Starto 4/2006 (217)

 

 

11-a kongreso de ĈEA

En la tagoj 21.-23. 10. 2005 en la hotelo Dukla de Vyškov kunvenis cento da asocianoj, por pritaksi sian laboron dum la pasinta periodo kaj por elekti novan komitaton.

Vendredo estis alvetura tago, tamen jam antaŭvespere la kongresanoj vizitis lokan Bibliotekon de Karel Dvořáček, kie estis instalita Esperanto-ekspozicieto en la koridoro de la dua etaĝo. La direktoro D-ro Vladislav Raška persone ĉiĉeronis, priskribis la historion de la domo, montris la mezepokan puton en la vestiblo, prezentis ĉiujn ĉambrojn kun prunteblaj libroj. Kaj precipe la biblioteko fieras pri siaj plej gloraj aŭtoroj, romanverkisto Karel Dvořáček (1911-1945) kaj arabisto Alois Musil (1866-1944), kies aventuraj libroj por junularo popularigas la araban kulturon, sed lia ĉefa signifo estas en sciencaj verkoj.

Post la vespermanĝo estis projekciataj fotoj el la kongresoj en Vilno kaj Zakopane kun komento de junulo Marek Blahuš, poste oni povis ĝui kelkajn lecionojn el la videokurso Pasporto al la tuta mondo.

La ĉefa kongresa traktado okazis sabate antaŭtagmeze. La programon inaŭguris koncerto de la loka infankoruso Motýlek, V. Hirš diris kelkajn vortojn pri Vyškov kaj la ĉeestantoj omaĝis per minuto da silento al la forpasintoj.

La kunvenon gvidis J. Tomeček. Unue li transdonis la vorton al P. Chrdle, kiu informis, kiel estis plenumita rezolucio de la pasinta kongreso. Sekvis preskaŭ unuhora raporto de la prezidantino V. Podhradská pri la laboro de nia asocio dum la lastaj tri jaroj, sekretario P. Polnický prezentis situacion financan kaj pri la membrobazo, J. Hron koncize informis pri la agado de kontrolgrupo.

La kulmino de la antaŭtagmeza pro­gramo estis elekto de novaj honoraj membroj de ĈEA: Josef Hron, Ludvík Chytil, Zdenka Novotná, Jindřich Ondráček, Bohuslava Pelclová, Miloslav Šváček.

En diskuto J. Příborský salutis la kongreson nome de la blindula sekcio, Dáša Chvátalová kaj Marek Blahuš prezentis novan asocion de la ĉeĥa Esperanto-junularo, M. Vaněk prezentis enketon de opinioj pri nia asocio, P. Chrdle atentigis pri la monkolekto por monumento omaĝe al Milan Zvara. Pri la agadoj de IKUE kaj IFEF raportis M. Šváček kaj J. Tomíšek.

La prezidanto de la elekta komisiono K. Janík disdonis balot-biletojn kun nomoj de kandidatoj por la nova asocia komitato kaj la kongresanoj havis preskaŭ tutan posttagmezon por pripensi sian elekton.

Post tagmanĝo la kongresanoj en du grupoj gvidataj de J. Vojáček kaj V. Hirš promenis tra Vyškov, vizitis la urban muzeon kaj je la 16-a horo ili jam denove sidis en la kongresa salono por partopreni la balotadon. Ĉiuj kandidatoj estis prezentitaj, poste la kongresanoj ĵetis balotilojn en balotujon.

La rezultoj de la balotado estis prezentitaj post vespermanĝo antaŭ la tradicia dancamuzo kun tombolo, kiun sprite gvidis Kvido Janík. Samtempe okazis la unua kunsido de la nova komitato.

Kun la disdivido de la funkcioj estis la kongresanoj konatigitaj dimanĉe antaŭ­tagmeze: Jana Melichárková (prezi­danto), Petr Chrdle (vicprezidanto kaj eksteraj rilatoj), Jiří Tomeček (vic­prezidanto), Pavel Polnický (sekre­tario), Vratislav Hirš (kasisto), Věra Podhradská (kluboj, konferencoj), Miroslav Vaněk (sekcioj, komisionoj). La kontrolgrupo estis reelektita: Josef Hron (prezidanto), Věra Štěpánová, Jiří Souček (membroj).

Josef Hron klarigis, kial ne realiĝis esperantlingva traduko de la Eŭropa konstitucio, poste sekvis riĉa ĝenerala diskutado pri lerniloj, legolibroj kaj propagandiloj, pri esperantlingvaj retaj paĝoj kaj prospektoj de niaj urboj, pri informado en la gazetaro kaj pri laboro kun infanoj kaj studentoj. Fine P. Chrdle tralegis la kongresan rezolucion, kiu estis akceptita. La nova prezidantino dankis la ĉeestantojn kaj speciale la organizantojn kaj fermis la kongreson.

Dum la kongreso funkciis ankaŭ Libroservo sub zorgo de Z. Pluhař kaj estis prezentitaj novaj libroj (Taglibro de mia frato, Heroo de amo, Zamen­hofova ulice).

mm

 

REZOLUCIO

La 11-a kongreso de ĈEA, okazinta en Vyškov de la 21-a ĝis la 23-a de oktobro 2005,

aprobas

1-e  raporton pri la agado de ĈEA, ra­por­ton pri la mastrumado kaj ra­por­ton de la Kontrolgrupo inter la 10-a kaj 11-a kongresoj

2-e  komitatanojn pro la funkci­peri­o­do 2005 – 2008: Vratislav Hirš, Petr Chrdle, Jana Melichár­ko­vá, Vě­ra Podhradská, Pavel Polnic­ký, Jiří Tomeček kaj Miroslav Va­něk

3-e  la Kontrolgrupon: Josef Hron, Jiří Souček kaj Věra Štěpánová

4-e  la proponon de la Kontrolgrupo enkonduki bazan kotizon por la dum­vivaj mem­broj de ĈEA, ekz. 100,- Kč/jaro

5-e  atribuas honoran membrecon al s-anoj: Josef Hron, Ludvík Chytil, Zdeňka Novotná, Jindřich Ondrá­ček, Bohuslava Pelclová kaj Milo­slav Šváček

taskas

1-e  al la komitato de ĈEA realigi la proponon de la Kontrolgrupo en­kon­duki bazan kotizon ankaŭ por la dumvivaj membroj de ĈEA

2-e  al la komitato de ĈEA teni regulajn kontaktojn kun la ceteraj memstaraj Esperanto-organizaĵoj en Ĉeĥio, precipe kun la nove fondita Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ)

3-e  al la komitato de ĈEA plivigl­igi la rilaton al EEU kaj laŭeble enkonduki li­bervolan kotizon por la aktivecoj de ĈEA enkadre de EEU

4-e  al la komitato de ĈEA trans­doni la kolektitan monon 1 500,- Kč nome de la kon­greso al la komisi­ono por starigo de la monumento de Milan Zvara en Poprad

5-e  al la komitato de ĈEA pli atenti la lingvan nivelon de oficialaj Espe­rantaj tekstoj (ankaŭ en Interreto)

6-e  al la membroj de ĈEA pli aktive klarigadi en sia ĉirkaŭaĵo la eblojn de Esperanto en la informado pri instancoj, urboj, regionoj, orga­niz­aĵoj ktp.

 

 

Internacia Paroliga Semajno

 

Inter la 10-a kaj 16-a de oktobro 2005 realiĝis en Dobřichovice konversaciaj kursoj, kies etoson plej bone esprimas fotoj.

 

Plenumo de la laborplano 2002-2005

Raporto de Věra Podhradská

Esperanto kaj interreto

La 26-an de septembro 2005, en la Tago de Eŭropaj Lingvoj, publik­i­gis japana esperantisto Etsuo Miyoshi en multaj eŭropaj lingvoj tutpaĝan anoncon pri Esperanto - nialande ĝi aperis en Právo kun referenco al nia reta domajno. Tial ni klopodis aktualigi la domajnon antaŭ tiu ĉi dato. La domajnon administras Aleš Tomeček el České Budějovice, li donis al ĝi novan dezajnon, konektis ĝin per ligoj al aliaj niaj retejoj, precipe al la paĝoj de nia junularo, kiujn prizorgas Marek Blahuš kaj Tomáš Břichá­ček. Per tio estis ankaŭ plenumita la unua punkto de Laborplano el la pasinta kongreso. En la domajno oni povas trovi ankaŭ mapon de Ĉeĥio kun indikoj pri niaj kluboj. Kelkaj kluboj havas ankaŭ siajn proprajn retejojn: Brno, Mladá Boleslav, tendaro en Lančov, Pardubice, Přerov, Příbram, Svita­vy, Strážnice. El sekcioj havas siajn paĝojn IKUE, sekcio de Informa­di­ko, Sekcio de Junularo kaj la Peda­go­gia Komisiono. Ankaŭ la  mem­sta­ra asocio AEH havas sian retan prezentiĝon.

Alia punkto estis krei Esperant­lingvajn retajn paĝojn de ĉeĥaj urboj. Nove sukcesis Viktor Dvořák ĉe oficialaj retaj paĝoj de Moravské Budějovice (kun traduko de Zdeněk Hršel) kaj Margit Turková ĉe ofi­ci­a­laj paĝoj de Příbram. La magis­trato de M. Budějovice volas kunla­bo­ri kun nia asocio kaj ligi kontak­tojn kun novaj partneraj urboj en la mondo pere de Esperanto. El pli frua tempo ekzistas paĝoj pri Most, Svatý Jan pod Skalou, Muzeo de Šumava, Helštýn, Hostýn  kaj Psi­ki­atrio en Kroměříž. Oficialaj paĝoj de Pardubice kaj Strážnice informas pri la loka Esperanto-movado. Info­rmon pri preskaŭ ducent ĉeĥaj urboj enmetis en la retan enciklopedion Vi­ki­pedio Petr Tomašovský el Hlu­čín, kiu apartenas al la plej aktivaj kontribuantoj al la enciklopedio en­tu­te. Li aldonis informojn ankaŭ pri niaj historiaj regantoj, aktoroj k.s., sekve apenaŭ iu alia lando en la in­ter­reto disponigas tiom da informoj en Esperanto kiel Ĉeĥio.

Miroslav Malovec enmetis en Viki­pe­dion ĉiujn informojn el Enciklo­pe­dio de Esperanto el la jaro 1935, por ebligi aktualigon de ĉiuj artiko­loj pri nia tutmonda movado, kaj aldonis artikolojn pri kelkaj ĉeĥaj verkistoj. Ceteraj niaj kontribuantoj al Vikipedio estas Marek Blahuš, Jan Pospíšil, Dimitri Loverman kaj Vít Zvánovec.

En la reto estas publikigataj ankaŭ gazetoj Starto, Dio Benu, Informilo de AEH kaj Aŭroro, nove aperas ankaŭ protokoloj el la komitataj kunvenoj, asocia statuto kaj aliaj dokumentoj. Tri niaj plej grandaj bibliotekoj (ČES, Česká Třebová, Brno) kaj Libroservo estas troveblaj en la reto. Atingeblaj estas ankaŭ kvar kursoj de Esperanto en la ĉeĥa lingvo. Personoj, kiuj estas atingeblaj rete, ricevas ankaŭ tiel nomatajn Retajn Komunikojn de ĈEA, kie estas aktualaĵoj pli rapide anoncataj ol en presataj informiloj.

