kaj ke ni loĝos en
Vilno en nemultekosta studenta loĝejo. Ni kompreneble ĉeestos la
Kongreson kaj en libera tempo ni entreprenos kejlkajn ekskursojn en proksima
kaj malproksima ĉirakŭaĵo de la kongresurbo, ekzemple al:
Trakai, Kaŭnas, Klaipéda, Palanga, Monteto de Krucoj k.s.
Kostoj por transporto inkluzive de ekskursoj kaj loĝado ne superos 7000
kronojn.
Interesatoj
pri la ekskurso povas anonci sian intereson ĉe AEH, Na Okrouhlíku 953,
Pardubice 530 03 kaj ricevos pli detalajn instrukciojn.
Ĝis
revido en Vilno!
Ankoraŭ pri lingvoj en EU
Al
mia artikolo pri lingvoj en Eŭropa Unio en la antaŭa Starto kelkaj
legantoj atentigis min, ke en la listo de al EU kandidataj lingvoj mankas
ankoraŭ la bulgara kaj islanda. Ili pravas kaj mi sincere senkulpigas min.
Plie ili atentigis min, ke en listo de ceteraj vivantaj lingvoj en Eŭropo
mankas ankaŭ pliaj. Jes, ili ekzistas, sed iliaj parolantoj jam estas nur
nemultaj. Bedaŭrinde la forpaso de la lingvoj en Eŭropo ankoraŭ
ne finiĝis. Antaŭnelonge mi legis, ke la antikvan kelt-baltan lingvon,
la kuronan, mastras nur ununura homo, Richard Pietsch. Tiu vivas en pensiula
hejmo kaj simbole gravurigis sur sia estonta tombo komencon de Preĝo de la
Sinjoro: „Teve muses, ker tu es danguj...“ Sed kiu komprenos ĝin, post
kiam la maljunulo mortos?
Jozefo Hron
Martiro Josef Toufar
antaŭ 55
jaroj, en decembro 1949, moviĝis kruco sur altaro en Čihošť, pro kio la
komunisma polico arestis kaj dum enketado batmortigis la paroĥestron
Josef Toufar. Detalan priskribon de la tragedio preparis J. Hamajdová por Dio
Benu.
|
P.F. 2005
Paní Müllerová, co to provolává pan Švejk na tom invalidním vozíku? Ale volá na Brusel. Jedeme tam sehnat Opodeldok, kterým mu mažu nohy a móc mu to pomáhá.
Třeba tam budou mít ještě něco lepšího a zpátky se do Vás pan Švejk jako štramák zavěsí a vozík poveze v letadle jako vzpomínkové spoluzavazadlo.
A o tom všem bude pak Josef Švejk vyprávět štamgastům u Kalicha.
PS: Nakonec rady zlatý klíček - nechoďme na led neznámý, abychom si nohu nezlomili u vrbiček při uklánění před pány.
PSPS: Přišlo i pokárání ať PS vynechám. Nechávám každému na vůli, zda si je přečte nebo ne.
Čestmír Vidman |
|
P.F. 2005
Sinjorino Müllerová, kion propre vokadas sinjoro Švejk sur tiu invalida veturileto? Ja li vokas ek al Bruselo. Ni veturas tien akiri Opodeldok, per kiu mi al li ŝmiras la krurojn kaj tio al li multege helpas. Eble oni tie havos ankoraŭ ion pli bonan kaj returne al Vi sinjoro Švejk kiel kavaliro kroĉos kaj la veturileton veturigos en la aviadilo kvazaŭ rememoran kunpakaĵon.
Kaj pri tio ĉio poste Josef Švejk rakontos al la regulaj gastoj ĉe Kalich.
PS: Fine de la konsilo ora ŝlosileto - ni ne surpaŝu glacion nekonatan por ne rompi al ni kruron ĉe saliketoj dum kliniĝado antaŭ moŝtuloj.
PSPS: Venis eĉ admono ke mi PS ellasu. Dependas de ĉies volo, ĉu li ĝin legos aŭ ne. Čestmír Vidman |
Ŝvejk komplete en Esperanto
Prezo 39 EUR, 980
Kč (členové ČES získají po jednom exempláři za výrobní cenu, ještě neurčena –
zhruba polovic).
Eldonejo de Petro
Chrdle KAVA-PECH ĵus eldonis la plej faman reprezentanton de la ĉeĥa
literaturo Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek
(1883-1923) en traduko de Vladimír Váňa (1932-2000). La libro aperis en la
serio Oriento-Okcidento, volumo 38. Pri envicigo de libroj en la serion decidas
UEA kaj kvankam tio signifas la devon donaci al UEA pli da ekzempleroj ol
kutimajn du (por esti envicigita al "Laste aperis"), la eldonejo tion
tre volonte faras, ĉar temas pri donacoj i.a. al la biblioteko de Unesko
kaj por aliaj gravaj propagandaj celoj. Plie tio verŝajne levos atenton de
estontaj legantoj.
La
unua parto estis destinita jam por la Hašek-jaro 1983, sed ĈEA ne sukcesis
eldoni ĝin. La manuskripto kuŝis en Opava ĉe V. Kočvara, ĝis
fine de 1996 ĝin enkomputiligis Josef Mendl el Milevsko. La espero aperigi
la verkon en interreto aŭ kompaktdiske estis instigo por Váňa traduki ankaŭ
la restantajn volumojn.
Cetere V. Váňa
famiĝis jam en 1965 per sia traduko de Romeo, Julieta kaj tenebro
de Jan Otčenášek, kiun eldonis La Laguna kun antaŭparolo de Louis Aragon
(verkita ĝuste por tiu ĉi eldono). En Paŝoj al plena posedo
plej amuzas gaja rakonto Kiel ni mortigadis la antaŭkristnaskan leporon,
kiu venas el la plumo de Váňa. Li estis ankaŭ eminenta filatelisto,
gajninta multajn premiojn per sia Esperanta kolekto en neesperantistaj ekspozicioj.
La tradukon unue publikigis Franko Luin en sia eLibrejo kaj nun la verko
finfine aperas libroforme.
Ilustrovaný
slovník pro děti Mil unuaj vortoj (vyd. Británie) možno zakoupit za 370
Kč (+ poštovné) na adrese Ing. Josef Vojáček, Sochorova 13, 682 01 Vyškov vojacek_j@jumbo.ped.muni.cz.
Slovník obsahuje 50 barevných stran s obrázky ze života dětí (ústřední obraz,
kolem dokola jednotlivé předměty).
Esperantistoj el
Ostrava sukcesis aperigi faldfolion de sia urbo, kiun pagis la magistrato. La
tradukadon partoprenis ankoraŭ la karmemora Drahomír Kočvara, forpasinta
novembre antaŭ unu jaro.
Josef
Vondroušek
Josef
Vondroušek naskiĝis la 1-an de decembro 1904 en Brno, kie li ankaŭ
studis liceon kaj komercan akademion kaj ekoficis kiel bankoficisto. Esperantistiĝinte
en 1922, li membriĝis en Esperanto-Klubo en Brno kaj baldaŭ
tie plenumis funkciojn de sekretario (1929) kaj prezidanto. De post 1931 li
estis komitatano de la asocio. Li sciis krei novan publikon esperantistan kaj
areton da kunlaborantoj, kiuj devenis el kursoj de li organizataj kaj
persone gvidataj. J. Vondroušek komprenis la gravecon de loka agado kaj de
la kunlaboro kun la centro kaj la signifon de la regulaj kunvenoj kun
allogaj programoj, sciis ĝentile kaj persiste insisti pri esperantlingva
konversacio kaj pri partopreno de multaj membroj en la kluba aktiveco. En
1945 fariĝis la programoj de la klub-kunvenoj en Brno afero antaŭe
planata por ĉiu monatkvaro, kio estis aranĝo modela, praktikata en
nemultaj kluboj aliaj sur nivelo tiom alta. Dum kvin jardekoj Josef Vondroušek
preparis Bultenon de EK Brno kun la programoj kaj multaj aktualaj informoj. Li
mortis la 6-an de decembro 1995 kiel 91-jara Honora Membro de UEA.
