Starto 6/1995 (167) 

organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

aperas 6-foje jare. Abono 15 gld.

     Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpaĝo, 1500 Kč por duonpaĝo, 2500 Kč por tuta paĝo. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato.

     Membrokotizoj: A 160 Kč, B 80 Kč, (C nuligita), D 40 Kč, E 40 Kč, F 3200 Kč, G 100 Kč (Starto), eksterlandanoj 20 ECU, enskribo 20 Kč.

 

Zvýhodněné podmínky účasti Čechů a Slováků na UK Praha 1996

 

    V minulém čísle Starta jste dostali i při­hlášku na UK Praha 1996 platnou pou­ze pro obyvatele České republiky a Slo­­ven­­ské republiky. Vedení UEA schvá­li­lo pro nás zvláštní slevu, aby se kon­gresu mohlo zúčastnit co nejvíce do­má­cích espe­ran­tis­tů.  

    Zadarmo se může kon­gre­su zúčastnit mládež naroze­ná po 31.12.1975 a ne­zbytní průvodci invalidních espe­rantistů. Mládež narozená po 31.12.1965 a in­va­li­dé mají nižší poplatky než zdraví do­spělí. Za invalidy se ovšem považují pou­ze ti, kteří nutně potřebují průvodce a mohou to doložit lékařským osvěd­če­ním. Stejnou slevu obdrží i společník hlav­ního přihlášeného (oba musejí mít stej­né trvalé bydliště).

    Další slevy mají individuální členové UEA (Dumviva Membro, Membro kun Jarlibro, Membro-Abonanto), kteří mají zaplacen příspěvek na rok 1996 (netýká se to však kategorií Aligitaj Membroj a Membro kun Gvidlibro). Sleva se rovná členskému příspěvku pro Membro kun Jar­libro (340,- Kč), takže zvažte mož­nost stát se individuálním členem UEA.

    Pro výši poplatku je dále důležité, zda za­platíte do konce roku 1995, do konce prv­ního kvartálu 1996 nebo později.

    Kongresový poplatek je nevratný i bez viny přihlášeného, nepřenosný na ji­nou osobu a nezahrnuje ubytování, stra­vu ani výlety. Jednodenní vstupenka na kongres nebude zlevněna a přijde zhru­ba na 1000 Kč.

 

 Členské příspěvky ČES

 

 

Kategorie

A 160 Kč - výdělečně činní

B  80 Kč - důchodci, studenti, vojáci zá­kladní služby, ženy v domácnosti, in­validé, nezaměstnaní

C - zrušena

D  40 Kč - rodinní příslušníci (další čle­nové domácnosti, kde už jeden ode­bírá Starto za plné členství)

E 40 Kč - příznivci esperanta a děti (nedostávají Starto)

F 3200 Kč - doživotní členství

G 100 Kč - příznivci esperanta dostá­vající Starto

cizinci  20 ECU

zápisné 20 Kč.

 

 

NOVA LERNOLIBRO

 

LS 019                                    =69.00

Petr Chrdle, Stanislava Chrdlová:

Esperantem za tři měsíce, 160 str.

Kurs esperanta pro začátečníky roz­dělený do 60 lekcí (= pracovních dnů) a doplněný čítankou.

(Esperanto dum tri monatoj, 160 p., kurso por komencantoj, ĉiu el 60 lecionoj respondas al unu labortago, aldone legolibro)

 

Konferenco de ĈEA

 

Entute 105 personoj el 44 kluboj kon­fe­ren­cis en Brno sabate la 21-an de okto­bro 1995 en hotelo Kozák. Kompreneble ĉiuj alvenis jam vendrede vespere kaj aŭskultis rakontadon de Miloš Ŝváček pri IKUE-kongreso en Olomouc kaj de Vlastimil Kočvara pri UK en Tampereo.

    La propran konferencon malfermis sa­ba­te matene vicprezidanto Petr Chrdle. Prezidanto V. Kočvara informis pri la no­va maniero de presado kaj distribuado de Starto, pri membrobazo kaj pagado de kotizoj (nur okcent membroj nun ri­ce­vas Starton, aliaj ne pagis plenan ko­ti­zon). Multaj membroj ĝis nun ne re­sendis la membrokartojn kaj tial la a­socia kartoteko (komputila  sliparo“) ne povas esti sukcese finita. Ankaŭ laboro de niaj sekcioj ofte stagnas kaj bezonas reviviĝon.

    Drahomír Kočvara tralegis raporton de forestanta Linhart Rýznar pri la kon­trola komisiono kaj V. Kočvara prezen­tis raporton pri la ekonomia situacio de la asocio kaj pri la preparoj por UK 1996 en Prago. Li klarigis, ke la kriti­ka­taj Unua Bulteno, priskribanta nur Pra­gajn preĝejojn, kaj la kongresa afiŝo kun armitaj apostoloj forlasantaj la Malnov­urban Urbodomon estas senpagaj dona­coj de Pragaj vojaĝagentejoj.

    La tuta posttagmezo estis dediĉita al raportoj kaj informoj de reprezentantoj de unuopaj kluboj kaj sekcioj, ekz. pri in­fanoj, skoltoj kaj junularo, pri Esperanto-tendaroj, pri fervojistoj, han­di­kapuloj, pri Pasporta Servo kaj pri Delegita Reto de UEA k.a.

    S-ano Žák metis la demandon, kia­maniere altiri al la movado la junularon, kaj venis al konkludo, ke antaŭ ĉio ni devas ĉesi mensogi kaj plibeligadi la realon. La celo ne sanktigas la rimedojn, kaj plie: kvankam ni ofte lamentas pri junularo, la gejunuloj estas pli puraj ol plenkreskuloj kaj ĉiu falseco, eĉ bon­intenca, ilin forpuŝas.

    En vespera arta programo deklamis sinjorino Alena Růžičková-Pavlínová, aktorino kaj Honora Membrino de ĈEA, kantis basulo Václav Halíř el Janáček-operejo kaj Štěpánka Rousková el Praga klubo, kiu prezentis kantojn de s-ano Lubomír Huf el Ivanovice. Sekvis danc­amuzo kun tombolo.

    La kantoj de s-ano Huf estas unika provo komponi muzikon al esperant­lingvaj originalaj poemoj, konkrete de bulgaraj poetoj, kaj en la voĉo de Ŝ. Rousková, kvankam amatorino, ili trovis bonegan interpretiston. Eĉ Majstro Halíř haltis, forirante, kaj aŭskultis.

    Festivalo de Esperantaj filmoj kaj video­filmoj sekvis kiel dimanĉa pro­gramo en proksima teatreto Barka.

    Tri filmojn aŭtoris Roman Dobrzyn­ski:  Spuroj de la avo pri vivlokoj de ju­na Zamenhof, Granda origino pri la religia centro Oomoto en Japanio  kaj Mazi en Gondolando, desegnita video-kurso por infanoj, kiu nun furoras en Esperantujo. Ni vidis nur fragmenton de iu leciono:  Mazi estas granda verda ur­so, kiu alvenas en kosma spacŝipo viziti la planedon Gondolando, kie lin atendas amikaj reĝo kaj reĝino, sed ankaŭ kelkaj malamikoj, preparantaj atencon. La sce­noj estas spritaj kaj interrompataj per koncizaj gramatikaj klarigoj, ekz. kioma horo estas?

    Ĉeestanta germana esperantisto Horst Theurich prezentis siajn du amatorajn filmojn: Nekutima vojaĝo pri provo traveturi per historia eta lokomotivo kun malgrandaj feraj vagonoj malnovan fer­vojon al kalkominejo, kien iam veturadis laboristoj kaj ministoj de kalko. La fer­vojo jam estis surkreskita de trudherboj kaj finiĝis en marĉejo. En Sugar Train la aŭtoro envideigis veturon en eĉ pli ekzotika trajno sur Fiĝi-insuloj pasint­jare tra tropikaj vilaĝoj kun nigrula lo­ĝan­taro, manĝadon de sukerkano en la trajno kaj kantadon kun gitarludo pre­zen­titan de negraj konduktoroj por blan­kulaj gastoj.

    Diina masaĝo estas speco de japana aerobiko, dum kiu kraketas artikoj, fakte la ostoj de la tuta korpo ree enartikiĝas en ĝusta pozicio, kio tre prosperas al sano. Dum UK en Prago la aŭtoro pre­zentos sian metodon en senpaga du­semajna kurso.

    Rememoro je festotagoj al dudek­jariĝo de ĈEA en Havířov estis ama­tora videofilmo el 1989 de aŭtora triopo Milan Bača, Petr Gomola kaj Zdeněk Heiser.

    La festivalon kompletigis ankaŭ spek­taklo de vivantaj ludantoj: kvar surd-mutaj knabinoj, studantaj aktoradon ĉe Janáček-akademio, prezentis teatraĵon Tri diablaj fratinoj. Ni multon ne kom­prenis, ĉar ili interparolis en gestlingvo (feliĉe oni legis antaŭe la enhavon), sed ni povis iomete enrigardi en la mondon de surdmutaj handikapuloj kaj kompreni, ke ankaŭ en ilia  lingvo“ eblas aktori.

