Starto 1/2006 (218)

NOVJARA MESAĜO DE LA UEA-PREZIDANTO


Karaj esperantistoj,

ĉi tiu rito de nov-jaraj salutoj kiel ĉiuj ritoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La avantaĝo estas, ke ĝi estas io konata kaj donanta certecon. Nenio esence nova aŭ revolucia povas esti en nov-jara saluto. La malavantaĝo estas, ke nenio nova aŭ revolucia esence estas en nov-jara saluto.

Ni provu kunmeti avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj diri ion tre malnovan, kio, tamen, por kelkaj novaj esperantistoj ŝajnos revolucie nova.

Kial ni estas membroj de UEA? Kial ni estas esperantistoj entute? La unua tago de la jaro estas la ĝusta tago por demandi sin pri tio. La ĉefa fonto, al kiu ni devas reiri, estas la Statuto de UEA, kaj ni devas legi kune la celojn, kiujn UEA (kaj ni, aliĝintoj al ĝi) deklaras realigindaj.

La artikolo 3-a de la Statuto marmore firme tekstas:

"La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; (c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Alivorte ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto. Tio estas la unua celo, kiun la redaktintoj de la Statuto metis en la komenco, do, verŝajne ĝi estas la plej grava. Temas pri celo rekta kaj klara kaj desubisma, alivorte, kiu postulas konvinki ĉiam pli grandan nombron da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi ĝin. Ne estas multo dirinda pri ĉi tiu celo. Simple ni memoru, kiu estas nia vera tasko kaj ni demandu nin, kial la labor-plano de UEA tiom insistas pri informado kaj instruado, dum multaj el ni trovas, ke turismo kaj Pasporta Servo estas tre pli allogaj okupoj, por ne paroli pri verkado de poemoj je la sun-subiro.

Bonvolu atenti: mi ne estas diranta, ke oni ne verku poemojn, dum la suno subiras, aŭ ke oni ne turismu, kiam oni povas. Mi nur estas diranta: ni ne miksu celojn kaj ne ŝanĝu la rang-ordon de la Statutaj celoj. Kiam mi parolas pri UEA, evidente mi parolas ankaŭ pri ties eroj, inkluzive de la landaj asocioj kaj lokaj kluboj. La ĉefa celo de la Esperanto-klubo de Palestrino (la urbo, en kiu mi vivas) ne povas esti nur konigi Palestrinon kaj ties mirindan historion kaj kulturon tra la mondo. Tiu estas la dua celo. La unua estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto en Palestrino mem. Se mi, membro de la Esperanto-klubo de Palestrino, ne sukcesas (aŭ eble eĉ ne provas) konvinki la lokan lernejestron starigi kurson pri Esperanto en Palestrino, mi ne devus lamenti, ke ILEI ne sukcesas konvinki UN-on instrui Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo aŭ almenaŭ de EU-landoj.

Due venas la celo utiligi Esperanton por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Tio signifas, laŭ la Statuta ĵargono, prezenti Esperanton al ĉiuj inter­naciaj organizaĵoj, UN, Unesko, Eŭropa Unio, Organizaĵo por Afri­ka Unuiĝo, ktp. kaj peti ilin agnoski ĝin kiel rimedon por justa internacia komunikado. Ankaŭ ĉi tiu celo rilatas al la ekstero. Oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la utileco de tiu agado, sed certe ĝi estas agado ne nur farinda sed farenda. Mi mem havas la impreson, ke ni sukcesas fari pli malmulte, ol ni devus. Ankaŭ ĉi-rilate eble estas sintrompo. Oni pensas, ke la agado ĉe Unesko estas agado farata en Parizo kaj la agado ĉe la instancoj de Eŭropa Unio estas agado farata en Bruselo. Tio estas vera nur ĝis iu tre malgranda punkto. La ĉefa agado ĉe Unesko aŭ ĉe EU estas farata lande kaj loke. Se en Kipro ne estas eĉ unu espe­rantisto, estas tute vane alparoli la kiprajn parlamentanojn en Bruselo aŭ Strasburgo aŭ la kipran delegitaron ĉe Unesko. Se la landaj asocioj en kelkaj EU-landoj okup­iĝas pri ĉio, krom pri alparolado de siaj naciaj eŭropaj parlamentanoj, nenio estas atingebla en Bruselo.

La tria kaj kvara celoj, finfine, venas al individuoj kaj al ilia feliĉa rilatado trans diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo kaj akirado de fortika sento de solidareco inter la membroj de UEA kaj al disvolvo ĉe ili de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj.

Efektive kiam temas almenaŭ pri la membroj de UEA, mi kredas, ke tiujn celojn ni konscie provas realigi per la konataj iloj. UEA eldonas revuo(j)n vaste legata(j)n tra la mondo, funkciigas la plej grandan libroservon, aranĝas la ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, rilatas papere aŭ rete kun proksimume ĉiuj esperantistoj tra la mondo.

La sukcesa realigo de ĉi tiuj lastaj celoj, tamen, ne povas kontentigi nin, ĉar ni ja devas realigi ankaŭ (ĉu ĉefe?) la unuan  kaj la duan. Ni ĉiam rediras al ni mem, ke la mondo nun estas pli malfacila, ol ĝi estis en la tempoj de Zamenhof, ke nun ni estas regataj de tutmondaj senkoraj mastroj profit-amaj, sed ĉu vere estas tiel? Eble ne, eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo?

Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj.
Oni demandas min ofte: "Kiuj estas la nunaj defioj antaŭ la Esperanto-movado?" Mi ofte respondas: "La kutimaj". Ili estas esence du.

Unuflanke ni devas konvinkiĝi, ke ni ne faras ion facile fareblan, ĉar ni volas plibonigi la mondon. En nia malgranda kampo, per niaj tute etaj fortoj, sed ja ni volas plibonigi la mondon kaj tion ni povos fari nur forprenante iom da privilegioj de tiuj, kiuj nun havas ilin.
Poste ni devas konvinkiĝi agi ekvilibre kaj tolereme. Ni bezonas ĉiajn agadojn: desubajn [informado kaj instruado al normalaj homoj], desuprajn [informado kaj traktado kun politikistoj kaj internaciaj instancoj] kaj deflankajn [sciencaj studoj por apogi la aliajn agadojn]. Neniu havas la ŝlosilon por la vero aŭ por la sola ebla maniero triumfigi Esperanton. Do, ni faru ĉion ekvilibre. Individuo rajtas pasie interesiĝi nur pri unu agad-speco, sed organizaĵoj (de la loka grupo supren) ne.

Tiu ekvilibro estas postulata ankaŭ inter agado en Eŭropo (la tradicia) kaj agado ekster Eŭropo. Estas klare, ke en la nuna momento multe pli da homoj volas lerni Esperanton en suda Barato, ol en norda Svedujo. Ni alfrontu ekvilibre la situacion!

Do, ni estas antaŭ nova jaro de laboro. Ni alfrontu ĝin per certeco, ke el laboro venas rezultoj. La agado en la pasintaj jaroj diras al ni tion. Se ni investis laboron en Ka­bu­lo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Se ni ne investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en Etiopujo. La afero estas tiel simpla. Al ĉiuj bonan laboron kaj grandan ekvilibron en la laboro!

Renato Corsetti

La angla lingvo iĝas minaco por Britio

Marek Blahuš

La tutmonda superregado de la angla lingvo, de kiu la anglalingvaj landoj inkluzive de Britio profitis dum la pasinta jarcento, hodiaŭ fariĝas serioza danĝero por la internacia pozicio de la Unuiĝinta Reĝlando. "La plej bona defendo de la Unuiĝinta Reĝlando kontraŭ la minaco de la disvastiĝo de la angla estas, fakte, lerni aliajn lingvojn." Tio ĉi ne estas citaĵo de iu nekonata brita Esperanto-aktivulo - tion asertas nova raporto de la Brita Konsilio, publikigita merkrede, la 15-an de februaro.

La raporto aperinta sub titolo The latest threat to the UK...The English Language ("La plej lasta minaco por la Unuiĝinta Reĝ­lando... La Angla Lingvo") baziĝas sur esploro de David Graddol, nomita English Next ("Angla estonteco").

David Graddol estas brita lingvisto, partopreninto de la lasta Nitobe-sim­po­zio en Vilno kaj membro de la re­dak­ta komitato de la revuo Language Problems & Language Planning. Ĉi tiun revuon, "Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado", publikigas la presti­ĝa eldonkom­pa­nio John Benjamins, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokument­ado pri la Monda Lingvo-Problemo, organizo fondita en 1952 kadre de Universala Esperanto-Asocio.

En sia nova esploro Graddol kon­sta­tas, ke dum la nombro de homoj kapablaj paroli la anglan proksim­iĝas al du miliardoj, rapide malape­ras tiu avantaĝo, de kiu antaŭe la britaj civitanoj pro la angla kiel sia ŝtata lingvo profitis. La unulingvaj britaj studentoj povas atendi mal­helan es­ton­tecon, diras la raporto, ĉar la trej­nitaj plurlingvaj junuloj el aliaj landoj posedas konkurencan avantaĝon super siaj britaj kolegoj en tutmondaj kompanioj kaj organi­zoj.

John Whitehead de la Brita Konsi­lio diras, ke estas "absolute esence, ke la britaj infanoj lernu aliajn lingvojn". Aldone al tio, Graddol en sia esploro atentigas, ke la elekton de tiuj lingvoj oni devas atenteme pripensi, kaj poste proponas kelkajn konkretajn lingvojn - la britaj infanoj lernu la hispanan, la mandarenan kaj la araban. La rolon de la franca kiel internacia lingvo la raporto trovas malgrandiĝanta. An­kaŭ rimarkinde estas, ke kiel verŝajnan signifan helpon en la procedo de plurlingviĝo oni mencias la etnajn minoritatojn de Britio.

La ĉefa kialo por la perdiĝado de la avantaĝo de la britoj laŭ Graddol estas la fakto, ke en la mondo hodiaŭ ekzistas jam tre multe da junaj homoj, kiuj perfekte regas la anglan kaj al­do­ne al ĝi ĉiam minimume unu kroman lingvon. Kiel kialon de la grandega kresko de populareco de la angla dum la lastaj jaroj li en sia verko prezentas la fakton, ke en multaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Barato, ĝi ne plu estas instruata kiel vera fremda lingvo.

La angla tie laŭ li rapide fariĝas io alia, nome "preskaŭ universala baza kapablo". Statistikoj montras, ke preskaŭ 60% de ĉinaj bazlernejanoj nun lernas la anglan. Krome, la suma nombro de parolantoj de la angla en Barato kaj Ĉinio – 500 milionoj – nun superas la nombron de parolantoj alie en la mondo.

Fine la raporto de la Brita Konsilio konkludas, ke tiu ĉi esploro estas alvoko ekagi por tuta Britio kaj rememorigas pri la jam komencitaj projektoj pri instruado de fremd­lingvoj en la britaj lernejoj, kiuj celas, ke oni povu eviti la malhelan eston­t­econ profetatan de Graddol. Temas ĉefe pri la eksperimenta instruado de la mandarena en kelkaj lernejoj kaj pri pioniraj projektoj de lingvaj inter­ŝanĝoj de studentoj kaj instruistoj ene de Eŭropo kaj en la araba mondo kaj ankaŭ en pli malproksimaj landoj kiel Rusio, Japanio kaj la landoj de Suda Ameriko.