Lia plej granda merito kaj verko estas tradukado el la ĉeĥa
literaturo: Karel Čapek: Libro de apokrifoj, Rakontoj el unua poŝo
kaj Rakontoj el la dua poŝo, Milito kontraŭ Salamandroj, Afero
Makropulos*, El vivo de insektoj*, Naŭ
fabeloj*, Hordubal*, Meteoro*,
Ordinara vivo*, Italaj leteroj*, Anglaj leteroj*,
Ekskurso en Hispanion*. Miloslav Švandrlík: Honestan
mastrinon mi serĉas, Edzinigebla knabino*, Zorgoj de
kronitaj kapoj*, Marlupo aŭ gaja vidvino*. Jan Šmíd: Puraj
ĝojoj de mia vivo*, Reveno de puraj ĝojoj*. Zdeněk
Jirotka: Saturnin*. Alois Jirásek: Malnovaj ĉeĥaj
mitoj*. Eduard Valenta: Tra la mondo nenial kaj por nenio.
Jaroslav Žák: Pri sciado. Viktor Dyk: Ondro kaj drako.
Vítězslav Nezval: El mia vivo, Kaŝludo sur la ŝtuparo.
Karolo la IV-a: Propra biografio de Karolo la IV-a. Václav
Havel: Aŭdienco. Jarmila Hašková: El la notlibro de
sankta Petro*. Božena Němcová: Princido Bajaja* kaj
Punita orgojlo*. František Kožík: Super valoj mateniĝas*.
Svatopluk Čech: Primoloj*. Karel Schulz: Ŝtono
kaj doloro*.
Propraj verkoj
de J. Vondroušek: Historio kaj biografioj (1977) kaj Historie a
spisovatelé (1984). Nebeletraj tradukoj: Jan Evangelista Purkyně kaj
Nikolo Paganini en Vroclavo, Granda Moravio, T.G.M kaj Sociologia
esploro de sintenoj al Esperanto.
*
nepublikigitaj verkoj
Vilibald Scheiber
Vilibald
Scheiber naskiĝis la 19-an de decembro 1904 en České Budějovice en
familio de muzikisto. Lia patro post transiro al Brno estis ĥorestro en
kvartalo Královo Pole kaj violonisto de Nacia Teatro en Brno. Vilibald Scheiber
volis fariĝi profesia muzikisto. Li studis harpo-ludadon, komponadon kaj
muzikan direktadon. Dum certa tempo li estis ĉefo de la operejo de Silezia
Nacia Teatro en Opava. Kiam li revenis al Brno kiel privata pedagogo, li
instruis ankaŭ en konservatorio kaj kiel repetitoro ĉe Janáček-Akademio
de Muzaj Artoj. En la jaroj 1926-1942 li estis membro de Landa Teatro en Brno.
Li komponis dudekon da opusaj verkoj (kantojn, ĥorojn, pian- kaj violonkomponaĵojn,
arĉkvarteton, du simfoniajn poemojn, scenejan muzikon).
Gravaj estas liaj
pianverkoj por komencantoj. La 2-an de aŭgusto 1974 li mortis en
Brno.
Por ni
gravas lia membreco en Esperantista Klubo de Brno ekde 1945 kun la funkcio de ĉefo
de artismaj muzikprogramoj. Okaze de gravaj datrevenoj de la Esperanto-movado
kaj aliaj li organizis publikajn artprogramojn, pli ol 60, kiuj altigis la
prestiĝon de la esperantistoj ankaŭ en la ekstermovada medio. Li
muzikigis poemojn de J. Křička, V. Fischl kaj J. Baghy kaj kunlaboris kun poeta
tradukisto Jiří Kořínek - tiu esperantigis famajn ariojn de gloraj komponistoj
kaj Vilibald Scheiber muzike adaptis la verkojn por modestaj kondiĉoj de
kluba koncertado. En la kluba arkivo de KE Brno restis muziknotaj
adaptoj skribitaj per propra mano de V. Scheiber el la famaj verkoj de Beethoven,
Bendl, Bizet, Brahms, Blodek, Borodin, Balakirev, Ĉajkovskij,
Dargomyžskij, Donizetti, Dvořák, Fibich, Foerster, Friml, Glinka, Godard,
Gounod, Greĉaninov, Grieg, Händel, Haydn, Held, Hurník, Chopin, Chvála,
Janáček, Klika, Křička, Lehár, Leoncavallo, Loewe, Mascagni, Mendelssohn-Bartholdy,
Mozart, Musorgskij, Novák, Picka, Ponchielli, Puccini, Raĥmaninov,
Rimskij-Korsakov, Rossini, Rubinŝtejn, Saint-Saens, Schubert, Suk,
Schumann, Smetana, Strauss, Thomas, Verdi, Wagner, Weber, Wolf kaj kelkaj propraj
komponaĵoj de V. Scheiber.
Omaĝo al Ora duopo el Brno
La centjaran naskiĝtagon
de J. Vondroušek kaj V. Scheiber festis la esperantistoj el Brno la 4-an kaj
5-an de decembro 2004. Venis gastoj el Stuttgart, Paderborn kaj el pluraj ĉeĥaj
lokoj, entute ĉirkaŭ tridek personoj.
Sabate la antaŭtagmeza
diskutado pri interkluba kunlaboro donis kelkajn pensigajn ideojn. En la
prelega posttagmezo M. Smyčka kaj H. Supová-Halířová prezentis la verkaron de
V. Scheiber, poste Z. Hršel, M. Malovec, V. Barandovská kaj J. Čejková laboron
de J. Vondroušek. V. Kočvara komparis konsilojn de I. Seleznjov por tradukantoj
kun la nuna praktiko, estis ankaŭ tralegita parolado de la malsana J.
Patera pri E-literaturo.
La vesperan
koncerton konferanseis H. Supová-Halířová, kantis ŝiaj lernantoj(junaj
plenkreskuloj) kaj M. Smyčka, dancis tri junulinoj de konservatorio, violonis
J. Duda kaj J. Jakubec, piane akompanis J. Drápelová kaj J. Michalcová. Estis
prezentitaj klasikaĵoj de la monda kaj ĉeĥa muziko, kantoj
plejparte en Esperanto (unu el la junaj kantistoj eĉ aliĝis al la
klubo). Nelonga filmo rememorigis arton de la karmemora basulo Václav Halíř.
Dimanĉe
matene la partoprenantoj kunvenis en la klubejo, aŭskultis magnetofonan
prelegon de J. Vondroušek pri tradukado, poste kelkaj foriris trarigardi la
urbon, la ceteraj diskutis pri tradukado en Esperanton kaj kiel eduki novajn
talentojn. Samtempe en alia klubejo okazis seminario pri planlingvoj.