Brno havas en la interreto urban enciklopedion, kien la lokaj espe­rantistoj sendis kontribuojn pri siaj eminentuloj (Scheiber, Vondrou­šek, Šikula, Krchňák)  kaj pri kelkaj eventoj (fondo de la klubo, Verda Stacio, Konstitucia kongreso de ĈEA). La kontribuoj estis akceptitaj kaj publikigitaj. Prof. Novobilský kompletigis informojn pri sia patro, kiun tribunalo en Brno kondamnis al morto dum la okupacio.

En Přerov estis pro meritoj pri la propagando de la urbo per Espe­ranto honorigita Ludvík Chytil per medalo J. A. Komenský - la infor­mo estas publikigita en la reto en la urba informilo.

En la reto troviĝas kompreneble ankaŭ vico da eksterlandaj Espe­ran­to-retejoj. La brazila paĝo, nomata Ĝangalo, alportas ĉiutage raportojn pri politikaj kaj aliaj eventoj en la mondo, ĉiutage ĝin vizitas 3500 homoj. Ĝangalo preparas ankaŭ projekton de esperantlingva televi­do, la priskribo de la projekto ekzis­tas en 12 lingvoj inkluzive de la ĉea (ni ne scias, kiu tradukis). La retejo NUN alportis interesaĵojn el Esperantujo, kiujn la homoj mem enmetis. La retejo Esperanta litera­turo en la reto kolektas informojn pri ĉiuj beletraj Esperanto-tekstoj, kiujn esperantistoj en la tuta mondo publikigis en la reto. Per klako de muso vi povas malfermi kaj legi ĉiun el la tekstoj, do ĝi impresas kiel reta biblioteko plena de libroj,

 

ekde poemoj ĝis romanoj. Per musoklako vi povas malfermi infor­m­ejon pri la originaj Esperanto-verkistoj (en niaj retejoj ankaŭ ĉeĥlingve).

Nun ekzistas en la tutmonda reto pluraj miloj da Esperanto-prezent­iĝoj, precipe de UEA, landaj kaj fakaj asocioj, Akademio de Espe­ranto, unuopaj kluboj, ankaŭ kursoj, vortaroj, enciklopedioj kaj litera­turo, fine ankaŭ gazetaj artikoloj kun mencio pri Esperanto. Interretaj serĉiloj trovas ĉirkaŭ 100 milionojn da lokoj kun la vorto Esperanto. Troveblaj estas ankaŭ profesiaj firmaoj, kiuj uzas Espe­ranton (KAVA-PECH, Penziono Espero) aŭ kiuj nomiĝas Espe­ranto (kafejo Esperanto en Frýdek-Místek), mul­taj hoteloj Espe­ranto en la mondo. En Mladá Boleslav aktivas firmao Esperanto s.r.o., kiu liveras tenilojn por freziloj kaj torniloj, en Uherský Brod kantas infana koruso Esperanto.

Sekcioj

Membroj de ĈEA grupiĝas laŭ siaj interesoj en diversaj sekcioj. Ni havas sekciojn tre aktivajn, kiuj eldonas informilojn por siaj mem­broj, organizas renkontojn kaj akti­ve partoprenas agadon de interna­ciaj organizoj. Al la plej aktivaj apartenas la katolika sekcio kaj sekcio de blinduloj, same kiel la memstariĝinta asocio de handika­puloj.

Per riĉa agado povas fieri ankaŭ sek­cio de fervojistoj kaj sekcio kris­tana. Sian agadon disvolvas ankaŭ sekcio de informadiko, fon­dita antaŭ tri jaroj en la pasinta kongreso.

Post jaroj de klopodado pri restar­igo de junulara sekcio formiĝis ĉi­jare memstara organizo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Unu el la moti­voj de la memstareco estas espero ĉerpi subtenojn el junularaj fondu­soj, kiujn nia asocio apenaŭ ricevus.

Apud la menciitaj sekcioj ekzistas en nia asocio ankaŭ sekcioj pasivaj, kiujn iniciatis unuopuloj, sed ne trovis daŭrigantojn. La komitato klo­po­dis helpi al funkciuloj revivigi la agadon, sed la komitato ne povas krei sekcian programon nek labor­planon. Laŭ la Statuto sek­ciojn formas asocianoj de simila intereso, sed se la intereso forvelkis, ne ha­vas sencon teni la sekcion formale.

La asocia komitato decidis nuligi la sekcion de SAT-amikoj, kiu lastfoje montris vivon en 2001, kaj skoltan sekcion, ĉar ankaŭ ĝi dum pluraj jaroj ne laboris.

La pedagogia sekcio estis ŝanĝita je pedagogia komisiono, ĉar ligi kontaktojn kun ILEI por la asocio tre gravas.

Ni alparolis funkciulojn de la medicina sekcio kaj de la ŝaka sekcio, sed kiel jam estis dirite, la aktiveco devas veni de la sekcianoj.

Gazetara kaj informa komisiono

Post la forpasinta Drahoš Kočvara ekzorgis pri la kolektado de gazetaj eltondaĵoj Jarka Čejková kaj senlace kolektas artikolojn en la ĉeĥaj amaskomunikiloj pri ideo de internacia lingvo kaj pri Esperanto-movado. Kelkajn el la artikoloj oni povas trovi en nia interreta domajno.

Aŭtoroj de la kontribuoj aŭ iliaj iniciatintoj estas kutime esperant­istoj, niaj asocianoj. Gazetaro bezo­nas impulson, kia estis ekzemple la tutpaĝa intervjuo kun la japana esperantisto Etsuo Miyoshi en la ĵurnalo Právo aŭ apero de nia poetino Eli Urbanová en televidaj programoj Velký vůz kaj Barvy života aŭ de Jaroslav Suchánek en Radio Ostrava. Proklami sin publi­ke esperantisto povas ĉiu el ni kaj ne bezonas temi nur pri amase spektataj televidaj programoj kiel Milionář, Riskuj kaj AZ kvíz, kie partoprenis ankaŭ niaj membroj, kiuj menciis Esperanton kiel sian hobion. Ĉu vi alparolis lokajn redakciojn okaze de la Tago de Eŭropaj Lingvoj la 26-an de septembro?

De tempo al tempo la redaktoroj mem alparolas niajn membrojn, ekzem­ple meze de aŭgusto la ĵur­nalo Rovnost turniĝis al Miroslav Malovec kun kelkaj demandoj, kies respondoj poste aperis en formo de intervjuo. Tamen oni publikigis nur tion, kio koncernis la urbon Brno, ne ekzemple informon pri nia ten­da­ro en Lančov. La redakcioj ĝene­rale rifuzas artikolojn, kiuj propa­gandas Esperanton, sed interesiĝas pri artikoloj, ke pere de Esperanto estis propagandata ilia urbo aŭ regiono, ekzemple dum la univer­sala kongreso.

Memstara ĉapitro povus esti klubaj bultenoj, informiloj kaj cirkuleroj, kiuj pro manko de mono kaj de volontuloj aperas ne regule kaj perdigas intereson de la membraro. Iomete povas helpi publikigado en la interreto, kvankam ne ĉiuj esperantistoj estas retanoj.

Kelkaj kluboj, sekcioj kaj bultenoj jam havas sian retan paĝon, al la ceteraj ni povas helpi, sed necesas trovi iun respondeculon, kiu gardos aktualecon de la informoj, ĉar ne­aktualaj informoj malutilas anstataŭ pro­pagandi. Se vi trovos paĝon kun ne plu validaj informoj, ne hezitu skri­bi al la aŭtoro. Ni vivas en la mon­do de informoj kaj vi mem scias, kiel oni aprezas aktualan kaj precizan informon.

La konkurso pri la plej bela reta paĝo ne realiĝis, ĉar ni havis sufiĉe da labo­ro kun nia propra domajno, plie la pa­ĝoj ankoraŭ ne estas sufiĉe multaj. La tasko do transiras al la venonta funkcia periodo.

En la reto estas alirebla kompleta lernolibro de Theodor Kilian, ak­tu­al­igita de Dieter Berndt kaj Miro­slav Malovec kaj transformita en retan kurson fare de sinjoro Zdeněk Maršík, kiu mem ne estas esperant­isto, sed favoranto kaj bona kompu­til­isto. Mi­chal Balík, geedzoj Kareš kaj Josef Vo­já­ček la unu­opajn lecionojn laŭt­legas kaj la unuaj 14 lecionoj do estas dispon­eblaj ankaŭ en aŭdo-versio. Simile ni volus prilabori la kores­pondan kurson de Josef Cink.

Starto

La presado de Starto estis transigita el Opava al Litomyšl kaj la lasta numero jam estis presita en Svitavy, kie inĝ. Dvořáková loĝas proksime de la presejo kaj povas pli helpo­prete kunlabori. Ŝia propono enmeti en Starton aktualajn invitilojn por aran­ĝoj estis uzata nur sporade.

La redaktoro grupigas la kontri­buojn ne laŭvice, kiel ili alvenis, sed laŭ parencaj temoj (klubaj ra­portoj, kon­do­lencoj, aranĝoj, dat­revenoj ktp.). Sed dum la laboro li ne scias, kiuj kon­tribuoj ankoraŭ venos ĝis la reda­ktofermo, pro tio ne ĉiuj artikoloj estas lokitaj tute logike, se ili venis last­momente. Plej facile estas pri­laborataj tiuj kontribuoj, kiujn li ricevis rete kaj Esperantlingve, sed li scias prila­bo­ri ankaŭ tiujn, kiuj venis surpapere kaj en la ĉeĥa lingvo. Laŭ la kodekso de redaktoro devus esti ĉiuj kontribuoj Esperantlingvaj. Escep­ton ni faras tiam, kiam ni turniĝas al komencantoj.

Verkistoj

Bone funkcias kunlaboro kun la verk­istinoj Věra Ludíková, Zdenka Ber­gro­vá kaj lastatempe ankaŭ Eva Kan­tůrková. Jiří Patera tradukas fabelojn de Z. Bergrová, jam forpasinta Jaro­slav Mráz esperantigis tekstojn Pošli to dál (Sendu ĝin pluen) de V. Lu­dí­ková. Nun daŭr­igas la laboron M. Malovec. En la lasta libro Pošli to dál III estis lia artikolo pri la Esperanta verkisto František Omelka kaj poemoj de Eli Urbanová, Zdenka Bergrová, Jiří Karen, Čestmír Vidman kaj Gerrit Berveling. La enkondukan tekston tradukis el Esperanto al la lingvo ewe Kokou Sagbadjelou, la prezi­danto de togolandaj esperantistoj. M. Malovec prizorgas ankaŭ interretan paĝon, kie estas la nomi­taj ĉeĥaj verkistoj pre­zentataj.

 

El aktivadoj de la Katolika Sekcio

La nunjaraj aktivadoj de la Katoli­ka Sekcio de ĈEA estis sufiĉe abun­daj, kompreneble precipe por tiuj, kiuj ilin povis aktive partopreni.

Jam februare ekestis ebleco parto­pre­ni kristanan seminarion por espe­rantistoj en Strasburgo kun vizito de Eŭropa Parlamento kaj renkonto kun ties deputitoj. La sekcion dum la seminario reprezentis ĝiaj prezidanto Miloslav Šváček kaj vicprezidanto Ing. Jan Kalný, kiu tie prezentis tre interesan prelegon.