 

IKUE-sekcio

Nunjare okazis du gravaj aranĝoj, kiujn organizis la katolika sekcio. Julie tre suk­cesa 48-a Kongreso de IKUE en O­lo­mouc nerekte propagandis ĉe tut­mon­da esperantistaro la okazontan venont­jaran  Universalan Kongreson en Prago pruvinte, ke la ĉeĥaj esperantistoj kapa­blas organizi internaciajn aranĝojn. La kongreso bone propagandis Esperanton ankaŭ enlande, praktike pruvante, ke la dumtempa ne tro favora periodo de eks­tere influita estas nenia agonio. Urbo O­lo­mouc oficiale transprenis altan protek­tadon de la kongreso kaj tri vicurbestroj aktive partoprenis la programon: unu dum solena inaŭguro eĉ esperantlingve alparolis la kongresanojn, alia akceptis reprezentantojn de 14 ĉeestantaj landoj. Ĉiutagaj diservoj en gravaj preĝejoj de Olomouc, kie ĉeestis ankaŭ multaj ne­esperantistoj, kaj en la plej gravaj pil­grim­lokoj de Moravio, estis efika pre­zen­to de Esperanto, precipe se la espe­rant­lingvan meson celebris ekleziaj altranguloj kiel Kardinalo Miloslav Vlk, Ĉefepiskopo Jan Graubner kaj Episkopo Josef Hrdlička kun asistantaj 14 pastroj el kelkaj landoj.

    Dua plej grava aranĝo de katolika sekcio estis la tendaro okazinta jam la kvinan fojon en Sebranice apud Lito­myšl. Ĉeestis partoprenantoj el 5 landoj kun 90-procenta partopreno de junularo, ĉar gvidaj postenoj estas konfiditaj al kapablaj gejunuloj, kiuj pruvis sian maturecon transpreni estontecon de la tendaro tute en siajn manojn.

    Malfavoraj kondiĉoj por disvastigi Esperanton nuntempe ne devas nin puŝi en rezignan pasivecon. Esperantistoj ĉiam estu optimistoj rigardantaj antaŭen. La katolika sekcio nun eldonis du pro­pagandilojn: la unuan pri Esperanto kaj la duan pri katolika Esperanto-movado.

    Bonvolu informi viajn klubanojn pri la ekzisto de katolika sekcio kaj la ga­zeto Dio benu.

 Miloslav Šváček

 

 Regiona renkontiĝo de IKUE-sekcio

 

okazis en Písek (30.9.-1.10.1995) kunlabore kun la klubo Ponto en studenhejmo PETRINUM. Trideko da partoprenantoj post diservo celebrita de pastro Xaver Kobza aŭskultis prelegojn, trarigardis la urbon kaj amuzis sin per muzikado kaj kantado.

 

Renkontiĝo en Lanŝkroun

Sabate la 14-an de oktobro renkontiĝis gesamideanoj el najbaraj EK el Žam­berk, Svitavy kaj Česká Třebová. Antaŭ­tagmeze ili vizitis muzeon, aŭskultis prelegon de kristana verkisto Jan Žáček kaj posttagmezon pasigis en restoracio en kutima familia rondo. Inĝ. Polák informis pri vojaĝo al IFEF-kongreso en Pécs kaj pri kultura kaj komerca agen­tejo en Prago, kies gasto li estis. La restoraciestro montris favoron por nia aranĝo kaj intereson uzi Eon ankaŭ en sia manĝo-karto kune kun aliaj fremdaj lingvoj.

 

La 8-a Internacia kultura festivalo en Ústí nad Labem finiĝis per granda sukceso

 

    Tio ne estas memlaŭdo de organi­zantoj, sed konstatado de multaj ĝiaj partoprenantoj.

    La festivalo okazis jam tradicie kiel rememorigo de E-verko de s-ro Jiří Kořínek el Ústí n.L. kaj d-ro Tomáš Pumpr el Prago al iliaj neĝisvivitaj naskiĝtagoj. La festivalon partoprenis entute 74 partoprenintoj el kvin landoj. Krom ĉeĥoj alveturis pli ol 20 ge­esperantistoj el Germanio kaj pluaj el Luksemburgio, Pollando kaj Slovakio. Programo de la festivalo estis tre bunta. Dum vendreda interkona vespero ek­sonis diversspecaj informoj el samtempa E-movado kaj malgrandaj kulturaj programeroj fare de M. Smyčka el urba teatro en Ústí n.L. kaj Jadwiga Gib­czynska el Unuaktora teatro en Krakovo.

    Dum sabata prelega matineo estis prezentitaj 10 interesaj kontribuaĵoj el kultura sfero.  Ora punkto“ de festivala programo estis sabata solena vespero en Malgranda Scenejo de Domo de kulturo. Tie eksonis operarioj, klasikaj kantoj, poezio kaj prozo el la verko de ambaŭ supre nomitaj E-eminentuloj (sed ne ekskluzive el ilia verko) prezentitaj per artistoj el Nacia Teatro en Prago, Urba Teatro en Ústí n. L. kaj el Unuaktoraj teatroj en Prago kaj en Krakovo. La festivalo estis finita per dimanĉa busa ekskurso al la kastelo en la urbo Duchcov.

    Je la fino de la festivalo ĉiuj esprimis kontenton ne nur kun ĝia nivelo, sed ankaŭ kun persona prizorgo al diversaj deziroj kaj pretoj de unuopaj partoprenantoj.

    Tial ni jam nun antaŭĝojas la festi­valon venontajaran, al kiu mi vin ĉiujn elkore invitas.

 Inĝ. Josef Kříž

prezidanto de EK

en Ústí n.L.

 

 

 Fondaĵo Karolo Piĉ

 

    La 15an de aŭgusto 1995, en sia na­s­k­iĝ­­-urbo Litomiŝlo, mortis la Espe­ranto­-verkisto Karolo Piĉ (* 1920-12-06). Tuj post lia morto familianoj kaj amikoj de­ci­dis starigi Fondaĵon Ka­rolo Piĉ (FKP) kun la intenco teni viva la me­mo­ron pri la verkisto kaj zorgi pri la el­do­no kaj konstanta haveblo de liaj ver­koj.

    La Fondaĵo estas instalita ĉe Iltis-El­do­nejo, kiu ĝis nun zorgis pri la eldono de la verkoj de Karolo Piĉ. En ĝi kun­agas provizore la jenaj per­sonoj:

    Ortwin DEUBERT (posedanto de Iltis­-eldonejo), Claude GACOND (arkiv­isto de CDELI), Irmi HAUPEN­THAL, Reinhard HAUPENTHAL (administr­an­to de FKP), Marie KOR­WIN (fratino de Karolo Piĉ), Herbert MAYER (direktoro de IEMW), Gonçalo NEVES (literatura kun­ordiganto de FKP), Věra ONESOR­KO­VÁ (vidvino de Karolo Piĉ), Baldur RAGNARSSON, Henri VATRÉ.

    Celoj de la fondaĵo

1. Publik-rilata laboro

1.1. Havigi straton kun la nomo de Ka­­ro­lo Piĉ en Litomiŝlo

1.2. Fiksi memor-tabulon sur la nask­iĝ­-do­mo en Litomiŝlo

1.3. Starigi tombo-ŝtonon kun Espe­ran­ta surskribo sur la tombo de Ka­rolo Piĉ

1.4. Sugesti prelegojn, studojn, simpo­zi­ojn ktp. pri la verkaro de Karolo Piĉ

1.5. Alvoki la esperantistaron kolekti kaj disponigi al FKP dokumentojn pri Karo­lo Piĉ (korespondaĵoj, manu­skriptoj, fo­toj ktp.)

1.6. Kolekti antaŭmendojn kaj mon-donacojn por ebligi la aperigon de ĉiuj ne­eldonitaj verkoj de Karolo Piĉ

2. Postlasaĵo

2.1. Zorgi pri la kolektado, kon­servado, ordigado kaj sistema indek­sado de la postlasaĵo de Karolo Piĉ:             

2.11 de ĉiuj manoskriptoj kaj tajpo­skriptoj

2.12 de ĉiuj korespondaĵoj de kaj al Karolo Piĉ

2.13 de aliaj dokumentoj (fotoj, ates­toj, diplomoj ktp.)

3. Eldonado

3.1 Eldoni la pres-pretajn tajpo­skriptojn

3.2 Pres-pretigi la finitajn mano­skriptojn

3.3 Redakti kaj pres-pretigi ĉiujn ce­te­rajn manoskriptojn

3.4 Reeldoni elĉerpitajn verkojn

3.5 Protekti la aŭtorajn rajtojn de Ka­ro­lo Piĉ

4. Dokumentado

4.1 Pretigi kompletan bibliografion de la ver­karo de Karolo Piĉ (mono­gra­fioj, kon­tribuoj al libroj kaj revuoj; literaturo pri Karolo Piĉ)

4.2 Prepari memor-volumon por la 80-jariĝo en la jaro 200 (Enhavo: reme­mo­­roj de parencoj, amikoj, sam-temp­uloj; fotoj; literaturaj studoj pri Karolo Piĉ; bibliografio)

4.3 Eldoni katalogojn de la postlasaĵo (kp. 2.2 kaj 2.3)

Kiel subteni la Fondaĵon?

    Ekzistas diversaj manieroj subteni la Fondaĵon:

- Kontribui al la realigo de la celoj

- mendi la jam aperintajn verkojn de Karolo Piĉ

- antaŭmendi aperontajn verkojn (profi­tante de la antaŭmenda prezo)

- helpi finance per mon-donacoj

 

Niaj kontoj 

en D:  Postbank Saarbrücken 20100-661 (Iltis-Eldonejo)

en F: CCP Nancy 397 34V (je la nomo de R. Haupenthal)

ĉe UEA: ilti-c (Iltis-Eldonejo).

 

La verkaro de Karolo Piĉ

     Ĝis nun la jenaj verkoj de Karolo Piĉ aperis libro-forme ĉe Iltis-eldonejo:

 

La litomiŝla tombejo (1981). Romano, 276 p.

Angoro (1982) Poemaro, 97 p.

La mortsonorilo de Chamblay (1983). Detek­tiva ­romano, 249 p.

Obsedo (1984), Poemaro, 143 p.

Naturalismo kaj Skemismo (1987), 76 p.,

Klaĉejo (1987). Romano, 188 p.

Urbi et orbi (1989) Repliko al G. Silfer, 20 p.