DIZIONARIO ESPERANTO-ITALIANO, ITALIANO-ESPERANTO
de Umberto
Broccatelli estis eldonita de la grava eldonejo Zanichelli. 14,6 EUR, 520 paĝoj,
formato 130 x 178 cm. Pli ol 24.000 vortoj en la sekcio Esperanta-itala, pli ol
17.000 vortoj en la sekcio itala-Esperanta, frazeologia sekcio kun pli ol 240
frazoj.
El Esperantujo
● Universitato,
situanta en la ĉina urbo Dalian, Liaoning-provinco, seninterrompe
instruas Esperanton 22 jarojn. Ĉi-jare 109 studentoj el 14 institutoj de
la universitato en la unua semestro de la studjaro 2004/2005 anoncis sin kaj
serioze lernis en la Esperanto-kurso, kiun gvidis Prof. Wang Tailin.
● La
22–24-an de oktobro 2004 en la japana urbo Inuyama okazis la 91-a Japana
Esperanto-Kongreso kun ĉefa temo Ĝoju kaj kunvivu Esperante. Ĝin
partoprenis 457 aliĝintoj (el ili 123 nur morale aliĝintaj), ankaŭ
gastoj el Belgio, Usono, Vjetnamio, Rusio, Pollando, Litovio.
● Kroata
Ministerio pri kulturo aprobis financajn rimedojn al Kroata Esperanto-Ligo por
eldoni ĉinlingvan tradukon de la kroata infanlibro WAKAJTAPU de Joza
Horvat. La libron esperantigis Zlatko Tišljar kaj el Esperanto ĉinigis Hu
Guozhu. Antaŭe la Ministerio aprobis rimedojn por la bengala traduko de la
infanlibro MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO ĤLAPIĈ (esperantigis
Maja Tišljar kaj enbengaligis Probal Dasgupto).
Elŝutebla: la listo de brokantaĵoj
Ekde nun oni povas esplori ankaŭ la
liston de brokantaĵoj ne nur rete, sed ankaŭ konservi ĝin en
propra komputilo. La listo kun ĉ. 900 titoloj, i.a. de tre malnovaj kaj
maloftaj eldonoj, estas elŝutebla de ĉi tie:
http://katalogo.uea.org/listo/brokant.zip
Ĝi estas pakita per Zip kaj ampleksas nur 37 Kb. La ebleco supozeble ĝojigos
samideanojn kun malrapidaj konektoj.
inf:
Andrej Grigorjevskij
JOTI kaj Skolta Esperanto-Ligo
Tutmonda Skolta-Ĵamboreo
en Interreto (JOTI) estas internacia skolta renkontiĝo en la reto, kiu
okazas ĉiun jaron dum la tria semajnfino de oktobro. Ĝi estas
oficiala evento de Monda Organizaĵo de la Skolta Movado. (Normale ĵamboreo
estas tutmonda skolta tendaro, kiu okazadas ĉiun kvaran jaron). SEL
partoprenas JOTI - ekde la jaro 1999. Dum tiu semajnfino miloj da geskoltoj el
la tuta mondo renkontiĝas kaj komunikiĝas surbaze de la reto, uzante
lokajn teknologiajn eblojn, jen ret-navigilojn, jen ret-poŝton, jen babilejojn,
jen mikrofonojn, jen bildo-bitigilojn, jen ret-kameraojn. JOTI ebligas al
geskoltoj krei amikecon en aliaj landoj kaj eltrovi iom pri iliaj ordinara kaj
skolta vivoj. Ofte tiuj kontaktoj daŭras jarojn, kaj estas la bazo por
estontaj grupvojaĝoj kaj projektoj. La nura baro estas lingvoj. Pro tio,
ekde la jaro 2000, Skolta Esperanto-Ligo vigle partoprenas, farante diversajn
novajn amikadojn, kaj diskonigante pri nia lingvo. Post plurjara instigo al la
kunordiganto, ekde la pasinta jaro, okaze de la aliĝo Esperanto aperas
kiel unu el la ebloj. Ĉijare ĝi estas plene akceptita kiel unu el la
oficialaj lingvoj.
(http://ttt.esperanto.org/skolta/joti,
http://www.joti.org).
Bicikla vortaro
BEMI-ttt-ejo (http://bemi.free.fr/biciklo/) ricevis
242 vizitantojn en septembro 2002, 489 en septembro 2003, kaj 830 en septembro
2004! - kaj ĉirkaŭ 90% de la vizitoj estas por la vortareto... Nun la
vortareto entenas 14 lingvojn, ĉar oni aldonis 4 novajn: hispanan,
portugalan, hungaran kaj ĉinan (de s-ano "Xiong Linping").
Zav'
Profesia entrepreno pri internacia komerco lanĉas servojn en Esperanto
Feliso estas
brazila entrepreno, kiu asistas aliajn firmaojn, precipe etajn kaj mezgrandajn,
eniri en internacian komercon. Nun, danke al Esperanto, ĝi pretas proponi
tiujn servojn al individuoj kaj firmaoj tra la tuta mondo. Ĝi lanĉis
siajn servojn en Esperanto, kune kun propono pagi esperantistojn por kunlaboro.
Pliajn informojn kaj la adreson de la retejo de Feliso eksciu ĉe:
http://gxangalo.com/noticoj/1697.html
Pablo Leon
Helpu nin helpi esperantistojn. Donacu por la kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn!"
Lastatempe vi povis legi pri sendado de multaj
libro-pakaĵoj al bibliotekoj publikaj kaj de Esperanto-grupoj tra la mondo.
La librojn sendas ĉefe Aloísio Sartorato, ludoviko44@yahoo.com.br, de la
Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Brazilo, kaj komisiito de UEA por la
kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn!". Sed ankaŭ la Kansaja
Ligo de Esperanto-Grupoj en Japanujo regule sendas librojn al eksterlandaj
bibliotekoj kaj UEA mem sendas kaj SAT-amikaro, ktp.
La sendado estas
financata de esperantistoj. En UEA oni sendu sian kontribuon per la kutimaj
pag-manieroj al la Fondaĵo Edukado kun la indiko "Bibliotekoj".
P.S. Se vi sendas
monon al UEA por la Fondaĵo Edukado, bonvolu tion klare mencii sur la
pagilo. Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA p. 33.
Unu el la
pagmanieroj estas: Poŝtbankkonto 37 89 64, Universala Esperanto-Asocio,
Rotterdam.
IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O) SWIFT: PSTB NL21 Mencio de IBAN kaj SWIFT kodoj permesas senpagan transkontigadon en Eŭropo.
Retpaĝaro pri poŝtmarkoj
Estis lanĉita
retpaĝaro pri poŝtmarkoj. En ĝi vi trovas katalogon laŭ
lando kun bildoj kaj datenoj de la poŝtmarkoj. En la paĝaro vi povas
ne nur rigardi, sed ankaŭ aĉeti kaj vendi viajn poŝtmarkojn. Ĉiuj
interesiĝantoj vizitu:
laŭ
Daniel Perard
MusicExpress en Esperanto
La tre populara brazila TTT-ejo,
MusicExpress, ne estas TTT-ejo pri muziko en Esperanto, sed ekde nun TTT-ejo en
Esperanto por muziko! En MusicExpress vi trovos informojn pri artistoj de
la tuta mondo en pluraj stiloj kaj lingvoj (dekoj da Esperantaj),
MP3-dosierojn, muziktekstojn kun akordonomoj, komputilajn programojn kaj ĉiusemajne
aktualajn novaĵojn pri muziko, pri tio, kion faras niaj artistoj kaj pri ĝeneralaj
muzikaj temoj.
http://www.musicexpress.com.br/eo
AGO-SEMAJNO: "KVAZAŬ ANTAŬKONGRESO DE LA 61-A IJK EN POLLANDO"
Nome de klubo Varsovia Vento, PEJ kaj la LKK de la 61-a IJK
en 2005 en Pollando, mi invitas vin partopreni "AGO-SEMAJNON", la
gajan novjaran renkontiĝon, kies celo estas i.a. pripensi la organizadon
kaj la programon de la venontjara junulara kongreso. "ASO" okazos en
Zakopane, de la 27-a de dec. 2004 ĝis la 2-a de jan. 2005, en la ejo de la
estonta amasloĝejo por IJK. Ĉiuj necesaj informoj troveblas en la
retejo de Varsovia Vento: www.viavento.org sub la ligilo
"AGO-SEMAJNO".