Por esperantistoj tiu ĉi raporto sendube estas tre grava, kaj ne nur ĉar ĝia iniciatinto estas homo iel ligita al la eksterpublika agado de la Espe­ran­to-movado. Post la unua raporto de la Eŭropa Komisiono pri multlingveco, kiu aperis pasintjare fine de novembro kaj klare asertis ke "la angla ne sufiĉas", la raporto de la Brita Kon­silio fariĝas plia indikilo pri la fakto, ke la gravaj internaciaj asocioj nun­tempe ekkonscias pri la neelten­ebleco de la situacio, kiam en grupo de pluraj samrangaj ŝtatoj oni interkompreniĝas sole per la lingvo de unu el ili.

En la mondo, en kiu eĉ la ĉefa organi­zo, kies baza celo estas "antaŭenigi la anglan lingvon kaj la kulturon de Britio eksterlande", jam agnoskas, ke la angla ne povas esti la sola inter­nacia komunikilo kaj instigas al plur­lingvismo, ne plu estas loko por el­turn­iĝoj kiel "la angla jam venkis, kial mi lernu aliajn lingvojn?". Ŝajnas, ke la karuselo nuntempe ekturniĝas unu paŝon pluen kaj ke alia, ĝis nun ne tiom signifa lingvo, kiel ekzemple iu el tiuj menciitaj en la raporto, povos baldaŭ fariĝi la angla de la estonteco.

Povas esti, ke nuntempe oni jam tra­vi­vas komencon de tia periodo, dum kiu speciale senteble montriĝados la efemereco de monda hegemonio de unu nacia lingvo. Estus saĝe, se la esperantistoj klopodus nun profiti de tiu situacio kaj sukcesus proponi sian solvon, prefere ol nur atendi ĝis ekregos la mondon, dum la sekva epoko, alia nacia lingvo – kiun poste alterne anstataŭos iu alia.

Prelego en Vilno

El la Nitobe-simpozio 

Karaj gesamideanoj,

mi estas honorita, ke mi estis invitita al tiu ĉi evento, kaj permesu, ke mi ankaŭ diru kelkajn vortojn en Espe­ranto. Je la komenco mi volus diri, ke mi subtenas la ideon de unu oficiala lingvo por Eŭropo. Kaj samtempe mi estas konvinkita, ke tio devas esti lingvo neŭtrala. Hodiaŭ ni estas en la situacio, kiam la angla lingvo servas tiun celon, sed neniu povas diri, ke tiu situacio estas ideala. De mia sperto en politiko kaj diplomacio mi kuraĝas aserti, ke dank’ al la hodiaŭa stato, anglosaksoj kaj loĝantoj de landoj, kie oni komunikas angle, havas naturan avantaĝon kaj okupas ĉefajn poziciojn en diversaj internaciaj organizacioj kaj komitatoj. Tio ne estas, simple kaj angle dirite, fair, aŭ justa. Tial mi estis agrable surprizita, kiam mi vidis, dum la Esperanto-kongreso en Adelajdo, Aŭstralio, ke anglosaksoj mem konscias tion kaj multaj ankaŭ subtenas la ideon de neŭtrala internacia lingvo.

Kiam mi revenis hejmen el Aŭstralio, kie mi deĵoris kiel ambasadoro, kaj dank’ al la fakto, ke mi konas multajn homojn inter niaj politikistoj, mi tuj ko­mencis viziti ilin kaj peti, ke ili sub­tenu tiun belegan ideon de inter­kompreniĝo inter la nacioj, ĉefe en la periodo, kiam Eŭropo plivastiĝas. Sed mi estis iom surprizita, ke neniu estis ege ema propagi Esperanton. Ŝajnas, ke post la 40-jara periodo de rusa okupado kaj deviga lernado de rusa lingvo ĉiuj estas kontentaj kun la angla, aŭ parte germana, lingvoj. Eĉ la fakto, ke ekzemple unu triono de elspezoj de Eŭropa parlamento estas konsumita de tradukado, ne gravas. Eĉ ne ilia politika orientiĝo gravas aŭ decidas; en rifuzo de Esperanto ili estas unuiĝintaj, devene de dekstro aŭ maldekstro.

La kaŭzo povas esti jena: antaŭ ne longa tempo mi ricevis ĉeĥlingvan dokumenton el la jaro 1952. Ĝi estas markita kiel strikte konfidenca kaj en ĝi la Oficejo de Ĉeĥoslovaka ĉefmi­nis­tro skribas al sinjoro Burda el Plzeň, kiu evidente estis kuraĝa homo. La teksto estas tute klara al ĉiuj, kiuj vivis en soveta sistemo (mi citas):

De la tempo, kiam kamarado Lenin akcentis la signifon de Esperanto por la laborista klaso, pasis tre multa tempo. Intertempe estis konstruita la granda patrujo de socialismo, Soveta Unio, kaj la konstruado de socialismo disvastiĝis al ĉiam pli da landoj, kiuj vidas en Soveta Unio sian modelon kaj abunde ĉerpas el ĝiaj spertoj. El tiu motivo centmiloj da laboristoj en tiuj landoj, eĉ ekster ili, lernas la gepatran lingvon de la pioniroj de socialismo, la rusan. Ĉe tia amasa disvastiĝo de la rusa lingvo mal­antaŭen iras nature en la fonon la signifo de Esperanto, kiu ĉiuokaze estas lingvo artefarita kaj tial eĉ ne estas lingvo en la vera senco de la vorto. An­kaŭ el tiu motivo decidis kamaradoj en la asocio de esperantistoj, ke ili disiru, kaj ili rekomendas ankaŭ al ĉiuj fabrikaj kluboj, ke ili iom-post-iom likvidu siajn Esperanto-filiojn.

Ni opinias, ke en la nuna tempo efektive multe pli utilas meti tiujn fortojn, orga­ni­zajn rimedojn kaj energion, kiuj estas dediĉataj al Esperanto, en la servon al plia dis­vastigo de la scio de la rusa lin­gvo. Ne temas pri la oficiala malper­me­so de Esperanto, kiel vi aludas en via le­te­ro. Temas nur pri tio, ke ĉiuj ka­ma­ra­doj ekkonsciu la ŝanĝiĝintan situ­acion kaj el ĝi rezultantan mal­altiĝon de la signifo de Esperanto.”

Kaj tute kompreneble, klaskonscia Esperanto-rondeto en Plzeň decidis dissendi tiun leteron al ĉiuj E-kluboj en la lando kun rekomendo, ke ili organizu sian agadon tiel, ke ĝi ne efiku kontraŭ la deziro de la Oficejo de la ĉefministro, esprimita en la lete­ro. Esperantistoj el Plzeň finas sian leteron per vortoj:Ni supozas, ke vi, kiel klaskonsciaj es­pe­rantistoj, faros vian propran kon­klu­don kaj organi­zos vian agadon sen neceso de plua konsilo.”

Kiel oni povas atendi, en la tempo de ŝtata teroro, politikaj procesoj kaj ekzekutoj, ĉiuj ĉeĥaj esperantistoj, kun kelkaj honestaj esceptoj, organi­zis sian agadon laŭ la konsilo, kio en esenco signifis la finon de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, iam tute forta*. Nuntempe ĝi bezonus fortegan impulson de ekstere por revivi. Ĝene­ra­le ŝajnas, ke Esperanto estas malfe­liĉa de sia naskiĝo, aŭ naskiĝis en la malfeliĉa epoko. Nek Stalin kaj komunistoj, nek Hitler kaj nazioj ŝatis la ideon de la universala lingvo, do dum la tuta dudeka jarcento ĝi estis subpremita. La eraro ankaŭ certe estis, ke ĝiaj propagandistoj ofte ligadis ĝin kun iu ideologio. Ĝi devus ĉiam resti neŭtrala.

Je la fino mi volus diri, ke plivastiĝo de Eŭropo signifas, laŭ mi, unu el la plej lastaj esperoj por ĝia savo kaj ankaŭ grandan ŝancon por Eŭropo, kiu, adoptante ĝin, povus samtempe elegante solvi siajn lingvajn kaj kel­kajn ekonomiajn problemojn. Krome, tio certe estus ankaŭ granda kontribuo al amikeco inter ĝiaj nacioj. Ankaŭ pro tio ni devus subteni kaj disvastigi tiun ideon. Alian grandan ŝancon por Esperanto mi vidas en sudorienta Azio kaj precipe Ĉinio. Tiu granda lando rapide fariĝas ekonomia supergrand­potenco kaj se ĝi enkondukus Espe­ran­ton kiel sian oficialan lingvon, kiel oni de tempo al tempo aŭdas, tio sig­ni­fus egan instigon kaj por Esperanto kaj ankaŭ por Eŭropo.

Por mi mem mi povas promesi, ke mi ne ĉesos rememorigi al ĉeĥaj poli­tik­istoj la ekziston de ilo por interkom­pre­no: antaŭ kelkaj jaroj mi skribis artikolon pri Esperanto kiel lingvo por Eŭropo por la plej konata ĉeĥa ret-ĵurnalo. Mi speciale ŝatis unu respon­don de leginto: “La ideo estas tro saĝa por esti adoptita.”

Mi timas, ke li pravis. Homaro, kaj la registaroj speciale, kutime adoptas bonajn solvojn nur, post kiam ili provas ĉion alian.

Jaroslav Suchánek

* Tamen rondetoj kaj junularo aktivis (red.).

Raporto Grin

En septembro 2005 aperis franc­lingva raporto Fremdlingvo-instru­ado kiel publika politiko de ekono­mo prof. François GRIN el Univer­si­ta­to de Ĝenevo laŭ peto de la Alta Konsilio pri Taksado de la Instru­sistemo pri la ebloj de komunikado en EU. La raporto rekomendas Espe­ranton kiel la plej optimuman solvon. La Esperant-lingva traduko de preskaŭ 100-paĝa libro troviĝas ĉe http://www.tejo.org/uea/Grin.

Ni po­vas ĝin nur koncize priskribi.

La raporto konsistas el sep ĉapi­troj: 1. Enkonduko; 2. Lingva politi­ko, publi­ka politiko kaj fremdaj lingvoj; 3. Rendimento de lingvaj kompeten­te­coj; 4. Entreprenoj kaj fremdaj lingvoj; 5. Lingvodi­na­mi­ko; 6. Tri scenaroj; 7. Kiaj strate­gioj.

La aŭtoro atentigas, ke lia studo ne okupiĝas pri pedagogio (kiel in­strui), sed pri politiko (kiujn lin­gvojn instrui kaj en kiuj situacioj). Ĝi analizas tri eblajn scenarojn: sole la angla lingvo (1), plurlin­gvismo (2) kaj Esperanto (3).

Britio elspezas ĉiujare 10 miliar­dojn da eŭroj por la nuna domino de la angla, la plurlingvismo estus ankoraŭ pli multekosta, sole Espe­ranto ŝparus al Eŭropa Unio 25 miliardojn da eŭroj jare (inkluzive Brition). Tamen la psikologiaj obsta­kloj (antaŭjuĝoj) mal­helpas aplikon de la tria scenaro. Por mul­taj homoj la angla estas bona ko­mer­caĵo (tradukistoj, interpretis­toj, instruistoj), profitas el ĝi turismo, multaj lernantoj venas studi la lin­gvon en Brition, kiu aliflanke ne bezonas instrui fremdajn lingvojn kaj tiel ŝparas. Scii la anglan estas avantaĝo por akiri bonan laboron.