En la monato majo okazis du belaj aranĝoj. La unua estis tritaga renkonto de la sekcianoj en Česká Třebová, kadre de kiu okazis ankaŭ konferenco de la sekcio kun elekto de la sekcia komitato por trijara balotperiodo. La dua estis ankaŭ renkonto ne nur de la sekcianoj, sed ankaŭ de ekstendaranoj de la naŭ katolikaj E-tendaroj, okaz­intaj tiutempe preskaŭ mirakle en vilaĝeto Herbortice. Tridek ekstenda­ranoj renkontiĝis rekte sur la iama tendarejo, por kune rememorigi al si neforgeseblajn travivaĵojn.

Belegajn travivaĵojn en internacia esperantista medio eluzis julie dudek unu sekcianoj, partopreninte la 17-an Eku­menan E-Kongreson en hungara urbeto Piliscsaba. Kadre de ĝi ne mankis ekskursoj al urbo Esztergom kaj la ĉefurbo Budapeŝto.

Nu kaj aŭguste okazis la plej grava nunjara sekcia aranĝo – la 14-a Kato­li­ka E-Tendaro en Sebranice. Parto­prenis ĝin 55 personoj, inter ili kvin gastoj el Slovakio kaj Slovenio. Kro­me por unu-du tagoj vizitis la tenda­ron multaj karaj gastoj. Sian lingvo­scion oni povis pliperfektigi en E-kursoj por komencantoj, progresintoj kaj en la konversacia kurso.

Belegajn kongresajn travivaĵojn dum la pasintjara IKUE-kongreso o­ka­zinta en Litovio memorigis al ni oktobre en nia lando gastanta kant-koruso el la kongresurbo Kretinga, kiu danke al niaj sekcianoj havis ne nur garantitan bonan tranokteblecon, sed ankaŭ eblecon prezenti sian belegan koncerton en urbo Holešov.

Kompreneble, multaj sekcianoj ankaŭ aktive partoprenas aranĝojn de aliaj asociaj sekcioj kaj lokaj E-kluboj aŭ rondetoj. Tion atestas ankaŭ la fak­to, ke kvar personoj el ses honorigitaj per titolo „Honora membro de ĈEA“ es­tas ĝuste membroj de la  katolika sekcio.

Jam dek kvin jarojn aperas kvaron­jara gazeto de la sekcio „Dio be­nu“, legata ankaŭ en multaj ekster­landoj.

Tiom nur tre koncize pri aktivadoj de la Katolika Sekcio en la nuna jaro. La venonta jaro fariĝos por la sekcio tre grava, ĉar ĝi transprenis realigi denove gravan taskon – aranĝon de la 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad, en la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de ju­lio 2005. Kun ĝojo estis akceptita propono de Ĉeĥa E-Junularo, ekligi kunlaborajn kontaktojn kun nia sek­cio, precipe ankaŭ lige kun aranĝo de la venontjara IKUE-kongreso. Parto­preni la kongreson povas ne nur la katolikaj esperantistoj, sed ĉiuj, kiuj simpatias kun iliaj aktivadoj. Pli detalajn informojn rilate al la kon­greso kaj la Katolika Sekcio de ĈEA volonte disponigos al vi ĝia prezi­danto Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, retpoŝte: m.svacek @seznam.cz aŭ pertelefone: 581 228 304, akireblaj ili estas ankaŭ pere de TTT-paĝoj: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/

 

Jednání svazového výboru

Dne 12. 11. 2005 se konalo v Brně 13. jednání výboru ČES. Bylo to první jednání nového výboru zvoleného na sjezdu ve Vyškově.

Na jednání byli pozváni odstupující členové, paní Libuše Dvořáková a pan Jindřich Ondráček, předseda dozorčí rady pan Josef Hron, redaktor Starta pan Miroslav Malovec a předsedkyně ČEM slečna Dáša Chvátalová.

Nový výbor poděkoval odstupujícím členům za jejich práci, popřál zdar v jejich další činnosti a osobním životě a předal malé pozornosti.

Členové výboru si rozdělili další kompetence (viz strana 98), rozpracovali usnesení, určili postup další práce, ustanovili inventurní komisi a zabývali se záležitostmi týkajícími se esperant­ského odboru v Muzeu v České Třebové.

Dále se zabývali členskou základnou, hospodařením svazu a přípravou rozpoč­tu na rok 2006. V rámci snižování výda­jů stanovili čtyři pravi­delná jednání ročně a schválili hlasování prostřed­nictvím e-mailu.

Členové výboru zodpovědní za činnost klubů a sekcí se zkontaktují s jejich předsedy a dohodnou se na další spolu­práci s výborem.

Na svazových internetových stránkách jsou vystaveny informace ze sjezdu ve Vyškově, budou vystavovány zápisy z jednání výboru a elektronická verze časopisu Starto.

Výbor byl informován o jednání E-Vi­še­grádské čtyřky v Bratislavě a o vněj­ších vztazích s EEU.

-mv-

 

Lada BALA - 85

 

Ladislav Bala el Moravské Budějovice, membro de EK Třebíč, honora membro de ĈEA, festis la 28-an de aŭgusto 2005 sian 85-jariĝon. Li apartenis al ĉefaj kunlaborantoj de Pavel Sittauer dum or­ga­nizado de Someraj Esperanto-Tenda­roj en Lančov. La historion de la tendaro li dokumentis per ekspozicio de fotoj (instalita en la tendaraj oficejo kaj manĝejo) kaj per detala statistiko pri la partoprenintoj de la kursoj en la tendaro.

 

Dieter Berndt - 70

La 29-an de junio 2005 ĝisvivis 70-jariĝon nia germana lanĉovano „Čenda“, tradukinto de Knaboj de Kastora Rivero de J. Foglar.

 

Novaj honoraj membroj

 

Samideano Ing. Josef Hron – membro de EK de Dr. Schulhof Pardu­bice, kie li aktive laboras kiel kasisto. Gvidas konversacian kurson. En 1996 li fariĝis membro, poste prezidanto de asocia kontrola komisiono. Li aktive laboras ankaŭ en AEH, nun kiel vicprezidanto. Nunjare li gvidis karava­non al UK Vilno, kiun aranĝis AEH. Krom tio, li jam kelkajn jarojn kompilas grandan Esperanto-vortaron en elektro­ni­ka formo kaj prelegas pri tiu laboro. En lasta tempo li ankaŭ publikigas en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj.

Samideano Ludvík Chytil esperantist­iĝis jam en 1953, membro de EK Přerov. Li apartenas al fondintoj de la klubo kaj multajn jarojn estis kluba prezi­danto. Li senĉese estis kaj ĝis nun estas „motoro“ de la klubo. Li scias laŭdi bonan laboron, sed ankaŭ kritiki, kio al li ne plaĉas, estas egale ĉu ĉe ni aŭ eksterlande. Li partoprenis jam 12 universalajn kongresojn de UEA kaj partoprenas multajn diversajn aranĝojn enlande kaj eksterlande. Li esperantigis multajn propagandajn materialojn pri Přerov kunlaborante kun urbaj insti­tucioj – urba magistrato, urba muzeo. En la jaro 2004 la urbestro transdonis al li urban premion – Medalon J. A. Komenský pro propa­gando de la urbo per Esperanto.

Samideanino Zdenka NOVOTNÁ, pre­zi­dantino de Esperanto rondeto „Ami­keco“ en Česká Třebo­vá. Ŝi aktive laboras an­kaŭ en AEH kaj IKUE. De 1986 ŝi ofereme instruas lernantojn en bazaj  lernejoj en Česká Třebová, Opatovec, Brandýs n/Orlicí. Kun „siaj“ infanoj ŝi preparas propagandajn programojn, or­ga­nizas diversajn programojn – scene­tojn, dancetojn, kantetojn ktp., kiujn sukcese prezentas en diversaj  aranĝoj, - asociaj konferencoj, diversaj renkon­tiĝoj, sed ankaŭ eksterlande – Francio, Britio, Pollando, Hungario, Italio, Litovio, Latvio, Kroatio. La programoj havis ĉie grandan sukceson. Zdenka Novotná aperas ĉie, kie ŝi estas necesa por Esperanta movado. 

Samideano Jindřich ONDRÁČEK unuafoje kontaktis Es­pe­ranton en la jaro 1953 en Plzeň, kie li vizitadis Esperanto-kur­son gvidatan de la fama ĉeĥa esperantisto Rudolf Burda. En tiu jaro li ankaŭ aniĝis en la Esperanta Klubo de Plzeň. Ekde la jaro 1955 li estas senĉese ĝis hodiaŭ membro de la Esperanta Klubo en Praha. Li funk­ciis, ekde sia aniĝo, preskaŭ en ĉiuj komitatoj de la Klubo. Ties prezidanto li estis en la jaroj 1965 – 1966 kaj 1979 – 1984, kasisto de la Klubo li estas de 1997 ĝis hodi-

aŭ. Li aktive laboris ankaŭ sur la kultura kampo Esperanta, nome li estis membro de siatempe famekonata Verda Ĉaro de Julio Baghy. Ĉi tiu grupo ĝis nun havas gravan lokon en la historio de Espe­ranto-movado. En la jaro 1999 li estis elektita por la Komitato de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj tie li funkciis ĝis nun kiel kasisto. Ekde la jaro 1978 li estas dumviva membro de ĈEA (kategorio F). S-ano Ondráček povas prave fieri pri tio, ke li ekde sia unua kontakto kun Espe­ranto senĉese, sen ajna interrompo, aktive kaj sindone laboras por ĝi en diversaj sferoj de la movado. Li apartenas al la homoj, kiuj per sia sindona kaj persista labo­ro helpis kaj helpas al nia movado superi eĉ malfacilajn tempojn.

Samideanino Bohuslava Pelclová, espe­ra­n­tistiĝis jam emerita, la unuan infor­mon pri Esperanto ŝi aŭdis en radio-el­sen­dado. Ŝi fin­studis korespondan kur­son, poste ankoraŭ parto­prenis diversajn kur­sojn kun ekzamenoj, ankaŭ en Slovakio kaj en Bulgario ŝi ricevis atestojn pri siaj scioj. Kvankam ŝi vivas en Štern­berk, ŝi aktivas en EK Olomouc, instruis Esperanton en la klubo, sed ankaŭ en religia lernejo Caritas. Ofte ŝi parto­prenis diversajn aranĝojn kaj kongre­sojn. Ĝis nun ŝi preskaŭ regule parto­prenas aranĝojn en la tuta respubliko kaj ofe­reme akompanas handikapitan amikinon D. Vokáčová. Ŝi estas konvinkita, ke Esperanto donis al ŝi multon – bonegan aktivecon en emerita aĝo.

Samideano Miloslav Šváček havas eksterordinarajn meritojn por Esperanto-movado. Li dediĉas ĉiun sian tempon kaj fortojn pre­cipe al laboro por IKUE. Li organizis jam 20 ten­darojn, 2 kongresojn en Ĉeĥio kaj kunorganizas aliajn en eksterlando, redaktas gazeton „Dio benu“. Estimon de esperantistoj pruvas elekto por funkcio de la prezidanto de IKUE. Li organizas karavanojn al kongresoj de IKUE aŭ ekumenaj. Sami­deano Šváček ankaŭ multe dediĉas sin al junaj espe­rantistoj. En la jaro 2006 denove okazos 59-a kongreso de IKUE ĉe ni en Velehrad.

 

 

Karel FRANC - 80

Karel FRANC el Pardubice, honora membro de ĈEA, atingis la 6-an de aŭgusto 2005 sian 80-jariĝon.