Junaj esperantologoj prelegu en Vilno
Estas fakto, ke jen kaj jen aperas junaj
talentaj esperantistoj kun universitata klero, eĉ kun doktoreco, kiuj verkis
interesajn esperantologiajn studojn, prezentis magistrigajn aŭ
doktorigajn disertaciojn aŭ intencas tion fari, kaj tamen restas relative
nekonataj. La bedaŭrinde nesufiĉa intereso en la movado por tia
scienca agado ofte sekvigas certan frustron aŭ eĉ malaperon de tiuj
talentuloj. Sed ni bezonas ĉiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka
apliko, beletro ktp., sed ankaŭ aparte en la sferoj de interlingvistiko
kaj esperantologio. Ja restas ankoraŭ multo por esplori pri internacia
lingva komunikado, pri planlingvoj kaj - aparte - pri Esperanto kun sia
komunumo, por havi pli bonan science bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj
argumentoj. Pro tio la tradicia esperantologia konferenco, okazonta kadre de la
UKo 2005 en Vilno, ĉi-foje ne rilatiĝos al iu konkreta temo, sed estu
loko aparte por junaj esperantologoj. Ili prezentu siajn studo-finajn
disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aŭ aperontajn verkojn aŭ
informu pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj aŭ pri sciencorganizaj
aspektoj de ilia esperantologia agado. Krom tio la konferenco diskutu, kion ŝanĝi,
por ke junaj intelektuloj, provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu
pli forte ol ĝis nun motivitaj verki science pri Esperanto.
Estas
planite eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de CED, kiu aŭspicias
la konferencon, inter la altkvalitaj kontribuoj elektos la plej bonan por
eventuala aperigo en la socilingvistika revuo "Language Problems &
Language Planning". En kazo de neceso oni klopodos trovi eblecon finance
subvencii la partoprenon de taŭgaj kandidatoj. Interesatoj sin anoncu ĉe
d-ro Detlev Blanke (dblanke.gil@snafu.de).
Vinilkosmo-novaĵoj 2004
VKKD 73 „Mi
Estas“ de ĴAK LE PUIL. Protestkanzonoj, amkanzonoj, ŝerckanzonoj...
Vi trovos en ĝi kvar originalajn titolojn komponitajn de Ĵak laŭ
tekstoj de Eŭgeno Miĥalski, Claus J. Günkel, Tomáš Pumpr kaj Stefan
Maul; poemon de Radoj Ralin laŭ traduko de Marin Bacev, La prezidenta ĉaso
tradukitan de Jopetro Danvy, la Kongresurboj eltiritan el la kasedalbumo
Revenas mi, kaj pluraj aliaj.
VKKD 74 „Plaĉas al mi“ KAJ TIEL PLU. Katalunaj sonoj de flutoj,
mandolinoj, diversaj perkutiloj, kaj voĉoj disvolvitaj...
VKKD 75 „Nokto
iĝas Tag'“ de RALPH GLOMP. Lia stranga voĉo, liaj vortoj
direktitaj al la tuta planedo, sed ankoraŭ nur komprenataj de kelkuloj, la
elektronikaj sonoj uzataj nature, sed ne sen majstreco, kreas tiom da elementoj
kiuj ekscitas la scivolemon kaj ŝajnas aŭguri mondon, kiu nur aspiras
je ekzisto....
Vysočina pri Esperanto
La ĵurnalo
Vysočina dediĉis la 6-an de septembro 2004 unu paĝon al Esperanto
dank‘ al geedzoj Viktor kaj Libuše Dvořák el Moravské Budějovice. La paĝo
prezentis tri artikolojn: Jak mohu cestovat s esperantem? (Kiel mi povas
vojaĝi kun Esperanto?), Jsou i takoví fandové, kteří nejprve dítě učí
esperanto (Ekzistas eĉ tiaj hobiuloj, kiuj al sia infano instruas unue
Esperanton) kaj Theodor Kilian se esperantu učil jako zajatec (Theodor
Kilian lernis Esperanton kiel militkaptito). La lastan artikolon verkis Pavel
Sittauer.
Kultura Centro Esperantista
(KCE) organizas la
duan sesion de la Esperantologia Fakultato, en La Chaux-de-Fonds (Ĉaudefono)
inter 2-a–6-a kaj 9-a–13-a de aŭgusto en 2005. Eblas partopreni nur en unu
el la du semajnoj, kvankam la programo ne ripetiĝas. Eblas sekvi ankaŭ
nur parton de la lekcioj. La Fakultato proponas kvar periodojn (po 1,5 horoj) ĉiutage,
kun tri diversaj profesoroj: - Duncan Charters (Usono), pri metodiko de la
lingvoinstruado, kun specifa rilato al Esperanto; - Giorgio Silfer (Eŭropo),
pri elementoj de historio de la Esperanta parolkomunumo kaj ĝia kulturo; -
USUI Hiroyuki (Japanio), pri interkulturaj problemoj en Esperantio. La
Esperantologia Fakultato 2005 estos aparte interesa por ĉiu, kiu deziras
instrui Esperanton. KCE proponas ne nur la kursejon, sed ankaŭ la loĝigan
servon, je moderaj prezoj.
Libera Eŭropia Universitato Kelemantia
de AIS (LEUKAIS)
en Komárno (Slovakio, strato Župná 1) estis inaŭgurita en semajno inter
la 29-an de aŭgusto kaj 5-a de septembro 2004. Ĝi havas kvar
fakultatojn: Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (SUS), Eŭropiko,
Interkultura dialogo, Medicina fakultato. La dek salonoj estis
nomitaj laŭ esperantistaj eminentuloj (Zamenhof ricevis la trian salonon
por interkultura dialogo). La ĉefa motoro de LEUKAIS estas prof. Helmar
Frank. Ni jam informis pri la universitato en Starto 2/2004 (211).
RET-INFO
Vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands
de Petro De Smedt.
Ĝi estas vortaro nederlanda-Esperanta kaj Esperanta-nederlanda kun pli ol 44000
vortoj, 12000 parolturnoj, 900 proverboj en la parto nederlanda-Esperanta kaj
17 000 vortoj, 2500 parolturnoj kaj 450 proverboj en la parto
Esperanta-nederlanda.
La verko enhavas
576 paĝojn kaj sekve estas multe pli ampleksa ol la vortaro de Middelkoop,
kiu dum jaroj estis la ĉefa vortaro en Flandrujo kaj Nederlando. La prezo
de la verko estas 18 eŭroj + afranko. Ĉiu vortaro krome enhavas
valorkuponon, per kiu eblas ricevi la kodoroman version de la vortaro, kiu
aperos en marto 2005 kaj kiu estas rezervita por la aĉetintoj de la papera
versio.