La lingva politiko rilatas al lingva planado, al valoro de la lingvoj, al investo de homo por ellerni frem­dan lingvon, akiri per ĝi bonan laboron kaj helpi sian entreprenon avantaĝe ko­mer­ci. La lingvodina­miko studas ka­pa­blon de  lingvoj disvastiĝi kaj akiri avantaĝan pozi­cion kompare kun aliaj lingvoj.

EU oficiale aprobis la plurlin­gvis­mon (scenaro 2), sed en la praktiko aplikiĝas ĉiam pli nur la angla (scenaro 1). La aŭtoro atentigas, ke akcepto de Esperanto (scenaro 3) ne estus nur simpla anstataŭigo de unu „monarkia“ lingvo per alia, sed solvo justa kaj pli facila por lernan­toj.

Por realigo necesas venki antaŭ­juĝojn kaj eduki instruistojn, kio povas daŭri plurajn generaciojn. Tial nun necesas defendi la princi­pon de plurlingvismo, postuli de eŭrop-uniaj oficistoj scion de mini­mu­me tri lin­gvoj, kuraĝigi stu­dentojn lerni ankaŭ aliajn lingvojn ol la anglan, subteni interpretajn kaj tradukajn servojn. Tiuj servoj nome montras, ke la ama­to­ra scio de la angla vere ne sufiĉas por ĝuste esprimi kaj traduki fakajn ideojn.

-mm-

Schůze výboru ČES

Dne 11.2.2006 se uskutečnila 2. schůze výboru ČES. Hlavním bodem bylo schvá­lení rozpočtu na rok 2006, příprava 12. konference ČES a zpráva tajem­níka. Rozpočet na rok 2006 bude deficit­ní s tím, že výbor najde řešení na snížení výdajů k dosažení alespoň rozpočtu vy­rov­naného. 12. konference ČES se usku­teční ve dnech 22.-24.9.2006 v Českých Budějovicích. Na kon­ferenci bude mož­né uskutečnit setkání malých záj­mo­vých skupinek v samostatných míst­nostech. Ta­jemník ve své zprávě infor­mo­val o in­ven­tuře majetku svazu, o pro­bí­hající kon­trole z FÚ za rok 2003 a o kle­sajícím počtu členské základny. Výbor považuje za svůj hlavní úkol zvrátit tento nepříz­nivý vývoj.

Konference ČES

Ve dnech 22. až 24. září 2006 se usku­teční v Českých Budějovicích letošní kon­fe­rence Českého espe­rant­ského sva­zu. Chceme připravit zajímavý program, ve kterém si každý účastník vybere to své.
Kromě společného plenárního jed­ná­ní v sobotu dopoledne plánujeme program ve dvou či třech odděle­ných skupinách tak, abychom vyšli vstříc zájemcům o repor­táže z usku­teč­něných akcí, zájemcům o jazy­ko­vé problémy, lidem, kteří si chtě­jí společně zazpívat či zasoutěžit, stejně jako těm, kteří chtějí poznat České Budě­jo­vice.

Konference je shromáž­děním členů ČES, proto chceme pro­gram připravit ve spolupráci s vá­mi, účastníky konference a členy svazu. Uvítáme proto i vaše podněty a vaše vlastní příspěvky, čím obohatit program konference. Své návrhy můžete zasílat na adresu Jiří Tomeček, Dr. Bureše, 370 05 České Budějovice nebo elektronicky na mail jirka.tomecek@post.cz.

UK ve Florencii 2006

Případní zájemci o autobusovou dopravu a ubytování na UK ve Florencii se mohou předběžně přihlásit u Mirky Tomečkové, tel. číslo 607 624 926 nebo na e-mail mirka.tomeckova@seznam.cz.

Bukedo

Klub přátel Karla Jaromíra Erbena“ shání do svých sbírek esperantskou verzi Erbenovy Kytice, která vyšla v roce 1938 v Pumprově překladu pod názvem „Bukedo“. Pokud vlastníte tuto knihu a mohli byste ji postrádat, uvítá ji
Klub přátel K. J. Erbena

Paní Zdeňka Nováková

  Na Drážkách 279
                                 507 71 Miletín

 

Kniha Julie Šupichové

V roce 1939 vydala J. Šupichová knihu Zajímáte se o esperanto? 150 otázek a odpovědí o esperantu a jeho hnutí. (Potštejn, BES 1939, Tiskem Ant. Pražáka v Jablonném n. Orl.).

Nevíte někdo o dochovaném exempláři, který by bylo možno zapůjčit, okopí­rovat nebo z něj alespoň do telefonu přečíst některé údaje pro odbornou historickou práci? Pokud ano, ozvěte se prosím na adresu Mgr. Zdeněk Hršel, Rudná 51, 569 04 Brněnec, tel. 461 523 587. Můžete také poslat mail na adresu redakce (malovec@volny.cz).

 

Výsledky hospodaření 2005 a rozpočet ČES na rok 2006

 

 

skutečnost 2005

plán 2006

příjmy

výdaje

příjmy

výdaje

CELKEM

282353

271814

206000

216000

 

 

 

 

 

členské příspěvky

86435

 

85000

 

prodej knih a materiálu

9196

2686

8000

2000

písemné kurzy

3600

2379

3000

2000

předplatné STARTO

1213

 

900

 

úroky v bance

66

 

100

 

dary členů

19318

 

25000

 

konference/sjezd ČES

66475

60485

70000

60000

předplatné časopisů

12610

9124

10000

9000

UEA 2005

66731

37137

 

 

UEA - provize - ind. čl.

 

 

4000

 

UEA - kolektivní členství

 

 

 

3200

sekce a kluby

16709

13856

 

 

režijní materiál

 

1279

 

1000

nákup knih

 

834

 

1000

cestovné a stravné

 

12880

 

12000

poštovné

 

2320

 

2000

telefon a internet

 

7372

 

4000

funkční odměny

 

1530

 

 

vedení účetnictví

 

25500 

 

24000

nákup služeb

 

2926

 

2000

odvod daně

 

4770

 

 

poplatky bance

 

3966

 

2000

tisk STARTO *

 

24272

 

40000

poštovné a balné STARTO

 

29073

 

26000

tvorba a distr. STARTO

 

4800

 

4800

muzeum Č.Třebová

 

 

 

2000

nájem za sklad

 

24483

 

18000

dary a reprezentace

 

142

 

1000

* V roce 2006 bude placeno i číslo 4/2005.

 

ĈEA-retkomunikoj

ĈEA-retkomunikoj estas neregula informilo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio por ĉiuj rete atingeblaj membroj, sed ankaŭ senpage sendata al nemembroj, kiuj per ajna maniero montris intereson pri Esperanto-movado en Ĉeĥio. Ĝi neniam enhavas aldonaĵojn. Se vi tamen deziras ricevadi ilin, sufiĉas via mesaĝo al chrdle@kava-pech.cz. Ni prezentas la plej freŝajn ret-komunikojn ankaŭ por la neretanoj.

1. POPULARIGO DE ESPERANTO EN BELEGA HISTORIA EJO

La 2-an de marto ekde la 15-a horo, enkadre de regulaj "Literaturaj ĵaŭdoj" en Spegula kapelo de Klementinum (Zrcadlová kaple Klementina) en Prago okazis prezentado de la eldonejo KAVA-PECH. Ĝi uzis la okazon kaj fokusigis la intereson (krom sia lasta ĉeĥa  eldonaĵo, nome fabel-libro "Po­hád­ky s Mákem") al prezento de Espe­ran­to prezentonte el siaj libroj precipe tiujn rilatantaj al Esperanto, nome la novaĵojn "Esperanto pro děti 2" kaj la 3-an eldonon de "Esperantem za tři měsíce", sed ankaŭ "Gramatiko de Esperanto", "Ilustrita Frazeologio", ambaŭ vortarojn Esperantan-ĉeĥan kaj ĉeĥan-Esperantan, sed ankaŭ tradukojn el Esperanto ĉeĥen ("Interlingvistika" de D. Blanke kaj "Zamenhofova ulice" de R. Dobrzynski).


2. EKSKURSOJ EKSTER ĈEĤION:

Buse al la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco eblas vojaĝi kun esperantistoj el České Budějovice. Pro­vi­zore oni kalkulis la prezon 7 000,- Kč por la buso kaj la loĝado. Oni loĝos ekster la multekosta urbocentro. Eblas ankaŭ aliĝi al ekskursoj. Ĝis nun aliĝis 25 interesatoj - tial vi ankoraŭ havas eblon partopreni! Pliaj informoj ĉe mtomeckova@kpmg.cz

 

3. ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) revigli­ĝas post januara paŭzeto pro la univer­sitata ekzamenperiodo. Ankoraŭ antaŭe, du ĉeĥaj junuloj ĉeestis en la germana urbo Xanten la 49-a Internacian Semina­rion, silvestran junularan aranĝon, kiu kunigis 174 ĉefe eŭropajn esperantistojn. Dum ĝi okazis i.a. sukcesa projekciado de la ĉeĥa filmfabelo Lotrando kaj Zu­bejda kun esperantlingvaj subtekstoj. La tradukon pretigis grupo de volontuloj el

ĈEJ. La aranĝon ĉeestis ankaŭ profesia filmisto, kiu tie faris du varbofilmetojn pri Esperanto, en kiuj aktoras ambaŭ niaj reprezentantoj. Raporto pri la aranĝo kun fotoj kaj la filmetoj troveblas en la retpaĝaro de ĈEJ. En 2006 aliĝis al ĈEJ jam 3 novaj membroj. Kelkaj el ili lernas Esperanton per komputila programo Kurso de Esperanto, por kiu ĈEJ disponigas kursogvidanton. Sume ĈEJ nun havas 44 membrojn. La atento de la asocio nun fokusiĝas al la venontaj printempaj kaj someraj junularaj aranĝoj, el kiuj menciindaj estas Kreiva metiejo okazonta marte en Slovakio kaj la 62-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu ĉi-aŭguste okazos en Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino. La plej grava aranĝo tamen sendube estos la Internacia Junulara Renkonto, kiun ĈEJ okazigos inter la 8-a kaj 15-a de julio 2006 en Velehrad, Ĉeĥio, paralele kun la 59-a kongreso de IKUE. Temos pri la unua internacia junulara renkontiĝo en Ĉeĥio post pluraj jaroj. Aktualaĵoj kaj pliaj in­for­moj pri ĉeĥa junularo ĉiam troveblas ĉe http://www.esperanto.cz/ cej.

 

4. JUNULARO DE SET LANČOV

Por la ĉijara Somera Esperanto-Tendaro (SET) ricevas rabaton membroj de "Ju­nu­l­aro SET-Lančov" (vidu http:// esperanto.blahus.cz/cxej/iru.php?lancov) kaj pliajn rabatojn, se ili helpas pro­pagandi la tendaron en siaj lernejoj kaj akiras novajn tendaranojn. La supre menciita retejo prezentas ne nur foto­galerion kaj lingvajn ludojn, sed ebligas aliron al unuopaj etapoj registritaj ĉe http://www.tabory-vysocina.cz kun rek­taj retaj aliĝiloj (on-line), kiujn kolektas Věra Podhradská podhradska@volny.cz.