Li estis gvida persono de Esperanto-movado en Pardubice, kie li organizis Renkontiĝojn de Pacbatalantoj en la totalisma tem­po. Sed lia signifo estas tut-asocia - li estas iama sekretario de ĈEA, multjara estro de la ekzamena komisiono de ĈEA kaj estro de lektoroj ĉe skribaj kursoj.

Gravan spuron li postlasis ankaŭ kiel aktivulo en SET Lančov, por kiu li prizorgadis instruistojn.

 

Ĉefdelegito de UEA

Mi koncize informos vin pri individua membreco en UEA.

En la jaro 2004 UEA havis 5856 indi­vi­du­ajn membrojn, kio estis iom pli multe ol en 2003. Ĉi-jare la kresko daŭris kaj en septembro la nombro de individuaj membroj jam superis 6000 unuafoje post la jaro 2001.

Aparte rimarkindas, ke la nombro de ju­naj individuaj membroj kreskas pli rapi­de ol averaĝe. En 2004 TEJO nombris 436 individuajn membrojn sed ĉijare la nombro superos 500.

Do kiel en Ĉeĥio? En tiu ĉi jaro 2005 aliĝis pere de ĉefde­le­gito entute 73 indi­vi­duaj membroj de UEA, kio ja superis kelkajn lastajn ja­rojn! Dankon al vi ĉiuj, kiuj ne hezitas tia­ma­niere subteni la internacian mova­don.

Laŭ kategorioj: MG - 6 esperantistoj, MJ/MJ-T - 44 esperant­istoj, MA - 23 esperant­istoj. Krome, 3 esperantistoj aŭ kluboj uzis eble­con simple aboni la revuojn Espe­ranto aŭ Kontakto.

Mi alvokas vin plu daŭrigi vian indivi­duan membrecon !!!

Kiel membro de UEA: Vi apartenas al komunumo de esperantistoj en 120 landoj - vi subtenas Esperanto-movadon tra la mondo - vi estas aktuale infor­ma­ta (pere de Jarlibro aŭ revuoj depende de via kategorio) - Vi ĝuas malplialtan kotizon por partopreni UK-on aŭ IJK-on.

La kotizoj por 2006 estas fiksitaj same kiel por tiu ĉi jaro:

MG (membro kun Gvidlibro – mi atentigas vin, ke en tiu ĉi kategorio vi ne rajtas je malplialta UK-kotizo)   200,-Kč

MJ-T (membro kun Jarlibro, ĝis 29 jaroj membro en TEJO kun la revuo Kontak­to)  490,- Kč

MA  (membro kun Jarlibro kaj la revuo Esperanto)  1220,- Kč

Abono de Esperanto: 770,- Kč

Abono de Kontakto: 460,- Kč

Pri la pago. Plej bone pagu vian kotizon dum la monatoj decembro kaj januaro. Bonvolu akcepti, ke pli poste mi ne tiom ofte administras – momente mi ne laboras (ne estas komputilo je mia dispono ĉiutage) kaj restas kun mia eta filo ofte en montaro.

Vi povas pagi la kotizon ĉe ajna filio „Poštovní spořitelna“ aŭ ĉe preskaŭ ĉiu filio „Česká pošta“, kie vi prenu la formularon „VKLAD“. La konto estas: 195 230 825. „Variabilní symbol“: al unuaj kvin punktoj enskribu numeron de via ĈEA-legitimilo (ĝi estas indikata ĉe via adreso, kiam vi ricevas Starton). Se vi ne estas membro - simple enskribu kvin nulojn: 00000 kaj atentigu min pri via pago (plej bone per interreto, aŭ telefone aŭ poŝte) kaj poste por pluaj kvin punktoj enskribu  06941. „Kon­stantní symbol“ estas 0379 kaj la nomo por la konto: Český esperantský svaz.

Estimataj delegitoj kaj fakdelegitoj. Bonvolu kontroli aktualecon de via adreso ktp. en la Jarlibro 2005 kaj eventuale informu min pri ĝia ĝustigo. Mi jam ricevis kelkajn ĝustigojn eĉ sen tiu ĉi anonco – dankon (vi ne denove informu min).

Mi deziras al vi ĉion la plej bonan en via privata, profesia kaj esperantista vivo en la jaro 2006.

Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. 1, 130 00 Praha 3, tel 603 444 828, e-mail: lucie.karesova@seznam.cz

 

Výsledek ankety

V minulém čísle jsme zveřejnili anketu, na kterou jsme dostali 58 odpovědí. Zveřejňujeme nyní výsledky na ty otáz­ky, na které bylo možno odpovědět zaškrtnutím uvedených možností. Čísla uvádějí počet odpovědí u uvedené možnosti. Některé ze zajímavých rozvedených myšlenek uvedeme příště.

1 Jak jste se naučil(a) esperanto? Samouk 12 - korespondenční výuka 12 - v klubu 30 - jinak 8.

2 Jste členem / členkou nějaké espe­rant­ské organizace? (doživotní / řado­vý) ČES 23/30, AEH 3/20, UEA 3/18, SAT 0/5, místní klub 9/36, jiné 2/6.

Bývalé členství: ČES 3, AEH 1, UEA 2, SAT 2, místní klub 6, jiné 3.

3 Máte / měl(a) jste nějakou funkci? Ano 38, ne 17.

4 Účastníte se esperantských akcí? Klubové schůzky 47, jazykové semináře 22, konference ČES 37, zahraniční setkání 23, jiné 21.

5 Jak hodnotíte práci výboru svého klubu? Kladně 40, záporně 1, nezajímám se 4, jinak 7

6 Jak hodnotíte práci sekcí ČES? Kladně 29 - záporně 2 - nezajímám se 13 - jinak 12.

7 Jak hodnotíte práci výboru ČES? Kladně 36 - záporně 1 - nezajímám se 9 - jinak 10.

8 Jak hodnotíte práci výboru dalších organizací? AEH: Kladně 34 - nezajímám se 12; UEA: Kladně 24 - nezajímám se 12, jinak 4; SAT: Kladně 10 - nezajímám se 24.

9 Jste dostatečně informován(a) o dění v esperantském světě? ČES: mail 16, web 10, zpravodaj 24, časopisy 31; AEH: mail 6, web 2, zpravodaj 19, časopisy 7; Klub: mail 3, web 4, zpravodaj 14, časopisy 7.

11 Měla vaše dosavadní činnost klad­ný vliv na rozšíření esperanta? Ano 33 - ne 9 - jiný 12.

12 Jak hodnotí vaši činnost přátelé, ko­le­gové ze zaměstnání, sousedé ap.? Kladně 36 - záporně 4 - jinak 21.

13 Uspokojuje vás dosavadní stav fungování a prezentace těchto espe­rantských organizací? (Ano / Ne / Neumím odpovědět) ČES 28/13/9, AEH 31/1/12, UEA 18/3/17, SAT 10/0/23, místní klub 28/12/4.

16 Pomohla vám znalost esperanta mimo hnutí? Ano 41, ne 14.

17 Navštěvujete se také s jinými espe­rantisty mimo organizované akce? Ano 41, ne 14.

18 Podporujete zavedení univerzál­ní­ho jazyka jako jednacího jazyka EU? Ano 51, ne 5.

21 Doporučil(a) jste za poslední rok někomu studium esperanta nebo přijmutí členství ve svém klubu? Ano 38, ne 16.

22 Vážíme si soukromých aktivit pro­pa­gujících esperanto. Měly by být ale zastřešeny svazem. Souhlasíte?  Ano 39, ne 24.

 

25-a ĈESAT fare de E-Asocio „Saksa Svisio“

La aranĝo ĈESAT (Ĉeĥa-Saksa Tago) jam havas multjaran tradicion. Ĝi ligiĝas al kontaktoj inter geesperantistoj en nor­da Ĉeĥio kaj Saksio, kiuj origine ko­men­c­iĝis jam dum 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Iniciatintoj de novaj regulaj ren­kontiĝoj estis post longa paŭzo antaŭ 25 jaroj gesamideanoj el Ústí n. L. kaj el Pir­na. Ĉelima situo kaj proksimeco de ambaŭ urboj (42 km) prezentis la ĉefan ro­lon por tio.

Ĉijara aranĝo okazis la 9-an de oktobro kaj komenciĝis je la 11-a horo en la vilaĝo Dürrröhrsdorf-Dittersbach, pro­ksi­me de Stolpen (sur tiea Belvedere „Schöne Höhe“ – rigardejo Bela altaĵo). Tie ni aŭdis tre interesajn informojn pri la agado de bienestro Johann Gottlieb Quandt (1787-1859), en kies familio funkciis kiel instruisto fame konata J. W. Goethe. J. G. Quandt, konata ŝatanto de arto kaj artaĵoj, ĉirkaŭigis sin per homoj de tiu fako. Ĝuinte iliajn oftajn kontaktojn, inkluzive tiujn kun Goethe, li esprimis sian dankemon per konstruo de malgranda somera sidejo sur la men­ciita altaĵo. Ĝi aspektas kiel malgranda kasteleto kaj servis kiel somera renkon­t­iĝejo por multflankaj diskutoj de Quandt kaj liaj geamikoj. La konstruaĵo estas bone prizorgata kaj oni uzas ĝin nun kiel koncertejon, geedziĝejon kaj klerigejon. Salono estas belege ornamita, suprajn par­tojn de muroj ornamas plejparte cita­ĵoj de Goethe-poezio.

Post la tagmanĝo ni reveturis al Pirna-Copitz, kie okazis ekde la 14.00 h en restoracio “Gartenfreude” (Ĝardena ĝojo”) prelego pri psikiatria hospitalo ”Sonnenstein” (samnoma kastelo kaj ankaŭ la urbokvartalo de Pirna) - prele­gis prof. d-ro Hans Eichhorn (origina Pirna-ano, nun li estas vivanta proksime de Postdam), kiu preferas kuracmetodojn por mense malsanaj pacientoj sen medi­kamentoj.

Dum paŭzoj inter unuopaj programeroj kaj post la prelego de d-ro Eichhorn ha­vis ĉiuj 27 partoprenantoj el Saksio, Turingio kaj Ĉeĥio (P. Jačka-Kroměříž, J. Kříž-Ústí n. L. kaj M. Smyčka-Č. Budějovice) sufiĉe da tempo por babili kaj praktiki la lingvon. Disadiaŭo estis kortuŝa, kiel ĉiam.

Josef Kříž

 

100-jara jubileo de Germana Esperanto-Asocio

83-a GEA-Kongreso Braunschweig Brunsviko 02-05.06.2006

La 19-an de majo 1906 estis fondita en Brunsviko la Germanlingva Esperantista Societo kun membroj el Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Prelegos: D-ro sc. Detlev Blanke, D-ro Werner Bormann, D-ro Ulrich Lins, Prof. Erich-Dieter Krause. Aliĝilojn bv. peti de la GEA-komisiito pri aranĝoj: Christian Darbellay, Kaiserstr. 39 DE - 24143 Kiel, Tel. 0431/ 73 77 88, Esperanto-Kiel@web.de

 

La 18-a Aroma Jalto

29.04-09.05.2006 Krimeo, Jalto. Semi­na­rioj por Esperanto-instruantoj; lingvaj diversgradaj kursoj; Universitato; eks­kur­soj, piedmarŝoj; koncertoj; lu­doj. Bona parolkapablo necesa. La ali­ĝon bonvolu sendi al Volodimir Hordi­jenko ĝis la 1-a de marto 2006 UA-01133, Kijiv-133, p.k. 35; tel. (044) 285 17 01 Reta adreso: volodimir_h@yahoo.com www.aromajalta.by.ru

 

Esperanto en Afganujo

Juna kuracisto Saidnabi Saidilhomzoda, vicprezidanto de la Taĝika Esperanto-Asocio, instruas en Kabulo E-on en 4 posttagmezaj kursoj (komence kun 150 lernantoj) malgraŭ la senĉese eksplo­dantaj bomboj. Tiel nia lingvo dis­vastiĝas inter perslingvanoj.