RET-INFO
XV-a Esperanto-tago
en Rybitví apud
Pardubice 28.8.2004. Saluto de la vicurbestro, kaj la familio Rýznar (Jarmila,
filinoj Mirka kaj Lenka, nepo Petr) preparita por 45-minuta deklama ĉeno pri
la vivo kaj verkaro de d-ro Schulhof (vidu la lastan paĝon en Starto
3/2004).
Skokovy
Novembra lingva seminario en Ĉeĥa
paradizo en Skokovy finiĝis. Partoprenis 33 geesperantistoj kaj ĝuis
hejmecan etoson kaj eĉ lastan tagmezan sunon. Oni solenis jubileon de nia
kara doktoro Hradil kaj ĝojigis lin kaj ĉiujn per freŝaj voĉoj
de junaj anoj de la klubo. La programo estis vere ekzotika per tritaga daŭrigo
de rakontado kaj bildoj pri Ĉinio kaj per prelegoj pri magiaj desegnaĵoj
en Anglujo sur grenkampoj, kiujn propraokule vidis Margit, kaj raporto pri
brazilano, kiu venis por konatiĝi kun personeco de Jan Hus kaj kiu
renkontis kaj travivis en Ĉeĥio helpe de vico da esperantistoj kaj
neesperantistoj densajn dek tri tagojn. Ĉar ni havis por lernado kvar grupojn,
ĉiuj havis spacon por realigi sin mem. La venonta semajna lingva seminario
en Skokovy okazos de 11-a de aprilo ĝis 17-a 2005. Aliĝu kiel kutime
por la dudeka seminario al Jindřiška Drahotová, Sadová 745, 293 01 Mladá
Boleslav, telefone + 420/326 731 845, ret-poŝte
vi estos bonvena.
Pastorelo
estas kristnaska
kontempla programo de Věra Ludíková okazinta la 14-an de decembro 2004 en Galerio
Vojo al la Lumo en Prago. Enkonduka vorto de Zdeněk Hajný estis prezentita
ankaŭ Esperante lege de Josef Vích. Pastorelon Aminda alaŭdo
kantis Renata Jandová, violonis Alexej Štěrba kaj pianludis Jiří Frank.
Eli Urbanová en televido
La 29-an de
oktobro 2004 je 12,30 h la Ĉeĥa Televido 1 elsendis duonhoran
programon por senioroj Barvy života (Koloroj de la vivo), je kies fino
la plej longa kontribuo estis dediĉita al nia poetino Eli Urbanová. La
programero estis filmita en ŝia loĝejo proksimume unu monaton pli
frue. Ŝi montris siajn esperantlingvajn librojn, legis kelkajn poemojn
Esperante kaj ĉeĥe (en traduko de Josef Rumler), rakontis pri sia
esperantista vivo pasinta kaj nuntempa en seniora aĝo. Ŝia pura ĉeĥa
prononco kaj ĝusta gramatiko kontrastis kun la antaŭaj parolantoj,
tial ŝi verŝajne parolis la lasta kaj plej longe.
Esperanto en Svitavy
Kiel ĉiujare
ankaŭ ĉiaŭtune la Klubo de Esperanto-amikoj en Svitavy aranĝis
la 9-an de oktobro 2004 Esperanto-renkonton. Kunveturis 30 partoprenantoj el
12 urboj de la respubliko. La esperantistoj vizitis la Urban Muzeon,
trarigardis ekspoziciojn de lavmaŝinoj, gladiloj kaj pri la agado de
Savstacio „Zelené Vendolí“ kompletigitajn per ekspozicioj de bildoj, skulptaĵoj
kaj fotoj pri naturo. La ekspozicioj entuziasmigis ĉefe instruistojn,
kiuj planas viziton kun infanoj. La posttagmeza programo prezentis raportojn
de E-rondetoj, interŝanĝon de spertoj kaj planojn de novaj renkontiĝoj
kaj de ekskurso al UK en Litovio. Nia rondeto povis fieri per siaj junaj
esperantistoj el la V-a elementa lernejo. Poste sekvis video-prezentado kaj
scenoriĉa rakontado de Kvido Janík, esperantisto el Šumperk, pri lia
vizito de 7 usonaj ŝtatoj, precipe de usonaj naciaj parkoj.
Libuše
Dvořáková
KAEST 2004
Dobřichovice
2004-11-12/14
Vendrede je la
16-a horo estis inaŭgurita la konferenco por proksimume 40
partoprenantoj. Detlev Blanke (Germanio) en sia prelego Kio estas
faklingvo? klarigis, ke terminologio estas nur parto de faklingvo, al kiu
apartenas ankaŭ fakaj tekstoj kaj faka komunikado. Kiel sublingvo ĝi
konsistas el lingvaĵoj de sciencoj, teknikoj, ekonomio, produktado kaj
konsumado, kiuj trovas sian formon en monografioj, eseoj, leksikonoj,
recenzoj, resumoj, biografioj, lernolibroj, produkt-akompanaj tekstoj ktp.
Heinz Hoffmann en Problemo
de „nespecifa“ speco atentigis, ke estas pli facile trovi terminon por
specifa objekto (motorvagono, stirvagono, senmotora stirvagono) ol unusence
terminologie esprimi la originan nespecifan objekton (vagono - kiel montri,
ke oni parolas pri originala simpla vagono sen postaj pliperfektigoj?).
La vendredan programon fermis Wera Blanke Pri terminoj el Vikipedio -
ekzemploj el la teatra fako. Vikipedio estas interreta enciklopedio, kiu
havas jam version en 80 lingvoj (ankaŭ en la ĉeĥa, Volapuko,
Esperanto, Ido, Interlingue kaj Interlingua). W. Blanke observis la terminojn
teatro, aktoro kaj rotacia scenejo kaj iliajn klarigojn en
la lingvoj germana, angla kaj Esperanto kaj trovis ilin nesufiĉe
eksplikitaj.
Sabatan programon
startigis Martin Minich (Slovakio) per prelego Esperanto@interreto, en
kiu li prezentis junularajn retajn projektojn lernu!, Lingva Prismo,
Interkulturo k.s. Marc Bavant (Francio) priskribis Aplikon de XML al
fakaj laboroj pri Esperanto (XML estas komputila lingvo). La lingvaj
kostoj en la Eŭropa Unio estis temo de Otto Haszpra (Hungario).
Miroslav Malovec informis pri enkomputiligo de La Enciklopedio de
Esperanto kaj pri ebloj de ĝia aktualigo. Jan Werner parolis pri Planlingvo,
kiel ni ofte nomas Esperanton, ne konsciante tute precize, kion tiu termino
fakte signifas. Amuzan kaj spritan ekskurson en la mondon de parazitoj
prezentis Rüdiger Sachs (Germanio) en sia Parazitismo kaj parazitologio.
En la homan turismikon enkondukis la aŭskultantojn Boĵidar Leonov
(Bulgario) en Evoluo de la internacia kaj ekologia turismo en Eŭropo.