 

5. KALENDARO DE ESPERANTO-ARANĜOJ EN ĈEĤIO

La kalendaro estis publikigita en ĈEA-retkomunikoj 4/2005 kaj ni intencas ĝin denove aperigi en venonta numero de la retkomunikoj. Tial ĉiuj organizantoj estas petataj sendi koncizajn informojn (daton, nomon, temon, kontaktadreson, se eble retan) al la retadreso chrdle@ kava-pech.cz. Nur de vi dependas, ĉu la listo estos kompleta aŭ ne! Krome, ne forgesu, ke iam ajn vi povas trovi la kalendaron kaj multajn pliajn utilajn informojn ĉe http://www.esperanto.cz.

6. ĈEFARANĜOJ DE NAJBARAJ ESPERANTO-ASOCIOJ:

Slovakio: Tutslovakia renkontiĝo de SKEF (Slovakia Esperanto-Federacio) kaj SKEJ (Slovaka Esperanto-Junularo) en Piešťany 2006-05-26/28. Vd.
http://skej.esperanto.sk/arangoj.php?lingvo=eo&kio=45&akcia=podujatie

Germanio: Printempa Esperanto-Kunveno (BELO + BAVELO) kun la temo: "Eŭropo - tio estas Vi! Ĉu Eŭropo bezonas komunan lingvon?", Neu-Ulm-Ludwigsfeld, 2006-03-31/04-02. Info: Armin Grötzner

ae.groetzner@t-online.de


Jubilea Germana Kongreso (Germana Esperanto-Asocio), BRAUNSCHWEIG, 2006-06-02/05:

http://jubileagek.ic-herzberg. de/

 

Pollando: La 22-a ARKONES - Artaj konfrontoj en Esperanto (Pola Esperanto-Junularo), Poznań, 2006-09-29/10-01. http://www.arkones.republika.pl

 

7. ESPERANTO-MURKALENDARO

Kun permeso de la aŭtoro Petro Baláž mi sciigas al la interesatoj, ke eblas elŝuti murkalendaron por 2006, kun E-fotomozaiko, faritan de fotoj el UK kaj IJK 2005. Laŭ la informo de la aŭtoro ĝi estas farita por presi ĝin en bona kvalito ĝis la formato A3 (ne provite). Li donas rajton al iu ajn libere presi kaj surmurigi ĝin. Dankon al li.  Jen la adreso: http://esperanto.sk/varbiloj/kalendaro2.jpg

Gratuloj

 

Komence de 2006 festas siajn viv­jubi­leojn honoraj membroj de ĈEA Karel Kraft, Jiří Pištora, Zdeněk Pluhař, Vlastimil Kočvara, Milo­slav Šváček kaj ankaŭ nia asocia vicprezidanto kaj eldo­nanto de Esperanta literaturo Petr Chrdle. Al ĉiuj ni dankas pro ilia laboro por Esperanto, kiun certe ne necesas prezenti, ĉar ni ĉiuj ĝin konas.

 

Granda vortaro Esperanta-ĉeĥa

de Josef Hron estas elŝutebla de la pa­ĝo http://esperanto.wz.cz/. La vorta­ro estas en Excel kaj havas 34,2MB. La paĝon prizorgas Jaroslav Veselý.

 

Esperanto inter tarif-lingvoj

La gazeto TOP (por ĉeĥaj kaj slovakaj tradukistoj kaj interpretistoj) en sia de­cem­bra numero 2005 publikigis ta­ri­fojn por tradukado, unuafoje tie ape­ris ankaŭ Esperanto en grupo D (kun la albana, dana, portugala, sveda ktp.).

 

Ĉeĥoj kaj fremdaj lingvoj

 

Laŭ statistikoj de Eŭrobarometro ĉe­ĥoj scias: almenaŭ unu fremdan lin­gvon 61%, du lingvojn 29%, tri lin­gvojn 10%, la germanan 28%, la ang­lan 24%, la rusan 21%, la francan 4%.

En EU regas la anglan kiel fremdan lingvon 38% da civitanoj, male neni­un fremdan lingvon 44%.

39-a ILEI-Konferenco

okazos de la 25-a ĝis la 29-a de julio 2006 en Parma kaj estas proponata kiel unu el la antaŭkongresaj eblecoj. Temo de la konferenco: Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj. La konferenco sesios en la Instituto Salesiano San Benedetto. Vidu http://www.ilei.info/.

 

Politikistoj respondis

 

Prezidento Václav Klaus kaj ĉef­ministro Jiří Paroubek respondis al nia asocia prezidantino Jana Melichár­ková - kiam ŝi informis ilin pri esperantistaj aktivadoj en la Eŭropa parlamento -, ke nia movado estas al ili sim­patia, tamen ili ne kredas, ke Esperan­to povus solvi la lingvan problemon en Eŭropa Unio.

Lingva diverseco estas natura, sed per si mem nek bona nek malbona. Ĝi estas rezulto de spontanea evoluo. Protekti propran lingvon kaj kulturon estas intereso de naciaj ŝtatoj, ne de EU.

Ĉiu homo devus scii almenaŭ unu mondlingvon - se li ler­nos ankaŭ Esperanton, tiom pli bone. Sed la lingvo devas mem pruvi siajn kvalitojn, ne atendi subtenon de diver­saj insti­tucioj,“ opinias V. Klaus.

... en agendo de miaj traktadoj ne estas tiu temo enhavita.

Mi esperas, ke ĝuste esperantistoj ki­el proksimigantoj de la popoloj subte­nos la ideon de unu­iĝinta Eŭropo,“ skribis J. Paroubek.

Kio estas ELFo?

En enciklopedio ni povas trovi, ke en germana kaj skandinava mito­logioj elfo estas eta koboldo, en NPIV ĝi estas priskribita kiel “skandinava aerfeo; enmetitaj estas ankaŭ Zamenhofaj aplikoj: la mont­eto de elfoj; elfreĝo; elfknabino.” Sed nia aktuala ELFo estas mallongigo de la nomo «Esperan­to­logia kaj Literatura Forumo», kiun en Ĉeĥio nun fondis grupo de personoj, kiuj laŭ krea maniero kun­laboros en la grupoj: inter­lin­gvis­tika, esperantologia, E-lingva, pedagogia, literatura, poetika, ter­mi­nologia, historia, vortarista, eble ankaŭ scienca-teĥnika. La forumo estas tute sendependa, labori en ĝi povas kiu ajn, kiu deziras aktive kontribui al kvalita kresko de ĉeĥaj esperantistoj. Kontaktadresoj: Věra Podhradská, Poříčí 1, 603 00 Brno; podhradska@volny.cz kaj Jan Werner, Dřínová 18, 612 00 Brno; werne@tiscali.cz.

KAVA-PECH la naŭa

Kun 46 libroj eldonitaj inter 1991-2005 estas KAVA-PECH la naŭa plej granda E-eldonejo. La unua estas pola Libro-Mondo (114 libroj). En 2005 aperis entute 159 novaj libroj de ĉiuj eldonejoj sume, kio estis relative malmulte kompare kun aliaj jaroj.

Povilas Jegorovas

La Esperantisto de la jaro 2005

Kaŭna advokato Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, estas proklamita la Espe­rant­isto de la Jaro 2005 - pro la bo­n­ega preparado kaj sukcesa realigo de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno; - pro la ekzem­plo­donaj rilatoj kun litoviaj aŭtori­ta­toj, intelektuloj kaj amaskomuni­kiloj, danke al kiuj Esperanto pro­gresas en Litovio; - pro la kunord­igo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

Vojaĝo en Esperanto-lando

de Boris Kolker estas la plej populara libro de la lastaj jaroj. UEA aperigis en 2005 jam la trian reverkitan eldonon.

En 26 lecionoj riĉe ilustritaj la libro prezentas Esperanto-kulturon kaj historion, proponas legaĵojn el la E-literaturo kaj historio. El ĉeĥaj aŭtoroj aperis poemeto de Ŝtefo Urban kaj la 25-a leciono estas enkondukita per foto pri planto de E-arbo en Znojmo en la jaro 2000. Ĉiun lecionon finas kontrol-demandoj pri la lernata temo. Multaj malmulte konataj fotoj pri Zamenhof.

-mm-

Partneraj urboj de Brno

Brno kunlaboras kun la partneraj urboj Rennes (franca Bretonio) kaj Stuttgart (Germanio). En somero 2005 vizitis la moravian urbon kvar gejunuloj el Rennes (Juliette, Vin­cent, Stefan, Sebastian), trarigardis la urbocentron kaj abismon Maco­cha, en decembro Marek Blahuš kiel repre­zentanto de Brno parto­prenis festadon de 100 jaroj de Esperanto en Stuttgart. Pri la vizito el Rennes informis eĉ la magistrata bulteno de Brno kaj men­cias ĝin la magistrata retejo.

 

100 jaroj de Esperanto en Stuttgart

 

Dimanĉo (11.12.2005) estis la ĉefa tago de la centjariĝaj solenaĵoj kaj en tiu tago okazis en la generacia centro de Stuttgart la oficiala programo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ sesdek esperantistoj - membroj de la klubo kaj gastoj de tuta Germanio kaj du aliaj landoj (repre­zentantoj de la ĝemel­urboj Brno kaj Łódź).

La antaŭtagmeza parto de la pro­gramo konsistis el faka pre­le­go pri la his­torio de Esperanto-movado en Stutt­gart. Ni eksciis pri la kuraĝa kaj sen­laca agado de Paul Christaller, pro­fe­so­ro ĉe artmetia lernejo en Stuttgart, kiu fondis je la 27-a de januaro 1905 kun tri kunuloj la unuan Esperanto-grupon en Stutgarto kaj Badeno-Virtem­bergo. Jam ĝis la fino de la jaro la grupo atingis membro­nom­bron de 22. En 1933 Christaller demisiis pro la tiam inaŭguriĝinta naziisma regista­ro de Adolf Hitler, kiu forte subpremadis Esperanton kaj dum sia firegado mortigis en koncen­trejoj i.a. ankaŭ multe­gajn esperan­tistojn. Post la dua mondmilito la grupo refondiĝis kaj ĝis nun en Stuttgart ĝi vivas kaj aktivas.

Ĉar estis dimanĉo, oni enprogramigis en tiu tago post la tagmanĝo ankaŭ ekumenan diservon en Esperanto por la interesiĝantoj elinter la parto­pre­nantaro. Ĝin celebris loka pastro-esperantisto. Tiaj esperantlingvaj me­soj okazas en Stuttgart regule.

La posttagmeza programo estis multe pli bunta kaj distra ol la matena - interalie oni prezentis du Esperant­lingvajn pupteatrajn unuaktaĵojn ada­p­titajn laŭ libroj de konataj germanaj verkistoj, oni havis la eblecon babili ĉe bongustaj dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj, amuziĝi ĉe diversspecaj ludoj kaj oni tiam ankaŭ prezentis la invititajn gastojn de la ĝemel­urboj. Mi trans­donis donacojn kaj salutis la klu­banojn de Stuttgart en nomoj mia, de la partnera Esperanto-klubo de Brno kaj ankaŭ ĝenerale de ĉiuj iliaj ĝemelurbanoj de Brno.