La bermuda triangulo (1989) Novelaro, 186p.

Frua pledo por la Iltisa Skolo (1989) Analizo de revuo "La Esperantisto" (1889-1895), 31p.

Perspektivoj de la Ilustralo (1994) Esperanto­logio,  postparolo de R.  Haupenthal,  23p.

Ĵus aperis:

La interna vivo de Esperanto (1995) Eseoj.  Interlingvistiko, evoluo de Esperan­to, lingvaj rimedoj en Esperanto ktp., 401 p., postparolo de R. Haupenthal (63,- DM)

En preparo:

Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto. Devoj de la recenzo, ĝia esplorkampo, monografioj, kritikisto. (75,- DM)

Ordeno de verkistoj.  Romano - fabelo, fabelo - romano. Tre certe, tre verŝajne mia romano ultima. Cigna kanto, se vi volas, jes! Plenajn tri jarojn mi verkadis.“ (63,- DM)

 

Verkoj aperintaj en Ĉeĥio: 

En la revuo Esperantista:

Aŭtunaj arboj, Reloj (9/1946, p. 90) poemoj

Versisto (9/1946, p. 92) poemo

La poeto (1/1947, p. 5) poemo

Antaŭsignoj (3/1947, p. 25) poemo

Melankolio (4/1947, p. 37) poemo

Georgino (4/1947, p. 38) poemo

Printempa invito, Eĉ la statuoj eriĝos... (4/1947, p. 39) poemoj

Ŝia ekskurso (1/1948, p. 4) poemo

Amara rerigardo, Poŝpoemo, Ordinaraj tagoj (1/1948, p. 16) poemoj

Matene (5/1948, p. 53) poemo

Ĝis la revido, Manjo! (6/1948, p. 71) poemo (korekto de preseraro sur p. 79)

Vespera psalmo (3/1949, p. 19) poemo

Esperantaj neologismoj (8/1949, p. 57-60, kaj 9/1948, p. 65-71) Prelego farita en la Somera Kolegio de Esperanto en Doksy en Julio 1949.

En la kajeroj de AEST:

Lingvaj rimedoj de la Esperanta prozo (1982)

Prelego por kajero SAEST 1982, České Budě­jovice, p. 80-86

Principoj de Esperanto (1984) Prelego pre­zen­tita dum AEST 1980, sed aperinta nur en kajero de AEST 1984, Brno, p. 152-160.

 

Ĉu iu scias pri aliaj verkoj?

 

Aŭtoraj rajtoj

 

    En la pasinta numero de Starto 5/95 mi pub­likigis kelkajn frag­men­tojn el la verkaro de Ka­ro­lo Piĉ oma­ĝe al la me­moro de la forpasinta aŭ­toro, sed sen antaŭa interkonsento kun la he­re­dan­toj de aŭtoraj rajtoj (Věra One­sor­ková, la vidvino, kaj Iltis-eldonejo). De ambaŭ mi petas pardonon.

    La aŭtora leĝo permesas represi sen aŭtora kon­sento sole politikajn kaj e­ko­no­miajn aktu­alaĵojn el gazeto al ga­ze­to, sed ne el libro, ne beletron nek scien­cajn analizojn kaj ankaŭ ĉe la ak­tualaĵoj ne devas esti iamaniere es­pri­mita rezer­vo de la aŭtoraj rajtoj. Necesas indiki la fonton.

    La aŭtorajn rajtojn posedas la aŭ­to­ro por e­ter­ne, eĉ post sia morto. Ne­niu raj­tas eldoni lian verkon sub sia nomo aŭ ŝanĝi lian verkon. Peti per­meson de publikigo kaj pagi hono­rarion al la heredantoj de la aŭtoro oni devas ĝis 50 jarojn post lia morto. Onidire estas preparata renovigo de la leĝo, kie la templimo estos levita ĝis 75 jaroj.

 Miroslav Malovec

 

 

 TRADUKOLOGIO

 

Gvidlibroj por la vojo al pri­majstrado de la tradukarto

 

Bernard Golden

 

Kriterioj por utila bibliografio

 

    En sia artikolo  Pri tradukado de beletro“ (Starto, n-ro 160, 3/1994, pĝ. 13-15) Miroslav Malovec listigas ĉe la fino verkojn, kiujn liaopinie tradukemaj esperantistoj devas trastudi aŭ daŭre kon­sulti por perfektigi sian traduk-labo­ron. El la 33 titoloj, la plejmulto es­tas en la ĉeĥa lingvo; nur 9 verkoj estas uzeblaj de alilingvuloj. Cetere, por informi legontojn pri la valoro de la libroj, ne sufiĉas la nudaj titoloj. Kom­pe­tente kompilita bibliografio pri tiu ĉi temo devas inkludi mallongan pri­skribon de la enhavo kun takso pri ĝiaj plej valoraj trajtoj kaj ankaŭ mencio de misoj kaj mankoj. Tiu ĉi artikolo servos kiel suplemento por kompletigi la liston de Malovec per speco de verkoj, kiun li ne inkludis.

 

1. KALOCSAY, Kálmán. Kiel verki kaj traduki poemojn. Budapest: Hun­gara  Esperanto-Asocio. 1979. 26 pĝ.

Tiu ĉi broŝuro estas represaĵo de du stu­doj,  La esperanta rimo“ kaj  Pri la esperanta ritmo“, kiuj aperis la unuan fojon en Lingvo Stilo Formo en 1931. La celo de Kalocsay estas prezenti detale ellaboritajn normojn de Espe­rantaj prozodio kaj rimtekniko, kiuj estas sankciitaj de longa tradicio. Ka­locsay deziras fortimigi tiujn, kiuj, sen kono de la elementaj prozodiaj kaj rimteknikaj reguloj, arogas al si traduki verkojn de grandaj poetoj; male, li volas kuraĝigi homojn, kiuj ne ŝparas tempon kaj penadon por ellerni tiom el la arto de poem-tradukado, kiom fakte estas ellernebla.

 

2. DE DIEGO, Fernando. Pri Espe­ranta tradukarto. Saarbrücken: Artur E. Iltis; 1979. 71 pĝ.

Same kiel Kalocsay estis eminente kvalifita doni konsilojn pri la tradukado de poezio, ĉar li dum longa tempo prak­tikis tiun metion, Fernando de Diego po­tencas sur la tereno de proz-tradukado sur­baze de impona listo de beletraĵoj plej­parte elhispanigitaj. En ses ĉapitroj, origine prezentitaj en la formo de pre­legoj, de Diego tuŝas ĉiujn pri­diskutin­dajn aspektojn de la Esperanta traduk­arto en la pasinteco, la nuntempo kaj la eston­teco. Li faras sian plej trafan kriti­kon en la ĉapitro pri komparo de Espe­ran­to kaj la naciaj lingvoj, ne hezitante reliefigi la malavantaĝojn de Esperanto kiel tradukilo por atingi altnivelajn re­zul­tojn. Tre valora parto de la broŝuro de de Diego estas la notoj (pĝ. 63-66), kiu enhavas bibliografiajn referencojn de aliaj verkoj temantaj pri la Esperanta tradukarto.

 

3. MITEV, Venelin. Tradukarto. Sofia: Bulgara Esperanto-Asocio; 1991. 114 pĝ.

Laŭ mia scio, tiu ĉi verko estas la plej ampleksa manlibro pri la tradukarto ĝis nun eldonita en Esperantujo. En 26 ĉa­pitroj la aŭtoro pritraktas tre specifajn temojn kiel elekton de tradukotaj verkoj, traduk­problemojn ligitajn al diversaj beletraj ĝenroj, stilistikajn demandojn, neologismojn, kaj  problemojn de diver­saj niveloj de lingvouzo (ekzemple dia­lek­to, slango, proverboj, vortludoj). En la ĉapitro titolita  Vortaroj kaj helpiloj“, Mitev, same kiel faris Malovec, listigas almenaŭ 28 vortarojn, kiujn devas pose­di tradukemulo; el ili nur 8 estas en la bulgara lingvo.

 

4. DE DIEGO, Fernando. La degenero de William Auld. Recenzo de Montara Vilaĝo. Saarbrücken: Artur E. Iltis; 1985. 11 pĝ.

Malofte estas publikigita detala kritiko pri verko tradukita en Esperanton. En si­a analizo de Montara Vilaĝo, elangl­igita de William Auld, la recenzanto listigas pli ol ducent malbone tradukitajn erojn kaj kondamnas la tradukinton, kiu misinterpretis la anglan lingvon. Tiel de Diego aplikas en praktika maniero la principojn por taksi tradukaĵon, kiuj troviĝas en lia libro Pri Esperanta tra­duk­arto. Mi ne opinias, ke la mis­traduko de Montara Vilaĝo estas izolita kazo en la historio de la Esperanta be­letro. Mankas simile profundaj analizoj de aliaj esperantigitaj beletraĵoj, ĉar ne es­tas literatoroj, kiuj emas okupiĝi pri de­talaj komparoj de Esperantaj tra­dukaĵoj kun la etnolingvaj originaloj. Mi re­komendas ĝuste tian taskon kiel ekzercon por partoprenantoj en kurso pri tradukarto.