 

Enlanda informado

* La 31-an de oktobro 2005 alportis Zpra­vo­daj z Okříšek (Informilo de Okří­š­ky) in­for­mon pri desegnokonkurso por infanoj omaĝe al H. Ch. Andersen en la franca Vendomois - la duan premion en kate­go­rio B akiris Anna Nováková (5-a klaso) el Esperanto-rondeto de Okříšky kaj pluraj dek partoprenantoj ricevis honoran mencion. La lernejestro D-ro Jaromír Velc kaj instruistino d-ino Kamila Bártlová solene transdonis al ŝi la diplomon kun du esperantigitaj ĉinaj fabeloj kaj ĉeĥlingva fabelaro de Andersen.

* La 10-an de novembro 2005 en la Urba Biblioteko de Mladá Boleslav estis solene baptita nova Legolibreto II. redaktita de Jindřiška Drahotová kaj Miroslav Vaněk (kiu tralegis kelkajn fragmentojn kune kun Milada Kolářová kaj Vladimír Kolář) .

* Esperanto není obtížný jazyk (Espe­ran­to ne estas malfacila lingvo) en Rovnost 22.10.2005 kaj Esperanto je lehké (Esperanto estas facila) en Vyškovské noviny 27.10.2005 estas du similaj artikoloj, kiujn redaktorino Petra Cidlinská verkis pri Vratislav Hirš okaze de nia asocia kongreso en Vyškov.

Upozorňujeme členy, že termín k zapla­cení členského příspěvku je konec roku. Klubům  a kroužkům, které poukáží člen­ské příspěvky do 31. 12. 2005 na účet svazu připí­šeme na jejich podúčet vedený sva­zem částku 10% ze zaplacených příspěvků.

Nezapomeňte si včas předplatit členství v UEA a odběr nabí­ze­ných časopisů.

 

La stato de la Faka Libraro de ĈEA

La pasinta kongreso de ĈEA taskis al la Komitato refunkciigi la iaman Libraron de Scienca-Teĥnika Sekcio de ĈEA. Ĉi tiu libraro, ekde sia estiĝo, troviĝis en pluraj lokoj en Ĉeĥio kaj zorgis pri ĝi sinsekve 3 respondeculoj – s-anino Marie Bartovská, s-ano Jan Werner kaj s-ano Jan Pospíšil. Ĉiu el la respondeculoj uzis „sian“ sistemon de la katalogado, kaj se oni konsideros plurfojan transportadon de la libraro, ne estas mirinda la fakto, ke la ordo de la libraro en la tempo de ties transpreno de la lasta respondeculo estis iom ĥaosa.

En la jaro 2002 fakte estis en la trans­prenata libraro sume 60 vortaroj, 255 fakaj libroj, 9 prospektoj, 100 revuoj kaj 94 beletraj libroj – do entute 518 publikaĵoj Esperantaj aŭ pri Esperanto. Ĉe la malnovaj libroj oni ne ŝanĝis la ĝisnunan iom komplikan sistemon de katalogaj numeroj/signoj, tamen la novajn publikaĵojn oni katalogas laŭ la nova maniero, nome en 5 grupoj:

1. Vortaroj kaj terminaroj;

2. Lernolibroj kaj gramatikoj de Espe­ranto (eventuale de aliaj planlingvoj);

3. Fakaj libroj kaj prospektoj en Esperanto el ĉiuj sciencaj branĉoj;

4. Revuoj kaj ĵurnaloj Esperantaj, kaj fakaj kaj nefakaj;

5. Beletro.

Ekde la jaro 2002 ĝis 2005 la Faka Libraro de ĈEA plu kreskis, nome je 26 vortaroj kaj terminaroj, 25 lerno­libroj de Esperanto, 41 fakaj libroj, 1 kolekto de revuo kaj 20 libroj beletraj – t. e. sume 113 publikaĵoj. Oni nun difinas ankaŭ, kiu libro estas tiom valora, ke oni ĝin ne rajtas prunti ekster la Libraro.

Kiam en la jaro 2002, iom post iom, transprenadis s-ano Zdeněk Pluhař, kiel nova respondeculo, la Fakan Libraron, ĝi estis lokita en la ejojn de Libroservo de ĈEA, ĉar s-ano Pluhař zorgis samtempe ankaŭ pri la Libroservo. La refunkciigon de la Faka Libraro ĝenis la fakto, ke ĝi devis, same kiel Libroservo, ŝanĝi dum la 3 lastaj jaroj sian lokon, el Praha-Běchovice al Dobřichovice, kaj ĉi-jare fine al Poděbrady. Tamen dum la jaro 2004 estis la Libraro refunkciigita. Ĉiuj novaj alkreskaĵoj estis katalogitaj, ellaborita la regularo por la libro­pruntado kaj komenciĝis prunt­ado de libroj pere de poŝto. Bedaŭrinde la energio elspezita por la refunkciigo de la Libraro ne havas adekvatan eĥon en la intereso de la membroj de ĈEA – averaĝe du pruntoj dum jaro estas malĝoja fakto.

Aldone mi menciu, ke dum la lasta translokigo de la Libraro al Poděbrady (en junio 2005), kie pri ĝi zorgas la sekretario de ĈEA s-ano Pavel Polnický, estis likviditaj fakaj libroj ĉeĥaj kaj germanaj, kiuj tute ne tuŝis Esperanton kaj krome estis tro malnoviĝintaj (ili devenis plejparte el la 40-aj kaj 50-aj jaroj de la pasinta jarcento).

Nun ni nur esperu, ke estonte pliintensiĝos la intereso de niaj membroj pri la faka literaturo deponita en nia Faka Libraro.

08.10.2005 zp

 

Nia "Esperanto-muzeo"- rimarkoj kaj imagoj

   Kiam metis samideano J. Pištora la proponon fondi Esperanto-muze­on ĉe Urba Muzeo en Česká Třebo­vá, la komitato de ĈEA estis entu­zi­asmi­gita. La kondiĉoj por tiu ago tiutempe ŝajnis optimumaj. La movado estis sufiĉe vigla, la asocia komitato laborema, direktoro de la muzeo estis esperantisto, en Č. Třebová bone funkciis Esperanto-klubo. Favora estis ankaŭ fakto, ke la urbo estas grava fervoja nodo de nia respubliko, do facile atingebla de estontaj vizitantoj. La iniciato de J. Pištora estis unuanime akceptita, la aferon pozitive pritraktis ankaŭ la urba deputitaro kaj sekve estis subskribita kontrakto inter ĈEA kaj la urbo pri establo kaj plua prizorgo de Esperanto-fako en la muzeo.

Laŭ nuntempa vidpunkto la kon­trakto ne estis jure sen mankoj, sed tiam ni ĉiuj - kio ja inter espe­rantistoj ofte okazas - estis plenaj de entuziasmo kaj espero kaj detalojn ni malatentis. La Espe­ranto-fako de la muzeo komence ĝuis subtenon de esperantistoj, venadis kelkaj por ordigi materi­alon, kiu komencis amasiĝi en la muzea deponejo precipe kiam la asocio mem kaj ankaŭ iuj Espe­ranto-kluboj ekhavis problemojn pri siaj kunvenejoj ktp. Venis ankaŭ kelkaj postlasaĵoj - de J. Karen, J. Rumler, J. Mařík, tiu estis ekster­ordinare ampleksa - kaj pluaj. Iom post iom la subteno de espe­ran­tistoj malfortiĝis, poste tute ŝrumpis pres­kaŭ al nulo. Mi vizitadas la depo­nejon laŭeble ofte, tamen en lastaj jaroj mi apenaŭ trovas tie espe­rantiston. Sed ja ankaŭ estas vero, ke oni ne povas deponejon de muzeo libere vizitadi - tio ja validas ĝenerale - kaj krome, esperantisto-volontulo devas bone orientiĝi en la movado kaj ĝia historio por respondeme klasifiki valoron de amasigita materialo - ne ĉiu papero estas dokumento grava por historio.

La komenca evoluo aspektis espe­rige kaj oni ne tro cerbumis, kion alportos fakto, ke samideano J. Pištora foje pro aĝo eksiĝos el la posteno kaj la muzeon estros nova persono. Tiu momento venis en la jaro 2003, de tiu jaro direktas la muzeon nova persono, Mgr. Voleská. Ŝi - diference de J. Pištora - estas kvalifikita fakulo - ŝi studis historion kaj muzeosciencon en la Silezia Universitato en Opava. Sed ŝi ne estas esperantistino. La ŝanĝo de la gvidpersono baldaŭ alportis problemojn, kiujn oni nun strebas solvi. Al ĉeĥaj esperantistoj venis informoj pri minaco direkte al la "Esperanto-muzeo" kaj ĝia eventuala malfondo. Eĉ mi skribis lon­gan malkontentigan leteron al la urb­e­str­aro kaj akre mi kritikis rice­vitajn informojn, kelkfoje mi disku­tis ankaŭ kun la nova direktorino. Simile la komitato de ĈEA komen­cis agi - laŭ mia opinio ĝi iom for­dormis kaj vekiĝis preskaŭ "post la dekdua horo". Tamen - en kia stato nun fakte estas la muzeo kaj kiajn intencojn havas ĝia prizorganto - tion mi emus iom priskribi. Por ĝuste kompreni tiujn problemojn, estas necese mencii kelkajn ĝene­ralajn aferojn.

Kolektoj, kiuj estas en muzeoj kaj galerioj - kompreneble escepte de tiuj, kiuj estas privataj - estas protektataj de la ŝtato, kion deklaras la leĝo 122/2000 Sb. (tio signifas "Kolekto de leĝoj"). Ĝi preskribas, kiel oni devas registri, prizorgi kaj ŝirmi kolektojn kaj iliajn unuopajn objektojn. Mi aldonu, ke tiaj kolek­toj estas registritaj de ministerio de kulturo, sen kies konsulto oni ne rajtas kun kolektoj manipuli - do vendi, dediĉi, nuligi ktp. Samma­niere oni traktas ankaŭ kun kolekto privata, se ĝia posedanto envicigos ĝin sub ŝtata protekto.

Eble simila principo estas ankaŭ en aliaj ŝtatoj, tial ekz. la origine pri­va­ta Fajszi-kolekto en Budapeŝto estas envicigita en Landan Fremd­lingvan Bibliotekon kaj nun ĝin protektas la Hungara ŝtato. La supre menciita leĝo difinas, ke kolektaĵoj konsistas el objektoj moveblaj kaj nemoveblaj. Alian econ de kolek­tataj objektoj ĝi ne mencias, tamen oni komprenas, ke ĉiu objekto estas spaca, do tridimensia. Tio rezultas el preskriboj, kiel oni devas la kolektojn listigi. Laŭ la leĝo oni devas ĉiun eron de kolektaĵo listigi memstare, oni devas priskribi ĝin, konstati ĝian materialon, mezuri ĝiajn dimensiojn, pesi ĝin, noti ĝian aŭtoron - se ekzistas, daton de ekesto, daton kaj manieron de ĝia eniro en kolekton, ktp.