 

Laŭ Marek Blahuš

http://esperanto.blahus.cz/verkoj/stuttgart2005.htm

Rudolf Štursa, savanto de judoj

Homo kontraŭ holokaŭsto

La nomon de Přemysl Pitter, unika savanto de judaj kaj germanaj infanoj, oni dum kvardek jaroj ne aŭdis mal­antaŭ la fera kurteno. Li foriris el sia hejmo en 1951, ĉar li ne plu povis dediĉi siajn fortojn al tiuj, al kiuj apartenis lia tuta vivo, al siaj zorgatoj en Milíčův dům (Milíč-domo). De tiu tempo li vivis dek jarojn ĉe Nuren­bergo en Bavario, plenu­mante funk­cion de reformacia laika pastro en internigejo por fuĝintoj el orientaj landoj. Poste li vivis en Svisujo, en vigla kontakto kun pluraj ekzilaj grupoj. Tie li mortis antaŭ tridek jaroj.

Same nekonata restas nomo de homo kun simila sorto, Rudolf Štursa, je 16 jaroj pli juna ol Pitter. Kiel 27-jara, en la jaro 1938, li grandskale, propra­iniciate kaj tre inventeme praktikis fuĝadon de judoj el tiama Ĉeĥo­slovakio. Eĉ post la okupacio de la resto de iama Ĉeĥoslovakio far Hitler en marto 1939 li daŭrigis sian kvazaŭ aventureman, sed fakte ege riskan agadon ebligante fuĝon al multaj judoj.

Oni iam diras, ke Přemysl Pitter kaj Rudolf Jan Štursa estas ĉeĥaj simi­luloj de Oskar Schindler. Nun depost la falo de komunismo oni jam iom malvualas la famon pri iliaj kuraĝaj sintenoj. Sed la motivoj de ambaŭ ĉeĥoj kompare kun la naziista oficiro kontraŭpoluse diferen­ciĝas. Pri ambaŭ ĉeĥoj oni pretigis filmojn, kompren­eble nur modestajn dokumentajn fil­mojn per modestaj monaj rimedoj, nekompareble sobraj kompare kun la pompa, mondvaste famigita filmo „La Listo de Schindler“ (1993), filmita de tutglobe fama usona reĝisoro Steven Spielberg. Nu, ni kredu, ke ve­nos tempo, kiam oni ie, iam kolektos sufiĉe da monrimedoj por digne filme prezenti ankaŭ verajn heroajn oka­zaĵojn, kiuj tuŝas la teruran epokon de holokaŭsto.

Rudolf Štursa naskiĝis la 5-an de julio 1911. Post finstudo de juro li okupiĝis per tradukado el la angla lingvo. La politika situacio estis tiam jam streĉita. Li apartenis al tiuj, al kiuj ne plaĉis la politiko de „appease­ment“, la cedado al la postuloj de Hitler. Tiu cedado alportis siajn unuajn amarajn fruktojn per anekso de Aŭstrio al Germanio la 13-an de marto 1938. La judoj en Germanio spertis la brutalecon de Hitler jam antaŭ aneksio de Aŭstrio. Oni ne dubis, ke la plua atako celos Ĉeĥoslovakion. Konatulo de Štursa, judo František Mautner, konsideris la eblon elmigri kaj diskutis pri tio kun li. Štursa konsilis nepre elmigri kaj kiel eble plej malproksimen. František Mautner de­ci­dis por Novzelando. Por faciligi la elmigran procedon,  Štursa rekomen­dis al li akcepti bapton, ĉar la loĝantaro de Novzelando estas plej­parte angle­devena kaj kristana.

En la domo numero 171 en la strato Nerudova en Prago loĝis paroĥestro de la malnovkatolika ekle­zio Martin Jan Vochoč, konatulo de Štursa. Ne gravis, ke la eklezio estas preskaŭ nekonata. Por la membroj de la anglikana eklezio estas la malnov­ka­to­li­ka eklezio eĉ pli proksima, ĉar ĝia deveno ligiĝas al rifuzo de la sen­erareco de la papo, pri kiu decidis la vatikana koncilio la 18-an de aprilo 1870. Nun ĝia centro troviĝas en Utreĥto en Nederlando kaj en nia lando ĝi ne havas multajn samekle­zianojn. La paroĥestro Martin Jan Vochoč estis erudita homo, historiisto kaj arkivisto de la malnovkatolika eklezio. Volonte li pretigis la bapto­ateston. Por la celo, por kiu la judoj uzis la bapto­ateston,  ĝi havis avantaĝon: ĝin oni pretigadis  nur latine kaj ĝi ne enhavis la daton de la bapto, sed nur la daton de la tago, en kiu la doku­mento estis pretigita.

La atmosferon de tiu tempo, en kiu „la pli alta raso“ persekutis kaj sen­skrupule masakris judojn kaj ceterajn „nepurrasajn“ nacianojn, ilustras iom strange, nekompreneble la fakto, ke la paroĥestro Vochoč evitis perse­kuton de la nazioj pro la nenormala pro­duktado de la baptoatestoj, fakte pro falsado minacata el la naziista vid­punkto per mortpuno, kompare kun la fakto, ke post la milito, en la jaro 1947, kiam la komunistoj eĉ ne ha­vis ankoraŭ absolutan politikan po­ten­con en Ĉeĥoslovakio, la de komu­nis­toj influita tribunalo kondamnis pa­ro­ĥestron Vochoč al kvinjara puno en la prizono Valdice. Post reveno el ekzilo Štursa antaŭ kelkaj jaroj provis rehonorigi la paroĥ­estron. Ni ne havas lastajn informojn pri la procedo aŭ rezulto de la enketado.

La sukceso en la uzo de la bapto­dokumento por la elmigro ne restis longe izolita fenomeno. La 26-an de decembro 1938 la familio de Mautner in­vitis Štursa en sian domon por esplori, ĉu eblas plu daŭrigi la fabri­ka­don de la baptoatestoj por pluaj in­teresiĝantoj. Iu el la ĉeestantaj postu­lantoj eĉ demandis, ĉu li povas elpeti nu­ran formularon. Kompreneble, ne­niu oficisto akceptus tian okulfrape fal­san dokumenton. Sed doktoro Štur­sa solvis la problemon. Li elpetis (aŭ nur simple prenis?) neuzitan formu­laron kaj alia lia amiko, tipografo František Fleischmann pretigis por li unu milon da tiaj formularoj. La loĝejo de doktoro Štursa en la strato „U zeměpisného ústavu“ numero 505 en Prago fariĝis rapide konata kaj Štursa pretigis la baptoatestojn kiel sur ĉenstablo.

Sed post certa tempo kelkaj konsu­le­joj rifuzis akcepti tro ofte prezentitajn freŝajn bapto­atestojn, evidente falsajn. Štursa denove trovis solvon. La patro de František Mautner, iama komer­cisto Viktor Mautner, estante zorgo­plena entreprenisto, konservis en sia arkivo malnovajn doku­men­tojn kun iamaj aŭstro-monarkiaj impost­markoj. Malglui ilin ne estis komplika tasko. Iom pli da zorgo signifis produkto de falsa stampilo de la malnovkatolika eklezio. Tiun taskon plenumis alia amiko de Štursa, iama kunlernejano Pištora. Nun ĉiuj konsulejoj akceptis tute fidindajn baptoa­tes­tojn, produk­titajn helpe de impostmarkoj, trovitaj en kestoj ie en subtero de iama ko­mer­cisto. Nun la juristo Štursa denove pretigadis la bezonatajn baptoatestojn, tamen certe riske kaj tre singardeme, por la vizoj  aŭ tran­si­t­vizoj de ĉiuj petantoj.

Ne ĉiuj judoj hastis fuĝi el sia patro­lando. Ankaŭ la patro kaj la patrino Mautner same kiel ilia filino Edita ne sekvis la avertojn kaj admonojn de Štursa — kaj iliaj vivoj finiĝis en gas­kameroj. Štursa daŭrigis sian danĝe­ran falsadon de dokumentoj eĉ post la 15-a de marto 1939 (kiam Hitler prempaŝis la reston de la iama Ĉeĥo­slovakio), serĉante tamen samtempe plej sekuran breĉon kiel eskapi el la Tria regno de Hitler. Helpon li serĉis ankaŭ ĉe siaj kunlaborantoj – ĵur­nalistoj, kiel ĉe Henry Stowin el Daily Herald. Li forveturis kun li al Ostrava kaj ne havante validan pasporton li provis neleĝan trans­paŝon. Tio ne tuj sukcesis, tamen post plua provo kun helpo de alia amiko li atingis Pollandon. 

Nur tiu, kiu ion similan travivis, scias, kiom malfacila estas vivo de elmigrinto en tia politike tre nestabila tempo. Serĉante iajn iom tolereblajn poziciojn, li vagis tra Krakovo, Kato­vice, Varsovio, antaŭ ol li ricevis per­me­son por Anglio, kie li restis ĝis 1941.

Dum la milito kaj en postaj ja­roj JUDr. Rudolf Štursa travivis ege bun­tan vivon, kiu postulus longan surpa­perigadon. Dum la preti­gado de la baptodokumentoj fariĝis por li jam for­gesita epizodo de lia vivo. Nun (ekde 1998) li estas por la dua fojo edzi­ĝinta, lia edzino estas je 29 jaroj pli juna. El la unua edziĝo li ne havas infanojn. Li havas du infanojn el ĉi tiu dua geedziĝo: filon (1968) kaj filinon (1969).

Nia lasta informo pri li estas el la jaro 1998. Tiam, preskaŭ jam naŭ­dekjara, vivante denove en Ĉeĥio, volonte ricevus iujn informojn pri pluaj vivsortoj de iuj liaj „savitoj“. Bedaŭrinde, li ne registris la pre­tigadon de la falsaĵoj kaj pro lia plua komplika vivo li nemulton aŭdis pri la sorto de la ekzilintoj. Li neniam po­stu­lis pagon por la dokumentoj. Kel­kaj liaj „klientoj“ lian penadon iam proprainiciate rekompencis. Informojn pri lia vivo kompilis en la jaro 1998 Radek Klempera. Tiam li en interreto skribis alvokon: Pokud máte nějaké bližší informace nebo jiné informace o JUDr. Štursovi, nebo o osudu těch, kdo dostali od něho křestní list, budu nesmírně rád, když mi napíšete. Kaj mi aldonas: Se vi havas iujn pli freŝajn informojn ol tiuj, kiuj estas en ĉi tiu artikolo, bonvolu ankaŭ informi min.