 

Konkludo

La ĉi-supraj prikomentitaj verkoj estas mia elekto de kelkaj praktikaj kaj teoriaj pritraktoj utilaj por ĉiuj esperantistoj laborantaj super problemoj de beletra tradukado  kaj stilistiko. Krom tiuj libroformaj publikigaĵoj, ekzistas pluraj artikoloj kaj eseoj temantaj pri diversaj aspektoj de la tradukarto. Mi proponas, ke iu esperantisto, kies fako estas bibliotek-scienco, kompilu liston de tiuj verkoj dise publikigitaj en periodaĵoj, por eventuala eldono kiel studmaterialo en kursoj kaj seminarioj.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

HOMONIMOJ en Esperanto, konsiderataj nomenklature 7

Josef Kavka

 

-A-, -E-, (I, O, U)

 

    La sepa fojo (STARTO, 1994, 4, 20-21, 5/6, 23-26, 1995, 1, 12-14, 2/3, 17-19, 4, 8-11, 5, 5-7) de niaj konsideroj tuŝas jenan problemon: Se -A- (E, I, O, U) estas ne radikparto, sed substantiva finaĵo latina, ĝi apenaŭ povas konsistigi radikon de Eo-vorto. Ekz. en flamma malkaŝas forfalon de tiu -A- la plurala dativo flammis. Nature, la fundamenta Eo-vorto estas flamo, ne  flamao“.

    Same oni devus procedi okaze de ĉiu latinforma nomenklatura analogo. Be­daŭ­re, ekzistas alia fundamentaĵo, la serpent-nomo boao (en, fr, it, la, po, ru, sl: boa). Spite al la dusilabeco de la nomo en la sep etnolingvoj, Eo havas nomon trisilaban, iom kurioze kun la vokaltriopo. Ĉu  boo“ ne estus pli opor­tuna?

    La oficiala kakao ne koncernas nian problemon: la hispana lingvo adoptis ĉi tiun indiĝenaĵon, kiu do havas nenion komunan kun la latino.

    Da neoficialaĵoj ni volas ataki multon:

1. alkao laŭ PIV estas aŭko. Al ni ŝajnas, ke ambaŭ nomoj estas misformitaj. Alea devus fariĝi eleo, Alcidae alcedoj;

2. arao. Kial Ara ne esperantiĝu - spite la homonimecon - aro? Pri ĉi tiu papagogenro, nia argumentado estas la sama, kiel pri la serpentogenro boo;

3. damao el cervedoj, nomenklature Dama, sed latine damma, devus fariĝi damo, sen timi la homonimecon kun nobela sinjorino!;

4. firmao = firmo 1, laŭ PIV. Malfacile ni komprenas, kial oni devas apliki paroniman radikon al la komerca entrepreno, la fundamentaĵo firmo (de: Firma, plurale Firmen, en: firm, fr: firme). Evidente, tiu -A- ne apartenas al la radiko;

5. Ganao ne originas en la lingvo latina. Tamen, ni ne preterlasas la okazon por pruvi, ke en eŭropaj lingvoj, tiu fina -A forfalas en derivaĵoj (cs: ghanský, en: Ghanian, fr: Ghanéen). Do, laŭ PM (1971): Gano.

6. gutao. Bedaŭre, ni ne sukcesis trovi diverslingvajn ekvivalentojn de tiu ĉi enigma ĥemiaĵo. Portmann-Rogers (1993) listigas nur  de: Koagulat, en: coagulum, kiuj rilatas al la 1-a signifo de la kaloĉaja termino;

7. jukao (Yucca) el agavacoj (laŭ PIV: liliacoj) devas esti juko. La speci-epiteto yuccodes = juk(ec)a. Oni ne timu, ke la sandominga planto kaŭzus jukadon... Se oni tamen timus, eblus skribi jukko.

8. kalao (Calla) el aracoj (Araceae), laŭ PIV  arumacoj“ estas nomenda simple kalo. Por mencii la pli superajn taksonojn: ordo araloj (Arales), klaso liliidoj (Liliidae). Analoge al jukko oni povus skribi kallo. Ĝia prononco estus same (mal)facila kiel de la vorto mallarĝa ...

9. kalandrao (Calandra) el la koleoptera familio de kurkuliedoj devus nomiĝi kalandro,  same kiel la specio de la birdogenro melanokorifo el alaŭdedoj. Konfuzo pro homonimeco ne estas probabla;

10. kamerao (camera) estas superflua, nepre evitinda paronimo al la fundamenta kamero, kiu - laŭ PIV - povas signifi ankaŭ kinokameron;

11. kanao (Canna) el kan(n)acoj estu kan(n)o;

12. karao (Chara), algo el la klaso de ĥaroficeoj (Charophyceae) devas esti ĥaro. Jen pli eleganta eskapo el la homonimeco ol per la gluo de A al la radiko;

13. kolerao (cholera) laŭ PIV = ĥolero. Por resti ĝentilaj, ne ne komentu la misformaĵon;

14. komao (comma) certe devus esti la fundamenta komo, kun la 3-a, la muzika, senco;

15. limao (Lima). Se oni ne timas konfuzon de la ĉefurbo Limo kun ajna limo, kial oni timas okaze de la moluskogenro limo?;

16. novao (nova). En la seslingva Astronomical Dictionary (1961) ni legas, ke la pluralo estas novae, laŭ la latina formo. Tiu pluralo estas uzata en multaj lingvoj, ekz. de, en, fr, it. Do la radiko estas nov-. En Esperanto: novonova stelo (de: Neuer Stern,  fr: étoile temporaire, it: stella nuova, ru: novaja zvezda);

17. purpurao (purpura) alportas superfluan radikon, dum la fundamenta purpuro estas sinonima al  purpurao“ (laŭ sia 3-a senco en PIV). Kial do oni nomu la haŭtsimptomon per du paronimaj terminoj? Ekzistas ankaŭ purpurino (de: Purpurin, en: purpurine);

18. reao (Rhea), strutsimila birdo, devus esti reo el la ordo de reoformaj (Rheiformes). La troa  oscedeco“ de  reao“ memorigas pri tiu de  boao“.

19. senao (senna, folia sennae) fariĝu seno. La kompleta nomo estas kasio sena (Cassia senna). Temas pri tropika planto enhavanta glikozidecajn senozidojn kun efiko laksetiga. Konfuzoj kun la prepozicio sen, la substantivo seno, adjektivo sena, verbo sen(ig)i apenaŭ okazus. Se tamen, Akademio de Esperanto povus allasi aŭ iam eĉ dekreti bone motivitan konsonant-duobligon; tiam la planto havus jenan nomon: kasio senna (laŭ la precedenta Finnlando);

20. verugao (sp: verruga el la: verruca signifas interalie ajnan verukon). Do, por nomi la haŭt-malsanon endemian en Sudameriko, nepre sufiĉas la hispaneska verugo;

21. vilao (villa). PIV referencas al la zamenhofa villo. Jen denove inspiro por Akademio de Esperanto koncerne duobligon de konsonantoj;

22. Voltao. Kvankam ne temas pri latindevena nomo, tamen ĝin kreis portugaloj (volta = reveno). Ni atentigu, ke PM (1971) uzis por la rivero: Volto, por la lando: Voltio.

    El koncernaĵoj en PIVS (1987) ni menciu:

1. datao (datum, plurale: data) = dateno laŭ PIV. Al ni ŝajnas plej kongrue kun la semantiko de la latindevena vorto, plivastigi la fundamentan sencon al ĉiu donitaĵo, ne limigi ĝin al la temp-indika. Do: dato.

2. simao (Sima). Tiu ĉi akronimo, lanĉita fare de Suess ne estas tre bonŝanca: la simbolo de silicio estas ja Si, sed tiu de magnezio ne estas Ma, sed Mg. Se tamen iu geologo-esperantisto dezirus apliki la terminon, li povas modifi ĝin al Simo. Tamen, pli modernaj estas: eklogita aŭ peridotita terŝelo.

3. supernovao, v. pli supre: novao.

    Fine, en EB (1988) ni trovas:

1. nepao (Nepa) devas esti nepo el nepedoj (Nepidae). Ĉu vere povus iu konfuzi tiun ĉi  akvoskorpion“ kun  prafilo“?

2. poao (Poa). EB mencias ankaŭ la formon poo. Por tiu ni pledas, ĉar la familio estas poacoj (Poaceae), laŭ EB: graminacoj;

3. tifao (Typha) laŭ EB el tifaacoj, laŭ ni tifo el tifacoj (Typhaceae). Konfuzo kun la infekta malsano ne minacas;

    Resume ni povas konkludi, ke enkondukado de neoficialaj -A-vortoj okazis:

1. tro facilanime, sen necesa analizo de la koncernaj latinaj originaloj

2. tro ofte sub nerealisma timo antaŭ homonimoj.

 

    Nun ni esploru aperon de -E-vortoj, nome tiuj, kies radikfinon malprave konsistigas -E-.

    Tiaspecan vorton ni vane serĉus inter la fundamentaĵoj. Ne apartenas ĉi tien ekz. hordeo (hordeum), kazeo (caseus), oleo (oleum), piceo (Picea), tineo (Tinea) k.t.p., ĉar iliaj -E- konsistigas la latinajn, do ankaŭ esperantlingvajn, radikojn.

    Same inter la oficialaj radikoj ne koncernas nian problemon ekz. korneo (corneo) kaj soleo (soleus). Tamen unusola radiko ne povas plaĉi al ni: poreo (porrum). Ĉi-okaze la radikfina -E- estas nepravigebla. Devas esti - almenaŭ por la botanika nomenklaturo, se ne por laika uzo - poro, kvankam homonima kun alia oficialaĵo. Eblus ankaŭ porro.

    Bedaŭre, neoficialaĵoj - kiel atendeble - pekas plurfoje:

1. akneo estas laŭ PIV distingata disde la fundamenta akno. Tamen, laŭ nia scio, moderna medicino uzas la laste nomitan terminon ankaŭ por iversaj haŭt-malsanoj. Ekzistas ankaŭ jena termino: acnitis = aknitido;

2. akreo (ager) devas esti la zamenhofa akro, homonima kun la fundamentaĵo akra. PIV registras jene: akroZ = akreo. Kial? Nu jes, pro la tim' antaŭ homonim' (eĉ se  akra“, tamen tute sendanĝera)!