Plua punkto de la menciita leĝo diras, ke oni devas aparte marki arkivajn dokumentojn, se tiuj estas parto de la kolekto. En realo tio signifas, ke ĉiu "papero" devas havi propran numeron kaj registran karton. Kaj mi efektive dum miaj kelkaj vizitoj en deponejo en Č. Třebová vidis, ke laborantoj de la muzeo kelkajn semajnojn pesis, mezuris kaj signis ĉiun el pli ol kvin mil libroj, kiuj nun estas en la Esperanto-biblioteko, kiu jam estas registrita kiel oficiala kolekto.

Ĵus cititajn postulojn apenaŭ plenumas dokumentoj, kiuj rezult­iĝas el agado de esperantistoj kaj nun amasiĝas en la muzea depo­nejo. Krom nur kelkaj aspekte muzeaj objektoj - la libroj, kiujn mi jam menciis, plue insignoj, medaloj, bustoj de Zamenhof, kompletaj albumoj - la plej granda parto de kolekto estas paperaj dokumentoj. Sed por tiuj validas alia leĝo - n-ro 499/2000 Sb. "pri arkivado kaj skriboagendo." Al tiuj, kiuj laŭ tiu leĝo havas devon prizorgi doku­ment­adon, apartenas ankaŭ civit­anaj organizaĵoj - do la leĝo de­vont­igas al tio ankaŭ nian asocion. Tiu "arkiva" leĝo rigore difinas, ki­ajn dokumentojn oni devas konser­vi kaj kiu estas rajtigita inspekti tion. Grava diferenco de ambaŭ ĉi tie jam menciitaj leĝoj estas ankaŭ tio, ke por la "muzea" leĝo (122/2000) estas la supera institucio la ministerio de kulturo, dum por la leĝo "arkiva" (499/2004) la mini­sterio de internaj aferoj. "Arkiva" leĝo ne postulas registron de ĉiu unuopa ero, la dokumentoj havantaj ian komunan econ - ekzemple aŭtoron, fakon, posedinton ktp. - formas "fondaĵon", kiu restas kiel tutaĵo kun eventuala nombro de folioj. El tio sekvas, ke doku­men­taro pri Esperanto-agado en nia lando povas formi kelkajn fon­daĵojn, ekzemple de centra oficejo, de faka agado, de unuopaj kluboj aŭ unuopaj gravaj esperantistoj. Tamen tion oni rajtas fari nur en arkivejo, sed ne en muzeo.

La arkiva leĝo ankaŭ difinas, ke ĉiu "produktanto" de arkivaĵoj de­vas krei "arkivan regularon", laŭ kiu devas la institucio mem kla­sifiki siajn proprajn dokumentojn kaj konservendajn materialojn ĝi poste transdonas al koncerna arki­vejo, tio signifas al distrikta, regi­ona aŭ centrala arkivo. La arkiva regularo devas esti aprobita de ŝtata arkivejo. Diferencon inter muzeo kaj arkivejo klare ilustras ankaŭ kutima informo pri grandeco de kolektita materialo. Muzeoj ĉiam anoncas, kiom da objektoj ili havas, dum arkivoj publikigas, kiom da metroj da arkivaĵoj ili havas. Do estas sufiĉe klare, kiel diferencajn kondiĉojn de prizorgado postulas objektoj muzeaj kaj arkivaj. Oni do ne povas miri, ke nova estrino de la muzeo ne tro emas trakti espe­rantaĵojn kiel mu­zeaĵojn, dum ili havas karakteron de arkivaĵoj. Des pli, kiam en la muzeo neniu regas Esperanton - do, kiel oni ekkonu, pri kio temas kaj ĉu la dokumento estas por historio grava? Alia plendo de la estrino rilatas al kompletigado de la kolekto: Kiam la muzeon gvidis aktiva kaj konata esperantisto, li ricevadis sufiĉan stokon da diversaj esperantaĵoj, kiujn li envicigis al kolekto. Sed nun la movado nur sporade provizas la muzeon per novaj aperintaĵoj kaj oni ne atendu, ke la muzeo havos sufiĉe da financoj por aboni aŭ aĉeti novajn, ofte sufiĉe kostajn espe­rantaĵojn. Ĉi tie oni devus fidi esperantistojn, sed tio ne estas por oficiala institucio akceptebla. Kaj sen regula kompletigado baldaŭ ĉiu kolekto fariĝas torseca, pri tio neniu muzeo estus kontenta.

Kiel mi vidas pluajn solvojn de diskutitaj problemoj?

Ĉar mi estas daŭra optimisto, mi ne falas en malesperon. Mian optimis­mon firmigas fakto, ke la biblioteko kun preskaŭ ses mil katalogitaj libroj jam enskribiĝis inter ofici­alajn kolektaĵojn laŭ supre citita leĝo. La bibliotekon prizorgas plua, fake aprobita laborantino de la muzeo, Mgr. J. Peková, kiu ankaŭ ricevis klerigon en la Silezia Univerzitato en Opava. Ŝi scias kelkajn lingvojn, do principe ŝi kapablas pri la kolekto-biblioteko ĝuste informi. Baldaŭ ŝia labor­kampo plivastiĝos pri Esperantaj gazetoj, kiujn mi ordigas. En nuna tempo estas registritaj jam pli ol 250 diversaj gazeto-titoloj, kiuj prezentas kelkajn milojn da jarkolektoj kaj kelkajn dekmilojn da unuopaj numeroj - ĉiu el ili estas listigita. Nur poste komenciĝos plua laboro - klasifiki kaj decidi pri ĉiu dokumento. Mi komprenas, ke tiu laboro la historiistojn en la muzeo ne entuziasmigas, cetere tio ja ne estas ilia tasko, ĉar mi jam klarigis, ke ĉiun dokumentaron klasifiku ĝia "naskanto" laŭ aprobita arkiva regularo. Tion nek la asocio, nek kluboj, kies dokumentaron la mu­zeo transprenis, faris. Ĝenerale, laŭ mia scio, iu arkiva regularo en nia asocio ne estas. Do, antaŭ labo­rantoj de la muzeo staras malfacila laboro, komplika ankaŭ pro fakto, ke la plej multaj materialoj estas en lingvo, kiun ili ne parolas. Amplek­son de estonta laboro mi povas ilustri per jena ekzemplo: Kiam la muzeo ricevis heredaĵon de J. Mařík, entute naŭ grandajn "bana­najn" skatolojn, mi preskaŭ tutan jaron enmanigis unu paperon post la alia, ĉiun mi devas almenaŭ flug­okule tralegi kaj specifi ĝian valoron. La kaŭzo estis, ke s-ano Mařík interesiĝis ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri historio de sia naskiĝregiono Benešov, pri Sudetoj kaj ĉeĥaj-germanaj rilatoj, pri historiaj eventoj en la jaroj 1945, 1948, 1968, sed ankaŭ pri fakaj problemoj de rubaĵoj kaj pri patento-problemoj, ĉar tio estis liaj profesiaj laborkampoj. La heredaĵo ne estis diferencigita, tial oni devis serĉi en ĉiu "papero", ĉu ĝi rilatas al Esperanto kaj ĝia movado, en kiu s-ano Mařík longajn jarojn plenumis gravajn postenojn. Post longa kon­trolado restis fine nur duono de la origina materialo, kaj nur tiu resto prezentas por nia historio gravajn dokumentojn. Tamen, eĉ tiu laboro ankoraŭ ne finiĝis, ĉar oni ja devas denove trastudi restintajn dokumen­tojn, ĉar Mařík en la movado akti­vis en pluraj fakoj.

Vidante kvanton da deponata materialo en la muzeo, mi kompre­nas, ke ĝia elektado forprenus laborkapaciton de la muzeaj labo­rantoj por vico da jaroj. La homo, kiu tiun taskon volus plenumi, devus ankaŭ esti bona esperantisto, kiu kapablas orientiĝi en la movado kaj ĝia historio kaj iomete kom­prenas ankaŭ al laboro en arkivejo. Kaj ni diru sincere - kun kiom da tiaj nia movado disponas?

Kompreneble, la plej bona solvo estus privata asocia muzeo, kiu povus ordigi la muzeaĵojn laŭ propraj reguloj kaj bezonoj. Sed nia movado - des pli la asocio mem - estas tro malforta por finance teni kaj funkciigi similan instituton. Ne estas do alia ebleco ol fidi oficialan nemovadan instituton, kiu la taskon de Esperanto-muzeo plenumos - sed tiukaze ni, movadanoj, devas res­pekti leĝojn kaj regulojn, kiuj por tia laboro validas. Ni povas, pli precize, devas tian instituton subteni, ni povas helpi, konsili kaj demandi ties laborantojn, sed ni ne rajtas protesti kaj ordoni. Mi firme kredas, ke la gvidantaro de la muzeo en Č. Třebová konservos sian bonan rilaton al ĝis nun jam farita laboro en la Esperanto-fako kaj ke inter ĝi kaj komitato de ĈEA restos daŭra akordo. Tamen mi kapablas eĉ imagi, ke en la kazo de malintereso en Č. Třebová la mu­zean fakon kiel tuton povus trans­preni alia publika muzeo el loko kun pli riĉa movada historio kaj kun sufiĉa deponeja kaj eskpozicia spaco, ekzemple Olomouc, Prostě­jov kaj aliaj. Sed povus tiun taskon transpreni ankaŭ ekzemple Přerov, kie funkcias Muzeo de Komenio -- do, muzeo nomita laŭ "patro de ideo de Internacia Lingvo", finfine en ĝi eĉ nun jam estas ia-tia Esperanta materialo, ekzemple en postlasaĵo de J. Krumpholc, kiu apartenis al eminentaj personoj en Moravio kaj ne nur pro agado en nia movado. Mi fakte nur eliminus muzeajn insti­tuciojn en niaj urbegoj, kiel Prago, Brno ktp., kie intereso pri tiel "marĝena" afero kiel Esperanto pro­bab­le estus tiesflanke tute bagatela.

Sed mi povus eĉ imagi, ke en Č. Třebová restus nur "muzeeca" materialo kaj arkivaĵojn transprenus destinita arkivejo, do oficiala ŝtata institucio, kiu garantiu, ke ĉiu dokumento estus bone prizorgata kaj konzervata. Ĉar en nia kazo temas pri la movado tutŝtata, certe tio devus estis Centra Ŝtata Arkivo.

Tamen oni devus tiun dokumentan amason klasifiki kaj traelekti antaŭ ĝia translokigo al eventuala koncer­na akcep­tonto.              V. Kočvara

(mallongigita de la redaktoro)

 

Sonĝoj

Karakterizas min tri handikapoj: mi malbone vidas, mi malbone aŭdas, mi malbone paŝas.

Sed dum la nokta dormado estadas ĉio alie. Mi estas kapabla fari mian plej ŝatatan okupon – la legadon. Anticipe mi diras, ke averaĝa nom­bro de mi tralegitaj libroj estis 150 jare. En la sonĝo (ĉu tio estas sonĝo instigita per profunda DEZIRO?) mi senbare tralegas dikan libron. Mia koro estas plenigita de ĝojo, ke neniu obstaklo estas plu en ĉi-afero; nur oni devos tion resperti, kiam mi vekiĝos... Post la vekiĝo – kia embaraso!