Karel Kraft

Zjednodušení internetových adres

Protože jsme obdrželi stížnosti, že zapamatovat si adresy našich www-stránek není snadné, zavedli jsme jako novou službu možnost vyjít z domény www.esperanto.cz a za lomítko při­psat název klubu, sekce, časopisu apod. (z technických důvodů malými písmeny). Dojde k automatickému pře­směrování na příslušné stránky. Po­kud jsme na někoho zapomněli, om­lou­váme se a po upozornění do­plníme. Název musí  být stručný, bez diakritiky.

www.esperanto.cz/brno
www.esperanto.cz/mboleslav  nebo
www.esperanto.cz/mlboleslav

www.esperanto.cz/svitavy
www.esperanto.cz/prerov
www.esperanto.cz/pribram
www.esperanto.cz/praha
www.esperanto.cz/lancov
www.esperanto.cz/trebic

www.esperanto.cz/ikue

www.esperanto.cz/aeh
www.esperanto.cz/informadiko
www.esperanto.cz/cej
www.esperanto.cz/ilei

www.esperanto.cz/pedagogika

www.esperanto.cz/knihovna

www.esperanto.cz/muzeum
www.esperanto.cz/kava-pech

www.esperanto.cz/auroro
www.esperanto.cz/starto

BioLib - Biologia Libraro

 

En la retejo http://www.biolib.cz tro­viĝas 130 mil sciencaj latinaj espri­moj pri fungoj, plantoj kaj animaloj, 30 mil en la ĉeĥa, 12 mil en la angla kaj 10 mil el ili estas tradukitaj al Esperanto (laŭ PIV kaj aliaj fontoj).

Verŝajne temas pri unu el la plej am­pleksaj biologiaj nomenkla­turoj Espe­rant­lingvaj en la in­ter­reto. Oni povas plu redaktigi kaj kom­pletigadi ĝin, ne nur per Esperantaj, sed ankaŭ ali­lingvaj esprimoj (30 lingvoj). La sistemo ebligas elekti vortarojn laŭ ĉiu ajn kombino inter la enkondukitaj lingvoj kaj sam­tempe elekti fakon (tuton aŭ ekz. nur plantojn, nur mamulojn ks.).

 

Invito al populara turista renkontiĝo

Esperanta klubo el Pilzeno invitas vin denove jam al kvina turista renkontiĝo en urbeto Plasy (TREP), kiu okazos en tagoj 15.-18.6.2006. Vizitantojn atendas denove piedpromenoj en belega ĉirkaŭaĵo, tuttaga bus-ekskurso kaj vespere amika amuzo kaj videoprojekcio. Unutaga loĝado en kelklitaj ĉambroj kun manĝo tute por 300,- Kč (15 Eŭro). Aliĝilojn kun adreso, naskiĝdato kaj kun la tempo de alveturo bonvolu sendi al: Václav Kaprál, CZ 331 51 Kaznějov 252, aŭ rete: esperantoplzen@centrum.cz ĝis fino de majo. Ĉiuj estos bonvenaj.

Výsledek ankety

pokračování z minulého čísla

2a Co vás vedlo k vystoupení z or­ga­ni­zace? Věk 1, nedostatek finan­cí 2, neko­muni­ka­tiv­ní vedení 1, pro­blé­my s placením příspěvku 1, ne­vhodná doba schůzek 1, zánik klu­bu 2, ro­dinné důvody 1, názoro­vá nesluči­tel­nost 1.

2b Za jakých okolností byste se vrátil(a)? Lepší spolupráce 1, nevím 1, změna doby schůzek 1, pokud by klub vznikl 1.

10 Jaký cíl jste si vytyčil(a) pro svou práci v hnutí? Dobře se učit 4, pomáhat s organizací 10, být dobrým esperantistou 8, bavit se esperantem 3, zpracovat historii klubu 2, informovat o esperantu 18, klubová činnost 13, spolupořádat světovou akci 1, překládat texty 3, popularizovat vědy 1, korespon­dence 9, učit esperanto 5.

11 Měla vaše dosavadní činnost kladný vliv na rozšíření esperan­ta? Ano: vytvo­ře­ní po­vě­domí 14, výuka 11, klubovní činnost 6, noví přátelé 3, vytvoření děl 1 - Jinak: informativní 1.

12 Jak hodnotí vaši činnost přátelé, kole­gové ze zaměstnání, sousedé ap.? Kladně: učí se cizí jazyky 2, možná i trochu závidí 1 - Záporně: dnes již neuskutečnitelná myš­lenka 4, měl(a) bych se raději věnovat ro­dině 3 - Jinak: neškodná záliba 7, respektují ji 4, vidí, že slouží při cestování 4, chtějí vědět, k čemu slouží 2.

14 Co brání vašemu dalšímu roz­voji v hnutí? Čas 24, věk-zdraví 8, lenost 7, chybí esperantisté mých záj­mů 3, stag­nace hnutí 3, nepod­pora rodiny 2, finance 2, nezájem mládeže 1, málo cestování 1, pocit marnosti 1, mé zaměstnání 1.

15 Co byste chtěl(a) udělat v hnu­tí? Po­moc při výuce jiných 14, získat nové členy 9, popularizace mezi seni­ory 5, literární činnost 4, zpracovat historii klubu 3, kores­pon­dence 3, zavést E do škol 2, založit klub 2, propagovat esperanto svými výrobky 2, popularizace věd 1, udělat učitelské zkoušky 1, získat podporu veřejných činitelů 1, spo­lu­práce s družebními městy 1.

16 Jak vám pomohla znalost esperanta mimo hnutí? Cestování, korespondence 19, snazší orientace v jiných jazycích 16, cel­kový rozhled 6, osobní život 6, esperantisté mi pomohli 4, při hledání zaměstnání 2.

18. Podporujete zavedení univerzálního jazyka jako jednacího jazyka EU? Ano: úspora na překladatelích 13, jednodušší ko­mu­ni­kace 12, žádné jazykové zvýhodnění 9, přes europoslance 3, rozvíjet E a jeho kultu­ru 3, nerealizovatelné 2, pomalu s nevolí mocných 2, podle myšlenek Handzlikové a Tišljara 1, strojový překlad 1, vést diskuse 1 - Ne: nereálné 5, ztráta výjimečnosti 1.

19 Proč myslíte, že veřejnost vní­má espe­ranto negativně, případně je vůbec nez­ná? Málo informací 35, mnoho angličtiny a němčiny 23, neochota 9, nedůvěra v něco „zázračného“ 4, nepodpora státních úřadů 4, z esperanta není zisk 4, neposkytuje mož­nost prosadit se 3, radost ze zaměstnání tlumočníků 2, odrazuje vysoký věk 1.

20 Jak by podle vás měla vypadat osvěta? Info v médiích 26, získat přízeň učitelů 6, zaměření se na praktické věci 6, zaujmout děti 5, informovat politiky 5, nástěnky-internet 5, vést diskuse 4, pospo­litost lepší než agitace 1, dát Starto do prodeje 1.

22. Vážíme si soukromých aktivit propa­gu­jících esperanto. Měly by být ale za­stře­šeny svazem. Souhlasíte? Ano: koor­di­na­ce je potřebná 23, svaz musí reprezen­tovat E v ČR 10 - Ne: žádné „pochválení shora“ 14, vítána každá iniciativa 13.

 

Výherci knih z ankety: Milada Kolářová, Marie Opplerová, Josef Filip.

Miroslav Vaněk

Více informací podá Miroslav Vaněk, vanekmi@centrum.cz

El niaj kluboj

Brno. En 2005 la klubo havis 22 pagintajn membrojn, kiuj plejparte estas mem­broj ankaŭ de Societo por inter­na­cia lingvo Esperanto en Brno. La klubaj kunvenoj okazis ĉiu­merkrede, la trian mer­kredon en monato estis la komuna pro­gramo preparita de la menciita soci­eto. Ĉiu kunveno havis prelegan progra­mon anoncitan en la gazeto Kam v Brně za kulturou kaj en interreto. La klubo kaj societo komune eldonis broŝuron Verda Duopo pri la vivo kaj verko de Josef Von­droušek kaj Vilibald Scheiber, nask­iĝ­intaj antaŭ jarcento.

Česká Třebová. El fabelo en fabelon es­tis ideo de E-Silvestro aranĝita de gesa­m­i­deanoj el AMIKECO en Česká Třebo­vá. La 29-an de decembro  2005 ĝi allo­gis en restoracion HORBYTKA ĉirkaŭ 50 ĉeestantojn el 26 ĉeĥaj urboj kaj vila­ĝoj. Alveturis ankaŭ Gerry el Neder­lan­do, anino de Amikeco. La programon gvidis Jana Křížková, al danco muzikis sinjoro Borísek. En konkurso gajnis trian premion lokaj esperantistoj kun kanto pri „Budulínek", duaj estis esperantistoj el Par­dubice kun fabelo pri Dikfingre­to kaj la unuan premion gajnis gesamideanoj el E-klubo en Polička kun „Spickuka dometo“. Premiojn de konsolo ricevis ankaŭ multaj aliaj "fabelaj personoj" - lupo, pa­pi­lio Emanuel, Papava knabinjo ktp.

Dum la tri lastaj jaroj oni vidis, ke jam finiĝas la erao de E-baloj. Sabate la 18-an de februaro 2006 en blindula klubejo kunvenis rememorantoj de la 36-jara erao, kantante ĉe gitaro kaj akordeono de geedzoj Poukar. Jiří Pištora en E-kronikoj eltrovis, ke en kelkaj jaroj estis eĉ baloj du. Do, gedancantoj povis ĉeesti 39 E-balojn. Iam eĉ ambaŭ baloj estis plenaj kaj restis ankoraŭ 180 interesatoj sen biletoj. Česká Třebová estis vizitita okaze E-baloj de multaj eksterlandaj esperan­tistoj. Laŭ kronikoj estis interesa speciale la unua E-balo en jaro 1970. Tiam 8 samideanoj volis aranĝi balon, sed ili ne sciis, ĉu estos pri ĝi intereso. Kun muziko de sinjoro Škeřík ili faris interkonsenton, ke muzikistoj ricevos monon, nur kiam la balo estos sukcesa. En alia kazo ili promesis ludi senpage. Unua E-balo sukcesis, la muzikistoj ricevis salajron. Nun kun esperantistoj sinjoro Škeřík rememoris kaj pliriĉigis la kunvenon ne nur per sia rakonto, sed ankaŭ per malgranda ekspozicio de siaj bildoj.

Ústí nad Labem. En 2005 la klubo ha­vis 16 membrojn, kiuj kunvenis unufoje en monato kaj lernis laŭ lernolibro de W. Auld. La klubon gvidis Prof. RNDr. V. No­vobilský (pre­zidanto), MUDr. P. Pá­ral (vic­pre­zidanto) kaj Mgr. V. Novo­bilská (kasisto). Pro konstru-riparoj de la urba muzeo la klubo trovis novan klub­ejon en Polikliniko Doctus (Masarykova 94). La klubo preparis kurson por Fra­tara Eklezio (8 kurs­anoj) kaj kunorga­nizis Ĉeĥan-Sak­san Tagon. La klubanoj esperant­igis la libron Taglibro de mia frato de Chava Presburger (geedzoj No­vo­bilský), poezion de M. Dolistová kaj de regionaj poetoj (Z. Rusín), parto­prenis enlandajn kaj ekster­landajn aran­ĝojn. Por 2006 la klubo preparas inter­nacian kulturan festi­va­lon dediĉitan al 100-jara naskiĝ­jaro de poetoj Jiří Koří­nek kaj To­máš Pumpr, pri kies verkaro oni nun kolektas informojn.