Dimanĉe
Josef Hron skizis Eblojn por la elektronika prilaborado de la grandaj
tradukaj vortaroj de Esperanto per ekzemplo de sia propra elektronika
vortaro. Sekvis ĝenerala diskuto. Ĉeestis 40 partoprenantoj el 12
landoj (BG, CZ, DE, DK, FR, HU, JP, LT, PL, RO, SI, SK). Dum vigla diskuto ne
nur pri la temoj, sed ankaŭ pri la nova PIV, la stato de TEC,
terminologiaj principoj, AdE (ĉeestis nur du akademianoj, Marc Bavant
kaj Otto Haszpra) ktp. estis ankaŭ elektita la ĉeftemo de la venonta
KAEST okazonta en tradicia tempo - novembro de sekva para jaro, do nun 2006. La
ĉeftemo estos "Interreto kaj lingvoj".
Oni akceptis la
proponon de Petro Balasz (SK) esplori la eblon organizi samsemajne kaj samloke
la seminarion de esperanto@interrreto,
fine de kiu okazus KAEST, kondiĉe ke la organizantoj akceptos la
proponon.
mm+pch
Lingvaj ludoj kaj enigmoj (19)
Solvo de la
palisaroj el la antaŭa numero:
37. Kiu
amas liton, ne akiros profiton
38. Agordu
la brustojn, ho, nia fratar‘
por
nova pli vigla jam kanto
Al iom
malpli simplaj kombinaj enigmoj apartenas
REĜPROMENO
Ĝiaj
nomo kaj kombina sistemo estas prunteprenitaj el la ŝakludo. La figuro de
la reĝo en tiu ĉi ludo povas „paŝi“ sur la ŝaktabulo al kiu
ajn najbara kampeto. La saman eblon havas divenanto por kunligi per la linioj
la literojn en la reto de la kampetoj por kompletigi la kaŝitan tekston
per tiuj ĉi literoj. La teksto estadas proverbo, sentenco, versaĵo
k.s.
Jen eblaj paŝaj lini-tiroj:

La linioj, per kiuj estas kunligataj la literoj, devas esti simetriaj laŭ
la akso aŭ la centro. Tiu ĉi simetrio helpas ĉe divenado. Oni
provas kombini literojn en vortojn kunligante ilin laŭ „paŝoj de la
reĝo“ poparte sur diversaj lokoj de la reto. Tuj oni povas kontroli la taŭgecon
de la tir-linioj provante la samajn tirojn simetrie, ĉu ili donas
senceblajn vortojn aŭ vortpartojn. Unue do oni devas elprovi, laŭ kiu
simetrio la reto estas formita.
Ekzemploj de kelkaj lini-tiroj laŭ la simetrio:
aksa centra
Kunligante la partajn tirojn en la kontinuan linion,
oni trovos la kompletan tekston. Samtempe videbliĝos ĝia komenco
kaj fino (ili troviĝas najbare kunligeblaj per unu lini-tiro).
En la jena montraĵo
de la reĝpromeno estas kaŝitaj du famaj versoj el la poemo de
Zamenhof:
Solvo:
La kaŝita teksto:
Eĉ guto
malgranda konstante frapante
traboras la
monton granitan
Kaj nun provu
malkaŝi la tekston en la taska reĝpromeno:
39. (La libere
citita sentenco el la Biblio)
Josef
Cink
Rudolfs Libeks, la unua esperantisto loĝinta en Brazilo
La unua
esperantisto, kiu loĝis en Brazilo, estis s-ro Rudolfs Libeks, latvo, kiu
enmigris Brazilon en la jaro 1890, kaj loĝis en urboj, vilaĝoj kaj
kolonioj de ŝtatoj Minasĝerajso kaj San-Paŭlo. Pro lia
ofico rilate la latvajn enmigrintojn, li ofte vojaĝis Rio-de-Ĵanejron,
kie li subite mortis la 14-an de nov. 1908.
Li estas la
pioniro de E-o en Latvio: li skribis artikolojn, gvidis kursojn kaj,
en ĉefurbo Riga, en 1889 lanĉis la unuan lernolibron de la
Internacia Lingvo por siaj samlandanoj. Ĉar Zamenhof eldonis la
unuan E-lernilon en 1887, do, tio montras, kiom frue Libeks sin dediĉis al
nia grandvalora afero.
F. V. Lorenz estis
la pioniro de E-o en Ĉeĥio: en la jaro 1890 li eldonis en urbo
Pardubice la unuan E-lernolibron por ĉeĥoj, kaj fine de 1893 li
alvenis Brazilon, do tri jarojn post Libeks.
Pro historiaj
kialoj kaj pro respekto al niaj admirindaj antaŭuloj, ni juĝas
farinda laboro detalan serĉadon por malkovri, ĉu Libeks aliĝis
al iu brazila E-grupo? Ĉu li gvidis E-kurson en iu brazila
urbo? Ĉu li publikigis artikolon portugallingvan pri E-o aŭ
Esperantan pri iu ajn temo en brazila ĵurnalo, gazeto aŭ libro?
Respondon atendas pekimtv@yahoo.com.
Honorigo de esperantisto
Gazeto Přerovské
listy (Ĵurnalo de Přerov) alportis informon, ke inter eminentuloj de
la urbo Přerov, honoritaj per Medalo J. A. Komenio, estas ankaŭ Ludvík
Chytil „pro propagando de la urbo Přerov en la sfero de la Esperanta
lingvo“ (za propagaci města Přerova v oblasti esperantského jazyka).
Gratulon!
Ĉeĥiaj-nederlandaj ĝemelurboj
V září 2004 se v
Praze konala konference zástupců českých a nizozemských partnerských měst. V souladu
s výzvou UEA, aby se partnerské spolupráce účastnili také esperantisté, přijel
na pražskou konferenci Pieter Engwirda. Příjezd sice avizoval, nikdo z nás se
však konference nezúčastnil, proto prosí o dodatečnou informaci o
česko-nizozemském partnerství měst, v nichž žijí čeští esperantisté,
případně je činný jejich klub či kroužek. Důležitý údaj je název nizozemského
města, s nímž je oficiální partnerství navázáno.
Informaci pošlete
co nejdříve redakci Starta. M. Malovec
Nova UEA-volontulo
Decembre 2004
eklaboros ĉe UEA kiel volontulo juna slovako Martin Minich.
Saleziana magazino
(ĉeĥlingva)
publikigis leteron de s-anino Slávka Hamajdová pri pureco de litovaj urboj dum
la Katolika Esperanto-Kongreso sub titolo „Ĉeĥoj povus preni
ekzemplon de la litovoj“. Mencio pri Esperanto en alitema artikolo ofte pli
efikas.
Ze soupeřů mohou být spojenci k prosazení esperanta (2)
Dnes začnu nejprve
tím, že ukážu, co je beznadějné. Totiž, stoupenci esperanta a také jazyků
interlingua a interlingue jsou stále přesvědčeni, že svými informačními
materiály “snad jednou konečně” dokáží přesvědčit takové vlivné lidi, kteří
jsou ze svého postavení schopni plánovým jazykům nějak pomoci. Proč se to ale
pořád nedaří?
Podívejme se na takovéto vlivné lidi blíže. Mohou to být buď političtí
činitelé, či lidé s určitou pravomocí ve sdělovacích prostředcích, anebo
renomovaní jazykovědci. Tady si však uvědomme, že všichni tito lidé nezískali
své vlivné postavení jen tak, nýbrž že se do něho museli nějak propracovat!!!
Museli tudíž udělat úspěšnou kariéru (je lhostejno, zda s úmysly poctivými
či prospěchářskými). A jakýkoliv kariérista si chce všímat jen toho, co je pro
jeho kariéru přínosné, a nechce se zdržovat něčím “zbytečným”.