Dum la muzik-festivalo „Praga Printempo“ mi sidas en la koncerta salonego kaj ĝuas la muzikon – same kiel dum mia tuta vivo mi faradis. Denove – granda ĝojo, ke estas forigita mia nekapablo aŭdi. Kiel facile mi tion reĝuos post mia vekiĝo! Sed post la vekiĝo – kia seniluziiĝo!

Ankaŭ okazadas, ke irante preter sportstadiono, mi estas pelata de la emo viciĝi inter la konkurantojn kaj kuri, kuri. Mi faras tion – ne daŭras longe – mi kuras fronte, lasante ĉiujn post mia dorso, mi atingas la celrubandon – kaj jen, oni gratulas al mi kaj la tuta stadiono furiozas pro mia sukceso... Kia feliĉo esti  mov-kapabla, eĉ tiel eminente! Mor­gaŭ mi devos trakti kun mia kuracisto, kiu preskribas al mi diversajn pilolojn kontraŭ ost­opa­tio, kial mi devas uzadi bastonojn por subteni miajn operaciitajn artikojn. Vana obstaklo en mia vivo, se mi tiel bone sportas. Tuj morgaŭ mi pritraktos! Sed morgaŭ – kia turmentiĝo!

Okazis ankaŭ: mi staras sur podio, preta alparoli grandan nombron da ĉeestan­toj... UK komenciĝas. Mi flue parolas Esperanton, mi espri­mas miajn pensojn kaj sentojn tiel arde, ke la salonego sonas per aplaŭdo. Ho – kia malpeziĝo, ke mi tiel senerare parolas Esperante kaj ne bezonas morgaŭ iri kun timo al la Esperanto-kurso por progresintoj, ke mi ne devas embarase rigardi en la okulojn de nia instruisto sami­deano Werner. Kia ĝuo tiel flue paroli nian ŝatatan lingvon. Venas morgaŭa mateno. Mi petas mian amikinon: „Margit, ĉu vi povas traduki jenan rakonteton, por ke nia legantaro de STARTO komprenu miajn sentojn, miajn travivaĵojn, kiujn mi povas tiel ĝui nur en Skokovy“?

En Skokovy, la 13-an de novembro 2005

Čestmír Vidman

P.S. Mi klopodos, ke venonte estu realigita almenaŭ ĉi tiu lasta sonĝo!

 

Novaj vortoj

Na přání čtenářů zveřejňujeme výrazy, které se týkají počítačů, internetu a mobilních telefonů.

počítač komputilo; uživatel uzanto; klá­ve­sa klavo; klávesnice klavaro; enter eniga klavo; kurzor kursoro, tajp­montrilo; zapsat do počítače enkom­putiligi, klavi, tajpi; soubor dosiero, fajlo; adresář, složka (souborů) dosier­ujo; podadresář, podsložka subdosier­ujo; pevný disk durdisko; disketa diskedo; cédéčko (CD) kompakta disko (KD), lumdisko, laserdisko, kodoromo; DVD lumdiskego; vypálit bruligi, registri; vypalovačka laserdiska regis­trilo; mechanika CD laserdiska legilo; disketová mechanika diskeda legilo; program programo; Windows Vindozo; Word Virdo; font, písmo (soubor písmen) tiparo; formátovat strukturi, aspektigi; přeformátovat restrukturi, reaspektigi; přepsat anstataŭigi; klik­nout  myší na (mus)klaki al, alklaki (per muso); koš  rubujo, paperkorbo; obnovit refreŝigi; updatovat ĝisdatigi; storno, zrušit, cancel nuligu, rezignu; virus  viruso; antivirus senvirusigilo, kontraŭ­virusilo; zazipovat zipi, kompaktigi, densigi, kunpremi; rozzipovat malzipi, malkompaktigi, maldensigi, malkun­premi; periferní zařízení periferiaĵo; skenovat skani; skener skanilo; tisk­nout printi; tiskárna printilo; monitor monitoro, ekrano.

internet interreto; poskytovatel připo­jení, provider (ISP) Interret-peranto; server servilo; WWW (world wide web = celosvětová pavučina) TTT (tuttera teksaĵo); www stránka TTT-paĝo, retpaĝo; www stránky, website TTT-paĝaro, retpaĝaro; doména domajno; hlavní stránka ĉefpaĝo, frontpaĝo, hejmpaĝo; prohlížeč  foliumilo, krozilo, TTT-legilo, retumilo; vyhledávač serĉ­ilo; odkaz ligilo; hyperlink  hiperligilo; nahrát (program) alŝuti; stáhnout, downloadovat  (program) elŝuti; menu menuo; přihlašovací jméno, uživatel­ské jméno uzant(o)nomo, salutnomo; heslo pasvorto; e-mail (elektronická poš­ta) retpoŝto, elektronika poŝto; e-mailová adresa ret(poŝt)adreso; e-mail (elektronický dopis) ret(poŝt)mesaĝo; zavináč @ ĉe, heliko, envolvita a; e-mailová schránka  leterkesto, retpoŝt­kesto; spam spamo, trudreklamo; pří­lo­ha aldonaĵo, almetaĵo, alkroĉaĵo, kunsendaĵo; připojeno konektite; nepři­po­jeno nekonektite; odpojeno mal­konektite.

mobil poŝtelefono; telefonní číslo tele­fon­numero; hovor voko; odchozí hovor elvoko; příchozí hovor envoko; zavolat alvoki; nabít ŝarĝi; nabíječka ŝarĝilo; baterie akumulatoro; kapacita kapacito; výdrž elteno; pohotovostní doba pre­tec­tempo; doba hovoru parol­tempo; roa­ming (telefonování v zahra­ničí) vo­ja­ĝ­umo; displej ekrano; anténa anteno; SIM karta SIM-karto; operátor opera­toro, telefonkompanio; textová zpráva (SMS) tekstmesaĝo, somoso; poslat SMS sendi somoson, sendi tekst­mesa­ĝon; multimediální zpráva (MMS) bildmesaĝo; WAP (wireless application protocol; mobilní internet) SKAP (sen­kab­la aplikaĵprotokolo); GPS (glo­bal positioning system; navigační systém) globala loktrova sistemo; kalkulačka kalkulilo; budík alarmo. -mm, blahma-

 

Esperanto-Muzeo

IEMW kaj Kolekto por planlingvoj, kiu estas integra parto de Aŭstria Nacia Biblioteko, en tiuj ĉi tagoj translokiĝas: ĝi ricevos pli taŭgan kaj pli facile alireblan lokon. Ne plu vi trovos ĝin en Michaelerkuppel.

Ĝi estos baldaŭ vizitebla ĉe la nova adreso: Kolekto por planlingvoj kaj Esperanto-muzeo, Palais Mollard, Heren­gasse 9, AT-1010 Vieno.

Tamen viajn poŝtajn sendaĵojn direktu al la centra poŝta adreso de Aŭstria Nacia Biblioteko: "Kolekto por plan­lingvoj kaj Esperanto-muzeo, Josefs­platz 1, AT-1015 Wien, Aŭstrio."

Bonvolu viziti ĝian retpaĝon, kie vi estas bonvena precipe uzi la libro-katalogon Trovanto:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm

RET-INFO

 

Esperanto en Polička

La 5-an de novembro de 2005 sam­ideaninoj Marie Minářová kaj Libuše Dvořáková partoprenis renkontiĝon en Polička. Ĉi-tien alveturis 25 gesam­ideanoj el Praha, Žamberk, Lanškroun, Česká Třebová, Svitavy, Litomyšl, Polička kaj Sebranice. En programo estis ekskurso al la entrepreno Řebíček – premejo de plastoj. Kvankam la eks­kurso estis antaŭe interkonsentita, neniu el tiu  entrepreno alvenis. Tial ni vizitis tombejon, kie estas entombigita fama komponisto Bohuslav Martinů. Ni tra­rigardis la urban placon kaj restojn de urbaj muregoj. Postagmeze en restoracio Jor­dán rakontis Miroslav Havran el la urbo Litomyšl ne nur pri siaj sportaj travivaĵoj, sed ankaŭ pri la vivo en la landoj, kiujn li vizitis, ekzemple Nova Zelando, Japa­nio, Kanado, Usono kaj aliaj. Miroslav Havran apartenas inter niaj konataj maratonveteranoj. Li partoprenis ankaŭ  mondfaman 100-an jubilean maratonon en Bostono. Lia hobio estas fotografi. Ni vidis belegajn naturajn sceneriojn.

 

Skribu leteron al Avo Frosto!

Pasintjare Avo Frosto ricevis preskaŭ unu milionon da leteroj kaj respondis en 37 lingvoj, inkluzive la brajlan kaj Espe­ranton. Kompreneble Avo Frosto ankaŭ ĉi-jare ne forgesis Esperanton kaj res­pon­dos tiel al la Esperantlingvaj leteroj.
Estas utile, se sur la koverto en bone videbla maniero vi indikas, ke temas pri Esperanto. Estas ja plurdek volontuloj ĉe la Nordpolusa Poŝtoficejo, kaj foje ili ne scias, en kiu lingvo oni skribis la leteron. Vian leteron sendu al:

Avo Frosto, Norda Poluso, Kanado HOH OHO CANADA, inf: Normand Fleury, esperanto@sympatico.ca

 

Esperanto en Burundio

Sinjorino Teraza Kapista instruas Espe­ran­ton al 70 etaj kursanoj malgraŭ tre mal­favoraj kondiĉoj (manko de lerno­materialo, manko de akvo, manko de telefonoj kaj komputiloj, tro multe da infanoj en unu klaso ktp.).

 

Esperanto en Senegalio

Mi estas s-ano Alphonse Diatta, prezi­danto de Senegala Esperanta Asocio (S.E.A.) kaj mi serĉas kontaktojn kun Esperanto-asocioj en Orienta Eŭropo. Mi partoprenis mian unuan Universalan Kongreson en Varsovio en 1987, estis en Budapesto kaj en Zagrebo. Mi ĝoj­atendos bonajn amikecajn rilatojn kun Esperanto-asocioj. Adreso: S-ro Alphonse Diatta, B.P. 21231 Dakar-Ponty, SN-Dakar, Senegalio/Sénégal.

Esperanto en Togolando


De la 25-a de julio ĝis la 26-a de aŭgusto 239 infanoj kaj junuloj lernis en Instituto Zamenhof (Togolando) kadre de la feriaj kursoj. Estis disponigitaj lecionoj pri la franca, angla, matematiko kaj fizikaj sciencoj. Sep instruistoj gvidis la kurson sub la kon­tro­lo de ATTIOGBE- AGBE­MA­DON B. Mensah, GBEGLO Koffi kaj SAGBAD­JELOU Kokou.

De la 22-a de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2005 okazis kursoj por ko­men­cantoj, kiujn instruis s-ro KOUEVI Togbe Basile laŭ METODO 11 kaj Zagreba Metodo.

Gbeglo Koffi

SMS al Afriko

Tintis mia mobilo. Mi legis, ke estas mesaĝo. Mi devis malkovri la enhavon. Jen do franca teksto aperis. Mi rekonis la skribinton. Li estas Benina Esperantisto. Mi tuj respondis ne en la franca, sed en Esperanto. Plia mesaĝo lia venis tagojn poste, nun en Esperanto. Li forgesis akuzativon kaj aliloke misuzis ĝin. Mi respondis korektante la teksteton. En aliaj tagoj devis atingi min "somosoj" interne de Togolando, kaj ankaŭ de ties ekstero. Pliafoje mi forigis skoriojn. Naskiĝis do en mi ideo pri uzo de tiu ĉi ilo por disvastigi Esperanton.