Antaŭkristnaska renkontiĝo en Písek

La 10-an de decembro 2005, reme­mo­re al la naskiĝtago de D-ro Za­men­hof kaj al Tago de homaj rajtoj, la E-Klubo „La Ponto“ en Písek organizis sian tradician Antaŭkrist­naskan ren­kont­iĝon, kiun parto­prenis pli ol 30 personoj. Krom membroj de la loka klubo venis ankaŭ gastoj el aliaj urboj, ne nur el Sudbohemia regiono, sed ankaŭ el Plzeň, Benešov kaj Příbram. La aranĝon honorigis per sia ĉeesto ankaŭ ĈEA-sekretario Pavel Pol­nic­ký, kiu informis pri ĈEA-kon­fe­renco en Vyškov kaj pri novaĵoj en E-movado. 

Agrabla surprizo estis partopreno de s-ano Miroslav Smyčka, kiu valorigis muzikan programon per sia bela voĉo. Kaj nelastvice, dank‘ al s-anino Mar­git Turková, venis ankaŭ ŝia amikino s-ino Dianne Ross el Aŭstralio, kiu nun instruas en internacia gimnazio en Hluboká n.Vlt., kie ŝi samtempe gvidas E-kurson.

En la zamenhofa programero estis i.a. prezentita vere leginda libro „Za­menhofova ulice“, verkita en formo de intervjuo de R. Dobrzyn­ski kun la nepo de D-ro Zamenhof,  kiun en la ĉeĥa traduko de Jiří Pate­ra eldonis KAVA-PECH.

En la solena kultura programo, kiun preparis kaj gvidis Pavla Dvořáková, estis interligitaj spiritaj kaj popolaj kristnaskaj tradicioj: rita alportado de la lumo de Amo, Kredo, Paco kaj Espero el la kvar monddirektoj, ko­mu­na legado de la kristnaska evan­gelio, manĝado el unu granda tranĉita pomo je signo de komuneco, farado de boatetoj  kaj abundo da kristnaskaj kantoj el plej diversaj landoj. Eksonis ankaŭ Halleluja el la Esperanto-sonbendo de la oratorio Mesio de G. F. Haendel, rakontoj pri ekesto de la kanto Paca nokt‘ kaj pri kristnaskaj popolkutimoj en la regiono de Pí­sek. Je la fino ne mankis kom­preneble riĉa tombolo, kies parto estis ankaŭ belaj donacetoj faritaj de infanoj el infan­hejmoj, venditaj kadre de la interreta aŭkcio favore al la konto „Člověk v tísni“.

La renkontiĝo trapasis en agrabla amikeca etoso - la partoprenantoj adiaŭis inspirite  kaj instigite por E-agado kaj antaŭĝojante pluajn simi­lajn aranĝojn.

Raportis:  E-Klubo „La Ponto“ Písek

La urbodomo en Olomouc estas trietaĝa

En Esperanta priskribo de la urbo Olomouc mi interalie legas, ke „en la centro de Supra placo staras la urbodomo, gotika duetaĝa kon­struo kun korto kaj turo…“

Samtempe mi observas fotogra­fa­ĵon de la urbodomo kaj mi vidas, ke ĝi estas trietaĝa. La vido ne men­sogas, la priskribo do estas malvera. Aŭ ĝia aŭtoro, ĉeĥo, erare ellernis, ke la vortoj „poschodí“ kaj „patro“ estas en Esperanto „etaĝo“. Kio do estas etaĝo?

PIV kaj NPIV: „La tuto de la ĉam­broj aŭ ejoj de domo, kiuj kuŝas sur unu sama nivelo.“ Tiu ĉi konciza difino estas ĝusta kaj sufiĉa. Sed PIV bedaŭrinde daŭr­igas: „Oni atentu, ke la maniero kalkuli la etaĝojn ne estas la sama en ĉiuj landoj: iuj inkluzivas la teretaĝon, aliaj ekskluzivas ĝin!“ La aŭtoroj per tiu daŭrigo allasis kaoson, anstataŭ pruvi, ke Espe­ranto estas klara lingvo.

La daŭrigo rilatas ankaŭ nin, ĉe­ĥojn, ĉar en nia lingvo krom „poschodí“, „patro“, estas ankaŭ la vorto „podlaží“ kaj ĝuste tiu estas ekvivalento de la Esperanta nomo „etaĝo“ (rememoru la ĉeĥan slange nuancitan „etáž“). Ĉiuj etaĝo-niveloj de domo super la apuddoma ter(en)o estas samrajtaj kaj kalku­lataj ekde la unua supertera supren. La unua etaĝo estas samtempe ter­etaĝo. Simile ni kalkulu etaĝojn sub ter(en)o. La unua subtera etaĝo estas tiu plej proksima al la ter­surfaco apud la domo. Iuj domoj ja havas kelkajn subterajn etaĝojn.

Kiel esprimi la ĉeĥlingvajn „poschodí“ kaj „patro“? Ili senpere ne kontaktas la teron, ilin ni atingas helpe de ŝtuparo (aŭ lifto), pro tio en la ĉeĥa ni diras „Do poschodí jdeme po schodech“. Esperante ni povas tiun etaĝon nomi „ŝtupara etaĝo“ aŭ koncize „ŝtupetaĝo“. Same la germana „Stock“ estas ŝtupetaĝo.

Koncerne al la aŭtoroj de PIV kaj NPIV mi esprimas gravan be­daŭron pro ilia mistifiko kaj nee­du­ko de adeptoj de Esperanto. Male, laŭdon meritas la aŭtoro de la ĉeĥa-esperanta vortaro, Karel Kraft, kiu en la kapvorto poschodí instruas: (ŝtupara) etaĝo, první ~ (= druhé podlaží) dua etaĝo, vlivem národního jazyka někde nevhodně (influe de nacilingvo ie nekonvene) unua etaĝo.

Mi do fermas: La urbodomo de Olo­mouc estas trietaĝa edifico (budova). Kiam vi venos al la urbo, mem konvinkiĝu pri tio.

J. Werner

Kvakeraj Esperantistoj kunvenos en Ĉeĥio

La Kvakeroj aŭ anoj de la Religia Societo de Geamikoj, spirita grupo fondita de Georgo Fox kaj aliuloj en la 17-a jarcenta Anglio, havas la propran fakgrupon en Esperantujo. Ĝi nomiĝas la Kvakera Esperantista Societo (KES) kaj ĝi jam havas kelk-jardekan historion. Membroj de la grupo renkontiĝos inter la 28-a de aprilo kaj la 1-a de majo en Ĉeĥio okaze de la Mezeŭropa Kvakera Kunveno en Český Štern­berk. Kvakeroj famiĝas pro pac-cela laboro, kaj  ilia centra doktrino estas la kredo je rekte alirebla Dia ĉeesto, "la Interna Lumo", en ĉiu homo. Kvakerismo emfazas sam­tem­pe mistikan kaj sociale ageman spiritan vojon. KES nun spertas renaskon de intereso kaj forto kaj pro tio nun deziras plani reor­ga­nizon por pli bone servi la bezonojn de Esperantistoj kaj Kvakeroj en la 21-a jarcento.

Pavel Marušinec

pavel.marusinec@cuzk.cz

 

Ĉilia Esperanto-Asocio

http://www.esperanto.cl renovigis sian retejon, kiu proponas novaĵojn ne nur el la Amerika kontinento. Ĝi disponigas ligojn ankaŭ al ĉiuj naciaj kaj fakaj organizoj kaj multajn artikolojn.

Andrea Bocelli en la Honora Komitato

La fama kantisto Andrea Bocelli akceptis eniri la Honoran Komita­ton de la 91-a Universala Kongreso kiu okazos en Florenco ekde la 29-a de julio ĝis 5-a de aŭgusto 2006.

Andrea Bocelli aldoniĝas al multaj aliaj eminentuloj, el kiuj aparte menciindas la iama Prezidento de Itala Respubliko Francesco Cossiga kaj la verkisto kaj lingvisto, iama Ministro pri Instruado, Tullio De Mauro.

 

La 7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio

okazos en la slovena Maribor en la tagoj ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2007 (jes, post unu jaro). Programon kun biologiaj kaj ekologiaj temoj oni trovas ĉe la Maribora retejo http://www.esperanto-maribor.si.

 

Esperanto en Afriko

Pri la afrika movado informas retejoj: http://afriko.org/ http://takelaka.dts.mg/uks/page6.html

http://www.esperanto.za.org/eo/index_eo.html

Rabatoj por Lančov 2006

Por la ĉijaraj etapoj en la tendaro ĝuas rabaton membroj de la Junul­aro SET Lančov, kiuj povas ricevi ankoraŭ pluajn rabatojn por ĉiu nove varbita tendarano aŭ por veni­go de sia klaso por tranokti en la tendaro dum ekskurso. Kiu volus varbi por la tendaro en lernejoj de sia regiono, povas ricevi materi­alojn ĉe Esperanto Třebíč, Esperan­tistů 3, 674 01 Třebíč, tel. 568 841 909, rete ĉe podhradska@volny.cz.

La tendaron propagandas pro­pra domajno www.set-lancov.cz, sed an­kaŭ la regiono Vysočina www. tabory-vysocina.cz/cz/letni-tabory/

kaj la retejo de nia junularo, kie eblas akiri informojn pri la kondiĉoj por akiri la rabatojn. Iru al la paĝo

http:/esperanto.blahus.cz/cxej/iru.php? kaj elektu Oběžník I. Babil­e­mu­loj povas tendare diskuti ĉe http://kluby.quick.cz/klub.aspx?klID=6955.

WIM JANSEN REPREZENTOS UEA ĈE EŬROPA LINGVA KONSILIO

La Estraro de UEA elektis s-ron Wim Jansen, docenton pri inter­lin­gvistiko kaj Esperanto en la Uni­ver­sitato de Amsterdamo, kiel kon­stan­tan reprezentanton de UEA ĉe la Eŭropa Lingva Konsilio, kies fon­da membro UEA estas. Wim Jan­sen lastatempe partoprenis ase­m­bleon de ELK en Bruselo nome de UEA (vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 224).

 

Lingvaj ludoj

 

Se vi ŝatas lingvajn ludojn, vi povas plurajn trovi ĉe la junulara paĝo http:/esperanto.blahus.cz/cxxej/iru.php? sub Jazykové hry. Tie vi trovos ligon al Skrablo, ludo por du lu­dantoj, kiu evoluigas la vortan in­ven­temon de la skrablantoj. Ĝi estas hibrido inter domeno kaj krucvorta enigmo. La ludo ekzistas en multaj lingvoj kaj havas siajn organizojn.

Ligo al Homo ludens proponas plurajn esperantlingvajn ludojn kaj ŝercojn.

Por infanoj estos certe plej interesa Babili Esperante, parto de la reta kurso Lernu!, plena de moviĝantaj bestetoj.

Ni kondolencas

La 24-an de decembro 2005 for­pasis Augustin Chlum el Liberec (*1928), esperantisto ekde 1946, multjara kasisto de EK Liberec, kontribuanto al la ĉeĥlingva gazet­aro, membro de Skolta Esperantista Ligo.