3. bovisteo (Bovista) estas neakceptebla misformo de bovisto. Estus ridinde, konfuzi bovpaŝtiston kun manĝebla fungo...;

4. cefaleo estas superflua misformaĵo por cefalalgio (kapdoloro). La helena finaĵo -E forfalas ankaŭ en ceteraj derivaĵoj: cefalino, cefalometro, cefalopodo, cefaloptero, cefalotomio k.s.;

5. diatomeoj estas ja klaso de mikrokosmaj algoj, sed PIV forgesis registri la ĉefaĵon: la genronomon diatomo (Diatoma);

6. gramineo ne plu estas uzata en la botanika sistemo. La koncerna ordo nun estas nomata poaloj (Poaleso), la koncerna familio poacoj (Poaceae);

7. karpeo (carpus) estas laŭ PIV karpo 2, la fundamentaĵo. Temas do pri misformita radiko, tute superflua;

8. lupeo (lupa). La fundamenta lupo devus alpreni la 3-an sencon, nome tiun de konveksa lenso;

9. nereo (Nereis) estas iom alispeca fenomeno. Temas ne pri vastigo, sed pri malvastigo de la radiko. Devas esti nereido;

10. peroneo estas evitinda, eĉ laŭ PIV; anstataŭ: fibulo;

11. satureo (Satureja) ne alprenis -E-, sed ellasis -J-: saturejo; saturejaefolius  = saturejofolia;

    En PIVS (1987) estas jenaj dubindaĵoj:

1. deriveo = derivaĵo 2. Ni citu:  Por la matematikaj uzoj, la specialistoj nun preferas la radikon deriveo...“. Nu, al ni ŝajnas tiu ĉi nova radiko nepravigebla. Cetere Hilgers-Yashovardhah (1980) listigas i.a. jenajn etnolingvajn ekvivalentojn: da: afledede, de: Ableitung, en: derivative, fr: derivée, it: derivata, nl: afgeleide, pt, sp: derivada. El la latinidaj lingvoj, sole la franca formas la koncernan participon helpe de -E-. Kial do preferi la neinternacian francismon, se sufiĉus deriv-aĵo aŭ -ato? Eĉ pli feŝdata Deneva (1989) ne registras la radikon  derive-“, tro senpripense lanĉitan fare de PIVS;

2. patroneo el la teksindustria fako estas superflua. En etnolingvoj sufiĉas la radiko patron-: es: patrona, de: Patrone, fr: patron k.t.p. Se ĉiu fako procedus analoge kiel la teksindustria, la leksiko de Esperanto fariĝus kolekto de  balastaj eĉ molestaj“ paronimoj. Eks. geologio povus lanĉi la terminon  sendimenteo“, por distingi disde sendimento ĝeneralsenca: kafa, sanga, urina...;

    En EB (1988) ni trovis unu terminon, en kiu la originala radiko estas plivastigita per -E-, nome cikloneon. Tamen, ĉi-koncerne ni ne rajtas riproĉi: Regiono de basa aer-premo ne povas esti nomata ciklono, ĉar tiu samfaka termino estas rezervita por kirla uragano. La PIVa ciklono 2 por la pli supra nocio prave ne povas esti rekomendata, pro facila konfuzeblo en veter-prognozoj.

    Friganeo (Phryganea) el friganeedoj (Phryganeidae), same kiel spireo (Spiraea) el rozacoj, estas en ordo, ne koncernante nian problemon.

   

    Preskaŭ neglekteblaj estas okazoj de radik-plivastigo per -I-. Da nomenklaturaĵoj kun la radikfina -I- estas vera inundo, sed tiu -I- plene pravas.

    El la sennombraj fundamentaĵoj ni menciu almenaŭ tri animalojn: cikonio (Ciconia), gobio (Gobio), simio (Simia) kaj tri vegetalojn: lilio (Lilium), salvio (Salvia), vakcinio (Vaccinium). La latinaj originaloj estas do laŭnature esperantigitaj.

    La samo validas pri l' oficialaj radikoj.

    En la svarmo de la neoficialaĵoj ni sukcesis kapti tri misformitajn radikojn: barbio (Barbus) devus esti barbo, laike barbfiŝo, etnio = etno laŭ PIV, okulario (cs: okulár, de: Okular, fr: oculaire) devas esti okularo, apenaŭ konfuzebla kun aro da okuloj.

    En EB (1988)  fantomas“ formulario, por ke la laŭ ni ĝusta formularo (cs: formulář, de: Formular, fr: formulaire) ne estu komprenata kiel aro da formuloj...

   

    Ankaŭ -O-vortoj de ni riproĉeblaj raras:

    Fundamentaj, same kiel oficialaj mankas. Aloo (Aloë) kaj la neoficialaj benzoo (Benzoë) kaj protozoo estas en ordo. Strangas soloo (= solo laŭ PIV) kaj tiroo (mallongigo de tiroido).

    Inter la -U-vortoj, nia  rikolto“ estas simile magra. Unusola fundamentaĵo paruo (Parus) meritus sciencan nomon paro el la familio de la paredoj (Paridae). La oficialaj moruo (morhua) kaj noktuo (noctua) ne koncernas nian problemon. El la neoficialaj cirkuo (Circus) devus fariĝi circo el la subfamilio de la circenoj (Circinae), emuo = dromiceo (Dromiceus), nanduo = reao laŭ PIV, reo laŭ ni.

 

Fontoj

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970). - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.

Poŝatlaso de la Mondo (1971). - Kartografie, Praha.

Plurlingva Matematika Vortaro (1980). R. Hilgers-Yashovardhan. - Leuchtturm-Verlag, Alsbach.

Matematika Terminaro (1985). D. Deneva. - Bulgara Esperantista Asocio, Sofio.

Astronomical Dictionary (1961). J. Kleczek. - Nakl. Čsl. Akad. Věd, Praha

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Suplemento (1987). - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.

Esperanta Bildvortaro (1988). R. Eichholz. - Esperanto-Press, Bailieboro.

Inversa Vortaro de Esperanto (1989). B.Pabst. - Esperanto-Centro, Paderborno.

Kemia kaj Scienc-teknika Vortaro (1993). D.Fortmann - D.Rogers, Naperville.

 

Novaj Honoraj Membroj de UEA

distingitaj en Tampereo:

 

Georgo ABRAHAM (Argentino), Barbara CVETKOVA (Ruslando), Elfriede ERNST (Belgio), Adamo GORALSKI (polo en Venezuelo), HAN Moo-hyup (Koreio), Julius J. MANSON (Usono), Hugo RÖLLINGER (Germanio), Eduard V. TVAROŽEK (Slovakio).

 

 

Ni funebras....

 

La 13-an de oktobro 1995 forpasis Vladimír Rotrekl en sia 72-a jaro. Li estis longjara prezidanto de E-klubo en Znojmo kaj instruisto de Esperanto, ankaŭ al infanoj kaj junularo. La klubo en Znojmo perdis en li entuziasman kaj laboreman membron, kiu motoris ĝian agadon, sed la membraro intencas daŭrigi la aktivan laboron.

 

RECENZOJ

 

Serĝo Elgo: La floroj de l' krepusko. Originala romano. Kooperativo de Literatura Foiro 1995, 168 p.

La ondo de terorismaj atakoj en Francio inspi­ris la francan esperantistan aŭtoron Serĝo Elgo (propranome Georges La­gran­de) verki  romanon parte krimina­lan, parte filozofian, pri grupo de junaj teroristoj, preparantaj atencon kontraŭ la armea ministro kaj serĉataj de polico. La streĉa rakontado nin gvidas alterne al spurado de policisto Kramer, al la misterplenaj kunvenoj, homraboj kaj pafadoj de la teroristoj kaj al grupo de intelektuloj filozofantaj pri diversaj revolucioj, ideologioj kaj reĝimoj, kiuj skuis  evoluon de la homaro. Kiu estas pli granda krimulo, ĉu teroristo pafanta kontraŭ ministro aŭ la honesta ministro komercanta per armiloj, kiuj en malproksimaj landoj mortigas milojn da senkulpaj homoj? Ĉu necesas per bomboj ribeligi la popolon kontraŭ la maljusta mondo? La titolo estas aludo pri la fama poemaro de Baudelaire La floroj de l' malbono, per kies triversa citaĵo la romano finiĝas. Ĉe detektivaj romanoj ne decas antaŭtempe malkaŝi la enhavon, tial ni kontentiĝu per konstato, ke la verko estas skribita per klara kaj tamen inventema lingvaĵo kun trafaj sukaj esprimoj (domo vestita de abunda hedero, grimaca plato de interna telefono, li stratis tie sola, ili kunlitas, vira voĉo senatente ŝprucinta malantaŭ li, lia incitiĝo forsvenis, ĉieŝoviĝema mopedo, eligi nekredeblan liston da sakroj, trankvile lacertumi en la ĝardeno, miri prie kaj proe).

                                                 

 

Giordano Moya: Survoje al universala civilizacio.  Esearo, 1995, Barcelona Esperanto­‑­Centro, 205 p.

Kio estas kaŭzo de militoj? Kiuj sociaj kaj psikologiaj faktoroj eksplodigas ilin?  La aŭtoro analizas la homan menson kaj la homan historion ekde Sumero tra Ateno, Aleksandro la Granda, Romia Imperio al Napoleono, Hitlero  kaj Stalino, ne evitas influojn de grandaj religioj (Konfuceo, Budho, Kristo, Mahometo) je la homa pensado. La futuron de la homaro certe stampos materiala kresko, sed ankaŭ klopodo pri demokratiigo de la socio. La lasta eseo  tuŝas Esperanton kaj homaranismon.

    La verko rememorigas pri Nova Realismo de Bruno Vogelmann kiel nova kontribuo de esperantistoj al filozofia pensado kaj serĉado de perspektivaj vojoj por la estonteco de la homaro.