Necesas, ke esperantistoj tra la mondo sendu somosojn al afrikanoj, kolektado de telefonnumeroj ĵus komenciĝis.

Gbeglo Koffi

 

KALENDARO 2006

18-23. 4. 2006 Semajna Lingva Seminario en Skokovy. Pliaj informoj www.mlboleslav.cz/esperanto

drahotovaesperanto@seznam.cz

1.-7. 6. 2006 Ekoturisma Seminario (EKOTUR 2006) en la urbeto Dobřichovice apud Prago kaj ties  ĉirkaŭaĵo. La seminario invitas ekoturistojn - kaj biciklistojn kaj piedirantojn. Ili iom konatiĝos kun la montetaro ĉirkaŭ Dobřichovice, kun Bohemia Karsto kaj dum unu tago ili vizitos ankaŭ Pragon. Nova estos la eblo boati dum unu tago laŭ la fluo de la rivero Berounka. Informoj: www.kava-pech.cz/ekotur

8.-15. 6. 2006 La 59-a Kongreso de Inter­nacia Katolika Unuiĝo Esperan­t­ista (IKUE) en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio). Specialan programon por junuloj organizos ĈEJ. Informoj: www.ikue.orghttp://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek, pri la junulara programo ikue@blahus.cz

2.7. – 15.7. 2006 La 1-a etapo SET Lan­čov (esperanto.trebic@volny.cz)

16.7. – 29.7. 2006  La 2-a etapo SET Lan­čov

30.7. – 12.8. 2006  La 3-a etapo SET Lan­čov

12.8. – 13.8. 2006 Renkontiĝo de eksaj tendaranoj

12.-19. 8. 2006 La 56-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) en la vilaĝo Strážné (la montaro Karkonoŝo, nord-orienta Bohemio). Informoj: cea.polnicky@quick.cz

15.-29. 6. 2006 La 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF) en Pilský Mlýn. Informoj:

PavlaDvorakova@tiscali.cz  

Septembro 2006 La asocia konferenco, verŝajne en České Budějovice

2.-8. 10. 2006 Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006 en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago), en la pensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj: www.kava-pech.cz/inpasem
6.-8. 10. 2006 Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI en Dobřichovice (la lastajn 3 tagojn de InPaSem 2006).

16-22. 10. 2006 Semajna Lingva Seminario en Skokovy. Pliaj informoj www.mlboleslav.cz/esperantodrahotovaesperanto@seznam.cz

29.9.-1.10. La 18-a Internacia Kultura Festivalo (IKF 2006) en Ústí nad Labem omaĝe al 100-jariĝo de Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr. Informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ

vlastimil.novobilsky@atlas.czkriz.j@kr-ustecky.cz .

10.-12. 11. 2006 Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006
en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago) en la pensiono Sokol. La temo A(ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj. Informoj: www.kava-pech.cz/kaest
9.12. 2006 La 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago, informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ
vlastimil.novobilsky@atlas.czkriz.j@kr-ustecky.cz

 

Ni kondolencas

- la 6-an de oktobro 2005 forpasis Radomil Maudr el Prago

- la 16-an de oktobro 2005 mortis Františka Blažková (90-jara) el Hradec Králové

- la 19-an de oktobro forpasis Ing. Jaromír Dědina (81-jara) el Loučím

- la 24-an de septembro mortis Ing. Blahoslav Šte­fek (72-jara) el Polič­ka, mult­jara prezidanto de la loka klubo

 

- la 13-an de novembro for­pasis Jan Rybář el Ostrov n. O. (76-jara), aŭtoro de la fama Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj

 

GRANDA VERKISTO KAJ ESPERANTISTO FORPASIS


Unu el la plej gravaj kaj popularaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento, la veterana esperantisto Bakin (Ba Jin; origine Li Feigan) forpasis la 17-an de oktobro. La 25-an de novembro li estus 101-jara. Bakin aktivis en la Esperanto-movado ekde la 1920-aj jaroj, kiam li ankaŭ tradukis el Esperanto al la ĉina verkojn de E. Amicis, A. Tolstoj kaj Akita Ujaki. En 1932 li ĉinigis la romanon "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. Ĝi forte tuŝis lin kaj inspiris lin verki ĉinlingve sian propran romanon "Aŭtuno en la printempo", kies Esperanta traduko aperis en 1980. En Esperanto aperis ankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj "Frosta nokto".

Franko Luin (1941-2005)

pioniro de Esperanto-movado en la interreto forpasis la 15-an de septembro. Li prizorgis informejon NUN kaj bibliotekon eLibrejo.

 

Rekonstruado de Lančov

 

La necesejoj kaj lavejoj jam estas preskaŭ finkonstruitaj, oni devas ankoraŭ puci (ŝmiri per mortero) la murojn de la knabaj ĉeloj kaj kovri la tutan konstruaĵon per nova tegmento. Tiu estos tiel larĝa, ke ĝi ŝirmos ankaŭ la irejon ĉirkaŭ la dometo, por ke ĝi estu seka eĉ dum pluvo. Kaj por ke oni povu facile iri plenumi siajn higienajn bezonojn, oni jam komencis konstrui grandajn ŝtupojn sur la glitiga deklivo.

Al la klubo de Třebíč aliĝis 31 junaj lanĉovanoj (el la kursoj de Esperanto, angla kaj germana) kaj formis tiamaniere kluban junularon, kiu ĝuos avantaĝojn kompare al neklubanoj.

La klubo volas samtempe gratuli al la malnovaj lančovanoj, kiuj dediĉis al la tendaro parton de sia vivo, postlasis grandan laboron kaj ĉijare festas siajn gravajn vivjubileojn: temas pri gesamideanoj Lada Bala, Karel Franc, Olga Sittauerová kaj Dieter Berndt.

 

ĈEA-retkomunikoj

Jam tri jarojn estas dissendata neregula senpaga reta informilo de ĈEA "ĈEA-retkomunikoj". Se vi estas rete konektita kaj tamen ne ricevadas ĝin, vi povas legi ĉiujn dissenditajn retkomunikojn sur
http://www.esperanto.cz.

Ĝi neniam enhavas aldonaĵojn, do neniukaze ĝenas per sia "pezeco" kaj ĝia ofteco estas ne pli ol 5 jare. Se vi deziras ricevadi ĝin rekte en vian retkeston kaj esti aktuale informitaj, bv. sendi vian peton kun via retadreso al info@ esperanto.czchrdle@kava-pech.cz

 

Donaco de gazetoj

Kiu deziras gazetojn Esperanto 1994-2005 kaj Monato 2002-2005 kontraŭ negranda pago, skribu al Fr. Šťovíček, Šimkova 370, 500 03 Hradec Králové, tel. 731 877 223.

 

Esperantský silvestr

se koná 29. 12. 2005 v klubu Horbyt­ka v České Třebové. Cena vstupného včetně večeře je 190,- Kč. Přihlášky zasílat na Svatopluka Čecha, Javorka 980, 560 02 Česká Třebová, telefon: 465 532 788. Ubytování je možno domluvit na ubytovně ČD.

Esperanto-televido jam funkcias!


Ekde la 5-a de novembro la televido jam elsendas regule diversajn dokumentojn, kurson Pasporto al la tuta mondo kaj ankaŭ kinofilmojn. La reta adreso estas http://internacia.tv/.

 

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Poštovní spořitelny a ve většině poboček České pošty si vyžádáte tisko­pis VKLAD, který vyplníte ve všech kolon­kách: částka Kč - sumu,  kterou platíte, č. účtu: 195 230 825/0300, variabilní symbol: má celkem 10 kolonek - prvních pět je pro vaše číslo svazové legitimace (je uvedeno na adres­ním štítku při expedici Starta) a dalších pět pro variabilní symbol podle účelu platby (viz sez­nam).  Pokud platíte za klub (EK nebo sekci), uveďte svoje číslo legitimace a pošlete tajem­níkovi seznam, za koho platíte. Symbol kon­stant­ní je 0379 a název účtu je: Český espe­rantský svaz. Stejná čísla uveďte na ústřižek, který slouží jako doklad o platbě. Platba je bez poplatku. Na starý účet u KB již nic neplaťte!!!

Seznam čísel (variabilní symboly):

06940 členství ČES - 06941 členství UEA - 06942 předplatné Starta bez členství - 06943 dary ČES - 06944 zápisné do Odborné knihovny ČES - 07001 předpl. Monato (650,-Kč)  - 07002 předpl. La Gazeto (650,- Kč) - 07003 předpl. La Ondo de Esp-o (500,- Kč) - 07004 předpl. Juna Amiko (300,- Kč) - 07005 předpl. Literatura Foiro (970,- Kč) - 07006 předpl. Heroldo de Esp-o (1030,- Kč) - 07007 předpl. Femina (650,- Kč) - 07008 předpl. Litova Stelo (320,- Kč) - 50200 sekce železničářů IFEF - 50400 komise pedagogická ILEI - 50401 písemný kurs začátečníci - 50402 písemný kurs pokročilí - 50404 Paroliga kurso - 50405 svazové zkoušky - 50800 sekce nevidomých LIBE - 50900 sekce zdravotníků UMEA - 51000 sekce křesť. esp. KELI - 51100 sekce katol. esp. IKUE  - 51200 sekce informatiky - 70100 komise pro tisk a inf. - 80200 ediční fond - 80300 propagace v tisku - 80400 fond Tilio

 

Zájemci o časopisy

pište na adresu nového peranta: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz. Způsob placení najdete v levém sloupci této strany.

Monato: 650,- Kč, v.s. 07001, 12 čísel ročně, 36 stran formátu A4

La Gazeto: 650,- Kč, v.s. 07002, 6 čísel ročně, 32 stran formátu A5

La Ondo de Esperanto: 500,- Kč, v.s. 07003, 11 čísel ročně, 24 stran formátu A4

Juna Amiko: 300,- Kč, v.s. 07004, 4 čísla ročně, 32 stran formátu A5

Litova Stelo: 320,- Kč, v.s. 07008, 6 čísel ročně, 36 stran formátu A5

Literatura Foiro: 970,- Kč, v.s. 07005, 6 čísel ročně, 56 stran formátu A 5

Heroldo de Esperanto: 1030,- Kč, v.s. 07006, 17 čísel ročně, 4 strany formátu A 3

Femina: 650,- Kč, v.s. 07007, 4 čísla ročně, 28 stran formátu A 4

 Periodikum Českého esperantského svazu (36. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

malovec@volny.cz; http://members.chello.cz/malovec/

Členská evidence a změny adres:

c/o Pavel Polnický, ČES, Na Vinici 110/10, 290 01 Poděbrady, tel. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz

Uzávěrka dalšího čísla: 1.2.2006

Organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (36-a jarkolekto)

Abonebla ĉe UEA, ĉe niaj perantoj aŭ rekte ĉe nia Asocio

Abonprezo: 10 eŭroj

(se aerpoŝte: + 2 eŭroj)

Redaktoro: Miroslav Malovec,

Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

Ĉeĥio, e-mail: malovec@volny.cz;

http://members.chello.cz/malovec/

Presis: DTP centrum, Svitavy

Redakto-fermo de la sekva numero: 1.2.2006

ISSN 1212-009X