A mezi ty věci,
jimiž by se kariérista nechtěl při svém růstu zdržovat, zcela jistě patří i
plánové jazyky. Ty kariérista nepotřeboval nejen ve své dosavadní úspěšné
dráze, ale pro samou zaslepenost svou kariérou není schopen vidět jejich význam
ani ve svém dalším kariérním růstu. Vyvoďme z toho tedy pro nás poučení, že
vlivní lidé (= papaláši) jsou vůči informacím o plánových jazycích těmi
nejhluššími lidmi vůbec.
Proto jsem došel
k tomu, že úsilí je třeba napřít jinam. Vycházím z toho, že ani
v dnešní době nikdo nemůže zpochybňovat serióznost výuky latiny. Latina
se nikdy na gymnáziích neučila jako dorozumívací jazyk, nýbrž jako prostředek
k zvýšení všeobecného jazykového rozhledu (k tomu ještě přistupuje
speciální využití latiny zejména u lékařů, biologů aj.). To, že latina pro vyjadřování
o moderních záležitostech je šířena časopisem “VOX LATINA” (jak
jsem o tom řekl minule), není některým latiníkům ani známo.
Již minule jsem
označil hlavní plánové jazyky jako “zracionalizované varianty latiny”. A
tvrdím, že – podobně jako latina – i tyto “zracionalizované latiny” by mohly
být pojímány jako prostředky ke zvýšení všeobecného jazykového rozhledu.
Jistě vám neříkám nic nového, neboť i při propagování esperanta hovoříte o
jeho propedeutických hodnotách. Já to říkám takto: pokud jsme přemýšliví, tak
naučením esperanta se z nás stane “rychlený” strukturální lingvista; a
naučením jazyků interlingua a interlingue se z nás zase stane “rychlený”
etymolog. Ještě je však třeba dodat, že tyto “zracionalizované latiny” jsou
osvojitelné mnohem snadněji než latina sama.
(A každý, kdo se
z těchto propedeutických důvodů naučí zmíněným plánovým jazykům,
stane se pak pravděpodobně i příznivcem jejich využití v mezinárodním dorozumívání.)
Mezi všemi
zmiňovanými jazyky jsou vztahy mnohem bližší, než by se zdálo. Totiž, na
latinu a čtyři hlavní plánové jazyky se můžeme dívat jako na ruské matrjošky –
latina je ta největší matrjoška a esperanto pak ta nejmenší. Větší matrjoška
než esperanto je ido, ještě větší je interlingue, pak následuje interlingua a
nakonec latina to všechno překrývá.
Proč je esperanto nejmenší matrjoškou? – Proto, že esperanto využije nejméně
slov latinského původu. To se projevuje tím, že esperanto si mnoho slov
dokáže samo odvodit (např.: “patro ® patrino”). A
projevuje se to i tím, že esperanto – aby bylo vždy jednoznačné –
nepřijme ta slova latinského původu, která by se dala špatně odlišit od
jiných, přičemž místo takovýchto špatně odlišitelných slov latinského původu
pak esperanto přijme germánská slova z angličtiny nebo němčiny.
A právě na
příkladu těchto špatně odlišitelných slov latinského původu jasně vyplyne
rozdíl mezi esperantem, jazykem interlingue a jazykem interlingua:
– Latina (jakožto největší matrjoška) má např. slovo “tempus = čas”, 2. pád
“temporis”. Toto slovo ale neznamená jen “čas”, nýbrž i “počasí”. Takto
to přešlo i do románských jazyků, např. francouzština má “temps – čas,
počasí”.
– Interlingua jakožto druhá největší matrjoška přejímá slova latinského původu
tak, že si nic nepřizpůsobuje, chce být “pouhým sběratelem”; tedy slovo
“tempore” v jazyce interlingua znamená “čas” i “počasí”, přičemž správný
význam musíme poznat z kontextu.
– Interlingue je
matrjoška o stupeň menší, což spočívá v tom, že tento jazyk si už
slova latinského původu nepatrně přizpůsobí tak, aby se od sebe odlišovala.
Interlingue tedy chce být “citlivým přizpůsobitelem”. A proto se
v interlingue rozliší: “témpore = čas” a “tempe = počasí”.
– (Jazyk ido
vynechávám, uvádím ho spíše pro úplnost jako přechod mezi a esperantem a
jazykem interlingue.)
– Esperanto je
nejmenší matrjoška, což spočívá v tom, že latinské východisko tu bylo
podrobeno radikálním zásahům. Jak jsem již řekl výše, místo špatně
odlišitelných slov latinského původu přijalo esperanto germánská slova
z angličtiny nebo němčiny. Esperanto chce být tedy “radikálním
rekonstruktérem” (“radikálním rekonstruktérem” je esperanto i v tom,
že tvoří takové odvozeniny jako výše uvedené “patro ® patrino”). Tudíž esperanto rozliší: “tempo = čas” (podle latiny)
a “vetero = počasí” (podle německého “Wetter”).
Příště bych vám rád řekl o dalších pozoruhodných vztazích hlavních plánových
jazyků vůči latině (předesílám, že jsem došel k tomu, že vůbec není
náhoda, že esperanto je takové, jaké je; z toho vyplývá i genialita L. L.
Zamenhofa, který tudíž esperanto nikoliv vynalezl, nýbrž intuitivně objevil).
Toho všeho bude dobré využít při propagaci. Opět se tedy těším na vás příště.
PhDr.
Ing. Karel Podrazil
Liberec
Bildkarto kaj kalendareto
EK Plzeň eldonis
novan bildkarton kaj kalendareton 2005 (5+2 Kč) kun Esperanta teksto. Mendu ĉe
Václav Kaprál, 331 51 Kaznějov 252 (sendu poŝtmarkon 6,50 Kč) aŭ
rete esperantoplzen@ centrum.cz.
Pagi eblas ankaŭ per validaj ĉeĥaj poŝtmarkoj.
Ni kondolencas
Ĉijare
forpasis niaj samideanoj: PhDr. Lubomír Jakl, Praha 4 (71-jara), Hana
Drápalová, Brno (83-jara), Jaroslav Hradecký, Jablonec nad Nisou
(81-jara, mortis 19. 4. 2004), Vojtěch Trojan, Žacléř (28. 11. 2004).
Korespondi deziras
›
Kiu lernigos al mi la ĉeĥan?
Venontjare mi
intencas viziti la Ĉeĥan Respublikon kaj tial mi serĉas
kontaktojn en via lando. Interesas min la ĉeĥa lingvo kaj mi bezonus
iun, kiu helpus min en la lernado. Mi volonte korespondus kun ĉeĥoj
en Esperanto aŭ eventuale en via gepatra lingvo.
Marek Bamberski,
ul. Zrodlana 6, Huta Stara, 42-350 Kozieglowy, Polsko.
Josef HRADIL - 80
La 22-an de
novembro 2004 atingis sian 80-jariĝon d-ro Josef Hradil, kuracisto, honora
membro de ĈEA. Li estas motoro de la movado en Mnichovo Hradiště (bulteno
Verda Familio), kaj de iama medicinista sekcio de ĈEA (Medicinistaj
Informoj, Sano), grava membro de Universala Medicina Esperanto-Asocio
(UMEA), por kiu li prilaboris Medicinistan terminaron (1979); en sia
pensiono Espero en Skokovy li helpas al Asocio de Esperantistaj Handikapitoj
(AEH) aranĝi kursojn.