 

Věra Barandovská-Frank: Úvod do interlingvistiky, Nitra 1995, 126 p.

La ĉeĥlingva Enkonduko en inter­lingvistikon (kvankam eldonita en Slovakio)  estas verŝajne la unua  detala lernolibro de interlingvisto sur teritorio de Ĉeĥio kaj Slovakio, plie el plumo de fama filologo kaj esperantologo. La aŭtorino unue prezentas la inter­lingvistikon kiel fakon kaj ĝian rilaton al kulturo, pedagogio, kibernetiko kaj sociologio. Poste sekvas priskribo de la lingva situacio en la mondo ekde la antikva tempo ĝis nun. Nur post tiu enkonduka klarigo ŝi transiras al planlingvoj, ilia klasifiko kaj priskribo de la plej sukcesaj. Per Esperanto ŝi ekzempligas utiligon de planlingvoj ekz. en komputora tradukado, en sinteza parolo kaj en moderna pedagogio.

 

Věra Barandovská-Frank: La latina kiel interlingvo, KAVA-PECH Praha 1995. En Esperanto kaj la germana en unu volumo (193 p.), en la ĉeĥa memstare (84 p., 63 Kč).

Tiu ĉi verko kvazaŭ disvolvas la supre menciitan, detale priskribante la aplik­adon de la latina en la historio, en la nuntempo kaj perspektivojn por la futuro. Aluditaj estas ankaŭ la aramea, sankrito kaj la greka, kiuj antaŭis latinon en la antikva epoko, kaj la modernaj planlingvoj, kiuj male absorbis latinon en sia leksiko kaj gramatiko.

 

WILLIAM AULD recenzas:

HETAJRO DANCAS

 

Eli Urbanová: Hetajro dancas, eldonis Fonto, Chapecó (Brazilo) 1995, 327 paĝoj, kovrilo 3-kolora.

 

Se ĉi tiu libro ne furoros, mi malesperos pri la esperantistaro. Ĝi estas unika - eĉ ekster Esperantujo ĝi estus rimarkinda maloftaĵo. Temas pri la aŭtobiografio de la poetino - ĉi tie la sufikso -in ŝajnas pravigita - Eli Urbanová. Da aŭto­biografioj ni havas plurajn, notinde la lastatempajn Rakonto de kampara bubo de Bruno Najbaro kaj la tri­vo­lu­man de Gerrit Berveling, sed neniun similan al Hetajro dancas, aŭ eĉ kompareblan. Ni havas ŝian certigon, ke  tiel, kiel mi tion priskribis, ĝi efektive okazis!“, sed eĉ sen tio la rakonto portas la markon de la vero.

    Eli estas homo miageneracia, ankaŭ esperantisto miageneracia. Kiel bone mi memoras la alvenon de ŝiaj unuaj poemoj dum la kvindekaj jaroj kaj la eldoniĝon en 1960 de ŝia poemaro Nur tri kolorojn! Kiel forte impresis nin, la Kvaropon, la arta ardo kaj sensuala kolorpleno de ŝiaj poemoj! Jen estis poeto individue erotika, pasie romantika! En ŝia libro ni trovis poemciklon Hetajro dancas (metaforo per kiu ŝi titolis ankaŭ sian novan prozverkon), kiu ravis nin. Mirigas min legi nun la tiaman opinion de konata literaturisto D-ro Pumpr:  Laŭ mi la kolekto ne estas interne trakomponita kaj ĝia arkitekturo ŝajnas sufiĉe hazarda“. Do mia, kiel li verdiktus, se li havus okazon legi ŝian aŭtobiografion, kies  arkitekturo“ kelk­foje ŝajnas  sufiĉe hazarda“! Ja tio estas unu el la fortaj imponaĵoj de la verko! Kaj eĉ ŝia amata Julio baghy riproĉis al ŝi supozatajn mankojn kaj disdegne certigis al ŝi:  Iom da pacienco kaj vi kreos ion eksterordinare belan en nia literaturo poezia“. Nu dankon, majstro. Kiom la homoj kapablas blindigi sin per antaŭjuĝoj, ĉu ne? (Sed al Baghy ankaŭ Kvaropo ne plaĉis, pro la  troaj neolo­gis­moj“.)

    Unu jaron poste aperis poemaro Nova Ezopo de ŝia edzo Ŝtefo Urban, poeto tute alispeca, kaj profesia kompo­nisto /muzikisto. (Li mendis de mi maristajn kantojn, por kiuj li komponis melodiojn. Tiujn tekstojn Kajto poste proprigis al si kaj Nanne Kalma havigis al ili melodiojn komplete aliajn: interesa sperto por poeto.) Nu, kian harmonian hejmon li fantaziis al mi - malgraŭ atestaĵo de ŝiaj poemoj, ekzemple  Laŭ mia edz'“,  Malvarma edzino“ (redonitaj ĉilibere) ktp: jen kunvivas du artistoj-kreantoj kuraĝigintaj sin reciproke kun ambaŭflanka respekto. Ho ve, la realo estis iom alia; la poemoj pravis.

    En sia aŭtobiografio Eli nenion domaĝas al la legantoj. Edziniĝo al viro signife pli aĝa, krome seka kaj satirema, alportis seniluziiĝojn. Ŝi bezonis kisetojn kaj amemajn karesojn, sed por tio Ŝtefo estis nekapabla: la romantikon li malrespektis tiel arte kiel arde. Liaj amorpostuloj ne estis ĉiam simplaj, kaj kelkfoje randis perversaĵojn. Kiel ni scias tion? La aludoj de Eli estas sufiĉe klaraj kaj ne malofte eksplicitaj. La legonto devas scii anticipe, ke Eli estos ĉiam konsterne honesta. Ŝi senhonte analizas sin kaj siajn spertojn, kaj konigas al ni aferojn, pri kiuj la homoj pli ofte preferas silenti. Tamen almenaŭ  tiu ĉi leginto ne trovis tion ofenda aŭ forpuŝa: nenio homa estu al ni fremda!

    La edza frido pelis ŝin al supraĵaj mal-fideloj - ni komprenas, ke Eli estis nature flirtema kaj frandis viran admiron - kaj finfine ŝi trovis amanton, kiu plenumis ŝiajn revojn: Jan Zemek. Eli kaj Ŝtefo divorcas. Mortas Jan, sed la vivo daŭras por Eli, ankaŭ kun amantoj kaj amorantoj.

    Oni tamen ne supozu, ke la libro estas nenio alia ol kroniko pri amaj spertoj. Tute ne! Ni renkontas sur ĝiaj paĝoj multajn aliajn esperantistojn (kun multaj el ili mi siatempe korespondis, kaj ŝatas vidi ilin per la okuloj de Eli). Sed kial Nikolaj Rytjkov aperas ĉi tie kiel Nikolaj Rudkin? Aparte plaĉas al mi Šustr, modelo de esperantisto:

     Mi volas mencii sole pri tio, ke li konstruis la Esperantan bibliotekon kaj ke li trifoje savis ĝian sorton, la unuan fojon dum la germana okupacio, la duan fojon, kiam la klubo perdis la ejon kaj la trian fojon en la jaro 1952 post la dumtempa likvido de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Imagu, ke vi devus hejme deponi du milojn da libroj. Ne ĝis morgaŭ, sed por nedifinite. Verŝajne vi ne estus tro entuziasmaj. Ŝustr ne hezitis kaj konservis ilin en sia loĝejo. Kaj kiel pasis la tempo, li aldonis al ili ankoraŭ tri milojn da volumoj...“

    Mencio pri la germana okupacio memorigas min, ke la  ekstera mondo“ vere, eble surprize, malmulte trudiĝas en la kronikon. Pri la Dua Mondmilito ŝi pli-malpli rakontas nur, kun prava patriotisma fiero, pri la heroa mortigo de la besteca  regna vicprotektoro“ Reinhard Heydrich fare de kvar kuraĝaj ĉeĥoj, kaj pri la terura germana venĝo; kaj pri aeratako kontraŭ Prago je la 14a de februaro 1945. Eble tio tamen sufiĉas. La postmilitan reĝimon ŝi aludas nur per du-tri flankaj mencioj de  materiisma filozofio“, kaj per unu signifoplena okazaĵo:

     Ke li ne mortis, konfirmis al mi Ivo Lapenna, kiu en tiu tempo vizitis Pragon. (Preterdire pro nia dekminuta dialogo en aparta ejo, kie ni estis geduaj, mi estis poste demand-esplorita en la Ministerio por Enlandaj aferoj...)“.

    Eble ne estas tiel surprize. Se mi verkus aŭtobiografion (por kio mi estas tro-tro multe privata persono), mi dubas, ĉu la enlanda politiko ludus en ĝi gravan rolon!

    La lingvaĵo kaj stilo de tiu ĉi bela ra­konto estas viglaj kaj (kiel kutime ĉe la fortakarakteraj homoj) sufiĉe propr­ecaj. Dank' al dio, ŝi ŝparas al ni la konatajn ekscesojn de Piĉ kaj la t.n. praga skolo. Ŝi konsentas: "Klare ke mi ne intencas la legantojn forpeli per tro multaj neo­lo­gis­moj“. Per tio ŝi estas saĝa kaj sagaca, kaj rekonas, ke bizara lingvaĵo la ho­mojn ne logas. Pri unu tamen escepto mi volas forte riproĉi ŝin. Temas pri tio, ke ŝi sufiĉe ofte uzas proponitan bastar­dan prefikson po-  por ripetiĝinta ago“ (Piĉ). Tio estas nekredeble atenca. Nia fundamenta vorto po jam estas ofte uzata prefikse: po­iome, popece, popare ktp., kaj rezulte la nova prefikso estas rekte miskom­preniga. Kaj se ni tiun adverb­igas aŭ adjektivigas (laŭ normala espe­ranta maniero): poe, poa, ĉiu povas konstati la fiecon de tiu arbitra nenecesa propono.