La 7-an de januaro 2006 en Prago forpasis Eva Řiháčková en aĝo de 74 jaroj, kiu en junaĝo tre laboris por Esperanto, ekz. en la teatro „Verda ĉaro de Julio Baghy“ (s-ino Higgins en Pigmaliono). Multaj memoras ŝin el nia UK 96 antaŭ dek jaroj.

La 24-an de februaro 2006 mortis Josef Václav Otta (70-jara), fondinto de la rondeto en Šumperk.

 

FRANS MAKKINK
(1907-2006)

Gerrit Francois (Frans) Makkink forpasis la 5-an de januaro 2006 en Wageningen, Nederlando. Li kun­fondis la nederlan­dan sekcion de Internacia Scienca Asocio Espe­rant­ista kaj ekde 1949 estis kelkajn jarojn kunredaktoro de "Scienca Revuo". Li verkis multajn studojn pri la lingva problemo en scienco kaj pri esperan­to­logiaj temoj, i.a. "La parti­cipoj en Esperanto" (1967), "La problemo de ko­muni­kado en la mondo" (1971), "Pri la artikolo en Esperanto" (1987) kaj "Nia Funda­mento sub lupeo" (1990). Li okup­iĝis ankaŭ pri espe­rantigo de poezio kaj grave kontribuis al "Nederlanda Antolo­gio" (1987).

Kiel honora membro de UEA li estis elektita en 1988.

POUL THORSEN

(1915-2006)

La 30-an de januaro forpasis la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen en la aĝo de 91 jaroj.  Thorsen, kiu profesie estis instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj jam baldaŭ ekaktivis en la laborista Esperanto-movado.

En la 50-aj jaroj Thorsen gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Kon­kur­soj de UEA. De 1954 ĝis 1962 li gvidis la eldonejon "Koko" kaj estis kunredaktoro de la alt­ni­vela kultura-literatura revuo "Nor­da Prismo" de 1957 ĝis 1974. Liaj ĉefaj eldonitaj verkoj, kiujn ofte karakterizas satira humuro, estas la poemaroj "Rozoj kaj urtikoj" (1954), "Sen paraŝuto" (1963), "Gruk" (de Kumbel, 1956), "Pluk: miniaturoj" (1960); "Du el" (kun Marjorie Boulton, 1985), la rakontaro "Stokita vino" (1995), kaj la rememoroj "Babile kun mi mem" (1996).

Grandaj hobioj de Poul Thorsen estis, kiel li mem diris, "ekscesa vojaĝemo" - li vizitis pli ol 80 landojn - kaj fungoj, pri kiuj li longe ankaŭ estis fakdelegito de UEA. 

En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kiu inter­tempe helpis kelkdekon da Esperanto-bibliotekoj por pliriĉigi siajn kolek­tojn (ĉe ni ekz. en Brno).

Gazetaraj informoj de UEA

ESPERANTO EN DOBŘICHOVICE 2006

Dobřichovice estas malgranda komu­numo (3000 enloĝantoj) apud Prago, rande de Bohemia Karsto. Ĉiuj pli sube menciitaj aranĝoj (krom la Ekumena Diservo) okazos en la pensiono Sokol, al plejparto de esperantistoj jam bone konata. Laŭ la interkonsento inter la organizanto kaj koncernaj asocioj, membroj de ĈEA kaj SKEF povas ĝui rabaton, sed atentu, ke nur aliĝante en la 1-a aliĝperiodo. Jen la unuopaj ĉi-jaraj aranĝoj:

EKOTUR (1.-8.7.): Dum la ekoturisma renkontiĝo oni disdividiĝos dumtage al du grupoj: biciklistoj kaj piedturistoj. Dum unu tago estas planata por eventualaj interesatoj boatado sur la rivero Berounka el Beroun al Dobři­chovice, por tiuj, kiuj ne konas Pragon ankaŭ unu­taga promeno tra Prago kun espe­rant­lingva ĉiĉerono. Vesperaj pro­gra­moj estos komunaj: eduka (prelegoj kaj diskuto pri ekoturismo, ekologio kaj Esperanto, lingvaj kvizoj)  kaj amuza (kantado, dancado, ktp.), depende de la interesoj de partoprenontoj. Se ĉeestos komencantoj, eblas ankaŭ kurso (ĝi estis tre sukcesa dum Ekotur en Kvilda).

InPaSem (Internacia Paroliga Semajno, (2.-8.10.). Tradicia aranĝo, al kiu impulson donis francaj fervojistoj, kiuj ankaŭ tradicie venadas plej amase. Laŭ la nombro de aliĝintoj ili estos dis­dividitaj al minimume 2 grupoj (kurso por komencintoj, kiujn instruas per Ĉe-metodo Stano Marĉek, kaj seminario por jamaj parolantoj). Kaze de pli da parto­prenantoj eblas havi pli da seminari-grupoj, gvidataj de spertaj esperantistoj. Ĉiutage oni lernas 4 horojn, dum la ceteran tempon oni dediĉas laŭplaĉe al gvidata turismo (plejparte, sed ne nur en Prago), liberaj aktivecoj, amuziĝo. Ven­drede posttagmeze estos tradicia renkon­t­iĝo de la partoprenantoj de InPaSem kun la lokaj esperantistoj, kiun sekvos por interesatoj Ekumena Diservo (rig. pli suben), por la ceteraj promeno tra Dobřichovice.

Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA (6.-8.10.). Ili paralelas kun InPaSem, ke povu aliĝi ankaŭ "inpasemanoj", sed temas pri memstara aranĝo, do eblas ĝin partopreni sen aliĝo al InPaSem. 

Ekumena Diservo en Esperanto (6.10. malfruposttagmeze, kungvidos ĝin katolika, husana kaj evangelia pastroj). Ankaŭ sendependa aranĝo malfermita al ĉiuj esperantistoj (kaj ankaŭ neespe­ran­tistoj).

KAEST (Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, 10.-12.11.). Tradicia renkontiĝo de fakuloj pri diversaj fakoj kaj de Esperanto-terminologoj. Post ĝi tradicie aperos Prelegkolekto, en kiu ĉiun prelegon en Esperanto sekvos resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj. Ĉijare la temo A (ĉeftemo) estas LINGVO KAJ INTERRETO, la temo B: STUDOJ EL DIVERSAJ FAKOJ.

Pliajn informojn kaj aliĝilojn vi trovos sur la retpaĝo www.kava-pech.cz/ekotur, www.kava-pech.cz/inpasem respektive www.kava-pech.cz/kaest, aŭ skribu al Petro Chrdle, Anglická 878, 25229 Dobřichovice kaj vi ricevos ilin en papera formo.

Petro Chrdle

KALENDARO 2006

18-23. 4. 2006 Semajna Lingva Seminario en Skokovy. Pliaj informoj www.mlboleslav.cz/esperanto

drahotovaesperanto@seznam.cz

21.-23.4. 2006 Adonido - Hkaváček Ratíškovice melicharkova@quick. cz

15.-18.6.2006 TREP Plasy kaj ELFO

esperantoplzen@centrum.cz

1.-8.7. 2006 Ekoturisma Seminario (EKOTUR 2006) en la urbeto Dobřichovice apud Prago Informoj: www.kava-pech.cz/ekotur

8.-15. 7. 2006 La 59-a Kongreso de Inter­nacia Katolika Unuiĝo Esperan­t­ista (IKUE) en la grava pilgrimloko Velehrad (suda Moravio). Specialan programon por junuloj organizos ĈEJ. Informoj: www.ikue.orghttp://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek, pri la junulara programo ikue@blahus.cz

2.7. – 15.7. 2006 La 1-a etapo SET Lan­čov (podhradska@volny.cz)

16.7. – 29.7. 2006  La 2-a etapo

30.7. – 12.8. 2006  La 3-a etapo

12.8. – 13.8. 2006 Renkontiĝo de eksaj tendaranoj en SET Lančov

 

12.-19. 8. 2006 La 56-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) en la vilaĝo Strážné (la montaro Karkonoŝo, nord-orienta Bohemio). Informoj: cea.polnicky@quick.cz
15.-29. 6. 2006 La 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF) en Pilský Mlýn. Informoj:

PavlaDvorakova@tiscali.cz  

22.-24.9.2006 Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Čes­ké Budějovice jirka.tomecek@post.cz

2.-8. 10. 2006 Internacia Paroliga Semajno (InPaSem) 2006 en la urbeto Dobřichovice (proksime de Prago), en la pensiono Sokol. Informoj kaj aliĝiloj: www.kava-pech.cz/inpasem
6.-8. 10. 2006 Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI en Dobřichovice (la lastajn 3 tagojn de InPaSem 2006).

16-22. 10. 2006 Semajna Lingva Seminario en Skokovy. Pliaj informoj www.mlboleslav.cz/esperantodrahotovaesperanto@seznam.cz

29.9.-1.10. La 18-a Internacia Kultura Festivalo (IKF 2006) en Ústí nad Labem omaĝe al 100-jariĝo de Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr. Informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ

vlastimil.novobilsky@atlas.czkriz.j@kr-ustecky.cz .

10.-12. 11. 2006 Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2006 en la urbeto Dobřicho­vice (proksime de Prago) en la pensiono Sokol. La temo A(ĉefa) estas: Lingvo kaj Interreto, la temo B: Studoj el diversaj fakoj.Informoj: www.kava-pech.cz/kaest

9.12. 2006 La 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago, informoj: Miroslav Smyčka, Dlouhá 20, 370 11 České Budějovice aŭ vlastimil.novobilsky@atlas.czkriz.j@kr-ustecky.cz .

Na této stránce zveřejňujeme esperant­ské akce pořá­dané u nás. Přehled umož­ňuje vybrat si z nabídky podle svých zájmů a možností, případně zvolit volný termín pro akce nové. Je i ve vašem zájmu včas nahlásit, co připravujete.

TOTO číslo Starta je poslední, které dostanete, pokud nemáte zaplacen svůj členský příspěvek na rok 2006!!!

 

Ekzercaro al la 3-a eldono

Ekzercaron al la ĵus aperinta tria eldono de lernolibro Esperantem za tři měsíce kreis studento Petr Melichárek ĉe adreso http://esperanto.xhosting.cz/. Ĝi estas in­ter-aktiva, uzebla nur en komputilo.

En la ĉeĥlingva versio de la gazeto Computer aperis laŭdo (subskribita -rp) alte aprezanta la ekzercaron:

Ideo. La paĝoj servas kiel elektronika ekzercaro de la libro Esperantem za tři měsíce. La retejo estas do valoro al­donita al la libro, kiun la interesato devas aĉeti. La laŭdindan sintenon al la klientoj certe povus sekvi ankaŭ aliaj eldonejoj de faka lingva literaturo.

Enhavo. En la enkonduka paĝo vi tro­vos informojn pri la celoj de la retejo kaj ankaŭ koncizan prezenton de la artefarita lingvo Esperanto. Utilaj estas bildoj en tiu parto de la retejo, kien neregistrita uzanto ne povas eniri.

Strukturo. Dezajno de la retejo estas tre agrabla kaj relative perfekta, tamen troveblas detaloj, kiujn valorus finverki.

Sekvas kelkaj konsiloj, kiujn la aŭtoro jam obeis, do la mankoj malaperis.

La libro mem havas tute novan legaĵon sur la lastaj 45 paĝoj.