Esperanto-klubo
Prostějov oznamuje, že od 1. ledna
2005 se budou pravidelné čtvrteční schůzky konat od 17.00 hod. již v nové
klubovně na Křížkovského ul. č. 12 v Prostějově. Klubovna se nachází v centru
města.
Nezapomeňte
uhradit svůj členský příspěvek do konce roku 2004! Těm klubům
a kroužkům, které zaplatí do 31.12.2004, převedeme 10% na jejich subkonto u
svazu.
KALENDARO
29. 12. 2004
Silvestro en Česká Třebová
11.-17.4. 2005
Skokovy
Jak platit svazu
V kterékoliv pobočce Komerční banky vyplníte pokladní
složenku pečlivě ve všech kolonkách, tedy: měna účtu: Kč, č. účtu:
3330 021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: kolik platíte, jméno
a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Důležitá je kolonka Vklad
jménem kde uveďte znovu své jméno a pokud platíte za klub (EK,
sekci) uveďte stručně (EK Velim) a pošlete tajemníkovi jmenný seznam.
Nezbytně nutný je variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé
(viz seznam) nebo bude vždy uvedeno pro jednotlivou akci. Konstantní symbol je
0379 při platbě v hotovosti. Při bezhotovostní platbě z účtu je KS 0308. Pokud
platíte více položek, sečtěte je a poukažte celkovou částku (ušetříte
svazu bank. poplatky). Rozpis položek pošlete tajemníkovi. Seznam čísel:
06940
členství ČES
06941
členství UEA
06942
předplatné Starta bez členství
06943 dary
ČES
06944 zápisné
do Odborné knihovny ČES
07001
předpl. Monato (650,-Kč)
07002
předpl. La Gazeto (650,- Kč)
07003
předpl. La Ondo de Esp-o (500,- Kč)
07004
předpl. Juna Amiko (300,- Kč)
07005
předpl. Literatura Foiro (970,- Kč)
07006
předpl. Heroldo de Esp-o (1030,- Kč)
07007
předpl. Femina (650,- Kč)
50200 sekce
železničářů
50400 komise
pedagogická
50401
písemný kurs začátečníci
50402
písemný kurs pokročilí
50403
členství ILEI
50404
Paroliga kurso
50405
svazové zkoušky
50800 sekce
nevidomých LIBE
50900 sekce
zdravotníků UMEA
51000 sekce
křesť. esp. KELI
51100 sekce
katol. esp. IKUE
51200 sekce
informatiky
70100 komise
pro tisk a inf.
80200 ediční
fond
80300
propagace v tisku
80400 fond
Tilio
Zájemci o časopisy,
pište na adresu nového
peranta: Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615
651, cea.polnicky@quick.cz Variabilní symboly (v.s.) a částky najdete také v
levém sloupci této strany
Monato: 650,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran
formátu A4
La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu
A5
La Ondo de
Esperanto: 500,- Kč, v.s. 07003, 11
čísel ročně, 24 stran formátu A4
Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formát
A5
*Literatura
Foiro: 970,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel,
56 stran formátu A 5
*Heroldo de
Esperanto: 1030,- Kč, v.s. 07006, 17
čísel, 4 strany formátu A 3
*Femina: 650,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla, 28 stran formát A 4
*Ke třem posledně
jmenovaným časopisům vydavatel vzkazuje, že předplatitelům z býva–lých
socialistických zemí prodlouží předplatné na rok 2005 automaticky o další
rok (do prosince 2006), pokud současně zažádají o Esperantské občanství
(v tzv. Esperanta Civito).
Všechny platby
možno platit na účet svazu 3330 021/0100, Komerční banka Poděbrady podle pokynů
Jak platit svazu (viz vlevo).
|
Periodikum Českého esperantského svazu (35. ročník) Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, malovec.starto@clavis.cz; www.clavis.cz/starto Členská evidence a změny adres: Pavel Polnický, ČES Uzávěrka dalšího čísla: 1.2.2005 ISSN 1212-009X
|
|
Presorgano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (35-a jarkolekto) Abonebla ĉe UEA, ĉe niaj perantoj aŭ rekte ĉe nia Asocio, Abonprezo: 10 eŭroj (se aerpoŝte: + 2 eŭroj) Redaktoro: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,Ĉeĥio, e-mail: malovec.starto@clavis.cz; www.clavis.cz/starto Presis: HRG Litomyšl
|
|
¶ Starto ¶ organo de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio, 4-foje jare. Abono 10 eŭroj (+ 2 eŭroj aerpoŝte),
rete Starto: malovec.starto@clavis.cz,
www.clavis.cz/starto, rete ĈEA:
cea.polnicky@quick.cz (sekretario)
podhradska@volny.cz (prezidanto)
www.kuk.cz/cea/ Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze. Membrokotizoj: A 300 Kč, B 200 Kč, C 100 Kč, D 500 Kč, Z 1000 Kč, Starto-abono 200 Kč, F libervola, enskribo 20 Kč. Korespondaj kursoj: 600 Kč komencantoj, 700 Kč progresintoj. Aliĝoj: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz Libroservo: Zdeněk Pluhař, Lamačova 658/6, 15200 Praha, tel. 251 817 732, m.pluharova@worldonline.cz Sekcioj de ĈEA: junulara, katolika, kristana, blindula, medicina, fervojista, pri informadiko Komisionoj de ĈEA: pedagogia, gazetara-informa Asocia adreso: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, c/o Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady Asocia koresponda adreso: c/o Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz IČO de ĈEA: 00 44 30 34 Banko-konto de ĈEA: 3330 021/0100, Komerční banka Poděbrady ISSN 1212-009X |
|
Komitato de ĈEA: Prezidanto: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 543 233 047, podhradska@volny.cz (vnější a vnitřní vztahy, čestní členové) Vicprezidanto: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz (zápisy, koncepce, metodika) Vicprezidanto (komitatano A de UEA): Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 257 712 201, fakso 257 712 126 chrdle@kava-pech.cz (mezinárodní vztahy, UEA, vydavatelská činnost) Sekretario: Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01 Poděbrady, tel./fax. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz (sekretariát, členská základna, účetnictví) Kasisto: Jindřich Ondráček, Bubenská 17, 170 00 Praha, tel. 220 879 386 (konference, sjezd) Komitatano: Libuše Dvořáková, Zahradní 2/B, 568 02 Svitavy, 461 532 257, dvorakovalibuse@quick.cz, dvorakova.libuse@ khspce.cz (kluby) Komitatano: Jiří Tomeček, Dr. Bureše 3, 370 05 České Budějovice, 602 611 584, jirka.tomecek@post.cz (sekce, komise) Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio: Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. č. 1, 130 00 Praha 3, tel. 603 444 828 Kontrolgrupo de ĈEA: Prezidanto: Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, josef.hron@vakpce.cz, tel. 466 401 942; Věra Štěpánová, Jana Zajíce 2873/22, 400 11 Ústí n. L., slaharova.v@kr-ustecky.cz ; Jiří Souček, Mečislavova 223/8, 140 00 Praha 4, soucek.pcp@lf3.cuni.cz Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 547
240 690, malovec@volny.cz, malovec.starto@clavis.cz Kontrollegis: L. Dvořáková, P. Polnický, V. Kočvara, M. Pastr ňák Gazetara-informa komisiono: Jarmila Čejková, Malý Koloredov 1538, 738 01 Frýdek-Místek Redakto-fermoj: 1.2.; 7.5.; 15.8.; 15.11. |