    Sed mi ne intencas fini per tia, la sola, amara noto. La libro estas al­kro­ĉiĝe leginda, kaj se ĝi ne furoros... Cetere ĝi estas, laŭkutime ĉe eldonejo Fonto, libro fizike bela kaj alloga pro la bon­kvalita papero kaj agrable estetika presado.

    Elkoran dankon, Eli, poetino, kuraĝ­ul­ino, pli fajra ol hetajra: via danco sorĉas.

 

Redakcia rimarkigo: Se patrino dis­donas al kvin infanoj po unu pomo, ŝi kvinfoje ripetas la saman agon. De tie verŝajne devenas la eksperimenta uzado de po- ĉe verboj en ripeta senco: podrinki = drinki po malgrandaj glutoj, podormi = dormi po mallongaj rompataj dormetoj (tiel dormas avoj), postari = stari po senpaciencaj mov­iĝetoj  kaj paŭzetoj (enuanta aŭ nervoza persono) ktp. Simile la rusa tradukinto de Majstro kaj Margareta uzis -er- en momenta senco: tremeri = fari unuopan eran tremon. La Espe­ran­ta gramatiko tion  permesas, es­tas nur demando, kiel analizi la signifon de tiaj verboj kaj ĉu la aplikoj de la proponantoj estas ĝustaj. Eble helpus pli trafe difini la aplikon de po- ĉe verboj, ekz.:  plenumi la agon po malgrandaj kvantoj kun paŭzoj“.

   

Korespondi deziras

 

Anojn de Ĉeĥa Asocio por Psika Sano, filio OSTRAVA, memrajtaj, kiuj lernas la lingvon Esperanto, serĉas geespe­rantistojn enlande kaj eksterlande psike malsanajn, sed memrajtajn, por kores­pondado kaj reciproka gastigado. Ni petas ankaŭ sanajn geesperantistojn atentigi psike malsanajn gesamideanojn. Ni atendas viajn leterojn: Česká společ­nost pro duševní zdraví, esperantská sku­­pina, Skautská 1081, 708 00 Ostrava-Poruba, Ĉeĥio.

 

 

   Jizersko-krkonošský ledňáček - 6  (aneb Kocour není doma)

 

datum konání:    

čtvrtek 25.1.1996 - neděle 28.1.1996   

místo akce: rozhraní Jizerských hor a Krkonoš - rekreační chata Pozem­ních staveb - Horní Polubný

druh akce: tradiční setkání mladých i méně mladých přátel esperanta a esperantistů.

doprava: autobusem z Jablonce n.N. nebo Tanvaldu směrem na Harachov - zastávka PŘÍCHOVICE-MOTOREST, nebo H.POLUBNÝ-Kostel. Vlakem zastávka KOŘENOV.

kapacita: 30 lůžek

ubytování: vícelůžkové pokoje. K dispozici kuchyňka, lednička, televize a společenské místnosti, čaj

cena pobytu:

dospelý člen ČES: 165 Kč

dítě do 14 let:        150 Kč

dospělý nečlen ČES:       175 Kč

Děti do 10 let zdarma, pokud budou sdílet lůžko s rodičem.

program:

čtvrtek 25.1.

    - příjezd, ubytování, společné po­se­ze­ní, volba horského vůdce

pátek 26.1.

    - 6.00 budíček

    - 6.05 rozcvička, osobní hygiena, kon­zu­ma hrachovky

    - 9.00 sportovní den - lyžování, sáň­kování, bobování, výlet do okolí

    - večer u krbu, opékání donesených u­ze­nin, písničky s kytarou

sobota 27.1.

    - další sportovní den dle výběru.

    - večer společenské hry, oslava Post­silvestra 95. Překvapení. Volná zábava - noční proud.

neděle 28.1.

    - úklid, rozoučení, zápis do kroniky

platba: výše uvedenou částku zašli na adresu: Antonín Svoboda, Kamenný Pahorek 559, Koŝťany 417 23.

termín: 20.12.1995

poznámka: kdo uhodne, jaká bude v pátek polévka, dostane ji zadarmo.

 

PASPORTA SERVO

 

Pasporta Servo je služba esperantského hnutí převážně mladým esperantistům. Její členové mají možnost získat bez­platné ubytování na cestách. Majitel vlastního exempláře seznamu hostitelů je členem a má právo seznam použít k vyhledání hostitele v cizích zemích.

Jak mohu seznam použít? V seznamu jsou u každého hostitele uvedeny podmínky, za jakých je ten který hostitel ochoten pohostinství poskytnout (počet hostů a dní). Ubytování je nutno předem dohodnout písemně nebo telefonicky, stejně jako další služby (např. prohlídku města). V žádném případě nepřekvapujte hostitele nečekaně - není to slušné a může mít obsazeno. Hostitelství je jeho právo a dobrá vůle, nikoliv povinnost.

Jak se stát členem? Existují dva způsoby:

1. Koupíte seznam hostitelů a napíšete na obálku své jméno. Seznam je vydá­ván každoročně a platí vždy do nového vydání.

2. Stanete se hostitelem. Každý, kdo se sám objeví v seznamu, dostává exemplář zdarma a tak získává členství. Hostitel musí každoročně potvrdit, že i nadále hodlá v seznamu zůstat.

Dlouho očekávaný seznam Pasporta Servo 1995 právě vyšel. Pište na adresu: Lucie Karešová, Tylova 1262, 508 01 Hořice.

Cena: členové ĈEJ          40 Kč

         ostatní                             80 Kč

 

 

 CSEH-METODIKA SEMINARIO

profundiga B-kurso

1996/05/15-1996/05/19

En la landa triangulo de Pollando, Ĉeĥio kaj Germanio

AntaŭINFORMO

 

La seminario celas atingi interesitojn, kiuj parolas E-on, kiuj (eble eĉ) instruas ĝin kaj kiuj emas ricevis enrigardon en la metodon de Andreo Cseh. Estas rekomendinde, ke la partoprenantoj estu finintaj la bazan A-gradan Cseh-kurson.

Sub gvido de Katalin Smideliusz el Hungario dum kvar tagoj ni havos en internacia grupo la eblecon lerni kaj studi, provi kaj provinstrui, demandi kaj malaperigi necertecojn... Kvar tagoj da intensiva laboro - tio signifas, ke necesas antaŭkonoj rilate al gramatiko kaj E-literaturo. Pro tio ni povas fari tiel, ke ni pli frue sendas al vi kelkajn taskojn, legaĵojn ktp. tiel ŝparante tempon dum la seminario.

    La lokoj estos limigitaj je 25 personoj. Tial anoncu vian intereson rapide! Partoprenantoj ĉeestontaj tutan tempon estas preferataj. La aliĝo validas nur post nia konfirmo kaj post la pago de la partoprenkotizo (por poloj kaj ĉeĥoj 40 DM, por germanoj 100 DM).

Vian intereson sciigu al: Esperanto-Jugend Brandenburg/Berlin, Berliner Str. 49, D-14467 PostdamDeutsche Esperanto-Jugend, Chausseestr. 8, D-10115 Berlin.

 

 

ALVOKO

 

 Urĝe necesa: Centra Ĉina ESPERANTO-BIBLIOTEO kaj ESPERANTO-MUZEO.

 

    Kun granda bedaŭro kaj tristeco mi konstatis dum la lastaj jaroj, ke la granda Ĉina Esperanto-Movado, tiom grava por la evoluo de la Internacia Lin­gvo, ne posedas Centran Ĉinan Espe­ran­to­-Muzeon kaj Bibliotekon. Konsidere de la multaj talentitaj kaj meritataj ĉinaj aŭtoroj, sciencistoj, lingvistoj kaj fakuloj de la socia vivo estas granda manko, ke ĉiuj tiuj kapablaj homoj ne povas dis­poni pri Centra E-Biblioteko, ĉar ofte ili bezonas utiligon de literaturo el tuta mondo, ofte ili bezonas librojn ne plu haveblajn ĉe eldonejo kaj ili bezonas ofte superrigardon super la ĝisnuna lite­ra­turo de sia laborkampo. Krome tia Biblio­teko devas havi kolektaĵojn de ĉiuj ĝis nun aperintaj periodaĵoj en Es­pe­ranto kaj pri Esperanto, aldone lin­gvis­tikan literaturon pri la problemoj de mondlingvo kaj planlingvo.  Por scienca kaj kreativa laboro tia E-Bilioteko estas nepre bezonata, fine ĝi estas necesa pro la ĝenerala klerigado.

Centra Ĉina Esperanto-Muzeo

La historio de la Ĉina Esperanto-Mova­do estas tiom interesa kaj grava por la evoluo de mondlingvo, ke estas nepre necese fondi tian Mueon plejeble bal­daŭ. Ĉar atendado signifas, ke multaj ob­jektoj haveblaj ankoraŭ nuntempe, ne plu ekzistos post kelka tempo.

    La Muzeo devas enhavi jenajn ob­jektojn:

    1. insignoj iam produktitaj

    2. kalendaroj, mubildoj, afiŝoj

    3. murteksaĵoj

    4. figuroj

    5. teksaĵoj, artaĵoj, flagetoj

    6. Zamenhofaĵoj

    7. fotobildoj de ĉiuj sektoroj de Esperanto-vivo kaj de Esperanto-monu­mentoj kaj memoraĵoj

    8. Esperanto-varbaĵoj (objektoj kaj presaĵoj)

    9. Esperanto-etikedoj sur varoj

    10. aliaj interesaj objektoj

Signifo por la lando Ĉinio

    Pro la fakto

    1. ke la ĉina lingvo ne estos mond­lingvo pro malfacileco,

    2. ke la angla lingvo estas ege mal­facile lernebla por homoj ne aparte­nantaj al hind-eŭropaj lingvoj

    3. ke la ne-anglo-amerikanoj suferas gigantajn malavantaĝojn financajn kaj kulturajn (ekzemple: Germanio devas ĉiujare eldoni proks. 20 miljard germa­najn markojn, por Ĉinio tiu sumo ĉiujare pligrandiĝos)

    4. ke ĉiu atendado kaj ne-atento pri la solvo de la mondlingvo pliakrigos la mal­­avantaĝojn por la ne anglo-amerikaj popoloj, do por la plej granda parto de l' mondo.

La ĉina registaro devus subteni la fon­don de Centra Ĉina Esperanto-Muzeo kaj Centra Ĉina Esperanto-Biblioteko.

    Sed ĈEL (Ĉina Esperanto-Ligo) ne devas atendi la subtenon de la registraro, tamen urĝe peti la registaron pri sub­teno. Intertempe ĈEL ne atendu, sed re­aligu la jenajn agadojn:

    a. ... trovi domon aŭ ĉambregojn por Muzeo kaj Biblioteko

    b. alvoki ĉiujn esperantistojn kolekti objektojn por la Muzeo kaj sendi ilin al la centro aŭ informi pri ekzistado de tiaj objektoj

    c. nomumi 2 komisiitojn, unu por Mu­zeo, la alian por la Biblioteko

    d. elekti por tiu celo talentitajn kaj fervorajn homojn

    e. peti la registaron pri konsento de ĉiujara monsumo por la realigo de la projektoj

    f. publikigo de atentigo, ke oldaj esperantistoj posedantaj bibliotekon aŭ muzee interesajn objektojn heredigu tiujn al la Centra Biblioteko aŭ Muzeo.

    Konsilado

    La Germana Esperanto-Biblioteko en D-73432-Aalen, Gmünderstr. 9, estas preta konsili kaj laŭ eblo helpi pri la organizo kaj administrado de tiaj institucioj.

    Resumo

    Multa valora tempo pasis, dum kiu estintus eble fondi kaj organizi tian bibliotekon kaj muzeon. Dum tiu tempo relative granda stata subteno estintus ebla. Sed bonvolu pripensi, ke la multaj bibliotekoj kaj muzeoj de la Esperanto-Movado en la cetera parto de l' mondo preskaŭ ĉiuj estis fonditaj kaj daŭre pli­bonigataj kaj pligrandigataj de indivi­duaj aŭ grupaj esperantistoj, kiuj faris la laboron kaj la pliriĉigon de Muzeo kaj Biblioteko senpage kaj pagis la akiraĵojn el propra poŝo. Permesu, ke tiurilate mi ripetas jam diritan rekomendon: Necesas organizi la membrojn de la ĉina E-Movado tel, ke ĉiu membro pagu sian mo­natan kotizon, por ke la ĉina E-Movado havu sanan financan bazon. Ce­tere tiel estis en Eŭropo jam antaŭ la Unua Mondmilito, kiam la salajroj de laboristoj estis proksimume egalaj al la nunaj ĉinaj.

    Ĉiu el la muzeoj kaj el la bibliotekoj de la Esperanto-Movado estis kreita de fervora, entuziasma esperantisto aŭ Esperanto-grupo. Nur homoj, kiuj amas sian tiaspecan taskon, atingos antaŭe ne supozitan altan staton de la posta preta objekto.

    Karaj samideanoj ĉinaj, kvankam iurilate ekzistas malperfektaĵoj, ni tamen admiras la ĉinan Esperanto-Movadon, kiu donis multan valoran kontribuon al la internacia Esperanto-Movado, inter kiuj mi volas nomi EL POPOLA ĈINIO, Ĉinan Espernato-Eldonejon, la neforgeseblan UK 1986 en BEIJING. La Ĉina Esperanto-Movado kontribuis multon al la amikeco inter la popoloj. Ĝi prosperu kaj floru!

    Rimarkigo: Antaŭ kelkaj tagoj ĈEL skribis al mi, ke ili akceptis mian proponon kaj volas tuj komenci kolekti librojn kaj esperantaĵojn.

    Bruno Vogelmann

Germanio

 

 

LIBRARO DE STS-ĈEA

(daŭrigo)

La biblioteko de la science-teĥnika sek­cio de ĈEA nun troviĝas je la ad­re­so: Ing. Jan Pospíšil, Petrohradská 3112, 272 04 Kladno.

 

 

I‑F 042: Kun LOT de Ateno ĝis Zuriĥo, 7p., Eo

I‑F 022: Sborník technických prací ZVú v Hradci Králové. 1967, 56p., Cs, resumoj en Eo

F 057: Bartovská, M.: La teksokombilo. El: SR 23, 1972, n‑ro 2, p. 101‑106, Eo

I‑F 023: La linindustrio en Belgujo. 18 p., Eo

I‑F 163: Apliko de komputiloj. AEST 1981, Žilina, 2‑a volumo, 81 p., Eo

I‑F 166: Bertin, Ch.: La programlingvo PASCAL. 1982, 78 p., Eo

F 167: INTEL 8080 ‑ priskribo kaj progrmado. Trad. Ch.Bertin. El: SR 30, 1979, n‑ro 1, p. 7‑38, Eo

I‑F 142: Restrepo, L.G.: Aŭskultivo kaj parolivo de la komputiloj. Konceptoj pri komputiloj. 1979, 1976, 10+2 p., Eo

 

Arto. UDK 7

F 009: Silva, A. da: La prahistoria arto, 1974, 24 p., Eo

F 122: Tichý, J.: Pitrmann (Pri pen­tr­isto...). 1966, 12 p., Eo

 

Lingvoj. Lingvoscienco. UDK 8

 

 F 033: A vy govorite na esperanto? 11 urokov dlja radioljubiteloj. 1977, 44 p., R,Eo

I‑F 102: Blanke, D.: Auszug aus der Disertation A zum Thema: Plansprache und Nationalsprache... 1975, 19 p., D

I‑F 103: Blanke, D.: Zur wissen­schaft­lichen Beschäftigung mit Plansprachen. 44 p., D

I‑F 104: Blanke, D.: Interlinguistik und interlinguistische Forschungen. 18 p., D

F 100: Eichholz, R.: Provizora labor­plano. Cirkulero TC 75/1. 1975, 24 p., Eo

F 157: Eichholz, R. kaj V.: Eo, la solvo de niaj lingvaj problemoj. 1981, 472 p, Eo, E

I‑F 152: Košecký, S.: Porovnanie mor­fe­matickej štruktúry slovenčiny a espe­ran­ta. Diplomová práca. 1981, 89 p., Sk, Eo

F 093: Novobilský, V.: Informatika a problémy mezinárodního plánovaného jazyka v období vědeckotechnické revo­lu­ce. En: Sborník Pedagogické fakulty v Ústí n.L., 1979, 136 p., Cs

F 147: U pie ski, J.: Lingvaj obstaklaj en la interpopola komunikado. 1979, 16 p., Eo

F 065: Wüster, E.: Konturoj de la lingvonormigo en la teknika. 1936, 130 p., Eo

 

Geografio. Biografioj.Historio. UDK 9

 

F 072: La antikva Rigo. 1978, 48 p., Eo

F 076: Aŭstralio ‑ koncizaj faktoj. 1974, 88 p., Eo

F 073: Balabanov, B.: Bulgario. 1959, 284 p., Eo

F 080: Demokratia Respubliko Vjetna­mio. 1975, 204 p., Eo

F 078: Deristka, T. ‑ Lubojanski, J.: Polaj okcidentaj kaj nordaj teritorioj. 1966, 192 p., Eo

F 133: Eichholz, V.: Impresoj de espe­rant­istino en Srilanko. (1979), 12 p., Eo

F 079: GDR ‑ bildoj kaj faktoj. 1969, 256 p., Eo

F 130: GDR. Gravaj koncizaj informoj. 24 p., Eo

F 074: Juĝu mem! Faktoj pri Ĉeĥo­slovakio. 1961, 116 p., Eo

F 077: Scherer, K. ‑ Romijn, J.: Neder­lando. 104 p., Eo

F 075: Szamosv Lgyi, E.: Hungario 1945‑65. 1966, 64 p., Eo

F 139: Vizitu Ĉeĥoslovakan Respub­likon. 10 p., Eo

F 083: Hube, W.: J.A.Komenský. Pioni­ro de internacia lingvo. 1970,  16 p., Eo

F 082: Kníchal, O.: Komenio kaj la internacia lingvo. 1974, 16 p., Eo

F 081: Novák, J.: J.A.Komenský, 1921, 28 p., Eo

F 164: Novobilský, V.: J.A.Komenský a interlingvistika. En: Sborník z konferen­ce ...1982, p. 20‑34 (76), Cs

I‑F 084: Vožda, G.: Komenský stále živý. Seriál citátů a vyobrazení. 1970, 14 p., Cs; Ea flugfolio

I‑F 172: Lorenc, F.V.: Z mých vzpomí­nek. 1934, 13 p., Cs

F 007: Stáňa, Č.: Granda Moravio. 1963, 8 p., Eo

F 148: Beckmann, K.: Historio de Eo. Skizo. (1980), 12 p., Eo

 

F 158: Glier, W. ‑ Wiessbach, W. ‑ Müller, A. ‑ Conrad, M.: Zur Geschichte der Arbeiter‑Esperanto‑Bewegung im Bezirk Erzgebirge‑Vogtland (1907­1933). 1976, 40 p., D

F 109: Golden, B.: La moderna arkeo­logio, ĝiaj celoj kaj metodoj. 1976, 10 p., Eo

 (daŭrigota)